Leteroj

LA PLEJ TAUGA STRATEGIO

--------------------------------
Date: Sat, 3 Apr 2010 07:14:30 -0700 (PDT) From: Oliver Mazodze <omazodze@yahoo.com> Subject: La Plej Tauxga Strategio.To: omazodze@yahoo.com                                                                                             
Karaj Geamikoj,
Elkorajn salutojn!
Kelkaj membroj de la grupeto da samkontinentoj miaj, kiuj apogas la postulon pri “sendependigxo” de la Afrika Esperanto-movado, jam reagis al mia antauxa letero.
Tiuj  kolegoj kondamnis min pro miaj asertoj, faris akuzacxojn kontraux mi, kaj ecx minacis min pri “akraj reagoj” se mi plue skribos. Tamen, tio tute ne senkuragxigas min, kaj miajn opiniojn mi estontece cxiam ja esprimos, laux la eblecoj.
1. NI NE PENSU RASISME.
Kelkaj el tiuj, kiuj apogas la postulon pri „sendependigxo“ de la Afrika Esperanto-movado akuzis, ke tiuj afrikanoj, kiuj tiun postulon ne apogas, estas “eternaj subuloj de blankuloj”. Mi ege bedauxras tian sintenon de samkontinentanoj miaj; kaj ege miras, ke ecx en la Esperanto-movado oni tiel pensas, cxar tia sinteno ververe kontrauxstaras al la interna ideo de Esperanto. Mia konsilo estas, ke ni ne pensu rasisme; ke oni ne parolu pri “nigruloj” en Afriko, kontraux “blankuloj” en Euxropo. Cetere, mi deziras rimarkigi al miaj karaj samkontinentanoj, ke ne cxiuj afrikanoj estas nigruloj; do ne cxiuj afrikaj Esperantistoj estas nigruloj. Ekzemple, mia propra avo estas blankulo; pluraj Esperantistoj en Zimbabvo kaj Sud-Afriko estas blankuloj, aux ne indigxenoj; en la nord-Afrika regiono estas multegaj Esperantistoj kiuj ja ne estas nigraj. Krome, estas notinde, ke Esperanto familiigas la tutan homaron, kaj ni do konsideru unuj la aliajn
 simple kiel membroj de la sama familio, kaj ne kiel “nigruloj” kaj “blankuloj” kun malsamaj politikaj celoj; cxar cxiuj Esperantistoj, cxu nigraj, cxu blankaj, cxu alirasaj, havas nur unu, saman politikan celon, kaj tio estas la antauxenigo de la Esperanto-agado en la tuta mondo.
2. LA AFRIKA OFICEJO DE ESPERANTO ESTAS TUT-AFRIKA PROPRAJXO.
Antaux cxio, mi dankas kaj gratulas al kolego Hans BAKKER, pro liaj kontribuoj al la instruado, lernado kaj aplikado de Esperanto en Afriko. Dum multegaj jaroj li investis proprajn rimedojn en la Esperanto-agadon en Afriko, kaj ecx private helpis unuopajn Esperantistojn. Enkadre de liaj laboroj helpaj al la Afrika Esperanto-agado, S-ro. Hans Bakker pretigis kaj dissendadis lernomaterialojn kaj legajxojn, interalie, al Esperantistoj kaj Esperanto-kluboj aux asocioj en la kontinento.
Post kelkaj jaroj, S-ro. Bakker ekpensis, ke liajn laborojn transprenu afrikanoj, kaj tion li proponis al afrikanoj, kun kiuj li estis en oftaj kontaktoj: la togolandanoj Gbeglo Koffi kaj kolegoj. Cxi-respekte, mi ion emfazu: 
Mi fortege kredas, ke proponante transprenon de la laboroj, la kara kolego Hans BAKKER ne celis, ke la laborojn, de li iniciatitajn, porcxiame transprenu  nepre tiuj togolandanoj, sed esence afrikanoj. Tio estas, ke, kiam ekaperis la ideo pri eventuala transpreno de tiuj laboroj, li tiun ideon proponis al togolandanoj, cxar kun togolandanoj li tiam rekte rilatadis. Sed, kompreneble, tiujn laborojn transprenus tiuj togolandanoj ne pro tio, ke ili estas togolandanoj, sed pli bone, pro tio, ke ili estas afrikanoj. Nu, mi tiujn togolandajn kolegojn ja ege respektas; tamen, ili  nenimaniere pensu aux kredu, ke nur ili rajtas plenumi tiujn taskojn por Afriko.
La samideano Hans Bakker donacis siajn tempon kaj rimedojn, pro Esperanto, por Afriko. La rezultatoj de la personaj oferoj de S-ro. Bakker pro tio ne apartenas al iu unuopulo, loka klubo aux difinita lando en Afriko, sed al tuta Afriko.
La Afrika Oficejo de Esperanto ne estas do togolanda proprajxo; gxi ne estas privata firmao; gxi ja estas tut-Afrika proprajxo. Dum iu periodo, gxi situis en Togolando; sed tio nenimaniere komprenigu, ke gxi devos porcxiame tie situi. Kiam la Afrika Oficejo situis en Togolando, la tieanoj havis eblecon labori por Esperanto, por Afriko; ili gajnis spertojn pri tiurilataj taskoj, kaj tio estas lauxdenda. UEA jam translokigis la Afrikan Oficejon, kaj cxi-momente gxi funkcias en Benino. Tamen, miaopinie, post kelke da tempo, la Afrika Oficejo devas ja translokigxi al ankoraux alia Afrika lando, laux la eblecoj, por havigi al logxantoj de tiu alia lando la eblecon ankaux labori por Esperanto kaj por Afriko, kaj por gajni spertojn pri tiurilataj taskoj. Pro tio, la Afrika Oficejo fakte devos do eventuale translokigxi tra la tuta Afrika kontinento, por ke cxiuj afrikaj Esperantistoj havos eblecon labori por Esperanto kaj por sia kontinento. Estus do egoisme  postuli, ke la Afrika Oficejo situu en nur unu difinita lando.
Krome, gastigo de la Afrika Oficejo en kiu ajn lando havigas profitojn plurajn al la gastiganta lando: situo de la Afrika Oficejo en iu lando ebligas progresigon pli rapidan kaj pli vastan al la Esperanto-movado en tiu lando, kaj oni devas do permesi, ke cxiuj landoj afrikaj eventuale ricevu tian eblecon. 3. PRI LA VERA RILATO INTER LA AFRIKA ESPERANTO-MOVADO KAJ UEA.
De antaux kelkaj jaroj, mia samkontinenta kolego Gbeglo Koffi paroladas pri “Esperantujismo”. Tamen, tiun termon mi deziras algxustigi. La planedo (Tero) nek estas “ujo”, nek aspektas kiel “ujo”. Al la tuto de unuopaj Esperantistoj tra la tuta mondo, lokaj Esperanto-kluboj, landaj Esperanto-asocioj, Esperanto-jxurnaloj, kontinentaj Esperanto-asocioj, internaciaj Esperanto-organizajxoj kaj ceteraj Esperanto-instancoj, oni pli bone nomas “Esperantio”, anstataux “Esperantujo”.
Cxiujare, la civitanoj de la internacia komunumo “Esperantio” kunvenas kaj partoprenas semajnon da kunvivado, kaj gxuas sian Esperanto-kulturon. Temas pri la fenomeno “Universala Kongreso de Esperanto”; kaj tion kunordigas la tutmonda Esperanto-organizajxo “Universala Esperanto-Asocio” (UEA), kies cxefa rolo estas do kunordigi kaj respondeci pri instruado kaj aplikado de Esperanto en la tuta mondo, cele pligrandigon kaj plivastigon de Esperantio. Pro tio cxi, mi diris, en mia antauxa letero, ke la Afrika Esperanto-movado dauxre restas parto el la tutmonda Esperanto-organizajxo UEA, cxar Afriko nature apartenas al Esperantio.
Oni ankaux memoru, ke enkadre de UEA, ekzistas la tiel nomata “Akademio de Esperanto”, kies rolo estas la teknika kontrolado de la lingvo Esperanto, kaj respondeco pri la enkonduko de novaj vortoj en Esperanton. Pro tio cxi, interalie, mi asertis, kaj dauxre asertas, ke la Afrika Esperanto-movado ne povas “sendependigxi” de UEA.
Sekve, anstataux projekton por “sendependigxo” aux “memstarigo” de Afriko, afrikaj Esperantistoj pli  bone lancxu projekton por plifortigo de rilatoj inter Afriko kaj UEA, cxar Afriko estas ja parto el Esperantio. Tiuj, kiuj apogas tiun kampanjon por sendependigxo asertas, ke tiun memstarigon ili celas “pro respekto kaj honoro por Afriko”. Sed mi argumentas, ke, se respekton por Afriko oni ververe kaj sincere celas, do Afrikaj Esperantistoj pli bone lancxu kampanjon por ke afrikano estu elektita Prezidanto de UEA. Tiel, afrikano estrus (regus) ne nur la apartan, Afrikan parton el Esperantio, sed la tutan, grandegan Esperantion. Tiel, vere montrigxos, ke ankaux afrikanoj kapablas; kaj tiam oni ja vere respektos Afrikon.
Jen la plej tauxga strategio, en kiun vere indas investi cxiujn niajn fortojn kaj haveblajn rimedojn.
Cxion bonegan al cxiuj civitanoj de Esperantio plej amikece deziras,
Oliver MAZODZE.

RESPONDO

 

Date: Mon, 05 Apr 2010 08:01:20 +0000To: afriko-al-afrikanoj@googlegroups.com From: GBEGLO Koffi <esp.togo@cafe.tg>Subject: Re: La Plej Tauxga Strategio.Cc: Bcc: Jean Codjo <jean_codjo@yahoo.com>X-Attachments: In-Reply-To: References: 
Kara Oliver,
Koran dankon pro viaj vortoj ! Eble vi scias, ke neniu homo en la mondo estas perfekta. Tial  vi kaj mi certas, ke vi tute ne estas perfekta, nek mi. Mi do petas vin revizii la temon de via mesagho. Tute ne estu LA PLEJ TAUGA STRATEGIO, sed LA LAU MI TAUGA STRATEGIO. Tiel oni komprenos, ke vi donas nur vian vidpunkton.
Plie, necesas bone pesi la vortojn por ne vundi la aliajn. Mi ne konsentas kun vi pri via termino "GRUPETO DA SAMKONTINENTANOJ". Chu estas grupego ie ? Kiom da homoj intervenas en UEA-retlistoj, antau ol UEA-gvidantoj konkludas, ke UEA-membroj decidas. Se vi bone analizas la afrikan movadon, vi vidos, ke homoj, kiuj nun deziras shanghon en Afrika movado, estas la veraj pioniroj nunaj de la movado en Afriko. Pardonu, vi neniam ghis nun tre proksime kontribuas en Afrika Agado kaj tial multon vi ignorus.
 1. NI NE PENSU RASISME.
Kelkaj el tiuj, kiuj apogas la postulon pri „sendependigxo“ de la Afrika Esperanto-movado akuzis, ke tiuj afrikanoj, kiuj tiun postulon ne apogas, estas “eternaj subuloj de blankuloj”.
Jes, kio ghenas vin tie chi, tio estas la vorto BLANKULO, chu ne ? Se en nia lando vi parolas pri BLANKULOJ, tuj oni komprenas, ke temas pri europanoj, kiujn ni nomas JOVO en nia nacia lingvo. Vi pravas, ke ni ne diru BLANKULOJ. la trafa esprimo estas EUROPANOJ.
  Mia konsilo estas, ke ni ne pensu rasisme; ke oni ne parolu pri “nigruloj” en Afriko, kontraux “blankuloj” en Euxropo.
Tion mi konsentas.
 Cetere, mi deziras rimarkigi al miaj karaj samkontinentanoj, ke ne cxiuj afrikanoj estas nigruloj; do ne cxiuj afrikaj Esperantistoj estas nigruloj.
Tute prave !
 Ekzemple, mia propra avo estas blankulo; pluraj Esperantistoj en Zimbabvo kaj Sud-Afriko estas blankuloj, aux ne indigxenoj; en la nord-Afrika regiono estas multegaj Esperantistoj kiuj ja ne estas nigraj.
Mi konsentas. 2. LA AFRIKA OFICEJO DE ESPERANTO ESTAS TUT-AFRIKA PROPRAJXO. Post kelkaj jaroj, S-ro. Bakker ekpensis, ke liajn laborojn transprenu afrikanoj, kaj tion li proponis al afrikanoj, kun kiuj li estis en oftaj kontaktoj: la togolandanoj Gbeglo Koffi kaj kolegoj.
Kial Hans elektis tiujn togolandanojn ?
 Cxi-respekte, mi ion emfazu: 
Mi fortege kredas, ke proponante transprenon de la laboroj, la kara kolego Hans BAKKER ne celis, ke la laborojn, de li iniciatitajn, porcxiame transprenu  nepre tiuj togolandanoj, sed esence afrikanoj. Tio estas, ke, kiam ekaperis la ideo pri eventuala transpreno de tiuj laboroj, li tiun ideon proponis al togolandanoj, cxar kun togolandanoj li tiam rekte rilatadis. Sed, kompreneble, tiujn laborojn transprenus tiuj togolandanoj ne pro tio, ke ili estas togolandanoj, sed pli bone, pro tio, ke ili estas afrikanoj. Nu, mi tiujn togolandajn kolegojn ja ege respektas; tamen, ili  nenimaniere pensu aux kredu, ke nur ili rajtas plenumi tiujn taskojn por Afriko.
Tie chi temas ne pri rajto sed pri kapableco.
 La Afrika Oficejo de Esperanto ne estas do togolanda proprajxo; gxi ne estas privata firmao; gxi ja estas tut-Afrika proprajxo. Dum iu periodo, gxi situis en Togolando; sed tio nenimaniere komprenigu, ke gxi devos porcxiame tie situi. Kiam la Afrika Oficejo situis en Togolando, la tieanoj havis eblecon labori por Esperanto, por Afriko; ili gajnis spertojn pri tiurilataj taskoj, kaj tio estas lauxdenda. UEA jam translokigis la Afrikan Oficejon, kaj cxi-momente gxi funkcias en Benino. Tamen, miaopinie, post kelke da tempo, la Afrika Oficejo devas ja translokigxi al ankoraux alia Afrika lando, laux la eblecoj, por havigi al logxantoj de tiu alia lando la eblecon ankaux labori por Esperanto kaj por Afriko, kaj por gajni spertojn pri tiurilataj taskoj. Pro tio, la Afrika Oficejo fakte devos do eventuale translokigxi tra la tuta Afrika kontinento, por ke cxiuj afrikaj Esperantistoj havos eblecon labori por Esperanto kaj por sia kontinento. Estus do egoisme  postuli, ke la Afrika Oficejo situu en nur unu difinita lando.
Kara Oliver, tio estas penso ankau via. Certe kiam vi eklernis Esperanton, tiam la CO de UEA estis en Nederlando. Nun kie ghi estas ? Kvankam mi tute ne rifuzas vian rezonadon mi tamen nur pri tio atentigas vin. La aferon Afrika Oficejo vi nun ne komprenas. Neniu en la komenco diris, ke AO migros de lando al lando. Ech kiam ghi estis translokita al Benino, neniu havis tiun ideon. Nur kiam UEA-korifeoj trovas, ke Afrika Oficejo ne bone funkcias en Benino, ili tiel rezonas por pravigi sin. Kiam komencighis Afrika Oficejo, Osmo BULLER rifuzis kunlabori. Li ech kontrau la ideo estis. Tial li rifuzis subskribi laborkontrakton de la laborantoj.Konklude : la vortoj chirkau Afrika Oficejo estas buntaj. La vero trovighas che Hans kaj la unuaj prizorgantoj de Afrika oficejo en Togolando. En la komenco neniu pensis pri tiu migrado de AO de lando al lando. Mi aldonas, ke mi neniel postulas, ke AO eterne estu en Togolando au en iu lando. Sed necesas, ke estu klare  difinita regulo pri ghia funkciado. Kion vi jhus diris pri la translokigo de AO de lando al lando, en kiu dokumento vi trovis ghin. Chu estas regularo por la funkciado de AO ? Vidu kiel oni traktas vian Afrikon. Chion pri ghi oni improvizas.

Krome, gastigo de la Afrika Oficejo en kiu ajn lando havigas profitojn plurajn al la gastiganta lando: situo de la Afrika Oficejo en iu lando ebligas progresigon pli rapidan kaj pli vastan al la Esperanto-movado en tiu lando, kaj oni devas do permesi, ke cxiuj landoj afrikaj eventuale ricevu tian eblecon.
Chu vi pensas, ke la gastado de AO en Togolando helpis Togolandon ? Tute ne, la movado en Togolando helpis la bonan funkciadon de AO en Togolando. Vidu nun kiel fartas AO en Benino, kaj ankau la benina movado. Certe vi scias, ke kiam oni laboras, oni  rajtas spertighi pri la laboro. Kiam vi parolas pri translokigo de AO de lando al lando, kion oni faros de la tieaj laborantoj ? Chu ili sekvos la AO-n ? Se jes, imagu kiel estos malfacile al Beninano  migri al Zimbabvo sekvante AO-n. Se ne, vidu kiom longe dauros la laboro de AO-laborantoj. Chu ili ne havos longdauron laborperiodon kiel siaj kolegoj en CO ? Kial tiu diskriminacio al Afriko. Chu vi scias, ke en CO oni rifuzis dungi afrikanojn ? Ne estas skribita regulo pri tio, sed tio ja estas fakto. Mi havas pruvojn. Kial kaj kiel naskighis la ideo havi Afrikan Oficejon en Afriko ? Divenu !
 3. PRI LA VERA RILATO INTER LA AFRIKA ESPERANTO-MOVADO KAJ UEA.
De antaux kelkaj jaroj, mia samkontinenta kolego Gbeglo Koffi paroladas pri “Esperantujismo”. Tamen, tiun termon mi deziras algxustigi.
Mi petas, chu via vorto estas TERMO au TERMINO ?.
Kara Oliver, vi ne povas scii tion, kio estas en mia kapo pri Esperanbtujismo.Do nenion vi povas alghustigi.
 La planedo (Tero) nek estas “ujo”, nek aspektas kiel “ujo”. Al la tuto de unuopaj Esperantistoj tra la tuta mondo, lokaj Esperanto-kluboj, landaj Esperanto-asocioj, Esperanto-jxurnaloj, kontinentaj Esperanto-asocioj, internaciaj Esperanto-organizajxoj kaj ceteraj Esperanto-instancoj, oni pli bone nomas “Esperantio”, anstataux “Esperantujo”.
Tio chi estas via vidpunkto. Multjaraj esperantistoj diras ke ESPERANTIO kaj ESPERANTUJO reprezentas la saman aferon, kiel ankau Francujo kaj Francio. Sed aliaj asertas, ke Espeprantio estas de la medio de la Esperanta Civito. Tie chi Esperantio diferencas de Esperantujo. Mi dirus, ke Esperantio estas parto de Esperantujo. Esperantisto, kiu konsidera esperanton ne nur kiel komunikilon sed ankau kiel identigon kaj artan perilon, estas esperantiano. La esperantianaro estas Esperantio. Chiuj uzantoj de esperanto estas esperantistoj kaj la tuta esperantisto estas Esperantujo. Tiel mi komprenas la aferon.

Cxiujare, la civitanoj
Kara Oliver, ne intermiksu la aferojn. Se vi uzas la terminon CIVITANOJ tie chi, tuj vin oni konsideros ano de la Esperanto Civita. Mi ne scias, chu vi havas informojn pri la Esperanta Civito. 
 de la internacia komunumo “Esperantio” kunvenas kaj partoprenas semajnon da kunvivado, kaj gxuas sian Esperanto-kulturon. Temas pri la fenomeno “Universala Kongreso de Esperanto”; kaj tion kunordigas la tutmonda Esperanto-organizajxo “Universala Esperanto-Asocio” (UEA), kies cxefa rolo estas do kunordigi kaj respondeci pri instruado kaj aplikado de Esperanto en la tuta mondo, cele pligrandigon kaj plivastigon de Esperantio. Pro tio cxi, mi diris, en mia antauxa letero, ke la Afrika Esperanto-movado dauxre restas parto el la tutmonda Esperanto-organizajxo UEA, cxar Afriko nature apartenas al Esperantio.
Tie chi kushas via tuta eraro. Vi vere bezonas informojn por hejmighi en la esperanto-movado.Sciu, ke Uko perdis sian karakteron iaman kaj nun estas nur kongreso de UEA-membroj, kvankam ankau nemembroj de UEA ghin partoprenas. Chiam ghin organizas UEA. En mia libro ESPERANTUJISMO mi parolis ankau pri komuna kongreso por chiuj esperantistoj.UEA estas tutmonda. Kiel vi komprenas tie chi la vorton TUTMONDA ? Ghi signifas, ke homoj tra la tuta mondo anighas al ghi. Ankau SAT estas tutmonda. Tiaj estas ankau ILEI, IKUE, KELI, la Esperanta Civito, MAS, ktp. La tutmondeco tute ne signifas, ke la organizajho reprezentas Esperantujon. UEA estas parto de Esperantujo, en kiu estas ankau SAT, MAS kaj la Esperanta Civito.Vi viakaprice tro vastigas la kampon de UEA :"UEA), kies cxefa rolo estas do kunordigi kaj respondeci pri instruado kaj aplikado de Esperanto en la tuta mondo". Ne, UEA ne havas la rolon kunordigi...E-aferojn en la mondo. Ne , nun tute ne estas tiel. UEA zorgas pri sia kampo, kaj ankau la aliaj E-organizajhoj pri siaj respektivaj kampoj. Bonvolu bone informighi pri Esperantujo. Vi eraras, dirante : "Afrika Esperanto-movado dauxre restas parto el la tutmonda Esperanto-organizajxo UEA, cxar Afriko nature apartenas al Esperantio". Estas vere, ke Afrika Agado estas parto de Esperantujo, sed UEA tute ne estas  la tutmonda Esperanto-organizajho en la senco, ke nur ghi reprepzentas la tutan espeprantistaron. Ne, nun neniu E-organizajho havas tiun chi rolon. UEA batalas por havi tion, sed nun montrighas, ke ghi ne povas tion havi, char ghiaj gvidantoj tute ne estas malfermaj al la aliaj homoj. Afriko estas parto de Esperantujo, sed ne parto de UEA. SAT tute ne estas parto de UEA. Tia estas ankau MAS kaj la Esperanta Civito. Certe vi scias, ke SAT kaj MAS estas en kunlaboraj rilatoj kun UEA. Jes, tia estos ankau Afrika Agado. Tia estu Afriko en Esperantujo. Afriko estu kiel UEA, SAT, ktp elemento de Esperantujo, kiel ghi estas elemento de la mondo apud Europo, Ameriko, Oceanio kaj Azio.

Oni ankaux memoru, ke enkadre de UEA, ekzistas la tiel nomata “Akademio de Esperanto”, kies rolo estas la teknika kontrolado de la lingvo Esperanto, kaj respondeco pri la enkonduko de novaj vortoj en Esperanton.
Kara Oliver, mankas al vi informoj. La akademio de Esperanto estas neniel ligita al UEA. Ghi estas tute sendependa institucio. Informighu !
 Pro tio cxi, interalie, mi asertis, kaj dauxre asertas, ke la Afrika Esperanto-movado ne povas “sendependigxi” de UEA.
Nun vi komprenas, Afriko povas sendependighi de UEA, char ankau UEA estas kiel SAT kaj aliaj E-organizajhoj elementoj de Esperantujo. Char ankau afrika E-instanco estos kiel UEA parto de Esperantujo, ghi povas sendependighi de UEA, kiel UEA mem kaj aliaj E-organizajhoj sendependaj estas unu de la alia.

Sekve, anstataux projekton por “sendependigxo” aux “memstarigo” de Afriko, afrikaj Esperantistoj pli  bone lancxu projekton por plifortigo de rilatoj inter Afriko kaj UEA, cxar Afriko estas ja parto el Esperantio.
Nun vi komprenas, ke tio ne estas vera.
 Tiuj, kiuj apogas tiun kampanjon por sendependigxo asertas, ke tiun memstarigon ili celas “pro respekto kaj honoro por Afriko”.
Jes, ankau Afriko havas sian lokon en Esperantujo kaj tion oni ne surtretu.  la sendependigho de Afrika Agado tute ne signifas, ke Afriko disighas de E-organizajhoj. Ne, tute ne ! Kiel  E-organizajhoj kunlaboras unuj kun la aliaj, kaj tion faru ankau Afriko.
 Sed mi argumentas, ke, se respekton por Afriko oni ververe kaj sincere celas, do Afrikaj Esperantistoj pli bone lancxu kampanjon por ke afrikano estu elektita Prezidanto de UEA.
Nun vi komprenas, ke ech se afrikano estas prezidanto de UEA, tio tute ne solvos la problemon, char tiu afrikano estas prezidanto ne de la tuta Esperantujo sed nur de parto de ghi. Se afrikano estu prezidanto de parto de Esperantujo, kaj ankau Afrika Agado estas parto de Esperantujo, kial li ne estu prezidanto de tutafrika E-instanco ? 
 Tiel, afrikano estrus (regus) ne nur la apartan, Afrikan parton el Esperantio, sed la tutan, grandegan Esperantion.
Certe vi sekvas min, ke vi eraregas. La prezidanto de UEA tute ne estas la prezidanto de la tutmonda Esperantistaro. Kiam elektighis Renato CORSETTI kiel la prezidanto de UEA en 2001, li deklaris, ke li estas la prezidanto de chiuj esperantistoj. Chu tio estas vera ? Renato estas SAT-ano, sed lia prezidanteco en UEA tute ne valoras en SAT, ankau kiu havas sian prezidanton. Renato tre bone scias, ke li neniam povas esti prezidanto de chiuj esperantistoj.
 Tiel, vere montrigxos, ke ankaux afrikanoj kapablas; kaj tiam oni ja vere respektos Afrikon.
Nun vi komprenas, ke la respekto al Afriko trovighas ne en ghia dependigho de UEA, sed en ghia memstara agado en Esperantujo  en chiama kaj sincera kunlaborado kun la elementoj de Esperantujo.

Jen la plej tauxga strategio, en kiun vere indas investi cxiujn niajn fortojn kaj haveblajn rimedojn.
Vere, vi bezonas informojn pri la E-movado. Nun pripensu bone kaj certe novaj ideoj venos al vi. Vi diris supre, ke vi  pli skribos pri la temo. Tiun rajton vi havas. Ni estas apud vi por  reagi, ke vi komprenu chion. Mi konvinkighas, ke mankegas al vi informoj pri la E-movado.  Se vi regule legus periodajhojn de ACE, vi jam chion scius. Renato CORSETTI chion scias, ankau Osmo kaj chiuj aliaj UEA-korifeoj. Nun ili seniluziighas pri viaj asertoj tute eraraj. Vidu alian aferon.
Chu vi iam audis pri IEL ? Chu vi scias, ke la nuna UEA ne estas UEA de 1908  ?
Kara Oliver,Mi tute bone komprenas vin. Tial mi ne kolere reagis al viaj vortoj. Tiel mi kondutas ankau al aliaj afrikanoj, kiuj sekvas UEA-gvidantojn por jheti koton al mi. Al ili mi diras :"UEA-gvidantoj tre bone scias, ke ili surtretas min. Vi nenion komprenas, sed vi shatus sekvi ilin. Char mi scias, ke vi nenion komprenas, sed blinde sekvas ilin, nenion mi respondu al vi". Tiel mi kondutu nun ankau al vi.
Mi jam pli ol 20 jarojn laboras kun Hans BAKKER. Mi estas dum ses jaroj estrarano de UEA. Mi proksmighis kaj proksimas al aliaj E-organizajhoj kaj rilatas kun spertegaj Esperantistoj tra la mondo. Ankau vi faru tiel, kaj vi multon komprenos. Kiel vi nun konsideras UEAn, tiel ankau mi antau 20 jaroj konsideris ghin. Sed nun, estas tute alia konsidero. UEA ne egalas al Esperantujo, sed ties elemento ghi estas apud aliaj elementoj. Ankau la tutafrika E-organizo estas parto de Esperantujo apud UEA, kun kiu ghi larghskale kunlaboros.
Cxion bonegan al cxiuj civitanoj de Esperantio plej amikece deziras,  Mi jam klarigis al vi, ke la terminoj Civitanoj kaj Esperantio rilatas ghenerale al la Esperanta Civito. Chu tiun chi vi aludas en viaj asertoj ?

Mia frato Oliver, neniu malshatas kaj akuzachas vin, sed chiuj volas, ke vi komprenu nian movadon. Vi nun vidas vian eraron, ke nun vi pli bone komprenas la intencojn de la homoj, kiuj nun laboras ke estu sendependa afrika E-organizo. Nur tiu chi liberigos Afrikon. Ni fratece etendas niajn brakojn al vi. Alighu al nia laboro kaj kune ni alte portos nian Afrikon ankau en Esperantujo kunlaborante tute libere kun chiuj.
Chion bonan !
gk