Verkoj

STATUTO DE UETA

==================

 
PREAMBLO
En Afriko estas uzataj lingvoj afrikaj jam de la komenco de la tempoj. Kelkaj el tiuj lingvoj estas uzataj en Afriko kiel plurlanda komunikilo. La alveno de koloniistoj transformis lokajn lingvojn al dialektoj por tiel privilegii lingvojn Europajn. Afrikanoj estas devigataj lerni tiujn lingvojn. La franca, angla kaj portugala tiel farighas chefaj laborlingvoj en Afriko. La 26an de julio 1887 D-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof  lanchis la internacian lingvon Esperanto kun la ideo, ke  tiu chi lingvo farighu unusola komuna lingvo por la tuta homaro. Tiucele Esperanto disvastighas en la mondo, unue en Europo kaj  funkciuloj de koloniistoj portis ghin ankau al Afriko kun la intenco, ke ghi utilu al Afriko kiel ghi jam utilas ankau al Europanoj.

De 1980 ghis nun la internacia lingvo akiras tute alian pozicion en Afriko ankau pro la kontribuo de afrikanoj en ghia disvastigado, precipe pro la sindedicha laboro de Hans Bakker, kiu, konsciante pri la dependigho de Afriko pro altrudo al ghi de europaj lingvoj, kaj certighante, ke nur la uzado de Esperanto povos iam liberigi Afrikon de tiu chi dependigho lingva, ke ankau afrikaj lingvoj estu tiom valoraj kiom la eksterafrikaj lingvoj, ne nur elspezis sian monon ege grandan, sed ankau  uzadis netakseblan energion por instrui Esperanton al afrikanoj. La laboro de Hans BAKKER montrighas tre fekunda, char   multaj afrikanoj tre bone kaj ech pli bone ol eksterafrikanoj scipovas la lingvon Esperanto. Do, la  afrikaj esperantistoj chiel praktiku la lingvon, kunlaborante kun chiuj Esperantistoj kaj E-organizajhoj tutmondaj.


 Kun tiu chi ideo en la kapo afrikaj esperantistoj konsciaj pri la valoro de esperanto en la homaj rilatoj  kaj precipe inter afrikaj esperantistoj,decidis la 14an de aprilo 2006 lanchi la deklaracion pri la Esenco de Afrika Esperantismo(DEAE). Certante, ke "Unuigho estas forteco" afrikaj esperantistoj unuighas en unusola E-organizon por tute memstare disvastigi Esperanton en Afriko ke ghia movado estu profitodona ankau al la kontinento. Pro tio ili unuanime decidis unuigi siajn ideojn, opiniojn kaj fortojn ne nur por kune enirigi la internacian lingvon Esperanto  en chiuj afrikaj tavoloj sed ankau plibonigi la homajn rilatojn inter chiuj afrikaj esperantistoj. Tiel ili sintezas siajn ideojn, spertojn kaj pensliberecojn  kreante afrikan esperanto-organizon kiu rolas kiel la komuna afrika heredajho char ghi akceptas ene de si chiujn afrikajn esperantistojn. Ghi estas sendependa, senprofitcela kaj publikcela organizo, kies membroj estas kapablaj elekti kaj iri memstare sian vojon, kiun ili opinias tauga por la liberigo de Afriko kaj ties forkonduko al kiel eble plej alta shtupo de civilizo kaj kulturo.


La  nuna organizo  estas malferma al chiuj esperanto-organizoj kaj ankau al ne esperantistaj organizoj por reciproke intershanghi spertojn, ideojn kaj varbmaterialojn.


NOMO kaj DAURO
La nomo de la organizo estas Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko (UETA), au simple la Unuigho en tiu chi dokumento. Tiu chi organizo estas lanchita la 14an de aprilo 2010, kaj ekde la validigho de tiu chi statuto, fondita por nelimigita tempodauro.

CELOJ
La celoj de UETA estas :
- Enradikigi Esperanton en Afriko, instruigante kaj pratiktigante ghin.
- Uzi Esperanton por rekonigi la valoron de afrikaj lingvoj kaj tiujn chi promocii,
- Plifaciligi la interrilatojn de la membroj, kreskigante che ili fortikan senton de solidaro homeca, kaj respektante la homecon en chiuj homoj.

STRUKTURO
1- Membroj
Estas du kategorioj de membroj
a) Membroj aktivaj:
Oni nomas membroj aktivaj tiujn kiuj scias Esperanton kaj  mem manifestas liberan alighon al la Unuigho, respektas la  Statutojn  de la Unuigho kaj samtempe pagas regule la kotizojn fiksitajn fare de la ekzekutivo.
Chiun jaron la membroj devige devas pagi siajn kotizojn.
La membro kiu ne regule pagas siajn kotizojn nepre perdos sian membrecon.

b) Subtenanta membro
Chiu ano de ARE ne jam membro de UETA estas membro subtenanta. Ankau chiu organizo esperantista au ne, kiu deziras subteni la Unuighon per monhelpo au iuj ajn aliaj rimedoj povas esti nomata subtenanta membro.

Forstreko de iu ajna membro :
Ghi okazas kiam la membro malhoneste faras ion kiu afektas la integrecon de la Unuigho.  Tiam la ekzekutivo esploras la aferon kaj disponigas raporton al la arbitracia komisiono. Tiu chi enketos por bone koni la aferon, interkonsilighas kun la gvidantaro de la konsilio, antau ol verdikti.
 
Perdo de membreco :
Ghi okazas kiam la ekzekutivo nekrologe informighas pri la morto de iu membro. Neniu membreco estas transigebla. En la akcepto de la membroj oni konsideras nur la homecon en la homoj. Kriterioj pri raso, etnio, seksa orientigho, analfabeteco, religio, vivokonceptoj, filozofio, ktp tute ne estas konsiderataj.

2- Afrika reto esperantista (ARE)

Chiuj afrikanoj kiuj eklernas au jam scias Esperanton konsistigas Afrikan Reton Esperantistan (ARE). ARE aktivigas chiujn esperantistojn afrikajn rilatante konstante kun ili  kaj rilatigante   chiujn unu(j) kun aliaj per chiuj komunikeblecoj (paperposhte, interrete, per chiuj aliaj kanaloj). Membroj kun komunaj tendencoj povas kunighi kun la celo plifaciligi kaj kreskigi la  komunajn celojn, kiuj ligas ilin. La laboroj de ARE kreskigas la membraron de UETA. Pri ARE zorgas la sidejo de UETA.
 
3- Konsilio
La konsilio konsistas el po du membroj el chiu lando elektataj koopte. La konsilianoj devas bone koni la lingvon. La liston de la konsilianoj starigas  la sidejo de UETA. Kiam la unuaj membroj estas listitaj, ili elektas inter si la gvidantaron de la konsilio, la membrojn de la arbitracia komisiono kaj ankau la membrojn de la ekzekutivo. La konsilio povas trovi homojn ekster ghi por  provizi la postenojn en la arbitracia komisiono au en la ekzekutivo. Tiuj membroj automate farighas konsilianoj. La nombro de la konsilianoj ne superas 80. La ekzekutivo kaj la arbitracia komisiono rajtas proponi membrojn al la konsilio.
La gvidantaro de la konsilio konsistas el unu estro kaj du (unua kaj dua) protokolantoj. La konsilio kontrolas la laboron de la ekzekutivo kaj de la arbitracia komisiono.

4- Ekzekutivo
Ghi estas la konstanta administrada estraro de la organizo. Ghi havas la altan devon prizorgi la bonfarton de la organizo.  Ghiaj membroj kompetente kaj sindoneme chiam plenumas la devojn al ili komisiitaj.

Ghi konsistas el :
- Unu prezidanto
- Unu vicprezidanto
- Unu ghenerala sekretario
- unu estrarano pri financoj
- Unu estrarano pri edukado, informado kaj kulturo - Unu estrarano pri eksteraj rilatoj kaj pri eksterafrikaj afrikanoj-esperantistoj - Unu estrarano pri junularo
- Unu estraranino pri virinaj aferoj kaj pri feminismo - Unu estrarano pri lingvaj rajtoj
La prezidanton, la gheneralan sekretarion kaj la estraranon pri financoj koopte elektas la konsilio en au ekster siaj membroj kaj interkonsilighe kun la arbitracia komisiono. Tiuj tri elektitaj membroj interkonsilighas kun la konsilio, la arbitracia komisiono por kompletigi la ekzekutivon elektante la aliajn membrojn.La ekzekutivo zorgas pri la gvidado de la Unuigho. Ghi respondecas al la konsilio.

5- Arbitracia komisiono
Ghi havas la povon kaj kompetentecon chesigi chiujn malkonsentojn kaj konfliktojn eventualajn inter afrikaj esperantistoj kaj Esperanto-organizoj. Tial ghi neniam havu au faru nerespektajn jughojn sed ghi havu au faru senriprochajn kaj nerefuteblajn jughojn dum siaj mediacioj.
Ghi konsistas el tri membroj, kiuj estas elektitaj inter la membroj de la konsilio au ekster ghi. La membroj de la arbitracia komisiono interkonsilighas por dividi inter si la rolojn: - Unu respondeculo, kiu gvidas la komisionon - Du raportantoj (unua kaj dua)
La unua raportanto laubezone anstatauas la respondeculon. Kiam membro de la komisiono perdas sian membrecon al UETA, la aliaj interkonsilighas kun la gvidantaro de la konsilio por elekti alian. Tiam chiuj tri interkonsilighas por disdividi inter si la rolojn.  La arbitracia komisiono solvas chiujn problemojn ghenantajn la bonan progresadon de la Unuigho : malbona rilato inter membroj, inter membroj kaj gvidorgano, inter membroj de gvidorgano, inter gvidorganoj. En ghia funkciado ghi rajtas peti helpon de la konsilio au de la ekzekutivo. Ghi respondecas al la konsilio.

6- Unuigho de Junaj Esperantistoj tra la Tuta Afriko (UJETA) Ghi estas la brancho de UETA-membroj malpli ol 30-jaraj. Ghi estas la fako de UETA, kaj chiu membro de UETA malpli ol 30-jara estas automate ano de UJETA. La ekzekutivano pri Junularo  estas respondeculo de tiu chi komisiono. Li elektas kvar aliajn junulojn interkonsilighe kun la aliaj ekzekutivanoj kaj la arbitracia komisiono por gvidi la laborojn de la komisiono. Tiu chi povas evolui ghis iam farighi tuta E-instanco sendependa de afrikaj esperantistoj junaj.

7- Feminismo en Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko (FUETA) Ghi estas la virina brancho de UETA. Chiu membrino de UETA estas automate membro de FUETA. Pri tiu chi respondecas la ekzekuvano pri virina agado kaj pri feminismo. Shi gvidas komisionon kun pliaj kvar esperantistoj, kiujn shi elektas interkonsilighe kun la ekzekutivo kaj la arbitracia komisiono. Dum AKE la respondeculino pri FUETA gvidas apartan kunvenon de la komisiono kaj de kunvenoj pri virinaj aferoj. Tiu chi brancho povas evolui ghis farighi sendependa organizo por afrikaj esperantistinoj..

RIMEDOJ
1- Lingvoj uzataj
La lingvoj uzataj de la Unuigho estas unuavice Esperanto, duavice afrikaj lingvoj, triavice la lingvoj fremdaj oficiale uzataj en Afriko kaj lastvice chiuj aliaj lingvoj de la mondo se eblas.

2- Sidejo
La sidejo de la Unuigho trovighas lauvice en chiuj landoj. La landon de la sidejo elektas la konsilio interkonsilighe kun la ekzekutivo kaj arbitracia komisiono.

3- Financoj
La Unuigho finance vivas dank’al al la kotizoj de siaj membroj. Ghi ankau rajtas donace ricevi chiujn legaciojn kaj fordonojn de siaj membroj au ne, au de iu ajna organizo esperantista havanta samajn atingcelojn.


 LABORMANIEROJ
1- Elektoj de la membroj de la diversaj organoj La membroj de la diversaj organoj estas koopte elektitaj. La mandato de chiuj oficoj estas tri jaroj. En la elektado de la membroj oni konsideras nur la membrecon de la homoj.
 
2- Kunlaboro kun aliaj organizoj
La Unuigho   rajtas kunlabori kun chiuj organizoj lau sia bontrovo kaj  lau aprobo de siaj membroj. Ghi rajtas ankau rilati kun chiuj eksterafrikaj esperantistoj kiuj tion deziras cele plibonigi la rilatojn inter ili kaj samtempe helpi al la disvastigo de Esperanto en afriko.UETA do rajtas kunlabori kun chiuj organizajhoj. Pri la kunlaboro decidas la ekzekutivo interkonsilighe kun la gvidantaro de la konsilio kaj la arbitracia komisiono

3- Rilato kun eksterafrikaj esperantistoj Afrikanoj-esperantistoj vivantaj ekster Afriko estas  granda forto por la Unuigho. Tial la ekzekutivo donas apartan atenton al rilato kun ili.

4- Renkontighoj
La chefaj renkontighoj de UETA estas ghia kongreso AKE (Afrika Kongreso de Esperanto). Ghi ne havas fiksan okazritmon, sed povas okazi kiam la afrikaj esperantistoj tion volas. Pri la organizado zorgas la ekzekutivo de UETA, kiu ankau prezidas ghin.
JAKE (Junulara Afrika Kongreso de Esperanto) estas la renkontigho de UJETA (Unuigho de Junaj Esperantistoj TutAfrikaj). Ghia renkontigho  povas okazi samloke kaj samtempe kun AKE au alimaniere; chio dependas de la rimedoj  de UETA au de UJETA.

6- Informiloj
La informilo de UETA estas TR'AFRIK'. Ghia aperritmo estas libera. Krome, povas aperi ankau aliaj revuetoj kaj UETA havas propran retpaghon kaj ankau retgazetojn.

FINAJ PUNKTOJ
1- Pri la aliaj punktoj ne traktitaj en tiu chi dokumento zorgas la konsilio interkonsilighe kun la arbitracia komisiono.
2- Che la malfondo de la Unuigho la ekzekutivo devas nepre konigi ghiajn financajn kaj materiajn statojn. La ekzekutivo devas skribe informi chiujn membrojn  du monatojn antaù la malfondo de la Unuigho.  Post malfondo de la Unuigho ghiaj havajhoj povos esti donacitaj al aliaj esperantistaj organizoj similcelaj.   
 

 

 

 

PERANTOJ/REPREZENTANTOJ DE UETA TRA AFRIKO
=====================================
 
Por bone zorgi pri multaj esperantistoj tra la kontinento, UETA havas perantojn en chiu lando. Tiuj perantoj reprezentas UETA-n en tiuj landoj.
 
La laboro farenda estas rilati kun la aliaj esperantistoj de la lando por organizi kursojn, renkontighojn, zorgi pri kluba vivo, ktp. La reprezentantoj tute ne rajtas rifuzi kunlaboron de aliaj esperantistoj. Tial ili devas kunlabori kun chiuj esperantistoj ech ne membroj de UETA.
Ili peros la membrighon al UETA kaj ankau diversajn rilatojn de ACE/UETA al la esperantistoj de sia teritorio.

Kun la paso de la tempoj, oni vidos  kiel aliel difini la devojn kaj rajtojn de la reprezentantoj.

 

 

MEMBRECO EN UETA
================
I- Membrokategorioj
--------------------
Du membrokategorioj

1- Individuaj membroj
- Aligho : 3 euroj
- Membrokotizo : 2 euroj
 
La  individuaj membroj de UETA havas jenajn rajtojn :
- Ricevo de periodajhoj de UETA
- partorpreni unuavice en aranghoj de UETA

2- Aligitaj membroj
Temas pri homoj, kiuj alighas pere de kluboj/asocioj. La klubo devas havi minimume kvin membrojn. La aligho kostas 5 eurojn por klubo kun kvin membroj. Por chiu aldona membro, oni pagu 1 euron plian. La maksimuma alighkotizo estas 20 euroj. Ech ce klubo havas 21 membrojn au pli, ghi pagos 20 eurojn.
La membrokotizo estas 0,5 euron por en chiu jaro.

La  alighintaj kluboj havas jenajn rajtojn :
- Ricevo de periodajhoj de UETA
- partorpreni duavice en aranghoj de UETA  post la individuaj membroj
- Ricevo de subvencioj de ACE/UETA

II Membroj en gvidorganoj de UETA
---------------------------------
Nur individuaj membroj estos en la gvidordanoj de UETA. Membro aligita, kiu shatus esti en gvidorgano de UETA devas esti ankau individua membro.


III SIMPATIANTOJ/SUBTENANTOJ
-----------------------------
Temas pri pri homoj kiuj ne volas/rajtas alighi, sed shatus subteni la agadon de UETA.
La kotizo estas almenau 5 euroj jare, kio rajtigas la subtenanton ricevi la periodajhojn de UETA.
Subtenantoj povos pagi pli, oblojn de 5 euroj chiujare, kiuj ebligos membrigon de homoj kaj  sendadon de la periodajhoj al homoj, kiuj ne povas pagi. Tiuj nepagipovuloj trovighas ne nur en Afriko, sed chie tra la mondo.



REGULARO DE UETA-Sekcioj tra Afriko
===========================

UETA estas reprezentata en chiuj landoj kaj lokoj tra Afriko lau jena skemo:

1- Tutafrika organizo
------------------------
Nia tutafrika organizo estas UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko).

2- Nomo de sekcioj de UETA tra la kontinento
----------------------------------------------

Tie chi estas du aferoj : tutlanda organizo kaj lokaj kluboj.

a) La tuta landa organizo reprezentanta UETA-n en chiu lando nomighas UETA-L, en kiu L reprezentas la kodon de la lando
Ekzemple : UETA en Togolando estu nur UETA-TG, UETA en Ganao estos UETA-GH, ktp.

b) Lokaj grupoj

La lokaj sekcioj nomighas nur UETA-sekcio. Se klubo ekzistas en Togolanda loko K kaj decidis farighi sekcio de UETA, ghi nomighas UETA-Sekcio en K.
Ekzemple : La klubo Nova Sento de Lome (Togolando) farighos nur UETA-sekcio en Lome. Necesas aldoni, ke la nomo Nova Sento de la klubo tute ne malaperos.

3- Rilato inter UETA kaj UETA-sekcioj
-------------------------------------
Estas nenio  nova krom la rilato inter landaj asocioj kaj lokaj kluboj, kiuj ekzistas jam en Afriko. UETA-L devas servi al UETA-Sekcioj ke la tuta agado iru bone. Char la bazo de la laboroj estas en la kluboj, nun ni rekomendas la bonan funkciadon de la UETA-Sekcioj.

Por farighi UETA-Sekcio la loka grupo simple alighu al UETA, kiel menciite en la regularo pri membrigho al UETA.
Kiam UETA-sekcioj trovas necesa unuighi en UETA-L, ili  simple rilatu inter si por starigi la tutlandan alon de UETA. Jam ekzistantaj landaj asocioj en Afriko povos farighi UETA-L. Por atingi tion ili havu unue almenau kvin aktivajn UETA-Sekciojn, kaj adresu tiucelan peton al UETA pere de ACE.

En lando, kie ne estas UETA-L, UETA (au ACE) rekte rilatos kun  UETA-Sekcioj pri la organizado de la laboroj. En lando kun UETA-L, tiu chi okupighas pri la tuta laboro en la lando kaj tiukadre rilatu kun UETA(ACE).

Per tiuj unuaj notoj, ni povas ekfortigi la bazon de UETA.

La 22-an de oktobro 2016

ACE/UETA




AGADO DE UETA  la jaroj 2015 kaj 2016
=====================================
En 2015 ka agado de UETA  videblis preskau nur en la organizado de la sesa AKE. Oni tamen povis noti korespondadon inter membroj de diversaj organoj. Kio palpebla okazis, tio estis la okazigos de la sesa AKE kaj la funkciigo de la retgrupo en Facebook.Dum la sesa AKE, okazis diversaj planoj por 2016

Subaj linioj aludas pri programeto de UETA en 2016.

1- Reprezentigho de UETA en chiu lando
---------------------------------------
UETA havu reprezentanton en chiu lando. Chiun agadon de UETA peru la reprezentanto, kiu respondecu al la konsilio de UETA. Tiu chi reprezentanto povos esti konsiliano au alia esperantisto ekster la konsilio.

2- Instruado
------------
UETA starigu instruprogramojn kaj ankau ekzamensistemojn. Ghi povas nun, en la komenco, uzi la ekzistantajn programojn/sistemojn de UEA/ILEI, Esperanta Civito, SAT, MAS, ktp.

3- Utiligado de la lingvo
--------------------------
Chefaj aferoj nun estas verko de libroj pri aspektoj de la vivo en Afriko. Afrikaj esperantistoj eksportu afrikajhojn.
Necesas, ke estu kerno chirkau la reprezentanto de UETA en chiu lando. La kerno funkcios kiel filio de UETA, en kiu oni spertu kluban vivon, solidarecon, amikecon, interkomprenighon, interhelpon, ktp.
Tra la retlisto de la Unuigho, oni raportu regule pri la vivo en chiuj kernoj, kaj ankau malkashi problemon naskighantan.
La retapagharo de UETA <ueta.wifeo.com> vekighos au nova estos starigita.
UETA ne povus funkcii sen membroj au mono. Tial necesas fiksi aligh- kaj membro-kotizon. UETA havu propran forton, kaj bazighu sur ghin por agadi. Chiu reprezentanto de UETA klopodu por tio.
La 14an de aprilo estas memortago por UETA, char tiam ghi naskighis kaj ankau tiam lancighis DEAE (Deklaracio pri la Esenco de Afrika Esperantismo). Che la datreveno de 2016 UETA montru sin al tuta mondo per artikoloj, manifestacioj, demonstracioj, ktp.
UETA kunlaboros en la organizo de la sepa AKE. Tiam ghi prezentos multon pri  Esperanto en Afriko ke afrikanoj pli bone konu sin mem.

4- Informado
-------------
Ghi okazu pere de la reprezentantoj de UETA tra Afriko. Plie, la ekzekutivo de la Unuigho klopodos rilati kun retlistoj neesperantistaj, tra kiuj ili informu pri la internacia lingvo kaj pri ties utilo.
La periodajhoj TR'AFRIK aperos, kaj ankau alia povos naskighi.

5-  Sidejo
----------
La provizora sidejo de UETA pluestos Afrika Centro Esperantista.La diversaj organoj de UETA turnighu al ACE por chia ajn problemo. Ghi provu siapove proponi solvon.

 

 

 

 

DEKLARACIO PRI LA ESENCO DE AFRIKA ESPERANTISMO
===============================================
Estimataj gesinjoroj de la tutmonda Esperanto-komunumo,

En Afriko estas uzataj lingvoj afrikaj jam de la komenco de la tempoj. La alveno de koloniistoj transformis lokajn lingvojn al dialektoj por tiel privilegii lingvojn Europajn. Afrikanoj estas devigataj lerni tiujn lingvojn. La franca kaj angla tiel farighas chefaj laborlingvoj en Afriko.
Zamenhof iniciatis en 1887 la internacian lingvon, kaj funkciuloj de koloniistoj portis ghin ankau al Afriko kun la intenco, ke ghi utilu al Afriko kiel ghi jam utilas ankau al Europanoj.

De 1980 ghis nun la internacia lingvo akiras tute alian pozicion en Afriko ankau pro la kontribuo de afrikanoj en ghia disvastigado, precipe pro la sindedicha laboro de Hans Bakker. Esperantistoj afrikaj chiel praktiku la lingvon, kunlaborante kun chiuj Esperantistoj kaj E-organizajhoj tutmondaj.
Tial ili per la suba deklaracio montras kiel ili konsideras la internacian lingvon, kaj kia ili deziras, ke ghia movado estu en Afriko, ke ghi estu profitodona ankau al la kontinento



DEKLARACIO PRI LA ESENCO DE LA AFRIKA ESPERANTISMO

Char pri la esenco de la esperantismo en Afriko multaj havas diversajn ideojn, tial ni subskribintoj, aktivaj por kaj per esperanto en pluraj landoj de la nigra kontinento, trovis oportuna proponi la sekvan klarigon.

1. La afrika esperantismo estas la penado de afrikanoj apliki esperanton en chiu kampo de la individua kaj socia vivo, surbaze de la valoroj kiujn la esperanto-kulturo originale produktis dum pli ol jarcento, ech anticipante la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj (1948) kaj la Universalan Deklaracion pri la Lingvaj Rajtoj (1996).



2. Inter la originalaj valoroj de la esperanto-kulturo certe karaj al la afrikanoj estas:

a) la konscio pri aparteno al la tuta mondo, kaj ne nur al propra etno, nacishtato au kontinento; konscio jen religie inspirita, kiel che la homaranismo de Lazaro Ludoviko Zamenhof , jen sekulare motivita, kiel che la sennaciismo de Eugeno Lanti;
b) la rajto de chiu popolo je memdeterminado lau neperfortaj metodoj, kies heroldo estis Edmond Privat, amiko de Gandhi; c) la strebo al internacia kooperado paralele al la rezigno pri militoj, kies chefa teoriisto estis Pierre Cérésole, fondinto de la Internacia Civil-Servo;
d) la transnacia lingvospaco kreebla inter rifughintoj, militkaptitoj, ekzilitoj en la sama areo sed el malsama origino, kiel pruvis unuavice Julio Baghy en Siberio;
e) la partopreno en unika kultura diaspora fenomeno, kiun elkristaligis la plej grandaj verkistoj en la esperanto-literaturo, perante tra la lingvo senton de komuna destino, kaj ech identeco, kun multaj homoj dise en la mondo.

Disvolvi chi tiujn valorojn estas prioritato por la afrikanoj scipovantaj esperanton.



3. Same kiel la lingvo apartenas private al neniu, sed ghin proprietas la tuta homaro, ankau la esperantlingva komunumo ne povas esti monopolo de unu asocio, kiel ajn granda au antikva ghi estas. Tial la afrikanoj sentas sin liberaj pozitive kunlabori kun chiuj institucioj de la esperanto-mondo, se ili povas utili al la realigo de la afrika esperantismo.

4. La universale referenca verko por la lingvo estas la Fundamento de Esperanto, en chiuj siaj tri partoj: gramatiko, ekzercaro, vortaro. La Fundamento de Esperanto estas preskriba rilate la denotacion, sed nur priskriba rilate la konotacion. La konotacio, inkluzive de la tropa parolo nur europe kaj biblie inspirita, estas rigardebla kiel nur sinkronie valora, kaj diakronie evoluigebla tra la jarcentoj ankau danke al la kontribuo de la lingvouzo en la afrika Esperantio.

5. Esperantisto estas nomata chiu persono, kiu scias kaj uzas esperanton, tute egale por kiaj celoj li ghin uzas, do nur kiel komunikilon, sendepende de la originalaj valoroj de la esperanto-kulturo. Esperantiano estas nomata chiu homo, kiu scias kaj uzas la lingvon kongrue al la supraj artikoloj, vidante en esperanto ne nur komunikilon, sed ankau artan perilon kaj identigilon.

 

 

 

 

ALIGHILO AL UETA

==============

 


UETA ALIĜILO

Nomo : ………………………………………………………………………………………………..
Antaŭnomo : ………………………………………………………………………………………..
Naskiĝaj dato kaj loko : ………………………………………………………………………..
Profesio : ……………………………………………………………………………………………...
Poŝta adreso : ……………………………………………………………………………………….
Reta adreso : ………………………………………………………………………………………..
Telefono/whatsap : ……………………………………………………………………………….
Urbo/kvartalo : …………………………………………………………………………………….
Lando : …………………………………………………………………………………………………

Kotizoj :
Aliĝkotizo : …………………………………………………………………………………………..
Jarkotizo : …………………………………………………………………………………………….
Kongreskotizo : ……………………………………………………………………………………..
Socia kotizo : …………………………………………………………………………………………


 Mi rekonas, ke mi konatiĝis kun la statutoj kaj regularoj internaj de la asocio, kaj decidas propravole aliĝi al ĝi.



Farita en ……………..……………./……………………….……/……………………


Subskribo de la interesiĝanto.

 

 

 
NOVJARA MESAGHO DE UETA POR 2017

 

Estimataj geamikoj afrikanoj,

 

Shajnas, ke ni pludormas, char ghis nun ni tute ne konscias, ke nia felicho au malfelciho dependas de  neniu krom de ni mem. Neniu alia povas felichigi nin, se ni mem ne faras tion. Se ni dependigas nian felichon de iu alia, tiu chi unue kontentigas sin antau ol turnighi al ni, kaj ofte tiu felichiganto neniam satas, kaj chiam malfelichigas nin. Do, ni neniam dependigu nian felichon  au malfelichon de io ne dependanta de ni.

Estimataj geamikoj afrikanoj, NI VEKIGHU. Jes, NI VEKIGHU ! Tio chi urghas.

En tiu chi fino de la jaro, ni audis pri la malpaca etoso en DRKongolando. Ni povas jheti rigardon al chiuj landoj afrikaj. Kiuj el ili nun estas en vera paco ? Chu paco estas en Libio ? Chu en Burundio, en Togolando, Nigherio, Sudafriko, Malio, Nigherlando, Maroko, Algherio, Etiopio, Sudano, ktp ?

Ni sciu, ke ne jam finighis la koloniismo en Afriko. Afrikaj landoj sin nomas sendependaj, sed en la realo ili estas kaj agas ne tiaj ? La simpla uzo de la koloniismaj lingvoj en nia chiutaga vivo estas pruvo, ke Afriko estas tre for de memdetermino. Afrikanoj devas konscii pri tio. Oni povas sin demandi kial estas malpaca etoso en afrikaj landoj ?

Reage al forpelado de afrikanoj el Europo, maliano diris « Nun europanoj forpelis nin, ke ni reiru al niaj landoj. Jes, ni pretas rehejmighi, sed chu europanoj forpelos ankau la richajhojn de Afriko, kiujn ili uzadas por konstrui siajn landojn ? Kiam ni foriros de Europo, la europanoj akompanigu nin de la uranio de Nigherlando, diamanto de DRKongolando, oro de Ganao, nafto de Libio, kafo kaj kakao de Kotdivuaro…. ». Kio rimarkindas, tio estas, ke la malpaco nun reganta en Afriko estas pli en la landoj de tiuj richajhoj ol en la aliaj. Kial ? la respondon chiu povas diveni, se oni sekvis la militon en Libio.

Chu vi scias la veran kialon de la mortigo de Kadafi, la antaua prezidanto de Libio ?  Jhus audighis, ke Kadafi kolektis amason da arghento kaj oro por eldoni monon unikan por la tuta Afriko. Char koloniistoj audis pri  tio, ili tuj pensis, ke ilia profito en Afriko neniighos. Chu ili povas lasi Kadafi daurigi sian agadon liberigan kaj felichigan por Afriko ? Jen tiuj homoj elpensas ion alian, ke ili volas helpi libianojn, char Kadafi masakras ilin. Ili do luktadis kontrau Kadafi, kaj murdis lin. Kaj nun, chu Libio estas en paco ? Siatempe kun Kadafi, multon libianoj havadis tute senpage por sia chiutaga vivo. Nun, sen Kadafi, kia estas ilia vivo ? Oni vidas Libion dividitan, neliberan, malpacan. Oni tute ne povas ne scii al kiu profitas tiu divido de Libio.  Kaj kio estas la kerna afero, kiu sukcesigas tiujn klopodojn de la eksterafrikanoj, tio estas, ke ili trovas en Afriko mem afrikanojn, kiuj kunlaboras kun ili por sukcesigi iliajn aferojn. Eble oni scivolemu por scii, kiaj estas tiuj kunlaborantoj de la ekstrafrikanoj.  Ofte, la afrikanoj, kiuj komplicighas kun la eksterafrikanoj por  semi malordon en Afriko, estas homoj plejparte tre malhonestaj, malicaj,  sen (suficha) vivteno, kaj ege gloramaj. Tiaj homoj tre facile estas subacheteblaj, kio profitigas al la eksterafrikanoj kun la celo dividi Afrikon  por atingi siajn celojn malnoblajn. Tiaj dividoj  ekzistas chie en Afriko, kio estas la chefa problemo en Afriko. Afrikanoj konsciu tion. Tial necesas vera vekigho de afrikanoj. Oni povas sin demandi, chu necesas paroli pri tia divido ankau en Esperantujo afrika.

Estimataj geamikoj, se oni bone ekzamenas kiel naskighis  Esperanto, oni tuj diros, ke divido tute ne okazos en Espeprantujo. Tamen la naskigho de Ido jam chion auguris, kaj la fondo de UEA, kiu unuigu, jam tre frue semis kaj plusemadas dividon inter esperantistoj.  Certe la chefa bremso al la disvastigo de Esperanto fontas el tio. Kaj kio pri Afriko.

 

Supre montrighis, ke la malpaco en Afriko pli nestas en landoj kun richajhoj ol en la alia. Do, celante la richajhojn de la landoj, koloniistoj faras chion por semi dividon  la landanoj kunlabore kun afrikanoj facile subacheteblajn. Kiam regas tiu malpaco, ili profitas por ekspluati. Tio estas la politiko de la invadantoj, kaj jen tion nun uzas Esperanto-organizajhoj en Afriko.  Jes, tiel funkcias la tuta afero.

En 2006 devis okazi kongresoj  regionaj en Nigherio kaj Burundio. Tiel decidis la tiama afrika komisiono gvidata de GBEGLO Koffi. Okazis la kongresoj en tiuj landoj, sed divido devis regi poste en la tieaj landaj movadoj. Tiam Nigherio havis fortan landan asocion EFEN kun la klopodoj de Princo Henriko OGUINYE, dum en Burundio fruktedone agadis Birindwa MUSHOSI. Decas tuj aldoni, ke tiu Birindwa estas la patro de Esperanto en Burundio, char preskau chiuj bonaj esperantistoj nun en Burundio lernis Esperanton de li au de ties lernintoj. Char  kiel UEA-gvidantoj tiamaj volas, ke esperantistoj afrikaj kondutu tro lojale al ili, ne tion ili vidas chirkau Princo kaj Birindwa, ili dividis la esperantistojn en tiuj landoj. La kongreson en Nigherio okazis sen Princo, kaj tiu en Burundio okazis sen Birindwa. Ni vidu nun la staton de Esperanto en tiuj landoj. Princo pluagadas, sed kie estas  nun la homoj, kiuj tie organizis tiam la kongreson ? Same estas ankau de Burundio. Kie estas nun la homoj, kiuj okazigis la kongreson kaj kiel fartas la movado tie ? Alia dividilo estus la centro, kiu Johan DERKS konstruigis en Burundio ; tiam oni pensis, ke tiu centro utilos por afrika oficejo de UEA. Kaj nun chio preskau fiaskis, ghuste tion volas la dividistoj, char en tiu etoso, la divido profitas al ili. La divida sistemo nestas ankau en DRKongolando, kie la movado nun lamas post renkontighoj, kiujn UEA kaj ILEI organizis en la lando.  Menciindas ankau Benino, kie jam estis landa asocio kun la nomo BEA  en  okdekaj jaroj kaj gvidata de TCHIKPE Privas.  Kial devis naskighi alia landa asocio ABeE en Benino ? La respondon donu la esperantistoj beninaj, kiuj  siamaniere funkciigas alian landan asocion. La demando estas, chu la movado nun bone fartas en Benino ? Tute klaras, ke la dividan politikon de koloniistoj nun uzas ankau esperanto-organizajhoj en Afriko, kaj tion ili faras en landoj, kie la movado iom fortas, ghuste por malfortigi ghin kaj submetigi al si la esperantistojn, kiuj farighas pli ekspluateblaj. Siajn klopodojn tiajn ili jam funkis al Togolando jam pli ol dek jarojn, sed tieaj esperantistoj chiel eltenas kaj plueltenos.

Baldau okazos la 24a TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso). En kiu alia lando afrika tiom regule okazas nacia kongreso. Kiu bone sekvas la movadon en Afriko, tiu tute ne malpravas, kiam li asertas, ke la togolanda movado estas la plej bone strukturita kaj aktiva en Afriko. La funkciado de Instituto Zamenhof en Togolandio estas tute alia atuto por Esperanto en Afriko. La agemo de esperantistoj en tiu lando farighis  richajhoj veraj de Togolando. Jen esperanto-organizajhoj shatus akapari Instituton Zamenhof kaj igu ghin bazo por sia agado en Afriko. Feliche gvidantoj de Instituto Zamenhof estas tiom inteligentaj kaj nesubacheteblaj, ke ili ne falis en la kaptilon. Ofendighis homoj, kiuj tute ne volas lasi evolui la movadon togolandan en bonaj direktoj. La unua afero por malstabiligi la movadon togolandan estas la transklokigo de Afrika oficejo de Togolando al Benino. Plie ili organizigis multajn Esperanto-aranghojn en Benino proksima al Togolando. Certe tion ili faras por ribeligi togolandanojn kontrau togolandanojn. Char ili neniam sukcesas, ili daure elpensas aferojn. Indas memori kiel esperanto-organizajojn tute ne akceptis ke togolandanoj organizu la sesan Afrika kongreson de Esperanto en Togolando kaj kunorganizu la sepan en Burundio kun la partopreno de esperantsitoj de chiuj esperanto-tendencoj afrikaj. Kion oni nun rimarkas, tio estas, ke kun  nun (26.12.2016) okazas kongreso en Tanzanio, kaj ghin oni nomas la sesa afrika kongreso de Esperanto de UEA.

 

Karaj geamikoj, ni povas demandi : »Chu ekzistas amerika kongreso de Esperanto de UEA, azia kongreso de Esperanto de UEA ? Kial estu afrika kongreso de UEA ? Kiam homoj klopodis malhelpi la organizadon de la sesa AKE en Togolandoj, kaj finfine trovis, ke ili tute ne kapablas, ili( per la plumo de Martin SCHAEFFER, la ghenerala Sekretario de UEA) petis de afrikanoj, ke ili nomu  la kongreson kiel la afrikan kongreson de Esperanto de UETA. Nun  kun la nomo Afrika kongreso de esperanro de UEA, chio klaras pri la divida politiko de tiuj homoj. Chu tiuj chi vere celas la bonon de Afrika agado, de Afriko ? Char ili konscias, ke la forto de Afrika Agado trovighas en Togolando, ili chiel klopodas por neniigi la movadon togolandan, kiel faradas koloniistoj por neniigi forton de afrikaj landoj. Kio maldecas en la tuta afero, tio estas, ke chiam trovighas afrikanoj ambiciemaj, kiuj komplicighas en la afero por malutili al Afriko. Temas pri la facile subacheteblaj afrikanoj, malicaj, malhonestaj,  senprofesiaj, eksternorme gloramaj kaj ambiciaj, ktp.  Kaj ili elektas landon de kie foiros la malutilaj klopodoj por atingi la aliajn en Afriko. Kaj la landon kun fortaj richajho ili uzas por tio. Jen en la esperanto-movado ili pluuzas Togolandon, kaj la lasta provo estas la anonco pri IJK en Togolando.

 

Kiam togolandaj esperantistoj membroj de UTE (Unuigho Togolanda por Espepranto) pensis, ke TEJO ne bone scias pri la strukturo de UTE kaj tial provadis klarigi tion al TEJO, ke bona kunlaboro okazu por la realigo de la projekto de TEJO en Afriko, jen aperas, ke la gvidantoj de la projekto de TEJO sciis chion kaj komplicighis kun togolandanoj por kashe uzis UTE-posedajhojn por realigi sian projekton. Kio okazas nun, tio estas divido de esperantistoj togolandaj : unuflake estas homoj, kiuj malhoneste kondutas kun TEJO-estraro kaj ghenerala direktoro de UEA, kaj aliflanke veraj membroj de UTE, kiuj tute ne kontentas pri la frauda uzo de UTE-posedajhoj por kontentigi privatajn soifojn. Kial ankau en Esperantujo oni agas tiel ? Kaj kial afrikanoj esperantistoj ne rapide komprenu tion.

 

Karaj afrikaj esperantistoj, ni vekighu. Ni sciu kiel konduti kun tiuj homoj, kies chefa celo estas chiam malstabiligi Afrikon por bone ekspluati ghin. Ni devas taski al ni chiam rekoni tiajn tendencojn por ilin eviti. Se tion ni ne farus, nia kara  Afriko neniam progresus, kaj niaj nepoj vere malbenus nin.

 

Gekaruloj,

La jaro 2016 foriru kun tiuj neprogresigaj tendencoj. Ni enmemighu por vere koni la realon. Ni bonvenigu la jaron 2017 kun pli da optimismaj celoj. Neniu venos al Afriko por konstrui al ni nian Afrikon. Chio por sukcesigi nian Afrikon jam estas en Afriko kaj en ni mem. Eble decas memorigi al ni, ke Afriko estas la lulilo de la homaro kaj de la civilizoj. Chio por la progresigo de la homaro fontas el Afriko. Nia troe blinda sekvado de aliaj homoj por kontentigi nian ventron, forigas nin de la prava vojo por evolui kaj evoluigi Afrikon. En tiu chi nova jaro 2017, ni konsciu tion, kaj certe la novaj klopodoj por la antauenigo de UETA (Unuigho de Esperantistoi en la Tuta Afriko)  kontribuos al tio. . Kion konkrete ni faru ?

 Unue ni difinu klare kion ni volas fari per Esperanto. Tuj menciindas la hipokriteco de la mondo, en kiu,  kion iu volas, tion li/shi kashas. Chiam oni diras, ke Esperanto estas lingvo por paco, sed chu por paco onivenas al Esperanto ? Se oni vidas kiel iras la movado en Afriko, klaras, ke preskau neniu en Afriko montras sian celon pri lernado de Esperanto. Sed tra la agoj de tiuj hipokrituloj, observemaj homoj  rapide malkovras chion. Kiam nun TEJO luktas ke okazu IJK en Afriko, chu TEJO scias kion bezonas Afriko kaj certas, ke ghia projekto taugas por tio ? Tute ne ! Kion oni rimarkas, tio estas, ke TEJO prenis monon de EU uzante kashe UTE-posedajhojn kaj hastas elspezi la monon antau ol la veraj gvidantoj de UEA malkvoru la aferon. Kaj kion komprenasla afrikanoj, kiuj postkuras tiun projekton ? Certe  nenion, sed kio gravas por ili tio estas gajni ion en la TEJO-projekto kiel vojaghon eksterafriken kaj panon.  Vershajne tiu TEJO-projekto  neniel  rilatas al Afriko, sed nur al la ambicio de tiuj afrikanoj, kiuj serchas propran profiton ene  de la projekto. Jen konkreta ekzemplo de la hipokriteco de homoj, kaj aparte de espeprantistoj kaj afrikaj kaj eksterafrikaj. Necesas, ke afrikaj esperantistoj diru klare kaj tute honeste kion ili volas havi per esperanto, kaj samtempe kion ili volas/povas havigi al Esperanto. Tiu vekigho, pri kiu ni parolas, temu chefe pri tio.

Chiu afrika esperantiso diru al si la veron. Tute ne decas chiam kashi sin malantau iu paca lingvo por fari malpacigajn agojn.  Kiuj volas richighi per Esperanto, tiu tion diru klare, kaj certe li trovos la rimedojn por tio. Kiuj shatus vojaghi al unuamondo per Esperanto kaj tie havi vivtenon, tiu tion diru klare. Kiu shatus nur komplicighi kun aliaj homoj por uzi esperanton kaj ekspluati Afriko, tiu tion diru klare. Kiam oni chion diras klare, certe reagoj de aliaj homoj povos helpi al chiuj orientighi en sia vojado. Sed, kiam oni kashas chion, oni semas kaj rikoltas nedecajn aferojn kiuj povos malutili. Do, la unua pasho farenda de afrikaj esperantistoj por tiu vekigho estu CHESI ESTI HIPOKRITA.

 

Konsciu ni, afrikaj esperantistoj, pri nia respondeco koncerne la evoluon  chiapunkjtan de Afriko.

 

Novjarajn salutojn al chiuj kaj  JES, CHIUJ NI VEKIGHU !

 

Princo Henriko OGUINYE

La prezidanto de UETA