Artikoloj

 

 


*************************************************
Numero 79       Marto - junio  2016
O N D O   D A    V E R O
Trimonata informilo de TIETTI-Instituto
  de Esperanto en Togolando  
eldonata ekde januaro 1994
Redakcio : Parfo AJTO
p/a TIETo, B.P. 13169
Lome-TOGOLANDO
E-poshto : esp.togo@cafe.tg
**************************************************  

De UAK al AKE, distanco longa kaj mallonga sed instruplena !

Karaj ge-Ovuloj,

UAK (Unua Afrika Kongreso okazis en Togolando fine de 1990 kaj komence de 1991. Devis okazi poste DAK (Dua Afrika Kongreso), TAK kaj KvAK. En 2010 aperis la termino AKE, kiam fondighis  UETA. Tiu termino AKE estas nenio krom Afrika Kongreso de Esperanto. Fine de 2013 kaj komence de 2014 okazis kongreso en Benino kaj tiam ghin oni nomis kvina AKE. Jen Esperantistoj ekuzis la terminon de UETA, kiu ege ghojas, ke la uzantoj de tiu termnio havas bonan intencon por Afriko. Kiam la proprietuloj de la termino estis organizontaj la sesan AKE en Togolando, tiam montrighis, ke ekzistas alia kategorio de Esperantistoj, jes ankau alia kategorio de afrikanoj.

Sentenco de okcidenta geomancio estas :"Ne gbodo tome anyon la ekan gbodofia". Al tio similas vortoj esperantaj je Th. CART :"chiu fosu sian sulkon". Se Afriko estu felicha, tio dependas de neniu krom de afrikanoj mem.

Antau la 13a jarcento, kiam eksterafrikanoj ne invadis Afrikon, tie chi estis vere felicha vivo. Afrikanoj estis vere fortaj. La ekpenetrado de europanoj en Afrikon en la 14a jarcento tute ne estis facila al ili. La unua provo fiaskis. Nur poste ili povis penetri Afrikon, kaj pli poste ghis nun, kiam Afrikon tute invadis eksterafrikanoj. Eble oni shatus memori kiel tiu penetrado estis tre facila nun. Kiu sekvis la diskuton che la organizado de la sesa AKE en Togolando, tiuj tuj komprenos la fenomenon, dum iuj afrikanoj laboras por la bono de Afriko, aliaj laboras por propra profito kaj por la bono de eksterafrikanoj, tute ne zorgante pri tiu de Afriko.

Afriko havas sekretojn, kiu ebligas ili rezisti al chio. Char iuj afrikanoj kunlaboras kun la invadantoj, liverante al ili sekretojn afrikajn, eksterafrikanoj sentas sin pli ol hejme en multaj lokoj afrikaj. La afrikanoj, kiuj tiel kunlaboras kun la invadantoj havas nur unu celon:"PLENIGI SIAN VENTRON". Nur tio okupas ilin. Tial ili uzas chiajn rimedojn por atingi sian celon. Kaj tiaj homoj neniam satas, char kiam ili kontentigas la de ili kreitan bezonon, tuj ili kreas alian, kiun ili chiel klopodas kontentigi. Jen do klaras la du kategorioj de afrikanoj.

Iuj afrikanoj konscias pri sia afrikaneco kaj vere laboras tute sendepende por redoni al Afriko sian antauan evolunivelon. Por tio ili luktas tute pace por purigi Afrikon el tiaj eksterajhoj shajne evoluigaj, sed vere abomenindigaj.  Tiuj afrikanoj chiel uzas siajn liliputajn rimedojn por ion akirigi al Afriko. Char aliaj afrikanoj jam taskas al si profiti el tiuj eksterajhoj por richigi sin, ili vere batalas kontrau la unuaj, kiujn ili ech mortigas. Vidu !

Mortis Lumuba, Olympio, Modibo Keita, Sankara, kaj multaj aliaj. Pri kio ili kulpas? Simple char ili shatus havi Afrikon liberan. Tian Afrikon liberan ankau UETA klopodas havi en Esperantujo, kaj aliaj afrikaj esperantistoj chiel luktas kontrau ili. Vere estas tute ne komprenebla la lukto de UEA-gvidantoj kaj iuj afrikanoj, kiuj pensis, ke UETA tute ne rajtas uzi la terminon AKE. "Kion malbonan la organizado de la sesa AKE en Togolando kun la sepa en Burundio faros al Afriko ?" La demandon neniu povis respondi ghis nun. Se ili ne respondos tiun demandon, certe estos al ili ege malfacile ion entrepreni sukcese en Afriko kun la kunlaboro de sendependaj afrikaj esperantistoj. Alian demandon oni povus fari.

Nun almenau du afrikaj esperantistoj energie luktas kontrau la klopodoj de UETA. Oni povas demandi kion ili faras por la movado en Afriko en siaj respektivaj landoj. Iru al Togolando kaj Benino kaj vi vidos la homojn, kiuj vere laboras por Esperanto en tiuj landoj. La ekzemplo de memstara landa movado trovighas en Togolando, kie tieaj esperantistoj regule kotizas. Bedaurinde la kunordiganto de Afrika komisiono, s-ro ADJE Adjevi, neniam kotizis por la togolanda movado. Oni jam memoras kiel li elspezis la monon de UTE (Unuighio Togolanda por Esperanto), kiam li estis prezidanto de 2012 ghis 2014. Li tute ne povis daurigi la prezidon, char por tio togolandaj esperantistoj trovis lin tute ne plu tauga. Tamen li estas tauga por batali kontrau la bonaj iniciatoj de afrikanoj. Tiajn homojn bezonas la invadantoj de Afriko, kaj tiuj estas de aliaj kategorioj de homoj.

Se en la historio de la mondo estas iuj homoj, kiuj respektas la homecon en samhomoj, ekzistas aliaj, kiuj celas propran profiton ech atencante kontrau la homecon en samhomoj. Tiuj du kategorioj trovighas ankau en Esperantujo, kaj cetere en la afrika Esperanto-movado. Tiujn kategoriojn klare montras la organizado de la sesa AKE en Togolando. Pri tiuj kategorioj de afrikanoj parolas ankau artikolo de Coach Patrick Armand POGNON, unu el la afrikidoj, kiuj oferas sin por la vera bono de Afriko. La rubriko AFRIKA VEKIGHO klarigas pri kio temas, kaj kio elstaras, tio estas la vojo, kiun Patrick strekas al ni, afrikanoj; temas pri pardonvojo, per kiu ni agu tute serene, komprenante la aliajn, kiuj estas ne en nia kategorio; ili neniel malpravas elektante tiun kategorion; ni helpu ilin vivi sian kategorion, kio estas por ni okazo  labori plu kaj pli por nia Afriko. ADJE Adjevi kaj Jean CODJO bezonas nian pardonon, char iliaj faroj igas nin pli fortaj kaj kompetentaj. Chiuj ni bezonas unu la alian en nia chiutaga laboro ne nur por Esperanto sed ankau en aliaj medioj. Char pri Esperanto temas tiu chi periodajho, vortoj aperas pri agado en la togolanda movado kaj aparte en Instituto Zamenhof, kie okazis la preparoj de la sesa AKE en Togolando.

Ek' al leg' !

Pajto



===================
 AFRIKA VEKIGHO
===================

LA VEKIGHO DE AFRIKO
Mirindaj kreajhoj de Dio, fratoj kaj fratinoj samrasaj kaj samsangaj, elektita popolo, Afriko, nia Afriko, havas historion, mirindan historion.

En la komenco Dio kreis Afrikon, la richajhon afrikan, la civilizon afrikan, la kulturon afrikan, la scion afrikan, la edukon afrikan, la kuracarton afrikan, la intelekton afrikan ktp.

Poste, li kreis la aliajn estajhojn kaj rimarkis, ke li jam elcherpis sian stokon de richajhoj, de civilizo, de scio, de intelekto, de valoroj, de kulturoj, ktp. Li kreis la aliajn aferojn sen tiaj elementoj. En la Dia konscienco, tiuj posteuloj devus labori por havi parton de tio, kion ni afrakanoj havas per la dia graco.

La  aliaj kreitajhoj decidis iri tien, kien Dio jam metis tiujn elementojn. Kiam tiuj homoj alvenis en Afrikon, ili trovis popolon tre zorge organizitan, dignan, kompetentan, tre evoluintan. Ili renkontis tre fortan reziston, ili vidis dignajn idojn de Afriko, afrikanojn fierajn pri sia afrikaneco, afrikanojn kompetentajn kaj dignajn,afrikanojn nevenkeblajn, afrikanojn gvidpovajn, strategiajn, richajn, bonsanajn kaj felichajn.

Ili trovis la potenculon SASKIATOURE, reghon de Sonhay (1493-1529), kiu unuigis la tutan regionon okcidentsudanan, starigis regosistemon plu kultece uzata nuntempe pro sia efikeco. Li dividis sian landon en provincojn, el kiuj chiu havas profesian estron kun la titolo REGISTO, kaj havis legharon sub la gvido de jughistoj tre spertaj. Tiam Afriko jam havis la malcentralismon, la justicon kaj gvidantojn tre kapablajn unuigi.

Ili trovis la reghon Ghehanzin kiu forte rezistis kontrau la intervenon europan en lian landon dank'al armeo korpe adaptita kaj konsistigita el garnizono da  kvin mil virinoj-militistoj. Ili ege shatadis la homajn sciencojn, kaj onidire, li estis autoro de la plej belaj kantoj kaj poemoj neniam antaue verkitaj en Dahomeo. Mi jhus diris "HOMA SCIENCO", la autenta, naskita el observoj, analizoj kaj esploroj utilaj kaj praktikaj.

Ili trovis la komandanton HANNIBAL, chefgvidanto de Kartagho, la plej granda stratego, generalo, kia neniam antaue ekzistis. Li utiligis sian superan potencon por konkeri parton de Hispanio kaj Italio. Li estis preskau  venkonta la imperion Romian. Liaj kuraghaj movoj kun armeo da afrikanoj militistoj-elefantoj tra Alpoj por surprizi kaj konkeri la nordan parton de Italujo kaj lia genia taktiko konita tra lia batalo de Caenna kie lia armeo shajne kaptita, lerte chirkauis kaj detruis armeon romian multe pli imponan, akiris famon memoratan jam pli ol du mil jarojn.Nuntempe, multaj lernejoj militistaj plustudas lian taktikon.

Ili renkontis la reghon Moshoeshoe de Basutolando (1815-1868), tre saghan kaj justan, kiu estis tre brila  tiom pri diplomatio kiom pri milito. li unuigis multajn etniojn en stabilan socion, kie la leghoj kaj ordo regis. Li sciis, ke dank'al la paco, la prospero eblas kaj tial li ofte evitis konfliktojn pere de lertaj traktadoj.

Estis ankau Osei TUTU, regho de la Ashantioj (1680-1717), kiu estis la fondinto kaj la unua regho de la nacio Ashanti, granda reghujo de okcidenta Afriko, kie nun estas Ganao. Li povis unuigi siajn ses naciojn sub unu sola regno. Dum la regado de Osei,  la areo de la reghujo Ashanti trioblighis. La reghujo farighis granda  potenco kun sistemo militista kaj politika kiu dauris du jarcentojn.

Alia regho estis Shaka de la zuluoj (1818-1828).  Li estis tre granda noviganto kaj gvidisto militista, kiun oni rimarkis pro la fakto, ke en la 19a jarcento li modernigis la reghimenton militistan de la bantuoj. Li ordigis la reghimentojn lau aghoj kaj uzado de la armiloj kaj elpensis novan militsistemon. Li inventis la sagon ASSEGAI, kaj disvolvis la tenajlan teknikon de la malamikoj. La trupoj de SHAKA superis chiujn en reputacio militista kaj altrudis la respekton de la malpersvado. Li konstruis la nacion zuluan. Ili sukcesis unuigi plurajn etnajn grupojn en Sudafriko kontrau kolonia invado.


Ili trovis Kanga Moussa (1280-1337). Reghoj de la reghoj, 10a reganto de la tute potenca imperio da Malio; Kanga Moussa estis kaj pluestas certe la homo la plej richa en la historio de la homaro.Lia trono sidis sur la plej granda orstoko en la mondo. Malfacilas  nun taksi sian richajhon. "Senlime richa" shajnas la tauga difino, char  lau la standardo tiama, estis maleble taksi lian richajhon au kompari ghin kun aliulaj. Unu el la ilustrajhoj famkonataj de Moussa estis lia oroza trono kun krono ora tenanta spektron kaj unu oran moneron, bildo por signifigi, ke chio estas ora che Moussa. Li havis armeon da 200 000 homoj, el kiuj 40 000 pafarkistoj. Apud Moussa, Bill GATES estas malgrava.

Ili trovis ankau tiujn afrikanojn kun granda kredo je Dio; ili trovis la timon al Dio, kion atestas eltirajho de la parolado de la Regho Leopold II de Belgio antau la foriro de la pastroj-misiistoj en 1883.

Mi citas :"Respektindaj Pastroj kaj karaj samalandoj,la tasko, kiun ni devas plenumi, estas tre delikata kaj necesigas takton. Certe vi iras por prediki, sed via prediko devas inspirighi de la  profitoj  de Belgio.
La chefa celo de nia misio en Kongolando ne plu estas lernigi al la negroj kiel koni Dion, char ili jam tion scias. ili parolas kaj submetighas al  iu MUNGU, NZAMBI, NZAKOMBA, ktp. Ili scias, ke mortigi, enveni al aliulaj edzinoj, kalumnii kaj insulti estas malbone.Ni kuraghu rekoni tion. Vi iras ne por lernigi al ili tion, kion ili jam scias".

Vi akordighos kun mi, ke Afriko, la afrikanoj chiam estis popolo kredanta, popolo kulturita, kompetenta, digne grava, aprezata, enviita, bonsana, nevenkebla kaj fiera. Tie estas la persona disvolvo, la saneco, la felicho, la strategio, la richeco, ktp. Jen do ili decidis ruzi, detrui, mortigi. Ili transformis niajn konvinkojn en dubojn, ili semis dangherajn virusojn en nian menson. Ili abomenigis nian puran konscion, ili sukcesis kredigi al la elektito, ke li estas sklavo. Jen la daurigo de la parolado.

Mi citas :<<Via chefa rolo estas faciligi la laboron al la administrantoj kaj al la industriistoj. Tio signifas, ke  vi interpretos la evangelion tiel ke  niaj profitoj en tiu chi parto de la mondo estu tre bone protektataj.
Tial, vi chiel klopodos por seninteresigi niajn sovaghulojn pri la ricahjhoj plenigantaj iliajn grundojn por tiel evitigi al ili interesighi pri ili, kaj ke ili ne konkurencu vin kaj revu iam forigi vin.

Via scio pri la evangelio ebligos al vi facile trovi tekstojn devigantajn la fidelulojn shati la malrichecon. Tiurilata ekzemplo estas :"Felichaj estas la malrichuloj, char la regno de la chielo apartenas al ili; estas malfacile al richuloj eniri la chielon".

Vi devas chion fari, ke ili malshatu chion, kio povos kuraghigi ilin alfronti nin. Mi tie chi aludas al iliaj fetichoj militaj, kiujn ili jhuris neniam forlasi, kaj vi chiel klopodos malaperigi ilin.

Via esenca ago devas turnighi al la gejunuloj, ke ili ne ribelighu, kiam la rekomendoj de la pastroj kontraudiras tiujn de iliaj gepatroj. La infanoj lernu obei tion, kion rekomendas la misiisto, kiu estas la patro de ilia animo. Insistu aparte pri  la submetigho kaj obeemo; evitu disvolvi  spritecon en la lernejoj: lernigu al ili kiel skribi sed ne kiel rezoni.

Karaj samlandanoj, jen iuj el la principoj, kiujn vi aplikos. Vi trovos multajn tekstojn en la libroj, kiujn vi ricevos fine de tiu chi renkontigho. Prediku al la negroj, ke ili estu chiam submetighintaj al la blankaj koloniisitoj, ke ili neniam ribelighu kontrau la postuloj, kiujn la koloniistoj trudos al ili.

Faru, ke ili chiam deklamu :"Felichaj estas tiuj, kiuj ploras, char la regno de la chieloj apartenas al ili." Chiam konvertu la nigrulojn pere de la vipo. Subtmetigu iliajn edzinojn al nau monatoj da laboroj, ke ili chion faru senpage por ni. Postulu, ke ili donacu al vi kaprinojn, kokinojn, ovojn kiel signon de dankemo chiufoje kiam vi vizitos iliajn vilaghojn. Kaj faru chion, ke la negro neniam farighu richa.>>

La celo de tiu laboro por devojigi nin de niaj valoroj, de niaj richajhoj, de nia fido en Dio havis gravajn konsekvencojn. Nuntempe, la sola afero, kiun la afrikano komprenas,  estas la konsumado. La afrikanoj ne konas la gravecon de la kreado kaj la konstruado de richeco. La precipa regulo estas konservi la monon en sia rasa socio. La judoj havas firmaojn judajn, dungas judojn, achetas judajojn, kaj pensas jude.
Estas nenio malbona en tio sed la afrikanoj taskas al si ne kompreni nek sekvi tiajn regulojn bazajn. La afrikanoj mortigas afrikanojn, kontrauas la sukceson de aliaj afrikanoj. 93% da afrikanoj mortigitaj, estas forpasigitaj de afrikanoj. La shtatestroj afrikaj prishtelas la popolon kaj sendas la monon al siaj majstroj- koloniistoj, kiuj alpruntas  al ili la saman monon, kiun tiuj shtatestroj devas poste repagi kun altegaj rentumoj.

Chiu afrikano, kiu havas iom da mono, shatus elspezi tiun monon en la landoj de siaj  majstroj-koloniistoj. Ili pasigas siajn feriojn eksterafrike, achetas domojn ekster Afriko, vizitas lernejojn ekster Afriko, kuracigas sin ekster Afriko...., anstatau elspezi tiun monon en siaj propraj landoj profite al siaj popoloj.
Statistikoj montras, ke la mono de judoj iras de judaj manoj al judaj manoj, antau ol iri al manoj de alia popolo, dum la mono de la afrikanoj iras rekte de siaj manoj al tiuj de alirasaj homoj. Nur 6% de la mono de la afrikanoj restas en sia medio. Tial la judoj estas supre, dum la afrikanoj estas malsupre de chiu skalo de la socio. Ni devas shanghi tion, ni tuj shanghu tion.

Konsideru ni la ekzemplon de  la prezidento Alassane OUATARA de Kotdivuaro. Lia edzino estas judo. Li chion akiris de la juda raso : karieron, bonstaton, ktp. Sed kion li povas doni reciproke al tiu chi judino ? Nepre nenion finance richigan, rilatan, ktp. Multaj gvidantoj afrikanoj edzighas kun judinoj por havi tion, kion la raso afrika ne donas al ili, la richajhon de reto de potenca raso.Ni devas shanghi tion, ni tuj shanghu tion.

Anstatau acheti varojn/produktojn europajn, aziajn kaj amerikajn, la afrikanoj povus industriigi Afrikon, starigi instituciojn ebligantajn disvolvighon de komercado. Kiam amerikano, aziano au europano iniciatas ion, tuj afrikanoj sekvas lin. Sed, kiam afrikano iniciatas ion, la aliaj afrikanoj lin kritikas, humiligas, persekutas kaj ech mortigas. Ni devas shanghi tion, ni tuj shanghu tion.

Ekde kiam mi komprenas, ke la kokajhoj importatajn de Europo (au ankau de aliaj kontinentoj) al Afriko estas destinataj por manghigi hundojn, mi ne plu manghas tiajn. Tuj post la pretigado de tiu chi kroniko, mi esploros  eblecon necesan doni al afrikano la monon, kiun mi elspezas por tiuj nutrajhoj. Jes, mia mono estas destinata antau chio unue al la afrikanoj.

La plej granda problemo de la plejparto de afrikanoj estas ke ili neniam rekonas siajn erarojn. Ilia kutimo  detrui au mortigi sian samkontinentanon por manghi kun koloniistoj, ilia nekapablo krei entreprenon kaj generi richajhon, ilia rifuzo lerni kaj apliki regulojn, ilia tendenco malshpari monon en funebroj, baptigho, komuniigho estas lau ili la eraroj de aliaj personoj.

La afrikano krias kaj denuncas la organizon Francio-Afriko matene je la naua horo, kaj je la deka horo li estas en la konsulejo Franca por peti vizon. Li krias kaj denuncas la prishtelon kaj raboj de Afriko, kaj kelkajn minutojn poste, li estas en benzinstacio TOTAL por acheti benzinon, dum samkontinentano havas  apude sian benzinstacion. Ni devas  konsumi afrikane, pensi afrikane kaj agi afrikane.

Por sukcesi kaj richighi, la afrikanoj devas plenumi siajn respondecojn. Ili devas unuighi, mortigi la nescion, la naivecon, la avidecon, la malgrandanimecon, la perfidon, la kalumniadon, la torpedon, ktp por lerni pensi pri si per si, por lerni gajni propralabore. La lernado estas la bazo de chiu disvolvigho, de chiu richeco kaj la edukado unue estu kultura.

Karaj fratinoj kaj fratoj afrikanoj, estas nur unu maniero esti afrikano, defendi Afrikon, richigi Afrikon kaj sekve esti richa, tiu maniero estas konsumi afrikane, pensi afrikane, defendi la afrikan rason, protekti kaj promocii la afrikan rason. Chio alia estas nur literaturo. DANGOTE, la nigheria miliardulo, investas nur en Afriko, kaj Afriko redonas chion al li.

Mirindaj kreajhoj de Dio, karaj fratoj kaj fratinoj samrasaj, karaj homgefratoj samsangaj, lastempaj amikoj fidelaj,chu vi povus pensi, ke malgrau tiu strategiego por detrui niajn valorojn, nian identecon, nian rason,  multaj afrikanoj sukcesis konservi sian senmakulan kaj venkan konscion afrikan ? Jes, la afrika raso rezistis antau chiuj krimoj kontrau la homaro, char ghi estas la potenca raso, char ghi estas la elektita raso, char ghi estas la vekighinta raso.

Ili decidis mortigi afrikanojn, komplice kun aliaj afrikanoj kun konscio abomenindigita. Ili mortigis Sylvanus OLYMPIO, ankau Lumumba, Modibo KEITA kaj ili deportis kaj mortigis niajn Reghojn. ili mortigis kaj  mortigadis, tiel malkashante ilian malfortecon, char la perforto estas la armilo de la malfortuloj.

Ili mortigis iujn, enkarcerigis aliajn. Ili detruis ceterajn per  humiligo kaj hontigo, ili kunportis aliajn al siaj plantejoj, perfortis, torturis, ili estis tre malicaj kaj malbonegaj. Sed kiam ili mortigis iujn, aliaj naskighas pli fortikaj, pli subtilaj.

Enkarceriginte Nelson MANDELA, ili volis mortigi lin; sed tiu chi  komprenis la sistemon, ilian sistemon. Li kompenis, ke ili klopodas kolerigi nin por poste detrui nin. En niaj naciaj lingvoj, koleri signifas " kuiri sian koron, detrui sian ventron,ligi sian ventron".  Ili tiel igas nin detruighi per nia kolero.

Tial Nelson MANDELA decidis liberigi sin, siajn talentojn, sian potencon, pardonante. La sola farindajho estas liberigi nin de chio rankoreca/vengha, pardoni kaj lerni venki per nia historio, lerni vivi longe,  bonsanaj, felichaj kaj richaj.

Medicinistoj nuntempe elmontras, kiel la rifuzo pardoni au sin pardoni kauzas rankoron, kiu povas evolui ghis malamo, senkuraghigho kaj obsedo.Tiuj statoj kreskigas venghodeziron, kio neeviteble influas la korpon. Ne ekzistas emocio, kiu ne influas la korpon. La emocio influas la sanstaton kaj la malsanon pere de la subkonscio, kaj la tuta patologio, shparas neniun sferon de la homa mashino : la korpon, la animon kaj la spiriton.

Chiu scias kiel la malamo profunda povas detrui estulon kaj provoki malsanon gravan. Permanenta agreseco vidalvide de la aliaj homoj venenigas la tutan homon kaj simple kauzas tutan indiferentecon. La rifuzo pardoni au sin pardoni, ech se tiu rifuzo estas senkonscia, elcherpas la energion de la homo kaj malhelpas lin ami.

Pardoni tute ne signifas negi sian suferon, nek favorigi iun. Tio tute ne signifas devigan repacighon. Oni povas pardoni iun, simple decidante rompi la rilaton kun li. Ni pardonu unue nin mem por liberigi nin de niaj rankorajhoj.

Por pardoni, oni devas kompreni kaj senti, tute ne jughante nek akuzante. Oni devas konduti altruisme kaj tiel oni povus kompreni kaj senti kiel la aliaj meritas nian kompaton, nian "korfavoron".

La sipardono estas la plej malfacila etapo, char ghi okazas ofte en la subkonscio. Kiam vi konsciighas, ke vi bezonas tion por iu au ke vi maljuste jughas iun, vi havos kompaton al tiu homo, kaj nur tiam vocheto interna akuzos vin. Vi komprenos, ke tiu persono ne estas malbona, sed al li mankas nur kompreno en la momento de la ofendo, kaj tiu manko estas lia problemo. La honto ofendighi invadas nin, char  el la profundo de nia esto,ni scias, ke erari estas home, kaj neniu estas malbona nur por fari si plezuron.

Por sukcesi sin pardoni, ni devas kompreni, ke chiuj ni rajtas erari, havi niajn limojn, niajn malfortojn. Sin vere pardoni implicas  internan transformighon eksterordinaran, oni sentas sin vere liberigita, oni rehavas  novan energion. Dank'al tiu energio, le korpo, la animo kaj la spirito sentas sin liberigitaj por perfekta sanstato, chiapunkta sukceso kaj la absoluta felicho.

Pardoni la aliajn kaj sin pardoni estas retrovi novan energion, internan pacon ; tio estas  ankau shanghi sian percepton de  la maljusto suferita kaj de tiuj, kiuj respondecas pri tiu maljusto, kio ankau estas chesi remachi la pasintecon kaj esti preta ne plu suferi tion. La rankoreco estas memdetrua; tio similas chiutagan glutadon de veneno malgranddoza. Nenio estas nepardonebla.

Nia vivo estas plena je bataloj kaj klopodoj; chiutage, ech en la subkonscio, ni alproksimighas al niaj celoj ; tial ni ne ebligu al venghodeizro fushi  kaj neniigi chion. Tio similas al glutado de veneno, kiam oni pensas venenigi la alian.

La amareco estas monstro; ghi povas havi proporciojn grandajn au malgrandajn. Ghi nutras sin per niaj pensoj kaj de nia tuta energio. Ju pli ghi disvolighas, des pli ghi detruas nin. La energio disponebla por vivo plena kaj felicha estas devojigita al la amareco, al la venghdeziro.

Kun la rankoreco chio farighas malluma. La plej bona vengho estas chion preterlasi por daurigi sian vivon kaj sukcesi. La pardono estas donaco, kiun oni donas al si mem; ghi estas la permeso, kiun oni donas al si por esti felicha.

En la kristanismo, la pardono estas legho:" Ne jughu, kaj vi ne estos jugitaj". Samkiel en la judaismo ghi kredigas, ke tio estas tute simpla. Kiam Petro demandis Jesuon, kiom da fojoj oni devas pardoni sian fraton, kiu ofendas lin (chu ghis sep fojoj ?), Jesuo respondis :" mi diras ne ghis sep fojoj, sed sepdek sep fojoj".  Tio estas simbola nombro, kiu signas la lokon de la pardono kaj ghia proksimeco kun la amo.

Ankau en la Korano, unu el la rekomendoj estas la pardono. Kiuj konsideras sin islamanoj nekredante la moralajn valorojn de la korano, ne kapablas pardoni la aliajn, char ili facile ofendighas pro ajna eraro farita. Tamen Dio konsilas la kredantojn, ke la pardono estas plej bona. La sankcio de malbona ago estas malbona ago simila. Tamen, kiu pardonas kaj reformas, pri ties salajro zorgas Dio.

La kredantoj, kiuj scias, ke la homoj estas elprovitaj en tiu chi mondo kaj lernas pere de siaj eraroj, estas toleremaj kaj kompatemaj. Plie, la kredantoj kapablas pardoni, ech se ili pravas, kaj la aliaj malpravas. Kiam ili pardonas, ili faras nenian distingon inter grandaj kaj malgrandaj eraroj. Oni povas kauzi al ili erarojn severajn per eraroj.

Dume, la kredantoj scias, ke chio okazas antau la okuloj de Dio, kaj lau specifa destino. Do, ili akceptas chiujn eventojn, ne kontraustarante ilin kolere. Chu ni estu kredantoj au figurantoj ?

Pardoni, lerni por fari al si novan vojon kaj sukcesi en chiuj sferoj de la vivo, jen mia revo jam 21 jarojn. Mi rekonas, ke tiu vojado estis por mi inica vojaghado, sed mi ne sukcesis krei kolektivan konscion afrikan chirkau tiu revo. Mi malsukcesis en mia volo unuigi. Necesas, ke oni proponigu panerojn al afrikanoj, por vidi ilin forlasi chion, kio alportas al ili identecon, sanon, prosperon. La profitemo de la afrikano estu detruita.

Mi malsukcesis, sed mi scias, ke la shlosiloj de la sukceso trovighas en la malsukceso. Prenante la shlosilojn de la sukceso, mi decidis modifi la metodon. Mi komprenas la diferencon inter  scii kaj agi, inter koni la vojon kaj lauiri la vojon. Nia historio instruas al ni, ke por esti homo lau la vera signifo de la termino, oni devas inicighi.

Felix Houphouet-Boigny, Nelson Mandela, El Hadj Omar Bongo kaj multaj aliaj havas fortan personecon. Ili vere altrudadis respekton al Francio, char ili estas tribestroj, inicitoj, char ili faras sian vojadon inican. Farighi ambasadoro de disvolo estu vojado kaj ne celo.

Por sukcesi pardoni, lerni sin restrukturi kaj sukcesi, oni bezonas procezon de profunda transformigho, repreparigho mensa. La lasta seminario  pri vibraj frekvencoj ebligis kompreni tri aferojn :
1- la afrikanoj volas shanghighi kaj sukcesi
2- la afrikanoj povas shanghighi kaj sukcesi
3- la afrikanoj tuj shanghighos kaj sukcesos.

Por ke tiuj tri punktoj realighu kaj eternighu, necesas revizii nian sistemon malnovan por havi novan, kiu bazighu sur grupa disciplino, la valoroj kaj la vojado inica por malkovri sin mem.
....................
...................

Mirindaj kreajhoj de Dio,
Se chiu el ni povas iomete silentigi sian egoon por agi kolektive, ni certe sukcesos. Ni devas kune labori kaj forgesi nin por altrudi al ni mem kaj al la aliaj la respekton de la novaj leghoj. Sen disciplino la talento neniom valoras.



Franclingva teksto de Coach Patrick POGNON kun la esperantigo de  GBEGLO koffi



PS : Kiuj interesighas pri tio chi, tiuj povas :
-    Alighi al la retlisto franclingva CERVEAU COLLECTF AFRICAIN, sendante malplenan mesaghon al cerveaucollectifafricain-subscribe@yahoogroupes.fr, kaj poste konfirmi respondante la alvenintan mesaghon respondan.
-    Alighi al grupo FIAD-ESPERANTO en ties retlisto esperanta
fiad-esperanto@googlegroupes.com au simple rilati kun GBEGLO Koffi
-    Vizitante la retpagharon : www.fiad-solutions.org



 
==========
INFORMOJ
==========

1-VEKA
======
 Estimataj geamikoj,

VEKA (Verda Koloro en Anyron-Kope) estas la titolo de la kongresa libro de la sesa AKE en decembro 2015 en Togolando. La libro enhavas buntajn informojn.

Legantoj scios pri la naskigho de AKE (Afrika Kongreso de Esperanto) kaj ankau pri la jam okazintaj kaj tuj okazontaj sesioj. Apartaj vortoj koncernas la sesan AKE en decembro 2015 en la togolanda vilagho Anyronkope.
Enestas vortoj de  estraranoj de UEA kaj ties laborgrupeto Afrika komisiono de UEA.
La prezentado de la vilagho Anyronkope, la raporto kompleta pri la kongreso kun la tekstoj de la rezolucioj kaj ankau la diversaj mesaghoj estas en VEKA. Jes, ne mankas buntaj fotoj.
La tuta libro kostos 50 euroj sen sendokostoj. Oni povas tuj; tiam oni pagos nur 30 eurojn kun sendokostoj, chirkau 10 euroj. La libro jam preskau pretighas. Kiuj shatus esti inter la unuaj achetantoj kaj profiti favoran prezon, tiuj rilatu kun ACE <ace2006hb@gmail.com> antau la 31-a de augusto de 2016.
Per viaj achetoj vi kontribuos al Esperanto en Afriko.

Kune estu ni afrikaj esperantistoj por esti pli fortaj !

ACE/UETA

 
 
2-Kursoj kaj ekzamenoj en Togolando en julio/augusto 2016 =========================================================
Buntaj kursoj okazigas TIETo kaj TIS.
La unua okazas de la 25a  de julio ghis la 6a de augusto 2016.
La dua kurso komencighos la 15an de augusto kaj dauros ghis la 26a de augusto 2016.
La kursanoj lernos ankau pri uzado de komputilo, fabrikado de kreto kaj sapo, muntado de antenoj de televidiloj kaj ankau pri aliaj aferoj utilaj.
Fine de la kurso la partoprenintoj ricevos ateston pri konado de la lernitaj aferoj. Krome,  de la 22a ghis la 26a de augsuto 2016 okazos ekzamenoj esperantaj : ekzameno de ACE kaj ankau  la elementa de UEA/ILEI.

3- Novajhoj en la eduksistemo de Instituto Zamenhof
=====================================================
Ekde de la lernjaro 2016-17 la gelernantoj de IZo lernos ankau la nacian lingvon evean. La kurso muzika estos multe pli praktika ol teoria. Krome, la enkonduko de persona disvolvigho estos aparta ero, kiu helpos al la gelernantoj vivi chiam felichaj. Certe ankau la gepatroj de la gelernantoj profitos de tiu chi novajho.

La vespera kurso havos alian fonon. Oni lernos chion en la nacia lingvo, jes ankau estos franca sesio. La kurso sekvos apartan programon alfabetigan de la registaro. Ankau la plenkreskuloj enprofundighos en la lernado pri bonstaro sana kaj financa.
 

4-LA MEMBROJ DE UEA HAVU OFICIALAN  RETLISTON
===============================================

Se tie chi oni asertas, ke UEA tute ne havas oficialan diskutoliston por la membroj, iuj tuj eksaltos, ke la listo UEA-membroj kaj individuaj-membroj ekzistas. Jes, tiuj ekzistas, sed la demando estas, chu ili apartenas al UEA ?

La starigo de retlistoj en Esperanto, miascie, ekfuroris chirkau la jaro 1998, kiam Renato CORSETTI ighis vicprezidanto de UEA. Li starigis multajn listojn, kiujn li administradis mem. Fojfoje, li kunlaborigas aliajn esperantistojn kiel administrantojn de listoj, dum li mem chiam estas posedanto de la listoj. Tial li kiel ajn intervenas por bloki mesaghojn de iuj, kies kapo ne plachas al li. Tion li faris kaj plufaras por la retlistoj, kiujn li starigis por Afriko. Neniu UEA-gvidanto rajtas interveni, nek estraro au komitato de UEA, char la listoj tute ne apartenas al UEA.

Tiel estas ankau kun la listoj UEA-membroj kaj INDIVIDUAJ-MEMBROJ, kiuj  apartenas ne al UEA sed al privataj membroj de UEA. Tiuj elektas mem la administrantojn, eble bazighante preskau nur sur la rimedo interreta, kiun havas la personoj por zorgi pri la listoj. Certe ne estas aliaj kriterioj, char konduto de tiuj administrantoj de la listoj ion pruvas. Kaj UEA havu propran liston.

Char nur UEA ne havas propran retliston por siaj membroj, kaj nur iuj privataj membroj ion havas kaj siaplache administras, necesas havi plian liston, kiu estu pli libera, facile  atingebla al chiuj membroj de UEA. Samtempe oni bezonus ankau retliston kie intervenos nur esperantistoj. Tie chi tute ne gravas la aparteno al iu tendenco. La sola kondicho por membri estas la esperantisteco.

- La listo nova por UEA-membroj estas : "akvitaj-ueamembroj@googlegroups.com"
Chiuj membroj de UEA rajtas alighi al ghi.

- La listo por chiuj  esperantistoj estas : "aktivaj-esperantistoj-tutmondaj@googlegroups.com.
 Chiuj esperantistoj rajtas alighi.

En la listo "aktivaj-ueamembroj" oni diskutos pri la bono de UEA en vere amika etoso, dum en la listo "aktivaj-esperantistoj-tutmondaj", oni parolos pri Esperanto ghenerale kaj ankau pri chiuj tendencoj de la Esperanto-movado.

Nun estas plenigataj tiuj listoj per adresoj de esperantistoj. Kiuj shatus alighi, tiuj povas rilati kun Afrika Centro Esperantista (ACE) che la adreso : ace2006hb@gmail.com


Kune ni estu por labori por UEA kaj cetere por la tuta Esperantujo.

Sukceson !

5-KRESKO DE BUGHETO DE AO (Afrika Oficejo) je 233 %
===================================================

La Afrika oficejo de UEA, kiu, laudire ekzistas en Benino au virtuale, jhus havis sian bugheton por la jaro 2017. La cifero montras pli ol 233% da kresko de la bugheto kompare kun tiu de 2016. Kial ?

La komitatanoj jam havas la financajn dokumentojn por la UKo en Nitro. Rigardante la ciferojn oni povas tute klare trovi mamutan kreskon en rubriko Afrika Oficejo. En la jaro 2016 la  bughetita sumo estas 1500 euroj sed por 2017 la sumo estas 5000 euroj. Demandiga afero, chu ne ?

Klopodoj havi precizan respondon de la ghenerala direktorino fiaskis, char  shi diris, ke la demando devus iri al la komitato. Char la demandanto  nek estas komitatano de UEA, nek havas reprezentanton en la komitato, jen li montras la aferon tie chi, ke iu helpu.

Jes, la bugheto povas altighi au malaltighi, sed oni chiam devas klarigi kial. Do, necesas, ke tie chi aperu tio kio tre alte kreskigas la bugheton de la oficejo, kiu preskau ne funkcias.

Respondis Stefan MACGILL la vicprezidanto de UEA
Stefan jhus skribis :
"Mi povas nur aldoni, ke la rubriko 'Afrika Oficejo' havas proponon pri renomigo al 'Regionaj Oficejoj' kio helpas klarigi la pli altan sumon."

Certe Stefan nenion klarigis.
Mi ja devus ghoji, ke bugheto por Afriko kreskas. Sed antau ol konduti tiel, mi sciu, ke tiu kresko ne estas fantazia. Jen la respondo de Stefan alportas nenion novan. Jes ja ! UEA-gvidantoj chiam profitas la pasivecon de la komitato por diri kaj fari chion ajn, char ili scias, ke preskau chiuj nur surprajhe sekvas iliajn pashojn.

Kion li nomas renomigo ? Chu estas aparta laboro farenda tie ? Afrika oficejo neniam funkciis plene en Benino. Ghuste tial mi tute ne komprenas kial oni pludonas monon al tio. Necesas uzi tiun monon por aliaj aferoj en Afriko. La afrika oficejo en Benino estas nur bughetvora. Se tio ne estas vera, oni klarigu la novajn laborojn, kiujn oni faros tie, kaj ni vidos, chu tio necesigas kreskon de la bugheto.

Antau ol nur citi la novajn laborojn, oni raportu unue pri la malnovaj. Mi havas la impreson, ke en UEA oni decidas nur ludi kun/per chio/chiuj. Statutoj chiel shanghataj kaj bugheto fantazia, retlistoj arbitre administrataj ktp. Kien tiuj nunaj gvidantoj de UEA irigas la asocion ?

Stefan estas bona en eduka tereno, sed en mastrumado de asocio, lin oni bone observu, char la antauaj pashoj liaj ne estas kuraghigaj.

Oni devas vere repensi la funkciigon de Afrika Oficejo, kaj ne Jean CODJO povus ion fari tie, char li jam uzadas tion profite preskau ne al Esperanto sed al si mem. Oni ja scias kiel lia oficejo farighis dormejo, kiel li uzas  la monon de la oficejo por pagi la elektron de la familio ktp.
Necesas vere repripensi la sorton de Afrika Oficejo se vere oni volas , ke ghi plufunkciu,  



==============
MOVOJ NIAJ
==============

1-Esperanto kurso speciala al gelernantoj de IZo en junio 2016
===============================================================

En junio 2016 okazis speciala kurso esperanta por gelernantoj de IZo. Tio ebligis al s-roj GBEGLO Dzifa kaj KEDEGADJI Ezekiel paroligi la gelernantojn, kiuj nun multe pli ol antaue konversacias en Esperanto.

2- Komitatkunsido de UTE en julio 2016
======================================
 
Tagordo de la komitatkunsido de la 2-a de julio 2016

1- Raporto pri la antaua komitatkunsido kun kontrolo de farendajhoj
2- Kolekto de diversaj kotizoj :
- Promesoj por la lupago de UTE-domo
- jarkotizo
- kongresa kotizo
- alighkotizo
3- Pashoj de UTE ghis nun faritaj
- Morala kaj financa raportoj de :
a) UTE
b) JOTE
c) Kunlaborantaj organizajhoj
ch)E-kluboj
d) Moralaj raportoj pri individua E-agado.

4- E-kursoj kaj ekzameno dum la libertempoj
5- 24-a TEK :  kongresa temo.
6- Kolekto de telefonnumeroj por la starigo de whatsap grupo por UTE-membroj
7- Ceterajhoj    :

Per aplaudo, la 11 komitatanoj aprobis la raporton prezentita de la komitata protokolanto, post la bonvenigaj vortoj de la estro de la komitato, kiam estis duono post la dek unua.

Che la dua punkto,  
Pagis dumkunvene la jenaj komitatanoj por subteni la lupagon de la chambro de UTE ;
- DOUMEGNON Koffi   10000 F CFA por marto-aprilo-majo-junio-julio
- GBEGLO Koffi 6000 F por Januaro-februaro-marto-aprilo-majo-junio
- ATTIOGBE-AGBEMADON Biova Mensah 1000 por majo 2016.
- SAGBADJELOU 10000 F por februaro-marto-aprilo-majo-junio 2016

Pagis por la kongresa kotizo :
- HOUNOU Koami 1500 F CFA.
- AVOMENOU Kodjovi 1500 FCFA
- DEGBE Agossou    1500 F CFA

3- Pashoj de UTE :

 - Kluboj ZAMENHOF : la klubo relanchis sian E-agadon kaj kunvenas en kolegio Ludoviko Pastoro, dum la dua kaj kvara dimancho de la monato de la 15-a ghis la 17-a horo kun 7 klubanoj. La gvidanto estas AGBEHOU Ayaovi. La klubo okazigos baldau  elekton, por havi leghan estraron.

 - KEK : ghi kunvenas chiun duan merkredon de la monato de la 15-a ghis la 17-a horo kun 10 klubanoj. La klubestro estas DEGBE Agossou, kaj la kursgvidantoj estas s-roj AVOMENOU Kodjovi kaj DEGBE Zissou.

  - STELOmeo aktivighis en la universitato de Lome, kaj okazigis E-kursojn kaj kreis grupon che Whatsap por utiligi la lingvon. Por alighi al la grupo, bonvolu sendi vian telefonnumeron al 98989138. La celo de la grupo estas konigi Esperanton ne nur al chiuj studentoj de la universitato, sed ankau al chiuj interesighantoj pri Esperanto. Ghi konsistas el 12 membroj.

- TIETo : Kiel kutime TIETo instruigis Esperanton al pli ol 60 gelernantoj en junio 2016. La kurso okazis dunivele dum 30 tagoj.

- AGBOLO Didier daurigas sian E-instruadon  en la katolika eklezio ND Lourdes de Adidome chiun dimanchon de la 18-a ghis la 19-a horo. La nombro chirkauas 25 kursanoj.

-  El la raporto de SAGBADJELOU Koukou  :
En la tago de la 8-a de junio 2016 okazis en mia laborejo la prezentado de ESPERANTO al sep personoj inter kiuj trovighas virino. Chiuj estas geinstruistoj, miaj samlernejanoj. Post niaj kutimaj taglaboroj en la lernejo, mi invitis ilin konatighi kun la internacia lingvo pri kiu mi antau du tagoj parolis al ili. Estis la dek tria horo. "Vi bezonas nur dek kvin minutojn por scieti pri la lingvo , mi diris antau la komenco. Ili chiuj atentis kaj estis shajne avidaj je informoj. Mi skribis surtabule la jenon : "la 30-a de oktobro 1988" kaj invitis ilin trovi per/en siaj poshtelefonoj la tagon, kiu rilatas al ghi. Post kelksekunda serchado, ili respondis : " dimancho ". Ghuste ! Je tiu dato mi eklernis Esperanton kaj ghin praktikas ghis nun, mi aldonas. Tiu mallonga enkonduko kreis en ili unue surprizon kaj due la emon tuj tuj lerni la lingvon. Tiam mi daurigis menciante la autoron de tiu lingvo (lian foton), ties motivon krei ghin, ties celon. Mi montris konkrete kiel facile kaj pli rapide eblas lerni E-on ol alia lingvo tra la prononcado/legado de E-aj literoj kaj vortoj, tra la utiligado de afiksoj (et, ge, mal,…), de verbaj finajhoj, tra la formado de kunmetitaj vortoj (mangoarbo, papajarbo, gujavarbo,… brakhorlogho, tablhorlogho, murhorlogho, poshhorlogho, vekhorlogho, … tabltuko, mantuko, kaptuko, koltuko, litotuko, vishtuko,ktp. Dum la prezentado emo de la gecheestantoj pli kaj pli grandighas ; unuaj frazetoj audighis el iliaj bushoj (mi estas en la klaso ; s-ro DOGBE estas fraulo ; mi iras al la domo ; mi parolas ; ni finas…). La prelego dauris pli ol unu horon. Lau ilia decido, la unua vera E-kurso antauvidita por ili komencighos post la togolandaj oficialaj ekzamenoj. Sed je kiu dato precize ? Mi nepre kaptu la okazon, ilian entuziasmon por semi la Esperanto-kernon tie en ila koro. Tio realighu !

Notindas, ke la vilagho HANGOUME situas je 15 kilometroj for de la urbocentro ANEHO irante al AFAGNAN.

La financa raporto de UTE montris, ke nuntempe en la kaso estas : 94 040 F CFA.  Bonvolu kontakti la estraron de UTE por la detalaj eroj.

E-kursoj kaj ekzamenoj dum la ferioj : Kiel kutime, la instrufako de UTE, TIETo kunlabore kun la estaro de UTE organizos la E-kursojn chiunivele de la 18-a de julio ghis la 19-a de augusto 2016. Por pliaj informoj, bonvolu kontakti la respondeculojn de la Afrika Centro Esperantista, kiu sidejas en Toglando.

24-a TEK :  Esperanto en Afriko : Inter Nepagivuloj kaj Nepagivoluloj

Chio glate iras por ke la kongreso havu sukceson.

 
Kreo de Whatsap grupo por UTE

Por faciligi la akiron al la informoj, kaj havi alian vidon pri nia togolanda E-agado whatsap grupo kreighis.
- AGBOLO Apelete Didier (Administranto) 91333366
- KOUFIONOU Koffitche 98 98 91 38
- KEDE GADJI Ezekiel 92 10 50 74
- KOUEVI Ekoue 98 70 86 30
- ATTIOGBE-AGBEMADON Mensah 92 61 67 40
- AVOMENOU Kodjovi 99 12 16 15
- DOUMEGNON Koffi  99 44 94 64
- GBEGLO Koffi 90 28 16 26
- ATCHOU-DETTE Koami
- GBEGLO Aminda
- GBEGLO Dzifa

 

Laboroj de UETA
La komitato estis informita de la respondeculoj de UETA, ke  jam ghi okazigis la sesan AKE en Togolando. Tial ghi nek partoprenos la 2-an sesan AKE en Tanzanio, nek finance subtenos ion pri ghi. Anstataue estos UETA-seminario inter la 26-a kaj 28-a de decembro 2016 tra Afriko. ACE baldau rilatos kun la perantoj de UETA tra Afriko por doni pliajn detalajn informojn pri la seminario.

Chiuj togolandanoj, kiuj volas alighi al UETA, kontaktu s-ron AGBOLO Apelete, kiu estas la reprezentanto en Togolando au rekte viziti la sidejon de Afrika Centro Esperantista en Togolando.

La familia fotigho fermis la pordojn de la komitatkunsido chirkau la 15-a kaj 20 minutoj.

La komitato

 
3-La lernojaro 2015-2016 jhus adiauis
======================================  
La 8-an de julio 2016 fermighis la lernjaro 2015-2016 en Togolando. Dum la lasta semajno de la jaro, okazis kulturajhoj en Instituto Zamenhof, jes ankau sportaj ludoj speciale organizitaj por festece fermi la lernjaron. La lasta tago de la tria trimestro estis tre agrabla. Gelernantoj piknikis, dancis, antau ol audi pri la rezultoj de la diversaj ekzamenoj de la jaro.Jen la rezultoj de la ekzamenoj fine de la lerneja jaro 2015-2016


Infanghardeno
-------------
Estas du sekcioj. Chiuj dek gelernantoj de la unua sekcio sukcesis.Tiel estas ankau por la dua sekcio kie chiuj 39 gelernantoj sukcesis. Do, 100% en tiu chi nivelo.

Elementa nivelo
---------------
Unua klaso : 49 gelernantoj el 50 sukcesis; kio estas 98 %.
Dua klaso : Sukcesis 40 el 45 gelernantoj ; 88,89 % Tria klaso : 38 gelernantoj sukcesis el 49; 77,55 % Kvara klaso : Sukcesis 48 gelernantoj el 54, kio reprezentas 90,74 % Kvina klaso : El 40 gelernantoj sukcesis 34; do, 85 % Sesa klaso : Chiuj 38 gelernantoj sukcesis 100%.

Dua nivelo (kolegio)
--------------------
Unua klaso : 48 el 64 gelernantoj sukcesis, kio estas 75%.
Dua klaso : sukcesis 40 el 53 ; do, 75,47 %.
Tria klaso : 35 el 61 gelernantoj sukcesis kun la procentajho 59%.
Kvara klaso : 39 el 41 gelernantoj sukcesis,kio estas 95,12%.

Vespera kurso elementa
-----------------------
Unua klaso : 5 el 5 gelernantoj sukcesis : 100% Dua klaso :  4 el kvar gelernantoj sukcesis Tria klaso : 6 el 7 gelernantoj sukcesis : 85,71 % Kvara klaso : 3 el 4 sukcesis : 75 %
Kvina klaso :  sen kandidatoj !
Sesa klaso : 3 el 4 sukcesis : 75%


Notindas, ke la gelernantoj de la sesa klaso de la elementa nivelo (normala kaj vespera) kaj tiuj de la kvara klaso de la duagrada nivelo trapasis shtatajn ekzamenojn finnivelajn. Tiuj rezultoj 100% / 75% en la elementa nivelo kaj 95,12 en la duagrada nivelo estas inter la plej bonaj en Togolando.  Plie, inter dek plej bonaj kandidatoj de chiuj ekzamencentroj estas almenau tri kandidatoj de IZo. Kio plia aldonighu, tio estas, ke la unuan rangon en chiuj tri ekzamencentroj okupis kandidatoj de IZo. Se plia afero montrighu, eble inforligho pri rezulto en alia lernejo necesus. Vidu ni !

En tiu chi jaro okazis eksperimento en la kolegio, kie s-ro GBEGLO Koffi instruas. Li proponis al la lernejestro eksperimenton pri sukcesigo de gelernantoj en ekzamenoj.  Kiu shatus scii pri la rezulto, tiu nur iru al la kolegio. Tiam, tuj che la enirejo  estas granda tabulo kun la mencio REUSSITE AU BEPC : 81,11 % (procento de sukceso en la ekzameno BEPC : 81,11%). Certe oni povas tie chi kompreni la ghojon de la lernejestro. Tia estus la ghojo de IZo, se estus 100% da sukceso en la nivelo duagrada. Tute ne la procenton 95,12% celis IZo. Kion fari nun ? Jes, nun, chu ne nur akcepti la sorton kaj jam nun ekfari klopodojn por la venonta jaro ?

Jam ekde la 18a de julio 2016 komencighos aliaj agadoj en IZo. Ili koncernos kroman instruadon al gelernantoj de IZo kaj ankau al aliaj. Jes, ankau la geinstruistoj de IZo tiam lernos. Jes venos ankau aliaj homoj por lerni diverse en IZo : fari sapon, munti antenon televidan, praktiki Esperanton ktp. Ghis fine de augusto 2016 okazos specialaj laboroj en IZo por helpi kaj al la gelernantoj kaj al la plenkreskuloj.

4- Kunvenis TIETo-stabo fine de la lernojaro 2015-16
====================================================

La 14an de julio 2016 kunvenis la stabo de TIETo por enprofundighi en  la laborojn de  Instituto Zamenhof (IZo) fine de la tria trimestro de la lerneja jaro 2015-2016. Pritraktighis ankau punktoj koncerene laborojn de ACE (Afrika Centro Esperantista). Rezultoj de la kunvenlaboroj jenas :

- Rezultoj de la diversaj ekzamenoj de la lerneja jaro 2015-2016 La rezultoj estas bonaj. Tamen la kunveno notis, ke ili povus esti multe pli bonaj, se skorioj ne trovighis en la plenumado de taskoj en la lernejo. Aparta mencio koncernas la organizadon de taksado de la konoj de la gelernantoj. Necesas funde reviizi la sistemon.

- Prizorgado de la tuta domo
Montrighas mankoj en la kontrolado de laboroj kaj statoj de la infrastrukturoj. La stabo notis, ke pliaj klopodoj necesas por multe plibonigi aferojn ene de la instituto.

- Formado de IZo-laborantoj pri Esperanto kaj informadiko Aparta kurso organizighos de la 25-a de julio ghis la 5-a de augusto 2016.
 
- Kunveno de la stabo de TIETo kun la laborantoj de IZo La sesan de augusto 2016 okazos la kunveno. Fine de la kunveno estos kunmangho por finigi la kurson kaj lanchi la feriajn kursojn.

- Vespera kurso
La vespera kurso kiu sekvis la programon de la lerneja sistemo ne tute bone funkcias, char mankegas tempo por fini la instruprogramojn. Tial shanghado de sistemo necesas. Ekde de la venonta lerneja jaro, la vespera kurso estos nur alfabetiga kun la tiucela instruprogramo. la kurso okazos chefe en la nacia lingvo evea.

- Kurso pri muziko
Char oni rimarkis, ke la kurso estas pli teoria ol praktika, oni iomete shanghos la sistemon. Oni akcentos pli sur la praktikon ol la teorion. Tial la instruisto pri muziko gvidos muzikogrupon en la instituto. Tio kondukos al starigo de orkestreca grupeto en IZo. Certe iam IZo havos propran orkestron.

- Enkonduko de la lernado de nacia lingvo.
 La nacia lingvo EWE estos enkondukita en la lernejan programon de IZo ekde la lerneja jaro 2016-2017

- Feriaj kursoj kaj "utilaj ferioj"
La UTILAJ FERIOJ komencighos la 18an de julio, dum la feriaj kursoj, la 8an de augusto 2016. Dum la unuaj temos pri lernado de informadikaj aferoj, fabrikado de kreto/sapo, muntado de antenoj de televidilo, la feriaj kursoj temos pri revizio de lernejaj objektoj por ebligi al gelernantoj ne forgesi lernejajn aferojn dum la ferioj. UTILAJ FERIOJ finighos la 19an de augusto, dum la feriaj kursoj la 9an de septembro 2016.

- Projektoj mondonaj de TIETo
TIETO starigos projektojn pri bonstato financa kaj sana, kiujn ghi realigos por helpi al la homoj lerni felichi kaj felichigi.


- Utiligo de la subtegmento
La subtegmento de IZo estas uzata por prezentado de distraj aferoj. Ghin oni povas lui por festoj diversaj. Tial necesas provizi tiun ejon de tiucelaj mebloj.

- Esperanta kurso dum la ferioj
Estos du kursosesioj. La unua okazos de la 25-a de julio ghis la 5-a de augusto 2016.
Fine de la kurso, la partoprenantoj ricevos ateston pri partopreno.
La dua kursosesio okazos posttagmeze, de la 15a ghis la 26a de augusto 2016. Ghi estas kurso prepara al la ekzamenoj de ILEI/UEA. Pri ghi zorgas TIS (Togolanda ILEI-Sekcio)

- Esperanto-ekzamenoj
De la 20a ghis la 26a de augusto  okazos diversaj ekzamenoj Esperantaj.

- Ghisdatigo de la membraro de UETA
Klara listo de la membroj de UETA estas farata. Tio ebligos al UETA scii sur kiuj bazighi por realigi siajn projektojn diversajn. Listoj jam pretighas en diversaj landoj. Nun necesas tion fari ankau en aliaj landoj. Ankau por tio ACE rilatos kun la reprezentantoj de UETA tra Afriko.


- Kongreso en Tanzanio
Konfirmighi la decido de ACE ne partopren(ig)i la kongreson de Tanzanio, char UETA/ACE jam okazigis sian sesan AKE-n kaj  tial tute ne povas kontribui en organizado de alia sesa AKE. Nun UEA organizas sian kaj eble ankau iam poste alia organizajho povos organizi sian. ACE/UETA pretigas sin por la organizado de la oka AKE.

- Seminario de UETA
Inter la 20a kaj 31a de decembro 2016 estos seminario de UETA tra Afriko. Tiam afrikaj esperantistoj pli bone informighos pri UETA.

- Retpagharo de ACE/UETA
Klopodoj por havi pli modernan retpagharon por ACE/UETA pluiras. Pormomente la ekzistantaj plibonighos por akcepti novajn tekstojn.


- Solidareca kaso por afrikaj esperantistoj Klopodoj por starigi tiun kason pluiros.

- VEKA verkatas
VEKA (Verda Esperanta Koloro en Anyronkop) estas la raportkajero de la sesa Afrika Kongreso de Esperanto en Togolando. Ghi estas nun pretigata en ACE kaj baldau aperos.

5- UETA en UTE
===============
Membroj de UTE jam petis alighon al UETA. Tiu homoj estas :
- DOUMEGNON Koffi
- GBEGLO Koffi
- ATTIOGBE-AGBEMADON Biova Mensah
- SAGBADJELOU Kokou
- HOUNOU Koami
- AVOMENOU Kodjovi
- DEGBE Agossou          
- DEGBE Zinsou


6- Esperanto, la 5a instrulingvo en Burundio
============================================

La Societo Internacia de la Paco Universala (SIPU) volus informi al vi ke ekde 2016-07-27 nia mirinda lingvo Esperanto estas rekonata de la Burundia Shtato kiel la kvina oficilala instrulingvo de la baza lernejo ghis la universitato.


Informis Sen. Frederiko Nimubona




===================
PODIO DE KREDOJ
===================

1- Mia kredado II:
===================

Sesa Chapitro    :  Celo de niaj agadoj chiaj
-------------
Chiutage ni movighas,  kuras chiudirekton, lernas, laboras, manghas, ktp. Por kiu ni faras chion chi ? Chu por ni mem au por la aliaj ? Chu kaj kaj ? Kiuj parolas, chu al si li parolas ? Chiuj komercas, chu sola li povas atingi sian celon ? Kiu shatus havi gefilojn, chu sola li havu tion ? Kiu verkas librojn, chu al si li faros tion ? Chiuj povas konsenti, ke la homoj vivas nur por la aliaj homoj. Kiuj vere komprenas tion, tiuj vivas tute agrablan vivon. Kion ni devas celi, kiam ni movighas ? Pri tio Omraam Mikhael Aivanhov(1900-1986) donas sian opinion en sia libro SPIRITA VIVO EN LA SOCIO. Jen lia teksto :

<<La bona sinteno
Spiritemulo devas trovi ekvilibron inter orgojlo kaj troa humileco. Ne estas bone, ke, pretekste de modesteco, oni tute malvidebligu sin, char tiel oni fine farighas brutmensa kaj stulta. Sed ankau certi pri la propra spiriteco pro tio, ke, en mondo materiista kaj senkreda, oni sekvas spiritecan instruon, ne estas rekomendinde ; oni tiel igos sin ridinda.
Plej malfacilas la ghusta mezuro. Tre malmultaj dischiploj, ech en la Iniculaj Skoloj de pasintaj tempoj, sukcesis eviti fali chu en orgojlon, chu en afektatan humilecon kiu ofte estas nur orgojlo sub alia formo !
Kiel do prezentighas vera spiritemulo, vera dischiplo ? chiam natura, simpla, alirebla. Kial voli altiri la atenton per manieroj de superulo au inspirato? sed, se tiel, oni ne montru siajn spiritajn akirajhojn ? Ververe, nenio montrindas ! se vi sukcesis akiri realajn spiritajn richojn, ili mem manifestighos, kaj vi ne devos ilin elmeti al aliula vido. Vi laboras super vi mem, lasu do la vizaghtrajtojn, la tenighon de via korpo, viajn gestojn paroli favore al vi. Vi estu simpla, spontana, natura. Kial voli imponi malnature ? kiu sekvas spiritan instruon, tiu komprenu, ke venos okazoj manifesti siajn kvalitojn kaj la aliaj vidos ilin. Li ne bezonos alpreni chiajn sintenojn por emfazi ilin. Li lasu la enan laboron esprimi sin ; ech nekonsciate, tiu laboro atestos.
Se iu insiste prezentas al vi la spiritan laboron, kiun li entreprenis, malfidu. Fanfaroni pri la spirita laboro ne estas agi vere spiriteme. Tial mi konsilas, ke vi parolu nek pri la laboro, kiun vi komencis, nek pri la rezultoj, al kiuj vi aspiras. Cetere, se vi tenos vian laboron sekreta, vi vivtenos en vi la elanon, la ardon, la entuziasmon, kiujn vi bezonas por progresi.
Imagu ghardeniston, kiu jhus metis en grundon semon de eksterordinara, unika arbo. Se chiufoje kiam oni vizitas lin, li estas tiel malsagha, ke li elterigas ghin dirante : Chu vi vidas tiun chi semon ? Rigardu ghin bone. Ghi iam ighos escepta arbo, kiu produktos plej frandindajn fruktojn, baldau ni manghos el ili , kaj poste reenterigas ghin, ne ekvivos la kompatinda arbo. Multaj emas agi simile : ili elgrundigas tion, kion ili jhus plantis, por ke chiuj perfekte sciu, kiun arbon  ili nun kreskigas. Jes ja ! sed la arbon ili mortigis ! Necesis lasi la semon en la grundo.
Konklude, vi laboru, kaj nenio pli. La leghoj estas veraj, absolute veraj : se tio, kion vi faras, vere belas, lumas, dias, sciu, ke iutage tio ekstere aperos, kaj chiuj nepre sentos la benojn, kiuj elighos el vi.>>

Jes, en chiuj agoj niaj ni celu ne nin mem. Ni nur agas, sekvante leghojn naturojn, ordonojn de la medio en kiu ni estas. Ni estas unu elemento de la naturo, kaj tial por la naturo ni movighas. Ni lasu la aferojn iri sian vojon, tute ne volante venigi ilin al ni. Kiam ni kondutos tiel, la tuta naturo kvazau faras tion, kion ni diras al ghi. Ne, ni tute nenion diktas al la naturo, sed, char niaj agoj respektas la leghojn de la naturo, tiu chi chiam parolas al ni, kaj diras al ni ghuste tion, kion ghi faras kaj per ni efektigas ilin.
Chu tiu sinteno sufichas, ke ni meritu la eternan felichon postmortan de la kristanoj kaj islamanoj ? Jen do aperas vortoj pri religioj de la mondo. Jes, ni vidas, ke kristanoj konsideras islamanojn ne DI-kredantoj kaj inverse. Tio iel montras, ke  chiu religio konsideras sin la plej bona. Kiujn religiojn koncernas la supraj vortoj ? La sepa chapitro donas informojn tiajn.

2- La dekdu pruvoj pri la neekzisto de Dio (daurigo de la teksto en OVo 77) ---------------------------------------------------------------------------  
 
Tria grupo de argumento
Unua argumento
Senresponsa, la homo povas esti nek punita nek rekompencita
Kio ni estas?
Chu ni kundecidis pri la kondicho de ia nasko?
Chu ni estas invititaj fiksi nian sorton?
Chu pri almenau unu pukto, ni povis diskuti?
Se ni povus diskuti, chiu el ni ricevus en sia beb-agho chiujn avantaghojn: sanon, forton, belecon, kuraghon, bonecon, ktp… Chiu estus resumo de chiuj perfektoj, speco de minitura Dio.
Kio ni estas?
Chu ni estas kio ni volis esti?
Nekontestebla ne!
En la hipotezo Dio, ni estas, char ghi kreis nin tio kio ghi volis nin.
Dio, char libera, povus ne krei nin.
Ghi povus krei nin malpli perversaj, char ghi estas bona.
Ghi povus krei nin virtaj, bonfartaj, bonegaj.
Ghi povus doti nin je chiuj kvalitoj fizikaj, intelektaj kaj moralaj, char ghi estas chio-pova.
Triafoje, kio ni estas?
Ni estas kio Dio volis ke ni estu. Ghi kreis nin lauplache, lau propra volo.
Ne ekzistas alia respondo al tiu demando “kio ni estas?”, se ni akceptas ke Dio ekzistas kaj ke ni estas ghiaj kreitajhoj.
Dio mem donis al ni niajn sensojn, nian kapablon kompreni, nian sentivecon, la eblecon percepti, rezoni kaj agi. Ghi planis, volis, determinis niajn viv-kondichojn: ghi trudis niajn bezonojn kaj dezirojn, niajn pasiojn kaj timojn, niajn tenerecojn kaj malamojn, niajn esperojn kaj aspirojn. La tuta homa mehhanismo respondas al kio ghi volis ke la homo estu. Ghi elpensis, organizis entute la medion en kiu ni vivas, ghi preparis chiujn cirkonstancojn kiuj, chiumomente, kontrauas nian volon kaj determinas niajn agojn.
Antau tiu dio perfekte dotita je interveno, la homo estas senreponsa.
Kiu dependas de neniu, tiu estas entute libera; kiu iomete dependas de iu alia, tiu estas iomete sklavo, kaj libera pri la cetero, kiu grandskale dependas de iu alia, tiu grandskale estas sklavo, kaj malmulte libera, fine, kiu entute estas sklavo, kaj ghuas neniun liberon.
Se Dio ekzistas, la homo tiel rilatas al Dio, t.e. kiel sklavo, kaj des pli granda estas la homa sklaveco ju pli distanca estas la mastro de la sklavo.
Se Dio ekzistas, nur ghi scias, povas, volas; nur ghi estas libera; la homo nenion scias povas, nenion volas; la homa dependo estas kompleta.
Se Dio ekzistas, ghi estas chio; la homo estas nenio.
La homo tiel sklavigita, sub la plena rego de Dio, povas nenion responsi.
Kaj char senresponsa, la homo ne povas esti jughata.
Chiu jugho implicas chu punon  chu rekompencon; sed la agoj de senresponsa estajho, kiu havas neniun moralan kvaliton, implicas neniun jughon.
La agoj de senresponsulo estas chu utilaj chu malutilaj; morale, ili estas nek bonaj nek malbonaj, nek meritaj nek pripunindaj; ili povas esti juste nek rekompencitaj nek pripunitaj.
Sin presentante kiel jughanton, punante kaj rekompencante la senresponsan, Dio estas nur uzurpanto; ghi arogas al si arbitran rajton kiun ghi plu uzas spite al chiuspeca justeco.
El tio kion mi jhus diris, mi konkludas:
a)    La moralan malbonon responsas Dio same kiel ghi responsas la fizikan malbonon;
b)    Dio estas malinda jughanto, char estante senresponsa, la homo povas esti nek rekompencita nek punita.

Dua argumento:
Dio malrespektas la fundamentajn regulojn de justico
Ni akceptu momente ke la homo responsas, kaj ni konstatos ke, ech en tiu hipotezo, la dia justico malrespektas la fundamentajn regulojn de justico.
Supoze ke la justico ne povas esti praktikata sen puno, ekzistas principo pri kiu chiuj devas unuanime konsenti: same kiel ekzistas skalo por merito kaj kulpeco, devas ekzisti skalo por rekompencoj kaj punoj.
Post prezento de tiu principo, la jughisto kiu plej bone ghuste estigas la rekompencon proporcia al la merito kaj la punon al la kulpeco; kaj la ideala jughisto, neriprochebla, perfekta, estas tiu kiu per matematika rigoro starigas rilaton inter la ago kaj la sankcio.
Mi opinias ke pri tiu elementa regulo de justico konsentas chiuj.
Nu! Dio, je la chielo kaj l’infero, ignoras kaj ghin malrespektas.
Kia ajn estas la merito de la homo, ghi estas limigita (same kiel la homo mem), tamen la homo ricevas jenan rekompencon: la chielo estas senlima, almenau pro sia eterneco.
Kia ajn estas la kulpeco de la homo, ghi estas malgranda (same kiel homo mem), tamen la homo ricevas jenan punon: la ínfero estas senlima, almenau pro sia eterneco.
La merito misproporcias do kun la rekompenco, same kiel la puno misproporcias kun la peko; senchesa misproporcio. Do, Dio malrespektas la fundamentajn regulojn de justico.
Mia tezo estas finita; restas plu nur resumi kaj konkludi.



===================
F E L I E T O N E
===================

La tre konata kaj grava Homo  J. KRISHNAMURTI  proponas ion al ni en sia libro EDUKO kaj VIVSIGNIFO.  

Alia funkcio de eduko estas  krei novajn valorojn. Nur enradikigi en la spiriton de infano la tradiciajn valorojn, tio estas konformigi lin al idealo, kondichigi lin sen veki lian inteligenton. Eduko estas intime ligita kun la aktuala tutmonda krizo kaj la edukanto, kiu konscias la kauzojn de tiu universala hhaoso, devus sin demandi kiel veki la junularan inteligenton kaj tiel helpi la novan generacion limigi la konfliktojn kaj la ruinigojn. Li devas dedichi sian tutan penson, sian zorgon kaj sian amemon al komprenemo, tiel ke, maturighante, la individuoj povu ektrakti inteligente la problemojn, kiuj ekaperos antau ili. Sed tiucele la edukanto devas mem kompreni sin anstatau sin apogi sur ideologioj, sistemoj, kredoj.
Ni chesu pensi pere de principoj kaj idealoj. Ni okupighu pri la aferoj tiaj, kiaj ili estas.
Eduko, en la vera senco, estas kompreni  la infanon tia, kia li estas, sen trudi al li la bildon pri kio li, lau nia opinio, devus esti.
Enfermi lin en kadro de idealo, tio estas kuraghigi lin konformighi, kio che li naskas samtempe timon kaj senchesan konflikton inter “kio li estas” kaj “kio li devus esti”. Kaj chiuj internaj konfliktoj manifestighas ekstere, en la socio. Chiu idealo estas vera barilo kontrau komprenemo al la infano kaj komprenemo de la infano pri si mem.
Nur en la individua libero povas flori amo kaj homeco; kaj nur eduko bazita sur memkono povas doni tiun liberon. Nek la perfekta adaptigho al la aktuala socio, nek la promeso pri estonta utopio, povas doni al la individuo la internan bildon, kiu necesas al li por eliri el sia konflikta stato.
Bona edukanto, sciante kio estas individua libero, helpas individue chiun lernanton observi kaj kompreni la valorojn kaj la sociajn premojn, kiuj emanas el li. Li helpas lin ekkonscii la eksterajn influojn, kiuj kondichigas kaj influas lin. Li helpas lin vidi, ke propraj deziroj  kontribuas limigi lian spiriton kaj naski timon. Li helpas lin, dum lia disvolvigho, ekzameni kaj percepti sin en siaj rilatoj kun chio ajn. Char estas la aspiro al propra realigho, kiu estigas konfliktojn kaj suferojn.

Nur stimulante la infanon pridiskuti chiun legajhon, demandi sin pri la reala signifo de la akceptitaj valoroj, tradicioj, regad-formoj, religiaj kredoj, ktp, nur tiel la edukanto kaj la gepatroj povas veki kaj pluigi che la infano la kritikemon kaj la klarvidon.
La gejunuloj, se almenau iom vivantaj, estas plenaj de espero kaj malkontento, kaj tiaj ili devas esti, se ne, ili estus jam maljunaj kaj mortaj. Kaj la maljunuloj estas ribeluloj de l’pasinteco, sed kiuj sukcese sufokis tiun flamon iel au aliel trovante sekuron kaj komforton.Ili ávidas konstantajhon por si mem kaj por sia familio, ili arde deziras trovi certecon en iu idealo, en siaj rilatoj, en siaj posedajhoj; kaj ekde kial ili sentas tiun internan malkontenton, tiam ili absorbighas en siaj respondecoj, en siaj okupoj, au en io ajn, por eskapi tiun ghenan maltrankvilon.
La junagho estas tiu de l’malkontento; kiam kontentigas nin nek ni mem nek la nin chirkauanta mondo. Ni devus lerni pensi klare kaj rekte, por esti interne nek submetitaj nek timemaj. Sendependeco estas ne por tiu kolora mapsekcio, kiun ni nomas « nia lando », sed por ni mem kiel individuoj ; kaj, kvankam ni estas ekstere dependaj unuj de la aliaj, tiu interdependeco ne ighas kruela kaj subprema, se ni, interne, estas liberigitaj de la deziro akiri potencon, autoritaton, oficon.
Ni devas kompreni la veran malkontenton, kiun timas la plimulto el ni. Tiu malkontento povus estigi shajnan malordon. Sed se ghi kondukas, kiel ghi devus fari, al memkono kaj abnegacio, tiam ghi povas krei novan socian ordon kaj dauran pacon. Kun abnegacio aperas grandega ghojo.
Malkontento estas la vojo al  libero; sed por kapabli rekte esplori pri vero, oni devas elimini chiujn emociajn flankaspektojn, kiaj  tiel ofte farighas politikaj kunvenoj, sloganoj, ripetitaj krioj, serchado al guruoj, submetigho al spiritaj gvidantoj, chiuspecaj religiaj orgioj. Tiuj forfughoj eluzas la spiriton kaj la koron. Ili forrabas de ni chiun klarvidon, tiel ke ni facile lasas nin modlighi de timo kaj cirkonstancoj. Novan vivkomprenon naskos ne la facila imitado de l’plimulto sed la arda esplorado pri vero.
La gejunuloj tiel facile sin lasas instigi far la pastro au la politikisto, far la richulo, pensi lau la maniero! Sed adaptita edukado devus helpi ilin sin gardi kontrau tiuj influoj kaj eviti papage ripeti sloganojn au fali en la retojn de l’avido, chu propra chu aliula. Ili ne permesu al autoritato paralizi iliajn spiritojn kaj korojn. Farighi dischiplo de eminenta persono, kiel ajn grava ghi estas, au sin lasi logi de ideologio, tio ne estas rimedoj por krei pacan mondon.
Kiam ni forlasas la kolegion au la universitaton, ghenerale ni flankenmetas niajn librojn kaj ni pensas, ke lernado estas por ni finita. Male, iuj, stimulitaj kaj dezirantaj plivastigi la kampon de sia penso, plu lernas kaj plu englutas kion aliaj diris, kaj ili dedichas sin al klerigho. Tiel longe dum ni kultos al klero kaj tekniko kiel por atingi sukceson au regadon, ni vivos meze de kruelaj konkurencoj, antagonismoj kaj senchesaj luktadoj por la chiutaga pano.
Tiel longe dum ni elektos la sukceson kiel celon, ni ne estos liberigitaj de timoj, char la deziro sukcesi nepre naskas la timon malsukcesi. Jen kial oni ne devus instrui al la junularo la kulton al sukceso. La pli-multo celas la sukceson sub iu au alia formo, chu sur tenisejo, chu en mon-aferoj, chu en politiko. Ni chiuj deziras esti inter la unuaj, kaj ankau inter ni kaj niaj najbaroj. Ghi kondukas al konkurado, al envio, al malamikemo kaj fine al milito.
Tutsame kiel la antauaj generacioj, la gejunuloj celas sukceson kaj sekuron. Kvankam ili komence povas sentí ian malkontenton, baldau ili farighas respektemaj kaj timas diri “Ne!” al la socio. La muroj de iliaj propraj deziroj progresive enfermas ilin kaj  tiam ili ekpashas takte kaj ekprenas la gvidilojn de l’autoritato. Ilia malkontento, kiu estis la flamo mem de esploremo kaj komprenemo, estingighas kaj mortas, kaj anstataue instalighas la deziro pri bona situacio, richa geedzigho, brila kariero, mallonge, la soifo pri pli kaj, pli certa sekuro.
Ne estas esenca diferenco inter junuloj kaj maljunuloj. Tiuj, samkiel tiuj chi, estas sklavoj de siaj deziroj kaj ghuoj. Matureco ne estas afero pri agho: ghi aperas kune kun la komprenkapablo. La arda esploremo eble estas pli atingebla de junuloj, char la maljunuloj ofte suferis pro la vivo: la konfliktoj eluzis ilin kaj la morto, sub diversaj formoj, atendas ilin. Tio ne signifas, ke ili estas malkapablaj ghisfunde esploradi, sed tio estas por ili pli malfacila.
Al multaj plenaghuloj mankas matureco, ili estas infanecaj, kaj tio estas unu el la kialoj kontribuantaj al la konfuzo kaj al la mizero de l’mondo. Pri la aktuala ekonomia kaj morala krizo kulpas la maljunuloj, kaj unu el niaj bedaurindaj malfortoj estas voli, ke aliaj agu anstatau ni, kaj modifu la fluon de niaj vivoj. Ni atendas, ke junuloj ribelos kaj konstruos novan mondon, dum ni restas senfaraj, tial ke ni ne certas pri la rezulto.
Sekuron kaj sukceson celas la plimulto el ni. Kaj spirito kiu aspiras al sekuro, kiu avidas sukceson, ne estante inteligenta, kontribuas al neniu integrita agado. Povas esti integrita agado nur por la homo tute konscia pri sia kondichigho, pri siaj antaujughoj rasaj, naciaj, politikaj kaj religiaj, nome la homo, kiu konscias, ke la egoaj vojoj chiam disigas.
La vivo estas profundakva puto. Che ghi oni povas sin prezenti au kun etaj siteloj kaj eltiri nur malmulte, au kun grandaj ujoj kaj eltiri abundan akvon, kiu substance nutros. Junagho estas esplorperiodo, periodo kiam oni volas chion eksperimenti. La lernejo devus helpi la gejunulojn malkovri siajn naturkapablojn kaj siajn respondecojn kaj ne nur shtopi la spiriton per faktoj kaj teknikaj konoj; ghi devus esti la bona grundo en kiu ili povus kreski sentime, feliche kaj integre. Instrui infanon, tio estas helpi ghin kompreni liberon kaj integrighon. Por ke libero ekzistu, necesas ordo, ordo, kiun nur virto povas realigi. Kaj pri integrigho, tiu chi povas efektivighi nur en ega simpleco. Ekde niaj sennombraj komplesajhoj ni devas kreski al simpleco. Ni devas farighi simplaj en nia interna vivo kaj en niaj eksteraj bezonoj.
Edukado, niatempe, prizorgas la eksteran eficienton kaj tute neglektas au vole fushas la internan hom-naturon. Ghi disvolvas nur parton de la homo kaj lasas la ceteron pli-malpli ache trenighi, tiel ke nia interna konfuzo, niaj profundaj antagonismoj, niaj sekretaj timoj, superregas sur la socia tereno, kiaj ajn estas la nobleco au la lerteco, kiuj prezidis ghian strukturon.
(Daurigota en OVo 80)
 
================================
C H I E S      V O C H O
=================================


1-  LA CHEVALO KAJ LA DINOSAURO

Inter ni, vivas nun en ia ajn socio au lando du kategorioj de homoj : tiuj kiuj apartenas al la estinteco kaj tiuj de la estonteco. La sama diferenco ekzistas, en aliaj tempoj, inter la trosharghanta dinosauro, granda mangheganto de vegetaghoj, kiu ne devis servi por io kaj la eleganta chevalo kiu male devis servi por chio.

La kadro tute preterpasita volas esti je la supro de la hierarkioj. Li evoluas en sistemoj de senfruktaj rilatoj kaj perversaj agoj kaj li estas, plie, granda malshparanto de vivrimedoj. Li tre cerbumas pri facilaj profitoj sed estante miopa, ech blinda li ne kapablas distingi la vetgarantiajhojn pri la estonteco de lia propra familio kaj de niaj socioj.Kiel pensas ia sagha longbarbulo*, li estas mense kripla kaj baldau malaperos. Li pretigas la tablojn de siaj festenoj che la bordo de la abismo.

La chevalo estas rapida kaj prudenta.Ghi antaueniras, reguligas inteligente la kadencon je sia progreso : pashe, trote au galope. Ghi antaueniras kaj antauenirigas. Ghi sin adaptas al chio kaj, precipe, ghi manghas sobre. Kiel chevalo, la bona, juna, kaj antauzorgema kadro estas tre utila por la homa komunumo. Li estas efika agento de la shangho, potenca vehiklo de la evoluo. En sia fako, li antauas kaj samtempe montras la vojon, la direkton, la celon : chiam antauen, chiam alten.


Madzella Kisafi.


*Tiu longbarbulo estas pastro kiu forte similas al la filozofo Karlo Marks ( 1818-1883 ). Li nomighas Christian de la Breteche kaj laboras por la juneco afrika en Kongo-Brazavilo.



2- MIA PROMESO
==============

Jen antau vi mi staras,  viajn farojn observante.
Mi enmemighas, ke viaj instruoj konscion mian eniru.
Mi malfermighu, ke per viaj konsiloj pli da scioj mi akiru.
Viajn laborojn mi daurigu, aliajn instruojn de vi ricevante.

Hans fidu, ke estas homoj, kiuj konstante laboros,
Neniel forgesante vian sindedichon, vian abnegacion.
Senlace, tute fiere ili diskonigos vian bonan reputacion.
Mi estu unu el tiuj homoj, kiuj sinforgeseme kunlaboros.

Nur tion mi povos fari por danki vin pro viaj helpoj.
Certe vi atendas de mi nenion monan kontrau viaj helpoj.
Tial mi malkovru ion, per kio povas mi al vi elkore dankemi.
Mi chiel klopodos, ke viajn celojn noblajn mi portu al kapoj.

Hans, mi laboros konstante por Esperanto ghis mia morto.
Hans, mi kunlaboros ghis mia morto en via helpado al la homo.
Hans mi klopodos, ke samhomoj neniam forgesu pri via amo.
Hans, mi preghu, ke ankau al aliaj homoj viajn ecojn donu la sorto.

                GBEGLO Koffi (el Dank'al Hans BAKKER)



3-LA SOLENA PROMESO
===================

Nun solene promesas mi,
ke mi ektrovighas che vi;
Vin mi ne forlasos, sinjor'
Por ke chiam estu l'honor'
Ke bone estris Afrikan'.

Vin mi subtenas tre multe
Char estus pri mi stulte
Se mi agadus ne tiel;
Fremduloj dirus: "Ho, chiel',
Afrikano fushas chion!"

Nun, sinjoro GBEGLO Koffi
Jen antau vi granda defi';
Sed estu tute trankvila!
Kiam sun' shajnas ne brila
Ech tiam Di' sendos helpon
                   
Oluwabunmi Gabriel OSHO-DAVIES (Nigherio)


4- Jam strekita estas la vojo.
==============================

Hazarde mi venis en la mondon;
Hazarde mi naskighis en Togolando;
Hazarde mi vivas ghis nun,
Hazarde, mi nun estas Esperantisto;
Hazarde, hazarde, hazarde, hazarde....


Ni ne scias kiun regularon havas la kreinto kaj reganto de la naturo;
Ni nur iras, starigante programojn, kaj ilin efektivigante.
Ofte la programojn ni ne povas efektivigi, kaj ne scias kial;
Kiu kulpas, Vere tion ni ne povas scii.

Ni, homoj estas ege malfortaj antau la vivokazajhoj;
Ni povas ghemi, lamenti, preghi, ktp;
La vivo chiam iras la vojon jam strekitan;
Ni do iru lau la fluo de la vivo.

Chu ni devas ion altrudi al la vivo ?
Kian forton ni havas?
Finfine ni submetighu al la eventoj,
kiuj okazas lau leghoj ne konataj de ni homoj.

Ni konsciu, ke kio ajn okazas al ni, tion ni akceptu;
Vere, la komenco estas malfacile eltenebla.
Tamen ni klopodu elteni ghin;
Kuraghon ni havu.

La vivo estas cheno,
Kies cheneroj estas diversaj.
Post malbona chenero venas bona;
Ghojante pri la felicho nuna, ni pretaj estu por sekva malfelicho

Kara homfrato,
Esprimi al vi mian senton,
Mi shatus fari per taugaj vortoj,
Sed trafajn terminojn mi ne trovas.

Sciu tamen, ke mi kunsentas;
Apud vi mi estas en via doloro;
Mi deziras al vi kuraghon;
Tiu epizodo tuj pasos, kaj ghojiga sekvos.
                       
 GBEGLO Koffi

5- Nostalgio Beleta poemo por vi!
Nur diri al vi
vi okupu miajn pensojn,
Nur por fari vin prilumi vian tagon.
Lasu vin  allogi por tiu bela poemo Nostaligio.
Mi sole estas prirezignita,
De chio esti por  ami
Sole en mia komforta lito.
Neniu pri kiu doni kisojn ;
Ili estu plezuramaj, erotikaj au voluptamaj.
La viro apud mi estos felicha !
Por anonci la nokton estas neniu ;
Malkovri la tagon ekzistas neniu ;
Mi shatus tiom kiom tiu  ami.
Sciu  ke apud mi la  vivo estus paca!
Kun li  mi faros amon  dibochema ;
Gis la mateno.
Vidi levon de l’suno  el la firmamento ;
Esti ligita  por chiam al  mia amanto.
Radio jhus instalis :
Sur niaj du nudaj korpoj  chirkauligitaj ;
Sed mi povas nur imagi min.
Chiuj tiuj bildoj, tiuj movbildoj ;
Kiel tagmangho  al la  vespermangho.
Per la lumo de la steloj en la chielo ;
chu ekzistas iu kun kiu  dividi ?
Tiuj punoj, tiuj plezuroj, vintre au somere.
La plezuroj de matenmangho :
Chirkauitaj per mildaj vortoj kun kafo.
Rigardi sin la  okuloj en okulojn ;
Kisu dirante mi amas vin.
Sen tiuj vortoj laudire hazarde ;
Sed bone la  pura realeco,
Apud mi, la tuta felicho estas certigita.
Mi scias doni sen ricevi :
Ech la amon en pluvo.  
Mi ne malesperis iam,
Renkonti veran amon.
Mi volus dividi shin kun vi.
Sed sorto implikis ;
Li shanghis la koron de nia historio.
Kaj vi envenis kun via amatino !
Lasante min tie en la espero.
Unu tagon vi venos al mi,
Kaj mi malfermus al chiuj grandajn brakojn,
Dirante  mi amas vin, mian amon.  

Verkis Honoré SEBUHORO NDARIHORANYE
Esperanto-Kursoj
Po Box 08 Bunagana-Kisoro/Uganda
Retadreso : honsebn@gmail.com, verdaamikaro@gmail.com


===========================
REZOLUCIOJ DE UAK kaj AKE
============================

En decembro 2015 okazis la sesa AKE (Afrika Kongreso de Esperanto) en Togolando.  Kiuj scias pri la historio de la afrika kongreso, tiuj certe povas memori, ke ankau la unua afrika kongreso (UAK) okazis en Togolando. La kongresa kajero de UAK kun la nomo AKTO DE UAK estas nun je chies dispono che ACE (Afrika Centro Esperantista). En ghi estas ankau la rezolucio de UAK. Char multaj ne havas la kajeron, la redakcio sube disponigas la rezolucion al chiuj, ke oni vidu kion rekomendis (ne decidis, ne diktis) la partoprenantoj  pri la organizado de afrikaj kongresoj. Jes ankau pri Esperanto en Afriko temas tiu rezolucio. Kaj chio devis evolui.

Jes en decembro 2013 ekokazis la kongreso de Mireille GROSJEAN, kiu devis farighi la kvina AKE (Afrika Kongreso de Esperanto). Poste en decembro 2015 okazis la sesa AKE en Togolando. Ankau tiu kongreso havas rezoluciojn. Sube aperas tiuj tri rezolucioj. Tiel chiu povas mem jughi pri la kunlaboremo de la orghanizantoj de chiu kongreso

Malkovru nun !

1- Rezolucio de la unua Afrika Kongreso
=======================================
Lomé : 27-28/12/1990
Notse : 28/12/1990 ­ 02/01/1991


Ni, la kongresanoj, partoprenantoj de la supra renkontigho, •    Sciante, ke :
1-    Esperanto estas ilo por amikeco, internacia komprenigho kaj kultura disvolvigho,
 2-    Esperanto instigas la spiriton de frateco, justeco kaj egaleco inter la diversaj homoj ; •    Komprenante profunde la celon kaj la utiligadon de Esperanto ; •    Notinde, ke :
3-    La diverslingvaj problemoj estas aparte regantaj en Afriko, 4-    Kontinenta kongreso helpos la kreskon de la E-movado en Afriko ; •    Rimarkante, ke :
5-    La E-movado ne estas jam tre forta en Afriko ;



NUN REZOLUCIAS KE :
1-    La registaroj de la Afrikaj landoj helpu vigligi la E-klubojn kaj asociojn en siaj respektivaj landoj, subtenante ilin morale, materiale, kaj laueble finance.
2-    La registaroj de la Afrikaj landoj enkonduku E-on en la lernejojn.
3-    La Asocioj kaj kluboj en chiu lando kunlaboru kun la landaj komisionoj de UNESKO, kaj kun ne-shtataj organizoj.
4-    Chiujare okazu A.K. (Afrika Kongreso), dum kiu aranghighu perfektigaj kursoj.
5-    Universalaj kongresoj okazu ankau en Afriko, kio komencighu  per tiu de la jaro 1995.
6-    Afrikanoj klopodu scii la diversajn kampojn de la utiligado de E-o, ekzemple en komerco, turismo, scienco, ktp, kaj entuziasmigu la rilatojn, inter si mem, kaj kun aliaj.
7-    Afrikaj E-asocioj landaj klopodu esti memstaraj.

NOTSE la 2an de januaro 1991
La kongreso, UAK
12/1990 ­ 02/01/1991

 2- Rezolucio de la kvina AKE
===============================
De la 29-a de decembro 2013 ghis la 04-a de januaro 2014, kunvenante en kulturdomo JoCa en la benina urbo Kotonuo, la 32 partoprenantoj de la kvina Afrika Kongreso de Esperanto el 11 landoj volas komuniki al la tutmonda esperantistaro jenon:

 

Nia Kongreso okazas deksep jarojn post la kvara Afrika Kongreso en Tanzanio. Ghi povas okazi pro la granda subteno de UEA, de Institucio Hodler kaj de multaj esperantistoj el chiuj mondopartoj kaj ni volas elkore danki al ili.

 

Nia kongreso estas la unua evento en la jubilea jaro “Montevideo 60“ (1954-2014) kiu celebras la 60-an jarrevenon de la Unesco rezolucio,  kaj devas esti konsiderata tiel.

 

Ne indas esplori pri la kauzoj de la personaj konfliktoj en la movado, akuzi antauajn gvidantojn, sed chiuj devas rigardi antauen kaj agadi.

 

Havi klubojn en liceoj kaj universitatoj estas bone. Sed al tiu celgrupo oni povas aldoni aliajn sociajn tavolojn, kiuj kapablas finance subteni la movadon kaj partopreni Esperanto-kursojn, kongresojn kaj kunvenojn.

 

La deziro organizi internaciajn renkontighojn por perfektighi lingve kaj spertighi movade ekzistas arde en Afriko. Ni anoncas nun nian pretecon labori por la okazigo en Afriko en la jaro 2016 ekzemple de IJK, UK kaj/au ILEI-konferenco.

 

Necesas regula okazigo de la Afrika Kongreso, dum kiu renovighos au konfirmighos la konsisto de la Afrika Komisiono de UEA. Tiu kongreso okazu chiun trian jaron.

 


3-REZOLUCIOJ DE LA SESA AFRIKA KONGRESO DE ESPERANTO (AKE)
===========================================================

REZOLUCIO 1 : Pri identeco de afrikanoj kaj precipe de afrikaj esperantistoj

 
Sesdeko da esperantistoj el Burundio, Ruando, DR-kongolando, Kamerunio, Centraafriko, Malagasio, Benino, Svisio kaj Togolando,
kongresantaj en Anyronkope  (Togolando) por la SESA AKE de la 20-a gis la 25-a de decembro 2015 sub la auspiciado de la Esperanta Civito

1- Konscias, ke Afriko estas lulilo de le homaro, de la scioj kaj de la civilizo,
2- Rekonas, ke
- ke Afriko estas nun en krizo de identeco  pro la fakto, ke afrikanoj sekvas blinde la instruojn de la koloniistoj, kaj tial forlasis  siajn tradiciajhojn
- Tiu chi krizo de identeco estas la chefa kauzo de la diversaj problemoj de afrikanoj
- Dum multaj homoj kaj organizajhoj internaciaj nun klopodegas ke Afriko strebu al rehavado de sia antaua identeco, aliaj individuoj au homgrupoj sufokas tiujn klopodojn

I- REKOMENDAS:
1- ke afrikanoj, kaj precipe afrikaj esperantistoj, vekighu por tre bone kompreni tiun chi fenomenon de krizo de identeco kaj tial klopodi por retrovi sian identecon.
2- al afrikanoj kaj afrikaj esperantistoj, alighon al organizajhoj, kiuj laboras sur tiu kampo
3- al afrikanoj, precipe al afrikaj esperantistoj uzi sian energion ne por provoki/respondi provokojn sed preskau nur por labori efike por Afriko

II- DANKAS,
- chiujn (unuopulojn kaj organizajhojn), kiuj konscias pri la fenomeno kaj jam ion faras  tiuterene

III- KURAGHIGAS
- chiujn afrikanojn au eksterafrikanojn konsciajn pri la afero, daurigi siajn klopodojn strebante al la forigo de tiu ci krizo de identeco.

Farite en Anyron-Kopé, la 25-an de decembro 2015

La sesa Afrika Kongreso de Esperanto




REZOLUCIO 2 : Pri funkciado de UETA

Sesdeko da esperantistoj el Burundio, Ruando, DR-kongolando, Kamerunio, Centraafriko, Malagasio, Benino, Svisio kaj Togolando,
kongresantaj en Anyronkope  (Togolando) por la SESA AKE de la 20-a gis la 25-a de decembro 2015

- Emfazante, ke UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko) fondita la 14an de aprilo 2010, plufunkcias tute normale lau siaj statutoj, respektante ankau la Deklaracion pri esenco de la Afrika esperantismo
- Rimarkigante, ke la membroj de UETA estas NUR ESPERANTISTOJ, kaj tiuj membroj de UETA tute rajtas alighi al chiuj ajn Esperanto-organizajhoj de la mondo.
- Konvinkighante, ke  afrikaj esperantistoj dedichas sin por serioza laboro por Esperanto en Afriko uzante proprajn rimedojn,
- Notante, ke afrikaj esperantistoj taskas al si chiel oferi sin por la bono de Afriko,  precipe por la esperanto-movado en Afriko, kiel faris Patrice Lumumba, Kwame Nkrumah, Sylvanus Olympio, Sekou TOURE, Modibo Keita, Nelson Mandela, Thomas Sankara, ktp por Afriko

DECIDAS pri la revigligo de UETA, proponante,ke :

1- pagu alighokotizon chiuj, kiuj deziras esti membroj de UETA.
2- Membroj de UETA pagu membrokotizon
3- UETA Rilatu  subtene ankau kun chiuj aliaj esperantistoj afrikaj, kiuj ne estas membroj de UETA. Tiuj chi esperantistoj estas konsiderataj kiel simpatiantaj membroj.
4- En sia subtenagado al afrikaj esperantistoj/grupoj, la membroj havu prioritaton, kio signifas, ke  la subteno de UETA iros unue al siaj membroj.
5- ACE rolu kiel sidejo provizora de UETA kaj estas rajtigita  efektivigi la decidojn de la kongreso kunlabore/interkonsilighe kun la konsilio de UETA.
6- la diversajn kotizojn fiksu la konsilio de UETA interkonsilighe kun ACE.
7- La aligho al UETA povas okazi ankau grupe (E-kluboj, E-asocioj). Subteno de ACE/UETA iros unue al grupoj-membroj; tiam la subteno estos proporcia al la financaj rimedoj de la grupo. Grupoj, kiuj havas neniom da financaj rimedoj, ricevos neniom da financa subteno de ACE/UETA.
Projektoj de ACE/UETA koncernas la grupojn-membrojn, kiuj jam havas propran financan bazon ech se liliputan.

Farite en Anyron-kope la 25-an de decembro 2015




REZOLUCIO 3 : Pri AKE (Afrika Kongreso de Esperanto)

Sesdeko da esperantistoj el Burundio, Ruando, DR-kongolando, Kamerunio, Centraafriko, Malagasio, Benino, Svisio kaj Togolando,
kongresantaj en Anyronkope  (Togolando) por la SESA AKE de la 20-a ghis la 25-a de decembro 2015

NOTANTE, KE
- la afrika kongreso de Esperanto okazis jam kvarfoje kun la nomoj UAK (Unua Afrika Kongreso), DAK (Dua Afrika Kongreso), TAK (Tria Afrika Kongreso) kaj KvAK (Kvara Afrika Kongreso,
-  UETA (Unuigho de Esperantistoj en La tuta Afriko)  en sia statuto nomas sian kongreson AKE (Afrika Kongreso de Esperanto), kaj sub tiu chi nomo okazis la kongreso en Benino en 2014
- ke tiu chi termino AKE plachas al aliaj Esperantaj organizajhoj kunlaborantaj por Esperanto en Afriko.

KLARIGAS :
1- AKE (Afrika Kongreso de Esperanto) daure estas la kongreso de UETA.
2- Por la bono de Afriko, UETA permesas, ke chiuj ajn esperantistoj afrikaj au eksterfrikaj kunlaborantaj por Esperanto en Afriko, uzu la terminon por tiaj renkontighoj en Afriko.
3- En la sama jaro,  en la sama sekundo povas okazi pluraj AKE. Tial la organizritmo de  AKE estas tute libera.
4- la nombrado AKE okazu lau la datoj de la organizado. Kongreso okazinta havu vicordon, sed ne kongreso okazonta iam.  Tiel, se iu decidas okazigi AKE-n  fine de januaro 2016 kiel sepan AKE, kaj jam aliaj grupoj havas la rimedojn kaj organizas AKE komence de januaro, tiu chi komencjanuara AKE estas la sepa.

REKOMENDAS
1- Chiuj esperantistoj afrikaj kunlaboras, kiaj ajn estas iliaj esperanto-tendencoj (Finvenkismaj,  raumismaj, ktp)
2- Kiuj havas la rimedojn organizi AKE-n en iu jaro, tiuj informu la aliajn esperantistojn afrikajn, kaj ankau tiuj chi kunlaboru por la sukceso de chio,char afrikanoj chiam en unusola rondo familia laboregu por la bono de Afriko.

Farite en Anyron-Kopé la 25an de decembro 2015




REZOLUCIO 4 : Pri instrumetodo kaj Esperantaj ekzamenoj en Afriko


Sesdeko da esperantistoj el Burundio, Ruando, DR-kongolando, Kamerunio, Centraafriko, Malagasio, Benino, Svisio kaj Togolando,
kongresantaj en Anyronkope  (Togolando) por la SESA AKE de la 20-a gis la 25-a de decembro 2015

- Memorante, ke okazas en Afriko diversaj Esperantaj ekzamenoj naciaj au internaciaj
- Notante, ke tiuj ekzamenoj nur liveras diplomojn
- Konsciante, ke la plej bona metodo por lerni Esperanton estas rekta metodo
- Sciante, ke jam okazas instruado  en afrikaj landoj en afrikaj lingvoj, kaj la lernintoj ne havas diplomon, sed tute perfekte uzas siajn sciojn por multon bonan fari al siaj familio, medio kaj lando

REKOMENDAS:
1- La instruado de Esperanto en Afriko okazu prefere lau la tradiciaj metodoj rektaj
2- la instruprogramo estu starigita kun klaraj celoj, ke fine de la kursoj chiuj lernantoj estu kapablaj uzi la lernitajhojn lau la celoj fiksitaj
3- Fine de chiu kurso, chiu kursano havu ateston pri lernado, kiu menciu kion oni lernis, kaj kion oni povas fari per la lernitajhoj,

TASKAS al ACE/UETA
- Starigi instruprogramojn kunlabore kun aliaj esperantistoj afrikaj precipe profesiaj instruistoj

==============
A N O N C O
==============
1- Afriko kaj HdE
-----------------
Heroldo de Esperanto (HdE) baldau redaktighos en Brazilo per la plumo de Fabricio VALLE, eksredaktoro de la revuo ESPERANTO de UEA. En la kolumnoj de HdE, Fabricio VALLE rezervas angletojn al afrikaj verkemuloj.  Tra afrikanoj eksterafrikanoj sciu pli bone pri Afriko. Afrikologio bone kongruus kun la fono de la artikoloj. Kiuj shatus esti kunlaborantoj de HdE kaj verki por la afrika angulego, tiuj rilatu kun ACE (Afrika Centro Esperantista).

2- Ne tiel, sed tiel chi
------------------------
Esperanto UNUIGU. Certe tio estas la celo de Zamenhof. Tio montrighis ankau en la agado de Hans BAKKER. Bedaurinde Esperanton uzas iuj esperantistoj por dividi homojn. Pro tiu sinteno, grupo da afrikaj esperantistoj distancighas de Esperanto-organizajhoj, char Esperanton ili uzas por semi diskordojn inter afrikanoj. Alia organismo fondita de afrikano nun vere batalas por unuigho de Afriko kaj ankau por ebligi al afrikanoj konsciighi pri siaj valoroj kaj uzi Esperanton por rehavi sian forton siatempan. La respondeculoj de tiu chi asocio komprenas kiel iuj esperantistoj surtretas la rajtojn  de esperantistoj-afrikanoj  kaj tial decidas helpi tiujn chi.Jen funkcias nun la grupo FIAD-Esperanto. Chio certas, ke tiu grupo vere kontribuos al la sendependeco chiapunkta de afrikaj esperantistoj kaj cetere ankau de aliaj afrikanoj. Diversaj projektoj sendependigaj nun ekzistas por elirigi afrikanojn el ties malricheco, kiun la koliniistoj supershutadas sur ilin kaj flegadas. .

 Kiuj interesighas pri tio chi, tiuj povas
-    Alighi al grupo FIAD-ESPERANTO en ties retlisto esperanta
fiad-esperanto@googlegroupes.com au simple rilati kun GBEGLO Koffi <chiam.pozitiva@gmail.com>

=====================================================
KIEL RICEVI OVo-n paperan kaj sesmonatan ?
1- Per abono : 15 euroj estas la abonprezo
2- Subtenante TIETon : disponigante monon al la instituto, ekz. 20 eurojn au pli. La monon oni sendu al la konto "tiet-u" che UEA  

KIEL RICEVI LA RETAN VERSION DE OVo ?
Necesas alighi al la tiucela dissendolisto. Tio ebligas ankau ricevon regulan de informoj pri la movado en Togolando.
Oni do sendu malplenan mesaghon al :
<esperanto-en-togolando-subscribe@yahoogroups.com>

Por memvola mondonaco, la UEA-konto "tiet-u" estas je chies dispono  

KUNLABORANTOJ
OVo estas chies proprajho. Do, ghi konsideras chiujn Esperantistojn kunlaborantoj.
La kontribuajhojn oni sendu al la redaktanto.

LA VENONTA NUMERO
Aperos fine de septembro 2016. Artikoloj por tiu chi numero atingu la redakcion plej malfrue la 15-an de septembro 2016

REPRESO
Chiu homo rajtas chiel ajn uzi la artikolojn de OVo. Sola kondicho estas, ke oni indiku la fonton.
 

 F I N O

 

IIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIIII

 

 K O N S C I U
=================================
Numero 78            22/05/2016
---------------------------------
Informilo por enprofundighi en
la E-movadon Afrikan
---------------------------------
Redaktas : Liberesko
================================

Esprimo ofta de Renato CORSETTI estis "AFRIKA MISTERO". Tion chi li elpensas por kompreni aferojn kiujn li nomas strangaj che afrikaj esperantistoj. Li iam diris :"Petu al afrikano konstrui domon en nuboj, tuj li respondos, -jes mi povas kaj tuj faros-".

Renato tute pravas pensi tiel, char li vere rilatas kun afrikanoj. Kion li pretervidas, tio estas, ke li rilatas kun afrikanoj, kiujn li nomas ETERNAJ INFANOJ. Temas pri afrikanoj, kiuj uzas Esperanton por peti chion ajn. Renato ja scias, ke ekster la E-movado estas afrikanoj pli aghaj  ol liaj eternuloj.Do, al tiaj esperantistoj de Renato oni povas proponi la sespan/sepsan AKE (Afrika Kongreso de Esperanto), char la sesa jam okazis en Togolando en decembro 2015. Dum verkighas VEKA, pri kiu estos informoj en tiu chi kajero, jen aperas en la subaj linioj la rezolucioj de la sesa AKE en Togolando fine de decembro 2015. Kiuj deziras havi la kompletan raporton pri la kongreso, tiu legu la informojn VEKA chi-sube.


===========================================
REZOLUCIOJ PRI LA SESA AFRIKA KONGRESO DE
ESPERANTO (AKE)
EN TOGOLANDO FINE DE DECEMBRO 2015
===========================================

REZOLUCIO 1 : Pri identeco de afrikanoj kaj precipe de afrikaj esperantistoj
---------

 
Sesdeko da esperantistoj el Burundio, Ruando, DR-kongolando, Kamerunio, Centraafriko, Malagasio, Benino, Svisio kaj Togolando,
kongresantaj en Anyronkope  (Togolando) por la SESA AKE de la 20-a gis la 25-a de decembro 2015 sub la auspiciado de la Esperanta Civito

1- Konscias, ke Afriko estas lulilo de le homaro, de la scioj kaj de la civilizoj,
2- Rekonas, ke
- ke Afriko estas nun en krizo de identeco  pro la fakto, ke afrikanoj sekvas blinde la instruojn de la koloniistoj, kaj tial forlasis  siajn tradiciajhojn
- Tiu chi krizo de identeco estas la chefa kauzo de la diversaj problemoj de afrikanoj
- Dum multaj homoj kaj organizajhoj internaciaj nun klopodegas ke Afriko strebu al rehavado de sia antaua identeco, aliaj individuoj au homgrupoj sufokas tiujn klopodojn

I- REKOMENDAS:
1- ke afrikanoj, kaj precipe afrikaj esperantistoj, vekighu por tre bone kompreni tiun chi fenomenon de krizo de identeco kaj tial klopodi por retrovi sian identecon.
2- al afrikanoj kaj afrikaj esperantistoj, alighon al organizajhoj, kiuj laboras sur tiu kampo
3- al afrikanoj, precipe al afrikaj esperantistoj uzi sian energion ne por provoki/respondi provokojn sed preskau nur por labori efike por Afriko

II- DANKAS,
- chiujn (unuopulojn kaj organizajhojn), kiuj konscias pri la fenomeno kaj jam ion faras  tiuterene

III- KURAGHIGAS
- chiujn afrikanojn au eksterafrikanojn konsciajn pri la afero, daurigi siajn klopodojn strebante al la forigo de tiu ci krizo de identeco.

Farite en Anyron-Kopé, la 25-an de decembro 2015

La sesa Afrika Kongreso de Esperanto


REZOLUCIO 2 : Pri funkciado de UETA
-----------

Sesdeko da esperantistoj el Burundio, Ruando, DR-kongolando, Kamerunio, Centraafriko, Malagasio, Benino, Svisio kaj Togolando,
kongresantaj en Anyronkope  (Togolando) por la SESA AKE de la 20-a gis la 25-a de decembro 2015

- Emfazante, ke UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko) fondita la 14an de aprilo 2010, plufunkcias tute normale lau siaj statutoj, respektante ankau la Deklaracion pri esenco de la Afrika esperantismo
- Rimarkigante, ke la membroj de UETA estas NUR ESPERANTISTOJ, kaj tiuj membroj de UETA tute rajtas alighi al chiuj ajn Esperanto-organizajhoj de la mondo.
- Konvinkighante, ke  afrikaj esperantistoj dedichas sin por serioza laboro por Esperanto en Afriko uzante proprajn rimedojn,
- Notante, ke afrikaj esperantistoj taskas al si chiel oferi sin por la bono de Afriko,  precipe por la esperanto-movado en Afriko, kiel faris Patrice Lumumba, Kwame Nkrumah, Sylvanus Olympio, Sekou TOURE, Modibo Keita, Nelson Mandela, Thomas Sankara, ktp por Afriko

DECIDAS pri la revigligo de UETA, proponante,ke :

1- pagu alighokotizon chiuj, kiuj deziras esti membroj de UETA.
2- Membroj de UETA pagu membrokotizon
3- UETA Rilatu  subtene ankau kun chiuj aliaj esperantistoj afrikaj, kiuj ne estas membroj de UETA. Tiuj chi esperantistoj estas konsiderataj kiel simpatiantaj membroj.
4- En sia subtenagado al afrikaj esperantistoj/grupoj, la membroj havu prioritaton, kio signifas, ke  la subteno de UETA iros unue al siaj membroj.
5- ACE rolu kiel sidejo provizora de UETA kaj estas rajtigita  efektivigi la decidojn de la kongreso kunlabore/interkonsilighe kun la konsilio de UETA.
6- la diversajn kotizojn fiksu la konsilio de UETA interkonsilighe kun ACE.
7- La aligho al UETA povas okazi ankau grupe (E-kluboj, E-asocioj). Subteno de ACE/UETA iros unue al grupoj-membroj; tiam la subteno estos proporcia al la financaj rimedoj de la grupo. Grupoj, kiuj havas neniom da financaj rimedoj, ricevos neniom da financa subteno de ACE/UETA.
Projektoj de ACE/UETA koncernas la grupojn-membrojn, kiuj jam havas propran financan bazon ech se liliputan.

Farite en Anyron-kope la 25-an de decembro 2015



REZOLUCIO 3 : Pri AKE (Afrika Kongreso de Esperanto)
-----------

Sesdeko da esperantistoj el Burundio, Ruando, DR-kongolando, Kamerunio, Centraafriko, Malagasio, Benino, Svisio kaj Togolando,
kongresantaj en Anyronkope  (Togolando) por la SESA AKE de la 20-a ghis la 25-a de decembro 2015

NOTANTE, KE
- la afrika kongreso de Esperanto okazis jam kvarfoje kun la nomoj UAK (Unua Afrika Kongreso), DAK (Dua Afrika Kongreso), TAK (Tria Afrika Kongreso) kaj KvAK (Kvara Afrika Kongreso,
-  UETA (Unuigho de Esperantistoj en La tuta Afriko)  en sia statuto nomas sian kongreson AKE (Afrika Kongreso de Esperanto), kaj sub tiu chi nomo okazis la kongreso en Benino en 2014
- ke tiu chi termino AKE plachas al aliaj Esperantaj organizajhoj kunlaborantaj por Esperanto en Afriko.

KLARIGAS :
1- AKE (Afrika Kongreso de Esperanto) daure estas la kongreso de UETA.
2- Por la bono de Afriko, UETA permesas, ke chiuj ajn esperantistoj afrikaj au eksterfrikaj kunlaborantaj por Esperanto en Afriko, uzu la terminon por tiaj renkontighoj en Afriko.
3- En la sama jaro,  en la sama sekundo povas okazi pluraj AKE. Tial la organizritmo de  AKE estas tute libera.
4- la nombrado AKE okazu lau la datoj de la organizado. Kongreso okazinta havu vicordon, sed ne kongreso okazonta iam.  Tiel, se iu decidas okazigi AKE-n  fine de januaro 2016 kiel sepan AKE, kaj jam aliaj grupoj havas la rimedojn kaj organizas AKE komence de januaro, tiu chi komencjanuara AKE estas la sepa.

REKOMENDAS
1- Chiuj esperantistoj afrikaj kunlaboras, kiaj ajn estas iliaj esperanto-tendencoj (Finvenkismaj,  raumismaj, ktp)
2- Kiuj havas la rimedojn organizi AKE-n en iu jaro, tiuj informu la aliajn esperantistojn afrikajn, kaj ankau tiuj chi kunlaboru por la sukceso de chio,char afrikanoj chiam en unusola rondo familia laboregu por la bono de Afriko.

Farite en Anyron-Kopé la 25an de decembro 2015

REZOLUCIO 4 : Pri instrumetodo kaj Esperantaj ekzamenoj en Afriko
-----------


Sesdeko da esperantistoj el Burundio, Ruando, DR-kongolando, Kamerunio, Centraafriko, Malagasio, Benino, Svisio kaj Togolando,
kongresantaj en Anyronkope  (Togolando) por la SESA AKE de la 20-a gis la 25-a de decembro 201

- Memorante, ke okazas en Afriko diversaj Esperantaj ekzamenoj naciaj au internaciaj
- Notante, ke tiuj ekzamenoj nur liveras diplomojn
- Konsciante, ke la plej bona metodo por lerni Esperanton estas rekta metodo
- Sciante, ke jam okazas instruado  en afrikaj landoj en afrikaj lingvoj, kaj la lernintoj ne havas diplomon, sed tute perfekte uzas siajn sciojn por multon bonan fari al siaj familio, medio kaj lando

REKOMENDAS:
1- La instruado de Esperanto en Afriko okazu prefere lau la tradiciaj metodoj rektaj
2- la instruprogramo estu starigita kun klaraj celoj, ke fine de la kursoj chiuj lernantoj estu kapablaj uzi la lernitajhojn lau la celoj fiksitaj
3- Fine de chiu kurso, chiu kursano havu ateston pri lernado, kiu menciu kion oni lernis, kaj kion oni povas fari per la lernitajhoj,

TASKAS al ACE/UETA
- Starigi instruprogramojn kunlabore kun aliaj esperantistoj afrikaj precipe profesiaj instruistoj



KONSILAS, ke :
- Afrikaj esperantistoj plurilatu kun eksterafrikaj por la okazigo de ekzamenoj internaciaj




Farite en Anyron-Kopé la 25-an de decembro 2015


===============

   VEKA
==============

 Estimataj geamikoj,

VEKA (Verda Koloro en Anyron-Kope) estas la titolo de la kongresa libro de la sesa AKE en decembro 2015 en Togolando. La libro enhavas buntajn informojn.

Legantoj scios pri la naskigho de AKE (Afrika Kongreso de Esperanto) kaj ankau pri la jam okazintaj kaj tuj okazontaj sesioj. Apartaj vortoj koncernas la sesan AKE en decembro 2015 en la togolanda vilagho Anyronkope.
Enestas vortoj de  estraranoj de UEA kaj ties laborgupeto Afrika komisiono de UEA.
La prezentado de la vilagho Anyronkope, la raporto kompleta pri la kongreso kun la tekstoj de la rezolucioj kaj ankau la diversaj mesaghoj estas en VEKA. Jes, ne mankas buntaj fotoj.
La tuta libro kostos 50 euroj sen sendokostoj. Oni povas antaumendi; tiam oni pagos nur 20 eurojn kun sendokostoj, chirkau 10 euroj. La libro aperos somere. Kiuj shatus antaumendi, tiuj rilatu kun ACE <ace2006hb@gmail.com> antau la fino de junio 2016.
Per viaj achetoj vi kontribuos al Esperanto en Afriko.

Kune estu ni afrikaj esperantistoj por esti pli fortaj !

ACE/UETA

 

 

 

 

 

 

 

================================================================

 

 

 

*************************************************
Numero 76       Julio-septembro  2015
O N D O   D A    V E R O
Trimonata informilo de TIETTI-Instituto
  de Esperanto en Togolando 
eldonata ekde januaro 1994
Redakcio : Parfo AJTO
p/a TIETo, B.P. 13169
Lome-TOGOLANDO
E-poshto : esp.togo@cafe.tg
************************************************** 

 Karaj gea-Ov-uloj,

En nia peridajho aperas kvazau felietone la libro MIA KREDADO II de GBEGLO Koffi. En la libro li menciis la enton MAWU. Li asertis, ke tiun vorton oni tradukis per DIO. Li tute ne konsentas pri tio, char lau li, DIO estas io tute alia ol MAWU. Se Dio estus MAWU de la prapratoj de Koffi, tiam tiu DIO estos nur bonfara. Tiel ankau FIAD (Fedearacio Internacia de la Ambasadoroj de Disvolvado) difinas la Dion. Koffi chiam asertas, ke lia MAWU tute neestas Dio de la biblio, nek tiu de la korano, sed Dio de liaj prapatroj, kiu neniam punas, sed chiam felichigas homojn, kiuj sekvas Liajn vortojn. Ne, tute ne diru, ke tiuj vortoj trovighas en la sanktaj libroj. Ne,tute ne. Tiuj vortoj trovighas en niaj koroj. Jes, tie loghas ankau Dio, Mawu de Koffi. Tiu Mawu de Koffi tute ne estas Dio de la regho Leopoldo la dua de Belgio, kies parolado aperas sube en Esperanbto kaj en la franca.

La parolado aperis en la franca lingvo kaj ghin la redakcio tradukis en Esperanton.
Legu ambau tekstojn kaj komparu tion kun la konduto de UEA-gvidantoj. Estas tre klare, ke tiu pensmaniero pluestas en multaj eksterafrikanoj, kaj ghuste tion UEA-gvidantoj kaj aliaj korifeoj de la Esperanto-movado montras al ni.

Ne, tute ne, afrikanoj tute ne estas sovaghuloj, kiel la regho Leopoldo la dua kaj UEA-gvidantoj tion kredas. Eble la afrikanoj kunlaborantj de UEA-gvidantoj estas tiuj, kiujn difinas la regho Leopold la dua. Se ne, kial afrikanoj povas kontraustari okazigon de kongreso en Afriko ?

Tiu chi  parolado de la regho de Belgio nur konfirmas al ni, afrikaj esperantistoj, ke ni estas sur la ghusta vojo,  neniam  shafighi al UEA-gvidantoj.  Nun estas la momento montri al tiuj homoj, ke ankau ni afrikaj esperantioj en UETA kapablas multon fari, organizi nian kongreson. Ni jam pretas kunblabori kun la eksterafrikanoj, kiuj rekonas nin veraj homoj, jes, ne sovaghuloj. Kun tiuj eksterafrikanoj ni pretas kunlabori por le vera bono de Esperanto en Afriko.

Nun frandu ambau tekstojn Esperantan kaj franclingvan :

Parolado de Regha Moshto Leopoldo la dua al la belgoj misiitoj irontaj al Kongolando en 1883
---------------------------------------------------------------------------------------------

Respektindaj Pastroj kaj karaj samalandoj,

la tasko, kiun ni devas plenumi, estas tre delikata kaj necesigas takton. Certe vi iras por prediki, sed via predikto devas inspirighi de la  profitoj  de Belgio.
la chefa celo de nia misio en Kongolando ne plu estas lernigi al la negroj kiel koni Dion, char ili jam tion scias. ili parolas kaj submetighas al  iu MUNGU, NZAMBI, NZAKOMBA, ktp. Ili scias, ke mortigi, enveni al aliulaj edzinoj, kalumnii kaj insulti estas malbone.
Ni kuraghu rekoni tion. Vi iras ne por lernigi al ili tion, kion ili jam scias. Via chefa rolo estas faciligi la laboron al la administrantoj kaj al la industriistoj. Tio signifas, ke  vi interpretos la evangelion tiel ke  niaj profitoj en tiu chi parto de la mondo estu tre bone protektataj.
Tial, vi chiel klopodos por seninteresigi niajn sovaghulojn pri la ricahjhoj plenigantaj iliajn grundojn por tiel evitigi al ili interesighi pri ili, kaj ke ili ne konkurencu vin kaj revu iam forigi vin.

Via scio pri la evangelkio ebligos al vi facile trovi tekstojn devigantajn la fidelulojn shati la malrichecon. Tiurilata ekzemplo estas :"Felichaj estas la malrichuloj, char la regno de la chielo apartenas al ili; estas malfacile al richuloj eniri la chielon".

Vi devas chion fari, ke ili malshatu chion, kio povos kuraghigi ilin alfronti nin. Mi tie chi aludas al iliaj fetichoj militaj, kiujn ili jhuris neniam forlasi, kaj vi chiel klopodos malaperigi ilin.

Via esenca ago devas turnighi al la gejunuloj, ke ili ne ribelighu, kiam la rekomendoj de la pastroj kontraudiras tiujn de iliaj gepatroj. La infanoj lernu obei tion, kion rekomendas la misiisto, kiu estas la patro de ilia animo. Insistu aparte pri  la submetigho kaj obeemo; evitu disvolvi  spritecon en la lernejoj: lernigu al ili kiel skribi sed ne kiel rezoni.

Karaj samlandanoj, jen iuj el la principoj, kiujn vi aplikos. Vi trovos multajn tekstojn en la libroj, kiujn vi ricevos fine de tiu chi renkontigho. Prediku al la negroj, ke ili estu chiam submetighintaj la la blankaj koloniisitoj, ke ili neniam ribelighu kontrau la postuloj, kiujn la koloniistoj trudos al ili.

Faru, ke ili chiam deklamu :"Felichaj estas tiuj, kiuj ploras, char la regno de la chieloj apartenas al ili." Chiam konvertu la nigrulojn pere de la vipo. Subtmetigu iliajn edzinojn al nau monatoj da laboroj, ke ili chion faru senpage por ni. Postulu, ke ili donacu al vi kaprinojn, kokinojn, ovojn kiel signon de dankemo chiufoje kiam vi vizitos iliajn vilaghojn. Kaj faru chion, ke la negro neniam farighu richa. Kantigu chiutage, ke  tute ne eblas al la richuloj eniri la chielon.
Igu ilin doni monon chiusemajne en la dimancha meso, uzu tiun chi monon laudire destinatan al malrichuloj, nur por transformi vian mision en komercajn centrojn prosperajn.

Starigu por ili konfesan sistemon, kiuj igos vin bonaj detektivoj por denunci chiun nigrulon havantan konduton kontrauan al la decidoj de la autoritauloj de la koloniistoj. Instruu al la negroj forgesi siajn heroojn, ke ili adoru nur la niajn. Neniam donu seghon al nigrulo, kiu vizitos vin. Donu al li preskau nur cigaredon. Neniam invitu lin manghi, ech se li donas al vi kokinon chiufoje, kiam vi vizitas lin.

NB: Tiu chi tekskto estas  al vi transdonita de s-ro Moukwani-Bukoko, naskighinta en 1915. Li akiris tiun chi  tekston per tre felicha hazardo en 1935. S-ro Mukwani-Bukoko, flegisto en Kwamut (Kongolando),achetis biblion. La teksto trovighis en  tiu biblio. La misiito preterintence forgesis ghin en la sankta libro.

Ekspoziciajho: Arkivoj CRL / PL
Transdinita de Patrice Lumumba E. Olenga

   


Discours du Roi des Belges Léopold II aux missionnaires du Congo en 1883
-------------------------------------------------------------------------
 
Révérends Pères et chers Compatriotes,
La tâche qui nous est confiée à remplir est très bien délicate et demande beaucoup de tact.Vous allez certes pour évangéliser, mais votre évangélisation doit s'inspirer avant tous des intérêts de la Belgique.
Le but principal de notre mission au Congo n'est point d'apprendre aux nègres à connaître Dieu, car ils connaissent déjà ; Ils parlent et se soumettent à MUNGU, un NZAMBI, un NZAKOMBA et que sais-je encore. Ils savent que tuer, coucher avec la femme d'autrui, calomnier et injurier est mauvais.
Ayons le courage de l'avouer, vous n'irez donc pas leur apprendre à connaître ce qu'ils savent déjà. Votre rôle essentiel est de faciliter la tâche aux administrateurs et aux industriels. C'est donc dire que vous interpréterez l'évangile de façon qu'il sera à mieux protéger vos intérêts dans cette partie du monde.
Pour ce faire, vous veillerez entre autre à désintéresser nos sauvages des richesses dont regorgent leurs sous-sols pour éviter qu'ils s'y intéressent, qu'ils ne vous fassent pas une concurrence meurtrière et rêvent un jour à vous déloger.
Votre connaissance de l'évangile vous permettra facilement de trouver des textes recommandants aux fidèles d'aimer la pauvreté. Tel par exemple "Heureux les pauvres ,car le royaume des cieux est à eux et, c'est difficile aux riches d'entrer au ciel".
Vous devez les détacher et faire mépriser tout ce qui leur prouve le courage de nous affronter. Je fais ici allusion à leurs fétiches de guerre qu'ils prétendent point ne pas les abandonner et vous devez mettre tout en oeuvre pour les faire disparaître.
Votre action doit se porter essentiellement sur les jeunes afin qu'ils ne se révoltent pas si le commandement du prêtre est contradictoire à celui des parents. Les enfants doivent apprendre à obéir ce que leur recommande le missionnaire qui est le père de leur âme.Insistez particulièrement sur la soumission et l'obéissance ; éviter de développer l'esprit dans les écoles : Apprendre aux élèves à écrire et non à raisonner.
Ce sont là, chers compatriotes, quelques uns des principes que vous appliquerez. Vous trouverez beaucoup d'autres dans les livres qui vous seront remis à la fin de cette conférence. Evangélisez les nègres pour qu'ils restent toujours soumis aux colonialistes blancs, qu'ils ne se révoltent jamais contre les contraintes à que ceux-ci leurs feront subir.
Faites leur réciter chaque fois "heureux ceux qui pleurent car le royaume des cieux est à eux".Convertissez toujours les noirs au moyen de la chicote. Gardez leurs femmes pendant neuf mois à la soumission afin qu'elles travaillent gratuitement pour nous. Exigez ensuite qu'ils vous offrent en signe de reconnaissance des chèvres, poules, oeufs, chaque fois que vous visitez leurs villages. Et faites tout pour que le nègre ne devienne jamais riche. Chantez chaque jour qu'il est impossible aux riches d'entrer au ciel.
Faites leur payer une taxe chaque semaine à la messe de dimanche, utiliser cet argent prétendument destiné aux pauvres à transformer vos missions en des centres commerciaux florissants.
Instituez pour eux un système de confession qui fera de vous de bons détectives pour dénoncer tout noir qui a une prise de conscience contraire aux autorités investies de pouvoir de décision. Enseignez aux Nègres d'oublier leur héros afin qu'ils n'adorent que les nôtres. Ne présentez jamais une chaise à un Noir qui vient vous voir. Donnez-lui au plus une tige de cigarette. Ne l'invitez jamais au dîner même s'il vous donne une poule chaque fois que vous arrivez chez lui.
N.B Ce texte nous a été transmis par Mr. Moukouani-Bukoko, né en 1915. Il a obtenu ce texte par un heureux hasard en 1935. Mukwani-Bukoko infirmier à Kwamuth (Congo) Bolobo, achète une bible. Ce texte se trouvait dans cette bible. Le missionnaire l'avait oublié par mégarde.


Pièce à conviction : Archives du CRL/PL
Transmis par Patrice E. Lumumba Olenga
     



==========
INFORMOJ
==========

1- Ekzamenoj de ACE, TIETo kaj TIS
------------------------------------
Le ekzamenoj Esperantaj estas diversaj. Ekzistas ekzamenoj de asocioj naciaj kaj ankau de internaciaj institucioj. En Togolando ni jam okazigis ekzamenojn de ILEI/UEA, de IKS (Internacia Kultura Servo) de Zagrebo (Kroatio), de la Esperanta Civito, TIETo kaj de ACE. Kiuj sukcesis la ekzamenojn, tiuj havas diplomojn. Nun la demando estas  chu gravas la diplomoj au konoj, kiujn oni taksas por la ekzamenoj. Kion nun pensas la stabo de TIETo ?

Pluokazaos la ekzamenoj antauaj, sed aldonighos io alia. Kursoj estos organizataj tre intensive, kaj che la fino la kursanoj ricevu ateston pri lernado. Kursoj koncernos specifan kampon. Eble elekti libron, kiun oni trastudos de la komenco ghis la fino. Ekzemple, oni povas nomi nivelon PLENA POSEDO DE ESPERANTO. Tiam la libro uzinda estos la libro PASHOJ AL PLENA POSEDO. la atesto estos ATESTO PRI PLENA POSEDO DE ESPERANTO. ACE klopodos elpensi tiajn por la tuta Afriko kunlaborante kun afrikaj esperantistoj spertaj pri instruado. Jes, ja Ankau anatauaj ekzamenoj pluokazos.

TIS (Togolanda ILEI-Sekcio) okazigos la ekzamenojn de ILEI/UEA, kaj TIETo, tiujn de KCE kaj ACE proprajn kaj ankau tiujn de aliaj institucioj, kiuj akceptas kunlabori chikampe.

2-  Asocio de ekslernantoj de Instituto Zamenhof 
--------------------------------------------------
La asocio de ekslernantoj de IZo pluiras sian vojon, ech pli malrapide. La chiusabata renkontigho por ion lerni pluiras, kvankam estas malpli da partoprenantoj. Baldau okazos relancho de la tuta afero, kaj certe la aoscio pli bone funkcios.

3-Futbalo kaj chiukbalo
-------------------------
La futbala teamo Esperanto de la togolanda Esperantujo  pluiras sian vojon. Ghin nun revigligas ekslernantoj de IZo. Chiusabate ili trejnadas. Prepare  la sesan AKE en Togolando, la teamo jam ludas gravan matchojn. Tiel estas ankau la teamo de chukbalo.

4- FIAD-Esperanto
-----------------
FIAD (Federation Internationale des Ambassadeurs de Developpement- Federacio Internacia de Amabasadoroj de Disvolvado) estas kreitajho de Coach Armand Patrick POGNON.  La chefa celo de FIAD estas konsciighi afrikanojn pri iliaj fortoj, talentoj, kiujn ili uzu por la disvolvado de Afriko. Ili tute ne atendu, ke iuj eksteraj fortoj faru la laborojn por ili. FIAD bazighas sur la klopdojn de afrikanoj, kiuj ekzemplas kaj kiuj estas tre konataj. Nelson MANDELA, Thomas SANKARA, Patrick LUMUMBA, ktp. FIAD konigas, ke ne nur tiujn homoj ekzemplas, sed ankau niaj prapatroj  faris multon, kiun nun ni malakceptas pro tio, ke eurapanoj chefe altrudis sian kulturon al ni. Estas la momento, ke afrikanoj enmemighu por scii kion fari por VERE SENDEPENDE labori por Afriko. La kontinento havas chion je dispno por evolui. Se nun ghi ne evoluas, la kulpo estas che la afrikanoj mem, kiuj vere bremsas la kontinenton per sia komplicigho kun friponaj eksterafrikanoj.

Rekonindas, ke eksterafrikanoj tute ne akceptas tian friponan konduton de siaj samspecianoj. Oni devas scii,  ke tiuj homoj, kiuj tiel defendas Afrikon estas malmultaj kaj ege suferas la premon de la aliaj kiuj taskas al si chiam dependigi Afrikon. FIAD kalkulas je propraj fortoj por helpi al Afriko uzi afrikajhojn por hisi sin almenau samnivele kiel la aliaj kontinentoj. FIAD agadas per la franca lingvo. Char ankau esperantistoj anis al ghi, tiuj chi nun starigis la Esperantan branchon, kiu estas FIAD-Esperanto. Retlisto ekzistas por ghi. Tio estas la komencaj pashoj de FIAD-Esperanto. Interesighantoj :
- rilatu kun GBEGLO Koffi <chiam.pozitiva@gmail.com>
- alighu al la relisto : fiad-esperanto@googlegroups.com
- enskribighu en <cerveaucollectifafricain@yahoogroupes.fr> sendante malplenan mesaghon al <cerveaucollectifafricain-subscribe@yahoogroupes.fr> kaj tiel ricevi informojn  franclingvajn.Decas tuj montri la himnon de FIAD, kredadon de la organizo. La francan teskton esperantigis GBEGLO Dzifa

Kredado de FIAD
-------------
La kredado de FIAD estas promeso chiam ami kaj chiam pozitive pensi. Ghia esenco estas :
 Mi promesas :
*    Esti forta tiel ke nenio povas perturbi mian internan pacon.
*    Paroli pri sano, pri felicho, kaj pri prospero al chiu persono kun kiu mi parolas.
*    Helpi chiujn miajn amikojn senti tion kion li enhavas kiel potencialon kaj kiom la fakto ghin koni produktas diferencojn en niaj vivoj.
*    Rigardi la plej belan parton de chiuj ajhoj kaj transformi mian entusiasmon en agon
*    Chiam pensi pri la plejbono, chiam labori por la plejbono, kaj chiam esperi la plejbonon.
*    Esti same ghoja por la sukceso de aliuloj kiel ankau  por la mia.
*    Forgesi la pasintajn erarojn kaj pensi pri la estontaj sukcesoj.
*    Chiam esti fervorega kaj rideti al chiuj vivantaj kreitajhoj kiujn mi renkontas.
*    Ege dedichi min al mia kresko persona tiel ke mi ne plu havas tempon por kritiki aliajn.
*    Esti tro serena antau  maltrankviligajhoj, tro nobla antau koleremo, tro forta antau la timo, chiam oferema anstatau iun malami, tro felicha por konsideri kiel « problemojn » la barojn kiujn mi scios chirkauiri.

Tiel Ambasadoro de Disvolvigho estas karakterizita per :
1.    Sia parolmaniero pozitiva, batalema, trankviliga kaj orientita al la certeco trovi solvon al chiu problemo.
2.    Sia spirita stato : kiu al li garantias chiaman sanon, ekflorighon, bonstaton, dungeblecon, richighon ;
3.    Sia konduto de gvidanto. Fakte, Ambasadoro de Disvolavado iniciatas kaj ne reagas, kontaktas ne atendas ke oni lin kontaktu, administras sian tempon lau siaj prioritatoj sed ne lau la petoj, gajnas sian vivon nesurtretante.
4.    Sia memdisciplino kiu al li ebligas organizighi por uzi kaj profiti tiujn ilojn char sen disciplino, la talento ne utilas.
5.    Sia lerteco chiam lerni por sia daura perfektigho. Pensi ke ni devas chiam lerni, tio estas inteligenteco. Pensi ke oni chion konas, tio estas stulteco.
 
Kontaktoj de FIAD en diversaj lokoj
-----------------------------------
TOGOLANDO :
– Lomé, +228 90 20 11 68, 90 10 73 10
- Dapaong, (228) 90 03 13 47
– Kara +228 90 83 52 35
- FIAD-Esperanto :+228 90 28 16 26, 98 38 09 73, 22 36 79 08

BENINO
– Cotonou +229 66 30 50 98
– Parakou +229 97 57 28 29
– Abomey-Calavi +229 97 17 04 01
– Porto Novo +229 97 28 72 06


KONGOLANDO
– Brazzaville +242 06 625 60 88

MALIO
– Bamako +223 66 79 07 61

BURKINAFASO
– Dédougou +226 70 26 25 73
– Fada +226 70 28 76 91
– Gaoua +226 76 20 25 60
– Kayes +226 70 68 44 48
– Diapaga +226 70 45 90 58
- Ouagadougou, +226 70 30 71 64
– Bobo-Dioulasso, +226 70 3897 06

KOTDIVUARO
– Abidjan +225 48 21 26 33, 05 68 67 85
– Sénégal +221 78 134 75 13
 

ALIAJ LANDOJ
– Tchad +235 68 82 86 36
– France +33 665134750
– USA 0012157135321




5- La 23a TEK
-------------
La 23 TEK okazos de la 25a ghis la 27a de decembro 2015 en la urbo Vogan.
Pliaj informoj pri la kongreso aperos poste.
 
==============
MOVOJ NIAJ
==============
1-Eko de le lerneja jaro 2015-2016
-----------------------------------
 
Instituto Zamenhof chiam preta por chio
 

La lerneja jaro komencighis la 28an de septembro 2015 en Togolando. Tiam ankau IZo malfermis la pordojn, sed monatojn antau tiam vendistinoj de nutrajhoj tra la kvartalo de IZo  demandis, chu ankau tiuj laborantoj de IZo ferias. Shi tute pravas, char kvankam en ferioj preskau chiuj laborantoj de IZo chiam estas en la lernejo. Ili chiam volas ion fari en la lernejo, jes ankau zorgi pri sia sano. Tio povus iom ne klari al iuj.  Jes, en Instituto Zamenhof, oni lernas ankau pri prizorgo de sano, kaj tio okupas grandan lokon en la lerneja jaro 2015-2016 en IZo. Novaj gelernantoj trovos IZon tute kompleta en ties zorgado pri la ento HOMO. Kaj Esperanto donas al ili apartan ghojon char multaj gepatroj deziras, ke iliaj gefiloj sensumu tiun buntecon de la vivo kiu nestas en Esperantujo afrika flegata nur de ACE/UETA, kaj kiu plu montrighos dum la sesa Afrika Kongreso de Esperanto en Togolando. Gepatroj de gelernantoj de IZo jam pretigas sin por disponigi al siaj gefiloj la novjaran donacon, kiu por ili estas nenio krom partoprenigi siajn gefilojn al la Afrika Kongreso de Esperanto (AKE).

Jes, multaj gepatroj grumbladis kaj tion oni komprenu, ke ili ne trovis lokon en Instituto Zamenhof, ke ankau iliaj gefiloj ghuu la vivon en tiu chi lernejo. La muroj de IZo estas ne dilateblaj por ke senfine grandighu la klaschambroj por teni chiujn infanojn de la mondo. Estas soljo, kiun IZo ne povas transiri kaj ghuste tio ne kontentigis la gepatrojn. Kompreneble, chiuj gepatroj de la kvartalo shatus, ke iliaj gefiloj lernu en IZo. Patrino diris :"Mi jhus alvenis la kvartalon kaj mia filo sekvis la ferian kurson. Mi ege miras pri la nivelo de mia filo post nur du semajnoj da studado. Mi decidis, ke mia filo  vizitu IZon, sed oni diris al mi, ke ne estas loko por li. Mi devis atendi ghis la unua tago de la nova lerneja jaro kaj tiam mi trovis lokon por li. Kiom felichaj ni estas ?"
Jes, IZo povis akcepti novajn gelernantojn. Kiom ili estas nun ?

Jen la nombroj de gelernantoj en IZo komence de la lernejo jaro.
- Elementa (unuagrada) nivelo
(Klaso:  nombro de lernantoj nombroj de lernantinoj, nombre de gelernantoj )
Infanvaretejo : 27, 24, 51
Unua klaso : 27, 23, 50
Dua klaso :16, 29, 45
Tria klaso : 29, 20, 49
Kvara klaso :28, 26, 54
Kvina klaso : 25, 16, 41
Sesa klaso : 21, 17, 38
ENTUTE : 173, 155, 328
- Duagrada nivelo (kolegio)
(Klaso:  nombro de lernantoj nombroj de lernantinoj, nombre de gelernantoj )
Unua klaso :35, 29, 64
Dua klaso : 26, 27, 53
Tria klaso : 32, 29, 61
Kvara klaso : 15, 26, 41
ENTUTE : 108, 111, 219

Decas mencii ion ankau pri la gepatroj lernantaj vespere en unuagrada nivelo.
(Klaso:  nombro de lernantoj nombroj de lernantinoj, nombre de gelernantoj )
Unua klaso : 0, 7, 7
Dua klaso : 6,7, 13
Tria klaso : 1, 10, 11
Kvara klaso : 3, 6, 9
Kvina klaso :0, 5, 5
Sesa klaso : 5,4, 9
ENTUTE : 15, 39, 54


La gepatroj kaj geinstruistoj estu sanaj por zorgi pri la gelernantoj ghis la fino de la jaro. Tial IZo proponis al la  gepatroj kaj instruistoj programon de sanprizorgo.La komenca pasho koncernas utiligadon de manghkompletigajhoj. Ni rekonu, ke  ne chiuj manghoj sekvas normojn sanecajn. IZo klopodas klarigi tion ne nur al siaj gelernantoj sed ankau al la gepatroj, instruistoj kaj ceteraj homoj.La butiko de IZo devis malfermighi por kontribui al tio. la respondeculoj de IZo nun pripensas diversajn aferojn por helpi la homojn esti en bona sano. Tio estas tute aparta programo de IZo flanke de la instruado ankau por kiu ili oferas sin. Ne forgesindas la Esperanto-kurso, kiu estas unu el la lernobjekto en la lernejo. La kurson Esperantan shatus sekvi ankau gepatroj preskau nur por partopreni la sesan afrikan kongreson de Esperanto en la vilagho Anyronkope de Togolando. Gvidantoj kaj instruistoj de IZo zorgos pri tio en la jaro.

Kunsidoj kun instruistoj jam auguras bonajn rezultojn fine de la jaro. Gelernantoj de lastaj klasoj de ambau niveloj jam ekkotizas por festi en julio la centprocentajn rezultojn en la jarfinaj ekzamenoj. Aparta mencio koncernu ankau laborkondichojn, kiujn IZo-respondeculoj chiam volas iom pli bonaj en IZo ol en aliaj lernejoj privataj en Togolando. La laborantoj havu reprezentantojn, kiuj partumu en decidoj koncerne la dungitaron. Tio ebligos al IZo tre bone zorgi pri la tuta laboro kaj jam nun scii pri la kvalito de la rezultoj fine de la lerneja jaro. Jes, certe, chio iros bone ghis la fino de la jaro. Pri tio chiuj estas certaj.


2- Kunvenoj de la gepatroj de la gelernandotoj de IZo
--------------------------------------------------
La unua kunveno de la gepatroj de la gelernantoj de IZo en tiu chi nova lerneja jaro 2015-2016 okazis la 10-an de oktobro 2015. Tiam devis okazi ankau la renovigo de la estraro de la asocio de la gepatroj de la gelernantoj de IZo. Dum la kunveno oni notis grumbladon de gepatroj, kio estis signo, ke IZo funkcias tre bone, char la taskoj de IZo estas eduki ne nur la infanojn, sed ankau ties gepatrojn. Tiel nobla estas la tasko de IZo en Togolando.

Dum la kunveno okazis bilanco pri la laboroj en la pasinta jaro. Ankau la malnova estraro de la asocio de la gepatroj de la gelernantoj de IZo prezentis sian bilancon. La grumblado de la kunvenantoj al IZo-gvidantoj fontis el la fakto, ke multaj gepatroj ignoras multon pri kunlaborado inter gepatroj kaj instruistoj por helpi al la gelernantoj. Dum la kunveno, kiu komence shajnis iom tumulta, respondeculoj de IZo faris veran kurson pri shanghado de pensmanieroj. Jes, homoj, unu post la alia komprenis, ke apartaj homoj estas la gvidantoj kaj instruistoj de IZo. Virino, kiu nove alvenis al la kvartalo diris :"Kian shancon mi havas por lupreni chambron en tiu chi kvartalo. Mi dankas Dion por tio. Mia filo montris al mi apartan econ de tiu chi lernejo dum la feriaj kursoj, kaj jen ankau mi lernas ion novan tie chi. Sukceson al la lernejo". Chu vi scias, ke tiu chi virino nun estas membro de la estraro de la asocio de la gepatroj de IZo-gelernantoj ?

Jes, dum la kunveno okazis ankau la elekto de la nova estraro. El la antauaj estraranoj nur unu povis reelektighi. Eble tio povos ion komprenigi al chiuj.  La nunan estraron gvidas eksinstruistino, kaj en ghi estas esperantisto kaj ankau aliaj homoj kleraj. Unua kunveno de la gvidantoj de IZo kun la nova estraro okazis la 24an de oktobro 2015. Chiuj kunvenantoj ghojis pri la kunveno, kiu eblgis al ili kompreni la spiriton de la instruado/edukado en IZo. Ili komprenis ankau kio estas ilia vera tasko kaj ankau la taskon de IZo antau ili. Tre klara kunlaboro por la bono de la gelernantoj kaj de la lernejo tiel naskighis.

Eble oni shatus koni la membrojn de la nova estraro, kiu gvidos la asocion ghis la fino de la lerneja jaro :
- Prezidantino : s-ino LAWSON-KROKO Delali
- Vicprezidanto : s-ro AKPAKA Amen
- Sekretario Ghenerala : s-ino SEWAVI Felicite
- Vicsekretario : s-ro AGBOLO Didier
- Kasistino :s-ino KODO Irenee
- Vickasisto : s-ro YACOUBOU
- Konsilantoj : s-roj SEGBEGNON Ablam, HALAOUI Nani, AGBEDANOU Koffi



Chio estas nun preta, ke la lerneja jaro estos tuta speciala por IZo : Esperanto-kurso pluiros, gelernantoj kaj ankau gepatroj pretigas sin por partopreni la sesan AKE-n en Togolando fine de decembro 2015, kunlaboro por la edukado de la infanoj kaj bona funkciado de IZo certas. Ho jes, IZo estas dorlotata, kio signas la tre agrablan etoson en ghi.

3- Esperanto kaj Sporto
--------------------
Nun vekighas la futbalteamo de la Esperantujo togolanda. Ekslernantoj de IZo konsistigis la chefan motoron. Trejnado jam komencighis. Certe la teamo ludos dum la jarfinaj esperanto-renkontighoj en Togolando. Chiuj esperantistoj estas petataj partopreni. Bonvolu informighi en Instituto Zamenhof.


 
4- El TIETo-kunveno
--------------------
 La lasta kunveno de TIETo okazis la 26an de septembro 2015. Multaj punktoj traktighis pri la laboroj de TIETo kaj de Instituto Zamenhof. Decidoj koncernis ankau jenajn punktojn :
- Libro pri dekjarigho de IZo
Ghi aperos iam, kiam estos respondeca homo por tio. Li/shi nun serchatas

- Memorlibro de Hans BAKKER
GBEGLO Koffi  zorgos pri tio. La libro enhavu ankau tekstojn pri la dudekkvina jarigho de la afrika agado de Hans BAKKER.

- ILEI-ekzamenoj en augusto 2015
Ekzamenoj de ILEI devus okazi en augusto 2015. TIS akurate sendis la peton al la prezidantino Mireille GROSJEAN de ILEI. Ghis nun la respondeculo de  TIS tute ne komprenas la rolon de Mireille GROSJEAN inter ILEI kaj TIS. Shi konfuzis chion komplice kun ADJE Adjevi. Finfine la testoj de la ekzamenoj ne povis alveni. Membroj de TIETo ankau kiu membras en TIS faros proponon al TIS pri ekzamenoj de ILEI en Togolando. Unue, cheesta kunveno de TIS okazos por pritrakti la aferon.

- Kunveno IZo kun APE
La gvidantoj de IZo devas kunveno kun la estraro de APE (Asocio de la gepatrojde la geleantoj de IZo). La kunveno okazos la 24an de oktobro 2015. Ambau organoj difinos la bazon por glata kunlaboro.

-Manghostila projekto de IZo
Nun multaj homoj konscias, ke plejparto de la malsanoj fontas el malbona nutrado. TIETo shatus el kontribui en la disponigado de salubraj manghajhoj al homoj. Tial ghi starigos tiucelan projekton. S-ro GBEGLO Koffi zorgos pri tio.

-Butiko de IZo
la butiko de IZo funkciu plentempe. Jam ghi enhavas la produktojn de ALLIANCE IN MOTION. Baldau aliaj aldonighos. Necesas trovi metodon por bone altiri klientojn.

- TIETo en 23a TEK
Kiel kutime, TIETo pliafoje helpos en la okazigo de la Togolanda Esperanto-Kongreso. Ghi rilatos kun la estraro de UTE por scii kion UTE bezonas de ghi.

- IZo kaj Kolegio en Anyronkope
TIETo decidis iomete helpi en la plibonigo de instrulaboroj en kelkaj lernejoj togolandaj. La unua lernejo tiel helpita estas la kolegio de Anyronkope. TIETo interkonsilighos kun ili pri la organizado efika de la instrulaboroj. Kontakto jam ligihis inter TIETo kaj la asocio de la gepatroj de la gelernantoj.

=============
CHIES VOCHO
============
La chi-sekvaj artikoloj estas de GBEGLO Koffi

1-Kion ni bezonas ? Cu konon au diplomon ?
-----------------------------------------
Kiun diplomon Esperantan havis Zamenhof antau ol krei Esperanton ?  Tiu chi demando koncernas ankau aliajn esperantistojn : Anatonio Grabowski, Edmont Privat, Humphrey TONKIN, Osmo BULLER, ktp. Rigarde al la medio neesperanta, oni povus rimarki ankau tie tian fenomemon.

Kiun diplomon la homoj havas pri seksikunigho ? Neniun tamen, chiu perfekte faras tion, chu ne ? Hejme chiu klopodas perfekte pretigi sian manghon, lavi vestajhojn, zorgi pri la domo, ktp ? Kiun diplomon oni havas pri tio, antau ol fari tiujn multajn laborojn ?Tamen chiuj homoj havas ion, kio ebligas al ili fari chiujn laborojn. Pri kio temas ?

Kion oni scias, tion oni facile faras. Kiu scias konduki motorciklon, tiu facile veturigas homojn. Do, por ion fari oni devas havi konojn pri la afero.Oni devas scii tion. Kiu havas diplomon pri panfarado, chu tiu automate povas fari panon ? Chiu respondu kiel li/shi volas.

Asu kaj Ese estas ghemeloj. La unua magistrighis pri biologio kaj nun daurigas siajn studojn eksteradrike. Ese restis en sia lando senlabore. Char la vivteno estas vere malfacila al li, venis al li ideo: Utiligi la diplomon de Asu. Jen li faris kopion, kaj iris serchi laboron. Li farighis instruisto pri biologio en liceo. Kio aldonindas, tio estas, ke Ese lernis ghis la la kvara klaso de kolegio. Ese komencis la laboron. Chu vi povas diveni la sekvon ?
la gelernantoj nenion komprenas, ankau la aliaj instruistoj, jes ankau la liceestro.  Tute ne eblas ion kontroli, char Asu kaj Ese tiom similas inter si, ke estas ege malfacile scii kiu estas kiu.Ech saman skribmanieron ili havas. Nun enketo estas farata por kompreni la situacion.  Ese havas diplomon, sed ne la scion. Simila afero okazis ankau al Charde.

Tuj post la sukcesoo che la abiturienta ekzameo Charde eklaboris kiel instruisto, kaj tiam lernigis matematikon al gelernantoj de unua kaj tria klasoj de kolegio. Tiam alia instruisto, kiu diplpomighis pri instruado de matematiko en tiucela pedagogia lernejo, zorgis pri la aliaj klasoj.  Post unu jaro da laborado, la lernejestro konfidis chiujn klasojn al Charde, ke li instruu tie matematikon. Tiam la lernejestro aldonis :"Mi tute ne komprenas, ial oni donas diplomojn al tiaj, kiuj neniel kapablas instruis tion, por kio ili estas formitaj". Kion ni komprenu el tio ?

Dum la lernado oni unue zorgu pri scioj, kiujn oni havu buntaj konforme al tio, kio oni faros per tiuj scioj. Havante la sciojn, oni povos facile havi diplomon. Sed, kiam oni celas nur diplomon, oni povas surtreti regulojn kaj ech provi korupti kiel okazas nun chie tra la mondo. Tuj venas demando :" Inter Esperanta diplomo kaj Esperantaj konoj, kiuj pli gravas ?". Eble la respondeculoj pri instruado en la Esperanta movado povus respondi.

Kiam oni estis dungonta novan gheneralan direktoron por UEA, tiam oni petis de la kandidatoj, ke ili disponigu movtileteron kaj vivpriskribon. Ne tiam oni petis diplomon. Tio montras klare, ke per la motivletero kaj vivpriskribo oni povos havi abundan informon pri la kapabloj kaj scioj de la kandidato. Do, scioj pli gravas ol diplomoj. Kial do Esperantistoj tiom luktas por diplomoj, dum ili per agoj siaj montras alian flankon de de sia esperantisteco ?

Afrikaj esperantistoj devas funde pripensi tiun chi aferon. Kurson Esperantan ili organizu tre bone konante la bezonojn de la medio kaj disvolvi la kurson, ke la gelernantoj povu akiri la necesajn sciojn tiurilatajn. Gravas la scioj, kaj tial ne devige ili trapasu ekzamenon. Che la fino de la kurso oni donu atestilon al chiuj lernintoj. Chiu atestilo havu nomon de la bezono, kiun oni shatus kontentigi per la kurso, ekzemplo ATESTILO PRI KONVERSACIO EN LERNEJOJ. Tie chi  precipas temoj pri lernejaj aferoj. Tio chi estas nur ideo, de kiu oni povas tiri multon kaj ankau elpensi ion alian por helpi, ke afrikaj esperantistoj chiam uzu Esperanton.

2-Miaj mentoroj
----------------
La francoj Leo LENTAIGNE, Roland LEVREAUD, Jean-Paul BEAU, Ojano RAPLEY, Bernard SCHNEIDER, Ferdi VINDE, Raymonde COQUISART, Renee TRIOLLE, ktp kaj aliaj esperantistoj kiel Hans BAKKER (kaj lia edzino ANS), Nelly HOLEVITCH, Hemmo TIETTI( kaj lia edzino Veera), Kep ENDERBY, Haldo VEDIN, Wim POSTHUMA,   Giorgio SILFER, Petr CHRDLE, Ian FANTOM, Peter WEIDE, Djemil KESSOUS, Vilhelmo LUTERMANO, ktp estas homoj, kies ideoj tute plachas al mi. Rekonas mi, ke ankau Renato CORSETTI estas ne malbona, sed liaj politikaj tendencoj ne ebligas al li chiam montri la aferojn tiaj, kiel ili estu/estas. Mi ne povis korespondi regule kun aliaj homoj, sed mi rekonas ankau Humphrey TONKIN sekvinda persono. El tiuj homoj, iuj havas apartan mencion en mia vivo.

Unualoke estas Hans BAKKER (ka lia edzino Ans) kaj Nelly HOLEVITCH. Kiuj sekvis la iradon de Afrika agado ekde de 1980 ghis 2006 povus tion scii. Hemmo kaj lia edzino Veera multe ekzemplis al mi. Li diradis :"Koffi estas kulturhomo, ni helpu lin tiuterene". Kiam mi estis en Finnlando en 1989, tiam mi povus restadi tie por labori, char laboron oni preskau trovis por mi. Hemmo diris :"Afriko bezonas homon kiel Koffi por sia Esperanto-movado. Koffi reiru hejmen". Mi tute ne kontrauis kaj tial revenis al Afriko, kie mi pluestas nun." Jam antau Hemmo, Leo LENTAIGNE  en 1983 diris al mi "Vi estas tiom promesplena lernato, ke mi dedichos mian tempon por via lernado. La movado afrika estos en viaj manoj". Leo havigis multajn verkajhojn  al mi, kaj ech eldonis broshureton el artikoloj miaj.Samalandano lia, nome Jean Paul BEAU korespondadis kun mi ghis sia morto. Li tiam insistadis pri mia laboro por Afriko, kaj certigadis al mi, ke mi faros multon por Esperanto en Afriko. Vere, de tiuj homoj mi lernis multon. Ne chio, kion ili diris mi trovas bona por mi, sed multon mi cherpas el iliaj vivoj respektivaj. Ankau el la kondutoj de aliaj homoj kiel Osmo BULLER, Mark FETTES, Martin SCHAEFFER, Lee JUNGKEE, Stefan MCGILL, ktp mi cherpas ion, char ili ebligas al mi scii, ke apud homoj sekvindaj estas aliaj, kiujn oni atentu sekvante la sekvindajn.  Mi ne kashu al vi, ke multaj el tiuj homoj estas por mi pli ol mentoroj. Kiuj ili estas ?

Dankon Hans BAKKER (kaj lia edzino Ans), char via kunlaboro kun mi faras, ke mi nun estas tute kompleta homo bone konante min kaj sciante kion ghuste mi volas. Tiu danko iras ankau al Nelly HOLEVITCH, kiu antau ol morti klare diris al mi :"Koffi, nun vi suferas multon. Sciu ke vi estas sur la ghusta vojo, kaj vi atentu, ke kontraustraroj ne devojigu vin, char sur tiaj vojoj abundas obstakloj." Jes, en nia vivo, ni trovu homojn, kies agadoj inspiru nin. Tion mi trovis en Hans BAKKER ( kaj lia edzino), en Nelly HOLEVITCH, en Hemmo TIETTI kaj lia edzino Veera kaj ankau en aliaj homoj el la supre menciitaj. Tiuj homoj tute ne diris al mi, ke mi inspirighu de iliaj kondutoj, sed mi mem trovas tion tute bona. Jes, ja pliaj inspiroj okazos char mi estas nun tro juna kun mia agho 59 ekanta kaj kiu ebligas al aliaj scioj/konoj  sorbighi en min, kio vere helpos en mia nuna vojo al doktorigho antropologio religia. Chu chiu homo havu mentoron ?

Konatighante kun FIAD (Federacio Internacia de Ambasadoroj de Disvolvado) de s-ro Armand Patrick POGNON kiel fondinto kaj tutmonda prezidanto nuna, mi tuj komprenas, ke niaj unuaj mentoroj estas niaj gepatroj. Jes, mia patro estas tre potenca fishisto kaj terkulturisto, kaj mia patrino, kiu devis zorgi pri siaj gefratoj post la frua morto de sia patro,estis tre movighema en la trovado de manghoj al siaj prizorgatoj. Sekvis homoj de niaj chirkaujhoj, kaj kiujn ni povas trovi la mentoroj, tiuj estas homoj respektindaj, famaj en la medio pro speciala afero favore la homaro. En nia Esperanto-movado, Zamenhof estas mia unua mentoro, kiun sekvis Hans BAKKER. Eble mi reiru iomete al mia medio afrika : Armand Patrick POGNON, Thomas SANKAKARA, Patrice LUMUMBA, J. J. RWALINGS, ktp.

Estas por ni devo konstante informighi pri homoj, kiuj faras multon al la homaro, ni konu ilin kaj iliajn karakterojn, kio ege helpos nin jughi pri multaj aferoj, kiuj okazas nun en la mondo kaj aparte en Esperantujo. Kiuj vere tion faros, tiuj tuj malkovros, ke multaj gvidantoj de Esperanto-organizajhoj konscie/senkonscie malbonfaras al Esperanto per siaj agadoj. Necesas do ne sekvi tiajn, sed iri la spurojn de la aliaj.

Dankon, Hemmo TIETTI kaj lia edzino Veera
Dankon, Hans BAKKER (kaj lia edzino Ans),
Dankon, Nelly HOLEVITCH
Dankon, Giorgio SILFER,
Dankon, ktp,
Viaj laboroj tiom multe impresis min, ke mi taskas al mi chiel ajn zorgi ke Esperanto en Afriko vere kontribuu en la disvastigo de Esperanto tra la mondon kaj ankau  al  konsciigho de afrikanoj pri sia afrikitudo. Kiuj faras tiajn grandajn laborojn, tiuj inspiru nin per siaj agadoj kaj certe ankau ni estos tre utilaj al ni, kaj certe iam estos mentoroj por la nova generacio. Afriko disvolvighu bazighante unualoke sur afrikajhojn. Tion mi komprenis el la konduto de miaj mentoroj Esperantaj kaj neEsperantaj.  Tiun chi verdon vojon tre homozan mi sekvu, chiam atentante la enton HOMO, kies diversaj specioj movighas sur ghi.

3- Kiu respondecas pri nia morto
---------------------------------
Certe chiuj afrikanoj scias, ke neniu mortas mem en Afriko. Kiam mortis iu, oni tuj diras, ke iu alia mortigis lin per nevidebla mortigilo, kiu povas esti fortoj paranormalaj. Tiel oni konsultas oraklojn, ke oni konu la veran kulpulon. Tiel okazas ankau antau la morto, kiam iuj malsanighas. Oni tiel pensas pri eksteraj kialoj neniam pensante, ke ankau la mortinto estu la kialo de  sia morto. Eble iuj tuj demandus :" Chu tiel oni pensas ankau pri homoj kiuj glutas venenon por mortigi sin au tiuj kiuj pendigas sin ?" Necesas esti en la medio por havi la respondojn. Konato pendigis sin per propra tuko kaj mortis. Tuj oni kulpigis alian loghanton de la vliagho, kiun oni preskau senkapigis. Do, chiam la morto havas kialon eksteran. Chu tio estas vera ?

Se iu nun diras al ni, ke ni chiam respondecas pri nia morto, chu chiuj ni tion akceptos ? Jes, estas tre malfacile akcepti tion kaj oni pretas doni multajn ekzemplojn. Ni vidu : homon, kiu mortis pro alta sengopremo, chu ne la malsano mortigis lin ? Por respondi la demandon, oni iomete pensu pri la kialo de la malsano. Tio validas ankau pri aliaj malsanoj.

Kancero mortigas, sed chu oni  nun konas la kialon de la apero de kancero ? Lau la biblio homoj vivadis pli ol okcent jarojn. Chu tio estas vera au nur legendoj ? Chiu rajtas doni sian respondon. Kio sciendas, tio estas, ke medicinisto deklaras malsanulojn neniam kuraceblaj kaj baldau mortontaj, sed tiuj homoj vivi pli longe, kaj poste,  la medicinistoj mem portis antau ili. Chu oni scias kial ? Jes, la mortonto diris kun certeco, ke li ne mortos. Jen do la morto fughis de li. Chu ni povas kompreni, ke neniu krom ni mem respondecas pri nia morto ? Pripensinda afero.

la scienco tiom sklavigas la mondon, ke chion oni volas solvi per ghi. Jen oni estas preskau cerbolavita per la sciencajhoj, ke oni forgesis la potencon kiun ni havas kiel homo, parto de Dio, jes Dio. Chu ni tiel kondutu ghi nia fino.  Ne, neniam plu. Nunaj homoj devas enmemighi por kompreni la aferon. Oni devas iri al unuaj tempoj por relerni tion, kion oni lasas tie.  La homo valoras pli ol tio, kion ni vidas. la homo estas ne nur korpo, sed io pli. Tiun chi "io-n" oni devas koni, kaj nur tio povas helpi al ni atingi tion, kion ni volas. La instruoj de la libroj tiel nomata SANKTAJ vere limigas nin. Kvankam ili havas bonajn konsilojn, ili tute ne estas de Dio. La vortoj de Dio trovighas nur en la homa korpo, kaj en la naturaj leghoj kiuj chirkauas nin. Chiuj problemoj de la nuna mondo fontas el tiu nekono de tiuj leghoj kaj de la forto, kuin Dio enigis en la kreajhoj.

Homo estas ne nur korpo, sed IO PLI. De tio chi dependas la sukceso au malsukceso de homo. Necesas koni tion scii, ties regulojn, por orienti sian vivon por vivi tiom longe kiom oni volas.

4- Medicino kaj sanacino
------------------------
Kiam aperas malordo en la korpo de la homo, tuj oni konsilas la homon viziti kuraciston, jes mediciniston. Tiu chi estas vere fakulo pri la afero kaj faras sian laboron. Chu li chiam sukcesas ? Pripensinda afero. Necesas iri en hospitalon por vidi, ke multaj malsanuloj ne povas resanighi, char mankas la adekvata kuracilo. La medicinisto uzas kion ili lernis en universito por redoni sanon, sed tio ne chiam sukcesas.

Malsanulon la medecino deklaris neresanigebla. la koncernata homo forlasis la malsanulejon kaj pasigis siajn lastajn tagojn hejme. Venis al li amiko, kiu tuj diris al li, ke li trovos por li resanigiston.  Vere, la malsanulo tute ne kredis. Jen do oni venigis la homon, kiu per simpla dekotajho resanigis la malsanulon. Chu la medicino rekonas tiun chi metodon ?  Jes, la medicino havas sian limon. Ghi uzas nur regulojn starigitajn de la homoj mem por kuraci. Char la homoj mem plejparte limigis sin en siaj pensoj, jen ankau iliaj reguloj medicinaj estas limigitaj. Jes, ekzistas homoj, kiuj agas alimaniere ol la plejmulto. Nur tiuj chi scias, ke oni devas iri trans la medecinon por zorgi pri la sano.

En la vorto MEDICINO nenio rilatas al la sano, sed ja al MED-ikamento. Tial la medicino devas uzi nur la regulojn/eltrovajhon de la medicino por kuraci. Nun estas aliaj tendencoj por resanigi. La homoj de tiuj tendencoj asertas, ke la medicino estas vere limigita. Ili pensas pri io, kiu unue zorgu la la tuta sano de la homo, jes ne nur la homan korpon oni konsideru, sed la TUTAN HOMON, kio la homo estas. Jen naskighas la nova termino SANACINO. Temas pri tuta aro da metodoj por resanigi. Ankau la preventa parto ekzistas. Ghi tute ne estas uzo de vakcinoj, sed konscigho pri la forto en la homo, kiun la homo povas uzi por resti chiam sana. Kiam iu malsanighas, oni devas unue esplori tiun flankon de la afero antau ol ekkuraci.

Kion oni povas nun noti, tio estas, ke medicinistoj pli okupighas pri sia richigho ol pri la sano de la  homoj. Kiam oni iras konsulti la mediciniston, li tuj cerbolavas la pacienton, ke li estas grave malsana. Tuj oni komprenigas al la paciento, ke oni povas kuraci lin, sed tio necesigas multan monon. Se la paciento havas monon, li donas, pli donas, donegas..... Ne tiel kondutas SANACINISTO. Kiam tiu chi konsultas, li tuj donas esperon al la paciento, ke nenion gravan li havas. Li tute ne parolas pri mono uzenda por la kuracado, sed tuj certigas la pacienton, ke  la malsano baldau pasos. En tiu chi konfido ekas la kuraclaboro de la sanacinisto, ki uzas multajn metodojn por chiam esperigas la pacienton, kiu ech se morto venos, atingos la alian mondon tute ghoje. Tie chi tute ne estas akuzo al la medicinistoj. Se io kulpos, tio estos la medicino au la homoj, kiuj elpensis ghin. Tiuj homoj devas nun pli profunde esplori la aliajn eblecojn por resanigi.

Por SANACINO ekzistas ne nekuraceblaj malsanoj, sed nekureblaj malsanuloj. Jes, la malsanuloj akceptas, ke ili estas enkuraceblaj, kio mortigas lin.

Kiu shatus kontakti sanacinistojn, tiu rilatu kun la redaktio de OVo.

Chiam en bona sano la homo estu, char la bona sano estas la donaco de Dio al chiu, kiel estas de aliaj aferoj, kiujn Dio gracie disponigas al chiuj kreajhoj.

PS:
La vorto DIO en la artikolo estas la esperantigo de MAWU (mau) en la libro MIA KREDADO II de GBEGLO Koffi. Alia nomo de tiu chi Dio estas FUKRo (La Forto la Universon Kreanta kaj Reganta) uzata de GBEGLO Koffi.

 

===================
PODIO DE KREDOJ
===================

1- Mia kredado II:
===================
 Tria chapitro  :  LA RESPONDECO HOMA

La agado de la homarhelpantoj estas direktita al la aliaj homoj. Chu tiuj chi  estas naskitaj nur por esti helpataj ? Certe ankau ili devas ion fari per helpi la aliajn. Iam, mi diris al Hans BAKKER :" Ech per la neniomo, kiun oni havas, oni devas helpi la aliajn". Unue, Hans ne konsentis, sed iom poste diris, ke mi tute pravas. Jes, chiu el ni sur tiu chi tero devas ion fari por kontribui al la felicho sur la tero. Se la homarhelpantoj ekzemplas al ni, tio signifas, ke ankau ni devas ion fari. Jen  Mikkael Aivanhov  tute konsentas. Subaj tekstoj estas de li.

Tekskto unua : La kampo de niaj respondecoj
--------------------------------------------

En chiuj kampoj - politika, socia, ekonomia, religia, morala -oni audas pri respondecoj. Egale chu prezidento, ministro, generalo, direktoro, gepatroj, instruisto, ktp, chiuj scias, ke ili respondecas. Granda nombro de homoj kaj okazajhoj dependas de ilia sinteno, de iliaj decidoj.

Fakte, la koncepto "respondeco" kovras multe pli vastan kampon ol tiujn, char chiuj kreajhoj estas ligitaj unu al la alia kaj influas sin reciproke. Spite al la shajno, aparteco ne ekzistas, estas iluzio, neniu estas disigita de la aliaj. Rezulte, ne nur per siaj agoj, sed ankau per siaj pensoj kaj sentoj, chiu el ni havas influon sur la aliajn estajhojn niamondajn. Tion oni sciu, por ghuste mezuri la amplekson de niaj respondecoj.

Indas pripensi pri tiu temo. Chiu el vi havas grandegajn respondecojn, kiujn vi povas uzi kiel rimedojn evolui, ighi pli konsciaj, pli klarvidaj, pli mastroj de vi mem. Kiel mirinda la certeco, ke per pura, nobla,luma vivo, vi povas orienti chiujn kreajhojn sur la vojon al bono ! Ech se shajnas al vi, ke viaj agoj neniel efikas, fakte io pozitiva vekighas, kiu ricevas pushojn. Kaj ankau se vi lasas vin gliti malsupren, vi influas la aliajn: vi kreas kondichojn favorajn al ilia falo.

Mi donu al vi ekzemplon. Vi longe kaj profunde meditis, sendante lumon kaj amon al la tuta mondo, kaj poste vi eliras por pashi sur la trotuaroj. Post kiam vi revenis hejmen, vi ne havas la impreson, ke vi faris ion ajn. Pri tio vi eraras. Se vi estus klarvida, vi vidus la bonon, kiun nescie vi faris al la homoj, kiujn vi renkontis au preterpasis. Iuj, kiuj projektis malbonfaron, forlasis sian intencon; aliaj, pertubitaj, senesperaj, retrovis iom da sereneco kaj kuragho. Chio dependas de la sincereco de viaj aspiroj.

Viaj enaj statoj ne koncernas nur vin, ili influas ankau la aliajn chirkau vi kaj vi pri tio respondecos... Se vi ne kredas min, mi tion bedauras, sed iutage vi rimarkos, ke mi pravis. Kiam vi alvenos sur la flankon , kaj oni diros al vi "Rigardu tiujn malfelichojn, akcidentojn, krimojn, ankau vi estas kauzo, pro vi tiuj estuloj suferis", kiom ajn vi protestos dirante, ke vi neniam tiom malbone agis, oni respondos :"En tio vi partoprenis, kaj iuj vere suferis pro vi: viaj pensoj, viaj sentoj kontribuis al la fakto, ke aliaj kauzu al ili malbonon".

Ni respondecas ne nur pri niaj agoj, sed ankau pri niaj pensoj kaj sentoj, char ili agas kiel fortoj en  le nevidebla mondo por orienti la estajhojn al mallbono au al bono.

Teksto dua : RICEVI kaj DONI
-----------------------------

Je naskigho vi ricevas de la gepatroj, korpon, iuj diras : vivon. Poste, dum multaj jaroj, ili vin nutras, vestas, loghigas kaj edukas. Tiel amasighas grandega shuldo. Multaj rifuzas ghin agnoski : ili kritikas la gepatrojn, kontraustaras ilin, opinias, ke ili shuldas nenion al ili. Nu, tio estas malhonesta. Ech se ili ne estas perfektaj, viaj gepatroj amis vin, faris al si zorgojn pri vi, flegis vin, kiam vi malsanis. Chu chio chi estas nenio ? Sciu, ke vi havas shuldon unue al viaj gepatroj.

Due, vi havas shuldon al la nacio, al kiu vi apartenas, char ghi transdonis al vi tutan heredajhon kulturan kaj civilizan, kun bibliotekoj, laboratorioj, universitatoj, teatroj? Ghi disponigas al vi shoseojn, fervojojn, shipojn, aviadilojn, siajn armeon kaj policon por protekti vin. Trie vi shuldas ion al via raso, char ghi donis al vi korpan tipon kun specifa haut-kaj harkoloro, psikan strukturon, pensmanieron.

Kaj ne per tio chio finighas, vi havas shuldojn ankau al la planedo, tiu donema tero, kiu nutris kaj portis vin?kaj ankau al la tuta sunsistemo, char dank?al suno kaj planedoj ni konstante estas subtenataj kaj vivigataj. Al la tuta universo? Fine al la Sinjoro?

Egale chu ni volas au ne, ni konstante prenas, prenas, prenas, kaj nun ni shuldas multon.se vi volas konduti kiel justulo, vi konsciu tiun shuldon. Tial amu unue viajn gepatrojn, bonfaru al ili,por repagi, kion vi shuldas. Per viaj agado, pensoj, sentoj,strebu repagi ankau al la socio,al la nacio, al la tuta homaro, al la sunsistemo, al la tuta kosmo, kaj fine al Dio.tiamaniere vi saldos viajn shuldojn, kaj naturo tiam agnoskos vin kiel homon saghan.chiujn, kiuj ne agas tiel chi, ghi rigardas shtelistoj, malhonestuloj, kaj ghi sendas al ili korektadoj, instrui ilin saghigi.

Kaj per chio, kion ni cherpas el naturo : aero, akvo, varm, lumo... ni kreas shuldon? Sed char ni ne povas redoni tiujn bonajhojn lau la formo, lau kiu ni ricevis ilin, kaj krome ne povas saldi tiujn kontojn per mono, ni devas pagi tiun shuldon per amo, dankemo, respekto, nia volo studi chion, kion la Kosma Inteligento skribis en la granda libro "NATURO". Ni ankau likvidas nian shuldon bonfarante al chiuj kreajhoj, donante al ili niajn lumon kaj varmon sub la formo de ghustaj kaj rektaj pensoj, kaj de sentoj markitaj per malvarma donemo.

Ne pro tio, ke ni povas redoni ion ricevitan samforme, kiel ni tion ricevis, ni povas diri al ni, ke ni shuldas nenion. Donis al ni nian korpon Tero, kaj al ghi ni iam redonos ghin, neeblas tion eviti; ghis tiu tago, dum ni vias, ni konservas nian korpon, ne estas petite, ke ni donu ghin. Kion ni povas doni, tio estas nia vibrado, niaj elsendajhoj de lumo. En sia laborejo, la Sinjoro kreis la homon, por ke li disradiu tra la tuta universo. Homo ricevis esencon de lumo, kiun li senchese povas pliampleksigi, vivigi kaj sendi spacen. Jen novaj ideoj por vi ! En la fizika sfero ni estas limigitaj, sed en la spirita niaj ebloj estas senlimaj; kaj ni povas redoni centoble tion, kion ni ricevis.

Konkludo
--------
Ni naskighis, spiras, trinkas, marshas, ...uzas diversajn aferojn. Chu ni pagas por tio ? Tute ne ! Ni sciu, ke ni ja shuldas. Kiel repagi, tion la supraj vortoj aludas. Chu chiuj rekonas tion kaj repagas ? Kiom da homoj faras tion ? Certe estas pagantoj kaj nepagantoj. Tiel divighas la mondon en du grupojn. La sekva chapitro parolos pri tio.
 

2- La dekdu pruvoj pri la neekzisto de Dio (daurigo de la teksto en OVo 74) ---------------------------------------------------------------------------
Dua argumento :
La multeco de dioj pruvas ke ekzistas neniu.
La Dio reganto estas kaj devas esti potenca kaj justa, senlime potenca kaj senlime justa.
Mi asertas ke la multeco de la religioj atestas ke mankas al ghi potenco kaj justeco.
Ni ignoru la mortintajn diojn, la aboliciitajn kultojn, la malaperintajn religiojn. Da ili oni nombras milojn kaj milojn. Ni parolu nur pri la nunaj religioj.
Lau la plej seriozaj taksoj, ekzistas nuntempe okcent religioj kiuj partigas la imperion el mil sescent milionoj da animoj kiuj loghas nian planedon. Ni ne dubu ke chiu el ili imagas kaj proklamas ke nur propra Dio estas vera, autenta, nediskutebla, ununura, kaj ke chiuj aliaj dioj estas dioj fantaziaj, falsaj dioj, dioj nelicaj kaj senvaloraj, ke pia ago estas ilin kontraubatali kaj venki.
Mi aldonu ke, se estus nur cent religioj anstatau okcent, se estus nur dek, se estus nur du, mia rezono estus samvalora.
Nu! Mi asertas ke la multeco de tiuj dioj atestas ke ekzistas neniu, char tio pruvas ke al Dio mankas chu potenco, chu justeco.
Se potenca, ghi povus alparoli chiujn same facile kiel al kelkaj. Se potenca, ghi povus sin montri, sin riveli al chiuj sen pli da malfacileco, ol por sin riveli al kelkiuj.
Homo – iu ajn – povas sin montri, povas paroli nur al limigita homorondo ; ghiaj vochkordoj havas lautecon kiu ne kapablas transpasi iujn limojn ; sed Dio povas !...
Dio kapablas paroli al chiuj – sendepende de la nombro da tiuj – same facile kiel al malmultaj. Kiam ghi levighas, la vocho de Dio, povas kaj devas tondri chiukontinente. La dia vocho ignoras distancon kaj obstaklojn. Ghi trairas la oceanojn, grimpas al la suproj, transpasas chiujn spacojn sen kroma malfacileco.
Char ghi emis – tion asertas la religio – alparoli la homojn, sin riveli al ili, konfidi al ili siajn celojn, indiki al ili sian volon, konigi al ili sian leghon, tial ghi povus paroli al chiuj ne pli malfacile ol paroli al manpleno da privilegiuloj.
Tion ghi ne faris, pruve iuj ghin negas, iuj ghin ignoras, pruve aliaj starigas iun dion kontrau tiuj konkurencaj.
En tiu kunteksto, chu ne estus pli saghe pensi ke ghi parolis al neniu kaj ke la multnombraj revelacioj estas nur kekaj, tial ke ghi ne povis paroli al chiuj ?
Se tiel estas, mi akuzas ghin pri senpovo.
Kaj, se mi ne akuzas ghin pri senpovo, mi tamen akuzas ghi pri maljusteco.
Efektive kion opinii pri tiu Dio kiu sin montras al kelkiuj, kaj sin kashas de aliaj ? Kion opinii pri tiu Dio kiu adresighas al iuj, kaj plu silentas por aliaj ?
Ne forgesu ke la reprezentantoj de tiu Dio asertas ke ghi estas la Patro, kaj ke ni chiuj, samrange kaj samnivele, estas la amataj infanoj de la Patro kiu regas en la chielo.
Nu ! Kion vi opinias pri tiu Patro kiu, plej atentema al kelkaj privilegiuloj, rivelante sin al ili, eltiras ilin el la angoroj de la dubo, el la torturoj de l’hezito, dum ghi intence kondamnas la plejmulton el siaj infanoj al la turmentoj de la necerteco ? Kion vi opinias pri tiu Patro kiu sin montras al parto de sia infanaro per la blindiga helo de Sia Moshto, dum por aliaj, ghi restas chirkauata de tenebroj ? Kion vi opinias pri tiu Patro kiu, postulante de siaj infanoj kulton, respekton, adoron, alvokas kelkajn elektitojn ke ili audu la parolon de la Vero, dum, plenkonscie, ghi rifuzas al la aliaj tiun favoreton ?
Se vi taksas tiun Patron justa kaj bona, vi ne estu surprizita ke mia opinio estas malsama.
La multeco de religioj proklamas do ke al Dio mankas povo kaj justeco. Nu, Dio devas esti senlime potenca kaj senlime justa ; tion asertas la kredantoj ; se al ghi mankas unu el tiuj atributoj : potenco au justeco, tiam ghi ne estas perfekta ; se ghi ne estas perfekta, ghi ne ekzistas.
La multeco de dioj demonstras do, ke da ili ekzistas neniu. 

(daurigota en OVo 77)


===================
F E L I E T O N E
===================

La tre konata kaj grava Homo  J. KRISHNAMURTI  proponas ion al ni en sia libro EDUKO kaj VIVSIGNIFO. 

Eduko kaj vivsignifo
Kiam oni vojaghas chirkau la mondo, oni vidas ghis kia eksterordinara grado homa naturo estas chie la sama, en Ameriko kiel en Hindio, en Europo kiel en Australio. Ni kvazau shablone produktadas homan tipon, kies precipa vivintereso estas trovi sekurecon, farighi gravulo au tutsimple sin amuzi senpripense.
Konvencia eduko igas malfacila la sendependan penson. Konformiteco kondukas al trivialeco. Diferenci de grupo au rezisti la medion estas nefacila kaj ofte danghera dum ni kultas al sukceso. Tiu aspiro al sukceso- tiu celado al rekompenco chu en la materia mondo chu en la t.n. spirita, kiu estas prisercho de ekstera au interna sekureco, deziro pri komforto – tiu tuta procezo sufokas malkontenton, forigas spontanon kaj naskas timon. Kaj timo baras la inteligentan komprenon pri la vivo. Poste, pro la maljunigho, la menso malakrighas kaj la koro farighas malsentema.
Serchante komforton kaj bonfarton, ni ghenerale rifughas en angulo de la vivo, kie trovighas minimume da konfliktoj, kaj poste ni timas eliri el tiu rifughejo. Tiu timo al la vivo, al la lukto kaj al novaj eksperimentoj, mortigas che ni la aventuremon. Nia tuta eduko, chiuj influoj de nia medio, igas nin timi malsimili niajn najbarojn, au pensi kontrau la establitaj sociaj normoj, kaj igas nin false respektemaj al autoritato kaj tradicio.
Feliche, estas kelkaj sinceraj personoj, kiuj emas ekzameni niajn homajn problemojn sen ajna antaujugho, sed en la plimulto el ni  ne ekzistas reala malkontentemo. Kiam ni senkomprene cedas al la medio, nepre malviglighas la ribelemo, kiun ni eble havis, kaj niaj respondecoj baldau mortigas ghin.
Estas du ribelspecoj :la perforta, kiu estas nurnura reago sen kompreno kontrau la establita sociordo, kaj la profunda, psika ribelo de la inteligento. Multaj ekribelas kontrau la establita ortodokseco nur por fali en novajn ortodoksajhojn, en novajn iluziojn, kaj en kashajn indulgojn por si mem. Kio ghenerale okazas, tio estas ke ni apartigas nin de grupo  au idealaro nur por identighi kun alia grupo kaj alighi al novaj idealoj. Tiel ni kreas novan pensnormon, shablonon, kontrau kiu ni devos plian fojon ribeli. Reago naskas nur oponon kaj chiu reformo kaj chiu reformo necesigas postajn reformojn. Sed inteligenta ribelo ne estas reago : ghi akompanas la konon pri si mem, tiun memkonon kiu estas akra percepto pri niaj pensoj kaj sentoj. Nur alfrontante la eksperimenton tiel kiel ghi prezentighas, sen proveviti perturbighojn, nur tiel ni plutenas vigla nian inteligenton, kaj tre vigla inteligento estas la nura vera gvidilo en la vivo.
Sed, kio estas la vivsignifo ? Por kio ni vivas kaj luktas ? Se ni estis edukitaj nur por atingi honorajhojn au bonan pozicion, por esti eficientaj au estri aliajn, do niaj vivoj estas malplenaj kaj malprofundaj. Se ni estis instruitaj nur por esti scienculoj, erudiciuloj au konavidaj fakuloj alkrochitaj al libroj, do ni kontribuas al la detruo kaj mizero de l’mondo.
Char fakte ekzistas pli alta kaj pli nobla vivsignifo, kian valoron havas nia eduko, se ni malkovras ghin neniam ? Ech se ni estus kleregaj, ni tamen ne havus profundan integrighon de penso kaj sento, niaj vivoj ankorau estus malkompletaj, kontraudiraj kaj turmentataj de chiuspecaj timoj. Tiel longe dume eduko kulturas neintegran vivbildon, ghi do havas malmulte da signifo.
En nia nuna civilizo, ni dividis la vivon lau tiom da fakoj, ke eduko ne multe signifas, krom instrui profesion au difinitan teknikon. Anstatau veki  la tutan inteligenton de individuo, eduko instigas lin alghustighi al shablono kaj sekve malhelpas lin kompreni sin mem kiel totalan procezon. Provi solvi la multajn vivproblemojn che iliaj respektivaj niveloj, tiel apartigitajn en siaj kategorioj, montras kompletan mankon de kompreno.
Individuo konsistas el malsimilaj entoj, sed eksenti iliajn diferencojn kaj stimuli la disvolvighon de difinita tipo, alportas multajn kompleksajhojn kaj kontraudirojn. Eduko devus efektivigi la integrighon de tiuj apartigitaj entoj, char, sen integrigho, vivo farighas serio de konfliktoj kaj suferoj.
Kion valoras la kapablo de juristoj, se ili eternigas la disputojn ? Kion valoras kono, se ghi daurigas la konfuzon ? Kion valoras industriaj kaj teknikaj  kompetentoj, se ni uzas ilin por nin detrui unu la alian ? Kion signifas nia ekzistado, se ghi naskas perforton kaj kompletan malfelichon ? Kvankam ni eble havas monon au scias gajni ghin, kvankam ni eble ghuas niajn plezurojn kaj niajn organizitajn religiojn, ni estas en dauraj konfliktoj kun ni mem.
Ni devas distingi tion personan disde tio individua. Tio persona estas akcidenta kaj akcidentaj estas por mi la naskigh-cirkonstancoj, la medio kie ni kreskis, kun sia naciismo, siaj superstichoj, siaj klasaj kaj rasaj apartigoj kaj siaj antaujughoj. Tio persona au akcidenta estas nur momenta, kvankam tiu momento povas dauri tutan vivon. Kaj char la nuna eduksistemo bazighas sur tio persona, akcidenta au momenta, ghi rezultigas pensdegeneron kaj memdefendajn timojn.
Ni chiuj estas lertigitaj de medio kaj eduko por serchi personan sukceson kaj sekurecon. Kvankam ni kashas tion per eufemismoj, ni estas dresitaj por kelkaj profesioj ene de sistemo bazita sur ekspluatado kaj sur de timo postulataj akiroj. Tia lertigo nepre alportas konfuzon kaj mizeron por ni kaj por la mondo, tial ke ghi kreas en chiuj psikajn barilojn, kiuj apartigas kaj izolas lin.
Edukado ne devas esti nura menslertigo. Klerigo igas eficienta sed ne integras. Tiel dresita menso daurigas la pasintecon kaj ne kapablas malkovri tion novan. Tial, por scii kio estas vera eduko, necesas ekzameni la tutan signifon de la vivo. Por la plimulto el ni, tiu demando ne estas unuarange grava kaj niaj eduksistemoj substrekas suprajhajn valorojn, kiuj faras nin kompetentaj en iuj kon-fakoj . kvankam kono kaj eficiento estas necesaj, tro emfazi ilin kondukas nur al konfliktoj kaj konfuzo.
Ekzistas am-inspirita eficiento, kiu atingas pli foren kaj estas multe pli granda, ol la efikeco inspirita de ambicio. Sen amo, kiu donas integran komprenon pri la vivo, eficiento naskas nur krudecon. Chu ne tio okazas chie en la mondo ? Niaj nunaj eduksistemoj estas kluchitaj en industriigo kaj milito. Iliaj chefaj celoj estas eficiento. Ni trovighas enkaptitaj en tiu chi kruelkonkura kaj reciproke detruiga mashinaro. Se eduko kondukos nin al milito, se ghi instruas nin detrui au esti detruitaj… chu ghi ne fiaskis tute ?
Por estigi veran edukon, evidentas, ke ni devas kompreni la signifon de la vivo entute, kaj por tio ni devas akiri la kapablon pensi rekte kaj sen sekvi  penslinion. Tro logika pensanto vere estas senpripensa, tial ke li konformighas al modelo, ripetas frazojn kaj lia penso rutine sekvas sulkon.
Ne eblas kompreni la vivon iel abstrakte au teorie. Kompreni la vivon estas kompreni nin mem kaj jen samtempe la komenco kaj la celo de eduko.
Vera eduko ne estas akiri konojn, kolekti kaj klasi faktojn, sed estas vidi la signifon de vivo kiel tutajho. Sed tutajhon oni ne povas kompreni lau unu el ties partoj, kaj tamen tion provas fari la registaroj, la organizitaj religioj, la autoritataj partioj.
La funkcio de eduko estas krei homojn integritajn, do inteligentajn. Ni povas akiri diplomojn kaj esti mekanike eficientaj sen esti inteligentaj. Inteligento ne estas nura kapablo stakigi informojn, nek fontas el libraroj, nek konsistas en lertaj memdefendaj reagoj au en agresaj asertoj. Kiu ne studis, tiu povas esti pli inteligenta ol erudito. Ni mezuras inteligenton lau ekzamenoj kaj diplomoj kaj disvolvis ruzajn mensojn, lertajn pretervidi la urghajn homproblemojn. Inteligento estas la kapablo percepti tion esencan, tion « kio estas »,  kaj veki.

(Daurigota en OVo 77)


===================
K O N K U R S O
===================
1- Hans BAKKER
--------------
Pri Hans BAKKER audadis multaj personoj. Li jhus mortis la 21-an de januaro 2015. Instituto Zamenhof ne ekzistus, se ne estus Hans. Tiel estas ankau por Afrika Kapitalo che UEA por financi Esperanton en Afriko. Hans verkis pri la afrika agado, partoprenis UK-ojn kaj tie havadis budon "AMIK'EN AFRIK'".
Lin afrikaj esperantistoj nomas "patro".
Tio estas kelkaj vortoj pri Hans BAKKER. Nun estas via vico skribi pri li.
Ju pli da informoj NOVAJ pri li, despli oni havas shancon por gajni la konkurson. Vian tekston vi sendu al jena adreso : Instituto Zamenhof <139izo2004@gmail.com>.
La konkurso dauros la tutan jaron, kaj fine de chiu monato estos almenau unu premio por partoprenantoj. La premioj konsistos el Esperantajhoj, kaj ankau el iom da mono. Plie la tekstoj ricevitaj eniros apartan libron omaghe al la karmemora Hans BAKKER.
Aldonindas, ke unu persono rajtas konkursi plurfoje.
Do, ek al verkado !


2- Deklamo de poemo de Zamenhof
-------------------------------
Dum la lernado de Esperanto de afrikaj esperantistoj per la la kurso FEREZ, studantoj konatighis kun la poemo LA VOJO de Zamenhof. Ne nur tiu chi poemo estas de Zamenhof. Ekzistas ankau aliaj tre signifoplenaj. Nun TIETo ege interesighas  ankau pri jenaj:

- La Espero
- Pregho sub la verda standardo
- Ho, mia Kor'
La unua parto de la konkurso konsistas el disponigo de la tekstoj de la poemoj al TIETo. Kiuj povos trovi la kvar tekstojn de la poemoj kaj ilin dispongi al TIETo, tiuj ricevos premiojn konsistantajn el Esperantajhoj kaj ech el iom da mono.Tiu chi fazo dauros ghis decembro 2015. En OVo 77 decembro aperos la premiitoj. 
La dua parto de la konkurso okazos dum la 23a TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso). Tiam la konkursantoj deklamos unu el tiuj chi poemoj prenita lote. Interesighantoj  enskribighos dum la unua tago de la kongreso.

***************************************************
SESA AFRIKA KONGRESO DE ESPERANTO EN TOGOLANDO
**************************************************
 

La sesa AKE  en Togolando en decembro 2015 estos okazo de renkontigho de la veteranoj de Esperanto en Afriko. Jes ankau afrikaj esperantistoj estas pli ol sesdekjaraj. Aperos en la sesa AKE en Togolando esperantistoj afrikaj kiuj en sia nuna okdekjarigho plulaboras por Esperanto. Ankau tial nia sesa AKE en Togolando estos senprecedenca evento. Ankau pro la fono afrikeca de la kongreso, AKE sesa de Togolando estas unika en sia speco. Vidu :


FONO DE LA KONGRESO
===================
La fono de la sesa AKE estas afrikeca. Dum la arangho kongresanoj aperos en tradiciaj vestoj afrikaj. Chiuj afrikanoj surmetu vestajhojn tradiciajn de sia lando dum eksterafrikanoj elektu vestajhojn afrikajn, kiujn ili deziras. Chiu pretigu sin por prezenti kulturajhojn de sia lando. Tiel okazu dum la tuta kongreso. Tamen necesas emfazi ion por apartaj tagoj.

La unuan tagon de la kongreso, che la inauguro, chiu partoprenanto aperos en sia nacia vestajho. Dum la ekskurso chiu partoprenanto surmetu la kongresajn T-chemizon kaj chapon/fulardon. Necesas, ke dum la tamtamludoj chiu partoprenanto surhavu vestajhon, kian oni uzas dum tiaj okazoj. Chu nur vestajhojn koncernu la fono afrikeca de la kongreso ?

Dansoj estos tradiciaj, manghoj nature biologiaj, jes, ankau trinkoj.Lingvoj estos chefe naturaj do naciaj kaj Esperanta.  Vere estos tute speciala etoso senprecedenca kun mirvekaj prezentoj. Kaj on i ne forgesu la historion de Afrika Kongreso de Esperanto. Antau ol aliri la historion de AKE necesas jam nun scii la lokojn de la venontaj AKE.

Okazontaj AKE
=============
La 7a AKE okazos en 2016 en Burundio, la 8a en Nigherio en 2017 kaj la 9a en Demokratia Kongolando en 2018. Traktado por la elekto de lando gastigonta la 10an AKE-n nun okazas. Eble ghi okazos en Malagasio au en Sudafriko.
Nun al la historio de Afrika Kongreso de Esperanto !

ORGANIZADO DE LA AFRIKA KONGRESO DE ESPERANTO
==============================================
La Unesko-Konferenco  de Sofio (Bulgario) de 1985 faris rezolucion por Esperanto.
Tiam estis propono pri rezolucio favore Esperanton. Afrikanoj subtenis la proponon kun la kondicho, ke estu UKo en Afriko kaj tiam esperantistoj promesis organizi UKon en Afriko en 1990 kaj Kotivuaro estis elektita. En augusto 1987, dum la 72a UKo en Varsovio (Pollando) la tiama estraro de UEA klare diris al la afrikaj esperantistoj tiam partoprenantaj la UKon, ke en 1990 ne povos okazi en Afriko la UKo promesita en Sofio.  Kun la paso de la tempo montrighis klare, ke tiu UKo certe ne okazos en Afriko, sed en Kubo. "Io tamen okazu" decidis Hans BAKKER kaj GBEGLO Koffi, kiuj organizigis kongreson en Afriko. Tiam la nomo AKE por la kongreso tute ne aperis. Ghi devis poste aperi en 2010 kun la fondo de UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko).

La kongreso, UKo-surogato, okazis en Togolando fine de 1990  ( Notse :27/12/1990 - 02/01/1991) kaj nomighis UAK (Unua Afrika Kongreso). La postan jaron ghi okazis en Benino  (Cotonou : 08-31/12/1991) kun la nomo DAK (Dua Afrika Kongreso). Sekvis TAK en Ganao  ( Winneba :23/12/1994 - 02/01/1995) kaj KvAK en Tanzanio ( Moshi: 26/12/1995 - 03/01/1996. En raportoj pri la kongreso, Koffi tiam menciadis AK por Afrika Kongreso. Tial li nomis UAK-n la Unua AK, kaj tiel estas Dua AK ghis la kvara AK. Kiam naskighis UETA en 2010, ghia statuto menciis AKE por Afrika Kongreso de Esperanto. Kiel organizighis UAK, DAK, TAK kaj KvaK ?

Jam dum la UKo de Brajtono (Britio) en 1989 ekis la preparoj por la unua AK. Hans BAKKER, GBEGLO Koffi, Gilles WALLEZ kaj ties edzino kaj du filinoj kunvenadis. La unua decido tiam estis la organizado de la UK-surogato en Togolando.  Koffi revenis al Togolando, kaj la preparlaboroj pluiris. ADANOU Efoé, AFANTCHAO-BIAKOU Yao, AMOUZOUVI Ekoue Attah, FOLEY-ALOTSO Ekoué, AGBOLO Messsan, HOUNNAKE Raoul, ATTIOGBE-AGBEMADON Mensah, GBEGLO Koffi, HOVA Koffi kaj aliaj komencis la laborojn. Tuj sentighis  la bezono starigi  internacian komisionon por gvidi la tutan laboron. Kunveno devis okazi en la domo de GBEGLO Koffi en Lomé (Togolando). S-roj Privas TCHIKPE (Benino), Cameron SACKY (Ganao), Antoine KOUASSI KOUABLAN (Kotdivuaro) aldonighis al togolandanoj por la organizaj laboroj. En la perleteraj kontribuoj partoprenis ankau Prince Henriko OGUINYE (Nigherio), Alphonse DIATTA (Senegalio), Jean-Marie MBOGE-MBELE (Kamerunio), Oliver MAZODZE (Zimbabvo); Minani Justin (Gabono), Minani Matabaro (Tanzanio) ktp.  Jen la 1a AK bone okazis. Sekvis la dua AK, por kiu ne formalighis tiu chi organizado, tamen okazadis chiam interrilatado inter esperantistoj afrikaj por la organizo de la kongreso. Tiel estis ankau por  la 3-a AK kaj kvara. Pri la kongreso en Benino scias Mireille GROSJEAN kaj SCIOJ SEN BARILOJ. Intertempe decas mencii, ke en 2006 okazis du regionaj kongresoj en Afriko, unu en Badagry (Nigherio) kaj dua en Bujhumbura (Burundio). Pri la organizo de tiuj kongresoj  decidis la afrika komisiono de UEA starigita  en 2000 de GBEGLO Koffi kaj gvidata de li de 2004 ghis 2005.

La termino AKE por Afrika Kongreso de Esperanto aperis en 2010 kiam fondighis UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko). Por chiam memorigi la jam okazintajn kongresojn UAK, DAK, TAK kaj KvAK la afrikaj esperantistoj de UETA akceptis nomi ilin AKE kaj tiam lanchis la ideon pri organizado de la kvina AKE jam en 2011. Libera Folio de Kalle KNIIVILLA povus atesti pri tio. Tiu planita kongreso ne povis okazi ghis Mireille GROSJEAN iniciatis sian renkontighon en Benino kun sia kreajho SCIOJ SEN BARILOJ fine de 2014. Afrikaj esperantistoj de UETA tute ne konstraustaris, char tio helpas la movadon en Afriko. Dum tiu kongreso oni decidis okazigi alian en Burundio en 2016. Kiam nun UETA havas la rimedon ion organizi chiam por helpi la movadon en Afriko, ghi decidis okazigi la sesan AKE en Togolando, kaj tial la sepa okazos poste, kredeble en Burundio. Char la bezono pri la oka sentighas, jam en la kulisoj de UETA oni flustras Nigherion kiel la gastiganton de la oka AKE. Venontaj tagoj ion certigos. Nu, chu ne decas havi  ion iel strukturitan kiel organizilon de AKE ? La konsilio de UETA jhus proponis ion. Ni vidu !

Du laborgrupoj jhus starighis por la organizado de AKE (Afrika Kongreso de Esperanto). La unua estas KOKAKE (Konstanta Organiza Komitato de AKE), kaj la dua, LOKAKE (Loka Organiza Komitato de AKE).Dum la unua konsistas el esperantistoj tra Afriko, la duan konsistigas esperantistoj de la lando, kiu gastigas la kongreson. La taskoj de KOKAKE estas la gheneralaj preparoj chiamaj de AKE, dum LOKAKE zorgas pri la lokaj aranghoj. Lau la nunaj taksoj, chiu el tiuj laborgrupoj konsistas el maksimume dek membroj. Dum LOKAKE laboras por difinita AKE, KOKAKE funkcias konstante tra la jaroj ghis alia strukturo de Esperanto en Afriko naskighos. La tutan laboron kunordigas ACE (Afrika Centro Esperantista) en Togolando. En tiu chi etoso nun okazas la preparoj de la sesa AKE en Togolando en decembro 2015.

Chiuj esperantistoj tra la mondo estas invitataj kontribui en la okazigo de AKE, kio fortigas la movadon en Afriko. Afrikanoj unuighu por la realigo de tiu chi granda laboro. Neniu krom la afrikaj esperantistoj mem organizu la afrikan esperanto-movadon per rimedoj chefe afrikaj. Feliche nun estas afrikanoj pretaj donaci monegon por realigi esperantajn projektojn en Afriko.

Kaj chu ne plachus al vi helpi al iuj afrikaj esperantistoj junuloj partopreni la sesan AKE en Togolando kaj kiu lanchos la vere sendependan afrikan agadon ? Vidu


ESPERANTO PLI ALTEN pere de la sesa AKE en Togolando
====================================================
Afrika Agado de Esperanto havas apartan mencion en la historio de Afriko pere de la sesa AKE en Togolando. Tuta vilagho pretigas sin por agrabligi la etoson, kantonestroj promesas chiel kontribui kaj eminenentaj politikistoj afrikaj ege ghojas pri la okazigo de la kongreso surbaze de afrikaj realajhoj kaj precipe pro la kapabloj de afrikaj esperantistoj mem chion organizi.
Kiuj shatus siamaniere kontribui al tiu chi evento, al tiuj subaj vortoj estas adresataj.

SUBTENKOTIZO
-------------
Informoj pri la kongresa kotizo aperas sube. Ghi rajtigas la paginton loghi kaj manghi en la kongresejo. La loghado okazos en simplaj loghejoj kun simplaj manghajhoj nature biologiaj. Kiuj shatus loghi en hotelo, tiuj mem pagos loghadon, sed LOKAKE zorgos pri la trovado de la hotelchambroj malmultkostaj en Anyronkope (inter 6 kaj 10 euroj por chiu nokto)

Subtenkotizo estu oblo de 20 euroj. Chiu ajn esperantisto povos ebligi al siaj gesamideanoj partopreni la kongreson au nur subteni la kongreson pagante oblon de la kongresa kotizo.
- Paginto de kvin obloj ghis nau aperos en la kongresa libro, en aparta listo rezervata por tio.
- Paginto de dek obloj ghis dudek, krom apero en la kongresa libro, ricevos DK/DVD-n pri la kongreso
- Paginto de almenau dudek kvin obloj, krom apero en la kongresa libro kaj ricevo de KD/DVD pri la kongreso, aperos   fote en la kongresa libro kaj ricevos apartan diplomon de Afrika Centro Esperantista kun abono unujara de chiuj   periodajhoj de ACE. Krome, li/shi ricevos T-chemizon kun speciala mencio pri la subteno al AKE (Afrika Kongreso de   Esperanto)

KIEL PAGI LA KOTIZON
--------------------
La kotizojn oni povas doni surloke, sed ankau eblas pagi alimaniere :
- Sendi la monon al LOKAKE
- Pagi  al ACE kiel menciite sube :
La konto de ACE trovighas che la banko INGbank en Nederlando. Por internaciaj pagoj oni uzas t.n. IBAN-numeron: NL50INGB0004401853 Por pagoj en Nederlando sufichas la numero 4401853.
NL = Nederlando
50 = kvin nulo
INGB = mallongigo de ING-Bank
000 = nulo nulo nulo
4401853 = la kerna numero
La nomo de la konto-posedanto estas: Stichting Fonds ACE.
La loko estas: Amsterdam.
Paganto devas mencii t.n. BIC-kodon de la banko: INGBNL2A Pagoj en Europo, kiuj uzas IBANkodon kaj BIC-kodon estas senpagaj.
Kiu preferas uzi sian UEA-konton, tiu povas instrukcii al UEA per la retadresoj:uea@inter.nl.net kaj financoj@co.uea.org (kun kopioj al Gbeglo Koffi <esp.togo@cafe.tg> kaj Alexander HOLEVITCH <agholevitch@chello.nl> ke UEA elpagu el lia/shia konto la sumon al: ING-Bank -konto 4401853 je la nomo de Stichting Fonds ACE, Amsterdam kun priskribo "Donaco de ........ (metu viajn nomojn)" au uzi la konton "acex-e" de ACE che UEA. Tiaj elpagoj per INGbank estas sen bankokostoj. Eventualajn demandojn respondos  GBEGLO Koffi au Alexander HOLEVITCH
 
KONTAKTOJ
---------
ACE (Afrika Centro Esperantista) korespondas pri chio koncerne la organizadon de la sesa  AKE. Interesighantoj bonvolu rilati kun ghi :
- Resposhte :
ace2006hb@gmail.com, afrikacentro@hotmail.com

- Helikposhte: Sesa AKE, p/a DOUMEGNON Koffi, 11 BP 48 Lome 11, Lome, TOGO

- Telefone :
0022822367908 / 0022822192973/ 0022822192973/ 0022822336909 0022890281626 / 0022891293222/
0022898380973 / 0022899449464


 
KONGRESAJ KOTIZOJ
------------------

- Por gelernantoj de IZo : 5 000 F por la tagoj 20a ghis 27a (1000F por TEK kaj 4000 F por AKE)

- Por ceteraj togolandanoj :     TEK (lau la jam proponata tarifo)

  AKE : 6 000 F por Lomeanoj kaj ekstertogolandanoj alvenintaj en Lome kaj 2000 F        homoj de Kleve kaj Anyronkope

- Por eksterafrikanoj : 20 euroj


**************************************
ANKAU NI  VOLAS LERNI LEGI KAJ SKRIBI
**************************************
 
Onkloj kaj onklinoj por IZ-gelernantoj !
 
Ni shatus legi kaj skribi kiel niaj samaghuloj Europaj.
Ni shatus manghi ne nur por plenigi niajn ventrojn sed precipe por resti sanaj. Ni shatus komuniki kun samaghuloj alikontinentaj, ke ni konu unu la alian.
 
Jen tiom da aferoj kiuj estas necesaj por ni, sed estas ne chiam facile al ni havigi ilin.
Kial ? Niaj gepatroj estas malrichaj, kaj tial chi tute ne au ne tute povas prizorgi nin.
 
Fratoj kaj fratinoj niaj nun plenkreskaj scias nek skribi nek legi. Multe da aferoj pri la vivo ili tute ne scias, kaj la konsekvencoj falas sur la gefilojn. Strebi al evitado de tiaj problemoj okupas homojn, kaj jen unu el tiuj chi, Hans BAKKER, povis helpi, ke nun funkcias Instituto Zamenhof en Togolando.

Ni nun lernas legi kaj skribi, sed estas al ni malfacile pagi la lernokotizojn kaj havigi al ni librojn. Ne chiuj ni povas chiutage manghi en la lernejoj, char niaj gepatroj estas senmonaj. Ni tamen emas lerni. 

Karaj, chu vi ne povas helpi nin, pagante nian lernokotizon; 50 euroj sufichas por pagi lernokotizon de unu lernanto en la jaro; au subvenciante nian lernejon, ke ghi havigu al ni manghojn kaj librojn ? Nia lernejo liveros al vi tiucelajn informojn. 

Kiu shatus helpi pagi lernokotizon de unu el ni, tiu rilatu kun nia lernejo: INSTITUT ZAMENHOF
p/a DOUMEGNON Koffi
11 BP 48  Lome 11
LOME
TOGO
 
E-poshto : 139izo2004@gmail.com, i_zamenhof@yahoo.fr, esp.togo@cafe.tg 


Mondonacoj povus iri al  nia uea-konto "iztg-w"

=======================================================

KIEL RICEVI OVo-n paperan kaj sesmonatan ?
1- Per abono : 15 euroj estas la abonprezo
2- Subtenante TIETon : disponigante monon al la instituto, ekz. 20 eurojn au pli. La monon oni sendu al la konto "tiet-u" che UEA 

KIEL RICEVI LA RETAN VERSION DE OVo ?
Necesas alighi al la tiucela dissendolisto. Tio ebligas ankau ricevon regulan de informoj pri la movado en Togolando.
Oni do sendu malplenan mesaghon al :
<esperanto-en-togolando-subscribe@yahoogroups.com

Por memvola mondonaco la UEA-konto "tiet-u" estas je chies dispono 

KUNLABORANTOJ
OVo estas chies proprajho. Do, ghi konsideras chiujn Esperantistojn kunlaborantoj.
La kontribuajhojn oni sendu al la redaktanto.

LA VENONTA NUMERO
Aperos fine de januaro 2016. Artikoloj por tiu chi numero atingu la redakcion plej malfrue la 15-an de januaro 2016

REPRESO
Chiu homo rajtas chiel ajn uzi la artikolojn de OVo. Sola kondicho estas, ke oni indiku la fonton.
 

*************************************************
H A C E 14                      Junio 2015
*************************************************
HORIZONTO DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA
             H A C E
Panoramo de  la Esperano-movado en Afriko
Redaktas : Cophie PARPHES
Adreso : ace2006hb@gmail.com, afrikacentro@hotmail.com 
*************************************************
 E N H A V O
============
MALFERME

INTERVJUOJ

GHENERALE
- Jubileo de samseksamo
- Roberto MUGABE pri samseksamo
- Nigruloj kaj blankuloj
- Koloroj de la hauto
- NEGR-
- Negritudo kaj tutafrikismo/panafrikanismo
- Federacio Internacia de Ambasadoroj pri Disvolvigho (FIAD)
- Rekoni kiu volas la bonon de Afriko
- Dulingvismo natura

LINGVA ANGULO
- La sufikso -Itud- 
- Côte d'Ivoire ne estu Ebura Bordo en Esperantujo

MOVADE
- Chio estas en la chevalo mem
- Osmo BULLER kaj Afrika Agado
- Esperantoversio de Blaise Kampore kaj Joseph MOBUTU
- Septembro en la afrika agado kun Hans BAKKER
- La afrika komisiono de UEA ekde septembro 2015

SESA AFRIKA KONGRESO DE ESPERANTO EN TOGOLANDO
- Organizado de Afrika Kongreso de Esperanto
- Unua komuniko de 6a AKE en Togolando

DE LAND'AL LAND
- DRKongolando
- Malagasio
- Togolando

KONKURSOJ

SUBTENE AL ACE

ANKAU NI VOLAS LERNI LEGI KAJ SKRIBI

 

*************************************************************

=============================================================

*************
MALFERME
*************
NULO kaj SES
Jes, temas pri la ciferoj NULO (0) kaj SES (6). Evidente ili estas ankau numeraloj.

Certe chiuj scias inter NULO kaj SES, kiu estas pli agha. Dum iuj tute ne atendas tian

demandon, aliaj tuj diras, ke SES estas pli agha. Kial ? Ne nun ni diru tion, char ne

tio estas la temo de la nuna konversacio. Nu, inter NULO kaj SES, kiu estas pli granda

? La respondon scias chiuj. Chu vi scias, ke NULO kaj SES kverelis pri tio ? Vidu !

- Ho, vi NULO, kiom vi valoras antau mi. Nenio vi estas.
- Kial vi povas diri tion, kara SES ? Ne pensu, ke nur tia mi estas.
- Kiu ne scias, ke mi pli valoras al vi ?
Jen SES tuj alvokis al homoj  kaj  demandis kiu inter SES kaj NULO estas pli valora.

Chiuj kriis "SES, SES, SES....".  Vere estis granda honto por NULO, kiu tute ne sciis

kion fari. Jes, NULO estas tute ne pli granda ol SES. Jen finighis la tago. Chiufoje

kiam SES renkontas NULOn, chiam estas okazo por SES primoki sian kunulon. Iam dum

granda manifestacio SES pluprovokis NULOn. Tiu chi ege nervozighis, sed tute serene

kondutis. Jen NULO enmemighis kaj diris al si :"Mi estas NULO, sed mi povas valori pri

ol SES, char CHIO ESTAS EBLA". Post pripensado NULO trovis ion.

Jen NULO prenis shnureton ligis al si la talion kaj tranformighis en alian ciferon?

Chu vi povas diveni kiu cifero estas ? Temas pri 8 (ok). "NULO, OK, NULO, OK, OK, OK

OK..." kriis chiuj. SES pripensis momente, kaj EUREKA !  SES saltis, turnighis en la

aero antau ol atingi la teron. Aperis alia cifero. Kiu estas ? Jes NAU. Dum NULO

farighis OK, SES transformighis al NAU. Vere SES chiam superas NULOn. Chu vi pensas,

ke NULO silentis ? Post pripensado, NULO diris al SES :"Vi venkas min. Sed antau ol

foriri de mi, helpu min kushighi". Jen OK kushanta.

Karaj gelegantoj,  8 kushanta, kion tio memorigas al vi ? Jes, temas pri INFINITO. Do,

NULO farighis INFINITO. La demando estas, chu SES povas plu superi NULOn nun ? Kiu

helpis NULOn atingi tiun chi rezulton ? Neniu krom li mem. Li uzis nur shnureton por

atingi mamuton. Jes, DE NULO AL INFINITO ! Kion ni povas kompreni en tio ?

CHIO ESTAS EN NI. NI ESTAS CHIO kaj tute rajtas chiel TRANSFORMI CHION  per la

liliputa rimedo je nia dispono kaj neatendante DEVIGE eksteran kontribuon. Kiam ni

estos sukcesintaj chion, tiam la aliaj sekvos nin. "Se la vivo donas al vi nur unu

citronon, faru el ghi citronsukon". Tiel faris chiuj, kiuj vere sukcesis en la mondo.

La ekzemplo tute ne estas for de ni,char Ludoviko Lazaro ZAMENHOF estas chio. Eble ni

citu aliajn homojn, kiuj frue komprenis tion kaj ne restis malrichaj/komptatindaj sian

tutan vivon. Jesuo, Mahometo, Bab, ktp estas ekzemploj. Se ni revenas al nia nuna

erao, ni trovos aliajn ekzemplojn : Bill GATE, Jean Claude VAN VARENBERG, Angelique

KIDJO, Michael JACKSON, ktp.

Kion ni sciu, tio estas, ke "Ni povas atingi la supron en chio". Nur la volon veran,

honestan, senmakulan ni havu, kaj chio cetera sekvos DEVIGE. Neniu homo sur tiu chi

tero povas malhelpi tion. Tiu volo nia chion akirigas. Bill GATES diris :" Ne estas

via kulpo se vi naskighis malricha, sed se vi mortas malricha, tio estas via kulpo".

Estimataj kunafrikanoj, ni lernu ion de tio chi. Ni tute ne bazighu sur eksteran

helpon por plani ion. Ech per la neniomo, kiun ni havas ni povas fari multon. Ni chiam

estu kontentaj de tio, kion ni havas kaj ni uzu ghin por akiri CHIOMON. Tio chiam

eblas, kaj tion faras nun ACE/UETA por doni al la Esperantujo afrika tute alian

vizaghon. Ankau ni, afrikaj esperantistoj financu la movadon eksterafrikan. Ni povas,

ni kapablas tion fari kaj ni certe sukcesos en chio. Sekvaj linioj strebigas al tia

konsciigho de afrikanoj pri siaj valoroj de lulilo de la homaro.

ACE (Afrika Centro Esperantista) per la kreo de FIAD-Esperanto tute ne dubas igi

homojn tra la mondo kaj aparte afrikanojn pli felichaj nun ol antaue. Informoj pri

FIAD-Esperanto aperas en la sekvaj linioj. La sesa Afrika Kongreso de Esperanto en

Togolando ofertos grandan rimedon al afrikanoj havi propran financan bazon cele al

disvolvigho de Afriko kaj kontribuo de Afriko en la disvolvigho de aliaj kontinentoj.

Rekonindas, ke ne chiuj kredas tion.

Nun afrikaj esperantistoj chiel klopodas por malsukcesigi la iniciatojn de aliaj

afrikaj esperantistoj, dum eksterafrikanoj chiam klopodas, ke estu vere sendependa

Afriko. Tute ne kulpas la afrikanoj, kiuj tiel kondutas, char ilia konduto montras al

la aliaj, ke estas obstakloj chiam en chio, kiujn oni devas venki antau ol sukcesi.

"La tero ne chiam estas glata". Apartan dankon al la eksterafrikanoj, kiuj akompanas

afrikanojn en la laboro por rangigi Afrikon almenau en la saman nivelon, kiel la kvar

aliaj kontinentoj.

Estimataj kunafrikanoj, kune ni estu por sukcesi, kaj nun ni kune estas por venki

chion.

NI JA KAPABLAS CHION  ATINGI FELICHAN KAJ NI ESTAS FELICHAJ

CoPo


*************
INTERVJUOJ
*************

 
Mi chiam memoras mian infanecon, kiam mi iradis kun miaj gepatroj. Revenas al mi ankau

bildoj pri mia juneco, kiam ni dancadis je la ritmo de Zairiaj melodioj. Neniam mi

povas reiri al la infaneco, nek al la juneco, sed muzikon de mia juneco mi povas nun

audi se mi volas. Necesas serchi, kaj mi trovos. Antau nelonge amiko mia diris, ke oni

eldonis KD-ojn kun malnovaj kantoj de Zairianoj. Rapide la stoko elcherpighis. Multaj

personoj mendis, antaupagante. Ankau mi faris tiel, kaj baldau mi havos unu diskon,

kaj iomete reiros al mia juneco. Kiom bonas "reiri" al la pasinteco ! El ghi oni fosas

multon, kiun oni komparas kun la nuno. Muzeoj ege rolas en tio. Ankau en nia E-movado

estas agrable legi malnovajn rakontojn, kiujn oni povas kompari kun novaj. Ankau

Afrika Centro Esperantisto shatus ion tian fari, kaj tial chi aperigis intervjuon de

Ondo da Vero (OVo) al GBEGLO Koffi en 1999, kiam li finis unuan jaron da

UEA-estrarlaboroj.

Afrika Agado estas elpensajho de Hans BAKKER. ghi vere komencighis la 15-an de

septembro 1980, kiam Hans sendis siajn unuajn leterojn al afrikanoj. Oni tamen povas

rimarkigi, ke unuaj pashoj ekis jam en la UKo de 1980, kiam Hans BAKKER akceptis la

taskon zorgi pri la movado en Afriko. La 15-a de septembro 2007 estas la 27-a jarigho

de Afriko agado. Krome,  kelkajn semajnojn poste, la patro de Afrika Agado ighas

70-jara. ACE ne povas ne ion fari por celebri tiujn chi eventojn. ghi sukcesis havi

vortojn de Hans dank'al intervjuo de Nelly HOLEVITCH al li.

  CoPo

UNUA INTREVJUO
===============

INTERVJUO de Nelly HOLEVITCH al Hans BAKKER


Nelly HOLEVITCH : Kara sinjoro Bakker baldau vi finos 70 jarojn - rilate al tiu grava

datreveno mi volas fari intervjuon kun vi. chu vi permesas? Kiom da jaroj vi estas

esperantisto?

Hans BAKKER : 58 jaroj.

Nelly HOLEVITCH : Kiu estis via unua kongreso?

Hans BAKKER : Tiu estis en 1950 en Parizo.

Nelly HOLEVITCH : Kiom agha vi tiam estis?

Hans BAKKER : 12-jara

Nelly HOLEVITCH : Kio plej multe impresis vin en tiu kongreso?

Hans BAKKER : La multaj amikoj de miaj gepatroj.

Nelly HOLEVITCH : chu vi konatighis kun iuj? Kun infanoj?

Hans BAKKER : Mi estis chiam kun miaj gepatroj. Kiam venis homoj chirkau mi kaj

demandis, tiam mi respondis.

Nelly HOLEVITCH : Kaj kiu estis la dua kongreso?

Hans BAKKER : En 1954 en Haarlem, Nederlando.

Nelly HOLEVITCH : chu estis iuj okazintajhoj en viaj 58 jaroj de esperantisteco kiuj

multe impresis vin?

Hans BAKKER : Seminario en Budapeshto kun 13 Afrikanoj.

Nelly HOLEVITCH : Tiu estis la jaro de la jubilea kongreso. chu vi povas pli rakonti

pri tio?

Hans BAKKER : Tre impresa estis tiu kunestado kun tiuj homoj kiuj multe estis

impresitaj de la akcepto, de la kunestado, homoj kiuj venis unuafoje en Europo. La

Hungaroj estis tre simpatiaj kaj belaj gastigantoj.

Nelly HOLEVITCH : Tie ankau Koffi estis, chu ne?

Hans BAKKER : Jes, kaj ankau lia amiko Mensah.

Nelly HOLEVITCH : chu Mensah ankorau laboras kun Koffi?

Hans BAKKER : Jes, konstante.

Nelly HOLEVITCH : Tio okazis en 1987 tamen inter 1987 kaj 2007 vi certe havis aliajn

kaj impresajn momentojn en via Esperantovivo.
Hans BAKKER : Ne estis iuj elstaraj momentoj. Pri kio vi pensas?

Nelly HOLEVITCH : Pri gravaj, interesaj esperantaj okazintajhoj. Tiujn vi havis multe.

Hans BAKKER : Ne estis aliaj.

Nelly HOLEVITCH : Se vi ne memoras tiam mi daurigu la konversacion kaj mi memoras ke

ni konatighis en Roterdama kongreso kaj poste, la sekvan jaron,  ni revidis unu la

alian en Brajtono. Tiam mi komprenis kiu estas via laboro esperanta, ke vi okupighas

pri Afriko. Kun granda plezuro mi helpis vin pri la gicheto dum la kongreso kaj tiel

por la unua fojo en mia vivo mi havis kontakton kun Afrikanoj. Kiuj homoj estis en tiu

kongreso?

Hans BAKKER : Koffi kaj iu alia kies nomon mi ne memoras, el Zairio.

Nelly HOLEVITCH : Aliaj renkontighoj?

Hans BAKKER : Malfacilaj demandoj.

Nelly HOLEVITCH : Ne malfacilaj. Iom vi devas pensi. chu mi devas memorigi al vi?

Hans BAKKER : Jes.

Nelly HOLEVITCH : Vi povas memori pri Afrikanoj kiuj vizitis vin en Nederlando.

Ekzemple mi memoras iun homon el Madagaskaro, kaj venis iu alia.

Hans BAKKER : De tempo al tempo venas homoj kiuj vizitas min kaj ili facile trovas la

vojon al nia domo. Ne estas multaj kiuj venas. Ekzemple lastatempe venis homo el

Tanzanio.

Nelly HOLEVITCH : ghuste char ne estas multaj kiuj vizitas vin estas interese ke vi

rakontu pri tiuj renkontoj. Alia grava demando estas: en tiuj 58 jaroj de

esperantisteco, kiu estis via plej felicha momento?

Hans BAKKER : La medalo de la reghino.



Nelly HOLEVITCH : Pri tio mi ech ne pensis char mi pensas pri la komenco de viaj

esperantistaj jaroj.
Tio vere devis esti felicho por vi char estis io kio okazis pro via Esperanta laboro.

chu vere tio estis via plej felicha momento?

Hans BAKKER : Kompreneble. char tio estis rekono de mia esperanta laboro dum 20 jaroj.

Nelly HOLEVITCH : Kio okazis antau tiam, ligita kun Esperanto, kio kauzis felichon al

vi?

Hans BAKKER : Vi donas pli kaj pli malfacilajn demandojn kaj se mi respondas vi

demandos "Kaj antau tiu momento?" Alia felicho estis kiam la lernejo en Togolando

malfermighis.

Nelly HOLEVITCH : chu vi estis felicha tiam?

Hans BAKKER : Certe jes.

Nelly HOLEVITCH : Mi scias ankorau unu momenton kiam vi estis felicha: estas kiam vi

ricevis la premion Deguchi.

Hans BAKKER : Hm. Jes, oni povas tiel diri.

Nelly HOLEVITCH : Jes, mi memoras ke estis granda emocio por vi char estis la unua

rekono de via sepjara laboro por Afriko.
Nun mi volas demandi vin pri io alia. Kion donis al vi la fakto ke vi estis infano de

Esperanto familio? Kiel tio richigis vian vivon kaj kion donis al vi tiu fakto?

Hans BAKKER : La fakto ke mi farighis esperantisto kaj lernis la lingvon. Alie mi ne

lernus ghin.

Nelly HOLEVITCH : Krom tio, chu tio donis al vi pli da amikeco?

Hans BAKKER : Multajn amikojn mi trovis per tio. Oni sentas sin hejme en tiu medio.

Nelly HOLEVITCH : chu vi pensas ke iam Esperanto povas farighi komuna lingvo en la

mondo?

Hans BAKKER : Oni neniam scias pri la estonteco. Povas esti. Sed chiukaze Esperanto ne

malaperos. ghi restos uzata de grupo de homoj kiuj shatas ghin pro diversaj kialoj.

Nelly HOLEVITCH : Pro kio vi pensas ke homoj shatas Esperanton?
Hans BAKKER : Pro diversaj kialoj. Unu el tiuj kialoj estas por havi amikojn. Per

Esperanto tio estas multe pli facila kaj interesa ol per aliaj lingvoj.

Nelly HOLEVITCH : Kion donas Esperanto al tiuj kiuj lernas ghin?

Hans BAKKER : Pli vastan komprenon kaj pli vastan rigardon al la mondo.
Tiuj kontaktoj kiuj eblas per Esperanto ne eblas per aliaj lingvoj.

Nelly HOLEVITCH : chu vi pensas ke Europa Unio povas pli rapide akcepti la uzadon de

nia lingvo, char estas jam faritaj kelkaj pashoj kaj ghis nun ne estas rezulto. Tamen,

chu en la proksima estonto EU povas enkonduki ghin en Europo?

Hans BAKKER : Mi ne kredas ke Europo estas la chefa loko por enkonduki Esperanton.

Estas aliaj kontinentoj kiuj havas pli gravan rolon en tio: Sudameriko, Azio kaj

Afriko.

Nelly HOLEVITCH : En kiu senco pli grava rolo?

Hans BAKKER : char tiuj havas pli da bezono por malkovri la mondon. Tiuj homoj ne jam

kredas ke ili konas chion kaj havas la potencon super chio en la mondo, kio estas tipa

por homoj en Europo kaj Usono.

Nelly HOLEVITCH : Tio estas grava por la homoj mem, tie, sed mia demando estis chu

Europa Unio povas vere helpi nin por ke Esperanto estu pli rapide akceptita almenau en

Europo kiel komuna lingvo.

Hans BAKKER : Europanoj ghenerale ne havas tiun deziron por koni la mondon pli ol kion

ili jam konas per radio, televido, gazetoj kaj interreto. Ili fermas sin por aliaj

nacioj kaj ili pensas ke ili estas kapablaj kaj kompetentaj por chio kio okazas en la

mondo.

Nelly HOLEVITCH : Kompreneble la demando estas: la revo de Zamenhof estis ke lia

lingvo estu chie parolata en la mondo. chu Europo kontribuos en tiu direkto?

Hans BAKKER : Tio estas ankau nia revo kaj strebo.

Nelly HOLEVITCH : Vi parolas nun pri la utileco de tio.

Hans BAKKER : Ne, mi ne parolas pri la utileco de Esperanto sed pri modesteco.

Zamenhof faris sian lingvon sur la principo de modesteco. chiu  homo estas preta doni

egalan lokon al chiu alia, kion la Europanoj kaj Usonanoj ne volas. Ili pensas pri sia

supereco kaj superrego.

Nelly HOLEVITCH : Mi nun ripetas la demandon: Mi komprenis viajn felichajn momentojn.

Impresojn vi diris, kaj kiuj estis la eksterordinaraj okazintajhoj en via Esperanta

vivo?

Hans BAKKER : Pri kio vi pensas?

Nelly HOLEVITCH : Mi ne konas vian tutan vivon. Mi estas felicha ke mi envenis en via

Esperanta vivo post kiam vi finis dekjaran laboron kun Afriko. Mi tiam farighis via

kunlaboranto kun modesta kontribuo en via laboro. Tamen mi ne konas vian Esperantan

vivon antau tio. Certe okazis tiam io speciala.
Vi jam baldau finos 70 jarojn. En tiuj jaroj vi travivis multon, chu ne, kaj kiu estis

la momento kiu donis al vi multe da felicho, agrabla sento,  richeco au estas denove

eksterordinara. Escepte de tio kion vi ghis nun  menciis. Ni nun parolas ne pri via

Esperanta vivo sed pri via vivo ghenerale, char vi baldau farighos 70-jara.

Hans BAKKER : En mia vivo la plej felichaj jaroj estis tiuj de mia junagho.

Nelly HOLEVITCH : Kial?

Hans BAKKER : Oni malkovras multan novan, malkovras pli kaj pli kaj tio estas evoluo

kiu donas multe da felicho.

Nelly HOLEVITCH : Kiel vi sentas vin nun estante preskau 70-jara?

Hans BAKKER : Mi havas zorgojn pri la daurigado de la lernejo en Togolando.

Nelly HOLEVITCH: Tio estas alia afero. Tio estas pri viaj zorgoj. Mia demando estas

kiel vi sentas vin nun estante preskau 70-jara.

Hans BAKKER : ghenerale oni chiam vivas kun chiam malpli da sano kaj energio kaj tio

estus la karakterizo de maljunigho.

Nelly HOLEVITCH : Mi ne vidas, ke vi sentas vin maljuna.

Hans BAKKER : chu?

Nelly HOLEVITCH : Ne, absolute ne. Mi ne parolas pri fizika stato, mi parolas pri

ghenerala stato. Lasu la fizikan staton, tio, ke vi havas iomete da doloro au zorgo

pri la sano. Pri tio ni ne parolas.

Hans BAKKER : Mi chiam klopodas fari ion utilan en la tempo kiu restas.

Nelly HOLEVITCH : Jes, tion mi scias.

Hans BAKKER : Mi ankorau ne deziras esti en vera pensio kun farado de nenio.

Nelly HOLEVITCH : Tio ankau estas feliche ne necesa. Mi ankau ne povas imagi ke vi

faras nenion. Tio estas absurdo. Tamen pri deziroj por labori, atingi ion, chu en tiu

direkto vi povas diri ion?

Hans BAKKER : Mi pensas ke la vivo nun ne estas por ion atingi au por fari karieron.

Oni devas uzi la tempon laueble bone kaj tion mi klopodas fari.

Nelly HOLEVITCH : Certe karieron vi jam faris kaj vi atingis multon en la vivo. Sed

ghuste char vi estas 70-jara mi demandu vin: kiuj estas viaj planoj kaj kion vi volas

atingi nun - en tiu senco?

Hans BAKKER : Mi ne havas planojn. Mi atendas chiutage kio venas, kion oni atendas de

mi, deziras, kiel mi povas helpi. Tiel pasas la tagoj unu post la alia.

Nelly HOLEVITCH : Kaj kion konkretan - kiun deziron por fari ion specialan?

Hans BAKKER : chiutage aperas petoj, demandoj, deziroj, kaj mi klopodas respondi

laueble bone. Tia estas la vivo.

Nelly HOLEVITCH : Kompreneble.
chu vi havas ion kio okazis dum via vivo pri kio vi multe bedauras?

Hans BAKKER : Jes, fari intervjuon kun vi.
(Ridado)

Nelly HOLEVITCH : Ne, serioze, chu vi havas ion en via vivo kio okazis, ke vi faris

eraron kaj vi bedauras pri tio?

Hans BAKKER : Ne vere.

Nelly HOLEVITCH : Kion alian interesan vi povas diri au rakonti en ligo kun via

70-jarigho. Kaj tio estas lasta demando, por trankviligi vin.

Hans BAKKER : Mi esperas ke tio kion mi povis fari ghis nun ankorau restos ebla dum

iom da tempo kaj mi pensas ke la agho ne estas tiel alta. Oni povas havi iom da tempo

por tio kaj mi pensas ke oni povas daurigi fari tion en bona harmonio kaj etoso kun

tiuj kiujn mi amas.

Nelly HOLEVITCH : chu vi povas diri al mi chu tiuj 70 jaroj pezas sur viaj shultroj au

chu vi ne sentas ilin?

Hans BAKKER : Ne, ili ne pezas. Tamen tio ne signifas ke mi povas akcepti plu similajn

taskojn kiel mi akceptis en la pasintaj 20 jaroj.

Nelly HOLEVITCH : Tamen vi sentas vin sufiche energia por fari multon ankorau, chu ne?

Hans BAKKER : Se mi devas komenci novan lernejon tion mi ne kapablas.

Nelly HOLEVITCH : Ho, certe vi kapablos.

Hans BAKKER : Ne. Malgrandajn aferojn mi faros.

Nelly HOLEVITCH : Fakte, chu estis ege malfacile kolekti tiun monon kaj konstrui la

lernejon?

Hans BAKKER : Jes.

Nelly HOLEVITCH : ghuste char estas ekstreme malfacile - tion mi scias - kaj kostis

multe da energio, ne nur klopodado tamen ankau la maniero por atingi tiun monon kaj

ricevi donacojn - grandajn sumojn - tio estis vere sufiche malfacila afero. chu vi ne

pensas ke vi devas iom pli entuziasme kaj forte labori por la lernejo? ghuste rilate

al tio char la lernejo estas via granda atingo. Estas krono de via laboro.

Hans BAKKER : Oni ne chiam povas havi sukceson. Klopodoj estas chiam konstantaj. Mi

chiam klopodas fari tion sed mi ne chiam povas havi sukceson. Ni esperu ke estos iu

daura evoluo kaj daura ekzistado kaj la chefaj homoj kiuj havas rolon en tio daure

estas sanaj kaj kapablaj por plu agi en tiu lernejo.

Nelly HOLEVITCH : chu vi pensas ke tio kion vi faris en Afriko, mi volas diri

enkondukis Esperanton en Afriko kaj funkcias jam dum 27 jaroj, dauros kaj kiuj estas

viaj pensoj en tiu direkto?

Se Koffi estos nekapabla pro malsano au iu alia kialo ne plu daurigi - chu la laboro

en Afriko funkcios same tiel bone kiel ghis nun? chu vi kalkulas nur pri Koffi au chu

ankau pri aliaj? Certe tamen vi kalkulas pri aliaj.

Hans BAKKER : Jes, ankau pri aliaj. Mi ne scias kiel evoluos la Afrika Agado. Mi ne

povas prognozi.
Rilate al tio lia merito nuntempe chefe kushas en tiu lernejo. Certe ghi estas la plej

konkreta kaj chefa atingo kiun li faris kun siaj amikoj, kaj kompreneble la alia

afrika agado kiun li faris estas granda, grava kaj granda fortostrecho por li kaj lia

tuta stabo.

Nelly HOLEVITCH : Tamen ne pli malgrava ol la antaua laboro kiun li faris. chefa

laboro lia estis la enkonduko en Afriko de Esperanto kune kun vi kaj poste estis la

lernejo. Vi ne povas diri ke estas malpli valora lia antaua laboro.

Hans BAKKER : Prave. En la pasinta tempo li certe faris ege multon.

Nelly HOLEVITCH : Kion vi pensas pri la fakto ke nun okazis iom da divido en Afriko?

UEA kaj via laboro. chu tio dauros longe au chu estos momenta evento kiu pasos?

Hans BAKKER : Tio ne estas momenta evento kiu pasos.

Nelly HOLEVITCH : Ne?

Hans BAKKER : La divido de Afriko?

Nelly HOLEVITCH : Jes. Mi parolas pri tio ke Renato Corsetti faris duan oficejon kaj

du afrikajn komisionojn kaj dividis la afrikan movadon. chu tio estas momenta evento ?

chu tio longe dauros au chu ghi rapide pasos?

Hans BAKKER : Mi supozas ke longe dauros.

Nelly HOLEVITCH : Ege bedaurinde. Tiun respondon mi ne atendis de vi. Mi chiam pensis

ke tiu konflikto devas esti solvita.

Hans BAKKER : Jes.

Nelly HOLEVITCH : chu vi pensas ke neniam malaperos? Kial?

Hans BAKKER : Tiel longe kiel ekzistas malsamaj ideoj kaj malsamaj personoj en tiu

agado, tiel longe tiu agado restos ankau malsama. Mi ne volas diri ke tio estas bona

au malbona. Ni devas nur atendi kio okazos.

Nelly HOLEVITCH : Certe vi jam diris kaj skribis ke estas ege malbone kaj ke vi ne

shatas tiun dividon kaj vi volas ke Afriko estu unuigita.

Hans BAKKER : Jes. shati kaj okazi estas du aferoj.

Nelly HOLEVITCH : Tamen vi laboris dum 27 jaroj kiam Afriko estis unuigita kaj la

fakto ke Renato nun dispartigis Afrikon mi pensas ke estas momenta okazintajho kiu

baldau foriros.
Homoj chiam estas kun diversaj pensoj tamen nek en Nederlando, nek en  Hispanio nek en

Francio nek en aliaj landoj la movado estas dividita. chie estas unu

Esperanto-organizajho ; kial ghuste Afriko devas esti dividita?

Hans BAKKER : Vi pravas.

Nelly HOLEVITCH : Pro kio ghuste en Afriko devas esti du organizajhoj?

Hans BAKKER : Vi pravas. Povas esti ke en la estonteco ili komencos forgesi pri siaj

malsamecoj kaj komencos en la praktiko bone interrilati. Povas okazi.

Nelly HOLEVITCH : chu vi neniam pensis pri tiu fakto: "Ho, tio devas pasi." chu vi

neniam pensis pri tio?

Hans BAKKER : Kompreneble estis pensoj.

Nelly HOLEVITCH : Kaj via penso estas ke ne povas baldau pasi?

Hans BAKKER : Ni esperu ke tio pasos baldau.

Nelly HOLEVITCH : La divido ne estas kialo por diverspensado tamen estas kialo lau mi

de malbona konduto al la homoj, neprava kaj neghusta konduto al Afrikanoj. Kaj precipe

malestima konduto al via laboro.

Hans BAKKER : Kompreneble !

Nelly HOLEVITCH : chu tio ne donas al vi doloron?

Hans BAKKER : Kompreneble. Tio forprenis sufiche multe da plezuro por agi en tiu

kampo.

Nelly HOLEVITCH  : De 1980 ghis 2007 okazas via Afrika Agado. chu vi povas dividi tiun

periodojn en erojn kun karakterizo de chiu ?

Hans BAKKER : De 1980 ghis 1987 estis la komenca periodo, kiun finis la apero de 13

Afrikanoj sur la scenejo de la jubilean kongreso. De 1987 ghis 1995 mi kiel komisiito

de UEA kaj aliaj kunlaborantoj konstante plivastigadis la agadon. En 1995 ghis 2002 mi

komencis pensi kaj paroli pri demisio kaj anstatauanto, kio kondukis al Afrika Oficejo

de UEA. En 2002 mi transdonis chiujn taskojn al tiu AO. Intertempe mi proponis Gbeglo

Koffi kiel estraranon de UEA kaj en 1998 li estis elektita. Li estis reelektita

estrarano por dua mandato en 2001 ghis 2004. En la fino de 2005 UEA rompis la rilaton

kun Gbeglo Koffi kaj ekde la 1a de januaro 2006 estas tute nova situacio. Mi volus

mencii novan jaron kiam ankau tiu chi malfelicha nuna epizodo finighas. Lau mi tio

dependas de la deziro de la Afrikanoj mem esti unuighintaj, ne permesi plu ekzisti tiu

divido. Neniu plu enmiksighu kaj oni daurigu fidele labori por Esperanto.

Nelly HOLEVITCH : Mi kredas ke tio baldau pasos char la homoj en Afriko estas saghaj

kaj vidas kio estas bona kaj kio estas malbona en tiu chi cirkonstanco. Kaj mi multe

kredas ke ne tiel longe dauros la divido de Afriko. Mi kredas en la sagheco de la

Afrikanoj tute sincere kaj serioze.

Hans BAKKER : Bona fino de tiu intervjuo.

Nelly HOLEVITCH : Mi kore dankas vin pro la intervjuo kaj deziras al vi sanon,

felichon, inspiron por daurigi vian laboron ankorau multajn jarojn antauen kun deziro

fari vian sekvan intervjuon je via 80-jarigho.


DUA INTERVJUO
=============

INTERVJUO DE OVo al GBEGLO en septembro 1999


Ni (la redakcio de ONDO da VERO (OVo)) havis la honoron paroli kun la estrarano de UEA

pri la agado en Afriko, s-ro GBEGLO Koffi (GK). Li metis je nia dispono vortojn ne nur

pri la agado en Afriko, sed ankau pri la farto de la gvidorganoj de UEA. Plej frapa

mencio estas liaj klarigoj pri la agado en Afriko kaj pri la Afrika Agado. La redakcio

de Ovo demandis  kaj li respondis.

Ovo : Ni scias, ke vi estas estrarano de UEA. chu vi povas iom pli prezenti vin al la

OVuloj ?

GK : Kion mi diru ? Mi estas Togolandano vivanta en Lomé (chefurbo de nia lando), kie

mi laboras kiel instruisto pri matematiko en mezgrada lernejo. Edzo kun unu filo

(Dzifa 9-jara) kaj unu filino (Aminda 4-jara). Mi eklernis Esperanton en 1984. Mi

kunfondis la landan asocion UTE, kies unua ghenerala sekretario mi estis. Mi

sekretariis dum sep jaroj. Poste mi okupis la postenon de vicprezidanto dum kvar

jaroj. La movado Togolanda fartas bone dank’al klopodoj de kelkaj personoj. Mi estas

unu el ili. Mi ne povas ne mencii la aliajn, kiuj estas s-roj AFANTCHAO-BIAKOU Yao,

ATTIOGBE-AGBEMADON B. Mensah, HOUNNAKE Raoul kaj SAGBADJELOU Kokou. Kvankam aliaj

personoj ege helpas, tamen la laboroj de tiuj menciitoj estas tre efikaj kaj

fruktodonaj. Ili chiam interkonsilighas, serchas vojon por pliprogresigi la movadon

Togolandan. Mi neniam forgesas ilin; tial nun estas en Togolando LAA (Laborgrupo pri

la Afrika Agado), kiun konsistigas tiuj personoj. chiuj ni ofte kunvenas por paroli

chefe pri la Afrika Agado.

Ovo : Vi estas estrarano pri la Agado en Afriko, sed via laborgrupo estas difinita

“Laborgrupo pri la Afrika Agado”. chu la Agado en Afriko kaj Afrika Agado ne estas

samaj?

GK : Tiun demandon trafe respondas tiuj, kiuj elpensis la esprimojn. Ni scias, ke Hans

BAKKER elpensis la esprimon Afrika Agado ; che mia elekto en la estraro, al mi estas

donita la tasko Agado en Afriko. Mi komencis la laborojn, rilatas kun la laborantoj de

la Afrika Agado, estas en chiama kontakto kun la chefroluloj de UEA pri la Agado en

Afriko. Dum la laboro de la Afrika Agado estas tre klara al mi, tiun de la Agado en

Afriko mi preskau ne komprenas ghis nun. Respondoj de la ghenerala Direktoro de UEA al

leteroj miaj kaj al tiuj de aliaj estraranoj subkomprenigas, ke la funkcioj de la

estraro de UEA estas tute aliaj ol tiuj de UTE en Togolando. Mi el tio vidas, ke la

estraraneco de UEA estas preskau nur titoloportado, dum la tutan laboron volas fari la

CO. Tial, mi nun povas difini la du aferojn jene :
- La Afrika Agado estas aroj de klopodoj por enkonduki Esperanton en Afriko, kaj

prizorgi ghian disvastighon, ghis la kontinento samnivele kiel aliaj kontinentoj uzu

la internacian lingvon.
- La Agado de UEA en Afriko konsistas el tio, ke afrikano estu estrarano de UEA. Li

havu neniom da decidopovo. Homoj sin konsiderantaj posedantoj de UEA decidos pri

Afriko, ech ne bone konante la tieajn movadojn.

Ovo : Ni havas la impreson, ke la estrarlaboro estas al vi tre malfacila.

GK : Ne nur al mi sed ankau al aliaj estraranoj. UEA estas en vera krizo. La chefaj

gvidorganoj de UEA estas la Komitato, la estraro kaj la ghenerala Direktoro. La

Komitato kunvenas unufoje en la jaro, kaj la estraro almenau dufoje. Ne chiuj

komitatanoj bone sekvas la pashojn de UEA. La estraranoj interrilatadas por la gvidado

de la asocio, kaj la ghenerala direktoro administras. La administrado estas parto de

la gvidado. Labordisdivido estas metodo por efikigi la laborojn. Tiel gvidantoj

delegas la administran rolon al kunlaborantoj, kiuj respondecas al la unuaj. En la

lasta trimestro de 1998, mi legis leterojn, kiujn la ghenerala direktoro sendis al la

prezidanto de UEA. Li postulis, ke la prezidanto respondu, ne kiel la prezidanto mem

pensas, sed kiel la ghenerala direktoro volas, leteron adresitan al la prezidanto. Jam

tiam mi sentas, ke la estraranoj ne estas liberaj agadi. Mi tamen ne ion diris.
Postaj tagoj nur konfirmis kion mi supozis. Finfine, kiam oni devis decidi pri la

invitado de Afrikanoj al UKo, chio farighis klarega. Intertempe mi demandis la

estraron kaj gheneralan direktoron de UEA pri hierarkio sine de UEA ; respondis nur la

vicprezidanto de UEA, kies dirojn aprobis aliaj estraranoj. La estraro respondecas al

la Komitato, kaj la ghenerala direktoro respondecas al la estraro. Al mi gravas ne tiu

hierarkio, sed la kunlaboremo de la estraro kaj ghenerala direktoro. Ni ne perdu

tempon lukti por nia rango sine de UEA, sed ni uzu nian energion por fari chion, kio

progresigu nian asocion. La estraranoj ne estas liberaj agadi. Tio bremsas la aferojn

de UEA.

Ovo : Do ghis nun vi nenion faras kiel estrarano ?

GK : La ghenerala sekretario petis, ke ni, estraranoj, diru kiel ni shatus konduki

niajn laborojn. Mi starigis laborplanon, kies ekzemplerojn mi disponigas al chiuj

aliaj estraranoj, kaj ankau al Asocioj/kluboj/ unuopuloj Afrikaj. Mi shatus, ke

samkontinentanoj helpu al mi starigi definitivan planon surbaze de tiu jam de mi

proponata. La aliaj estraranoj povis jam ion diri : mia precipa laboro estas trovi pli

da laborantoj por la Afrika Agado, kaj pli da donacantoj por la Fondajho Afriko. Mi

nun kampanjas por tio. Mi estas en chiama kontakto kun la respondeculo de UEA pri la

Afrika Agado, s-ro Hans BAKKER. Tiu chi ege laboras, kaj dank’al li mi enprofundighas

en la movadon afrikan. La chefa laboro nun farata estas la korespondado kun aliaj

estaranoj, kunlaborantoj, kaj tion mi faru akurate, por respondi leterojn, partopreni

traktadojn de asociaj aferoj.

Ovo : La laboroj shajnas glate iri, chu ne ?

GK : Imagu, ke la estraranoj pritraktis aferojn ghis atingi rezultaton. Tuj la

ghenerala direktoro diras : ‘’ … mi diktis al la antaua estraro, ke mi ne plenumos

stultajn decidojn.’’ chu la estraro estas nun konsiderata kiel decidpova? Krome la

estraron la ghenerala direktoro konsideras aro da novuloj. Do tute ne gravas estraro,

des malpli afrika estrarano, kiun la ghenerala direktoro ne konsultas, kiam temas pri

afero afrika. Mi frue komprenis, ke marionetan rolon mi estas plenumanta ; tial mi

reagis  al la estraro kaj ghenerala direktoro, ke tian rolon mi neniam akceptos. char

nun chio estas klara, ke al la tuta estraro iras tiu rolo, mi paciencas por vidi kien

tio kondukos nin. Sed la estraro ne devas silenti. Al mi shajnas, ke la antaua estraro

akceptis tiun rolon, kio ne progresigis la asocion. Necesas ion fari, kaj la komitato

de UEA devas klare difini la rolon de la direktoroj, estraranoj, kaj restarigi kaj

respektigi la hierarkion sine de UEA. Alia afero temas pri du direktoroj (ghenerala

kaj centroficeja). La Komitato devas pripensi tiun aferon. Jam ne plu bezonatas du,

sed unu sola, kio faciligos la laboron ech en la CO.

Ovo : Kia vi shatus la kunlaboron inter la estraro kaj la ghenerala direktoro au la

direktoro (kiam nur unusola ekzistas) ?

GK : Se ni komparus la estraron de UEA al registaro, la afero estus pli simpla. Iam la

ghenerala direktoro nomis la estraron de UEA registaro, kaj la estraranojn, ministroj.

chiu ministro havas sian oficistaron. Tiu chi restas pli longe ol la ministro, kiun

oni ofte shanghas. Tiel ofte la oficistoj estas spertaj. La ministro, kvankam nova

nun, havas tamen kapablojn pro kiuj, li estas elektita. La oficistoj devas submetighi

al la ministro. Ofte la ministroj konsultas siajn subulojn, kiuj nenial rajtas ion

altrudi al la mastro. Kunlaboremo vera estas necesa. chu che UEA la ministro ne havas

oficistaron ? Al mi shajnas, ke CO havas tiujn rolojn.
Tiel CO kaj la estraro devas kunlabori. Se ekzemple CO trovas ion, kio lamus en la

decidoj de la estraro, ghi devas afable proponi interkonsilighon, ke tiuj pli bone

esploru.
Povas esti, ke la estraro pravas kaj CO ne, au inverse. CO neniam rajtas per maldecaj

vortoj kontakti la estraron. Tiel ofte okazas la afero inter la nuna estraro kaj CO

(la ghenerala direktoro). CO devas rekoni siajn devojn kaj rajtojn. CO kaj la estraro

sciu, ke ili laboras ne por si, sed por Universala Esperanto-Asocio. chiu unuopa

esperantisto regu sian pasiojn por labori favore al Esperanto. Do, CO rolu al la

estraro de UEA, kiel ministra oficistaro al la ministro.

Ovo : chu la aliaj estraranoj pensas same ?

GK : Ili pensas ne same, sed simile.

Ovo : Do la aliaj estraranoj sincere kunlaboras kun vi. Ni pensas, ke via afrikaneco

iel diskriminacios vin.

GK : Mi jam estis estrarano de Asocio/kluboj esperantista kaj ne esperantista. Mi

chiam kunlaboras kun miaj kolegoj, kiuj chiam estas kunlaboremaj. Diskriminacio estas

tute alia problemo. Nun mi diru al vi ke ni laboras ege solidare. chiuj shatus helpi,

ke mi bone konduku la agadon en Afriko, sed mi mem pli laboras por la Afrika Agado ol

por la agado en Afriko. Vi ja scias pri leghoj skribitaj kaj leghoj ne skribitaj. Tiuj

chi estas la naturaj, kiujn chiuj kreitajhoj (sen) konscie respektas. La skribitaj

leghoj estas chiuj diktitaj de la registaroj. Inter tiuj chi, ne estas iuj rilatantaj

al la diskriminacio. chu vi scias, ke bestoj mortigas ne samspeciulojn, sed nur

malsamspeciulojn. Diskriminacio estas do naturlegho, kiun la skribitaj leghoj

malpermesas. char la naturaj leghoj tatuighas en la subkonscio de la homo, ni ne akuzu

iun pri io diskriminacieca. chiu popolo praktikas la diskriminacion. Komprenu, ke nun

chiuj estraranoj de UEA, chiuj oficistoj de CO homame rilatas kun mi. La sola problemo

koncernas nian laboron, la restarigon de la hierarkio de UEA, la eviton de tro da

konservemo.

Ovo : Gravas ne nur starigo de plano, sed ties realigo. chu vi pensas pri tio chi?

GK : Ni afrikanoj povos iel ajn konduki nian movadon, se ni mem financu ghin. Ni

starigas planojn, sed ne montras la rimedojn per kiuj ni efektivigos ilin. UEA donas

la subvenciojn, do ghi altrudas sian volon al ni. Proverbo diras : « Al donacita

chevalo, oni ne esploras la bushon ». Ni do serchu mem rimedojn kaj tiel ni estos

liberaj agadi. char nun ni ne havas tiujn kapablojn, kiom belaj/taugaj estos niaj

planoj, ili devos ne tute ech tute ne realighi. Tempo estas, ke ni starigu ion, kio

helpos al ni memfinanci. Sen tio ni ne povas multe progresi. Iuj pensas pri starigo de

TutAfrika Esperanto-Asocio. Tio estas tre bona ideo sed kiel tiu asocio baraktos por

trovi administrajn rimedojn monajn? chu UEA donu ankau tion, kion Afrikanoj uzos por

enkonduki Esperanton en aliajn Afrikajn angulojn? Ni vidu la veran vizaghon de la

afero. UEA vivas per donacoj/kotizetoj, kiujn ghi sobre/singardeme uzas, ke ghi povu

vivadi. UEA ne finance subtenas landajn asociojn, sed tion faras nur por Afriko, kiu

memstarighu.

Ovo : El viaj paroloj ni sentas viajn problemojn. chu aliajn vi havas?

GK : vi tre bone komprenas min. Du problemojn mi havas. La unuan vi jam trovis. La

solvo de tiu problemo faros multon al nia movado. Alia problemo, kiu tiklas min,

koncernas Afrikon. Unue la konfliktoj inter samlandaj Esperantistoj, kaj due silento

de Afrikanoj-Esperantistoj vivantaj ekster  Afriko. En multaj landoj Afrikaj vivas

bonnivelaj Esperantistoj. Tiuj uzas sian energion ne por progresigi la movadon landan,

sed por kvereli inter si. Kial tiu sinteno ? Ni klopodu kompreni kial ni havas

Esperanton. Ni komprenu nin reciproke. Ni, Afrikanoj, devas eviti tiujn konfliktojn

venantajn ofte el bagateloj. Ni devas superi nian memamon, apliki sinforgeson. Nur

tiel ni povas progresigi nian movadon. Ni shatus ke Esperanto alportu shanghon en nia

vivo. Tiun shanghon ni deziru pozitiva, kio eblas nur kiam ni rekonas la celon de

Esperanto. Ni devas partopreni al la progreso de la mondo. Tion ni faros ech estante

ekster nia kontinento. Dank’al Esperanto kelkaj Afrikanoj nun vivas ekster Afriko. La

konstruo de la movado Afrika estas taskoj de Afrikanoj-Esperantistoj. Ni mem malfacile

financas la movadon. Ni devas konduti, ke niaj helpantoj pluhelpu. Tiel ni devas

pripensi planojn, kiuj ebligos la pluvivadon de la Afrika movado. Mi shatus rilati kun

Afrikanoj-Esperantistoj vivantaj ekster Afriko. Kun la enAfrikaj mi jam rilatas. Ni do

evitu konfliktojn en Afriko, kaj laborigu samkontinentanojn vivantajn ekster la

kontinento. Eble vi povas iel kontribui per artikoloj en via periodajho, chu ne ?

OVo : Vi pravas ; ge-OV-uloj komprenas vian alvokon. Ili certe helpos en tio, kion vi

petas. Sed vi ne parolis pri la salajro estrarana. Eble tio povas sproni al pli da

laboro Esperanta.

GK :Vere la laboro Esperanta preskau chie estas bonvola. Ech che la CO, kie UEA havas

kelkajn salajrulojn, tiuj chi laboras pli ol ili lukras. La estraranoj de UEA ne havas

salajrojn. Male, iuj el ili elspezas sian monon pro/por la asocio. Tion faradis multaj

estraranoj. Mi ne prisilentu la bonvolemon de Hans Bakker. Li uzas ankau sian monon

por UEA. Multajn Afrikanojn li helpas per propra posho, kvankam li ne estas richa.

Multaj Afrikanoj shuldas multon al li. Tiuj devas pensi pri io, per kio ili danku al

tiu maloftulo. Li estas unu el la financaj subtenantoj de UEA, almenau por la Afrika

Agado. Mi estas kvazau " danaida barelo" por UEA ; tiu chi pagas chiom koncerne miajn

laborojn estrarajn : korespondado, vojagho, restado, ktp. Krom tio, etrarano ne havas

salajron sed multe da laboro, kiun chiu bonvoleme faras por la Esperanto-movado.

OVo : Vi estas la unua Afrikano estrarano de UEA. Kiel la aliaj estraranoj povas

profiti el via estraraneco ? Kion lau vi UEA atendas de vi ?

GK : Mi scias pri Afriko. Tiel jam multaj eksterAfrikanoj petas konsilojn de mi pri

Afriko. Miaj vortoj orientos ilin en ties agado favore al Afriko. Mi pli bone

prezentos nian kontinenton, ghiajn verajn problemojn, proponi solvojn al konfliktoj,

kiujn mi evitigos. Mi laboras ne sola, sed helpe de aliaj samkontinentanoj ; tial mi

petas de tiuj, ke ili helpu al mi helpi al niaj samsortuloj. Kion UEA atendas de mi ?

Antau ol respondi tiun demandon, ni sciu kiu estas UEA. Se mi demandus al s-ro Hans

BAKKER pri tio, li respondus dirante kion li shatus, ke la Afrika Agado progresu. Se

mi demandus al la ghenerala direktoro de UEA, ankau li respondus lau tio, kion li

shatus, ke Afriko estu por UEA. Ni vidas, ke UEA tie chi estas reprezentata ne de

multe da, sed de multaj personoj. Tamen mi povas ion fosi el respondoj pri miaj

laborplanoj : trovi pli da laborantoj por la Afrika Agado, kaj pli da donacantoj al la

Afrika Fondajho. char la zorgo de la ghenerala direktoro estas domaghi la monon de

UEA, ech malhelpante komisiiton de la Afrika Agado preni el la kaso de la Fondajho

Afriko, mi trovas, ke min li konsiderus bona estrarano, se mi sukcesus konvinki la

afrikajn shtatojn doni monon por Afrika Agado au trovi mecenatojn por la tiea movado,

ke Afriko ne plu dependu de la Fondajho de UEA. Ech se mi sukcesus ion tian, li iam

baros al la chefroluloj de la Afrika Agado la vojon preni el tiu mono por progresigi

la movadon en Afriko. Li paroladas ankau pri la ne-rendimenteco de (la) afrikanoj. Li

gratulus min se mi sukcesus rendimentigi (la) afrikajn esperantistojn.
Resume : trovi pli da laborantoj, pli da mondonacantoj por la Afrika Agado,

rendimentigi la afrikajn esperantistojn. Mi jam supre diris, ke mi estas plenumanta

taskojn ech se ege malfacile pro ne havo de taugaj laboriloj.

 Ovo : Al mi shajnas, ke vi nur parte respondis mian demandon. Afrikanoj havas multajn

problemojn. Multaj esperantistighis por ekzemple migri al Europo, trovi laboron, havi

financan helpon. char vi estas estrarano, chu vi ne povas helpi ke tiuj personoj

atingu siajn celojn respektivajn?

GK : Leteroj jam atingas min : "nun, kiam afrikano estas estrarano de UEA, ni trovos

solvojn al niaj problemoj. Nia klubo ricevos pli da subvencio, ni povos facile

partopreni kongresojn esperantistajn tra la mondo, ktp… ".
chu mi rakontu anekdoton : "Iam onklo farighis deputito. Tiam anoj samvilaghaj, kaj

tiuj de najbaraj vilaghoj vizitis lin. chiuj petis, ke li evoluigu la regionon.

Vidante la taskon, kiu transiras la povon deputitan, li deklaris, ke li neniel povas

ion fari, kaj jen la vizitantoj ege  kolerighis". Mi jam multon diris, kio ebligos al

vi kompreni la situacion.
Hans BAKKER estas chefrolulo de la Fondajho Afriko. Sed kelkfoje kiam temas pri

elspezoj por la Afrika Agado, la ghenerala direktoro ne permesas al li preni el la

kaso de la Fondajho Afriko. Tiam vidante, ke la afero, por kiu li shatus elspezi,

estas vere grava kaj necesa, Hans BAKKER elcherpas el sia posho jam atencita de multaj

helpoj al afrikanoj. Jen la afero. Sed kiam temas pri aferoj, kiuj profitos kaj al la

movado kaj al la afrikanoj, mi pensas, ke ni povos ion fari. La komisiitoj pri la

Afrika Agado estas pretaj chiam helpi, ke io estu farata favore al la movado Afrika.

Ovo : Post du jaroj okazos nova elekto ; chu vi rekandidatighos ?

GK : La E-laboro ne dependas de aneco al estraro. Hans BAKKER multon faras  por

Esperanto, sed nur tri jarojn estis estrarano. Claude Piron estas kompetenta

esperantisto, kiu multon faras por nia lingvo, sed li neniam estis estrarano de UEA.

Post du jaroj finighos ne mia E-laboro. Se mi ghisvivos tiam, mia laboro por

Esperanto, kiu neniel estas ligita al mia estraranigho, pluiros. Por mi gravas ne

estraranigho, sed laboro por Esperanto, kiun mi faros ghis la fino de mia vivo.



Ovo : Viaj finaj vortoj.

GK : Estimataj samkontinentanoj. Unu jaro da estraraj laboroj ebligis al mi, helpe de

Hans BAKKER koni la lingvonivelon de multaj afrikaj esperantistoj. Multaj el tiuj chi

estas ege aktivaj, energiplenaj. Mi petas, bonvolu ni uzi nian energion por la movado.

Ni atendas ion de Esperanto : ni ne malpravas, char por io oni faras ion. Sed unue ni

ellernu la lingvon ; nur tiam montrighos kion ni vere cherpos el nia ESPERANTISTECO.
Mi estas je chies dispono por kunlabori. Mi lernas de chio/chiu, kaj mi preskau ne

ofendighas. Tial mi malferme ricevas rimarkojn, admonojn, kritikojn, ktp. pro/pri agoj

de mi farataj.



***********
GHENERALE
**********

1-Jubileo de samseksamo
=======================
Arghenta jubileo de MOS-decido

Antau precize dudek kvin jaroj, 17 majo 1990, Monda Organizo pri Sano forigis

samseksemon el la listo de la psikaj malsanoj. Tial, ekde 2005, la Deksepa de Majo

farighis la Monda Tago kontrau Homofobio.

Psika malsano per si mem ne estas delikto, tamen, lau Amnestio Internacia, en sepdek

ok shtatoj samseksemo estas delikto au ech krimo. En sep el ili (Saudi-Arabio, Irano,

Jemeno, Mauritanio, Sudano, parto de la Nigheria federacio kaj suda Somalio) la puno

por samseksaj rilatoj estas la morto: evidente la plej radikale islamaj socioj.

Lau raporto de FRA (Fundamentrajta Agentejo) Italio estus la EU-lando kun plej granda

homofobio socia, politika kaj institucia. Ghenerale tamen la socioj de la iama "reala

socialismo kaj planekonomio" shajnas pli homofobiaj ol la okcidenteuropaj. Chu en

marksismo-leninismo ghermis la sama pensmaniero de Islamo?

Sur la alia flanko, Danlando agnoskis kiel unua en la mondo la samseksan partnerecon,

jam antau la MOS-decido (1989). Dum Nederlando kiel unua agnoskis la samseksan

edz(in)econ (2001). La Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj (1948) inkludas

implice poligamion, sed ekskludas samseksan nupton.

En Usono, Barack Obama estas la unua prezidento kiu sin esprimis favore al

samseksemuloj. Historie, estas rimarkinde ke en la kodo de la Tria Regno sodomismo

estis klasita kiel delikto, dum safismo ne.

En Esperantio jura referenco estas la legho pri familia juro (Lex Valeria), aprobita

de la Civita Senato en julio 2008. Ghi agnoskas la samseksan partnerecon, sed ne

atribuas al ghi la valoron de geedzeco, por ne kolizii kontrau la Universala

Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, kiu estas konstitucie referenca por la leghoj de la

Esperanta Civito.

Por hiperfundamentistoj: la zamenhofa vorto por "gejo" estas "vir/adult/ul/o" -- kio

multon klarigas pri lia percepto tiurilata.

(Giorgio Silfer, vickonsulo)

[HeKo 574 8-C, 17 maj 15]


2- Roberto MUGABE pri samseksamo
================================

LETERO AL BLANKULOJ (de Robert MUGABE, traduko Esperanta el la franca versio)

- Karaj blankuloj, vi petis de ni ke ni surmetu mantelojn sub la varma suno, kaj ni

faris.
- Vi diris, ke ni devas paroli vian lingvon, ni obeeme faris, forjhetinte la niajn.
-  Vi petis de ni, ke ni chiam havu shnuron je la kolo kiel kaproj, ni obeis tute ne

demandante.
- Vi petis de niaj edzinoj, ke ili portu harojn de mortintaj homoj anstatau tiujn

naturajn, kiujn Dio donis al ili, kaj ili obeis.
- Vi diris, ke ni havu nur unu edzinon en la medio kie abundas nigraj angheloj, ni

kontrauvole akceptis.
- Vi diris, ke niaj  dignaj filinoj surmetu kulotojn anstatau kutimajn vestojn

afrikajn, kaj ili obeis.
- Vi diris, ke ni uzu kauchukon por kontroli nian naskokvanton, kaj ni konsentas.
- Nun  vi volas, ke niaj viroj sekskunighu kun aliaj viroj, kaj niaj virinoj kun aliaj

virinoj, por ke Dio punu nin kiel Sodomon kaj Gomoron, chu ne ?
Ni diras NE.
Chifoje, ni tute ne konsentas kun vi.
Fieraj pri nia afrikaneco, ni diras NEEGE al la rilatoj gejaj kaj lesbaj.
Roberto MUGABE.

Se ankau vi diras NE al gejoj kaj lesboj, bonvolu reagi.

 
3- Nigruloj kaj blankuloj
=========================
"La afrikanoj ne estas nigraj kaj la europanoj ne estas blankaj. Kiuj protestas, tiu

levu la manon.", diris instruistoj al gelernantoj. Diverse reagis la gelernantoj. Nun

vi, karaj legantoj, kion vi pensas pri tio ? Eble ni reviziu niajn lecionojn antau ol

daurigi la pripensadon. Pro tio ni konsultu vortarojn!

PIV ekparolas :
a) Blanka :
-Impresanta la vidadon, kiel la suprajo de fresha negho, kiu reflektas la lumon,

nenion sorbante el ghi.
- hela, kontraste al aliaj malhelaj samspecaj aferoj.
- prezentanta surfacon, kies  blanka aspekto ne estas makulita
- Pli simpla, malpli kompleta, senrezulta
- havanta rojalisman au kontraurevolucian tendencon
-ktp

b) Nigra:
- Impresanta kiel la suprajho de fulgotavolo, kiu plene sorbas la lumon.
- Tre malhela, kontraste al aliaj helaj samspecaj aferoj.
- Elvokanta nigron, kiel simbolon de malghojeco.
- Elvokanta nigron, kiel simbolon de malico
- Elvokanta nigron, kiel simbolon de malaprobo, kondamno au malpermeso
-ktp


Nun eblas ion diri, chu koloro de hauto estas blanka au nigra. Afrikanoj asertas, ke

ilia hauto ne estas nigra. Chu hauton blankan havas europanoj ? Necesas bone analizi

la hautojn por ion diri. Tuj venas alia demando :"Chu homoj kun flava au rugha hautoj

ekzistas ? Kvankam oni ne respondas demandon per demando, tamen tie chi tio povas

okazi :"Kiu atribuis tiujn kolorojn al la hautoj  kaj kiujn ideojn ili havas kashitajn

malantau tio ? Respondon havas s-ro Didier Gagnant KALIPE en sia revuo TON SUCCES (via

sukceso).

Li difinis  la kolorojn blanka kaj nigra antau ol doni sian impreson? Vidu :
<<La nigro estas la koloro la plej obskura, kie tute ne estas lumo, io tute nelegha,

malpura, malghoja, malica. La blanko estas tute hela koloro proksima al koloro de

negho, tre pura, klara, senmakula. Chu oni diras, ke, char la afrikano estas malica,

malpura, kaj obskura kaj ne tia estas la europano, oni havas tiajn nomojn ? Estiel

specialisto pri programado multhava kaj preventa de la menso, kaj scianta kiel efikas

la vortoj  la pensojn, la konduton, la agojn, la karakteron, la sorton, mi demandas

min, chu char oni nomas nigraj afrikanojn kun chiuj sekvoj de nigro, ke multaj

afrikanoj kuntrenas tiujn sekvojn ? Ni memoru kion diris la apostolo Paulo "Mi konis

la pekon, nur char oni diris al mi ne peki". En tiu chi momento, kiam ni klopodas 

senigi la mensojn de afrikanoj je chio, kio atencas kontrau ilian disvolvighon, mi

invitas chiujn atenti tiujn nomojn NIGRA kaj BLANKA elpensitaj kaj zorge flegataj por

gardi iujn en sklaveco kaj en plej malalta tavolo de la socio tutmonda. Mi ne estas

nigra hautkolore, nek spirite, nek karaktere, nek anime, nek kondute, nek pense nek

ktp. Mi estas nur afrikano. Punkto.  Jes, mi fieras esti afrikano, char Afriko estas

la lulilo de la homaro, la lulilo de la konoj, la lulilo de la civilizoj, kiu pli kaj

pli reakiras sian  identecon, sian lokon en la koncerto de la nacioj kaj de la

kontinentoj. Mia Afriko estas tiu de Nelson Mandela, Desmond TUTU, Kofi ANNAN, Thomas

SANKARA, Modivo KEITA, Sourou MIGAN APITHY, Felix HOUPHOUET-BOIGNY, Kwame NKRUMAH,

Barack OBAMA, Martin LUTHER KING, Sylvanus OLYMPIO, ktp dignaj afrikidoj, kiuj

komprenas sian taskon kaj laboregis  kun vizio, strategio,memdsciplino kaj amo al

Afriko kaj al afrikanoj. Ilia amo al Afriko estas pli forta ol ilia amo al la povo;

ilia oferemo estas pli forta ol ilia egoo. Ni havu tiajn valorajn ekzemplojn en niaj

koroj kaj honorigu ilin kaj iliajn luktojn.>> Kiu estas la tasko de afrikaj

esperantistoj antau tio ?

S-ro Didier Gagnant (venkanto) tute pravas en siaj vortoj ? Afrikaj esperantistoj

devas enmemighi pri siaj pensmanieroj. Estas konsilinde uzi la terminojn afrikanoj kaj

europanoj  antautau nigruloj kaj blankuloj. En nia agado ni plupensu afrikane TUTE

DIGNE ol alikulture. Tio tute ne signifas, ke ni devas batali kontrau la aliaj. Ni

luktu nur por nia digno, por redoni al nia Afriko ties lokon antauan.  Por tion atingi

ni kalkulu pli je niaj propraj rimedoj ol je tiuj de aliaj homoj. Ech per la neniomo

da rimedoj je nia dispono ni povas fari multegon por ni. Tial tute DIGNE afrikaj

esperantistoj en UETA organizas sian sesan afrikan kongreson en decembro 2015 en

Togolando, en kadro tute afrikaneca.

Kune estas la afrikaj esperantistoj por kune sukcesi, venki chiujn barojn por hisi tre

alten la standardon de la kontinento.


4- Koloroj de la hauto
======================
Estas lernataj en la lernejoj la koloroj de hautoj. Tiel oni parolas pri homoj de

hautoj nigraj, blankaj, flavaj kaj rughaj. Fakte chu vere tiuj hautoj estas tiaj ? 

Necesas bone analizi la hautojn.
La koloro de hauto de afrikanoj tute ne estas nigra. Same estas por europanoj, kies

hauto ne estas blanka. Se necesus nomi koloron de hautoj necesas uzi aliajn terminojn.

Eble oni povos iel konduti kiel Schleyer, kiu nomis sian lingvon misformante vortojn

alilingvajn : volapuko (worldspeak), se mi ne eraras).

Se la NIGRO tute ne estas la koloro de la hauto de afrikanoj, chu oni ekzemple uzus la

vorton NOGRA, kaj anstatau BLANKO estus BLINKA ? Alie, REDO antataau RUGHO kaj FLEVO

antatau FLAVO ?  Tuj aperas problemoj, char chiu ajn povas elpensi vortojn kaj ne

saman koloron havas la hautoj de  chiuj afrikanoj. Tial jen aperas alia propono.

La koloro jam ekzistas diversaj. Oni atribuas al chiu estajho la koloron, kiun ghi

havas. Se vere hauto estas nigra, oni nomu ghin nigra. Se ghi estas verda, ghin oni

nomu verda. Tiel helpos chiuj, kiuj scias kio estas KOLOROJ.
Tial la terminoj estas uzataj jene :  blankuloj por europanoj, nigruloj por

afrikanoj,flavuloj por azianoj kaj rughuloj por ktp.

Neniu kontinento havas koloron. Oni do nomu la aferojn kiaj ili estas. Ekzistas ne

NIGRULOJ sed AFRIKANOJ. Tiel oni uzu la esprimon Europano anstatau Blankuloj ktp.


5- NEGR-
=========


Etimologio de la vorto « NEGR- »
------------------------------
Origine Negr- estas latina vorto kiu aparte naskis la vortetojn
- nero italilingve
- noir franclingve ( en tiuj du lingvoj, la litero « g » malaperis, kiel la rivero

Liger – Loire)
- negro hispanlingve
- negre okcitanlingve (la okcitanan « e » oni prononcas{è})
(koncerne chiujn aliajn mediteraneajn lingvojn, oni devas prononci la unuan silabon

akcentite kaj la finajha vokalo alproksimas  la franclingvan neprononceblan « e »).

Negr- sklaveco kaj rasismo
---------------------------
La franclingva substantivo "nègre" estas origine portugallingva kaj signifas nigran

homon.  Fine de la dek kvara jarcento la Portugaloj deziris  trovi eblecon por iri al

Hindio chirkauirante Afrikon. Ili do  malkovris la bordojn de la nigra Afriko. Ili

renkontis komercistojn kiuj traktis kun Araboj, tiuj chi trairis la dezerton. Kion

vendis ili al la Araboj ? oron, eburon kaj… sklavojn. La portugaloj reiris al Lisbono 

kun la komercajhoj. Konsternado en la regha korto : al kio utilos sklavoj ? Estas nur

pli poste post la malkovro de Ameriko kaj bezono de chipa laboristaro ke estos

organizita abomena komercacho, krimo kontrau la homaro.

Arkivoj de la sklaveco en Usono : bildoj, gravurajhoj, gentrajhoj, malmodernaj

fotografajhoj 
--------------------------------------------------------------------------------------

-------

Black and White (Nigra kaj Blanka)
Nègre, estas tamen pli agrabla ol tiu amerikanismo black…kies sono estas malagrabla.

Hodiau oni volonte uzas anglajn vortojn por « valorigi » tiujn, kiujn oni jughas

malvalorigitaj…. Estas kvazau la angla lingvo valorigus kaj la franca lingvo

malvalorigus…. Chu blankulo kredas ke vokante negron black , la negroj ne sin plu

sentos… malvalorigitaj ?

Ni notu ke tiu verbo estas origine latina « denigrare » (nigrigi) kaj kaj figure estas

« denigrare famam » : nigrigi la reputacion de iu (la latina donis al la malmoderna

franca la vortojn "fame et fameus" vortoj kiuj iris al la angla : fame et famous).

Tiel por valorigi la nigrulojn, oni parolas blanka ! en Ameriko oni diras : speak

white ! Estas origine rasista insulto lanchita al negroj kiuj  parolis sian

naskighlokan lingvon : speak white !... Estas por diri kiel la anglosaksaj blankuloj

protestantoj (parolas la anglan): speak English ! Kaj tiuj esprimoj estis reuzitaj

direkte al Kebekanoj de la angloparolantaj Kanadanoj kiuj ne komprenas kial tiuj

sakralaj (respektindaj, sanktaj)  kebekanoj obstine parolas la francan kiam estus pli

facile ke chiuj amerikanoj parolu la saman lingvon : la Anglan.

En Kanado, kebekano estas vokata white nigger.
----------------------------------------------

Hodiau oni vidas chie multajn sloganojn "speak white". Tio abundas en la reklamoj

"outdoor "! 

Ni protektu la francan lingvon ! la francparolantaro kaj la negritudo unuighu por

protekti la rajton esti malsamaj.

Negre- Familia nomo
--------------------
Tamen, la familia nomo Nègre ne estas afrikana kaj neniel rilatas al Afriko. Ghi estas

origine sudula kaj venas de la okcitano negre. Indas fari komparon inter tiu nom kaj

aliaj nomoj origine francaj : Noir, Lenoir, Noiret. Estis moknomoj au kromnomoj de

homoj kiuj havis nigrajn harojn.

Multaj familiaj nomoj rilatas al la koloroj de la haroj.
---------------------------------------------------------
- Blanc, Leblanc, Blanchet…
- Brun, Lebrun, Brunet, Bruneau
- Roux, Leroux, Rousset, Rousseau, Roussel, Rousselet…
- Blond, Blondel, Blondeau…
- Gris, Legris

Ni ne forgesu tiujn kiuj ne plu havas harojn :- Calvet, Calvin, Cauvin, Chauvet,

Chauvin…

En la latina lingvo, kelkaj nomoj havas la saman originon :
- Niger (nigra)
- Albinus (blanka)
- Flavius (blonda)
- Rufus (rugha)

Negr-, nomo de loko
-------------------
En la okcitana lando, de la Andoro ghis la maraj Alpoj, sen forgesi la Cévennes,

multaj nomoj de lokoj enhavas la nomon Negr-. Ni citu ekzemple :
- La Mourre Nègre, la plej alta monto de Luberono (1125m)
- La Cap Nègre, kie komencighis la 15-an de Augusto 1944 la elshipigho de Provence (Le

Levandou, côte des Maures)
- La Lac Nègre, meze de la natura parko de Mercantour.

Ekzistas komunumo nomita Nègreville en la Cotentin sed ne estas urbo por negroj. En

tiu komunumo la sufiksoj –ville estas disfamitaj kaj indikas la villon, t.e. bieno,

kaj estas antauita plej ofte de nordaj nomoj.Nègreville venas de Esneger Villam,

probable naskita de la skandinava nomo Snaegeir.

Nighero, la lando de la negroj
------------------------------
Nigherlando estas Afrika lando kies nomo venas de la nomo de la rivero Niger. Chu pro

tio estas nigra rivero ? Oni pensas ke tiu transkribo  ekzistas pro miskompreno de la

loka nomo kies signifo tutsimple estas ‘‘ La (granda) rivero’’.

Kontraue la Sudano estas la lando de la Nigruloj ! Tiu nomo venas de la araba balad

as-sudan : lando (cf. bled) de la Nigruloj (pluralo de aswad : nigra) estas la nomo

kiun la Araboj donis al la Nubie

Nègre, estas cévenol kaj protestanta nomo.
------------------------------------------
La gorges nègres ! Stranga fakto : estas tiel oni moknomis , en Languedoc, la

protestantojn dum la milito de religioj.

Mia familio venas origine de Saint-Jean-du-Bruel, vilagho de la okcidentaj Cévennes,

borde de la Dourbie, piede de Saint-Guiral (belega promeno !)

La Cévennes estas la landoj de tiuj bravaj  kiuj luktis kontrau la Dragonoj de la

regha tirano Louis XIV. Tiu monarko sin konsideris la suno kaj deziris krei kaj

praktikigi unikan religion : unu regho, unu legho, unu religio.

Tamen, chiuj Negroj ne estas origine cévenol kaj protestantaj : ekzistas aliaj

tavoloj.

La Negra Familio de Saint-Jean-du-Bruel
----------------------------------------

La ancestro de la familio (la plej agha konata) sin antaunomas François Nègre : li

vivis dum la dek sesa jarcento. Inter lia posteularo oni trovas du ministrojn : Gaston

Defferre kaj Georgina Nègre-Dufoix (la dua nomo estas tiu de shia edzo).
La membro de la familio la plej konata estas Arnaud Desjardins. Li kontribuis en la

diskonatigo de la orientaj spiritualecoj en Francio kiel reghisoristo ( kiam ORTF

ankorau ekzistis) kaj li verkis multajn librojn en kiuj li skribis pri la spiritualeco

de Prajnanpad. Mi multe rekomendas la legadon de tiuj libroj !

Mia praavo Leopold Nègre estis kuracisto kaj serchisto. Li partoprenis en la realigado

de la vakcino kontrau la tuberkulozo.

Familiaj arkivoj.

(francan tekston vikipedian tradukis Dzifa GBEGLO en Esperanton)


6- Negritudo kaj tutafrikismo/panafrikanismo
============================================
La afrikanojn oni nomas negroj. En tiu negreco kashighas io moka por meti nigrulojn en

pozicion de subuloj, de malalta raso. Nigruloj trovis en tio chi ion maljustan, char

ili vidas sin en la sama rango kiel la homoj kiuj subtaksas ilin. Tiuj negroj vidas

sin ech pli efikaj ol aliaj homoj sur multaj kampoj.  Tiujn valorojn, kiujn ili havas,

ili shatus montri kaj ja montras al la tuta mondo tra siaj  verkoj diversaj. La

konscio pri tiuj valoroj, kiujn ili havas kaj la konduton montri ilin kaj efektive agi

tiudirekte estas la movado NEGRITUDO.

"Ni estas negroj, sed jam havas valorojn gravajn, kiujn valorojn ni montras al la tuta

mondo." Negritudo ekzistas ne nur ekster Esperantujo sed ankau en ghi, char ghi estas

tutmonda fenomeno. Tial tute ne eblas trovi vorton por traduki la terminon NEGRITUDO.

Necesas do ia enmigra tendenco por havi la ekvivalentan terminon NEGRITUDO.

La afrikanoj en Esperantujo konscias pri sia afrikaneco kaj tute ne hontas esti

afrikano. Ili chiel montras sin afrikanoj kaj pretas oferi sin por la bono de Afriko.

Ili konscias pri siaj valoroj  kaj uzas ilin por la bono unue de Afriko kaj cetere por

la tuta mondo. Jen brulas en ili la negritudo, kiun ni en esperantujo shatus nomi

afrikitudo, char la terminoj NEGRO kaj NIGRULO tute ne montras kiaj ghuste estas

afrikanoj. Io alia koncernas la solidaron afrikan.

Jes, UNUIGHO FORTIGAS. Afrikanoj tre bone komprenas tion kaj unuighas en asociojn por

kune pensi la evoluon de Afriko. Tiu kuneco de chiuj tendencoj en Afriko nomighis

PANAFRICANISME en la franca. Truduki tion en Esperanton necesigas konon pri la deveno

de la tendenco.  Se iri enmigran vojon necesas, la ghusta vorto ekvivalenta estus

PANAFRIKANISMO. Tamen, oni povus ankau iri vojon submigran, lau kiu la ekvivalenta

vorto estus TUTAFRIKISMO. Do en tiu chi unuiga etoso la afrikanoj luktas por la

disvolvigho de Afriko. Esperanto havas grandan rolon en tiu chi procezo.

La sesa Afrika Kongreso de Esperanto en Togolando estos la okazo por profunde esplori

la sistemon kaj starigi fortikan bazon por la kontribuo de Esperanto en la emancipado

de Afriko, kiel tion diris Hans BAKKER.

7- Federacio Internacia de Ambasadoroj pri Disvolvigho (FIAD)
============================================================
Karaj geamikoj,

Kiam oni demandas nin, kial ni lernas Esperanton, certe chiuj diros ion, ech se ne

tion, por kio oni lernas. Kiam iu iel kashas sian veran kialon por lerni Esperanton,

oni tuj komprenas, ke tiu konscias, ke li estas ne sur ghusta vojo. Ghenerale, oni

lernas lingvon por komuniki. Tuj aperas alia demando. Por kio utilas la komunikado ?

Tie chi taugas chiaj respondoj. Tuj oni komprenas, ke lingvo estas ne celo sed rimedo

por ion fari. Ghuste tial oni devas uzi Esperanton por ion fari.

La propagando por Esperanto devas bazighi sur konkretan aferon tuj senteblan. Anstatau

diri ke oni lernas Esperanton por komuniki, kial ne montri kiel kvin komercistoj

(togolandano, finno, australiano, japano kaj usonano scipovantaj nur siajn

respektivajn nacilingvojn) povis fari negocojn ? Neniu konas la lingvon de la alia.

Tamen ili sukcese komunikis. Scivoluloj alproksimighis al ili kaj rimarkis verdan

stelon sur chiu brusto dum ili tute glate zorgis pri la negocoj. Jen unu konkreta

utilo de Esperanto. Jes, oni uzu Esperanton por io.

SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) uzas Esperanton en la laborista medio. La Esperanta

Civito konsideras la esperantistojn tutmondajn kiel apartenantajn al unusola Civito.

Ekzistas aliaj Esperanto-organizajhoj, ankau kiuj havas siajn difinitajn laborkampojn.

Tiaj estas UEA, MAS, UETA ktp. Chu tiuj organizajhoj estas per-, por- au

pro-esperantaj ?  Kio gravas nun, tion ni vidas supre che la komercistoj. Esperanton

oni tuj uzu. Estas pli bone bazighi la lernadon de Esperanto sur realigado de io

konkreta tute ne utopia. Hans BAKKER diris ion fine de 2014.

<<VORTOJ GRAVAJ de Hans BAKKER la 26-an de decembro 2014 : GBEGLO Koffi demandis s-ron

Hans BAKKER :"Kion vi celas zorgante pri afrika agado".
Hans BAKKER respondis: <<Mia celo estis la evoluo kaj emancipigho de Afrikanoj.
Esperanto estas rimedo en tio. Lernejo estas alia rimedo en tio>>.
 
ACE (Afrika Centro Esperantista) taskas al si movighi tiusence por helpi al

esperantistoj tutmondaj kaj aparte afrikaj ke ili chiapunkte felichu kaj felichigu la

aliajn homojn. Tial ghi povis rilati kun FIAD (Federacio Internacia de la Ambasadoroj

de Disvolvigho) por starigi ion. Malkovru pri kio temas.

 
ENKONDUKO EN LA RETPAGHO DE FIAD
=================================
 
La retpagho de FIAD estas: 
www.fiadsolutions.org
La lingvo uzata estas la franca. La teksto enkonduka aperas sube en Esperanto per la

traduko de Dzifa GBEGLO. legu mem !



En medio kie multas diverstipaj malfacilajhoj, kie oni priparolas financan krizon,

masivan senlaborecon, epidemion, malrichecon oni povas al si diri ke estas pretendeme

aserti ke la plejbono estas ebla nun, tuj.
Mi  parolas nur pri tio, kion mi scias, pri tio kion mi spertis, pri tio kion mi

konstruis, pri tio kion mi helpis multajn konstrui. En malhelpema atmosfero, tre

malfavora mi sukcesis konstrui la plejbonon por mi, chirkau mi kaj chiu  tago al mi

alportas multe da kontentigho, ghojo, sekureco, sereno.
Oni audas  chiam ke la civitanoj de tiu parto de Afriko kiu estas Benino ne povas

labori kune, vivi kune, gajni kune. Hodiau, la Ambasadoroj de la Disvolvigho de Benino

estas la plej bona grupa sukcessperto, rilate kolektivan efikon char ili grandparte

akceptis sinforgeson por malkovri ; ili forlasis siajn certecojn por audaci iri al la

lernejo de la vivo, ili audacis fandi ilian individuecon en la kolektivon.
Mi spertis kiel multaj inter vi la malsaton, la malrichecon, la malsukceson, la

senlaborecon, la perfidajn frapojn, la malsanon, la marghenighon, la malfamigon, ktp.

Sed chiuj tiuj situacioj ebligis al mi kompreni du precipajn ajhojn : 1.            Mi

estas la sola respondeculo de chio kio al mi okazas. Fakte niaj paroloj kreas niajn

pensojn kiuj kreas niajn realecojn. Mi estas la sola respondeculo de tio kion mi

diras, mi estas do la sola respondeculo de miaj pensoj kaj la sola respondeculo de

miaj realecoj.
2.    Se tio kion mi konas estus bona, mi ne spertus tiujn malfacilajhojn. Do mi

audacis forgesi min. Mi akceptis lasi Dion kaj la vivon lernigi al mi novajn ajhojn.

La certeco malhelpas la sukceson.
Neniu povas vivi kiel li volas kaj sukcesi, neniu povas atingi alian altnivelon kun la

samaj konoj. La sukceso havas sian lingvon, siajn pensojn, siajn agemojn, siajn

regulojn.
Ni devas esti transformitaj per la renovigo de la inteligenteco. Ni devas lerni chiun

tagon pli ol antaue, malfermighi al plej bona komprenemo, akcepti kiel Sokrato ke ni

nenion konas kiam multo estas lerninda kaj lernenda.
Mi volas chiun tagon lerni pli, Mi povas chiun tagon lerni pli, Mi chiun tagon lernos

pli, Mi volas chiun tagon shanghighi pli, mi povas chiun tagon shanghighi pli, mi

chiun tagon shanghighos pli kaj tiel mi fartos chiun tagon pli kaj pli bone, de

sukceso al sukceso, de triumfo al triumfo, de gloro al gloro.
La gajndinamiko kiun ni kreis dank’al iloj kaj serchoj estas neinversigebla. Sed mi

nenion povas por iu kiu ne amas legi la kronikojn kaj partopreni en la chiusemajnaj

renkontighoj, sekvi la konferencojn kaj formadojn, forlasi siajn certecojn kiuj nenion

produktis, resume, mi nenion povas por tiu kiu konas chion, kiu ne deziras lerni de

aliuloj.
Estas tiel, char   tio dependas ne de mia nevolo, sed de mia nepovo ion fari, char kio

helpas, tio estas ne mi, sed  la iloj kaj la instruajhoj. Mi lernas chiun tagon de

chiuj char mi legas chiujn mesaghojn kaj estas nur tiel mi evoluas. Alie tio ne eblas,

do ni antaueniru kune, ni gajnu kune nun kaj chiam.


Certe oni shatus scii pli pri FIAD. Sube aperas Esperanta versio de la franca teksto,

kiun tradukis Dzifa GBEGLO.




PREZENTADO DE FIAD
===================

FEDERACIO INTERNACIA DE AMBASADOROJ DE DISVOLVIGHO 
FORUMO DE FORMADO KAJ DE AGADO DE GVIDANTOJ


PREZENTADO DE FIAD KAJ DE LA AMBASADORO DE DISVOLVIGHO

La Federacio Internacia de  Ambasadoroj de Disvolvigho (FIAD) estis kreita en 1995,

sub la iniciato de homo, ido de Afriko kaj de la libera mondo, pro multnombraj

demandoj pri la estonteco de Afriko en la Mondo, pri la estonteco de Afrikanoj

vidalvide al la mondo kaj pri la estonteco de la mondo. Tiu homo estas la fondinto de

FIAD kaj samtempe ties Prezidanto tutmonda.
Dum siaj esploroj pri la estado kaj pri la ento Homo, li trovis, ke  chiu individuo

estas potenco transe de chiu potenco, kaj  havas la kapablon esti, estigi kaj naski.
La Federacio Internacia de la Ambasadoroj de Disvolvigho estas hodiau asocio tutmonde

konata kiu grupigas virinojn kaj virojn kiuj firme decidis kompreni la mekanismojn de

la funkciado de la cerbo kaj profiti  el chiuj eblecoj, kiujn ghi ofertas. Nia cerbo

ofertas kaj ofertos plue multajn solvojn fideblajn, rapidajn, efikajn por la sano, la

bonstato por la daura richigho.

Multaj lernejoj de persona disvolvigho ekzistas chie en la mondo. Sed lernejo kiu uzas

la koachadon (coaching) kun klare estigitaj bazoj kaj kiu iras transe de la simpla

programado nervolingva, de simplaj logikaj niveloj, de la simpla rilaksigho por

kombini ilin kun realecoj endogenaj de Afriko por krei  preventan programadon 

multhavan kaj chiapunkte superan, estas  de Patrick Armand POGNON, kiu  ghin elpensis,

observis, spertis, instruis, kaj disponigis al la tuta homaro.
Post multaj jaroj de laboro, li kreis tra la mondo multajn strukturojn/sekciojn de

FIAD ( Federacio Internacia de la  Ambasadoro de Disvolvigho) kiujn li konfidas al

interesighantoj en chiu lando kie la membroj pli kaj pli multighas. La rezultoj de tiu

tasko de richigho propra kaj aliula, de tiu tasko kiu celas la bonstaton, la sanon kaj

la dauran richighon de membroj, de simpatiantoj estas grandegaj.
Fakte FIAD havas « Kredon » kiu estas engaghigho vivi en la Amo kaj en la pozitiva

pensado. Ghi havas celojn kiujn ghi kaj ghiaj membroj estas devigataj atingi. Ghi

laboris kaj plulaboras por ebligi al siaj membroj, en chiu lando kie ghi ekzistas,

disponi pri lokoj por formadoj, centro de mastrumado de propraj entreprenoj, kaj

multaj aliaj avantaghoj per la  kreado  de renkontighejoj nomataj « CARREFOUR DE LA

REUSSITE » (vojkrucigho de la sukceso).

FIAD kreis projektojn kaj ilojn tre potencajn, efikajn, subvenciitajn per la enspezoj

de formadoj animitaj de la Prezidanto Tutmonda kaj kiuj resumighas jene :
   -La programado preventa kaj multhava kiu estas, ghis nun, la plej preparita laboro

koncerne la homan cerbon kaj la eblecojn de resanigho, de sukceso, ktp. Libro kiu

detaligas tiun koncepton kaj kiu ofertas la ilojn estas havebla en chiu strukturo

nacia de FIAD.
   -Entreprenado sen financado kiu ebligas anstatauigi la monbezonojn per propra

disvolvigho, sinkono,  reprogramado de sia esto por krei la necesan konfidon che

klientoj kaj provizistoj. Libro kiu detaligas tiun chi koncepton kaj kiu ofertas la

ilojn, estas havebla en chiu strukturo nacia de FIAD.
- La daura richigho kiu helpas kompreni kaj sperti la prosperon. Libro kiu detaligas

tiun chi koncepton kaj kiu ofertas la ilojn estas havebla en chiu strukturo nacia de

FIAD.
- La programado pozitiva, multhava kaj preventa de la cerbo por la bonstato, la

prospero kaj la sano dum chiusemajnaj renkontighoj en chiu urbo kie FIAD ekzistas.
- La cerbo kolektiva afrika, kiu ofertas virtualan pozitivan kaj favorigan medion
   - La Klubo de serchantoj de la richeco : kie estas instruite ke neniu farighas

richa donante monon nur al la aliaj homoj. Por farighi richa , ni devas preni el niaj

enspezoj parton por ni mem, investi ghin  por poste gajni pli multe.
   - La profesiaj formadoj : rete au perkarte, ebliganta rektan dungighon au starigon

de propra entrepeno.
- La vekado kaj akompanado de kreantoj de entreprenoj sen financado, de geedzoj, de

infanoj.
-Majstreco dum du jaroj post kiuj estas certigo trovi laboron.
- Anglalingva klubo, akvario klubo, komputika klubo.
   - Akompanado de plenkreskuloj kaj psikologia trejnado por gelernantoj.

Sume, FIAD, lau la iniciatoj de la Prezidanto Tutmonda, akompanata de viroj kaj

virinoj kvalitoplenaj, chiam ebligas al chiuj malkovri siajn povojn, respondojn al

demandoj farataj de chiu pri la ekzistado, kaj sin reprogrami por la plejbono.
Tiu ideo de FIAD, solvo kontrau envultado, solvo por dungohavo, solvo kontrau malsano,

solvo por daura kaj felicha hejmo, solvo por mongajno, solvo kontrau chio kaj por tio

plachis al miloj da personoj kiuj  fidas en la laboroj chikampe realigataj.
FIAD estas definitive asocio neprofitcela, nepolitika, nereligia, kiu grupigas virojn

kaj virinojn kiuj plenumas kondichojn kaj klare esprimis sian alighpeton. La vizio de

FIAD estas « Malkovri kaj konatigi, chiun tagon, la kapablojn de la homa cerbo por la

perfekta sano, por la perfekta felicho, por la financa  daura abundo, por la

universala paco, por la hejma harmonio.

La celoj de FIAD estas :
•    «ludi chefan rolon en la malkovrado kaj la diskonigado de la kapabloj de la

homa cerbo » ;
•    « Realigi aktivajhon dungokrepovajn kaj kiuj povas alporti al la organizo

sufichajn rimedojn por prizorgi siajn sharghojn, pere de investoj, de renkontighoj kaj

publikaj manfestadoj, eldonajhoj, formadoj, ktp » ;
•    « la disvolvigho de la membroj – grandvaloraj homaj richajhoj – tra iloj kiel

la chiusemajnaj renkontighoj de persona kresko kaj de kresko de aferoj, la cerbo

kolektiva Afrika, la Inteligenteco Financa, La psikologia trejnado de geedzoj, la

psikologia trejnado de adoleskoj, la psikologia trejnado de gvidantoj, etc » ;
•    « oferti al siaj membroj eblecojn individuajn, komunumajn, internaciajn, de

administrado de aferoj.

La kredo de FIAD estas promeso chiam Ami kaj chiam pozitive pensi. Ghia esenco estas :

(re Mi promesas : ?    Esti forta tiel ke nenio povas perturbi mian internan pacon ?   

Paroli pri sano, pri felicho, kaj pri prospero al chiu persono kun kiu mi parolas.
-    Helpi chiujn miajn amikojn senti tion kion li enhavas kiel potencialon kaj

kiom la fakto ghin koni produktas diferencojn en niaj vivoj.
-    Rigardi la plej belan parton de chiuj ajhoj kaj transformi mian optimismon en

agon ?    Chiam pensi pri la plejbono, chiam labori por la plejbono, kaj chiam esperi la

plejbonon.
-    Esti same ghoja por la sukceso de aliuloj kiel por la mia.
-    Forgesi la pasintajn erarojn kaj pensi pri la estontaj sukcesoj.
-    Chiam esti entuziasmoplenaj kaj rideti al chiuj vivantaj kreitajhoj kiujn mi

renkontas.
-    Ege dedichi min al mia kresko persona tiel ke mi ne plu havas tempon por

kritiki aliajn.
-    Esti tro serena antau  maltrankviligajhoj, tro nobla antau koleremo, tro forta

antau la timo, chiam oferema anstatau iun malami, tro felicha por konsideri kiel «

problemojn » la barojn kiujn mi scios chirkauiri.
Tiel Ambasadoro de Disvolvigho estas karakterizita per :
1.    Sia parolmaniero pozitiva, batalema, trankviliga kaj orientita al la certeco

trovi solvon al chiu problemo.
2.    Sia spirita stato : kiu al li garantias chiaman sanon, ekflorighon, bonstaton,

dungeblecon, richighon ;
3.    Sia konduto de gvidanto. Fakte, Ambasadoro de Evoluado inicias kaj ne reagas,

kontaktas ne atendas ke oni lin kontaktu, administras sian tempon lau siaj prioritatoj

sed ne lau la petoj, gajnas sian vivon nesurtretante.
4.    Sia memdisciplino kiu al li ebligas organizighi por uzi kaj profiti tiujn

ilojn char sen disciplino, la talento ne utilas.
5.    Sia lerteco chiam lerni por sia daura perfektigho. Pensi ke ni devas chiam

lerni, tio estas inteligenteco. Pensi ke oni chion konas, tio estas stulteco.
Koncerne la alighajn kondichojn, referenci al la diversaj mesaghojde la Prezidanto

Tutmonda kiuj rilatas la reformon pri la kvalito de membro.


FIAD, estas tro bona.

www.fiadsolutions.org, pedpatrick@yahoo.fr NB : Por farighi membro de la cerbo

kolektiva afrika por ricevi la mesaghojn de la Prezidanto tutmonda  kaj interdiskuti

kun pli ol 4380 personoj en la mondo, uzu vian retkonton kaj vizitu la jenan adreson

http://fr.groups.yahoo.com/neo/group/cerveaucollectifafricain/ kaj kliku sur «

rejoindre » kaj sekvu la direktivojn au sendu retmesaghon al

cerveaucollectifafricain-subscribe@yahoogroupes.fr kaj konfirmu vian peton pere de

respondretmesagho kiun vi ricevos.


Kelkaj FIAD kontaktoj
Dapaong, (228) 90 03 13 47 – Ouagadougou, +226 70 30 71 64 – Bobo-Dioulasso, +226 70

3897 06 – Lomé, +228 90 20 11 68, 90 10 73 10 – Cotonou +229 66 30 50 98 – Kara +228

90 83 52 35 – Brazzaville +242 06 625 60 88 – Bamako +223 66 79 07 61 – Fada +226 70

28 76 91 – Abidjan +225 48 21 26 33, 05 68 67 85 – Sénégal +221 78 134 75 13 –

Dédougou +226 70 26 25 73 – Gaoua +226 76 20 25 60 – Kayes +226 70 68 44 48 – Diapaga

+226 70 45 90 58 – Parakou +229 97 57 28 29 – Abomey-Calavi +229 97 17 04 01 – Porto

Novo +229 97 28 72 06 – Tchad +235 68 82 86 36 – France +33 665134750 – USA

0012157135321



FIAD-Esperanto
===============
FIAD estas tro bona por resti nur ekster Esperantujo. Fine de julio 2015 Koffi GBEGLO

konatighis kun FIAD, kaj unu semajnon poste li  sekvis intensivan kurson  pri koachado

(caoching). Dum sia lernado li chiam memoradis la suprajn respondojn de Hans kaj tuj

konvinkighis, ke FIAD estas la ghusta medio, kie disvolvigho de afrikanoj okazas tute

glate. Li tuj petis permeson de la Prezidanto Tutmonda de FIAD, s-ro Armand Patrick

por la starigo de FIAD-Esperanto. Char FIAD estas malferama al chiuj,  s-ro Patrick

respondis "200% akceptite".  Jen Koffi devis agi.

Unue li parolis al siaj kunlaborantoj en ACE kaj chiuj konsentis. Poste li turnighis

al membroj de FIAD, inter kiuj li trovis esperantistojn. Neesperantistoj decidas lerni

la lingvon. La 1-an de septembro 2015 FIAD-Esperanto estas starigita kun la celo ne

malsama al tiu de FIAD. Do FIAD-Esperanto estas nur la Esperanta filio de FIAD. Kio

okazas en aliaj strukturoj de FIAD, ghuste tio okazas ankau en FIAD-Esperanto. La sola

diferenco estas, ke FIAD-Esperanto uzas Esperanton. Tuj oni komprenas, ke la sola

tasko de respondeculoj de FIAD-Esperanto estas traduko al Esperanto kaj de Esperanto.

Kaj chio iras glate. Tial jhus estas starigita la retlisto de FIAD-esperanto. Ghia

adreso estas :fiad-esperanto@googlegroups.com

Chiu ajn povas alighi al la grupo. Necesas sendi malplenan mesaghon al :

fiad-esperanto-subscribe@googlegroups.com>

8- Rekoni kiu volas la bonon de Afriko
======================================
Inter Nelson MANDELA kaj Blaise COMPAORE, kiu vere volas bonon de Afriko ? Neniu povas

dubee respondi, ke temas pri Nelson, char tiu chi luktas por la libero de afrikanoj,

dum Blaise celis propran poshon. Jes, Blaise laboris por sia egoo, por la povo. El tio

oni povas rapide rekoni kiu vere volas la bonon por Afriko. Chu transporti ion en

Esperantujon ?

Nun abundas vortoj pri la okazigo de AKE (Afrika Kongreso de Esperanto). Homoj en

Benino fine de 2013 decidis okazigi kongreson en Burundion kaj nomis ghin sesa AKE.

Ili diris ke la kongreso okazos chiun duan jaron, char ili ne havas mem monon por tion

organizi kaj atendas monon de UEA. Poste aperis alia grupo, kiu pensis, ke jam en 2015

okazu sesa AKE, kaj tiu de Burundio estu la sepa. Tiel AKE okazos regule en Afriko per

la rimedoj de afrikanoj mem. Inter tiuj, kiuj uzas propran forton por okazigi chiujare

AKE en Afriko kaj kiuj atendas magran monhelpon de UEA por okazigi la kongreson chiun

duan jaron se ili havas la komplezon de UEA-gvidantoj, kiuj vere laboras por la bono

de Afriko ?

ACE/UETA taskas al si okazi chiujare AKE-n en Afriko, sed UEA-gvidantoj kun sia afrika

komisiono de UEA kontraustaras tion. Chu ili vere celas la bonon de Afriko ? La

demandon :"Kion malbonan la okazigo de sesa AKE en Togolando kaj sepa en Burundio

faros al Afriko, al UEA", ili ne jam respondis. Anstataue la chefkunordiganto de la

afrika komisiono de UEA, s-ro ADJE Adjevi respondis per demando "Kion malbonan la

neokazigo de sesa AKE en Togolando faros al Afriko?" Tuj reagis al li GBEGLO Koffi, ke

se ne okazos la sesa AKE en Togolando, Afriko maltrafos la buntan programon, kiu

ACE/UETA proponas al Afriko. Kio devus okazi poste, tio estus la respondo al la

demando:""Kion malbonan la okazigo de sesa AKE en Togolando kaj sepa en Burundio faros

al Afriko, al UEA"
Ghis nun ne aperis respondo.

Dum ACE/UETA laboras por la bono de  Afriko, UEA-gvidantoj kaj la afrika komisiono de

UEA laboras por sia gloro, sia egoo, subfosante la klopodojn de ACE/UETA por Afriko.

Rekoni ilin tiaj tute ne malfacile estas. Tia rekono facile eblas sur aliaj kampoj.

Kiuj laboras por la bono de Afriko, neniam luktante kontrau la homoj, ankau kiuj

laboras por la bono de Afriko, tiuj estas dignaj idoj de Afriko. Male, kiu laboras por

eksterafrikanoj sutretante elementarajn rajtojn de Afrikanoj kaj celante nur la povon

au propran egoon, tiu vere celas ion alian ol la bonon de Afriko. Ili ne pravas se ili

frue shanghighas, sed kiam ili persistas en tia pozicio ili ege kulpas kaj iam

respondos pri tio, kiel estas nun por Blaise KOMPAORE.

9- Dulingivsmo natura
=====================
Kreante Esperanton, Zamenhof, pensis, ke chiu popolo parolus sian lingvon, kaj sur

internacia tereno, la diversaj popoloj parolu unusolan lingvon, kaj tiu chi lingvo

estus tute neutrala apartenanta al neniu regno. Jen finfine li povis krei Esperanton.

Chiuj konsenstas, ke se la mondo adoptus la proponon de Zamenhof, multaj problemoj

trovus solvojn, kaj vere Afriko atingus tre altan nivelon de disvolvigho, char ghiaj

lingvoj estos utiligataj en chiuj anguloj de la kontinento, kaj afrikanoj estos en

sama nivelo lingva kun chiuj aliaj kontinentoj, char chiuj havos Esperanton kiel sian

duan lingvon.

Iam, franco kaj togolandano konversaciis en Esperanto en la flughaveno de Parizo. La

diskuto iradis bone, sed fojfoje la franco ege hezitis kaj devis diri la vorton en la

franca, kaj tuj la togolandano tradukis en Esperanto.  Char la traduko rabis multan

tempon la franco proponis, ke la diskuto pluiru en la franca char lau li, ambau

scipovas la francan. La togolandano ne rifuzis, sed daurigis la diskuton en Esperanto

ebligante al la franco paroli franclingve. Do en du lingvoj okazis kaj finigs la

konversacio. Kion oni povas konkludi tie chi ?

La togolandano lernis la francan kaj Esperanton, ankau la franco, sed la franca estas

nacia lingvo de la franco, kiu denaske uzas ghin. Klaras, ke Esperanton ambau

lernis,kaj la lingvo apartenas al neniu el la landoj de la homoj. Kial do la franco ne

regas la lingvon kiom la togolandano ? Certe tiu chi pli lernas ol la franco. Ankau la

togolandano havas sian nacian lingvon au gepatran, sed li tute ne postulas, ke la

franco parolu ghin, sed la franco postulas, ke la togolandano parolu lian gepatran

lingvon. Tute absurde. Kion do ni faru, tion jam diris Zamenhof.Chiu popolo parolu

sian nacian lingvon kaj sur internacia tereno chiuj uzu unusolan lingvon, Esperanton.

Tiel chiu persono estas devigata koni nur du lingvojn : sian gepatran linvgon kaj

Esperanton. Tio helpos al chiu popolo konservi sian lingvon, kiun ghi richigu kaj sur

internacia tereno chiuj lingvakampe estos egalaj.  Jen do aperas lingvokoloroj.

Kiu parolas sian gepatran lingvon, tiu parolas blanke. Kiam oni parolas ne gepatran

lingvon, tiam oni parolas alikolore. Kiu parolas verde, certe tiu esprimighas en

Esperanto. Do la koloro de Esperanto estas verda, dum tiu de la gepatra lingvo estas

blanka, senmakula. Se hazarde en la flago de esperanto aperas blanko apud la verdo kun

pli granda spaco, oni tuj komprenu, ke Esperanto okupas pli da loko ol la gepatra

lingvo, char la gepatran parolas nur difinita mondoangulo, dum Esperanton uzas la tuta

mondo.

Johano parolas blanke signifas, ke Johono parolas sian gepatran/nacian lingvon. Poste,

li parolas alikolore, do ne sian gepatran/nacian, kaj tiu lingvo tute ne estas

esperanto. Se ghi estus Esperanto, tute ne necesas diri, ke Johano parolas alikolore,

sed simple diri, ke li parolas verde. Chu krokodili kaj aligatori chiam plachas al

Esperantistoj ?

Se en esperanto-medio oni diras al iu, ke li parolas blanke, kiel oni komprenos tion ?

Se oni diras al li, ke li parolas alikolore, kion oni povos kompreni? Kiu parolas

blanke en esperanto-medio, tiu krokodilas, kaj kiu parolas alikolore en

esperanto-medio, tiu aligatoras. Anstatau uzi la esprimon krokodili kaj aligatori

shercajn, chu  ne estus bone uzi la lingvokolorojn ? Pripensinda afero.


***************
LINGVA ANGULO
***************
1- La sufikso -itud-
=====================
"Tigro ne montras sian tigritudon", skribis afrika verkisto. Flanke, ankau negroj (nun

afrikanoj) chiam montras sian negritudon (afrikitudon en Esperanto). Oni pensis, ke

tigro estas nur besto-tigro, sed ghi povis atingi alian nivelon de sia vivo, kio

montras, ke ne nur tigro estas tigro, sed io pli. Same, Esperanto estas ne nur lingvo

sed io pli.

Multas kontraustarantoj de Esperanto, kiuj pensas, ke Esperanto havas nenian valaron.

Ili ech mokas esperantistojn.  Tra siaj verkoj kaj agadoj, esperantistoj chiel montras

la valoron de Esperanto kaj kiom multe Esperanto kontribuas en la progreso de la

homaro. Chiu esperantisto estas konscia pri sia esperantisteco, kaj fiere uzas tion

por la bono de la homoj. Chu ne tial naskighu la sufikso -ITUD- ?

Esperantitudo estas la konscio en la esperantistoj  ne nur rekoni sian esperantiston,

sed chiel klopodi, ke la esperantisteco alportu ion bonan por la homaro. Tiel HOMITUDO

estu tia konscio en la homo uzi sian homecon por fari ion bonan por la homaro.

Kion pensas la gravuloj de AdE (Akademio de Esperanto)  kaj LK (Lingva Komitato) pri

la vidpunkto de unusola persono tie chi ?

2- Côte d'Ivoire ne estu Ebura Bordo en Esperantujo
===================================================

Iam la prezidento Felix HOUPHOUET-BOIGNY protestis kontrau la traduko IVORY COAST en

la angla de  COTE D'IVOIRE. Li tute ne kontentis, ke oni tradukis tiun chi nomon en

aliajn lingvojn. Certe li havis kialon por tio. Tion chiuj esploru.

En la nomo COTE D'IVOIRE, COTE estas COAST en la angla, kaj IVORY estas IVOIRE. Tamen

en la vera signifo de la vortoj, IVOIRE tute ne estas IVORY en la nomo, char IVOIRE

estas tie chi uzata ne en la vera signifo de la vorto, sed kun la signifo SKLAVO.

Temas pri mokvorto, kiun uzadis sklavistoj por maski sian  intencon de  sklavistoj. La

prezidento Felix tute ne permesas, ke oni traduku la nomon de sia lando en aliajn

lingvojn. Do lau li, COTE D'IVOIRE estas COTE  D'IVOIRE en chiuj lingvoj. Kio en

Esperanto ?

Tuj klaras, ke la nomo EBURBORDO tute ne taugas. Do taugas preskau nur COTE D'IVOIRE

(kotdivuar lau Esperanta elparolo). Char oni devas Esperantigi la vorton, certe Felix

tute ne malaprobus la terminon KOTDIVUARO. Jen do tiu termino pli taugas ol EBURBORDO.

Do simpla enmigrado sufichis por havi tion, kian ege shatus kaj rekomendus Felix. Do

la nomo Esperanta de tiu lando estas KOTDIVUARO.


**********
MOVADE
**********
1- .... CHIO ESTAS EN LA CHEVALO MEM....
========================================
Chu indas demandi kial tiom da hezitado en la progresigo de UEA ? Eble oni sarkus la

grundon de UEA  por kontroli, chu la regantoj ne iel konscie au senkonscie kontribuas

en tio ?

Provo de la unua tutmonda E-organizajho aperis jam en 1890 kaj 1893, kiam Zamenhof

proponis la fondon de Internacia Esperanto-organizajho.Eble de BEAUFRONT kaj Profesoro

CART povus ion diri, se ili estus pluvivanta. Kun la paso de la tempo, tia bezono de

internacia esperantista organizajho pli forte sentighis. Tial en 1908, sub la iniciato

de Hector HODLER fondighis en Ghenevo Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiu tiam

konsistis nur el individuaj membroj de chiuj landoj. UEA taskis al si organizi sian

kongreson chiujare. La unua okazis en 1910 en Augsburgo, la aliaj okazis kun la

Universalaj kongresoj. Chu la fondo de UEA kontentigis la soifon de Esperantistoj havi

internacian esperantistan organizajhon ?

Char antau la naskigho de UEA ekzistis landaj asocioj,  kaj UEA konsistis nur el

individuaj membroj, jen naskighis en 1913 Internacia Unuigho de Esperantistaj Societoj

(IUES). Tiun chi organizajhon la mondmilito de 1914 ne lasis vivi. Decas aldoni, ke 

antau la naskigho de  tiuj asocioj, jam funkciadis la Esperantista Centra Oficejo, kiu

kunordigadis la agadon de esperantistoj tra la mondo. Post la milito, kiu forportis

IUES-on, esperantistoj reiris al sia ideo pri fondo de federacio de landaj asocioj.

Jam tiam aperis problemo :jhaluzo inter la estraro de UEA kaj la Centra Oficejo estis 

granda malhelpo. Tamen oni povis havi interkonsenton dum la UKo de Helsinki en 1922

kun la naskigho de la "Kontrakto de Helsinki: UEA plu funkciis, dum landaj asocioj

elektis reprezentantojn, kiuj formis la Konstantan Reprezentantaro de Naciaj Societoj

(KR). Tiu chi prizorgis la kunlaboron inter  la landaj asocioj, dum UEA daurigis sian

laboron kun la individuaj membroj.  KR kaj UEA elektis kune la Internacian Centran

Komitaton (ICK). Tiu chi farighis la supera organo de la esperanto-movado kun sia

sidejo en Ghenevo.  Robert KREUZ estis unue ghia ghenerala sekretario kaj poste

Direktoro.Ghia prezidanto estis Edmont Privat. Dum UKoj okazis komunaj kunvenoj de

ICK, KR kaj la estraro de UEA, kaj tiuj instancoj faris gravajn decidojn pri la movado

tutmonda.Decas aldoni, ke intertempe, dum UKo de Prago en 1921   naskighis SAT

(Sennacieca Asoscio Tutmonda), kiu shatus agadi pli per ol por Esperanto kiel UEA kaj

aliaj E-organizajhoj. La iniciatintoj de SAT vere batalis kontrau la tiamajn

E-organizajhojn ech malpermesante al siaj membroj alighi al ili. Feliche SAT povis iri

sian vojon, kaj  ankau aliaj E-organizajhoj,sian. Chu la aferoj evoluis bone por ICK ?

Esperantistoj tra la mondo tute ne vidis en tiu chi kompromisa solvo tion, kion ili

atendas de internacia esperanto-organizajho. La tiama  deziro de esperantistoj estis

havi federacion internacian konsistanta el landaj asocioj kaj el individuaj membroj.

Tiam al gvidantoj de UEA oni riprochis, ke ili ne volas tian aranghon kaj ke ili

foruzis ne nur la rentumon, sed ankau la kapitalon donacitan de Hector Hodler al UEA.

Klarigoj de d-ro Privat la tiama prezidanto de UEA povis, dum la UKo de Antverpen

(Belgio) en 1928, konvinki esperantistojn kaj starigo de tiu internacia

esperanto-organizajho ne povis okazi.Tamen dum la UKo de Parizo en 1932 KR nuligis la

kontrakton de Helsinki  kaj tiam naskighis komisiono por ellabori novan statuton de

internacia organizajho. Chu chio iris glate ?

La gvidantoj tiamaj de UEA rifuzis partopreni en tiu chi komisiono por ellabori novan

statuton de tutmonda esperanto-organizo sed deklaris sin pretaj  konsideri ghiajn

proponojn. Tiuj finfine venis, sed tuj la gvidantoj de UEA ech ne respondis, tamen oni

starigis novan organizajhon kun la nomo Universala Federacio Esperantista (UFE) al kiu

alighis  chiuj pli gravaj landaj asocioj. Kio devis okazi poste inter UEA kaj UFE ?

Reprezentantoj de UFE kaj UEA povis kunveni en majo 1933 en Ghenevo kaj tiam naskighis

la "Plano de Ghenevo", kiu promesis plej bonan solvon de la problemo. Tiu chi plano

kondukis al la "interkonsento de Kolonjo" dum la UKo de Kolonjo en 1933. Lau tiu chi

interkonsento, oni forlasis la ideon pri UFE kaj UEA transformighis al federacio de

landaj asocioj. Al ghi alighis esperantistoj tra la landaj asocioj per membrokotizo

malplej alta ol tiu de esperantistoj kiuj rekte alighis al ghi farighante aktivaj

membroj. UEA-n tiam gvidis internacia komitato elektita de landaj asocioj kaj de

delegitoj de aktivaj membroj. Certe nun la gvidantoj de UEA kontentis. Chu nun chio

iris glate ?
Dum la UKo de Stokholmo en 1933 okazis elektoj por la internacia komitato de UEA. Ne

povis kontenti funkciuloj de UEA, char ili ne reelektighis. Ili ofendighis, kaj tial

ne ghis la fino de la kunsido cheestis. Ili forlasis la salonon. Tamen la nova estraro

de UEA estis elektita. Ghi komencis ege malfacile sian laboron, char la kaso de la

asocio estis tute  malplena. Al tio aldonighis problemo pri la translokigo de la

sidejo de UEA de Ghenevo al Rickmansworth apud Londono. Traktadoj okazis en la UKo de

Vieno en 1936, sed vane. Char  ne povis okazi kiel proponis la estraro de UEA, landaj

asocioj kaj ankau individuaj membroj sekvis la prezidanton kaj kreighis  nova tutmonda

organizajho kun la nomo IEL (Internancia Esperanto-Ligo). Chu IEL povis funkcii flanke

de UEA ?

Dum la UKo de Varsocvio en 1937 traktadoj pluiris inter UEA kaj IEL sub la prezido de

Adam Zamenhof (Filo de Ludoviko), sed nenio krom fiasko rezultighis. UEA daurigis sian

ekzistadon nur kun individuaj membroj tre malmultaj, dum IEL havis tre brilan

komencon. IEL tre bone eklaboris. Vere estis tre modela funkciado ghis la eksplodo de

la dua mondmilito en 1939. En 1946 IEL havis  pli ol 15 000 membrojn en pli ol 60

landoj. Post la fino de la mondmilito ekis nova intertraktado inter UEA kaj IEL. Kio

okazis poste ?

La klopodo reuinigi UEA-n kaj IEL-on povis bone sukces chifoje, char oni trovis

kompromisan solvon al problemo pri translokigo de la sidejo de UEA. Dum la UKo de

Berno en 1947 oni atingis interkonsenton. La reunuigita asocio nomighis UEA kiu havis

du oficejoj, unu en Rickmansworth kaj unu en Ghenevo. Tiu chi nova UEA estas tiu, kiu

funkcias nun. Chu UEA estas nun la sola internacia organizajho kaj rolas kiel

reprezentanto de la tutmonda Esperanto-komunumo ?

Lerta observanto de la esperanto-movado tuj diros, ke UEA estas la plej granda

Esperanto-organizajho en Esperantujo apud kiu estas SAT, La Esperanta Civito kaj Monda

Asembleo Socia (MAS), kaj aliaj esperanto-organizajhoj. La sama observanto tuj

rimarkus, ke UEA prave plenumus tiun chi rolon de reprezentanto de la

Esperanto-komunumo, se ghiaj gvidantoj ne foruzus sian tempon kaj energion,ankau monon

de UEA por lukti kontrau novajn iniciatojn ene de la Esperantujo, chiam kun la celo

superi chiujn kaj altrudi nur siajn volojn. Reagoj de UEA-gvidantoj al Esperantistoj

de la Esperanta Civito naskighinta chirkau la jaro 2000 aludos pri io. Simpla

kunlaboro de togolandanoj kun la Esperanta Civito igis UEA-gvidantojn movi la afrikan

oficejon de Togolando al Benino.

TIETo (TIETTI-Instituto) de Esperanto en Togolando farighis la unua grupo afrika, kiu

farighis paktinta establo de la esperanta Civito.Sub ghia iniciato okazis  fine de

2005 esperantologia seminario, kiun gvidis Giorgio SILFER, la tiama Konsulo de la

Esperanta Civito. Tiun chi seminarion sekvis Alfred Kobina Arthuer (Ganao), Antoine

KOUABLAN KOUASSI (Kotdivuaro), Chamberline NGUECK ZEDONG (Kamerunio) kaj la

togolandanoj  ADJE Adjevi, AGBOLO Apelete, ATTIOGBE-AGBEMADON Mensah, ATTAGLO Kokou

Evienyeme, DOUMEGNON Koffi, GBEGLO Koffi, SAGBADJELOU Kokou, ATISSO Eric, AGBASSOU

Kouessanvi. Ghuste en la unua tago de la seminario UEA-gvidantoj decidis movi la

afrikan oficejon al Benino kaj eksigi la tiaman kunordigantan de la afrika komisiono

de UEA, s-ro GBEGLO Koffi, kaj iom poste surtronigi s-ron Jean CODJO. Dum togolandaj

esperantistoj subtenadis sian samlandanon GBEGLO Koffi, ADJE Adjevi deklaris :"Mi ne

estu ies kobajo. Ili jam multon akiris pere de Esperanto, nun estas mia vico profiti".

Jen do Adjevi kaj Jean vere profitas en la agado de UEA-gvidantoj  nur serchante pli

propran bonan en Esperantujo ol labori mem por Esperanto en Afriko. Tute klaras kial 

Adjevi kaj Jean vere batalas kontrau afrikajn esperantistojn de ACE/UETA, kiuj vere

laboras por Esperanto uzante proprajn rimedojn.

Kion oni rimarkas nun, tio jam aperis supre. Gvidantoj de UEA luktas pli por sia

prestigho ol por la vera disvastigado de Esperanto.  Tio montrighis  tra la jaroj.

Chiam ili altrudas sian volon al chiuj tute ne volante vere kunlabori. Esperantistoj

ege bonaj/valoraj simple forlasas UEA-n por agadi en alia medio. Iuj ech kabeas. UEA

multon perdas ekster Afriko, kio nun atingas ankau Afrikon. Feliche afrikaj

esperantistoj tre frue komprenas tion, kaj decidis savi UEA-n, por kiu ili batalas

uzante honestajn rimedojn. UEA vere rolu kiel plej granda esperanto-organizajho en

Esperantujo, chiam klopodante tuj zorgi pri jhus naskita nova tendenco en Esperantujo.

Se UEA mem estus homo, certe ghi facile atingus sian celon. Char ghiaj gvidantoj

devojigas ghin, necesas chiam montri al la gvidantoj iliajn malbonajn pashojn ech

malutilajn, ke ili chiam ghisdatighu. Kiam silentas multaj esperantistoj ekster

Afriko, afrikaj esperantistoj, kiuj vere konas la movadon, laboregas por Esperanto

unue por protekti la afrikan movadon kaj cetere kontribui al bona funkciado de UEA lau

la idearo de Zamenhof. Afriko al Afrikanoj.


2- Osmo BULLER kaj Afrika Agado
-------------------------------
Antau 1998, kiam s-ro GBEGLO Koffi farighis estrarano de UEA, okazis diskutoj por la

transpreno de la laboroj de Hans. Tiam Renee TRIOLLE estis estrarano de UEA pri landa

agado kaj samtempe zorgis ankau pri agado de UEA en Afriko. La unua solvpropono estis

starigo de Afrika Oficejo de UEA. Por tio Hans BAKKER venigis la togolandanon Raoul

HOUNNAKE al la CO de UEA por spertighi. De Tiam Osmo BULLER tute ne konsentis, sed

afektis. Raoul restis ses monatojn en Nederlando en 1999, sed Osmo tute ne povis ion

instrui al li. Neniun konkretan programon studan Osmo faris por Raoul. La kompatinda

togolandano  pasigis sian tempon en la CO de UEA nur umadante, jen por peti ion de

Pasquale ZAPELLE, jen por porti bagaghojn alvenintajn al CO au forirantajn de ghi.

Hans provadis ion instrui al li pri sia laboro, samtempe insistante pri la starigo de

Afrika Oficejo de UEA en Togolando. Chu la formado de Raoul iel utilas por starigi

Afrikan Oficejon ?

Raoul finis sian restadon en CO de UEA kaj poste revenis al Togolando. Li eklaboris,

plenumante siamaniere taskojn de Hans. Tiam laboris ankau GBEGLO Koffi kiel estrarano

de UEA. Provojn por starigi la afrikan oficejon chiam kontraustaradis Osmo BULLER. Lia

sola kialo tiam estis, ke Afriko ne estas rendimenta, kaj tial oni ne elspezu la monon

de UEA por ghi. Jes, estis alia kialo.

Osmo tute ne volas, ke oni uzu la terminon OFICEJO por Afriko. Dum kunveno de la

estraro de UEA en Roterdamo, Osmo diris, ke li tute ne akceptas, ke oni starigu ion

kiel oficejon en Afriko. Anstataue estu nur "centro". Li mem scias kiun diferencon li

metas inter oficejo kaj centro. Hans spitis chion kaj, kiam GBEGLO Koffi ofertis

chambron en sia domo por oficejo, la realigho de Afrika oficejo okazis. Chu Osmo estis

kontenta ?

Lau la strukturoj de UEA, tiu chi havu oficejon kun direktoroj, kaj estus ghenerala

direktoro, kiu kunordigas la laborojn de la direktoroj. Do, se Osmo estus rekoninta la

UEA-oficejecon de la afrika oficejo, li devus nomi ghian direktoron. Tio neniam

okazis. Nur Hans BAKKER elektis gvidanton de Afrika Oficejo bazighante sur la

laboremon kaj sindedichon de homoj.

La laboroj de Afrika oficejo farighis pli konkretaj ekde de 2001 ghis fino de 2005 en

Togolando, kiam helpe de Hans UEA povis iel finance interveni en la laboroj de la

oficejo. Tiam chiuj esperantistoj tra la mondo rekonis, ke laboroj por Esperanto en

Afriko vere okazis en la domo de GBEGLO Koffi en Togolando. Plu Osmo ne atentis ion,

sed kiam en 2004 Koffi ekrilatis kun la Esperanta Civito, Osmo jhetis sin en la

aferon. Decas aldoni, ke en septembro 2004 malfermighis la pordoj de Instituto

Zamenhof, kiu disponigis lokon por Afrika Oficejo. En tiu chi sama Instituto Zamenhof

devis okazi la unua esperantologia seminario en Afriko sub la gvido de Giorgio SILFER.

En sama momento devus esti kontrakto inter UEA kaj Instituto Zamenhof pri la laboroj

de Afrika Oficejo. Osmo BULLER postulis, ke Instituto Zamenhof havu permeson de li

antau ol akcepti esperantistojn eksterajn. Osmo BULLER neniel kontribuis en la starigo

de de la lernejo. Kial li tiom altrudis sin? La gvidantoj de Instituto Zamenhof tute

ne akceptis tion. Chu vi scias, ke tiam Osmo diris, ke GBEGLO Koffi estas direktoro de

la afrika oficejo ? Kiam li nomumis lin ? Se li vere estus nomuminta lin, kaj poste

movus la oficejon al Benino, kial tie la oficejo ne plu havus direktoron ghis nun? Tio

estas tute alia temo, char la nuna temo rilatas al la konduto de Osmo antau uzado de

vortoj fare de afrikaj esperantistoj por Afriko.

Klaras, ke Osmo BULLER tute kontrauis la ideon de Oficejo en Afriko. Same li kontrauas

ankau la ideon de Kongreso en Afriko. Eble estu pli da klarigoj. Osmo tute ne volas,

ke afrikanoj mem ion organizu kun la terminoj OFICEJO kaj KONGRESO en Afriko. Kial ?

Eble li mem respondu. Se memori ion el la CO necesas,   eble indas diri, ke Osmo nomas

ion AFRIKA DRAMO en la CO. Li mem respondos iam.

Kiel oni povas tion vidi, Osmo rifuzis, ke Hans BAKKER kun siaj kunlaborantoj afrikaj

uzu la terminon OFICEJO en Afriko, certe char lau li OFICEJO apartenas al UEA, kaj

kion oni nomu oficejo, tio okazu sub UEA. Li tiam diris, ke oni diru "Afrika Centro".

Sed kiam en 2006 naskighis ACE (Afrika Centro Esperantista) Osmo tute kontrauis ghin,

ech rifuzante starigi UEA-konton por ghi. Feliche, en tiu chi jaro 2015 li povis

starigi la konton por ACE. Tiu chi komprenemo lia tute ne dauris, char en la sama jaro

li rifuzis al afrikanoj uzi la terminon KONGRESO AFRIKA, char lau li, tiu chi afero

okazu sub afrika komisiono, kiu reprezentas nenion krom laboretgrupeto de la estraro

de UEA.  Kion Osmo BULLER intencas fari de Afriko ?

Osmo BULLER taskas al si nur sutreti Afrikon kaj tiel pli dependigi ghin ne de UEA sed

de siaj kapricoj. Tiel la afrikaj esperantistoj chiam shafe kondutos neniam pensante

per propraj kapoj. En tiu chi momento, kiam afrikanoj arde laboras por redoni al

Afriko ties lokon antauen en la tutmonda koncerto, kiel homo, kiu vere volas la bonon

de Afriko devas tiel konduti ? "Osmo faras nenion por helpi Afrikon". Se tio estas

malvera, li protestu.


3-Esperantoversio de Blaise Compaore kaj Joseph MOBUTU
======================================================

GHUSTE KIEL AFRIKANOJ SUFOKANTAJ KLOPODOJN POR LIBERIGI AFRIKON.

Kion celas afrikanoj, kiuj kontrauas laborojn de afrikanoj favore Afrikon ? Respondi

la demandon signifus iri al Burkino por ion scii.

 Blaise COMPAORE faris  ion en Burkino;, mortigante sian kunlaboranton Thomas SANKARA

kaj mem farighis prezidento. Kion li celis tiam ? Chu antauenigi la laborojn

komencitajn de Sankara ? Certe ne. Char li farighis mem prezidento, oni komprenu, ke

li celis mem la potencon, la monon. Ghuste tiel okazas ankau kun ADJE Adjevi. Kion

Adjevi scias pri naskigho de AKE (Afrika Kongreso de Esperanto) ?  Kiu elpensis la

terminon AKE, tiu jam diris, kiel naskighis Afrika Kongreso de Esperanto. Estus pli

bone al Adjevi tion  kompreni ol merdighi en serchado de propraj profitoj kun neniu

signo de dankemo.

Jen Adjevi agas ghuste kiel Blaise COMPAORE komplotante kontrau proksimulo, kiu

montris al li vojon al Esperanto.  Jes, Adjevi tute nenion scias pri la naskigho de

AKE (Afrika Kongreso de Esperanto). Kiuj elpensis la terminon AKE, tiuj povus ne

permesi la uzon de la nomo por la arangho en Benino. Sed, tiuj chion permesis, char

ili sciis, ke tio nenion malbonan faros al Esperanto en Afriko. Tiel same okazigo de

6a AKE en Togolando kaj 7a AKE en Benino faros nenion malbonan al Afriko. Kial do ADJE

Adjevi luktas kontrau GBEGLO Koffi en ties agado por Afriko.  Chiel, ACE/UETA

organizos sian 6-an AKE en Togolando kaj poste kontribuos en la organizo de la 7a AKE

en Burundio. Jam anoncighis, ke la 8a AKE okazos en Nigherio, kaj la 9a en

DRKongolando.

Certe por la laboroj de Esperanto en Afriko sufichas ne nur komisiono de

esperanto-asocio, sed movoj de tutafrika esperanto-asocio. Dum afrika komisiono de UEA

estas nur aro da homoj elektitaj de la estraro de UEA pro ilia lojaleco al tiu chi

estraro, UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko) konsistas el esperantistoj

tra la tuta Afriko. Dum UETA estas libera agadi kaj reprenzentighi en chiuj

organizajhoj neesperantistaj en Afriko kaj zorgantaj pri liberigo de Afriko, la afrika

komisiono de UEA preskau nur parolas la lingvon de la estraranoj de UEA, kiuj elektas

ghin.  Tiel okazas nun.

Dum UETA luktas por AKE de 2015 ghis 2019 kaj cetere de postaj jaroj, la afrika

komisiono de UEA nur luktas por ke UETA ne uzu la terminon 6a AKE. Chiam aperas la

sama demando, kiun la afrika komisiono  kaj la estraro de UEA neniam respondas. Eble

ili nun respondu ghin. Jen la demando :

KION MALBONAN LA ORGANIZADO DE LA 6a AKE EN TOGOLANDO KAJ LA 7a AKE EN BURUNDIO FAROS

AL AFRIKO ?

Chiuj atendu la respondon, kiu certe neniam venos, char la homoj luktas ne por

Esperanto en Afriko sed nur por la gloro propra.

4- Septembro en la afrika agado kun Hans BAKKER
================================================
Certe chiuj vi sekvas la iradon de Esperanto en Afriko. La nuna stadio de la movado en

Afriko fontas el la eksterordinara laboro de Hans BAKKER. tute ne forgesindas la

kunlaboro de Renato CORSETTI, kiu povis venigi Hans al tiu chi laboro per sia

sindedicho. Partoprenintoj de la Stokholma UKo de 1980 povus ion diri atestan. Eble

oni demandus kio estis la celo de Hans ? Li povis respondi demandon fine de decembro

2014. Vidu !

<<VORTOJ GRAVAJ de Hans BAKKER la 26-an de decembro 2014 : GBEGLO Koffi demandis s-ron

Hans BAKKER :"Kion vi celas zorgante pri afrika agado".
Hans BAKKER respondis: <<Mia celo estis la evoluo kaj emancipigho de Afrikanoj.
Esperanto estas rimedo en tio. Lernejo estas alia rimedo en tio>>.

Hans menciis du aferojn : Esperanton kaj lernejon. Li  menciis ne esperanto-asocion.

Certe la utiligado de Esperanto ludas grandan rolon en tio. Nun estas ege klaraj la

pashoj de ACE.

Unue disvastigi Esperanton en Afriko, kaj ankau zorgi ke estu lernejoj en Afriko. Nun

ekzistas Instituto Zamenhof en Togolando. ACE nun klopodas, ke estu aliaj en  landoj

tra Afriko. Sur la kampo de utiligado de Esperanto, esperanto-renkontighoj ludas

chefan rolon. Tial naskighis AKE (Afrika Kongreso de Esperanto). Baldau okazos

AKE-2015 en Togolando. Ghi estas la SESA. Tiu chi kongreso estos vere relancho de la

movado tute sendependa en Afriko. Programeroj de la kongreso jam auguras tion.

ACE/UETA certe starigos sian edukan sistemon. Klopodoj estas nun farataj, ke tra

Afriko esperantistoj konsciu pri siaj fortoj homaj, kiujn la naturo donas al ili. Tiuj

fortoj estas en chiuj, sed nur kelkaj homoj uzas ghin. Se Zamenhof povis elpensi

Esperanton, kial aliaj homoj ne povus ion alian fari ? Tutsimpe multaj homoj vivas

nekonsciante pri la forto kiu estas en ili. La sesa AKE en Togolando vekos afrikanojn,

kaj certas, ke la partoprenintoj reiros hejmen kun tute alia pensmaniero por

memsufichi sen ekstera helpado. Ili vidos, ke chio estas en Afriko, ke ankau afrikanoj

kapablas per sia afrikitudo PARTODONI al la homaro. Estos tute alia filozofio en la

Esperanto-agado afrika.

Hans BAKKER jam lanchis la aferon, kaj ACE/UETA daurigas ghin. Certe evoluas kaj

emancipighas afrikanoj. Esperanto kaj lernejo certe helpas en tio kaj ACE/UETA

plufaros multon sur tiu chi tereno.

Sukceson al la sesa AKE en Togolando, kiu markos la veran finon de la dependo de

Afrika agado de la ekstero.

NI ESTAS NASKITAJ POR CHION VENKI.
TIAL SERENE KAJ SENTIME NI IRAS.
JES, NI SUPERAS CHION.
HURA! SUKCESO ESTAS NIA SUR CHIUJ TERENOJ.


5- La afrika komisiono de UEA ekde septembro 2015
=================================================
El la statuto de UEA estas puntkoj rilate starigon de komisionoj/komisiitoj komitataj

au estraraj por plenum(ig)i diversajn laborojn. Tial ekzistas multaj komisionoj de

UEA. Temas nur pri laborgrupoj de la komitato au de la estraro de UEA. Inter tiuj

komisionoj estas ankau la afrika komisono de UEA. Tiu chi estas nenio krom laborgrupo

de la estraro. La afrika komsiono de UEA tute ne  havas  propran programon por

Esperanto en Afriko. Ghi  strikte sekvas nur la instrukciojn de la estraro de UEA,

char ghiajn membrojn elektas la estraro de UEA, kiuj prenas nur la homojn tre obeemajn

al ili. La estraro jhus renovigis la konsiston de la komisiono kaj pri tio informis

ADJE Adjevi sube. Aperis poste klarigvortoj pri la statuso de la komisiono, kaj poste

rimarketo pri Afrika Oficejo de UEA en Benino.

a- Anonco de la kunordiganto de la afrika komisiono de UEA
---------------------------------------------------------
Kun plezuro mi anoncas al vi, ke en sia kunveno de 12.09.2015, la estraro de UEA

unuanime aprobis la konsiston de la nova Afrika Komisiono kaj la liston de

helpkomisionanoj.
Bonvolu rigaradi chi-sube la akceptitajn listojn. Ili validos ghis la venonta UK, kiam

la nova estraro kaj komitato reorganizos chiujn regionajn komisionojn.

1- Kunordiganto - Adjevi Adje, Togolando, Lomeo - Kunordigado
2- Vickunordiganto - Jean Codjo, Benino/Kanado - Bulteno Esperanto en Afriko
3- Sekretario - Jeremie Sabiyumva, Burundo - Junulara agado, TEJO sekcioj
4- Vicsekretario - Emile Malanda Nianga, DR Kongo/Sudafriko - ILEI-sekcioj, regionaj

agadoj
5- Respondeculo - Jean Bosco MALANDA LUTETE - bona funkciado de LA, kluboj, strategio

por dauripova evoluo

Helpkomisionanoj

1. Francois Hounsounou (Benino)
2. Justine Ralalarisoa (Madagaskaro)
3. Charles Alofa (Benino)
4. Lufimpu Victor (Francujo/DR Kongo)
5. MASEMI MBEMBI. E. Nelly (DR Kongo/Brazilo)
6. Sharifa N. Abas (Kenjo)
7. Alphone Waseka (Orienta Kongo)
8. Joseph Ramazani Katunda (Suda Afriko)
9. Constantine Mashauri (Tanzanio)
10. Agbolo Apelete D. (Togolando)

Mi persone gratulas chiujn kaj esperas, ke dum la unujara oficperiodo ni kune sukcesos

i.a:
- prepari bonan Afrikan Kongreson 6 en 2016
- pushi landojn, kie ankorau ne estas LA, grupighi en asocio por alighi al UEA
- doni novan elanon al la movado per instigo al cheestaj kursoj sur la kontinento
- informi kaj varbi novajn esperantistojn por la kontinenta movado.

Kore salutas vin,

Adjevi ADJE
06 BP.61807, Lome-TOGO
Telefono:+228 90257549
E-poshto: adjevia@yahoo.fr

b- UETA (Unuigho de Esperantisto en la tuta Afriko) kaj la afrika komisiono de UEA
--------------------------------------------------------------------------------

Jhus aperis novajhoj  pri la nova konsisto de la afrika komisiono de UEA. Gratulojn al

chiuj membroj de la komisiono, kiuj laboras nur por la agado de UEA en Afriko. La

komisiono reprezentas nur parteton de Afrika agado, kiu jam bezonas kunlaboron de

chiuj afrikaj esperantistoj.

Kion ni sciu, tio estas, ke la afrika komisiono de UEA tute ne estas asocio de

esperantistoj afrikaj. Ghi estas nur laborgrupeto de la estraro de UEA. Tial ghi povas

nenion decidi pri Esperanto en Afriko. Kion ghi rajtas fari, tio estas nur  respekti

la decidojn pri la politiko de la estraro de UEA koncerne la agadon de UEA en Afriko.

Pri Afrika Agado, kiu rilatas al la tuta movado Esperanta en Afriko nun zorgas UETA

(Unuigho de Esperantistoj en la tuta Afriko). Tiu chi asocio nun organizas la sesan

Afrikan Kongreson en la vilagho Anyronkope de Togolando. Temas pri tute vidinda loko,

kun allogaj lokoj, kulturajhoj buntaj.

Pliaj informoj pri la kongreso estas jam nun  en tiu chi  HACE 14, kaj iom poste en la

dua bulteno  tre kolora de la sesa AKE en Togolando.

Ankau la afrika komisiono de UEA, kiu estas nur laborgrupo de la estaro de UEA  havas

sian lokon en la sesa AKE en Togolando. Chiuj ni afrikaj esperantistoj kunighu por

labori por la bono de Afriko.

Chiam sukcesaj estas la planoj de ACE/UETA

c- Kie estas nun Afrika Oficejo de UEA en Benino
-------------------------------------------------
En la supraj vortoj de Adjevi tute ne aperis informeto pri Afrika oficejo de UEA en

Benino. Antaue oni menciis tion, ke Jean CODJO vivanta en Kanado zorgas pri la afrika

oficejo de UEA en Benino. Intertempe Jean CODJO nomis la oficejon virtuala. Chu

finfine la gvidantoj de UEA konfirmis la neniaman ekziston de la Afrika Oficejo de UEA

en Benino ?

Venontaj tagoj konfirmos multon pri la funkciado de Afrika Oficejo en Benino. Kio

notindas tie chi, tio estas, ke de kiam AO (Afrika Oficejo) forlasis Togolandon, ghi

neniam plu funckiis kiel oficejo. Osmo en tiuj manovroj kondutis ege malhome al la

laborantoj de la tromploga oficejo. Pliaj informoj pri la oficejo aperos poste.

=================================================
SESA AFRIKA KONGRESO DE ESPERANTO EN TOGOLANDO
================================================


1- Organizado de Afrika Kongreso de Esperanto
==============================================


La Unesko-Konferenco  de Sofio (Bulgario) de 1985 faris rezolucion por Esperanto.
Tiam estis propono pri rezolucio favore Esperanton. Afrikanoj subtenis la proponon kun

la kondicho, ke estu UKo en Afriko kaj tiam esperantistoj promesis organizi UKon en

Afriko en 1990 kaj Kotivuaro estis elektita. En augusto 1987, dum la 72a UKo en

Varsovio (Pollando) la tiama estraro de UEA klare diris al la afrikaj esperantistoj

tiam partoprenantaj la UKon, ke en 1990 ne povos okazi en Afriko la UKo promesita en

Sofio.  Kun la paso de la tempo montrighis klare, ke tiu UKo certe ne okazos en

Afriko, sed en Kubo. "Io tamen okazu" decidis Hans BAKKER kaj GBEGLO Koffi, kiuj

organizigis kongreson en Afriko. Tiam la nomo AKE por la kongreso tute ne aperis. Ghi

devis poste aperi en 2010 kun la fondo de UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta

Afriko).

La kongreso, UKo-surogato, okazis en Togolando fine de 1990  ( Notse :27/12/1990 -

02/01/1991) kaj nomighis UAK (Unua Afrika Kongreso). La postan jaron ghi okazis en

Benino  (Cotonou : 08-31/12/1991) kun la nomo DAK (Dua Afrika Kongreso). Sekvis TAK en

Ganao  ( Winneba :23/12/1994 - 02/01/1995) kaj KvAK en Tanzanio ( Moshi: 26/12/1995 -

03/01/1996. En raportoj pri la kongreso, Koffi tiam menciadis AK por Afrika Kongreso.

Tial li nomis UAK-n la Unua AK, kaj tiel estas Dua AK ghis la kvara AK. Kiam naskighis

UETA en 2010, ghia statuto menciis AKE por Afrika Kongreso de Esperanto. Kiel

organizighis UAK, DAK, TAK kaj KvaK ?

Jam dum la UKo de Brajtono (Britio) en 1989 ekis la preparoj por la unua AK. Hans

BAKKER, GBEGLO Koffi, Gilles WALLEZ kaj ties edzino kaj du filinoj kunvenadis. La unua

decido tiam estis la organizado de la UK-surogato en Togolando.  Koffi revenis al

Togolando, kaj la preparlaboroj pluiris. ADANOU Efoé, AFANTCHAO-BIAKOU Yao, AMOUZOUVI

Ekoue Attah, FOLEY-ALOTSO Ekoué, AGBOLO Messsan, HOUNNAKE Raoul, ATTIOGBE-AGBEMADON

Mensah, GBEGLO Koffi, HOVA Koffi kaj aliaj komencis la laborojn. Tuj sentighis  la

bezono starigi  internacian komisionon por gvidi la tutan laboron. Kunveno devis okazi

en la domo de GBEGLO Koffi en Lomé (Togolando). S-roj Privas TCHIKPE (Benino), Cameron

SACKY (Ganao), Antoine KOUASSI KOUABLAN (Kotdivuaro) aldonighis al togolandanoj por la

organizaj laboroj. En la perleteraj kontribuoj partoprenis ankau Prince Henriko

OGUINYE (Nigherio), Alphonse DIATTA (Senegalio), Jean-Marie MBOGE-MBELE (Kamerunio),

Oliver MAZODZE (Zimbabvo); Minani Justin (Gabono), Minani Matabaro (Tanzanio) ktp. 

Jen la 1a AK bone okazis. Sekvis la dua AK, por kiu ne formalighis tiu chi organizado,

tamen okazadis chiam interrilatado inter esperantistoj afrikaj por la organizo de la

kongreso. Tiel estis ankau por  la 3-a AK kaj kvara. Pri la kongreso en Benino scias

Mireille GROSGEAN kaj SCIOJ SEN BARILOJ. Intertempe decas mencii, ke en 2006 okazis du

regionaj kongresoj en Afriko, unu en Badagry (Nigherio) kaj dua en Bujhumbura

(Burundio). Pri la organizo de tiuj
kongresoj  decidis la afrika komisiono de UEA starigita  en 2000 de GBEGLO Koffi kaj

gvidata de li de 2004 ghis 2005.

La termino AKE por Afrika Kongreso de Esperanto aperis en 2010 kiam fondighis UETA

(Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko). Por chiam memorigi la jam okazintajn

kongresojn UAK, DAK, TAK kaj KvAK la afrikaj esperantistoj de UETA akceptis nomi ilin

AKE kaj tiam lanchis la ideon pri organizado de la kvina AKE jam en 2011. Libera Folio

de Kalle KNIIVILLA povus atesti pri tio. Tiu planita kongreso ne povis okazi ghis

Mireille GROSJEAN iniciatis sian renkontighon en Benino kun sia kreajho SCIOJ SEN

BARILOJ fine de 2014. Afrikaj esperantistoj de UETA tute ne konstraustaris, char tio

helpas la movadon en Afriko. Dum tiu kongreso oni decidis okazigi alian en Burundio en

2016. Kiam nun UETA havas la rimedon ion organizi chiam por helpi la movadon en

Afriko, ghi decidis okazigi la sesan AKE en Togolando, kaj tial la sepa okazos poste,

kredeble en Burundio. Char la bezono pri la sepa sentighas, jam en la kulisoj de UETA

oni flustras Nigherion kiel la gastiganton de la sepa AKE. Venontaj tagoj ion

certigos. Nu, chu ne decas havi  ion iel strukturitan kiel organizilon de AKE ? La

konsilio de UETA jhus proponis ion. Ni vidu !

Du laborgrupoj jhus starighis por la organizado de AKE (Afrika Kongreso de Esperanto).

La unua estas KOKAKE (Konstanta Organiza Komitato de AKE), kaj la dua, LOKAKE (Loka

Organiza Komitata de AKE).Dum la unua konsistas el esperantistoj tra Afriko, la duan

konsistigas esperantistoj de la lando, kiu gastigas la kongreson. La taskoj de KOKAKE

estas la gheneralaj preparoj chiamaj de AKE, dum LOKAKE zorgas pri la lokaj aranghoj.

Lau la nunaj taksoj, chiu el tiuj laborgrupoj konsistas el maksimume dek membroj. Dum

LOKAKE laboras por difinita AKE, KOKAKE funkcias konstante tra la jaroj ghis alia

strukturo de Esperanto en Afriko naskighos. La tutan laboron kunordigas ACE (Afrika

Centro Esperantista) en Togolando. En tiu chi etoso nun okazas la preparoj de la sesa

AKE en Togolando en decembro 2015.

Chiuj esperantistoj tra la mondo estas invitataj kontribui en la okazigo de AKE, kio

fortigas la movadon en Afriko. Afrikanoj unuighu por la realigo de tiu chi granda

laboro. Neniu krom la afrikaj esperantistoj mem organizu la afrikan esperanto-movadon

per rimedoj chefe afrikaj. Feliche nun estas afrikanoj pretaj donaci monegon por

realigi espeprantajn projektojn en Afriko.

2- Unua komuniko de 6a AKE en Togolando
=======================================

Dato
-----
De la 20a ghis la 25a de decembro 2015

Kongresloko
-----------
ANYRONKOPE (TOGOLANDO)

 
Temo de la kongreso
--------------------

 " Unua tasko nia "



Prelegtemoj dum la 6a AKE
---------------------------
1- La obstakloj pri la disvatigo de la E-instruado en Afriko, kazo de Sud-Afriko 2-

"Chu abito au adoglo"  
3- Historio de Esperanto en Sud Afriko (el ne finita libro omaghe  al Axel).
4- CHINAFRIKO: Kiel Afriko egale profitus el ekonomiaj rilatoj kun ChINO?
5- Biotismo kaj mezotrofio
6- Esperanto-kongresoj  
7- Esperantujismo
8- Esperanto-organizajhoj
9- Historio de UKo
10-Parapsikologio
11-Genezo de la CO
13- Bonstato sana kaj financa
14- Kuracherboj
ktp-




Programeroj
-----------
Inauguro
Prelegoj
Instruado kaj ekzamenado Esperantaj en Afriko Futbalmatcho
Tchoukballmatcho
Podio de kredoj
Afrikaj Verkistoj sin prezentas
Kunsidoj de la konsilio
Kulturaj vesperoj
Literatura konkurso
Oratora konkurso
Konkurso pri poemoj de Zamenhof
LAKE (Lernejo de la Afrika Kongreso de Esperanto) Kvizo
Projekcioj de filmoj
Skype-momento
Prezentado de landoj de partoprenantoj
Lingvofestivalo
Aukcio
Ekskursoj



Kongresa tagaro
--------------
UNUA TAGO
- Himno de la sesa AKE
- Inauguro
- Prezento de la kongresa temo
- starigo de laborgrupo por verki la kongresan deklaracion
- Diversaj diskutorondoj
- Chiuj landoj sin prezentas
- Afrikaj Verkistoj sin prezentas
- Skype-momento
- Projekcio de filmoj

DUA TAGO :
- LAKE (Lernejo de AKE) I
- Kunsido de UETA-konsilio
- Kunsido de UETA-konsilio kun ACE
- ACE respondas


TRIA TAGO
- LAKE II
- Esperantaj ekzamenoj
- Diskutorondo
-Projekcioj de filmo
 

KVARA TAGO
- Ekskursoj
- Kvizo
- lingva festivalo
- Deklamado de poemoj
- Oratora konkurso

KVINA TAGO
- Diversaj sportoj
- Podio de kredoj
- Diskutorondo
- Prezento : bonstato sana kaj financa

SESA TAGO
- Diversaj folklorajhoj el diversaj lokoj de la kongreslando
- Fermo de la kongreso

- posttkongreso kun la eko de la 23a TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso)


Financoj de la kongreso
------------------------
Zorgantoj de ACE trovis homojn neesperantistojn, kiuj financas la tutan aranghon.

Kvankam ili deziras anonimecon, ili tamen bone kontrolas la spezojn.


Kongresa Kotizo
---------------
La kongresa kotizo estas 20 euroj. Ghi rajtigas la paginton loghi kaj manghi en la

kongresejo.
Subtenkotizo estu oblo de 20 euroj. Chiu ajn esperantisto povos ebligi al siaj

gesamideanoj partopreni la kongreson au nur subteni la kongreson pagante oblon de la

kongresa kotizo.
- Paginto de kvin obloj ghis nau aperos en la kongresa libro, en aparta listo

rezervata por tio.
- Paginto de dek obloj ghis dudek, krom apero en la kongresa libro, ricevos DK/DVD-n

pri la kongreso
- Paginto de almenau dudek kvin obloj, krom apero en la kongresa libro kaj ricevo de

KD/DVD pri la kongreso, aperos   fote en la kongresa libro kaj ricevos apartan

diplomon de Afrika Centro Esperantista kun abono unujara de chiuj   periodajhoj de

ACE. Krome, li/shi ricevos T-chemizon kun speciala mencio pri la subteno al AKE

(Afrika Kongreso de   Esperanto)


Helpoj al kongresontoj
-----------------------
Kiu shatus havi financan helpon, tiu rekte rilatu kun ACE. Ghi promesas helpi chiujn,

precipe tiujn, kiuj jam havas ion nur bezonas helpeton de ACE. "Oni helpu tiujn, kiuj

ekhelpas sin" diras la prelegtemo "Abito kaj Adoglo" de la sesa AKE.Chiuj petos tuj

iru al ACE. La petojn oni adresu al ACE plej laste en septembro 2015.

FONO DE LA KONGRESO
-------------------
La fono de la sesa AKE estas afrikeca. Dum la arangho kongresanoj aperos en tradiciaj

vestoj afrikaj. Chiuj afrikanoj surmetu vestajhojn tradiciajn de sia lando dum

eksterafrikanoj elektu vestajhojn afrikajn, kiujn ili deziras. Chiu pretigu sin por

prezenti kulturajhojn de sia lando.

KONTAKTADRESOJ
--------------
ACE (Afrika Centro Esperantista) korespondas pri chio koncerne la organizadon de la

sesa  AKE. Interesighantoj bonvolu rilati kun ghi : - Resposhte :
ace2006hb@gmail.com, afrikacentro@hotmail.com

- Helikposhte: Sesa AKE, p/a DOUMEGNON Koffi, 11 BP 48 Lome 11, Lome, TOGO

- Telefone :
0022822367908 / 0022822192973/ 0022822192973/ 0022822336909 0022890281626 /

0022891293222/
0022898380973 / 0022899449464

Organizaj intancoj
------------------
Estas nun du organizaj instancoj de Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) : LOKAKE por la

lokaj aranghoj dum KOKAKE zorgas pri gheneralaj preparoj de AKE.
La du instancoj jam eklaboris. La laborojn de la du instancoj kunordigas ACE (Afrika

Centro Esperantista), kies adresoj trovighas supre.

 Okazontaj AKE
--------------
La 7a AKE okazos en 2016 en Burundio, la 8a en Nigherio en 2017 kaj la 9a en

Demokratia Kongolando en 2018. Traktado por la elekto de lando gastigonta la 10an

AKE-n nun okazas. Eble ghi okazos en Malagasio au en Sudafriko.




******************
DE LAND'AL LAND
******************
La informoj aperas faksimile.La redkacio tute nenion korektis, ke oni havu ideon pri

la vera nivelo de la informanto.

1- DRKongolando
==============
- Salutojn gekaraj. Mi gxojas informi vin pri la orfa lernejo Njiwa kiu hejmigis

Esperanton de 2014. En Kongo DR jam komencis la lerneja jaro kaj estas bona okazo por

ni pluiri tiun informcelan instruvojon de tiu bonega lingvo. Tiu lernejo naskas

junegajn esperantistojn tial gxi bezonas esti atentata. En Rutshuru estas jam 3

lernejoj en kiuj Esperanto havas spacon. Amike via Joel Muhire el

Kiwanja-Rutshuru/D-R.Kongolando.

Salutojn karaj s-anoj. Hodiaù, la 11an Junie 2015 ekzamenigxis parole la lernantoj de

la orfa bazlernejo Njiwa. La lernantoj gxojmiene kantis, dialogis kaj respondis je

esperantaj demandoj kaj pretervidantoj miregis pri tio- Esperanto, Nova Lingvo por

ili. Certe ili ne foriris sen ia scio pri Esperanto. Lernantoj de Instituto Kasasa,

kiuj same lernas Esperanton de Prime Nsabimana, ne partoprenis cxar ili havis

trapasendan ekzamenon. Aliaj lokaj samideanoj ne alvenis cxeesti pro iaj malhelpoj,

ekz. Honoré Sebuhoro kunordiganto de Esperanto en Norda Kivuo trafigxis de ega

malfelicxo, plorinda perdo de kara patrino. Jen fotoj pri la e-ekzameno

telefonfotitaj. Amike Joel Muhire el Kiwanja- Rutshuru/ D R Kongo.

2- Malagasio
-------------
PROTOKOLO PRI LA FARITA LABORO DUM APRILO 2015 KADRE DE ESPERANTO PLUS
 MALAGASIO

 -Instrui la lingvon al la grupo de infanoj.
 -Instrui la lingvon al la grupo de gejunuloj.
 -Verki la vortaron Esperanto-malagasy.
 -Prepari la aprilan numeron de La Vocho de UME pri la nacia kongreseto.
 -Prepari la aprilan numeron de Panoramo de La Granda Insulo.
 -Sendi la gazeton La V de UME al dudeko da esperantistoj en la
 lando (cf. dokumento pdf)
 -Aperigi La Voĉon de UME en Fejsbukon.
 -Inici Mihary instrui la lingvon al la grupo de infanoj.
 -Kontakti kelkajn malnovajn esperantistojn per telefono kaj per
 Fejsbuko. Cléophane el Toamasina promesas cheesti la nacian
 kongreseton. AnkaŬ Marius el Antananarivo.
 -Kontakti per Fejsbuko Ali el Komoraj insuloj pri la okazigo de la
 nacia kongreseto. Li promesis veni.
 -Prepari la dokumentojn necesajn por la tem-enhavoj de la kongresetoj.

 Farita en Avaratsena, la 28an de aprilo 2015.

 FIDILALAO Henriel
 Esperanto Plus Malagasio


3- Togolando
-----------
Komitatkunsido de 05.09.2015
=============================

La 5an de septembro okazis komitatkunsido de UTE kun jena tagordo :

Tagordo
--------
1- Raporto pri la antaua kunsido kun kontrolo de farendajhoj 2- Rememorigo de la nova

regularo de la komitato 3- Raportoj de la komisiono pri revigligo de la kluboj 4-

Agadraportoj de la estraroj de UTE kaj JOTE 6- Kolektado de jarkotizoj kaj

kongreskotizoj 7- 23a TEK
8- 6a AKE en Togolando
9- Ceterajhoj


Kio notindas el la diskutoj dum la kunsido tio estas : a)Estraranoj de UTE kaj JOTE

povis viziti membrojn de jenaj kluboj : -Juna amikaro
- Espero
- Klubo de Zamenhof
- KEK
- Shton 5
- C-21
- Venko
- Nova Sento
- Modelo
- UVA
- Nova Stelo
- Verda kauzo
- Nova Vento
- Pacbatalantoj
- Verda Mondo
Rekonindas, ke kluboj el tiuj chi ne plu funkcias. La komitato taskis la turneintojn

reiri al la kluboj invitante klubanojn partopreni la venontan komitatkunsuidon. Ankau

unuopuloj rajtas partopreni la kunsidon. Invito iris al du tiaj homoj.
 

6) Kongresoj en Togolando en decembro
La sesa AKE kaj la 23a TEK okazos en Togolando en decembro. La loka kongresa komitato

eklaboris. Oni povis noti, ke la laboroj ne jam pezighas, char la movoj de membroj de

la kongresaj komitatoj ne jam estas certaj. Necesas vere helpi ilin.
La gvidantaro de la komitato akcelos la preparojn por la 23a TEK, dum ACE zorgos pri

la rapidigo de la laboroj pri sesa AKE en Togolando.

Kion oni povis tiam sendi, tio estas, ke togolandaj esperantistoj forte subtenas la

organizadon de la sesa AKE en Togolando.

La venonta kunsido okazos le 10an de oktobro 2015 en Instituto Zamenhof

Partoprenintoj
--------------
1-DOUMEGNON Koffi
2- AGBOLO Apelete
3- ADOKOU Folly
4- KOUFIONOU KOffitche
5- GBEGLO Koffi
6- ATTIOGBE-AGBEMADON Mensah Biova
7- SAGBADJELOU Kokou
8- AGBEHOU Ayaovi
9- SASSOU Awoè
10- EKOUE-DETTE
11- KOUEVI Ekoué
12- GBEGLO Dzifa
13- KEDEGADZI ezekiel
14- d'ALMEIDA Maxime


*************
KONKURSOJ
*************

1- Skriba
==========

EMANCIPIGHO DE AFRIKANOJ PERE DE ESPERANTO

Esperanto tute ne plu estas io nova por afrikanoj. Ni jam hejmighis en Esperanto kaj

estas nun la tempo enmemighi por trovi kion ni povas fari por Esperanto kaj kion

Esperanto povas fari por ni. Sube vi trovas vortojn de Hans BAKKER en la lastaj tagoj

de sia surtera vivado. Chu vi pensas, ke Hans povis tiam diri ion pri kion afrikanoj

faru por Esperanto kaj kion Esperanto faru por ili ? Vidu !

<<VORTOJ GRAVAJ de Hans BAKKER la 26-an de decembro 2014 :
GBEGLO Koffi demandis s-ron Hans BAKKER :"Kion vi celas zorgante pri afrika agado".
Hans BAKKER respondis: <<Mia celo estis la evoluo kaj emancipigho de Afrikanoj.
Esperanto estas rimedo en tio. Lernejo estas alia rimedo en tio>>.

Nun diru kion vi pensas pri tiuj vortoj de Hans BAKKER.  La diversaj tekstoj eniros

komplilajhon, kiun ni dedichos al la 35-jarigho de Afrika agado de Hans BAKKER.

Premiojn diversajn ricevos la autoroj de la tekstoj. La limdato estis la 30-an de

septembro 2015. Nun ghi prokrastighas ghis la 30a de novembro 2015.

La kompilajho aperos dum la sesa AKE en Togolando.

Chiuj ni kune estas fortaj por progresigi Afrikon.

2- Oratora
===========
Diskuto pri la supra temo okazos dum la sesa AKE. Dum la diskutado oni elektos la

homojn, kiuj tre bone intervenis. Estos entute kvin premioj. La rezulto aperos che la

fermo de la kongreso.


****************
ALVOKO de ACE
****************

Onkloj kaj onklinoj por IZ-gelernantoj !
 
Ni shatus legi kaj skribi kiel niaj samaghuloj Europaj.
Ni shatus manghi ne nur por plenigi niajn ventrojn sed precipe por resti sanaj. Ni

shatus komuniki kun samaghuloj alikontinentaj, ke ni konu unu la alian.
 
Jen tiom da aferoj kiuj estas necesaj por ni, sed estas ne chiam facile al ni havigi

ilin.
Kial ? Niaj gepatroj estas malrichaj, kaj tial chi tute ne au ne tute povas prizorgi

nin.
 
Fratoj kaj fratinoj niaj nun plenkreskaj scias nek skribi nek legi. Multe da aferoj

pri la vivo ili tute ne scias, kaj la konsekvencoj falas sur la gefilojn. Strebi al

evitado de tiaj problemoj okupas homojn, kaj jen unu el tiuj chi, Hans BAKKER, povis

helpi, ke nun funkcias Instituto Zamenhof en Togolando.

Ni nun lernas legi kaj skribi, sed estas al ni malfacile pagi la lernokotizojn kaj

havigi al ni librojn. Ne chiuj ni povas chiutage manghi en la lernejoj, char niaj

gepatroj estas senmonaj. Ni tamen emas lerni. 

Karaj, chu vi ne povas helpi nin, pagante nian lernokotizon; 50 euroj sufichas por

pagi lernokotizon de unu lernanto en la jaro; au subvenciante nian lernejon, ke ghi

havigu al ni manghojn kaj librojn ? Nia lernejo liveros al vi tiucelajn informojn. 

Kiu shatus helpi pagi lernokotizon de unu el ni, tiu rilatu kun nia lernejo: 
INSTITUT ZAMENHOF
p/a DOUMEGNON Koffi
11 BP 48  Lome 11
LOME
TOGO
 
E-poshto : 139izo2004@gmail.com, i_zamenhof@yahoo.fr, esp.togo@cafe.tg 


Mondonacoj povus iri al  nia uea-konto "iztg-w" 

*****************
SUBTENE AL ACE
*****************

Eble iuj pretas finance helpi al ACE, sed ne scias kiel fari tion. Subaj informoj

povas helpi tiujn bonkorulojn.

UZO de UEA-Konto
---------------
Kiu shatus uzi sian UEA-konton, tiu povas instrukcii al UEA per la

retadresoj:uea@inter.nl.net kaj financoj@co.uea.org (kun kopioj al Gbeglo Koffi

<esp.togo@cafe.tg> kaj Alexander HOLEVITCH <agholevitch@chello.nl> ke UEA elpagu el

lia/shia konto la sumon al: "acex-e" Donaco de ........ (metu viajn nomojn)". Tiajn 

Eventualajn demandojn respondos  GBEGLO Koffi au Alexander HOLEVITCH

BankKonto
---------
Kiu preferas uzi bankkonton, tiun chi koncernas jenaj informoj:
La konto de ACE trovighas che la banko INGbank en Nederlando. Por internaciaj pagoj

oni uzas t.n. IBAN-numeron: NL50INGB0004401853 Por pagoj en Nederlando sufichas la

numero 4401853.
NL = Nederlando
50 = kvin nulo
INGB = mallongigo de ING-Bank
000 = nulo nulo nulo
4401853 = la kerna numero
La nomo de la konto-posedanto estas: Stichting Fonds ACE.
La loko estas: Amsterdam.
La adreson oni ne bezonas mencii, sed chiukaze ghi estas: Windroosplein 52, 1018 ZW

Amsterdam.
Paganto devas mencii t.n. BIC-kodon de la banko: INGBNL2A Pagoj en Europo, kiuj uzas

IBANkodon kaj BIC-kodon estas senpagaj.
 


**************************************
ANKAU NI VOLAS LERNI LEGI KAJ SKRIBI
**************************************

Onkloj kaj onklinoj por IZ-gelernantoj !
 
Ni shatus legi kaj skribi kiel niaj samaghuloj Europaj.
Ni shatus manghi ne nur por plenigi niajn ventrojn sed precipe por resti sanaj. Ni

shatus komuniki kun samaghuloj alikontinentaj, ke ni konu unu la alian.
 
Jen tiom da aferoj kiuj estas necesaj por ni, sed estas ne chiam facile al ni havigi

ilin.
Kial ? Niaj gepatroj estas malrichaj, kaj tial chi tute ne au ne tute povas prizorgi

nin.
 
Fratoj kaj fratinoj niaj nun plenkreskaj scias nek skribi nek legi. Multe da aferoj

pri la vivo ili tute ne scias, kaj la konsekvencoj falas sur la gefilojn. Strebi al

evitado de tiaj problemoj okupas homojn, kaj jen unu el tiuj chi, Hans BAKKER, povis

helpi, ke nun funkcias Instituto Zamenhof en Togolando.

Ni nun lernas legi kaj skribi, sed estas al ni malfacile pagi la lernokotizojn kaj

havigi al ni librojn. Ne chiuj ni povas chiutage manghi en la lernejoj, char niaj

gepatroj estas senmonaj. Ni tamen emas lerni. 

Karaj, chu vi ne povas helpi nin, pagante nian lernokotizon; 50 euroj sufichas por

pagi lernokotizon de unu lernanto en la jaro; au subvenciante nian lernejon, ke ghi

havigu al ni manghojn kaj librojn ? Nia lernejo liveros al vi tiucelajn informojn. 

Kiu shatus helpi pagi lernokotizon de unu el ni, tiu rilatu kun nia lernejo: 
INSTITUT ZAMENHOF
p/a DOUMEGNON Koffi
11 BP 48  Lome 11
LOME
TOGO
 
E-poshto : 139izo2004@gmail.com, i_zamenhof@yahoo.fr, esp.togo@cafe.tg 


Mondonacoj povus iri al  nia uea-konto "iztg-w" 

 
======================================================================

======================================================================
KIEL  RICEVI  la periodajhon HACE  ?
 
- petante tion de AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA <ace2006hb@gmail.com>,

<afrikacentro@hotmail.com> 

- alighante al la tiucela dissendolisto <hace@yahoogroups.com>.
 Oni do sendu malplenan mesagnon al: hace-subscribe@yahoogroups.com 
Memvola mondonaco estu sendita al la  UEA-konto "iztg-w" 

 REPRESO
 Chiu homo rajtas chiel ajn uzi la artikolojn de HACE. Sola kondicho estas, ke oni

indiku la fonton.
 
 

 
*************************************************************

=============================================================
  



====================================================








  K O N S C I U
=================================
Numero 71            26/06/2015
---------------------------------
Informilo por enprofundighi en
la E-movadon Afrikan
---------------------------------
Redaktas : Liberesko
================================


Nur gepatroj scias pli bone pri la aghoj de siaj gefiloj, chu ne ? Nu, inter Afrika komisiono de UEA kaj Afrika kongreso de Esperanto (AKE), kiu estas pli agha ?  Certe oni pensus cerbumiga demando. Eble oni demandus unue pri la gepatroj, jes la elpensitoj de tiuj organizajhoj.  Eble la suba teksto povus helpi koni la elpensitojn de tiuj terminoj kaj ankau iliajn respektivajn aghojn.

ORGANIZADO DE LA AFRIKA KONGRESO DE ESPERANTO


La Unesko-Konferenco  de Sofio (Bulgario) de 1985 faris rezolucion por Esperanto.
Tiam estis propono pri rezolucio favore Esperanton. Afrikanoj subtenis la proponon kun la kondicho, ke estu UKo en Afriko kaj tiam esperantistoj promesis organizi UKon en Afriko en 1990 kaj Kotivuaro estis elektita. En augusto 1987, dum la 72a UKo en Varsovio (Pollando) la tiama estraro de UEA klare diris al la afrikaj esperantistoj tiam partoprenantaj la UKon, ke en 1990 ne povos okazi en Afriko la UKo promesita en Sofio.  Kun la paso de la tempo montrighis klare, ke tiu UKo certe ne okazos en Afriko, sed en Kubo. "Io tamen okazu" decidis Hans BAKKER kaj GBEGLO Koffi, kiuj organizigis kongreson en Afriko. Tiam la nomo AKE por la kongreso tute ne aperis. Ghi devis poste aperi en 2010 kun la fondo de UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko).

La kongreso, UKo-surogato, okazis en Togolando fine de 1990  ( Notse :27/12/1990 - 02/01/1991) kaj nomighis UAK (Unua Afrika Kongreso). La postan jaron ghi okazis en Benino  (Cotonou : 08-31/12/1991) kun la nomo DAK (Dua Afrika Kongreso). Sekvis TAK en Ganao  ( Winneba :23/12/1994 - 02/01/1995) kaj KvAK en Tanzanio ( Moshi: 26/12/1995 - 03/01/1996. En raportoj pri la kongreso, Koffi tiam menciadis AK por Afrika Kongreso. Tial li nomis UAK-n la Unua AK, kaj tiel estas Dua AK ghis la kvara AK. Kiam naskighis UETA en 2010, ghia statuto menciis AKE por Afrika Kongreso de Esperanto. Kiel organizighis UAK, DAK, TAK kaj KvaK ?

Jam dum la UKo de Brajtono (Britio) en 1989 ekis la preparoj por la unua AK. Hans BAKKER, GBEGLO Koffi, Gilles WALLEZ kaj ties edzino kaj du filinoj kunvenadis. La unua decido tiam estis la organizado de la UK-surogato en Togolando.  Koffi revenis al Togolando, kaj la preparlaboroj pluiris. ADANOU Efoé, AFANTCHAO-BIAKOU Yao, AMOUZOUVI Ekoue Attah, FOLEY-ALOTSO Ekoué, AGBOLO Messsan, HOUNNAKE Raoul, ATTIOGBE-AGBEMADON Mensah, GBEGLO Koffi, HOVA Koffi kaj aliaj komencis la laborojn. Tuj sentighis  la bezono starigi  internacian komisionon por gvidi la tutan laboron. Kunveno devis okazi en la domo de GBEGLO Koffi en Lomé (Togolando). S-roj Privas TCHIKPE (Benino), Cameron SACKY (Ganao), Antoine KOUASSI KOUABLAN (Kotdivuaro) aldonighis al togolandanoj por la organizaj laboroj. En la perleteraj kontribuoj partoprenis ankau Prince Henriko OGUINYE (Nigherio), Alphonse DIATTA (Senegalio), Jean-Marie MBOGE-MBELE (Kamerunio), Oliver MAZODZE (Zimbabvo); Minani Justin (Gabono), Minani Matabaro (Tanzanio) ktp.  Jen la 1a AK bone okazis. Sekvis la dua AK, por kiu ne formalighis tiu chi organizado, tamen okazadis chiam interrilatado inter esperantistoj afrikaj por la organizo de la kongreso. Tiel estis ankau por  la 3-a AK kaj kvara. Pri la kongreso en Benino scias Mireille GROSGEAN kaj SCIOJ SEN BARILOJ. Intertempe decas mencii, ke en 2006 okazis du regionaj kongresoj en Afriko, unu en Badagry (Nigherio) kaj dua en Bujhumbura (Burundio). Pri la organizo de tiuj
kongresoj  decidis la afrika komisiono de UEA starigita  en 2000 de GBEGLO Koffi kaj gvidata de li de 2004 ghis 2005.

La termino AKE por Afrika Kongreso de Esperanto aperis en 2010 kiam fondighis UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko). Por chiam memorigi la jam okazintajn kongresojn UAK, DAK, TAK kaj KvAK la afrikaj esperantistoj de UETA akceptis nomi ilin AKE kaj tiam lanchis la ideon pri organizado de la kvina AKE jam en 2011. Libera Folio de Kalle KNIIVILLA povus atesti pri tio. Tiu planita kongreso ne povis okazi ghis Mireille GROSJEAN iniciatis sian renkontighon en Benino kun sia kreajho SCIOJ SEN BARILOJ fine de 2014. Afrikaj esperantistoj de UETA tute ne konstraustaris, char tio helpas la movadon en Afriko. Dum tiu kongreso oni decidis okazigi alian en Burundio en 2016. Kiam nun UETA havas la rimedon ion organizi chiam por helpi la movadon en Afriko, ghi decidis okazigi la sesan AKE en Togolando, kaj tial la sepa okazos poste, kredeble en Burundio. Char la bezono pri la sepa sentighas, jam en la kulisoj de UETA oni flustras Nigherion kiel la gastiganton de la sepa AKE. Venontaj tagoj ion certigos. Nu, chu ne decas havi  ion iel strukturitan kiel organizilon de AKE ? La konsilio de UETA jhus proponis ion. Ni vidu !

Du laborgrupoj jhus starighis por la organizado de AKE (Afrika Kongreso de Esperanto). La unua estas KOKAKE (Konstanta Organiza Komitato de AKE), kaj la dua, LOKAKE (Loka Organiza Komitata de AKE).Dum la unua konsistas el esperantistoj tra Afriko, la duan konsistigas esperantistoj de la lando, kiu gastigas la kongreson. La taskoj de KOKAKE estas la gheneralaj preparoj chiamaj de AKE, dum LOKAKE zorgas pri la lokaj aranghoj. Lau la nunaj taksoj, chiu el tiuj laborgrupoj konsistas el maksimume dek membroj. Dum LOKAKE laboras por difinita AKE, KOKAKE funkcias konstante tra la jaroj ghis alia strukturo de Esperanto en Afriko naskighos. La tutan laboron kunordigas ACE (Afrika Centro Esperantista) en Togolando. En tiu chi etoso nun okazas la preparoj de la sesa AKE en Togolando en decembro 2015.

Chiuj esperantistoj tra la mondo estas invitataj kontribui en la okazigo de AKE, kio fortigas la movadon en Afriko. Afrikanoj unuighu por la realigo de tiu chi granda laboro. Neniu krom la afrikaj esperantistoj mem organizu la afrikan esperanto-movadon per rimedoj chefe afrikaj. Feliche nun estas afrikanoj pretaj donaci monegon por realigi esperantajn projektojn en Afriko.

============================================================ 





*************************************************
Numero 74     januaro - marto 2015
O N D O   D A    V E R O
Trimonata informilo de TIETTI-Instituto
  de Esperanto en Togolando 
eldonata ekde januaro 1994
Redakcio : Parfo AJTO
p/a TIETo, B.P. 13169
Lome-TOGOLANDO
E-poshto : esp.togo@cafe.tg
************************************************** 


 Karaj ge-OV-uloj,

Certe chiuj vi scias, ke tiu chi informilo estas redaktata en Togolando,
lando trovighanta en la okcidenta parto de Afriko, inter Burkino (norde),
Benino (oriente), Ganao (okcidento) kaj oceano atlantika (sude). Pliajn
aferojn vi scias pri tiu chi lando, ekzemple la laboran lingvon en tiu chi
lando.  Vidu jenajn frazojn, tuj vi divenos ion pri la labora lingvo en
Togolando :

" Ce que tu fais, te fait"
" Avoir fait son devoir est la seule chose qu'on ne regrette jamais"
" Fais ta part "
 Profesiaj tradukistoj helpu al esperantigo de tiuj frazoj. Jen proponoj de
la redakcio :

- Kion vi faras, tia vi estas
- La unusola afero, kiun oni neniam bedauras, estas sukcese fari siajn
taskojn"
- Plenumu vian respondecon

Chu tiuj tradukoj povos ion diri al Esperantistoj, kion la francaj frazoj
dirus al francparolantoj ? TIETo pluiras sian vojon, edukante infanojn,
gejunulojn kaj ech plenkreskulojn kaj ankau disvastigante Esperanton. Subaj
vortoj montras ion pri tio.

Malkovru mem !

Pajto

==========
INFORMOJ
==========

1-  Kursoj kaj seminario de TIETo
-------------------------------------
La 27an de junio 2015 TIETo organizos seminarion por komitatanoj de UTE. Dum
tiu chi seminario la komitatanoj pli bone konatighos kun siaj roloj kaj
laboroj. La statuto kaj regularoj de UTE estos tralernataj. Samtage
gvidantoj de TIETo kontribuos al formado de estraranoj de JOTE pri
informado pri Esperanto.

2- Starigo de asocio de ekslernantoj de Instituto Zamenhof
----------------------------------------------------------
Gvidantoj de TIETo kunlabore kun ekslernantoj de Instituto Zamenhof klopodas
starigi asocion de ekslernantoj  de tiu chi lernejo. BOBY Komlan,KOSSIVI
Massan Judith kaj GOURE Soukilmane gvidas provizoran estraron por la komencaj

pashoj ghis la starigo de la asocio.

3- Ekzamenoj de TIETo/TIS
--------------------------
Post la jarfinaj ekzamenoj  de la lernojaro 2014-2015 komencighos Esperantaj
ekzamenoj en Togolando. Unue estos  ekzamenoj de TIETo tuj post la jarfinaj
ekzamenoj shtataj. En augusto okazos ekzamenoj de ILEI/UEA kun la gvido de
TIS (Togolanda ILEI-SEkcio)

==============
MOVOJ NIAJ
==============
1-Fino de la dua trimestro en Instituto Zamenhof
------------------------------------------------

La 27an de marto 2015 finighis la dua trimestro de la lernojaro 2014-2015.
Kutime en la lasta tago de la trimestro okazas proklamado de rezultoj de
provekzamenoj. Chu glate tio okazis en tiu chi jaro ? Certe novaj movoj de
gelernantoj de IZo la 7an de aprilo 2015 aludos pri io nekutima en
Togolando. La tria trimestro devus komencighi la 7an de aprilo, sed la
registaro plilongigis la feriojn paskajn ghis la 3a de majo kaj la 4an estos
la eko de la tria trimestro. Kiel finighis la dua trimestro en IZo kaj kion
ekfaris la gelernantoj ekde la 7a de aprilo, pri tio estas vortoj en la
subaj linioj.

Jam fine de la jaro 2014 estis strikoj en la funkciularo. Tio trafis la
laborojn ankau en la privataj lernejoj. Tamen la diversaj provekzamenoj
povis okazi kaj la rezultoj estis proklamitaj la lastan tagon de la
trimestro. la dua trimestro ekis kun strikoj plu en la funkciularo char la
registaro ne kontentigis la funkciulojn.  La tutan duan trimestron okazis
strikoj kaj tial provekzamenoj okazis ne en chiuj lernejoj de la lando.
Preskau nur privataj lernejoj povis ion fari, jes ankau IZo. Ne nur proklami
la rezultojn IZo povis, sed ankau ebligi al la gelernantoj okazigi kulturan
tagaron, che kies fino aperis la rezultoj de la provekzameno de chiuj
klasoj. Kiel pasis la kultura tagaro ?

Jam la 25-an de marto 2015 okazis matcho de futbalo inter la gelernantoj de
IZo kaj tiuj de la lernejo INSTITUTION MONTESQUIEU 2. Neniu teamo povis
enpafi golojn.
La duan tagon okazis diversaj ludoj kaj grava prelego pri KIO ESTAS Hans
BAKKER. La gelernantoj de IZO sekvis la prezenton de GBEGLO Dzifa, kiu multe
pli funde konigis  al gelernantoj de IZo la patron de afrikaj esperantistoj.
Tiam ili pliafoje memoris la homon, dank'al kiu nun funkcias Instituto
Zamenhof en Togolando. Tiun chi duan tagon fermis prezento de filmo pri la
historio de Instituto Zamenhof. Tuj alvenis abrupte la tria tago.
La matenan programeron enkondukis diversaj ludoj. Sekvis poste buntaj
muzikoj, kiuj dancigis la gelernantojn kaj geinstruistojn. Recitalo, skechoj
kaj kantoj ne mankis. Estis ankau okazo al gelernantoj de IZo paradi
manekenece antau la aliaj por montri diversajn vestajhojn. La manghotempo
inkluzivighis en la piknika momento, kiam agacighis dentoj kaj gluglis
intestoj. Tio ne povis longe dauri, char subite aperis geinstruistoj por
prezenti la rezultojn de la provekzamenoj de la fino de la dua trimestro.
Jen !

En la infanvaretejo 4O gelernantoj el 48 sukcesis, kio reprezentas 83,23%.
Sekvis la rezultoj de la elementa nivielo.
En la unua klaso sukcesis 45 gelernantoj el 47, kio estas  95,74 %. la
procento de sukceso en la dua klaso estas 86,79 kio diras, ke estas  46
sukcesintoj el  53 ekzamenitoj. En la tria klaso estis  56 kandidatoj el
kiuj 41 sukcesis, do  73,21%. El la 42 gelernantoj de la kvara klaso
sukcesis 30, kio estas 71,42 % da sukceso. La kvina klaso havas 50
gelernantojn, kaj 31 sukcesis kun 62 %, dum 88,09 % da sukceso aperis en la
sesa kaj lasta klaso kun 42 kandidatoj. tiel klaras, ke  37 gelernantoj
sukcesis en tiu chi klaso. Nun kiel prezentighis la rezultoj en la klasoj de
la duagrada nivelo ? Ni vidu !
El la  58 gelernantoj de la unua klaso duagradnivela sukcesis 29, kio estas
50% da sukceso. En la dua klaso de 59 gelernantoj sukcesis 38, kio
reprezentas  64,40%. La procento de sukceso en la tria klaso estas 77,77 %
por  45 gelernantoj. Tiom da nombro de gelernantoj havas ankau la kvara kaj
lasta klaso de la duagrada nivelo; sukcesis 26 kun 57,77 %.
Tiujn  rezultojn malkovris ankau gepatroj de gelernantoj. Tial la
geinstruistoj de IZo tuj informis ke subtenkurso okazos dum la ferio de la
fino de la dua trimestro.

De la 30a de marto ghis la tria de aprilo 2015 okazis la subtenkursoj. Che
la fino la geinstruistoj rendevuis la gelernantojn je la 7a de aprilo 2015
por komenci la trian kaj lastan trimestron, en kiu okazas la diversaj
ekzamenoj shtataj. Tiu feria kurso finighis matene, kaj vespere la
chefministro togolanda aperis sur ekranoj televidaj por informi chiujn, ke
la eko de la tria trimestro okazos ne plu la 7an de aprilo kiel planite
komence de la lernojaro 2014-2015, sed la 4an de majo 2015. Kiel kialon la
chefminitro menciis ankau la prezidentan elekton, kiu okazos la 25-an de
aprilo 2015.  Tuta konfuzo kovris la popolon togolandan, kiu neniam antaue
vidis tion. Chu ferioj okazu pro elektoj ? Jen do la gelernantoj pasigos
tutan monaton hejme ne lernante. IZo ne povos nenion okazigi kursan al ili.
Jam la 7an de aprilo, matene, gvidantoj de IZo interkonsilighis kaj starigis
programon kursan ekde de la 8-a de aprilo 2015. Inter la lernobjektoj estas
ankau Esperanto, kiun la gelernantoj de la unua, dua kaj tria klasoj
duagradaj plulernos.

Kiel oni povas tion rimarki, en IZo, oni chiam klopodas havi pli bonan
rezulton. Tial la gvidantoj chiam profitas chian okazon por lernigi ion al
la gelernantoj. Esperindas, ke ankau gelernantoj profitos de tio por pretigi
sin al la jarfinaj ekzamenoj shtataj.
 
2- El TIETo-kunveno
--------------------
La 23an de aprilo 2015 kunvenis la stabo de TIETo konsistanta el
ATTIOGBE-AGBEMADON B.Mensah (Prezidanto), SAGBADJELOU Kokou (Vicprezidanto),
GBEGLO Koffi (Ghenerala Sekretario, zorganta pri la financoj de TIETo),
DOUMEGNON Koffi(Vicsekretario zorganta pri la kaso de IZo). Pluraj punktoj
traktighis. Tie chi menciighas nur punktoj koncerne funkciigon de TIETo kiel
edukfako de UTE, laborojn de TIS (Togolanda ILEI-Sekcio), relanchon de UETA
sub la instigo de ACE (Afrika Centro Esperantista) kaj kelkaj aliaj punktoj.

Kursoj de TIETo
---------------
TIETo kunlabore kun UTE organizos diversgradajn kursojn  en augusto 2015.
Jam en junio ghi okazigos ekzamenojn al la gelernantoj de IZo. Sammonate ghi
okazigos seminarion por la komitatanoj, ke ili bone komprenu la statuton kaj
regularon de UTE. Tiel ili enprofundighos ankau en plenumado de estraraj
taskoj kaj faros ilin per la rimedoj je ilia dispono. La kontribuo en
diskutolistoj estos al ili klarigita.

Movoj de TIS
-------------
Membroj de TIETo, kiuj estas ankau membroj de TIS interkonsentis pri
programeto, kiun ili submetigos al la membroj de TIS por aprobo.
TIS okazigos dunivelajn ekzamenojn en augusto. Temas pri la niveloj UNUA
KONTAKTO kaj elementa.
La sekretario de TIS tuj rilatu kun IEK (pere de Mireille GROSJEAN) por peti
organizon de sesio en augusto 2015.
Alia afero koncernas  la kontribuon de TIS en la organizado de la 23a TEK
(Togolanda Esperanto-Kongreso). TIS respondecas pri la kvizo. Tial la
sekretario DOUMEGNON Koffi de TIS estas taskita serchi materialon por la
kvizo. Ankau la aliaj membroj de TIS povos peti ion de siaj konatoj.
La prezidanto GBEGLO Koffi de TIS estas taskita rilati kun ILEI por peti
materialon.

Internaciaj ekzamenoj
---------------------
Okazu en Afriko kaj aparte en Togolando internaciaj ekzamenoj. GBEGLO Koffi
estas taskita rilati kun koncernaj homoj, ke internaciaj ekzamenoj lau la
normoj de ALTE okazu sur la nigra kontinento kaj aparte dum la 23a TEK en
decembro 2015.

Pashigi UETA-n
--------------
Togolanda E-Kongreso estas renkontigho ne nur por togolandaj esperantistoj.
Tiel estis ghis la jaro 2005. Esperantistoj el Benino, Ganao, Kotdivuaro,
Burkino kaj DRKongolando partoprenadis togolandajn kongresojn. Ion tian ACE
taskas al si re-okazigi kaj la 23a TEK de decembro 2015 en Togolando donos
la shancon. S-ro GBEGLO Koffi estas taskita kontakti esperantistojn
invitante ilin al la evento.
Dum la kongreso okazos kunveno de gvidantoj de UETA. Tial membroj de la
Unuigho partoprenu. ACE kontribuos al la vojaghkostoj de gvidantoj de UETA
kaj ankau de aliaj esperantistoj afrikaj, kiuj prezentos ion dum la kongreso
au gvidos programerojn.

Diversaj konkursoj Esperantaj
-----------------------------
Baldau lanchighos konkursoj pri :
- verkado
- oratorado
La organizantoj de tiuj chi aferoj inspirighu de la regularo de UEA pri tiaj
konkursoj. La rezultoj de la konkursoj aperos dum la 23a TEK en decembro.
La dato de la lancho de la konkurso estas la 1a de junio 2015 kaj la dato de
la akcepto de la verkoj estas la 30a de septembro. la kanditatoj por la
oratora konkurso enskribighos ghis  kelkaj minutoj antau la konkurso dum la
kongreso.


Esperanto kaj Sporto
--------------------
Estu teamo de chukbalo kaj vekighu tiu de futbalo. Dum s-ro DOUMEGNON Koffi
zorgos pri la organizado de chukbalteamo, s-ro GBEGLO Koffi zorgos pri la
veko de la futbala teamo. La membroj de la teamoj estos esperantistoj au
homoj pretaj lerni Esperanton dum trejnado. Necesas ludi matchojn antau la
kongreso en decembro, kiam la teamoj ludos kontrau neesperantistaj teamoj al
kiuj Esperanto tiam estos prezentata.

Asocio de ekslernantoj de Instituto Zamenhof (IZo)
---------------------------------------------
La kunveno de la 24a de januaro 2015 de TIETo taskigis s-rojn DOUMEGNON
Koffi kaj GBEGLO Koffi kunvenigi ekslernantojn de IZo ke ili partoprenu en
la vivo de la lernejo, kaj ankau profitu de helpoj  de IZo sur pluraj
kampoj.
La 28-an de marto 2015 okazis la unua kunveno. S-roj DOUMGNON Koffi, GBEGLO
Koffi kun la cheesto de HUKPORTIE Mawuena, ALATE Adzewoda kaj KPADDEY Vignon
interkonsilighis kun ekslernantoj de IZo. Entute sep ili estis tiam por
konatighi kun la celo de la renkontigho. Tuj ili ekproponis  pri agadoj
diversaj por konigi kaj IZon kaj Esperanton. La proponoj tiom buntis, ke ili
decidis kunveni solaj por surpaperigi ion kion ili montros poste al
gvidantoj de IZo. Tuj estis starigita trimembra gvidantaro konsistanta el
BOBY, GOURE kaj KOSSIVI Judith. Ili proponis al si kunveni La 4an de aprilo
por surpaperigi ion, kion ili prezentos al la gvidantoj de IZo la 11an de
aprilo 2015.
La 11an de aprilo ok ekslernantoj alvenis al IZo kaj prezentis kion ili
surpaperigis. Estis belegaj ideoj, kiuj auguras belan estontecon de IZo. La
fondo de la asocio de ekslernantoj de IZo estis baldaua. Nun verkado de
statuto zorgigas ilin. Tion ili faros ghis la 2a de majo, kiam ili renkontos
denove la gvidantojn de IZo por daurigi la klopodojn.
La laboroj certe bone komencighis, sed tuj montrighis, ke veturkostoj povos
malhelpi iujn partopreni, char tiuj ekslernantoj plustudas kaj ne jam havas
laborojn. Ili tamen proponas al si ion kotizi, antau ol atendi helpon de
IZo.
 
3- Sunkompanio en Maroko
-------------------------
LA UNUA INSTRUADO DE ESPERANTO EN MAROKO !
Unuan fojon, de la 1a al la 10a de aprilo 2015, okazis iniciato por
Esperanto en Casablanca,Maroko! Sunkompanianoj, Evelyne kaj Jean-Pierre, invititaj de la NRO "Blua
Orangho Maroko",proponis instruadon al deko da homoj.
La kursoj disvolvighis en spaca loko, Complexe El Ghali en Sidi Moumen, en
fora chirkauajho de Casablanca. En malricha kvartalo, tia nova, moderna « kulturdomo » prezentas
ideon de disvolvado por marokanoj, tra muziko, danco, sporto, festo... kaj nun
Esperanto!

En vigla etoso, ni disdonis la bazojn de la universala lingvo. Proksimume 10
homoj sekvis la kursojn, sed ne regule. Tamen, bunta estis la grupo, vidu : unu
kamerunianino, unu brazilano,francoj, marokanoj el diversaj regionoj. Ni elektis brazilan metodon «
Esperanto por lernantaj klasoj » sufiche moderna, interesa chefe por gejunuloj. Kaj ni trafe elektis
ghin, char en la grupo,junuloj serchis apartamenton same kiel en la dua leciono de la libro!
Ni ankau proponis ludojn, kanton, rolludojn, korpajn ekzercojn....
Ni ankau bonshancis renkonti Anass kaj Amal. Ili jhus revenis piedirinte
5000 km chirkau Maroko,kaj la paro intencas plilarghigi sian piedmigradon tra Afriko post unu au du
jaroj.

Esperanto tuj prezentighis kiel la mirakla ilo por komuniki kun tiom da
diversaj etnianoj.Danilo, el Brazilo, konklude kaj dankeme, donacis al ni gajajn T-chemizojn,
sur unu, li skribis «Instruisto » por Jopo, « Instruistino » por Evelyne, zorgeme skribis « La
Espero » esperantista himno sur la sia, kaj « amiko » sur la aliaj!
chiuj aprezis la malkovron de la simpla lingvo, kvankam ili konsciis pri la
klopodoj por antaueniri!Ili nun lernas per si mem dank'al la metodo Asimil.

Baldau ni povos spekti filmeton pri la disvolvigho de la stagho. La grupo
intencas starigi Esperantan klubon kaj nepre invitos la nuran esperantistinon de Casablanca,
Lakbira, kiu komencis studi Esperanton en Chinio, sed ne havis, ghis nun, shancon
praktiki! La Blua Orangho celas Esperanton kiel sian chefan laborlingvon, ehhon de siaj
ideoj pri universaleco en chiuj kampoj de sia aktiveco. Tiel, ni jam jhetis la unuajn
semojn en Burkino Faso en 2013, kaj revenis kun la grupo de Nomad'kurso en 2014. Kompreneble, ni
kuraghigas ilin, kaj «onidire», povus okazi ke ni revenos al Maroko, en aliajn urbojn por
denove semi la verdajn semojn....

www.lorangebleue.org
fejsbuko : Hassan Aslafy / Evelyne Rotellini
sen forgesi niajn plej shatatajn agadojn
uneecoleautogo.jimdo.com
esperantoplus.jimdo.com
chu vi estas scivola? Kontaktu nin :
sunkompanio@wanadoo.fr
SUNKOMPANIO
1 La Place 09800 ARROUT ­ FRANCE
Tel : 05 61 96 82 08

4-Esperanto dum eksterordinaraj ferioj lernejaj en Togolando
=========================================================

La 27an de marto 2015 finighis la dua trimestro en togolandaj lernejoj. La
komenco de la tria trimestro devus okazi la 7-an de aprilo 2015. La
registaro plilongigis la feriojn ghis la 3a de majo. Tial la tria trimestro
lerneja komencighos la 4an de majo 2015. Kial tio kaj kion faras la
gelernantoj dum tiu chi tempo.

Kiam aperis la anonco pri la plilongigo de la ferioj, la registaro menciis,
ke pro la prezidanta elekto okazonta en Togolando la 25an de aprilo 2015
necesas garantii sekurecon al la gelernantoj.  Tial ili restu hejme dum la
policistoj zorgu pri la sekureco de la elektoj. Tiel longajn paskajn feriojn
neniam havis lernejoj en Togolando. Tial gepatroj estas zorgemaj pri siaj
geelernantoj. Instituto Zamenhof (IZo) trankviligis ilin. Kiel ?

Kursoj dunivelaj estas organizataj en IZo, kie la gelernantoj studas kvazau
ne estus ferioj. Kio pli okulfrapas, tio estas la aparta kurso Esperanta,
kiun la lernejo disponigas al gelernantoj de la kolegia nivelo. De la unua
ghis la tria klasoj kolegiaj, IZo-anoj sekvas intensan E-kurson. Tio dauros
ghis la fino de la ferioj la 1an de majo 2015. Gelernantoj tiel pretigas sin
por la E-ekzamenoj de junio.   Sukceson al ili.


=============
CHIES VOCHO
============
1- CHIAM SUPERSHUTATAJ DE LABOROJ
----------------------------------

Necesas esti, vespere en Instituto Zamenhof (en Lome, Togolando) por vidi
kiel virinoj kuras por la vespera kurso. Ili ne scias legi kaj skribi, kaj
tial, audinte pri vespera kurso en Instituto Zamenhof, ili alkuras al ghi.

La kurso komencighas je la 18a horo kaj finighas je la 20a. Kiam estas
kelkaj minutoj antau la 18a horo, virinoj kuras al la lernejo. Iuj tenas
bagaghojn, dum aliaj estas en shvito. Da ili oni vidas ankau aliajn, kiujn
akompanas beboj. Demandu ilin, kion ili faras en la tago, kaj vi audos
diversajn respondojn.

Jen respondo de virino:
<< Jam la tria horo matene mi vekighas. Mi balaas la korton kaj la chambrojn
kaj poste iras serchi akvon en apuda domo. Telerojn mi lavas, kaj poste
kuras serchi karbojn. Per la karboj mi faras fajron kaj varmigas restintajn
manghajhojn, antau ol kuiri novan. Mi vendas kuiritajn fazeolojn promenante
tra la urbo. Char fajro jam estas, mi kuiras fazelojn kaj pretigas ankau
oleojn diversajn, kiujn oni vershas sur la fazeolojn, antau ol ilin manghi
kun maniokfaruno.Dum kuirighas la fazeoloj, mi devas lavi ankau vestajhojn.
Ofte chio finighas je deka horo, kiam mi lavas min. Nun devas komencighi
alia epizodo de la tagaj movoj.

La fazeoloj estas metitaj en tiucelajn ujojn, kaj oleojn en botelojn au
pelvojn kun kovrilo. Chion mi metas en granda kuvon kaj portas sur la kapo.
Tiel komencighas la vendo. Mi iras de loko al loko lautigante :"Jen estas
vendistino de fazeoloj. Chu mi foriru au vi venu ?" Tion chi mi ripetas dum
la tuta periodo de vendado. Ofte la vendado finighas je 16a au 17a horo
posttagmeze, kaj mi iras hejmen. Sekvas periodoj de aliaj laboroj.

Vespere mi pretigas manghojn noktajn antau ol iri al la vespera kurso. Ofte
mi atingas la kursejon tute laca, kaj dormas en la klaschambro. Mi ech ne
havas tempon por lerni miajn  lecionojn. Tamen mi daurigos la lernadon ghis
fino de la elementa nivelo. Jam mi komprenas iomete la francan, kion mi
antaue tute ne povis. Kvankam mi estas tre okupata en la domo, mi taskas al
mi lerni legi kaj skribi en la labora lingvo de nia lando. Mia nivelo nun
estas kontentiga. Mi pluiros."

Certe vi vidas, ke virinoj en Togolando estas supershutataj de laboroj. Oni
vidas ilin jen en tiu loko, jen en tiu chi, chiam rapidante, char multajn
aferojn ili faru antau ol pasas la tago. Kompatindaj virinoj ! Dum la
infanagho ili ne povis viziti lernejojn, char tiam la gepatroj, analfabetaj,
kontraustaras tion, dirante, ke virinoj iam edzinighos kaj forlasos la
hejmon; ili apartenas al siaj edzoj, kaj tial ne necesas malshpari monon por
sendi ilin al la lernejo. Estas klare, kial tiuj virinoj nun kuras al
lernejoj por lerni legi kaj skribi. Ili meritas helpon por atingi siajn
celojn. Ni aplaudu ilin.

2-STULTECO
-----------
En frenezulejo, psikiatro deziris taksi la mensan sanon de kvin malsanuloj.
Li elirigis ilin el iliaj malhelaj karceroj kaj kondukis ilin en vastan
chambron havantan falsan pordon. Tio chi estas simpla desegno sur la muro.
Li ekkriis : " Mi ne plu volas vidi vin chi tie. Foriru tuj ! Se ne, mi
rekondukas vin en viajn achajn ejojn ".
Subite chiuj, escepte de unu, rapidas ghis la shajna eliro kaj kolizias
kontrau la obstaklon. Nur unu  staras sola kaj ekridegas mokeme :"Ha ! Ha !
". La kuracisto rigardas lin serioze. Eble tiu chi resanighas. Tiam li
demandas lin kial  li tiom ridas. La bonulo respondas: " Ili ne kapablas
eliri char mi gardis la shlosilon enposhe ,ha ! ha !"
Surprizite, la doktoro rigardas la stultulon, char evidente  lia stato ne
shanghis.
Aliafoje la frenezuloj promenis apud naghejo. Unu el ili alproksimighas je
le rando nagheja kaj,  ne scipovante naghi, falis en la akvon. Kia spektaklo
! Tiam unu malsanulo plonghis en la naghejon klopodante savi la baraktulon
en la akvo.
Li sukcesis treni kaj pendigi lin per sia chemizo kiel shnuro. La flegistoj,
alveninte iom malfrue, vidis kadavron pendigita sub arba brancho.
- Kial vi faris tion?   demandis ili terurigitaj.
- Mi estas sekiganta lin tie chi char li estas malseka!
Pasas multaj jaroj.
"Nun mi pensas, ke vi fartas bone, chu ne?  Jen banano, sensheligu ghin....
Bone... Resheligu ghin glate ." Vane. " Vi malbonfartas " verdiktas ridete la
kuracisto...
Tio chi ne estas laudo de la stulteco.

Madzella.

===================
PODIO DE KREDOJ
===================

1- Mia kredado II:
===========================

Unua Chapitro : MAWU (legu mau)

Certe multaj ne komprenas tiun chi vorton MAWU. Kvankam la prononco aperas
supre, certas, ke ne chiuj prononcos ghin kiel homoj kiuj scipovas la
lingvon kies vorto ghi estas. Esperantistoj prononcos tion kun esperanta
akcento, dum francoj kun franca akcento. Tuj sciindu, ke la vorto apartenas
al la evea lingvo de la suda parto de Togolando. Chu ankau tiuj
sudtogolandanoj prononcas ghin kiel alilingvanoj ?

Kiam naskighis tiu chi vorto, tiam tute ne ekzistis skribmanieroj, ho jes
literoj ne ekzistis en ghia naskigloko. La vorto naskighis multegajn jarojn
antau ol oni skribis ghin. Kiu skribas ghin, nur tiu scias pli bone kiel
prononcighas la vorto. Tamen kiu shatus legi la vorton MAWU, tiu starus
antau pluraj prononcomanieroj. Kiu ghustos el ili, tiu estas la
prononcomaniero, kiu montras la veran signifon de la vorto. Char la vorto
ekzistas, antau ol la literoj per kiuj oni skribis ghin, nur la homoj kiuj
elpensis la vorton diros al ni la veran prononcon kaj signifon. Tio montras
la perfektecon de Esperanto, kiu al chiu vorto donas unusolan prononcon, do
unusolan signifon. Chu chiam estas tiel ?

Hej, la kunmetado Esperanta shatus esti escepto. Tial chi aperas ke ne chiu
vorto Esperanta havas unusolan signifon kaj unusolan prononcon. La vorto
INFORMO povus esti ankau IN-FORMO. Aliaj tiaj vortoj ekzistas ankau en
Esperanto. Do preskau en chiuj lingvoj la signifo de vorto dependas de la
maniero lau kiu oni prononcas ghin. Okazas do ke mankas literoj en tiuj
lingvoj, en kiuj unu vorto povas havi diversajn signifojn depende de la
prononco, jes ankau de la skribomaniero. En la franca ekzemple vortoj
prononcighas  sammaniere sed havas malsamajn signifojn. Ofte ili havas ne
samajn ortografiojn. Tamen ekzitas iuj, kiuj havas samajn ortografiojn sed
malsamajn signifojn lau la kuntekstoj. Problemoj abundas en lingvoj, char
ili estas elpensitaj de homoj, estuloj ege limigitaj. Por eviti tiajn
problemojn, oni devas doni al chiu vorto unusolan prononcon kaj unusolan
signifon. Tio solvos multajn problemojn, kian havas ankau la vorto MAWU.

Neniu instruis min pri la signifo de la vorto MAWU. Kiam mi konscighis pri
la vivo, tiam ankau mi diras la vorton MAWU kiel miaj gepatroj diras ghin.
Mi sciighis, ke ghi estas FORTO, kiu superas chiujn "voduojn" de miaj
gepatroj. Neniu adoras ghin, sed oni chiam vokas ghin, kiam oni estas en
problemoj. Ofte oni dankas ghin kiam oni solvis problemojn au trovighas en
felichiga situacio. En la medio oni ech elpensis nomojn de homoj kunmetitajn
kun "mawu". Kelkaj el tiuj vortoj estas :"Mawugnon (mawu estas bona),
Mawulawoe (Dio solvos la problemojn), Mawussi (Chio estas en la manoj de
Mawu), Mawuto ( de Mawu), Mawuta (pro Mawu), Mawuvi (infano de Mawu),
Mawulakpoé (Mawu lin protektos), Mawubedjro (Volo de Mawu), Mawugnigan (Mawu
estas granda), Mawupemo (vojo de Mawu), Mawulolo (Mawu estas
granda),Sokemawu (Konfidu chion al Mawu), ktp. Tra tiuj nomoj oni komprenas,
ke oni ege fidas tiun chi Mawu. Tute ne aperis io pri adorado de tiu chi
MAWU, antau la alveno de koloniistoj en la suda parto de Togolando,
kie tiu chi vorto estas uzata.

Jes, jen la koloniistoj, kaj la sono MAWU akiris la ortografion. Problemo
tuj aperas. En libroj estas la vorto MAWU, kaj jen chiu legas ghin kun la
akcento al li bona. En libro verkita de koloniistolandano, tiu chi donas
plurajn signifojn al la vorto MAWU lau la prononcomanieroj diversaj. Tiel
MAWU farighas ' ma-wu" en kiu "wu" signifas respeektivie "mortigi" kaj
"supera". Tiel MAWU signifus "Io, kion oni ne povas mortigi" au "io, kion
nenio alia superas". Tute alia signifo de MWU lau alia prononco estas "Mi mortigu".
Nur en la signifo de "Io, kion nenio alia superas" aperas la vorto en la
medio kie mi naskighis. Tiel MAWU estas la FORTO super chiuj
estajhoj/estuloj.

Do, MAWU (mau) en la suda parto de Togolando estas la plej potenca forto
super chiuj "voduoj". Ghin neniu adoras, tamen oni atendas de ghi
felichigajn aferojn. Chiam la prapatroj elvokas ghin antau ol paroli al siaj
voduoj. La alveno de la koloniistoj kun iliaj religioj precipe kristanaj
profunde influas la kredon de la homoj. Tuj la koloniistoj tradukis MAWU per
siaj vortoj, sciighante pri la signifo de MAWU. Jen ili atribuas al MAWU
kion ili atribuas al siaj vortoj kun la signifo DIO.  MAWU do farighas
adorajho.  Multo aldonighis al la antaua rolo de MAWU, kiu farighis DIO de
la biblio. Tiu chi konsidero nova tiom disvastighis, ke nun  kaj la lokuloj
mem kaj la ekstertogolandanoj vivantaj en Togolandoj konsieras MAWU kiel la
kreinton de chio,  kaj al tiu Mawu la homoj adorklinighu,  kaj ghiajn
leghojn oni sekvu por iam ghui la eternan vivon. Chu vera Mawu estas DIEU
franca, GOD angla kaj DIO esperanta ?

Chu kion francoj nomas DIEU, tio estas MAWU. Chu GOD estas DIO ? Jen tiom da
demandoj, kiuj aludas pri la elpensemo de la homoj. Chu ne pravas tiuj, kiuj
diras, ke nur la homoj mem elspensas Dion kiun ili kreas lau sia bildeco ?
Homoj elpensas vortojn Dio, MAWU, DIEU, GOD, ktp.  La medio de MAWU scias
kion ghi nomas MAWU kaj kiel ghi konsideras ghin. Tiel estas ankau pri DIEU,
DIO, ktp. Chu tamen DIO ekzistas ?

DIEU, GOD, DIO, MAWU ekzistas kiel vortoj char elpensitaj de homoj. Chu tio,
kio MAWU estas por la homoj de la suda parto de Togolando, estas la forto
kiun oni nepre adoru  ? Certe ne ! Montrighis supre, ke MAWU nur protektas
la loghantojn de la suda parto de Togolando sed tute ne estas  adorata, nek
punas tiujn, kiuj ne respektas ghiajn leghojn. Se konsideri chion kion oni
skribas pri Dio, DIEU, GOD, ktp, oni povas diri, ke tiu konsidero de la
sudtogolandanoj, ekzistas ankau aliloke. Tio shajnas la komuna parto de
chiuj konsideroj. Tio povos konduki al la konsidero de Zamenhof en  en lia
poemo "Pregho Sub la verda Standardo".

Supera Forto povus ekzisti, sed ghi tute ne bezonas la adorklinighon de la
homoj. Tiun forton chiu povos nomi siamaniere. Tiel ghi estas MAWU che la
loghantoj de la suda parto de Togolando. Tiu forto estas nek DIO de Esperanto
nek similsencaj vortoj de aliaj lingvoj. Konsiderante tion, oni prave povas
diri, ke MAWU de la sudtogolandanoj estas la Supera Forto de Zamenhof, kaj
nun la Supera Forto la Universon Kreanta kaj Reganta (FUKR), la
Inteligenteco malantau chio ekzistanta. Chu tiu chi Supera Forto ne estas
diverse sentata tra la tempoj kaj spacoj ?  Chu ghin oni adoru kaj ankau
respektante leghojn nomatajn ghiaj ? La sekva chapitro diros ion pri tio en
OVo 75. 


 
2- La dekdu pruvoj pri la neekzisto de Dio (daurigo de la teksto en OVo 73)
---------------------------------------------------------------------------
Dua objheto
«neniu  efiko sen kauzo»
La dua objheto shajnas konsiderinde pli malfacila. Multaj rigardas ghin
ne-kontrauebla. Ghi  venas de la  spiritualistaj filozofoj. Tiuj diras al ni
sentence:
«Ne ekzistas efiko  sen kauzo ; nu, la universo estas efiko, do tiu efiko
havas kauzon kiun ni nomas Dio.»
La argumento estas bele prezentia ; ghi shajnas bone konstruita kaj firme
charpentita. Restas scii chu ghi vere estas tia.
En logiko, tian rezonon oni nomas silogismo. Silogismo estas argumento
komponita per tri asertoj : la chefa, la duaranga kaj la konsekvenco ; kaj
konsistanta el du partoj : la premisoj, konsitigataj de la unuaj asertoj,
kaj la konkludo prezentata de la tria.
Por ke la silogismo estu nerefutebla, endas ; 1° ke la chefa kaj la duaranga
asertoj estu veraj ; 2° ke la tria estu logike implicebla de la du unuaj.
Se la silogismo de la spiritualistaj filozofoj kontentigas tiujn du
kondichojn, ghi estas nerefutebla, kaj mi rekonos mian venkitecon ; sed se
mankas al ghi unu el ambau kondichoj, ghi estas nenieca, senvalora, kaj la
argumento entute disfalas.
Por ekscii ghian valoron, ni ekzamenu la tri asertojn kiuj ghin konsistigas.
Unua aserto, la precipa :
« Ne ekzistas efiko sen kauzo. »
Filozofoj, vi pravas. Ne ekzistas efiko sen kauzo ; nenio estas pli ghusta ;
Ne ekzistas, ne povas ekzisti efiko sen kauzo. La efiko estas nur la
sinsekvo, la longigho, la finrezulto de la kauzo ; kiu parolas pri efiko,
tiu parolas pri kauzo ; la ideo pri efiko necese kaj tuj implicas la ideon
de kauzo. Se estus alie, efiko sen kauzo estus efiko de nenio, kio estus io
absurda.
Do, pri tiu unua aserto, ni akordas.
Dua aserto, duaranga :
« Nu, la universo estas efiko. »
Ej ! mi tie petas momenton por pripensi char mi bezonas klarigojn. Je kio
sin apogas aserto tiel neta, tiel trancha ? Kiu estas la fenomeno au la
fenomenoj, kiuj estas la konstato au la konstatoj, kiuj ebligas decidi per
tono tiel definitiva ?
Kaj komence, chu sufiche ni konas la universon ? chu sufiche ni ghin studis,
trarigardis, esploris, komprenis, por ke ni  rajtu esti tiel asertemaj ? Chu
ni travizitis ghian internon ? Chu ni esploris ghiajn nemezureblajn spacojn
? Chu ni malsupreniris en la profundojn de la oceanoj ? Chu ni grimpis al
chiuj suproj ? Chu ni konas chion rilatantan al la universo ? Chu tiu chi
malkashis chiujn siajn sekretojn ? Chu ni elshiris chiujn vualojn,
enpenetris chiujn misterojn kaj malkovris chiujn enigmojn ? Chu ni chion
vidis, chion audis, chion palpis, chion flaris, chion observis, chion notis
? Chu ni plu havas nenion lerneblan ? Chu restas plu nenio malkovrebla ?
Resume, chu ni kapablas havi pri la universo formalan takson, definitivan
opinion, senduban konkludon ?
Neniu povus respondi jese al chiuj tiuj demandoj, kaj estus profunde
plendinda la kuraghulo, nu senpripensulo, kiu audacus pretendi ke li konas
la universon.
La universon ! t.e. ne nur tiun malgravan planedon kiun ni loghas kaj sur
kiu sin trenas niaj mizeraj korpachoj, ne nur tiujn milionojn da astroj kaj
planedoj kiujn ni konas, kiuj apartenas al nia suna sistemo, sed ankau tiujn
mondojn kies ekziston ni scias au konjektas kaj kies nombro, distanco kaj
etendo restas nemezureblaj !
Se mi dirus : « La universo estas kauzo », mi estas certa ke mi spontanee
provokus huojn kaj protestojn el la kredantoj ; kvankam mia aserto  ne estus
pli fantazia ol la ilia.
Mia riskemo estus egala al la alia ; fina punkto.
Alrigardante la universon, observante ghin kiel ebligas al nuna homo la
akiritaj konoj, mi spektas nekredeble kompleksan kaj densan ensemblon,
kvazau nekompreneblan kaj gigantan interplektighon de kauzoj kaj efikoj kiuj
fiksighas, koincidas, vicighas, repetighas kaj implikighas. Mi perceptas la
tuton kiel senfinan chenon kies ringoj estas nedisigeble ligitaj, kaj mi
konstatas ke chiu el tiuj ringoj estas kaj kauzo kaj efiko : efiko de la
kauzo kiu ghin generis, kauzo de la efiko kiu sekvas.
Kiu povas diri : « Jen la unua ringo ; la ringo kauzo » ? Kiu povas diri : «
Jen la lasta ringo efiko » ? Kaj kiuj povas diri : « Necese ekzistas unua
kauzo, kaj necese ekzistas lasta efiko » ?
Al la dua aserto : « Nu, la universo estas efiko. » mankas do la esenca
kondicho : la ghusteco.
Konsekvence, la fama silogismo nenion valoras.
Mi aldonu ke, ech se tiu dua aserto estus ghusta, restus necese pruvi, por
ke la konkludo estu akceptebla, ke la universo estas la efiko de ununura
kauzo, de origina kauzo,de senkauza kauzo, de la prakauzo.
Mi serene atendas tiun demonstradon, sen maltrankvilo. Ghi trovighas el
inter tiuj multfoje provitaj, neniam sukcese. Ghi  trovighas el inter tiuj
pri kiuj oni povas sentime aserti ke ili neniam estos serioze, firme kaj
science pruvitaj.
Mi fine aldonu ke, ech se la silogismo estus entute nediskutebla, estus
facile returni ghin kontrau la tezo pri kreiva dio, favore al mia
demonstrado.
Ni provu : ne ekzistas efiko sen kauzo, chu ? ­ Bone. Nu, la universo estas
efiko, chu ne ? ­konsentite. Do tiu efiko havas kauzon oni nomas Dio, chu ne
? ­Denove akceptite.
Deistoj ne tro rapide triumfu, sed min bone auskultu.
Se estas evidente ke ne estas efiko sen kauzo, estas same tute evidente  ke ne estas
kauzo sen efiko. Ne estas, ne povas esti kauzo sen efiko. Kiu parolas pri
kauzo, tiu parolas pri efiko ; ideo pri kauzo necese implicas kaj tuj
alvokas ideon pri efiko ; kio estus same absurda kiel efiko ; se estus
alimaniere, kauzo sen efiko estus kauzo de nenio, kio estus same absurda
kiel efiko de nenio.
Do, ja ne estas kauzo sen efiko.
Nu, vi diras ke la kauzo de la universo-efiko estas Dio. Do taugas diri ke
efiko de la Dio-kauzo estas la universo.
Ne eblas disigi la efikon de la kauzo ; sed estas same neeble disigi la
kauzon de la efiko.
Vi fine asertas, Dio-kauzo estas eterna. El tio mi konkludas ke la
universo-efiko estas same eterna, tial ke eterna kauzo neeviteble kongruas
kun eterna efiko.
Se estus alie, t.e. se la universo komencighis dum miliardoj da miliardoj da
jarcentoj kiu, eble antauis la kreadon de la universon, Dio estus kauzo sen
efiko, kio estas neebla, do estus kauzo de nenio, kio estus absurda.
Konsekvence, char Dio estas eterna, la universo same estas tia, kaj se la
universo estas eterna, ghi neniam komencighis, do ne estis kreita.

DUA GRUPO DE ARGUMENTOJ
Unua argumento :
La reganto negas la kreinton
Ekzistas iuj ­ ech multaj ­ kiuj tamen obstinighas kredi. Mi komprenas, ke
eventuale, oni povas kredi je la ekzisto de prefekta kreinto ; mi komprenas,
ke eventuale,oni povas kredi je la ekzisto de necesa reganto ; sed …………..
(daurigota en Ovo 75)


 
===================
F E L I E T O N E
===================


SPIRITA VIVO EN LA SOCIO de Omraam Mikhael Aivanhov(1900-1986).

Dekkvina chapitro : NE EBLAS SAVI SIN SOLA
Akiri, kion ili bezonas por si kaj por sia familio, estas la plej granda
priokupo de la homoj. De tempo al tempo, ili iom pensas pri la aliaj, sed
tio estas malofta. Tio estas la kauzo, pro kiu la homara sorto ne
plibonighas : oni egoismas, oni ne pensas pri la kolektivo. Oni kredas, ke
sufichas aranghi sian vivon por vivi sekure. Estas erare.
Egale, chu ili tion konscias au ne, la homoj apartenas al kolektivo, kaj se
en tiu kolektivo okazas perturboj kaj malfelichoj, ilia individua bono ne
povas esti sekura. Ech  se ili dedichas sian tutan tempon al la propraj
aferoj, tiuj neniam estos definitive aranghitaj. Kelkaj malfavorajhoj povas
veni el la kolektivo, kaj tio povas sufichi por ruinigi ilian vivon. Tion
montras historio. Vivis homoj tiel potencaj kaj richaj, ke nenio malbona
shajne povis ilin trafi, sed aperis perturboj en la kolektivo kaj ili perdis
chion, ech la vivon. Nur se la kolektiva vivo plibonighas, chiu individuo
povas ighi sekura kaj chies bezonoj kontentigataj. Al chiu do nun apartenas
la tasko rezigni sian memcentran, limigitan vidpunkton kaj alpreni anstatau
ghi vidpunkton pli vastan, pli universalan. Li tiel gajnos ne nur materie,
sed ankau sur la kampo de konscienco.
Konscienco vere vekighas en homo, kiam en li manifestighas sentemo al la
konceptoj «kolektivo», «universaleco». Tiel li sentas, ke la aliaj estas nur
kontinuajhoj de li mem. Laushajne, tutcerte, chiu estulo estas izolita,
apartigita de la aliaj, sed en efektiveco spirita parto de li vivas  en la
kolektivo, en chiuj kreajhoj, en la tuta kosmo. Post kiam tiu spirita
konscio vekighis, li sentas chion, chu bonan, chu malbonan, kio okazas al la
aliaj, kvazau tio okazus al li, kaj li strebas fari nur bonon, char al si
tiun bonon li faras.
Ghis nun chiuj spiritaj instruoj pli malpli kondukis la homojn sur la vojon
de unuopa savo. Sciado, povoj, iluminigho, chio tia, kion homo sukcesis
akiri, estis por li mem ; tial multaj izolis sin en montaro, en grotoj, en
monahhejo, por ne esti ghenataj. Tiu filozofio nun estas transpasita. Oni
perfektigu sin, konsentite, sed oni ne izolu sin, fizike au spirite, por
eviti ke aliaj nin ghenu. Male, necesas akcepti la malavantaghojn, fari
oferojn, ech suferi, sed esti utilaj.
Se vi vizitadas Iniculan Lernejon por okupighi nur pri via propra spirita
evoluo, via idealo ne estas tre alta. «Sed ni volas savi nian animon», diros
iuj.  Jes , estas vere, savi sian animon, tio estas la temo, kiun religioj
predikadis dum jarcentoj. Ne estas tiel glorinde, ni chesu okupighi pri tio,
ke ni savu nian animon. Kion vi imagas ? Kiun valoron, kiun gravecon havas
«via animo» fronte al la multego da kreajhoj kaj al la vastego de la
kreajharo ? Oni chesu okupighi pri si mem kaj pensu ankau pri la aliaj
animoj, tiel oni savighos! Se ne, dum oni prizorgas la savon de la propra
animo, oni izolas sin de la tuta mondo. Neniu alia gravas : oni pensas pri
sia animo! Sed tio estas sensenca, kaj ech ne bela. Tion vi lasu flanke.
 
Fino
Tie chi finighas la Libro spirita vivo en la socio de Omraam Mikhal
Aïvanhov. Certe vi shatus legi pri la verkoj de tiu chi tre profunda homo.
Tio estas tute simpla. Jen anonco tiurilata !
 KVAR LIBROJ SENPAGE
Chu la biblioteko de via E-klubo jam posedas tiujn kvar libroj de Omraam
Mikhael Aïvanhov (traduko de Cladue PIRON) ?
La svisa Eldonejo Prosveta pretas helpi en la tua mondo el
Esperanto-bibliotekoj (au publikaj bibliotekoj, kiuj havas Esperanto-fakon)
per donaco kaj senpaga sendode tiuj kvar libroj. Interesitaj bibliotekoj
bonvolu sendi peton Esperante, france, germane,angle,itale,hispane au ruse,
kun preciza adreso !
ELDONEJO PROSVETA
CH-1808 Les Monts-de-Corsier
Svislando
prosveta@bluewin.ch
____________________________________________________________________________
______
Nun kio novos sub la rubriko « FELIETONE » ekde Ovo 75. La tre konata kaj
grava Homo  J. KRISHNAMURTI  proponas ion al ni en sia libro EDUKO kaj
VIVSIGNIFO. Bone metu vian zonon por frandi la enhavon. Ghis en OVo 75





 
===================
K O N K U R S O
===================
1- Hans BAKKER
--------------
Pri Hans BAKKER audadis multaj personoj. Li jhus mortis la 21-an de januaro
2015. Instituto Zamenhof ne ekzistus, se ne estus Hans. Tiel estas ankau por
Afrika Kapitalo che UEA por financi Esperanton en Afriko. Hans verkis pri la
afrika agado, partoprenis UK-ojn kaj tie havadis budon "AMIK'EN AFRIK'".
Lin afrikaj esperantistoj nomas "patro".
Tio estas kelkaj vortoj pri Hans BAKKER. Nun estas via vico skribi pri li.
Ju pli da informoj NOVAJ pri li, despli oni havas shancon por gajni la
konkurson. Vian tekston vi sendu al jena adreso :
Instituto Zamenhof <139izo2004@gmail.com>.
La konkurso dauros la tutan jaron, kaj fine de chiu monato estos almenau
unu premio por partoprenantoj. La premioj konsistos el Esperantajhoj, kaj
ankau el iom da mono. Plie la tekstoj ricevitaj eniros apartan libron omaghe
al la karmemora Hans BAKKER.
Aldonindas, ke unu persono rajtas konkursi plurfoje.
Do, ek al verkado !


1- Deklamo de poemo de Zamenhof
-------------------------------
Dum la lernado de Esperanto de afrikaj esperantistoj per la la kurso FEREZ,
studantoj konatighis kun la poemo LA VOJO de Zamenhof. Ne nur tiu chi poemo
estas de Zamenhof. Ekzistas ankau aliaj tre signifoplenaj. Nun TIETo ege
interesighas  ankau pri jenaj:

- La Espero
- Pregho sub la verda standardo
- Ho, mia Kor'
La unua parto de la konkurso konsistas el disponigo de la tekstoj de la poemoj
al TIETo. Kiuj povos trovi la kvar tekstojn de la poemoj kaj ilin dispongi
al TIETo, tiuj ricevos premiojn konsistantajn el Esperantajhoj kaj ech el
iom da mono.Tiu chi fazo dauros ghis decembro 2015. En OVo 77 decembro
aperos la premiitoj. 
La dua parto de la konkurso okazos dum la 23a TEK (Togolanda
Esperanto-Kongreso). Tiam la konkursantoj deklamos unu el tiuj chi poemoj
prenita lote. Interesighantoj  enskribighos dum la unua tago de la kongreso.


***************************************
SUBTENE AL ACE
***************************************

Eble iuj pretas finance helpi al ACE, sed ne scias kiel fari tion. Subaj
informoj povas helpi tiujn bonkorulojn.

BankKonto
---------
La konto de ACE trovighas che la banko INGbank en Nederlando. Por
internaciaj pagoj oni uzas t.n. IBAN-numeron: NL50INGB0004401853 Por pagoj
en Nederlando sufichas la numero 4401853.
NL = Nederlando
50 = kvin nulo
INGB = mallongigo de ING-Bank
000 = nulo nulo nulo
4401853 = la kerna numero
La nomo de la konto-posedanto estas: Stichting Fonds ACE.
La loko estas: Amsterdam.
La adreson oni ne bezonas mencii, sed chiukaze ghi estas: Windroosplein 52,
1018 ZW Amsterdam.
Paganto devas mencii t.n. BIC-kodon de la banko: INGBNL2A Pagoj en Europo,
kiuj uzas IBANkodon kaj BIC-kodon estas senpagaj.

UZO de UEA-Konto
---------------
Kiu preferas uzi sian UEA-konton, tiu povas instrukcii al UEA per la
retadresoj:uea@inter.nl.net kaj financoj@co.uea.org (kun kopioj al Gbeglo
Koffi <esp.togo@cafe.tg> kaj Alexander HOLEVITCH <agholevitch@chello.nl> ke
UEA elpagu el lia/shia konto la sumon al: "acex-e" Donaco de ........ (metu
viajn nomojn)". Tiaj  Eventualajn demandojn respondos  GBEGLO Koffi au
Alexander HOLEVITCH


***************************************
ANKAU NI VOLAS LERNI LEGI KAJ SKRIBI
***************************************
 
Onkloj kaj onklinoj por IZ-gelernantoj !
 
Ni shatus legi kaj skribi kiel niaj samaghuloj Europaj.
Ni shatus manghi ne nur por plenigi niajn ventrojn sed precipe por resti
sanaj. Ni shatus komuniki kun samaghuloj alikontinentaj, ke ni konu unu la
alian.
 
Jen tiom da aferoj kiuj estas necesaj por ni, sed estas ne chiam facile al
ni havigi ilin.
Kial ? Niaj gepatroj estas malrichaj, kaj tial chi tute ne au ne tute povas
prizorgi nin.
 
Fratoj kaj fratinoj niaj nun plenkreskaj scias nek skribi nek legi. Multe da
aferoj pri la vivo ili tute ne scias, kaj la konsekvencoj falas sur la
gefilojn. Strebi al evitado de tiaj problemoj okupas homojn, kaj jen unu el
tiuj chi, Hans BAKKER, povis helpi, ke nun funkcias Instituto Zamenhof en
Togolando.

Ni nun lernas legi kaj skribi, sed estas al ni malfacile pagi la
lernokotizojn kaj havigi al ni librojn. Ne chiuj ni povas chiutage manghi
en la lernejoj, char niaj gepatroj estas senmonaj. Ni tamen emas lerni. 

Karaj, chu vi ne povas helpi nin, pagante nian lernokotizon; 50 euroj
sufichas por pagi lernokotizon de unu lernanto en la jaro; au subvenciante
nian lernejon, ke ghi havigu al ni manghojn kaj librojn ? Nia lernejo
liveros al vi tiucelajn informojn. 

Kiu shatus helpi pagi lernokotizon de unu el ni, tiu rilatu kun nia
lernejo: 
INSTITUT ZAMENHOF
p/a DOUMEGNON Koffi
11 BP 48  Lome 11
LOME
TOGO
 
E-poshto : 139izo2004@gmail.com, i_zamenhof@yahoo.fr, esp.togo@cafe.tg 


Mondonacoj povus iri al  nia uea-konto "iztg-w"



 
=======================================================

KIEL RICEVI OVo-n paperan kaj sesmonatan ?
1- Per abono : 15 euroj estas la abonprezo
2- Subtenante TIETon : disponigante monon al la instituto, ekz. 20 eurojn au
pli. La monon oni sendu al la konto "tiet-u" che UEA 

KIEL RICEVI LA RETAN VERSION DE OVo ?
Necesas alighi al la tiucela dissendolisto. Tio ebligas ankau ricevon
regulan de informoj pri la movado en Togolando.
Oni do sendu malplenan mesaghon al :
<esperanto-en-togolando-subscribe@yahoogroups.com

Por memvola mondonaco la UEA-konto "tiet-u" estas je chies dispono 

KUNLABORANTOJ
OVo estas chies proprajho. Do, ghi konsideras chiujn Esperantistojn
kunlaborantoj.
La kontribuajhojn oni sendu al la redaktanto.

LA VENONTA NUMERO
Aperos fine de junio 2015. Artikoloj por tiu chi numero atingu la redakcion
plej malfrue la 15-an de junio 2015

REPRESO
Chiu homo rajtas chiel ajn uzi la artikolojn de OVo. Sola kondicho estas, ke
oni indiku la fonton.
 

 

 


*************************************************
H A C E      13                      Decembro 2014
************************************************* 
HORIZONTO DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA
             H A C E
Panoramo de  la Esperano-movado en Afriko 
Redaktas : Cophie PARPHES
Adreso : ace2006hb@gmail.com, afrikacentro@hotmail.com
 
*************************************************
 E N H A V O
============
MALFERME
NOVJARAJ VORTOJ DE ACE
HANS BAKKER
- Anonco de Ans kun kompletigo de ACE
- Vortoj de ACE
- Vortoj de Hans : pacjaj vortoj, pacja vortoj
AGADO EN 2014 KAJ PLANO POR 2015
- ACE
- UETA
- DE LAND' AL LAND'
PERESPERANTAJ PROJEKTOJ EN AFRIKO
ALVOKO de ACE
SUBTENE AL ACE
ANKaŭ NI VOLAS LERNI LEGI KAJ SKRIBI
ANONCETOJ

************************************************************* 
=============================================================


***********
MALFERME
***********

"Ne, vere mi nun ne plu povas vivi. Mi esperis kaj esperadis, sed estas nenia ŝanĝo en mia vivo. Kial ? Kion mi faris al Dio, ke li donis tiun ĉi vivon al mi? Li tuj reprenu ĝin, se ne, mi donos ĝin mem al mi. Jes, tio sufiĉas. Mi ne plu povas", diris al si la viro Koso preskaŭ kvardek-sep-jara, kiu havis nek konstantan laboron, nek familion. Sidante sub arbo, li laŭte tiel parolis al si, tute nesciante, ke iu estas supre, en la foliaro de la arbo. Tiel, la viro kun la nomo Tabo aŭdis ĉion, nenion dirante. Kiam Koso foriris de sub la arbo, Tabo rapide malsupreniris, kaj iris alian vojon por renkonti Koson. "Ne, vi malpravas! Kiam vi estas plu vivanta, certu, ke nenio jam estas finita por vi. Vi pluhavas grandan ŝancon sukcesi, se vere vi volas tion. Vi devas ĉiam esperi. Kiom longe vi esperis por tiel senkuraĝiĝi pri la vivado? Mi petas, prenu la vivon en viaj manoj kaj iru antaŭen. Certe, ĉio sukcesos al vi. Espero tute ne havas limdaton. Esperu plu, kaj eĉ post la vivo, pluhavu tiun ĉi esperon", diris Tabo al Koso. Tiu ĉi ege miris pri la vortoj de Tabo, kiu tuj respondis al li, ke li estis  sur la arbo kaj aŭdis ĉion. ĉe tiuj ĉi vortoj eksaltis Koso kun larmoj. "Ne, tute ne ploru, se mi rakontu al vi kion mi spertis en mia vivo, vi vidos, ke vi estas pli feliĉa ol mi. Homoj nun deziras vivi vian nunan vivon, sed jen vi plendas ĝis preferi la morton ol la vivon. Vi estas tre forta, bonsana, sen ŝuldoj. Tio ja estas granda bono, kiun lanaturo donis al vi. Nun uzu ilin por plibonigi vian vivon, se vi trovas, ke la nuna vivo tute ne estas bona por vi. Sed, unue, sciu, ke, se vi ne estas kontenta pri tio, kion vi havas nun, vi neniel povas havi ion pli bonan. Danku la naturon pro tio, kion vi nun havas, kaj daŭrigu vian vojon tre kontenta kaj vi vidos mem, kio okazos post kelkaj monatoj, mi diras <<post kelkaj monatoj>>". Kaj la tempo pasis, pasadis. Kio okazis poste? Certe tra sekvaj linioj HACE 13 ion diros pri tio.

ĉu vi scias, ke HACE 12 aperis en decembro 2011, kaj la sekva numero devus aperi en junio 2012? Ne pli frue ol nun HACE 13 aperas. Certe iuj ŝatus scii pri la silento. Jes, estis tombeja silento, sed silento esperplena. Nur tiu ĉi espero revenigas la periodaĵon, kiu nun reaperas, kvankam ĝia unua subtenanto Hans BAKKER forlasis la vivon. HACE devus enprofundiĝi en la silenton kaj fali en abismon de forgeso. Tamen ne okazis tiel, ĉar ĝi esperis kaj esperadis sen limdato, ke ĝi reaperos, kaj jen ĝi antaŭ vi.  Jam la novjaraj salutoj de ACE (Afrika Centro Esperantista), kies periodaĵo ĝi estas, aŭguris ion por venontaj jaroj, kiam ili aperis fine de decembro 2014. Tiam Hans ne jam mortis, kaj sentis la revenon de HACE. Se Hans donis pli ol 80 000 eŭrojn al la afrika fondaĵo ĉe UEA, oni sciu, ke tion li faris nur por sekurigi unue siajn Esperantajn laborojn por Afriko, kiujn nun efektivigas ACE. Detaloj pri tio aperos iam poste. HACE prave dediĉas grandan parton de sia numero 13 al Hans BAKKER. Pliaj vortoj koncernas la agadon tra Afriko. Pilgrimu tra la sekvajn vortojn kaj vi vidos mem. Hans mortis, sed liaj laboroj pluiras trankvile en ACE, kvankam ne subtenataj de la afrika fondaĵo de UEA. Espero pluestas, ke la laboroj de ACE havos pli da sukceso, ĉar multaj esperantistoj pretas kunlabori en  la daŭrigado de la afrika agado de Hans BAKKER.

Ankaŭ vi, karaj gelegantoj, vi ja havas vian lokon en la klopodaro de ACE. Tiu ĉi nun invitas vin, se vi ne jam decidis ion fari tiuterene. Laboru ni ĉiuj por Esperanto en Afriko, kiel Hans BAKKER faris tion kun tuta koro. Eble vi ŝatus scii liajn lastajn vortojn pri la celo de lia sindediĉo al Afriko. Jen :

<<VORTOJ GRAVAJ de Hans BAKKER la 26-an de decembro 2014
GBEGLO Koffi demandis s-ron Hans BAKKER :"Kion vi celas zorgante
pri afrika agado".
Hans BAKKER respondis: <<Mia celo estis la evoluo kaj emancipiĝo
de Afrikanoj.
Esperanto estas rimedo en tio. Lernejo estas alia rimedo en tio>>

Ni voju kune  al la evoluo kaj emancipiĝo de afrikanoj.
Agrablan legadon !

CoPo

***********************
NOVJARAJ VORTOJ DE ACE
************************
ĵaŭdon, la 25-an de decembro 2014
 
Karaj geamikoj,

Jen finiĝas la jaro 2014 kaj la nova jam frue komenciĝos. Niaj diversaj laboroj por Esperanto estu nun trakribritaj, ke ni distingu kion daŭrigi kaj kion ne, kaj kion novan enkonduki. Se konsideri, ke la afrika agado komenciĝis en 1980, kiam Hans BAKKER ekzorgis pri ĝi, oni pravas fieri, ke afrikaj Esperantistoj estas maturaj/spertaj pri la verda mondo, ĉar jam pli ol 34 jarojn ili vivas kun Esperanto. Do, multon ili kapablas fari tute serioze, honeste kaj bonkore, kiel Hans instruadis kaj plu pluinstruetis al afrikaj esperantistoj. Sed ĉu ĉio okazis tiel ?

Tra la jaroj oni vidis la funkciadon de la kluboj kaj asocioj en Afriko. Preskaŭ ĉiuj nomas sin ne pagipovaj. Kiuj en 1980 estis lernejanoj kaj eklernis Esperanton, ĉu tiuj, nun en 2014, post jam pli ol 34 jaroj ne demetis sian lernejan veston ? Se tiam ili estis nepagipovaj, ĉu nun ili ne estas almenaŭ pagipovetaj ? Oni fiere aŭdis pri 5a Afrika Kongreso en Benino, kaj nun pri AMO-7 en Togolando. La demando estus:"ĉu afrikanoj mem tion organizis per propraj rimedoj ?" Kiu donas  monon por tiaj aferoj, tiu havas ĉiam siajn postulojn. Al tiuj ĉi aldoniĝas postuloj de afrikanoj mem, kiuj iel rilatas al la mondonantoj. Tiuj ĉi scias nenion kaj devis seniluziiĝi post la okazigo de la evento. Kiuj povas kulpi en tio ? Nek la mondonanto, nek la afrikaj kunlalborantoj de la mondonantoj, sed la naturo, kiu rifuzas al afrikaj esperantistoj kreski.

Renato CORSETTI tute prave diradas, ke afrikaj esperantistoj estas junuloj, kiuj bezonas piedpilkon. Simila rimarko venis de Jano PETIK, kiu diras, ke ĝis nun la afrika movado estas en bebeaj ŝuoj. Ambaŭ homoj pravas, ĉar se post intensaj laboroj de Hans Bakker ĝis 2000 kaj poste, afrikaj esperantistoj plumontras sian infanecaĵon al la tuta mondo, la movado afrika neniom progresos. Oni rimarkos nur ŝajnajn movojn, kiuj fakte maskas problemegojn en la movado afrika. Antaŭ la 5a afrika kongreso kun 32 partoprenantoj en Benino, okazis Esperanto-Konferenco en 2008. Kion tiuj eventoj postlasis ? Nefordesindas la dua afrika kongreso en 1991 en la sama lando kaj la sekvoj. Certe AMO-7 iros ne alian vojon.Ni vidos. Kresku, Afrikaj esperantistoj kresku ?

Asocio tute ne estu la proprieto de la iniciatinto. Tio estas infanaĵo, kiu neniel progresigos la asocion. Eble dumviva regado estas en la sango de afrikanoj. Prezidantoj preskaŭ dumvivaj de Esperanto-asocioj ne mankas en Afriko. Nun ne estas la momento citi Beninon kaj Burundion,ĉar certe la prezidantoj de la E-asocioj en tiuj landoj jam pripensas la aferon. Kaj en la afrika komisiono mem io tia ŝajnas funkcii. Togolando volas esti la ekzemplo de prezidantoj kun maksimume du mandatoj dujaraj. Tamen alia plago aperis tie dum la mandato 2012-2014:la asocio estis kvazaŭ propraĵo de unu estrarano, kiu faras el ĝi kion li volas. Tio ne povos daŭri, kaj nun funkcias alia estraro, kiu konas sian defion. Afrikaj esperantistoj kreskas.

Esperantistoj togolandaj rekonas sian esperantistecon multjara, kaj tial jarojn proponadas, ke la E-asocio en Togolando havu siajn membrojn. Ne sufiĉas esti esperantisto en iu lando por nomi sin membro de la E-asocio. Oni devas aliĝi, kaj per tiu aliĝo havi siajn rajtojn kaj devojn. Komitatkunsidoj de UTE (Unuiĝo Togolanda por Esperanto) de la 8a de novembro kaj 6a de decembro 2014 emfazas tion. La asocion faras la membroj.Tion afrikaj esperantistoj  scias ne en la esperanto-movado, sed ekster ĝi. Esperantistoj estas membroj de ne-esperantaj asocioj kaj tie kotizas regule ĉiumonate. Kial ili ne tion faras por la Esperanto-asocioj/kluboj ? Feliĉe io jam komencetas okazeti en iuj landoj afrikaj, kie esperantistoj financas grandan parton de sia agado. Grandan rolon ludu en tio la Esperantistoj, kiuj ne havas bebeajn ŝuojn.  Ili ja abundas en Afriko. Kion ili faru ?

En Afriko, antaŭuloj ofte havas la ŝarĝon zorgi pri la posteŭloj. Hazarde la instruo de Hans estis en la sama linio. Do, Esperantistoj, kiuj lernis de Hans, devas nun zorgi pri aliaj afrikanoj, farante al tiuj ĉi, tion, kion Hans faris al ili. Eble venus la demando:"Kion  Hans faradis al siaj gelernantoj afrikaj?" Ne necesas diri tion, ĉar ĉiuj scias la manieron laŭ kiu Hans prizorgadis kaj nun pluprizorgas afrikanojn. Tiuj ĉi devas daŭrigi la laborojn de Hans, kiuj nun pluiras en Afrika Centro Esperantista (ACE). Ne nur afrikaj esperantistoj faru tion, sed ankaŭ ĉiuj esperantistoj kiuj tra la mondo aprezas la laborojn de Hans. Eble necesas organizi tiujn laborojn. ACE, kiun Hans kaj togolandaj esperantistoj iniciatis, kunordigos la laborojn kaj tial nun proponas starigon de Amikaro de Hans BAKKER. Tiu ĉi amikaro eternigos la laborojn de Hans farante ilin nun kaj pretigas la grundon por transdoni la laborojn al la posteŭlaroj. Tio ĉi estas maniero danki al Hans BAKKER jam nun pro ties granda laboro por Afriko. ACE jam komencis la laborojn en 2006 kaj daŭrigos ilin. ACE pluhelpos esperantistojn, precipe afrikajn :doni subvencietojn al kluboj, disponigi diversajn kursojn kun ekzamenoj, pretigi periodaĵojn, eldonigi verkojn, starigi retpaĝarojn ktp. Por tio, ĝi kunlaboros kun diversaj organizaĵoj samcelaj.

Estimataj geamikoj,
Ni vidas, ke nia sorto estas en niaj manoj, kion ĉiuj scias. Necesas nur rekoni tion kaj agi tiucele. Certe la afrika agado en 2015 sub la kupolo de ACE estos pli videbla ol en la pasintaj jaroj. ĝi plu utilos al UETA (Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko) kiel ties sidejo, kaj ege helpos al UETA realigi sian programon de 2015. ĝia plano, kiu baldaŭ aperos, malkovrigos tion. ĉiuj esperantistoj estas petataj aliĝi al la ideo  pri starigo de Amikaro de Hans BAKKER kun la celo daŭrigi la laborojn instruajn kaj humanajn de Hans en Afriko.
Certe tio povos kontribui al plia aktivigo de la ĝenerala E-movado nun iel stagnanta videble tra retlistoj dormantaj.

Feliĉan novjaron al ĉiuj !

Por Afrika Centro Esperantista

gk


**************
HANS BAKKER
**************

I- Mesaĝo de la edzino Ans de Hans BAKKER
==========================================

Homama, Altruisma, Ne flankiĝanta, Sindona       
tia estis nia kara
Hans Bakker
Kavaliro laŭ la Ordeno de Oranje Nassaŭ   
 Honora Membro de UEA                                       
08-11-1937   Amsterdam        21-01-2015

Mia edzo mortis post intima festo de la tago en kiu ni – antaŭ 53 jaroj – geedziĝis. Hans forpasis post mallonga periodo en kiu specialistoj malkovris ne-kuraceblajn malsanojn. Niaj gefiloj, Marc kaj ĉaja, kaj mi mem estis ĉe li ĝis la lasta momento. La mondo perdas homaraniston.

La Esperantomovado adiaŭas membron kiu sin dediĉis dum jardekoj al la disvastigo de Esperanto. Por la Universala Esperanto-Asocio Hans, kun pluraj kunlaborantoj, semis la internacian lingvon en Afriko. Ne nur la lingvon li disvastigis. Precipe la Homaranismo de Zamenhof estis lia gvidlinio. Tie kie necesis li havigis “fiŝkaptilon” al bezonanto – anstataŭ sendi “konservitajn manĝaĵojn”. En UEA estas starigitaj Fondaĵo Afriko kaj Kapitalo Afriko. Al ambaŭ Hans kontribuis multe. Celo: en tiu kontinento Esperanto disvastiĝu, prefere per diplomitaj Esperanto-instruistoj el la regionoj. Estu do lernomaterialo surloke sed ankaŭ libroj kaj aliaj Esperantaĵoj. Esperantistoj sin organizu en kluboj kaj landaj asocioj. Aktivaj esperantistoj havu la okazon membriĝi al UEA – se necese kun financa helpo. (Fondaĵo Canuto.)
Samtempe li estis la motoro por kolekti financojn, necesajn por starigi lernejon en Togolando.  Jam dum dek jaroj funkcias en Lome Instituto Zamenhof kie oni edukas laŭ la spirito de Zamenhof, kie ne nur centoj da lernejanoj sed ankaŭ gepatroj sekvas lecionojn, kie oni krom la devigaj fakoj ankaŭ instruas Esperanton. Hans konatiĝis kun multaj diversaj kulturoj pro siaj kontaktoj kun niaj geamikoj kaj kun konatuloj en la tuta mondo. Li ĉiam klopodis atenti, kompreni kaj respekti la aliulon. ĉe Edukado.net estas Panteono. En ĝi vi povas legi iom pli pri la Esperanto-vivo de Hans.
ĝis post la morto Hans estas “utila”. La korpon li lasis por la scienco.


II- Vortoj de ACE
=================

Ni ĉiuj informiĝis pri la forpaso de Hans, kaj certe ĉiu siamaniere
eltenas tion. Vere, estas tre granda katastrofo. Sed ni ne paniku! Kion ni
faru nun, pri tio mi jam aludis en  mesaĝo al vi. Tiam mi nur sentis, ke
Hans pli kaj pli elĉerpiĝas. Niaj taskoj estas trankviligi nian patron
Hans kaj ankaŭ lia familion. Kiel tio okazu ?


Ni ja devas daŭrigi la laborojn de Hans. Ekde nun ni plu klopodu multe pli
ol antaŭe. Mi konfesu al vi, ke, kiuj nun laboras por Esperanto en Afriko,
ankaŭ ili klopodos fari kion ili povas. Sed ni rekonu, ke iliaj metodoj
estas tre for de tiuj de Hans BAKKER. Li celas ian transformiĝon de
Afriko pere de Esperanto. Tial li uzis propran monon por tio. Li tute ne
atendis ies helpon. Kion ni faru nun, tio estas, ke ni daŭrigu niajn
laborojn. Hans jam antaŭvidis tiun ĉi periodon. Tial li kunfondis ACE
(Afrikan Centron Esperantisita) en Togolando. Kun la celo pli bone daŭrigi
la laborojn, ACE iniciatis starigon de amikaro de Hans BAKKER. Temas pri
tuta teamo, kiu klopodos daŭrigi la laboron de unu sola persono. Vi
komprenas kiom mamutaj estis la laboroj de Hans.  Li kunlaboris kun ĉiuj,
konsiderante ne la haŭtkoloron, nek la E-tendencojn, sed nur la
esperantistecon-homecon en ĉiuj homoj. Sur tiu ĉi vojo iras ACE. Kiuj
siatempe korespondadis kun Hans pri aferoj esperantaj aŭ ne, tiuj  sciu,
ke ACE estas plu je ilia dispono por daŭrigi la
korespondadon. Hans ne mortis, sed nur lia korpo malaperis. Li sekvas nin
ĉiujn. Ni ĝojigu lin per niaj klopodoj eternigi liajn laborojn. Estos
neniu ŝanĝo en la rilatoj de ACE kun afrikaj esperantistoj. ĉio iros
normale, eĉ pli intense pro la interveno de la amikaro de Hans ĵus
starigita. ACE tute ne atentas, ĉu iu estas de  tiu ĉi E-tendenco aŭ alia,
antaŭ ol kunlabori kun li aŭ helpi lin siapove. Pri tia kunlaborado, Hans
diris : <<Mi vivis dum mia tuta Esperanto-vivo en TEJO kaj poste en UEA.
Nenion malbonan mi diras per tio pri SAT aŭ Civito aŭ alia Esperanto-asocio.
Simple mi havas miajn amikojn ĉefe en UEA, pro la sorto. Tial mi laboris
por Agado de UEA en Afriko. Nenion malbonan mi diras pri aliaj agadoj.>> Do,
ĉiuj rajtas rilati kun ACE, ke la laboroj de Hans jam farataj de ACE havu
pli da sukceso. Tio vere konsolas Hans en la transtombo kaj certe ankaŭ lian
familion en Nederlando . Do, halto ne permesatas, sed paŝon alten necesegas.
Kuraĝon !

 
III- Vortoj iamaj de Hans : pacjaj vortoj, pacaj vortoj
========================================================
Paĉjaj vortoj,
Pacaj vortoj

Kiam infano naskiĝis, ĝi bezonas atentan vartadon. La gepatroj zorgas pri
ĝi.  Edukado estas malfacila: oni  devas nek dorloti, nek bati, nek
neglekti . Eĉ ami estas foje malfacile.
Kiam la infano kreskas, precipe se temas pri filo, venas periodo kiam li
memstariĝas. Li ne volas plu la kontroladon kaj la gvidadon de la gepatroj.
Okazas ribelado, krioj, insultoj. Oni kredus ke la amo tute malaperis - sed
tio estas nur ŝajno. ĝi plu estas tie kaj re-aperas kiam poste venas jaroj
de pli trankvila vivotempo.

Tiel okazas en familio. Kaj nun io tia okazas en Togolando. Anstataŭ
"gepatroj" legu "UEA". Anstataŭ "filo" legu "Afrika Oficejo de UEA".
En 2005 okazis tio, kio devis okazi. La filo ribelis kontraŭ la gepatroj,
kaj diris "Adiaŭ! Mi estas libera por iri kun kiu mi mem volas, Eĉ se mia
elekto ne plaĉas al vi."
Kies kulpo estas tia konflikto? Vana demando. Kies kulpo estas la
memstariĝo de adolesko?
La sola solvo estas: ne paroli pri kulpo. Neglekti la sakrojn. Esperi pri
iama mildiĝo de la interrilatoj.
Kaj intertempe: diskrete zorgi ke la junulo ne suferu pro manko de tegmento.
Tiu tegmento estas trovita en la formo de Instituto Zamenhof, lernejo en
Togolando, kiu edukas junajn homojn kaj kovas novajn esperantistojn. Tie
trovis lokon la nova Afrika Centro pri Esperanto.

Mi vivis dum mia tuta Esperanto-vivo en TEJO kaj poste en UEA. Nenion
malbonan mi diras per tio pri SAT aŭ Civito aŭ alia Esperanto-asocio. Simple
mi havas miajn amikojn ĉefe en UEA, pro la sorto. Tial mi laboris por Agado
de UEA en Afriko. Nenion malbonan mi diras pri aliaj agadoj.
Mi laboris por fondi Afrikan Oficejon de UEA en Lomé - intime kunlaborante
kun la mirinda homo Gbeglo Koffi.
Mi plu laboros kun mia amiko Gbeglo Koffi. Kaj kun miaj amikoj en UEA. Honi
soit qui mal y pense.
(Franca proverbo, kiu signifas: ĉu tiu kiu kritikas estas mem perfekta
homo?)

Nun UEA rekonstruas sian Agadon en Afriko.  Aliflanke Afrika Centro pri
Esperanto projektas la daŭrigon de sia vojo.
Unu laboras kiel parto de UEA. La alia laboras sendepende, kaj jam serĉis
"danĝerajn amikojn" (por ŝerce citi la titolon de artikolo en Liberaj
Folioj).
Espereble ambaŭ bone fartos en 2006 kaj poste.
Por fini mi volas citi frazojn de ambaŭ flankoj. Mi povus trovi citaĵon kun
koleraj vortoj, sed mi preferas la jenajn, kiujn mi trovis en la fino de
retmesaĝo de la 2a de januaro:
Gbeglo Koffi:  "Kun la espero ke UEA pretos kunlabori kun ACE/IZo en sia
Afrika Agado, ni deziras ĉion bonan al vi kaj al UEA en ties laboroj por la
Agado de UEA en Afriko."
Osmo Buller: "Tiun deziron mi kore reciprokas."

Hans Bakker, iama komsiito de UEA pri Agado en Afriko.



*********************************
AGADO EN 2014 KAJ PLANO POR 2015
**********************************



I - ACE (Afrika Centro Esperantista)
=====================================
 
A-  RAPORTO PRI LA AGADO EN 2014
    """"""""""""""""""""""""""""
La laboroj koncernas tri rubrikojn

1- Instruado de Esperanto
--------------------------
Diversaj kursoj okazis :
- La Kurso Ferez utilas al  kvin homoj. Ili ricevas la lecionon, traktis hejme, kaj poste venas al Instituto Zamenhof por prezenti la taskon al laboranto de ACE. Tiam okazas klarigoj pri eraroj.
- perkorespondan kurson por progresantoj sekvis du homoj. Unu ricevis jam diplomon B de ACE. La alia homo nun estas ĉe la kommenco.
- Regula instruado okazas per korektado de leteroj. Kiam iu skribas al ACE, li ricevas poste la respondon kun korektoj de eraroj. ĉiam estas aldonataj klarigoj pri la korektaĵo.
- Okazis ekzameno A kaj B al gelernantoj kaj geinstruistoj de Instituto Zamenhof. Ankaŭ du aliaj homoj ne lernantoj de Instituto Zamenhof partoprenis la ekzamenon.

2- Utiligado de la lingvo
-------------------------
La ĉefa laboro tie ĉi temas pri redaktado/enpaĝigado de periodaĵoj kaj eldonigo de verkoj de afrikaj esperantistoj.
La periodaĵo IZo EN MARĉE aperis sesfoje en la jaro.
La libro "Esperanto dans le monde" de Alexandrine OMBA estas pretigita. Pliaj klopodoj koncernis la librojn Nioŝi de Jean Louis MADZELLA kaj La Enkonduko al Tradicia literaturo Burundia de Eric NSABIYUMVA.
ACE povis doni subvencietojn al kluboj en Burundio, DRKongolando, Malagasio kaj Niĝerio. Lernomaterialon ĝi disponigis al esperantistoj en Burundio kaj Kenjo.
La korespondado kun esperantistoj afrikaj okazis regule por kunlaboro kaj helpo kiam necesas.
ACE funkciigas korespondservon, kiuj ebligas trovi korespondantojn al petantoj. ĝi jam rilatigis pli ol kvin esperantistojn.
Afrika Centro Esperantista plu utilas kiel sidejo por UETA (Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko).
La transpaga servo de ACE funkciis en la jaro. Tiel esperantistoj togolandaj facile ricevis mondonacon de siaj geamikoj eksterafrikaj.

3- Informado
-------------
ACE disponigis informpaperojn al petantoj kaj tra retlistoj neeesperantistaj informas pri la internacia lingvo. ĝia ĉefa laboro sur tiu ĉi tereno estas informi neesperantistojn pri la movado Esperanta. Tion li faris tra retlistoj, retpaĝaro kaj korespondado. 
La laboroj de ACE tute ne povos efektivigi sen mono. Krom siaj propraj klopodoj por enspezi, ankaŭ malavaraj esperantistoj disponigas monon al ACE tra ties konto en Amsterdamo. ĝi utiligas sian malnovan stokon de materialo por helpi al afrikaj esperantistoj. ACE dankas al ĉiuj kaj precipe al Hans BAKKER (kaj ties edzino Ans) kaj Alehander HOLEVITĉ, kiuj ludas grandan rolon en la funkciado de ACE. Kiuj ŝatus iomete helpi
al ACE, tiuj povos rilati kun ĝi ĉe la adreso <afrikacentro@hotmail.com>,<ace2006hb@gmail.com>.

B- PROGRAMO PRI AGADO EN 2015
   """"""""""""""""""""""""""

Tri rubrikoj konsistigas la planon

1- Instruado
-------------
La instruado de ACE celas partoprenigon al ekzamenoj internaciaj laŭ la niveloj de ALTE (Asocio de Lingvo Testado en eŭropo). La ekzamenoj koncernos la nivelojn A1, A2, B1, B2, C1 kaj C2.  ACE rilatos kun Esperanto-organizaĵoj por tiuj kursoj kaj ekzamenoj. La ekzamenoj laŭ tiuj normoj estas facile rekoneblaj internaciskale ol aliaj ekzamenoj Esperantaj.
Krome, ACE gvidos kursojn perkorespondajn:
- Kurso FEREZ dudekduleciona
- Kurso  laŭ la libro POR PRAKTIKANTOJ
- Cetera kurso okazas laŭ libro kiun la studanto disponas, kaj ACE sekvas lin ĝis la fino.
Fine de tiuj tri kursoj la studanto devas redakti resuman tekston, kies temon proponas ACE. Sukcesinte, la studanto ricevas atestilon de ACE pri la kurso sekvita.
Tute ne forgeseblas la instruado per leteroj. ACE korektas leterojn alvenintajn kaj donas klarigojn pri la eraroj. Tiel la afrika esperantisto lernas per siaj leteroj al ACE. Kelkfoje la leterinto ricevas libreton kiu helpos lin ellerni la lingvon.

2-Utligado de Esperanto
------------------------
- Pretigo de periodaĵoj kaj libroj de afrikanoj, jes eĉ ankaŭ pretigo de KD-oj aŭ DVD-oj.
- funkciigo de koresponda servo
- utili al UETA kiel sidejo provizora
- Doni subvencietojn al afrikaj esperantistoj kaj kunlabori kun ili en ties respektivaj agadoj
- Starigi kaj funkciigi AHB (Amikaron de Hans BAKKER), kiu konsistos el Esperantistoj tra la mondo. Tiu ĉi amikaro faros tion, kion Hans faradis kaj plufaras al afrikaj esperantistoj. ĝi povas ankaŭ kunlabori kun eksterafrikaj esperantistoj aŭ organizaĵoj ĝuste kiel Hans faradis.
-Disponigi siapove lernomaterialon al petantoj
- Helpi al afrikaj esperantistoj en starigo de retpaĝaroj
- ACE aperu ĉe Facebook, kio ebligu al ĝi rapide kaj regule rilati kun siaj kunlaborantoj.
- ACE daŭre zorgos pri transpagado inter afrikaj esperantistoj precipe Togolandaj kaj tiuj de la cetera parto de la mondo. La donanta esperantisto metas la monon en la konton ACE en Nederlando, kaj ACE en togolando disponigas la monon al ricevonto afrika.

3- Informado
-------------
ACE disponigos siajn periodaĵojn KONSCIU, KomACE kaj HACE al la esperantistaro. Dum ĉiuj tri aperos rete,  nur HACE aperos ankaŭ papere.
ACE klopodos aperi en neesperantistaj retlistoj por informi pri Esperanto. HACE enhavas precipe artikolojn de KomACE kaj KONSCIU, al kiuj aldoniĝas aliaj artikoloj. ĝia papera formo eblas sendi al  esperantistoj, kiuj ne havas aliron al la reto. Kaj ACE ne forgesu la neepesrantistan mondon.
ĝi nun pensas pri alia formo de montrado de Esperanto al neesperanta publiko.
Esperantistoj partoprenu aranĝojn de neesperantistoj. Tio povos okazi silente aŭ parole/skribe. Organizado de malferma tago pri Esperanto estas bonvena. ĉiu lando klopodu montri Esperanton al homoj tute nenion scianta pri la movado. La metodo estu ne altruda. ACE rilatos kun esperantistoj tra Afriko por interkonsilĝi pri tiu ĉu metodo. Aldonindas, ke ACE premios la asociojn, kiuj plej bone zorgos pri tiu ĉi prezentado de Esperanto. El regulaj raportoj de la diversaj kluboj/asocioj/unuopuloj, ACE povos koni la meritulojn.
Laste, necesas celebrado de diversaj datrevenoj : la naskiĝo de Zamenhof (15a decembro), la apero de la unua libro en Esperanto (26a de julio), la morto de Zamenhof (14a de aprilo), la naskiĝo de Hans BAKKER kaj Nelly HOLEVITĉ (8a de novembro)), la eklaboro de Hans pri Afrika Agado (15a de septembro), la morto de Nelly HOLEVITĉ (27a de aŭgusto), kaj la morto de Hans BAKKER (21a de januaro).

II- UETA (UNUIĝO DE ESPERANTISTOJ EN LA TUTA AFRIKO)
=====================================================

En 2014 la agado de UETA  preskaŭ ne videblis. Oni tamen povis noti korespondadon inter membroj de diversaj organoj. Kio palpebla okazis, tio estis la starigo de retgrupo en Facebook. Tiu ĉi ne povis ricevi sufiĉe da informoj. Fine de la jaro, estraranoj konsultiĝis pri la agado en 2015.

Subaj linioj aludas pri programeto de UETA en 2015.

1- Reprezentiĝo de UETA en ĉiu lando
---------------------------------------
UETA havu reprezentanton en ĉiu lando. ĉiun agadon de UETA peru la reprezentanto, kiu respondecu al la konsilio de UETA. Tiu ĉi reprezentanto povos esti konsiliano aŭ alia esperantisto ekster la konsilio.

2- Instruado
------------
UETA starigu instruuprogramojn kaj ankaŭ ekzamensistemojn. ĝi povas nun, en la komenco, uzi la ekzistantajn programojn/sistemojn de UEA/ILEI, Esperanta Civito, SAT, MAS, ktp.

3- Utiligado de la lingvo
--------------------------
ĉefaj aferoj nun estas verko de libroj pri aspektoj de la vivo en Afriko. Afrikaj esperantistoj eksportu afrikaĵojn.
Necesas, ke estu kerno ĉirkaŭ la reprezentanto de UETA en ĉiu lando. La kerno funkcios kiel filio de UETA, en kiu oni spertu kluban vivon, solidarecon, amikecon, interkompreniĝon, interhelpon, ktp.
Tra la retlisto de la Unuiĝo, oni raportu regule pri la vivo en ĉiuj kernoj, kaj ankaŭ malkaŝi problemon naskiĝantan.
La retapaĝaro de UETA <ueta.wifeo.com> vekiĝos aŭ nova estos starigita.
UETA ne povus funkcii sen membroj aŭ mono. Tial necesas fiksi aliĝ- kaj membro-kotizon. UETA havu propran forton, kaj baziĝu sur ĝin por agadi. ĉiu reprezentanto de UETA klopodu por tio.
La 14an de aprilo estas memortago por UETA, ĉar tiam ĝi naskiĝis kaj ankaŭ tiam lanciĝis DEAE (Deklaracio pri la Esenco de Afrika Esperantismo). ĉe la datreveno de 2015 UETA montru sin al tuta mondo per artikoloj, manifestacioj, demonstracioj, ktp.

4- Informado
-------------
ĝi okazu pere de la reprezentantoj de UETA tra Afriko. Plie, la ekzekutivo de la Unuiĝo klopodos rilati kun retlistoj neesperantistaj, tra kiuj ili informu pri la internacia lingvo kaj pri ties utilo.

5-  Sidejo
----------
La provizora sidejo de UETA pluestos Afrika Centro Esperantista.La diversaj organoj de UETA turniĝu al ACE por ĉia ajn problemo. ĝi provu siapove proponi solvon.


III- DE LAND' AL LAND'
=====================
En tiu ĉi rubriko aperas raportoj de afrikanoj pri ties E-agado en la jaro 2014. La raportoj aperas fakssmile, ke ĉiuj vidu la nivelojn de afrikaj esperantistoj. Neniu korekto en iu raporto okazis. Financaj raportoj kaj buĝetoj  estas montritaj. Tio ebligas al "afrikistoj" rekoni kiujn subteni en la disvastigo de Esperanto en Afriko. Jes ja ! Iuj bezonus klarigojn pri partoj de raportoj. Tiuj interesiĝantoj ne hezitu rilati kun la koncernuloj rekte, sed kun kopio al Afrika Centro Esperantista <ace2006hb@gmail.com>. Tamen ACE pretas respondi ĉiujn demandojn pri la movado en Afriko.

1- BENINO
""""""""""
ASOCIO DE BENINAJ ESPERANTISTOJ (ABeE)

Poŝtadreso: S/c BP 416 Lokossa (Mono) – Bénin
Retadreso: associationabee@yahoo.fr

JARFINA AGADRAPORTO: Januaro 2014- Decembro 2014

ORDINARA AGADO
La subvencio d’UEA al ABeE ĉi-jare plialtiĝis kompare kun tiu de la 2013-a jaro.
Fakte nia landa asocio ricevis 250 eŭrojn pli ol duono (154 eŭroj) el kiu iris al kluboj kaj strukturoj dependaj.
Kluboj aktivaj faris siajn eblojn por vivigli la movadon dank al kutimaj aktivecoj kiel Zamenhofa festo, kunvenoj, kursoj, prelegoj pri diversaj temoj.
Raportis pri siaj agadoj en la pasinta jaro la jenaj kluboj kaj dependa(j) strukturo(j) :
-Klubo Sankta Harmonio (Ayahohoué-KLOUEKANME)
-Klubo Monda Familio (Azovè- APLAHOUE )
-Klubo Nova Sento (Hondjin-KLOUEKANME)
-Ilei sekcio (Instrufako de ABeE, Landa Asocio)
- BOJE (Junulara sekcio)

INSTRUADO
Nur instruado garantias la postvivon d’esperantujo. Kiel kutime esperanto- instruado ricevis apartan atenton en kluboj aktivaj tra la lando. Fakte, okazis esperantaj kursoj laŭ definitaj programoj aŭ momentoj. Diversaj plej konataj materialoj estis uzitaj por instrui la internacian lingvon.

UTILIGADO DE LA LINGVO
Landa Asocio, kunlabore kun sia instrufako, planis, organizi la 4-an beninan kongreson d’Esperanto. La aranĝo devis okazi en urbo Glazoué de la 11-a ĝis la 14-a de aŭgusto 2014. Tiucele la prezidanto de ABeE vojaĝis al Glazoué merkrede la 19-an de februaro 2014. Tie li renkontis EZIN Méĉack, la sola plej konatan esperantiston kaj post interkonsento la Loka Kongresa Komitato (LKK) estis starigita.
Sabate, la 3-an de majo 2014, kunvenis sine de la privata lernejo ‘’La Clarté’’ en urbo Glazoué, la membroj de la loka kongresa komitato (LKK) sub gvido de EZIN Méĉack ties prezidanto. Tiu grava kunveno estis uzita de la komitatanoj por pritrakti ŝloŝilpunktoj rilate la kongreson note la kongresejo, la kongresperiodo,la kongreskotizo, sponsoroj kaj invitontoj, turismejoj. Ne mankis retmesaĝojn kun diversaj esperantaj instancoj kaj unuopulaj gravuloj en Esperantujo por priparoli movadajn aferojn. Sur tiu kampo indas mencii, ke la jam relanĉita kandidateco de nia junulara sekcio (BOJE) por iĝi landa sekcio de TEJO kies estraro ne povis pritrakti la aferon en la 70-a Internacia Junulara Kongreso en Fortalezo (Brazilo). Tamen, kelkaj mankoj rilate la Statutoj kaj Interna Regularo estis korektitaj, kiel TEJO postulis, kaj ĝia estraro estas nuntempe klopodanta por voĉdoni pri la kandidateco de BOJE antaŭ la okazonta IJK en Wiesbaden (Germanio). Tion promesis ties prezidanto.

AGADO KADRE DE AMO 7
Sabate, la 27-an de decembro 2015 malfermiĝis la 7-an seminarion pri Aktivula Maturigo de UEA ĉe la apudlaga Kultura Centro de Bè en Lomeo (Togolando). El la tri proponitaj kandidatoj de la estraro de ABeE, du estis elektitaj por oficiale ĉeesti tiun kontinentan aranĝon. Temas pri mi mem kaj Guiya Cyprien, aktivulo el mezlerneja klubo Monda Familio en urbo Azovè (Aplahoué) kaj estrarano de nia junulara sekcio (BOJE) kiun li tamen ne reprezentis.
Je la komenco estis enkonduko de la kunordiganto de AK kaj Mirejo kiun sekvis laŭtlegado de salutmesaĝoj senditaj de Stefan Macgill ( Vic-prezidanto de UEA), Renato Corsetti (eksa prezidanto de UEA) Lee Yung Kee (estrarano de UEA) kaj Jean Codjo (Vic-kordiganto de Afrika Komisiono de UEA) respektive prizorgidita de Antoine KOUABLAN el Ebura Bordo, Didier AGBOLO el Togolando, Kingslim EDAH ankaŭ el Togolando, kaj Cyprien GUIYA el Benino laŭ plano de S-ro ADJE Adjévi. Tiu grava parto de la malfermo finiĝis per saluto de landaj reprezentantoj. Estiel prezidanto de Asocio de beninaj Esperantistoj (ABeE), mi havis la oportunon esti la unua reprezentanto kiu adresis salutvortojn al la seminarianaro. La saluto de reprezentantoj de Eburio, Niĝerlando kaj Togolando venis poste. Starigon de regularo, per sugestoj kaj proponoj de ĉiuj partoprenantoj, antaŭis la grupa fotiĝo kiu okazis ekstere.
Posttagmeze ni akiris scion pri konstruo kaj redaktado de retejo per prezentado fare de Didier Agbolo.
Dimanĉe, la 28-an de decembro 2015, la partoprenantoj ĉeestis la prelegon de S-ino Mireille kadre de koridora agado. Dank al tiu ilustrita prezentado, ni povis scii multon pri Unuiĝintaj Nacioj, Unesko kaj ties rilatoj kun UEA. Fotoj pri specifaj kaj historiaj ejoj note sidejo de Unesko en Parizo, sidejo de iama Ligo de nacioj, tiu de la nuna Unuiĝintaj Nacioj, la fama Urugvaja parlamenta sidejo en Montevideo, kie la ĝenerala Konferenco de UNESKO voĉdonis la rezolucion «IV.1.4.422» en 1954, ktp, ne mankis.
Post tio, du gravaj temoj estis pritraktitaj. Temis pri:
-‘’Kiel sin prepari por renkonti moŝtulo (ministro, konsulo, ĵurnalisto ktp) por prezenti Esperanto ?’’
-‘’Kiujn rimedojn ni havas por informi pri Esperanto?
ĉiukaze, la seminarianaro estis dividita en kvin laborgrupojn kaj post kelkminuta interdiskuto, ĉiu grupo, tra sia proparolanto, prezenti la rezulton de sia laboro. Poste venis sintezo sub gvido de S-ino Mireille Grojeans. Jen la detaloj:
Por renkonti moŝtulo(j) n bezonas pureco, sobraj kaj adekvataj vestaĵoj, materialoj kunportotaj, informiloj (por montri aŭ doni) kaj kolektado kaj dirado de faktoj (diversaj aranĝoj kun datumoj). Ekzemple, Esperanto aperas en la retejo de UNESKO kun siaj ses laborlingvoj estas ĝusta fakto.
Kiel rimedojn kiujn ni havas por informi pri Esperanto, menciindas libroj, flagoj, kantado, muziko gazetoj, leĝaj manifestacioj, renkontiĝoj, elsendoj pagendaj ĉe amaskomunikoj (radio, televido ktp), varbiloj, lobiado, fejsbuko, aliaj lingvoj, ktp.
Notindas, ke Guiya Cyprien, la plej juna seminariano, havis la oportunon esti la proparolanto de sia laborgrupo. Posttagmeze, estis la vico de S-ro ADJE Adjévi priparoli al ni tre gravan temon, tio estas ‘’Agado kaj Afrika Komisiono de UEA en Afriko’’. Informplena kaj ĉeestenda estis la prezentado por la seminarianoj ĉar tuŝas la funkciadon de la instanco kiu zorgas pri Esperanto en ilia mondparto. Inter alie, la jenaj punktoj, kun detaloj, estis elvolvitaj: historiaj datoj kaj faktoj, Landaj Asocioj kaj kluboj en Afriko, statuso de Afrika Komisiono, faraĵoj de Afrika Komisiono, financrimedoj por Afrika agado, kelkaj devoj de Landaj Asocioj, rilatoj kun ILEI kaj TEJO.
Lunde, la 29-an de decembro 2015, la seminario daŭris per alia prelego de S-ro Mireille Grojeans pri ‘’Strukturo de la Esperanto-movado’’. Resume, informoj pri la Centra Oficejo de UEA kaj ties salajritaj kaj volontulaj personoj estis liveritaj al la aŭskultantaro. La oficialaj organoj de UEA kaj ĝia logotipo kiu evoluis laŭ la historio, la jubilea UK (Varsovio en 1987), la 1-a kaj 2-a Universalaj Kongresoj en Bulonjo-ĉe-maro 1905) kaj ĝenevo en 1906) ne estis prisilentitaj. Kompreneble bildoj estis uzitaj por ilustri la aferon.
La multjara togolanda aktivulo, S-ro Yao Raymond AFANTĉAO, kaj Antoine KOUABLAN el Ebura Bordo respektive prelegis pri ‘’Kiel krei kaj gvidi asocion’’ kaj ‘’Kurso per Cseh Metodo’’.
Miaj impresoj pri la 7-a AMO estas bonaj kaj pozitivaj pro tio ke ĝi okazis en tre bona amikeca kaj frateca etoso kun la aliaj partoprenantoj el Niĝerlando (02), Ebura Bordo (02) kaj kompreneble Togolando, la gastiganta lando (preskaŭ dudeko). La temoj pritraktitaj estis trafaj kaj instrue riĉplenaj.
Certe, per la akiritaj scioj kaj spertoj, ni pluefike aktivos por antaŭenigi la movadon en niaj respektivaj landoj.
Malfacilaĵoj
La ĉefa malfacilaĵo estas financa. Planoj pri okazigo de tutnaciaj aranĝoj abundas, sed pro manko de financaj rimedoj, ne eblas efektivigi tiujn aferojn. Tial mi sugestas, ke UEA disponigi al ni taŭgajn subvenciojn tiucele.

Lokossa, la 9-an de januaro 2015.

Verkis,
Latifou GBADAMASSI, prezidanto de ABeE

2- DRKONGOLANDO
""""""""""""""""

(1)- Kluboj de Instituto UHAKI, p/a Jean MANABRINSON
-----------------------------------------------------
 
Tiam malfrue mi raportadas pro tempmanko.

-Nun estas kvin kluboj,en kiuj mi instruas Esperanton.
-Statistike,estas pli ol 500 gelernantoj
-ĉeestas la kursojn 400 gelernantoj
-Infanoj estas 80
-Plenkreskuloj estas pli ol 320

Libroj:
Ni havas taŭgan Bibliotekon,kun la helpo de aliaj esperantistoj eksterlande
Ni havas klasejojn


Buĝeto:
Dum ĉi tiu jaro ni de vi ekricevis NUR 40 USD,ĉu tio sufiĉas por apogi nin finance enhavante kvar klubojn? ĉu ni uzu ilin por renovigo de tabuloj,aĉeto da kretoj,ktp?

Ni uzis tiun sumon jenmaniere:
-Kretojn:10 usd
-Benkojn:25 usd
-Tabulojn:5 usd
Sume:40 usd

Nia plano dum la jaro 2015:

Ni inetencas havi pagendan retumejon,ni permesos al kelkaj esperantistoj instrui Esperanton ilialoke,por plibonigi nia mondon.Ni ekrilatos kune kun sammovadanoj en Kamembe,Kigalo,ktp.


Deziro al vi:

Ni volus ke vi aldonu nian subvencion,kompare kun kluboj.

Amike,vin salutas

Nome de niaj kluboj,sekretario Anita.



(2)- Klubo EGSR de Alexandrine  OMBA
-------------------------------------
RAPORTO 2014    KAJ    PROGRAMO 2015 De la klubo EGSR

I.    RAPORTO 2014

•    Januaro : Komenco de la nova sesio de E-kurso
Luado de la klasocambro monate 10$, kretoj, ktp.
Bugetoj : 130$
•    La 8a de marto : okazis renkontigo okaze de la virina tago. Temo : « esperanto inter ni »
•    La 25a de oktobro : okazis infanrenkontigo okaze de la 5a datreveno de la klubo EGSR. Temo : « infanesperantisto »
Bugetoj : 70$
•    La 23a de Novembro : EGSR partoprenis al la konkurso de mallongaj filmoj Teo kaj Amo okaze de Esperanto-Filmfestivalo, kiu okazos aprile, 2015 en Cinio.
Bugetoj : 280$
                          Sumo : 480$



II.    PROGRAMO 2015

1.    La 11an de januaro : nova sesio de  E-kurso en EGSR
2.    En marto : okaze de la Internacia Virina Tago, la virinoj renkontigos paroli pri ESPERANTO.
3.    La 5an de aprilo okazos ekskurso pri la sesan datreveno de la klubo EGSR
4.     La 27 gis 28an de junio okazos ekzameno al la studentoj
5.    La 5an de julio  okazos :
•    La remeto de la atestiloj al la sukcesontoj ;
•    EGSR  organizos specialan konversacian  tagon  Kun la temo : kio estas ESPERANTO por vi ?
Ni invitas ciujn kiuj deziras babili en esperanto partopreni la tagon, vi estos bonvena !
Bonvolu Kontakti min : 081 27 082 85 ;     089 41 192 31
Retadreso : alehandrine.omba7@gmail.com

Alehandrine OMBA  TŝAMENA



(3)- ASSOCIATION CONGOLAISE D ESPERANTO (DKEA)
----------------------------------------------
Tel: 00243818004994
E-mail: dkeaprezidanto2010@gmail.com

DKEA JARRAPORTO 2014
Stuto de la sidejo
la sidejo troviĝas ĉe la Sama kutima loko 21, Yolo Q. Elengesa Commune de Ngiri Ngiri, BP 1007, Kinŝasa limite,Kinŝasa / RDC

Honoraj membroj
Sro NGANGU NDUANTONI, Miĉel NSIANGANI YUKU, Emile MALANDA, KIANGANI LOTI (Kaj al ĉiuj kunlaboris pri la estonta de la E-Movado)
Elektado de Membroj de ILEI
1 Sro Viktor LUFIMPU LUKOLAMA
2. Sro Aime NTOTO ZOLA
3. Sro Raymond MATA MATUMONA
4. Sro Jean Bosco MALANDA
5. Sro Joseph LANDU LUYALA

Nia sidejo malfermas ĉiun sabaton posttagmeze. La labormaterialo kumpitiloj, skaniloj ktp, jaru paneis. Pro kio vere bonvenigas ĉies eventualan helpon.
Pri la lupago, ni kvankam malfacile, ni portas la ŝarĝon. Legolibroj trovigas en nia libroservo, sed ni bezonas lernolibrojn , junul kurso, cours rationnel, privilegia, vojo, paŝoj al pleno posedo, metodo 11 kaj 12, phosvortaroj, diversaj kasetdiskoj ( Esperanto sans peine, method Assimil) kaj gerda malaperis.
La kluboj la kunlaborado inter la kluboj kaj la sidejo estas bona. Entute el 24 kluboj de DKEA, 19 raportis kaj 5 ne.
Ni grave bezonas organize ĝeneralan asembleon kiu fiksos la balotadon. Pro la grandeco de la lando, el provincoj venos nur 1 aŭ 2 persona delegation.
Tial gravas trovi financajn rimedojn por venigi loĝigi, nutrigi kaj reirigi (VD buĝetoj 2015),
ĝis nun, ni ne havis surfiĉe da rimedojn por viziti la klubojn el la orientaj provincoj de la lando.
AGADOJ notinda estas la agnosko de kunlaborado inter DKEA kaj la komisiono de Unesko. La evento okazis la 5 a de Julio 2014 en la konferencejo de notre Dame de Fatima en kinŝaso.
Notinda estas la agnosko de kunlaborado inter DKEA kaj la komisiono de Unesko. La evento okazis la 5 a de Julio 2014 en la konferencejo de notre Dame de Fatima en kinŝaso.
Kelkaj paroladoj
Prezidanto JP LUNGIKISA
Fakte, dum la fundo de Montevideo en la rezolucio adoptita la 10 an decembro 1954 de la ĝenerala konferenco de Unesko, la difino agnoska, ke la rezultoj atingitaj de Esperanto en internacia kultura interŝanĝo kaj alportante la homo rekontas la celoj kaj idealoj de Unesko kaj notanta en la sama rezolucio kiu pluraj membroŝtatoj pretecon enkonduki aŭ disvolvi la instruadon de Esperanto en sia lernejo…
Konstanta sekretario de la komisiono por Unesko, Sro Lazare LUEMA IBONGO BUTIR mi informas al vi ke Esperanto ofertas grandajn ŝancojn por internacia kompreno kaj komunikado inter popoloj de malsanaj nacietoj.
Dum la vizito el 15 ĝis 19 de decembro 2014, de la ĝenerala direktorino de Unesko, reprezentis Nin malgranda delegacio kiu remetis al ŝi, mesaĝon el Sro Mark FETTES, prezidanto de UEA, rekomende de Sro Osmo BULLER, la ĝenerala direktoro de UEA.
Radio Esperanto en Marĉekiu ludas gravan rolon en la disvastigo de Esperanto kaj ties arangoj, nuntempe propagandas pri Montevideo 60.
INSTRUADO
Dum la finanta jaro, entute lernis esperanton 47 personoj (unuagrada nivelo)
ĉi – novembre vizitis Nin Sro Moliere NGANGU el Polando (VD Fotoj kaj aliaj dokumentoj)
KLUBOJ KAJ FAKGRUPOJ la kluboj estas la baza organize de la Movado, nun ekzistas statuson kaj regularon por ordigi la movadon, do ni devas respekti ilin kaj kotizi por subteni la landan Asocion kaj klubojn, entute 24 kluboj aktivas kaj organizas manifestaciojn kursoj, rekomendas, vizitoj, ekskursoj, ekspozicioj ktp. Nun Ni rekomendas al kluboj propaganda kaj bruigi pri Montevideo 60
ĉi sube, Ni citas ĉiujn niajn klubojn
KINŝASO
1 BBI KLUBO
2. CADEPS KLUBO
3. UPN KLUBO
4. FLAM KLUBO
5. STELETO
6. KER
7. EGSR
BAS-CONGO
1.    en Mbanza Ngungu VERDA FLAGO
2.    en Lukala STELARO
3.    en Matadi  Matadio Esperanto Centro
4.    en Boma Boma Esperanto Movado
5.    en Lukula Lukula Esperanto Klubo
6.    en Luozi Esperanto Klubo
7.    en kimpese Imeo Esperanto Klubo
8.    en Kasi Kasi Esperanto Grupo
9.    en Muanda Muanda Esperanto Centro
1.    en Kwilu Ngongo Verda Stela
KATANGA
1.    en Lubumbaŝi Lubumbaŝi Esperanto Klubo
NORD KIVU
1.    en Goma Esperanto Klubo de Goma
2.    en Rutsuru Stelano
ORIENTAL
1.    en Kisangani Esperanto Klubo de Kisangani
FAK GRUPO
1.    KEKO
2.    DKEJO

FINANCA RAPORTO 2014
-------------------
-Enspezoj
Subvencio de UEA al DKEA : 495$
Estraro kotizo     : 1.120 $
Speciala kotizo :     1.500$
Kotizo de kluboj  :     80 $
Donaco     : 742 $
Donaco de UEA por Ceremonio de DKEA Kaj Unesko :     130 $
     sume :    4.067 $

- Elspezoj
INSTRUADO       
Unua grada Kurso : 125$
Dua grada kurso    :  110$
Konversaciaj rondoj :    40$
Datraveno de Esperanto 26 Julio :  20$
Datraveno Radio Esperanto en marĉe 22 februaro    : 55$
Aliaj manifestacioj kaj kulturaj tagoj : 85$
Estrarkunvenoj kaj rondvizitoj    : 152$
Radio elsendoj (transport kaj materialoj) : 160$
Kulturaj eventoj ( Muziko kaj ekskurso)    : 60$
Lupago kaj aliaj servoj de sidejo : 860$
Komunikado (Papero, afranko,Telefono kaj retumado) : 680$
Subvencio al kluboj : 120$
Ceremonio kun komisiono por Unesko el DRKongo 5-a julio    : 1600$
Entute    :4.067$

-Saldo    :  00$



BUĝETO 2015
-----------
- Enspezoj     
Subvencio de UEA al DKEA : 6000$   
Estraro kotizo :     1.300$   
Speciala kotizo    : 1.200$   
Kotizoj de kluboj:    1.200$   
Donaco    : 710$   
Amo Seminario Donaco de UEA kaj Afrika Oficejo : 500$   
   Sume : 10.910$   

- Elspezoj
INSTRUADO       
Unua grada kurso : 1500$
Dua grada kurso    : 1.000$
Konversaciaj Rondoj : 250$
Agadoj Kulturaj Kaj Educaj       
Datraveno de Esperanto 26 Julio     : 100$
Datraveno Radio Esperanto en Marĉe 22 Februaro    : 100$
Aliaj manifestacioj kaj kulturaj tagoj    : 150$
Estrarkunvenoj kaj Rondvizitaj    : 250$
Radioj elsendoj (Transporto kaj materialoj) : 140$
Municipaj Dokumentoj ( municipo) : 20$
Lupago kaj aliaj servoj de sidejo : 900$
Komunikado(papero, afranko, telefono, poŝkesto) : 1200$
Subvencioj al kluboj        600$
Voyaĝo bileto Orienta Provonco     :     1800$
Amo Seminario, Prelegoj kaj Konferencoj) : 1500$
Propaganda Montevideo 60  : 400$
Generala Asembleo : 1000$
  Entute : 10.910$

- Saldo : 000$



MALFACILAJOJ
la statistikoj de E-parolantoj en D.R Kongo ne estas bone konataj
-    La komunikado estas granda obstaklo
-    La malbona vivkondiĉoj ne permesas al membroj regule kotizi.


NEKROLOGIO
Ni bedaŭras la forpaso de nia amiko TUYINDULA JOSE de CADEPS KLUBO li estis aktiva membro kaj artisto de la Asocio.

Farita en kinŝaso

Prezidanto : JP LUNGIKISA
Kultima Konsilanto :  Evariste MUNUKU                                       
                                   


(4)- JARFINA RAPORTO DE SBV, AGADO DE 2014.
-------------------------------------------
I. RAPORTON PRI  L' AGADO.
Tiu ĉi raporto prezentiĝas laŭ la celoj kiujn SBV asignis al si.
1.    Prizorgo kaj Alfabetigo de orfoj kaj forlasitaj infanoj:
Naŭ infanoj en baza lernejo, dudek unu en la mezgrada kaj ses vizitas la Universitatojn. Kuracado, manĝado  de la geknaboj dum tiuj  loĝas en la gastigantaj familioj. NB/ Multaj novaj orfoj kaj familioj venas al SBV kaj petas subtenon.

2. Disvastigon de Esperanto.
Trdek sep gekanboj de SBV lernas Esperanton.
Estas  du klasoj: augustin KAKOZWA klaso kiu okazas ĉiudimanĉe en la DOMO DE FRATECO. Kaj  Alphonse WASEKA klaso kie ĉeestas orfoj havantaj iom bona sciopovon en la lingvo. Ankaŭ estas komencanta klaso de eksteraj homoj kiuj interesiĝas pri Esperanto. La kurson okazas ĉiudimanĉe por la geknaboj dum por la eksteruloj, la kurso okazas ĉiumarde, jaŭde kaj Sabate. La dimanĉa kurso okazas de  la 13h30 ĝis la 15h30.
La lecionoj estas el la kurso de  HUBERT FEREZ.
Rezultoj:
15 el 37 infanoj   78 procente bone komprenas  la Esperanto-elsendo aŭ parolado. Ili korespondas skribante sen grava malfacileco.  7 el 37 infanoj parolas pli malpli bone Esperanton.
Dum la ses interesatoj de Esperanto kiu lernas kun Alphonse havas sciopovon je 45 % aŭdade, 55 % skribade kaj povas parolkapablo de 25%. Aliaj novaj gejunuloj kandidatiĝas por lerni Esperanton. Al ni  mankas adekvatan lokon.

3.    Promocion  de la Homaj Rajtoj  kaj lernado pri la informadiko.
Jam ĉiuj geknaboj scias kiuj estas iliaj rajtoj kaj povas ilin protekti respektante la rajtojn de samuloj.
Pri la informadiko, dek du infanoj kapablas ŝalti kaj malŝalti la komputilon sen malfacileco kaj retumadi.  Dek sep de ili sciokapablas  ŝalti  la komputilon kaj kapablas malfermi paĝon. Dum ok infanoj pavas ŝalti kaj malŝalti sed ne kapablas malfermi paĝon.

4. Pri la lukto kontraŭ la malriĉeco:
Nenion je grava estas farata pro manko je sufiĉa rimedo. La kantino kaj la kokejo jam fermiĝis.

II. FINANCAN  RAPORTON
1. Subvencion:
Sume: 25439$
2. Elspezoj:
Alfabetigo de la geknabjoj: (Lernejaj kotizoj kaj materialoj): 7420$ +2899$( kiu savis la studjaron  2013-2014): 10329$
Manĝadon: ( vivtenado kaj ĉiudimanĉe lunĉon okaze de la Esperanto kurso): 3467$
Motivado de SBV membroj(kuracado de Alehis, stipendio por aŭgustin KAKOZWA, kaj motivadon por Alphonse: 5850$
Loĝado (por la vidvino ĉarlotte LUANDA kaj la geknaboj) kaj por la du orfoj kiuj kunloĝas (ŝukuru et Toto AMULI: 1420$
Sano/Kuracado: 1180$
Aliaj elspezoj: 425$ aĉetado de 14 seĝoj por la geknaboj(sidiloj dum la kurso Espéranto ĉe s-ro Alphonse.
Dimanĉan Transporton post la E-kurson: 280$
Hejmaj vestaĵoj: 650$
Adlinistraj kostoj:( Retumado, Poŝto kaj  Transporto): 1198$
Paseporto por  AZIZA por ŝia vojaĝo en Seŭlo/Koreio: 360$
Saldo: 280$(ŝparita por la tuja Kristnasko).
Konklude: Sincere ni dankas la bonfarantojn. La jaro 2014 ne havis tiom da malfacilecon  kiel la pasintaj jaroj.
Malhelpo: Ni mankas adekvatan lokon kie la geknaboj lernus trankvile Esperanton. Ankaŭ al ni mankas la komputilojn kaj aliajn materialojn.
Alphonse WASEKA por SOLIDARECO BONVOLO


(5)- JARRAPORTO DE VERDA STELANO-KLUBO RUTŝURU/2014.
-----------------------------------------------------
I.ANTaŭPAROLO
En nia regiono ,same kiel la disvolviĝo,la instruado daŭre restas problemo por la pliboniĝo kvalite kaj kvante de la vivkondiĉoj.Pro la diversaj mezbonaj situacioj(nesekureco,milito),kiujn ĝi konas depost 1994, la konga loĝantaro frontas fundamentan defion por plibonigi samtempe la instruadon kaj kamparan disvolviĝon.
2. STARIĝO KAJ NOMO
Nia klubo Verda Stelano-Klubo estas  senprofitdona  Asocio,kiu agadas en la teritorio de Rutŝuru;ĝi estis starigita la 3an de marto 2009 je la iniciato de Sinjoro Honoré SEBUHORO ,instruanto de la internacia lingvo.
3. LA CELO DE VERDA STELANO-KLUBO
La ĉefa celo de tiu ĉi klubo estas diskonigi la internacian lingvon « Esperanto »en nia tuta distrikto,agante ankaŭ por la paco kaj  la disvolviĝo de nia loĝloko.
4. LA SPECIFAJ CELOJ
La specifaj celoj :
•    Inicii la lokan loĝantaron al eklernado de la lingvo ESPERANTO ;
•    Bataladi kontraŭ la analfabetecon kaj por la trejnado de komputado ;
•    Interesigi la loĝantaron pri la civitaneco kaj pacema kunvivado ;
•    Starigi ŝparan kason por progresigi nian klubon .
•    Interesi ankaŭ georfajn ,vundeblajn kaj virinojn pri Esperanto enkadrante ilin disvolviĝe.

5. ROLO DE VERDA STELANO-KLUBO (V.S.K)
•    Ade interesigi la junularon pri eklernado de Esperanto por ke ĝi populariĝu en la tuta mondo ;
•    Esperi ke la mondo pliboniĝu pace, liberece, egalece kaj fratece ;
•    Iompostiome aliformigi la kamparanan pensmanieron kaj relevigligi la bazajn strukturojn de la disvolviĝo.

6. INTERAGADO
La klubo interagas en;
•    La edukado;
•    La interesigo pri la civitaneco kaj pacema kunvivado;
•    La agro-paŝtita kampo ;
•    La starigo de ŝpara kaso.

7. AGADKAMPO –DaŭRO-SOCIETA SIDEJO
A. AGADKAMPO
V.S.Klubo celas disvastigi ĝiajn aktivecojn en la teritorio de Rutŝuru.Tamen,laŭ eblecoj ĝi povas koncerni la tutan provincon .
B.DaŭRO-SOCIETA SIDEJO
V.S.Klubo estas kreita por sendifina periodo;ekde ĝia unua tago,kaj ĝia societa sidejo troviĝas  en Demokrata Respubliko Kongo,Provinco de Norda Kivuo,Teritorio Rutŝuru,Grupo de BUKOMA,Kvartalo Remera.Tamen,la estraro rajtas transloki ĝin aliloken en nia provinco de Norda Kivuo.
8. REALIGITAJ PROJEKTOJ PER VERDA STELANO-KLUBO
Koncerne E-lernadon en nia loka mezo, ni jam starigis etendojn( E- klubojn) E-kursoj :
•    Al la instituto Betanio de 2012 ĝis nuntempe kaj lernado okazas bone. La 02an de Septembro ;ni tuj reprenos aktivecojn ĉar lernejoj en DRKongo libertempis(estis en grandaj libertempoj).Estas mezlernejo enhavinta 4 duagradajn klasojn kun 80 lernantoj(vundeblaj kaj orfoj) ;
•    Al Instituto Tongo kie ni kreis etan E-klubon de 14membroj nomumita « Amikeca E-Klubo » kaj tiu kiu faras tiun aktivecon estas lernejestro Innocent BARAKA ;
•    ĉe la Radio Alliance FM el Kiwanja : ĉi tie ni sendevigas tiu kurson tra tiu ĉi  loka radio ĉiu sabate de 16a-17a.Dank’al tiu ĉi proceduro ni gajnis 13 junulojn kiuj lernas E-kurson,la taŭga varbado daŭras por bonvoluloj.Ankaŭ ni lanĉis instrumetodon al la orfaj lernantoj.

9. VENONTA PROJEKTO
Ni pensas krei (kaj) :
•    E-centron pri lernado kaj disvolviĝon por enkadrado de virinoj,gevidvoj kaj filinpatrinoj ;
•    Daŭrigi interesi la loĝantojn pri la necesego de la lingvo ;
•    Diskonigi internacian lingvon per afiŝoj ;
•    Starigi publikan sekretariejon por fortigi nian ŝparan kason.
•    Fari trajktadon kun lernejestro de Instituto Nyongera pri E-instruado ;
10. FINANCA RAPORTO
Nia Verda Stelano-Klubo enhavas 25 membrojn ;bedaŭrinde iujn ne estas ĉi tie en Rutŝuru. Estas tiuj kiuj estas en Goma tiaj kiaj Sinjoroj Nickson Kasolene,Benjamin Nyarubwa kaj Rasĉidis Ndumviriye,alia nomiĝanta ŝem Kabanza kiu nuntempe loĝah en Suda Afriko.Li laboras kun sudaj esperantistoj.Serge Rusaki estis en Kampala/Ugando kiu aktuale estas en granda urbo Goma.Li ĉeestos universitatajn studojn en tiu ĉi urbo. Tio estas ni nur havas 65$ en la kaso.
11. REKOMENDO
Ni rekomendas al ĉiuj subteni nian iniciativon :
•    Apogante nian projekton pri enkadro  de la juneco kaj maljuneco en diversaj metioj por batali la malriĉecon konstruante E-centron bone ekipitaj ;
•    Plifortigado de kapablecoj materie en Esperanto (tio estas organizi E-seminariojn en nia distrikto ĉar ni preskaŭ forgesitaj per organizantoj de E(seminarioj en la tuta mondo(UEA,AO,ACE…)
Aldone,jen estas detala raporto pri  niaj sekcioj kiujn ni direktas ĉi tie :


1. RAPORTO PRI INSTITUTO BETANIO
A. ENKONDUKO
Instituto BETANIO estas institucio antaŭnelonge kreita de 2011-2012.Estas lernejo kiu malfermis ĝiajn unuajn pordojn malfacile ĉar estis dum la periodo de M23 en nia distrikto Rutŝuru. ĝi estas baza lernejo kiu enhavas vundeblajn lernejanojn kaj aliajn nehaveblajn de iliaj gepatroj.ĉi tiuj vundeblaj, orfaj lernejanoj retroviĝis en neebleco pagi la lernejarkostojn por salajri la instruistojn.Malgraŭ tio,la instruistoj kunigis kaj dicidis instrui ilin applikante ĉiuspecan senpagecon.
B.ESPERANTLINGVA LERNADO
La responsuloj de tiu lernejo estis ĝuitaj enkonduki tiun ĉi internacian lingvon « Esperanto » en ĉiuj eblaj klasoj.Tio estas la 4 klasoj lernas esperanton.Ni instruas ilin dufoje semajne.
C.RICEVITAJ LERNOMATERIALOJ PER TIU LERNEJO
Niaj dankoj direktiĝas al Sinjoroj Hans, Gian Savio el Israelo,Vignando el  Italio,Ronald Sĉindler el Germanio, kiuj helpis tiujn vundeblajn  kaj orfajn lernantojn kun lernomaterialoj (kajeroj,skribiloj,krajonoj,kaj gomoj,ktp).Ni faris disdonadon al tiuj ĉi nehaveblaj  infanoj pri financaj rimedoj. Je la dato de la 27a de aŭgusto 2014;ni ricevis iujn kajerojn de Sinjoro Ronald Sĉindler el Germanujo.Tiuj vundeblaj kaj orfaj  lernejanoj ESperantistoj ĉiam dankas ĉi tiujn banfarintoj kiuj provizis per subtenado al georfoj.



II.RAPORTO PRI INSTRUMETODO DE E-KURSO ĉE ALLIANCE RADIO FM DE KIWANJA CIVITO/DISTRIKTO RUTŝURU/NORDA KIVUO-DRKONGO.
1. ENKONDUKO
Ni Verda Stelano-Klubanoj de la samaj ideoj laborantaj en teritorio Rutŝuru/Norda Kivuo/Demokrata Respubliko Kongo ; ne ĉiam dormas diskonigi nian karan lingvon « Esperanto » sur la tuta etendaĵo.Por diskonigi tiun lingvon ĉien, ni pli bone juĝis pasigi instruadon de tiu ĉi tra la radio Alliance Fm /Kiwanja civito. Nia deziro nur estas almenaŭ ni havu minimume 70% de intelektaj junuloj kiuj praktikos tiun universalan lingvon. Fakte, se la tuta mondo povus lerni tiun pacan lingvon kaj unuigon, la mondo povus esti pace : ĉar dank’al al tiu ĉi ni ĉiuj, ni povus retroviĝi je la samaj egalaj piedoj kaj apartenas en la sama ronda familio  kaj havante  saman ideologion.
2. STRATEGIO PRI ESPERANTA DISVASTIGADO
En 2014 ; ĉirkaŭ la februara monato, ni junaj esperantistoj el Rutŝuru membroj de Verda Stelano-Klubo (VSK) cerbumis ideon instruadi la popolon de nia distrikto pri  E-kurso tra Radio Alliance FM/Kiwanja civito. Kun tiu ĉi strategio, ni vidis ke ĉiu povos kompreni kion signifas Esperanton. Tiel kiel, la organiza komitato decidis serĉi iun kiu povos fari tiun benvole laboron. Tamen mi estas elektita de nun kaj jen al mi  ek al la laboro instruadi E-Kurson en ĉi tiu loka stacia radio citita ĉi alte
3. KIA TROVITA FRUKTO ?
De februara monato 2014 ; ĝis nun E-lernado bone progresas kaj ni trovas bonvolemajn junulojn kiuj aliĝas en nia E-movado ; ili decidas ĉeesti  kurson sen malsukcese. Ni proksime esperas bonan produktivecon. Laŭ la trijara strategio de TEJO,  tiu ĉi montras Esperantan progreson en Rutŝuru.
4. HISTORIO DE RUTŝURU
Tia kia vi konas nian landon DR Kongo, Rutŝuru estas  teritorio troviĝanta en orienta provinco Kivu, jam ŝirita dum pluraj jaroj per senĉesaj militoj ekscesaj kaj poste al ĉi tiuj malsekurecoj okazis naskiĝo de analfabetuloj, vidu mem georfojn. Kun tiu ĉi plago, ni  nin trovas en postulado diskonigi tiun esperantan kurson uzante suahilan titolitan libron« JIFUNZE LUĝA YA KIESPERANTO ».Tio estas loka lingvo kaj samtempe nacia lingvo en DRK.
5. UZATA TEMPO ĉE  STACIA RADIO ALLIANCE FM K/CIVITO KIWANJA
Oni ĉiam diris jene « Time is money » kiu signifas «  la tempo estas mono ». Tia kia vi scias oni ne povas malŝpari minutojn parolanta ĉe radio de aliulo por nenio ; oni ĉiam devas pagi la perditajn tempojn. La elsendo daŭras 1h kaj duono (de 16a 30 minutoj-17a horo) semajne. Por la 1a horo kaj duono la radio Alliance FM pagigas nin monsumon de 3 USD. Tio estas 12 USD por 4 sabatoj.
Komence, mi uzis la suahilajn, lingalajn kantojn dum elsendado, sed post iome mia agema instruisto nomita Honoré SEBUHORO (honsebn@gmail.com) kiu aktuale estas kunordiganto en orienta regiono kivuo precize en la tuta teritorio Rutŝuru alpruntis min DVD-n pri esperanto el kiu mi havis kelkajn esperantajn kantojn interalie : La espero, Patro nia, Dormu milde, Esperanto, ĉu vi volas danci, Sunradio,…Mi ilin pasigas ĉiu sabate ĉe radio Alliance Fm dum elsendado. Multnombraj ŝatis kaj konvinkiĝis ke esperanto estas vivanta lingvo ne mortanta lingvo kiel la latina.
La laboro pri elsendo donas kontentigan rezulton ĉar ni ĵus gajnis 13 junulojn.Iom post iom, ni kreos alian sekcion de Verda Stelano –Klubo nomumita « Esperanto Klubo de Kiwanja » ĉar jam nia patrina klubo Verda Stelano-Klubo jam kreis 2 sekciojn tiajn kiajn: Instituto Béthanie kie ni instruas lernantojn pri esperanto-kurso de 2012 ĝis nun, Radio Alliance FM kiu aktuale estas gvidata de  Joël MUHIRE, Amikeca Esperanto-Klubo en Tongo gvidata de lernejestro Innocent BARAKA. Iam atingonte sufiĉan nombron vi estos komunikita proksime.
6. KOTIZOJ
Kiel vi scias nian orientan regionon Rutŝuru, estas landparto kie la milito okazis de tempo al tempo. Tio estas por orientanoj la « milito iĝis nia ĉiutaga pano ». ĉiufoje ni perdis multajn aĵojn dum la minacoj (malsekurecoj) kaŭzitaj de ribelantoj. Jen sistematikaj rabadoj, jen la knabinoj, kaj virinoj perfortitaj…Ni pensas, ke vi mem ĉeestas kaj aŭskultas ĉiujn kongajn  informojn tra televidoj (TV24, Internacia Radio Francia, BBC, Radio Doĉvell el Germanio, Amerika voĉo,…vidu mem afrikajn junajn gazetojn.
Pro tiuj ĉi ne estas ŝtatlaboroj ĉi tie ĉar la fondusoluigantoj timas stamfi kaj investi en la loko kie la militoj okazis ĉiufoje. Pro tio, ĉiu membro provas kotizi iom por daŭrigi tiun elsendadon, tamen malfacile ĉar ni ĉiuj estas senlaboruloj kaj aliaj estas mezlernantoj, kaj studantoj kiuj dependas de iliaj gepatroj. Iam nia lando estos libera kiel aliaj landoj kies paco estas je 90%.

7.SUGESTOJ KAJ REKOMENDADOJ
•    Por antaŭenigi tiun aktivecon, ni insiste petas al la bonkoruloj el esperantujo ; tiaj kiaj la membroj de nia Universala Esperanto Asocio (UEA), AFRIKA OFICEJO, K.C.E ; SAT AMIKARO, C.R.I, TEJO, ILEI, ACE ; ktp subteni nin forte morale, materiale kaj finance. Foje, havinte sufiĉan sumon, tiu aktiveco progresos ;
•    Krom tio, vi ankaŭ povas helpi nin por pledi nian kazon al la diversaj radiostacioj kiuj elsendas esperantajn informojn ;
•    Ni insiste petas helpigi tiun stacian radion  pri materialoj pri DVD, aŭdvidaj esperantaj KD-oj (teatraĵoj, filmoj, poemoj, esperantaj kantoj…) kiuj helpos nin ankaŭ konvinki la mondon aŭ humanecon ke nia lingvo estas ĉiam vivanta lingvo;
•    ĉu vi bonvolus helpigi Nin Kun esperantaj folioj (afiŝoj) kiuj helpos al ni disvastigi nian lingvon al pli granda publiko. Oni povas disdoni ilin farante kampanjon pri Esperanto surloke.
Instruisto kaj animanto ĉe Radio Alliance FM/Kiwanja-civito
Joël MUHIRE (Telefonnumero: +243 99 049 18 70
www.facebook.com/joel.muhire
Pri Kontaktoj :
Kunordiganto en Norda Kivuo /D.R Kongo
HONORE SEBUHORO (honsebn@gmail.com)

VERDA STELANO-KLUBO
ESPERANTO-KURSOJ
PO BOh 08 BUNAGANA KISORO/UGANDA
E-mail: vsklubo@gmail.com


(6)- JARRAPORTO 2014  PRI NIA SOLIDARECA E-KLUBO /TERITORIO MASISI
-------------------------------------------------------------------
I.1. Adreso de la organizaĵo
Nomo :Solidareco E-Klubo
Mallongige : S.E.K
Lando : D.R.Kongo
 Provinco :Norda Kivuo
I.2.MALLONGIGA PRISKRIBO PRI  ORGANIZAĵO
Inicitita de S-ro Nsengi Franc ĉirkaŭ la antaŭaj jaroj 2007 kaj 2009. Tiu ĉi proksimiĝo celis de :
•    Lukti kontraŭ analfabetismon :Tio estas ĉiuj kiuj nenion scipovas paroli tiun lingvon ;
•    Lukti kontraŭ la tribalismon en nia loĝloko ;
•    Lernigi al tiu ignoranta mondo  pri lernado de unuiga esperantlingve;
•    Realigi la monatan kontribuaĵon por antaŭenigi nian klubon.

A.LA LUKTO KONTRaŭ ANALFABETISMON
Ja,E-klubo «  Solidareca E-Klubo » estas Senprofita asocio ĉar ĝiaj agadoj senpagef ariĝas senprofite.Tiu ĉi proksimiĝo asignas por labori en la teritorio de Masisi.Tamen ĝia bona evolucio permesas la etendadon de ĝiaj aktivecoj en la tuta province de Norda Kivuo.Neniu agado naskigi la profiton.Krom nia frukto estas gajni la volontulojn kiuj decidas lerni tiun lingvon celinte havi la konojn kaj bonkorajn rilatojn kun la ekstera mondo.Nia lingvo kiu estas la sola komunikilo kiu luktas kontraŭ la senvaloraĵoj tiaj kiaj : malamikeco, tribalismo,interetnaj konfliktoj, egocentrismaj problemoj…Ni volas ke la mondo estu pace,kaj enhavi spiritan interproksimiĝon.

B.LA LUKTO KONTRaŭ LA TRIBALISMON
Nia loko ĉiam regnas ĉiutagajn interetnajn konfliktojn kaŭzitajn per diversaj etnioj.Pri tio, ni ĉiam estas en malsekureco ĉar la malamikaj grupoj de malbonaj fidoj tiaj kiaj :Mai-Mai,GrupoNyatura,FDL… Sekve,ni ĉiam estas en monda retropaŝo ĉar tempo al tempo perdas niajn bienojn,varojn…ĉiufoje, sistemaj prirabadoj regnas en nia loko.Pasintfoje, du membroj de nia klubo plus joĝantoj estis vizititaj de tiuj malamikoj Mai-Mai post tiuj ĉi kunportis ĉiujn necesajn domo-aĵojn.Estis sociaj tumultoj,la batalo inter la kongaj militistoj kaj tiuj malamikoj. Iuj perdis ilian vivon kaj aliaj vunditaj. Ja,ni pregĝas nian superregan Dion por ke iutage nia orienta provinci Kivu estu pace partikulare nia teritorio kiel aliajn landoj.Zorgu subteni niajn du samideanojn kiuj ĵus perdis iliajn domo-aĵojn,varojn,vestaĵojn …morale,materiale,kaj finance se eblas.

C.LERNADO PRI INTERNACIA LINGVO EN NIA LOĝLOKO
Ni ĝojigisricevitiunlingvonsubelturniĝo de nia sinjoro Nsengi Franc kiu strebis ĝisfunde instruadi nin koncerne Esperanton en nia loko.Krom tio,de la jaro 2007 ;la militojokazis en nia lokoj(ekzemple :CNDP kontraŭ la kongan registaron,M23 kontraŭ kongan registaron sen forgesi aliajn arbarajn restantajn grupojn kiuj faras kontraŭ popolajn perfortaĵojn en nia loĝloko.Nipensas,ke la mondo scias tion tra televidoj internaciaj,Internaciaj Radioj ;Human Riĝt ;pri tiuj krimoj kiuj okazas en orienta provinco Kivuo precize en Masisi,Walikale,Sud-Kivuo.Malgraŭtiuj ĉi renkontitaj malfacilecoj en nia loko ni ne ĉesis diskonigi nian lingvon. Ni estas nombre de 16, inter ili estas 1 prezidanto,4 konsilantoj kaj 11 membroj.

D.ESTRARO DE SOLIDARECA E-KLUBO
1.  Ezéĉiel  Mungeri (Gvidanto)(ezeĉielmungeri@gmail.com
2. Esther UWIMANA (konsilanto)
3. Francine NIYIBIZI MUKUNZI (kasisitino)
4. Jean Paŭl NZABARINDA (konsilanto).
Ni estas ĉe la unua stado,por lernado de la kurso .Ni ne korespondas plu kun la ekstera mondo ĉar trovi retejojn ne ekzistas plu en nia loko.La komunikado ne eblas,eble se ni povas havi financan rimedon havigi telefonon kiu enhavas eblecon akcedi al la retkonekto( Samsung S II Android 4 GB,Vodafone,Iphone,BlackBerry,Nokia E7 ,). Ni povas akcedi je la korespondo uzante ordinaran posĥton. Post iome ni havos retaliran rimedon je la retkonekcion de diversajretoj.

E.La monata monkontribuo
Kiel ni jam bone anoncis antaŭe ;ni ne povis bone realigi nian deziron kunmeti ion en la kaso pro sociaj konfliktoj kaj troigaj priraboj okazantaj en la loko.Malgraŭ tio,okazis iuj anoj deponis iliajn sumojn de 27.000 kongaj frankoj .ĉiumonate,unu ano povos deponi almenaŭ 6000 Konganj Frankojn.


F.KOMPLIMENTO
Ni gratulas sinjoron Hans Bakker kiu forte helpis nin pri lernolibroj aĉetante ilin en la bibliotekode UEA. Jen ili estas :
•    2 libroj titolitaj « Méthode Assimil » ;
•    3 libroj de dialogoj « ĉu vi parolas tendare » ;
•    1 libro «  ESPERANTO ECLAIR ;
•    1 Dictionnaire Pratique (FR-EO, EO-FR) ;
•    1 E-flago kun 1DVD(Esperanto estas … kaj 1DVD Esperanto elektronike) ;
•    3 grandaj signoj pri E-o ;
•    3 Suahilaj Vortaroj (Kamusi ya Ki esperanto)
•    3 gluaĵoj « Esperanto »
SOLIDARECA E-KLUBO
C/O BP 08 BUNAGANA KISORO
UGANDO.   
Rete: seklubo2014@gmail.com

3- MALAGASIO
""""""""""""""

(1)- Agadraporto de CIE (Centro Internacia de Esperanto)
--------------------------------------------------------

Vorta raporto
--------------
- Daŭrigo de kurso en unuiversitato
- Akcepto de eksterlandaj geamikoj (Francio/Benino)
- Gvidaro de kursoj por 7-17jaraj geknaboj sur la kamparo
- Interveno de TV-radio pri evloluo de Esperanto kaj instruo en universitato.
- Renkontiĝo kun studetoj pri ĉina lingvo ĉe institut Conficius, universitato Antananarivo


Raporto financa
---------------
- Enspezoj :
Restaĵoj 2013   :  57 097
Prezo de gvidlibro : 215 950
Donacoj : 430 759
  sume : 819 906

- Elspezoj
Kursoj en grupoj, kretoj, veturoj de instruistoj : 75 000
Korespondaj kursoj, poŝtmarkoj, foftokopioj : 150 080
Abono de poŝtkesto :  28 000
Tlefon/retkostoj : 240 000
Luprezo de laboroficejo : 240 000
Sume : 805 680

-Saldo : 14 226 Ar


(2)- UME (Unuiĝo de Malagasiaj Esperantistoj)
---------------------------------------------
LA LOKA ESPERANTO-MOVADO
PRI LA ESPERANTO-INSTRUADO EN MALAGASIO

Emo harmoniigi
--------------
K iam UME (Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj) estis oficiale starigita en 2001, la celo de la ĉefaj iniciatintoj estis harmoniigi ĉion, kio koncernas la lokan mo-vadon. Krom la administra malordo, kiu regis ene de la tiamaj asocioj (la movadon ja estris multaj kapoj), ĉiu klubo/instruisto instruis la lingvon konforme al sia propra instruprogramo. UME klopodis difini nacian programon kun nacia kalendaro. Krome, ĝi eldonis pliposte libron kaj regule okazigis internacian ekzamenon. Bedaŭrinde, malgraŭ multaj traktadoj, ne ĉiuj esperantistoj konsentis kunlabori por plenumi tian grandiozan taskon. Kaj la situacio daŭras ĝis nun.
Ellabori programon
UME do konfidis al Henriel la taskon ellabori instruprogramon. Li proponis skizon de programo por la baza nivelo, kiun li taksis taŭga al malagasa lernantaro. Pliposte, li aldonis ankaŭ apartan instruprogramon por infanoj malpli ol 15 jaraĝaj kaj por pliaj niveloj. La jena tabelo resumas kelkajn gvidliniojn de tiuj programoj :

Por infanoj
40 mn semajne
Inici al aŭskult- kaj parol-kapablo helpe de simplaj frazoj…
Plenumi taskon pri simpla babilado kaj skribado

Nivelo 1a
80 horoj
Kompreni facilan tekston, verki simplan paragrafon, scipovi ĉefajn gramatikerojn, inici al Eo-kulturo…
Trapasi la baznivelan ekzamenon okazigotan de UME

Nivelo 2a
80 horoj
Raporti, diskuti, argumenti, resumi…, scipovi la Eo-historion, movadon, literaturon…, regi ĉiujn gramatikerojn
Trapasi la bazan nivelon de la Internacia Ekzameno de UEA/ILEI


Nivelo 3a
80 horoj
Argumenti, konversacii kaj diskuti, verki laŭteme artikolon, plifirmigi regadon de ĉiuj gramatikeroj...
Trapasi la mezan nivelon de la Internacia Ekzameno de UEA/ILEI


Manko de profesiaj instruistoj
------------------------------
La ĉefa problemo de UME estas la manko de konstantaj profesiuloj por plenumi la instruadon konforme al tiuj programoj. Cetere, kurso ofte okazas en la hejmo mem de la instruisto, kio ne ĉiam donas prestiĝon al nia afero. Al tio aldoniĝas la kutima manko de lernomaterialoj, precipe facilaj legolibroj por veraj komencantoj.

Farendaĵoj
-----------
Nepras do trejni lingvokapablajn gejunulojn por taŭge instrui nian lingvon. Krome, necesas investi en luado de taŭga lernoĉambro kaj en varbado por akcepti pli da interesiĝantoj kaj por videbligi Esperanton al neesperantistoj.



4- NIĝERIO
""""""""""""

(1)- Agado de BSEK
-------------------
La jaro 2014 finos  en 2 tagoj  kaj estis problema  pro diversaj kialoj ekonomie kaj apero de Ebola kaj homoj timis vojaĝi aŭ renkontiĝi sed ni renkontis nur 3 fojoj.

Nia ĉefa problemo estas manko de mono..Oni malvalorigis la niĝerian najron  kaj aferoj iĝis multkostaj kaj homoj ne kotizis kaj plendis pri malfacilaĵoj

La 3 kunvenoj kiujn ni havis  nur estis pro la financa subteno de Sinjoro Obinna Iheanaĉo kiu gastigis la lastan en lia hejmo kaj ofertis eĉ manĝaĵojn La klubanoj ankaŭ partoprenis dum la ceremoni kiam li dediĉis lian filon en la preĝejo..Ni pagis parton de la lukoston de la postkesto  kaj restas  nun unu jara ŝuldo..La klubo sendis oficialan delegitaron al  la funebra ceremonio de la bopatro de S-ro Princo Hneriko kiu okazis je la 28-a de Novembro .

Denove mi ne ricevis  ajnan subtenon de UEA aŭ la afrika oficejo  krom subteno de 50$ de la afrika centro kiel kutime.

Ni ankaŭ ricevis donace el Francio revuojn  pere de Gesinjoroj Loisel kaj kelkajn gazetojn kaj librojn de S-ro Princo post lia reveno  de Polando/Germanio fine de Oktobro

DEAMIAN  EĉEFU

PREZIDANTO,BSEK

FINANCA RAPORTO


ENSPEZOJ        
DONACOJ SUBTENO   : 50$


ELSPEZOJ                         
Poŝtkesto :   80 
kunvenoj    :  60                                      
korespondado/poŝtaĵoj :75
ceteraĵoj            :  100 
 
  


(2)- ZEGO
---------
Karaj Sinjoroj de Afrika Centro, jen nia raporto por 2014

La  jaro 2014 estis eventoplena ĉar nia kunvenejo kiu estis ĉe elementa lernejo en la centro de owerri apud la ŝtata futbalejo denove estis malfermita aŭ permesita al ni.de la registaro post nia skriba peto kaj renkontiĝo kun la lernejaj aŭtoritatoj.Ni tamen devis subskribi kontrakton ke ni ne misuzos kaj purigos krom la pago ĉiumonate . Ni tamen kunvenis 3 foje anstataŭ 6 fojoj ĉar en la lastaj du, estis ŝtata aranĝo kaj ni ne povis uzi la lokon. Nia lasta kunveno je la 27-a de decembro estis en restoracio por aprobi ĉi raporton kaj  fermi oficiale la jaron 2014 Ni elspezis ĉirkaŭ egalvaloro de 85$ por tiuj tri kunvenoj. krom la lasta.

Okazis denove  lecionojn por komencantoj kaj progresantoj dum la kunvenoj sed mankas bedaŭrinde novaj materialoj   kaj kompreneble anoj plendis pro maleblo ricevi subvencion de UEA  nek materialojn . la prezidanto informis ke li jam sendis peton al Renato Ccorsetti , Gbeglo koffi  kaj Afrika oficejo  lastjare sed UEA ne donis io ajn.Nur Afrika Centro donis etan subvencieton de 50 eŭro por povi pagi por lukosto de la poŝtkesto..

En la dua kunveno en APRILO, la prezidanto plendis ke oni bezonis suntenon de klubanoj por pagi luokoston  de la  poŝtkesto kaj ankaŭ kunvenejo. Tio kostas jare 12000 najrojn aŭ 80 dolarojn.
 Pastor ĉekwube Umealor  rezignis kiel gvidestro de la koresponda kurso pro pastoraj laboroj kaj la sekretario Uzodinma Osuoha pri korespondado.estis direktita transpreni la taskon.
Oni  ricevis la informon pri la morto de la bopatro  de la prezidanto de EFEN kaj decidis sendis delegacion al la funebro  konsistanta el 5 membroj" Pastor ĉekwube, Uzodinma Osuoha,Collins Ahanonu, ĉidi Nwaopara kaj Obinna Iheanaĉo sed aliaj anoj kiuj volis ĉeesti estis permesitaj.
En la Novembra kunveno, ni ricevis gazetojn kaj librojn donacitajn de la Prezidanto de EFEN post vizito  al Polando kaj Germanio kun salutoj de la kluboj de Varsovio kaj Krakovo..
UZODINMA OSUOHA
SEKRETARIO

  ,p/s
Resume:
Nia enspezo el eksterlando estis  nur tiu donaco de Afrika Centro dum ni elspezis 250$ ĉefe donacoj de anoj kaj kotizoj.
 


5- SENEGALIO
"""""""""""""
Por la jaro 2014 tio bone iris. Mi volas sciigi vin ke la kluboj ne la saman horplanon.Ni ofte ricevis  raporton de la prezidanto de ĉui klubo kvarfoje la jaro. Tio signifas tri monatoj post tri monatoj.Nur por scii kiel la kuboj funkcias aŭ evoluas.La kursoj ĉesiĝis la monato de Junio, monato kies konmencas ekzamenoj de fin-lernojaro por la lernantoj kaj gestudentoj. Junio kunsiĝas kun la monatoj Julio aŭ aŭgusto dum la grandlibertempoj. Tio klare montras ke ni havas tri monatojn en la jaro sen kursoj.

Kelkajn malfacilaĵojn kiujn ni nun konfrontas.
La jenajn.
1-)  Ni ne havas loĝejon por nia kunvenoj.
2-) Mankas de esperantaj precipe por komencantoj: Malnovaj revuoj! juna amiko, kontakto, monato, ktp...
3-) instrui-lerniloj por instruistoj.
4-) unu portebla komputilo por Senegalia Eperanto Asocio. Iris en retkafejo ĉiam, tio elspezis nin multe da mono. Tio faris ke  la subvencio kiu ni ricevis, multaj iris en retkafejo.
Ni deziras krei virinan sekcion. Post ni skribos al vi pli detale.
Pri Zamenhof-festtago.
La 14 an de Decembro 2014 tra mondo okazis Zamenhof- festtago. La Senegalia esperanto asocio komemoris tiun feston. ĝi okazos en urbodomo de Rufisko kun riĉaj programoj.Post ekspozicio de esperantaĵoj. La ceremonio ekas kun unu silenta de minuto de geesperantistoj forpasis. Konatiĝo de partoprenantoj.La sinjoroj WOUDJI  Kossi kaj Babacar FAYE  kiuj gvidis la feston. Sinjoro WOUDJI Kossi prenis parolon; tra sia parolado, li babilis pri la malfacila vivo de Zamenhof, siaj studoj, laboroj, persekutoj, vere li estas tre kuraĝa kaj laborema. Post Babacar FAYE reagis kaj ekparolis de historio de esperanto dum unu horoj. Li kompletigis kun la 100a universala esperanto kongreso kiu okazos en Francio 2015 . la festo finiĝis je la 17a kun granda etoso akompagnas de esperantoj kantoj.. kun multaj grupoj de fotiĝo.

Farita en Dakaro / 24 an de Decembro 2014 Assane  FAYE.
Prezidanto de Senegalio Esperanto Asocio.


6- TANZANIO
""""""""""""
Post la unua esperanto renkontiĝo kiun ni okazigis en Mwanza urbo,la 3an de Nov.2014,tuj sekvis grandan laboron pri korespondado kun novaj kaj malnovaj esperantistoj en diversaj lokoj en mia lando.ĉefe mi korespondis kun;
1. pastro Julius Maĉumo en Musoma kaj mi havigis lin E-materialon [THE ESPERANTO TEAĉER]
2.Fidel Simeo en Sengerema
3.Emmanuel Lyimo en ŝinyanga
4.S-rino eŭsebia M Temba en Mwanza urbo 5.Dicksone Randiallah en Kakola,sed lia hejma loko estas Lorya-Tarime 6.Ambrose f polle en Mwanza urbo
7.Projest p kamara en Kahama urbo
8.Davido m masanja kaj Jayrous Eliakimu en Mwanza urbo 9.Hassan Gilala en Katoro urbo
10.Barnabas Magese Nila
11.Felician Walwa en Magu urbo
12Mramba Simba en Bunda distrikto
13.Wilson Matoyo en bugoji vilaĝo.
Ankaŭ mi korespondis kun veronica sylivester en mwanza,jephther benon en sengerema,rose masige kaj ŝadrack amoy en mwanza urbo.

Antaŭ ol okazigo de renkontiĝo por la klubaj/grupaj reprezentantoj,mi klopodis kontakti al la partoprenontoj kaj tiuj kontaktoj bone efikis kaj fruktdonis okazigon de la dua E-kunsidon denove en Mwanza urbo.
La kunsido okaziĝis je la 18an de Dec.2014,anstataŭ la 20a de nov.kiel estas anoncita en mia antaŭ lasta raporto.
La kunsido temis pri daŭra disktado por unuiĝo de esperantistoj en kvina regionoj,kiuj ĉirkaŭas viktoria laga zono;nome VIKTORIA ESPERANTO LIGO'

En ĉi kunsido ĉeestis 11reprezentantoj el diversaj partregionoj de nia lando.
1.Mulele mbassa-[bunnda],p.o boh 25,bunda-mara-48jaraĝa.
2.Davido m masanja-[mwanza],p.o boh 2435,mwanza-45jara 3.Emmanuel lyimo-[ŝinyanga],p.o boh 706,ŝinyanga-38jara 4.eŭsebia m temba-[mwanza],p.o boh 2650,mwanza-39jara 5.ŝadrack amoy-[mwanza],p.o boh 2650,mwanza-42jara 6.Rose masige-[mwanza],p.o boh 2650,mwanza-28jara 7.Jayrous eliakimu-[mwanza],p.o boh 2650,mwanza-48jara 8.Yusufu adlla-[mwanza].p.o boh 11587,mwanza-27jara 9.Projest p kamara-[kahama],p.o boh 11837mwanza-48jara 10.Jephther benon-[sengerema],p.o boh 21,sengerema -35jara 11.Barnabas magese-p.o boh 11587,mwanza -54jara s-ro barnabas magese estas reprezentanto de Renato corsetti esp-klubo,kiu situas en kagera regiono.

Dum la kunsido oni diskutis pri gravaj aferoj por restarigu firman Esperanto movadon kaj tiel funkciigi gin kadre de esperanto unuiĝo en regionoj.la ĉefa punkto estis krei fondaĵon,kiu respegulos utilante por la estontoj
la temo estis interesa kaj ĉiu kunsidanto forte deziriske tiu ideo estas laborinda por trovi postivan sukceson.
Ankaŭ vaste oni pridiskutis monlaboradon kredante ke senhavu ian kapitalon nenion efektiĝos!,pro tio oni decidis kolekti kotizojn de la klubaj/grupaj reprezentantoj por tuja komenca laboro petante de ili kotizon,kaj la kotizo estas direktitaj el la klubaj/grupoj,kiuj aspektas ke estas aktivaj.post tiu rigardo la loto surfalis bunda esperanto rondo,bunnda esperanto klubo [de mramba simba],viktoria esp-klubo,r.corsetti esp-klubo,bulyanhulu esp-klubo kaj sengerema esp-klubo.
oni antaŭvidis ke ĉiu klubo/grupo kotizu 150000tŝ.dum tempe oni kolektis ĉirkaŭ200000tŝ.tamen tiu ĉi monsumon ne kovris la tutan monbezonon,ĉr oni taksi kolektu monsumon ĉirkaŭ900000tŝ=550usd.por tiu cele oni proponis trovi kontribuaĵoj de volontuloj kiuj amike volonte povas donaci al ni por ke nia afero ne estingiĝu survoje! kaj ni elektis tri personoj kiel mona kolektantoj;
- Dismas robert [bunda] dismasrobert72@gmail.com
- jayrous eliakimu [mwanza] jayrouseliakimu@yahoo.com
- Projest p kamara [kahama] projestkamara@gmail.com
Dum la kunsida paŭzo,mi surtabligis Esperanto gazetojn de pasintaj numeroj,kiujn mi kunportis por legaĵo al miaj kolegoj,verdire tiu afero iĝis interesa okazo kaj mi antaŭe ne imagis pri tio ĉar ĉiu kunprenis la periodaĵo kun granda deziro ,tiam mi faris demandon'ĉu kiuj el ni ne ricevas la gazeton? preskaŭ ĉiuj jesis!
ĝojiga afero ankaŭ estis salutmesadho de mia amiko s-ro ambrose polle kiu ne volis silenti sen ion diri kvankam ne trovis ŝancon partoprenu en nia kunveno deziris al ni bona kunsidon kun postivan rezulton por la venontan generacion.

Konkludo;la kunsido konsilis sugestante ke la grupetoj kaj unuopuloj povas aliĝu al kluboj/grupoj kun fortaj movado kiuj troviĝas proksime de ili por ke la membrkotizoj ne superŝarĝu ilin ĉar ni konas nin pri nia vivkondiĉo-situacio!

Cetere'ofte venis al mi demandon' ĉu mramba simba partoprenas en via agado? mi respondis Ne! tamen tiu demando ne ĉesis kaj iom peziĝis al mi pro ĝia ofteco! do mi fine pensis ke tiu demando eble mi ankoraŭ ne donis la ĝustan bezonatan respondon kaj mi serioze povas respondi ĝin.do jen la lasta respondo de mi; mia agado por unuiĝo de esperantistoj ĉe viktoria laga zona regionoj ne estas io propraĵo,sed estas la ĉies esperantisto,kiu akceptas kaj pretas labori por ĝi mi ja estas la iniciantito de la projekto,sed ne estas posedanto de ĝi
entuziasme deziras atingi sukceson de laboro vidante ke ĉiu esperantisto en la regionoj surloke kune kunlaboras por ĝi sen preterpasi iu izolita esperantisto.pro tio de komence miaj mesaĝoj laŭ ĉi temo ĉiam estas adresitaj al ĉiu konato de mi inkluzive al adreso de mia amiko mramba,sed de li ne venis tuja reagon kaj mi ne traktis lin ke rezistas kun nia ideo,tamen simple kredis ke tio povas okazu pro tempmanko!
feliĉe nun li reagas al miaj alvokoj kaj nia korespondado bone glatiĝis!
En ĉi pasinta kunsido li ne partoprenis pro manktempo,ĉar en la sama dato ankaŭ havis alian kunsidon [distrikta konsilantaro],ĉar li estas politikisto.
Mulele  MBASSA


7- TOGOLANDO
""""""""""""
(1) -Unuiĝo Togolanda por Esperanto (UTE)
-------------------------------------------
A/ Morala raporto
UTILIGADO DE LA LINGVO
Kunveno de la estraro
La estraro kunvenis en marto, aprilo, junio, julio, septembro kaj oktobro, ĉiujn ses fojojn en la hejmo de la prezidanto. Al tiuj estrarkunvenoj aldoniĝis tri de la komitato kun i.a la ĉeesto de la estraro en la lernejo Instituto Zamenhof maje, novembre kaj decembre.

Retejo kaj dissendlisto de UTE
La retejo www.unuiĝotogolandaporesperanto.jimdo.com estas regule flegita kaj informoj ĝisdatigitaj sur ĝi kun aldono de novaj rubrikoj,laŭ propono de la estraro, dum la komunik-listo : <togolandaj-esperantistoj@yahoogroupes.fr> nutriĝis per aliĝo de kelknovaj esperantistoj.La statuto kaj regularo de UTE en la franca kaj en Esperanto estis tajpitaj kaj enretigitaj. Ili nun estas disponeblaj en formo de bitdokumentoj.

Organo Alvoko
Post du jara paŭzo, la oficiala organo de UTE, nome ALVOKO eldoniĝis kun la numero 45 kies kopioj distribuiĝis al aliĝintaj kluboj kaj membroj de UTE. La periodaĵon redaktis s-roj Doumegnon Koffi kaj Adjé Adjévi.

UTE-membroj ĉe UEA.
Kiel okazis en la antaŭaj jaroj, la Fondaĵo Canuto renovigis la UEA-membrecon de 31 togolandanojn.

Oficialigo de UTE
Finfine la landa asocio estis registrita kaj ekde la 29-a de januaro 2014 ĝi ricevis formalan agnoskon fare de enlandaj instancoj kiel asocio agante por disvastigado de Esperanto en Togolando. UTE fakte registriĝis sub la numero: N° 0136/MATDCL-SG-DLPAP-DOCA.

Klubaj vivoj
Kelkaj lokaj kluboj kiel Esperanto-Kluboj “KEK“, “Zamenhof “ estis vizititaj kaj ricevis subtenan monon de la estraro. Same, la junulara sekcio JOTE ne estis forgesita.

Rilatoj kun FTAKUO kaj nacia komisiono por UNESCO.
Okazis flego de la rilatoj kun la togolanda nacia komisiono por UNESCO per vizitoj al s-ro Akouété Ayao Kougblenou kaj kun FTACU, kies prezidanto estas s-ro Afantĉao-Biakou Yao.

La revigligo de la membroj
Prizorgado, kreskigo kaj konsciigo de la asocia membraro ĉiam estis en la fokuso de la estraro. ĝi regule sendis informojn al poŝtelefonoj de membroj kaj potencialaj membroj kun celo estigi ilian proksimigon al agadoj de UTE kaj UEA.

Poŝtaĵoj
Riveco de biblioteka subvencio Baĉriĉ de UEA. Tio ebligis ricevon de librojn de CO. Siaflanke Esperanto-France ankaŭ sendis pakaĵon da lernolibroj, poŝkalendaroj kaj kelkaj esperantaĵoj al UTE.Simile la estraro ricevis donace plurajn franclingvajn kaj esperantlingvajn verkojn de Fondumo PADME pri filozofo kaj pedagogo Omraam Mikhaël Aïvanhov. Multajn el tiuj ricevitaj materialoj la estraro siavice distribuis ĉu kiel donaco al kelkaj kluboj, ĉu kiel premio por kuraĝigi homojn dum diversaj renkontiĝoj.

TOGOLANDA ESPERANTO-KONGRESO

Togolanda Esperanto-Kongreso) tri fojojn sinsekvajn en Instituto Zamenhof
TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso) tri fojojn sinsekvajn en Instituto Zamenhof. Unuiĝo Togolanda
por Esperanto (UTE) estas la nacia asocio de Esperanto en Togolando. Dum la 20-a TEK elektiĝis nova estraro. Nun finiĝas la mandato de tiu ĉi estraro. La komitatkunsido de la 8-a de novembro 2014 montris, ke la asocio bezonas apartan flegon. Tial decidiĝis eksterordinara kunsido, kiu devis okazi la 6-an de decembro 2014. Tiam aperis nur unu estrarano de la asocio, kaj entute naŭ homoj partoprenis la kunsidon. Decidiĝis okazigi la kongreson en Instituto Zamenhof (IZo) por la tria fojo. La komitato de UTE ŝatus per tiu ĉi sobra kongreso reordigi la gvidsistemon de la asocio. La 19-an komenciĝis la kongreso, kiu finiĝis la 20-an de decembro 2014.La gelernantoj de IZo profitis la okazon por memori la naskiĝon de Zamenhof, tiel festante sian zamenhoftagon. Ili tiel lanĉis la 22-an TEK per prelego pri la vivo de Zamenhof, spektado de filmo en Esperanto kaj prezentado de diversaj ludoj kaj skeĉoj en Esperanto. Tio estis la kultura parto de la kongreso.

Por la relanĉo de UTE
Sabaton la 20an de decembro 2014 okazis ĝenerala asembleo dum la simbola
22a TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso). Kiuj  ion kontentigan scias pri la
Esperanto-movado, tiu ne dubas aserti, ke la togolanda movado bezonas
relanĉon. Necesas rapidaj agoj por solvi problemojn. ĉar la novaj organoj
jam nun en tiu ĉi fino de 2014 komencu la laborojn, ni vidu la diversajn
organojn kaj poste proponu ion pri la transpreno de la laboroj fare de la
novaj organoj.


I- La komitato de UTE
   ===================
ĝi konsistas el membroj de la gvidantaro de la komitato, estraranoj de UTE
kaj de tiuj de JOTE (Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj) kaj el
ceteraj komitatanoj.


Gvidantaro de la komitato
-------------------------
1- AGBOLO Apelete (estro)
2- ADOKOU Folly (Vicestro)
3- DOUMEGNON Koffi (Protokolanto)


Estraro de UTE
--------------
4- ATTAGLO Kokou Evieyneame (Prezidanto) 5- HUKPORTIE Mawuena
(Vicprezidanto)
6- AGBEHOU Ayawovi (ĝenerala Sekretario) 7- SASSOU Ewoe (Respondeculo pri
financoj) 8- AKPAYEDO Kodjo (Vicsekretario)


Estraro de JOTE
---------------
9- KEDEGADZI Ezeĉiel (Prezidanto)
10- KOUEVI Ekoué (Vicprezdanto)
11- KOUFIONOU Koffitĉe (ĝenerala Sekretario) 12- ALATE Kossi Adzewoda
(Respondeculo pri financoj) 13- DJONKO Kodjo (Vicsekretatio


Ceteraj membroj de la komitato
------------------------------
14- ADJE Adjevi
15- ATTIOGBE-AGBEMADON B. Mensah
16- SAGBADJELOU Kokou
17- GBEGLO Koffi
18- GBEGLO Dzifa
19- ATĉOU-DETTE Koami
20- AFANTĉAO-BIAKOU Yao


II- Komisionoj/Komisiitoj
   =====================
El siaj membroj la komitato elektis iujn por zorgi pri apartaj taskoj.


Komisionoj
----------
- Komisiono pri posedaĵoj de UTE :
La membroj estas GBEGLO Dzifa kaj ATĉOU-DETTE Koami.
- Komisiono pri financa kontrolo
La membroj estas DOUMEGNON Koffi kaj AGBOLO Didier
- Komisiono pri redaktato de la asocia periodaĵo.
Pri la redaktado zorgas ADJE Adjevi kaj DOUMEGNON Koffi.
Pri la provlegado zorgas GBEGLO Koffi
- Komisiono pri retaj aferoj
La membroj estas AGBOLO Apelete,DOUMEGNON Koffi kaj GBEGLO Koffi.
Pri la enretigo de dokumentoj en la paĝaron de UTE zorgos ADJE Adjevi


Komisiito pri serĉado de mecenatoj/mondonantoj al UTE
------------------------------------------------------
GBEGLO Koffi zorgas pri tiu ĉi laboro.



III- Transpreno de laboroj
---------------------------
Tiu ĉi kampo koncernas la ekzekutivon de UTE. ĝi estas la estraro de la
asocio. La nova kaj malnova estraroj devas frue renkontiĝi por la
transpreno de la laboroj.
La malnova estraro devus jam pretigi la raporton pri la agado en 2014 kaj
ankaŭ programon/buĝeton pri la agado en 2015. Dum la komitatkunsido de la
6-a de de decemmbro 2014 estis interkonsento, ke la malnova estraro pretigu tion. Tiuj
dokumentoj estu rapide pretigitaj, ĉar ili gravas por la subvenciricevo de
UTE ĉe Afrika Fondaĵo (UEA).
Plia afero koncernas la UTE-domon kaj la poŝtkeston. La nova estraro devas
rapide zorgi pri tio.
La antaŭa estraro ne povis ion kontentigan fari tiukampe. Do la nova estraro
tuj agu, ke la relanĉo de UTE ne prokrastiĝu.
La malnova estraro transdonu al la nova la pasvorton de la retadreso de UTE.


Estas klare, ke tiuj aferoj bezonas rapidan traktadon por helpi la ekpaŝon
de la novaj organoj.


IV- Kunvendatoj de la komitato
   ============================
La unua kunveno okazos la 14an de februaro 2015, la dua je la 11a de julio
2015 kaj la tria je  7a de novembro 2015. Ekster tiuj ĉi datoj povos okazi
apartaj kunsidoj por trakti aferojn gravajn por la relanĉo de la movado.


V- Kotizoj en la jaro
   ==================
Membroj de kluboj
-----------------
Ili aliĝas tra la klubo. La aliĝkotizo estas 200 F kaj la membrokotizo, 1
000 F.


Individuaj membroj
------------------
La aliĝkotizo estas 1 000 F, dum la membro-kotizo 2 000 F.


Kotizo por la 23a TEK (Togolanda Esperanta-Kongreso)
----------------------------------------------------
ĝis la La 31a de oktobro 2015, la aliĝkotizo estas 1500 F.ĝi estas 1750 F
en novembro 2015 kaj 2000 F en decembro. Ju pli frue oni aliĝas, des pli
malaltan kotizon oni pagas.



VI- Membraro
   ==========
Kiom da membroj havas UTE ? Kiuj ili estas kaj en kiuj kategorioj ? La nova
estraro de UTE rapide laboru tiuterene, ke UTE sciu je kiuj homoj kalkulu
por antaŭeniri.


ĝis nun la supraj vortoj restas nur vortoj, se la gvidorganoj kontentiĝas
nur de siaj postenoj. Ili devas tuj agi, jam nun en 2014 almenaŭ por la
transpreno de la laboroj el la manoj de la malnovaj gvidantoj. La solvado de
la problemo pri poŝtkesto kaj sidejo de UTE tre gravas. Alia gravaĵo estas
la starigo de agadraporto pri la jaro 2014 kaj pretigo de agadplano por
2015. S-ro ATTAGLO, la nuna prezidanto de UTE estas petata akceli la aferon
ke la transpreno de la laboroj okazu frue.


Esperindas,  ke la novaj gvidantoj eklaboru tiel tre frue, kiel necesas.
ĉion bonan kaj agrablajn festotagojn jarfinajn.

INSTRUADO

Rilatoj kun TIETo
Kunlaboro inter UTE kaj TIETo por okazigo de “dumsomeraj“ kursoj por progresantoj kaj komencantoj ankoraŭfoje ripetiĝis. Ambaŭ establoj interkonsente varbis la gekursanojn, la instruistojn kaj aranĝis por ili, de la 4-a de aŭgusto ĝis la 5-a de septembro en la lernejo Instituto Zamenhof, ambaŭnivelajn kursprogramojn, kiuj disvolviĝis alterne inter matenoj kaj vesperoj. Entute estis 8 gekursanoj ĉe A-nivelo, dum ĉe B-nivelo oni registris 7 gelernantojn dum la unuaj kurssemajnoj. Tiuj nombroj konsidere malkreskis, ĉefe je B-grado laŭ mezure kiel forpasis la tagoj. La fina ekzameno por A-gradanoj tamen montris 4 sukcesintojn.


B/ FINANCA RAPORTO
 

I-ENSPEZOJ( La sumoj estas en frankoj CFA)
Lasta saldo de 2013 --------------------- 1640
Subvencio de UEA ------------------  262 383
Donaco de S-ro ATTIOGBE-AGBEMADON Mensah ------ 14000
Donaco anonima --------------------- 17
Sume : ----------------  278040
II-ELSPEZOJ
Estraraj kunsidoj(6000h2)   ------------- 12000
Lupago sesmonata por E-domo(8000h6)   --------  48000
Registriĝo de UTE (veturadoj, fotokopioj, anoncoj, poŝtmarkoj) ---- 24300
Esplorvojaĝo al Kpalimé(pri IJK/ILEI-konferenco)-----------  7000
Telefonado( al Agbéhou, Agbolo, Didier, Doumégnon, Adjévi) ------- 1200
Subvencio al E-kluboj(KEK, Zamenhof)  -------  20000
Veturadoj al KEK, A. Agbémadon)  ---------  3100
Skanigo de financa raporto ---------600
Al kongresa Kaso --------------------- 4000
Sume: ---------------------120200
III-SALDO: 278040 f – 112200 f = 161840
Dua financa raporto de UTE en la jaro 2014
I-ENSPEZOJ
Lasta saldo de la 10/05/2014 --------   157 840
Membrokotizoj (2000h5) + (1000h7) ---------------17000
Aliĝkotizoj : (200h4) + 1000h1) ------------------1800
Kongresaj kotizoj(22-a TEK) --------------------1500
          Sume ---------178140


II-ELSPEZOJ
Komitatkunsidoj(je 10/05/2014) -----------------20500
Estraraj kunsidoj(7000+6000+5500+6500) ---------------25000
Telefonado(al Doumégnon, Koffitĉè,
mesaĝoj al estraranoj por organizi komitatkunsidon -----2000
Printo de retmesaĝoj kaj fotokopioj(500h2)-------------------1000
Veturado al nacia UNESCO-sidejo 2foje
kaj de Akpayédo,Agbéhou al Adjévi (2000+1000+1000)---4000
Aĉeto de kovertoj(450+500)  --------------850
Provizo/ĝisdatigo de informoj en UTE-retmesaĝoj------1000
TEK : esplorvojaĝoj al Aného(2-foje) kaj al Vogan(3000h2)+8600 ---------14600
Tajpado de statutoj de UTE(E-a kaj franclingva versioj -----------5000
Kopiigo de afiŝoj pri E-tago 2014----------1000
Anonco ĉe la radio-stacio Nana FM(pri la E-o tago) -------------6000
Veturo al Nana FM ------------------2000
Instruado: kompensmono de instruantoj pro feriaj E-kursoj --------20000
Fotokopio de dokumentoj pro la E-kursoj --------------2000
           Sume -------104950

III-SALDO: 178140 f – 104950 f = 73190 f

Tria financa raporto de UTE en la jaro 2014

I-ENSPEZOJ
Lasta saldo --------------------------73190
Aliĝkotizo de AFANTĉAO-BIAKU Yao ---------1000
Membrokotizo de AFATĉAO-BIAKU Yao -------------2000
Membrokotizo de GBEGLO Koffi --------------2000
Donaco de AFATĉAO-BIAKU Yao ----------1000
Kongreskotizo de GBEGLO Koffi --------------1000
Sume ---------------------------80190
II-ELSPEZOJ
Komitatkunsido(08/11/2014)---------------------17500
Komitatkunsido(06/12/2014) -------------------10000
Veturo al s-ro EDOH --------------------500
Retiro de Adjévi el sia kongreskotizo ----------------500
Preparlaboroj de ALVOKO 45 (1500+2400-------------------3900
Lupago sesmonata por E-domo (8000h6) -------------48000
22-aTEK : fotokopio de prelegteksto de s-ro Adjévi ----------750
Tajpo kaj kopio de la financa raporto 2014 --------600
Sume ---------------------------81750

          III-SALDO: 80190 f – 81750 f = -1560 f

RESUMO DE  LA FINANCA RAPORTO DE UTE EN LA JARO
I-ENSPEZOJ
Lasta saldo(jaro 2013) ------------------1640
Donacoj(14000+17+1000)------------------15017
Subvencio de UEA -----------------262383
Aliĝkotizoj(200h2) + (1000h2)---------------2800
Membrokotizoj(2000h7) + (1000h7) ---------------21000
22-a Kongreskotizoj(1000h2)------------- 71500
        Sume ---------374340


II-ELSPEZOJ
Estraraj kunsidoj (12000+25000) -------------37000
Komitatkunsidoj(20500+17500+10000) -------48000
Lupago dekdumonata por E-domo (8000h12) ----------96000
Registriĝo de UTE ----------------24300
Veturadoj(3100+4000+500) ----------7600
Subvencioj al kluboj --------------20000
Telefonadoj (1200+2000) --------------3200
Esplorvojaĝo al Kpalimé ------------7000
Skanigo de financa raporto -------------600
Printo de retmesaĝoj kaj fotokopioj(500h2)-----------1000
Aĉeto de kovertoj(450+500)-----------850
Provizo/ĝisdatigo de informoj en UTE-retmesaĝoj-------1000
Tajpado de UTE-statutoj --------------5000
E-tago --------------------9000
Organizado de E-kursoj ---------22000
Preparlaboroj de ALVOKO 45 ------------3900
22-a TEK ----------   88 850
Tajpo kaj kopio de la financa raporto 2014----------- 600

Sume -------- 375 900

III-SALDO :374 340  – 375900 = -1560

 

PROGRAMBUĝTEO DE UTE 2015

i-    PROGRAMO
•    UTILIGADO
La estraro de UTE en tiu ĉi unua jaro de sia mandato, regule kunsidos entute dek fojojn por pritrakti la demandojn pri la bona evoluo de la landa asocio. Gi okupiĝos pri la klubaj vivoj reviviglante ilin, klopodos venigi kaj aktivigi la malnovajn esperantistojn, al la agadoj de la asocio. ĝiestos en konstatntarilatokun UEA, AO, ACE kajaliajdiversaj E*organizaĵoj.
ĝi interalie okupiĝos pri sidejo de UTE kaj ties poŝtkesto.

•    INSTRUADO
KunlaborekunTIETo,la instrufako de la landa Asocio, la estraro partoprenos al kursgvidoj kaj ekzamenoj diversaj organizotaj de tiu ĉi instituto.

•    INFORMADO
La estraro por bone sukcesi la informan agadon, ĝi unue planas okazigi, unutagan aŭ dutagan seminarion kun la junulara sekcio. Dume, la estraro instruos al ili diversajn teknikojn pri informado kaj poste kunlabore kun ili  organizos prelegojn kaj konferencojn por konigi Esperanton tra Togolando kaj interesigi homojn pri ĝi.



ii-    BUĝETO
A/ ENSPEZOJ :
RUBRIKOJ    SUMO
MEMBROKOTIZOJ    30000
ALIĝKOTIZOJ    5000
DIVERSAJ   DONACOJ     50000
SUBEVNCIOJ   DE  UEA    500 000
KONGRESA  KOTIZO     150 000
CETERAĵOJ    20 000
SUME    755 000

B/ ELSPEZOJ
Rubrikoj    Sumo (hOF)
UTILIGADO
-    Estrarkunsidoj (10 h 8.000)------- 80 000
-    Komitatkunsidoj (20.000 h 3)------ 60 000
-    Poŝtkesto         ---------------- 125 000
-    Sidejo     -----------------------   96 000
-    Korespondado    ------------------ 30 000
-    23-a Togolanda Kongreso ----------  200 000
INSTRUADO
-Organizado de E-kursoj kaj seminarioj kunlabore kun TIETo, la instrufako :50 000
INFORMADO
-Formado de JOTE-anoj : 25 000
-Buĝeto de JOTE prisiaagado : 90 000
   
ĝENERALA SUMO ----------756000

           
(2)- TIETo (TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando)
-------------------------------------------------------           

Laboro de TIETo en 2014
=======================
La ĉefa laboro de TIETo koncernis la gvidadon de Instituto Zamenhof (IZo).
Plie, ĝi povis ankaŭ efektivigi instruplanojn kunlabore kun la landa asocio
UTE de Togolando. En tri rubrikoj prezentiĝos la laboroj.


i- Instruado de Esperanto
--------------------------
Okazis kursoj surlokaj :
- Kursoj al la gelernantoj de IZo dum la tuta lerneja periodo
- Kurso al la publiko kun partopreno de geinstruistoj de IZo
La landa socio UTE kunlaboris en la organizado de tiu ĉi kurso, ĉar TIETo
estas la eduka fako de tiu ĉi asocio.
La kurso okazis en Instituto Zamenhof en julio-aŭgusto 2014.


Aparta kurso komenciĝis en novembro. Temas pri la projekto IZo Plus, per
kiu TIETo helpas eksgelernantojn de IZo pli bone kompreni lernejajn
lecionojn liceajn kaj ankaŭ plulerni Esperanton.  Deko da liceanoj ĝin
sekvas. ĝi pluiros en la jaro 2015. Fine de la jaro TIETo ĉesis esti
ILEI-sekcio en Togolando, sed pluestas la instrufako de la landa asocio UTE.



ii- Utiligado de Esperanto
--------------------------
TIETo helpas en la organizado de la 22a TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso),
kiu okazis sine de Instituto Zamenhof.
Laborante por IZo, ĝi montris diversajn filmojn pri Esperanto, kaj
organizigis kulturan semajnon en IZO en februaro 2014.
La celebrado de la festo pri dekjariĝo de Instituto Zamenhof okazis dank'al
klopodoj de TIETo.
ĝi disponigas sian lernejon al UTE por la komitatkunvenoj, kaj ankaŭ al
ASELT por ties kunvenoj/renkontiĝoj.
La kvar kunvenoj de TIETo-stabo en la jaro ebligis  sekvi la iradon de IZo
kaj interveni ĝustatempe por solvi problemojn. 


iii- Informado
-------------
La ĉefa propagandilo de TIETo estas Instituto Zamenhof (IZo). En la lernejo
okazas konstante informado pri Esperanto. Preskaŭ ĉiuj vizitantoj de IZo
almenaŭ aŭdetas ion pri la internacia lingvo. Skribaĵo surmura en  la
lernejo ĉiutage ĵetas la vorton Esperanto al vizitantoj.
Buntajn infomojn pri IZo TIETo aperigas sur Facebook. 


TIETo en la jaro 2015
=====================


La agado de TIETo en 2015 okazos en tri rubrikoj



Instruado de Esperanto
-----------------------
- Estos kursoj por komencantoj/komencintoj laŭ Zagreba metodo aŭ Metodo 11
dum lerneja tempo al gelernantoj de IZo.Samperiode okazos la kurso kadre de
la projekto IZo plus. Tiu ĉi projekto al eksgelernantoj de IZo nun
lernantaj en  liceoj koncernas subtenkursojn pri lernobjektoj laŭ la
instruprogramo de la togolanda eduksistemo, kaj ankaŭ Esperantajn lecionojn.
- En julio/aŭgusto, kunlalbore kun UTE, TIETo disponigos diversgradajn
kursojn al la publiko.
- Seminario pri rajtoj kaj devoj de estraranoj de diversaj organoj de UTE
okazos. ĝi ebligos al tiuj homoj pli bone kompreni kion ili faru kiel
estraranoj.
- Povos okazi seminario por kurs/klubo-gvidantoj se kluboj funkcias en la
jaro.
- TIETo okazigos ekzamenojn de ACE kaj  kunlaboros kun TIS (ILEI-Sekcio en
Togolando).
Kaj grava punkto estas la funkciigo de Instituto Zamenhof, kiu ĉiam
zorgigas TIETon.


Utiligado de Esperanto
----------------------
En funkciigo de IZo, TIETo organizos kulturan semajnon, dum kiu ankaŭ
Esperanto uziĝos. Skeĉoj kaj teatraĵetoj okazos Esperantte. Ne
forgesindas deklamado de poemoj en Esperanto dum tiu ĉi aranĝo. Tiaj
aferoj okazos ankaŭ dum trimestrofinoj, kiam TIETo organizos festetojn al
gelernantoj kaj geinstruistoj. 
TIETo kunlaboros kun UTE por la organizado de la 23a TEK. ĝia kutima kaj
tre ŝata kvizo okazos.
Tra sia periodaĵo OVo (ONDO da Vero) TIETo proponos diversajn sciindaĵojn
en rubrikoj kiel PODIO de Kredoj, LINGVA Angulo, PAĝO de Verkemuloj, ktp.
Konkursoj pri verkado, oratorado, deklamado de poemoj, kantado okazos tra la
jaro.
La stabo de TIETo kunvenos almenaŭ kvarfoje por sekvi la iradon de la aferoj
de TIETo.
Instigi esperantistojn verki artikolojn por E-periodaĵoj estas grava punkto
en la programo de TIETo.



Informado
---------
TIETo uzos sian ĉefan informilon IZO por sciigi homojn pri la ekzisto kaj
utilo de Esperanto.  Tra kunvenoj de gepatroj de gelernantoj, renkontiĝoj
diversaj okazantaj en IZo, TIETo ne hezitos paroli pri Esperanto.
ĝia informilo OVo informos regule la publikon pri la irado de la aferoj
sine de TIETo kaj ankaŭ pri la funkciado de IZo.
TIETo povos en la jaro starigi sian retpaĝaron kune aŭ disde  tiu de
Instituto Zamenhof.
ĝi klopodos multe pli informi pri IZo per konkursoj al gelernantoj de ĉiuj
lernejoj de la togolanda ĉefurbo  aŭ organizi demonstraciojn. Ankaŭ
organizo de malferma tago pri IZo, do pri Esperanto povos okazi.
TIETo klopodas funkcii preskaŭ sen ekstera helpo. ĝi jam donas la ekzemplon
de sendependeco, kiun proponas ACE al afrikaj esperantistoj. Tiu ĉi
sendependeco tute ne ekskludas kunlaboradon kun aliaj
E-organizaĵoj.Interhelpo ĉiam necesas, kaj TIETo ne hezitos kunlabori.
Same aliaj organizaĵoj ne hezitu rilati kun ĝi per la retadreso
<esp.togo@cafe.tg>
 
*************************************
PERESPERANTAJ PROJEKTOJ EN AFRIKO
*************************************

1- Afrikaj Projektoj de AVE (Asocio de Verduloj Esperantistaj)
===============================================================

Asocio de Verduloj Esperantistaj - AVE subtenas evoluo-agadon de afrikaj esperantistoj
AVE estas tutmonde organizita grupo da esperantistoj kiuj aktivas al la Verda Movado kaj al Verdaj Partioj – temas pri ekologio, daŭrigebla kaj sociala ekonomio, sen-armila konfliktsolvado, Homaj kaj Bestaj Rajtoj. Kiel eta organizaĵo ni organizas financan subtenon – parte ankaŭ de ne-esperantistoj - kaj kelkfoje subtenas per konsiloj evoluo-projektojn ĉefe en:

D.R. Kongo: PIEADC kaj SBV
PIEADC: temas unue pri agrikultura evoluiĝo en Kalima, provinco Maniema, orienta D.R. Kongo.
 organizita de Etienne KATĉELEWA KANDOLO
Kalima_fiŝ_project - ripari fiŝ-lagojn kaj instrui la homojn, detala projekto (ankoraŭ en la angla)

Due, PIEADC organizas grandan trinkakvo-projekton en sia urbo Kalima. La unua parto estis realigita 2013, la dua fine de 2014. La financadon organizis AVE,  ni ankaŭ subtenis la aĉeton de kelkaj agrikulturaj laboriloj.
Retejo de PIEADC: kamparanasolidareco.weebly.com/

SBV: Societo de Bona Volo en Goma, D.R.Kongo, ĉefe organizas subtenon al orfoj viziti la lernejon, de Alphonse WASEKA KAMANGO
Retejo de SBV: solidarecobonavolo.weebly.com/bonvenon.html

Tanzanio: Mazingira Salama & Ketare
Kune kun pluraj aliaj esperantistoj ekde 2006 ni subtenas kelkajn projektojn en pluraj vilaĝoj kie  Mramba Simba NYAMKINDA estas komuna urbestro (lernejokostoj por orfoj, konstrui duan mez-lernejon, putoj por trinkakvo, re-arbarigo, agrikultura evoluo, ktp.) 
Retejo de AVE: Verduloj.org, tie vi trovos nian agadon kaj raportojn pri Afriko.

Manfred Westermayer

2- Instituto Zamenhof
====================
Nova Instituto aperis en Esperantujo: lernejo mezgrada kaj elementgrada en
Togolando. ĝi estas konstruita en 2003-2004 kaj ekde septembro 2004 ĝin
vizitadas pli ol 200 lernantoj. Ili lernas la normalan instruprogramon de
Togolando kaj krome Esperanton. Kompreneble ili poste volos uzi la lingvon
en internaciaj kontaktoj, do la tutmonda esperantistaro povas baldaŭ
bonvenigi multajn novajn togolandajn esperantistojn kiuj serĉos kontaktojn
tutmonde.
Certe iuj demandos: kiel la togolandaj esperantistoj sukcesis atingi tiun
sukceson? De kie ili prenis la monon?
La respondon povas doni Hans Bakker kiu laŭ peto de Gbeglo Koffi komencis
kolekti monon ĉe nederlandaj ne-esperantistoj por tiu ĉi projekto.
Lernejoj, fondaĵoj, entreprenoj kontribuis por "Lernejo en Togolando" eĉ
ne sciante ke temas pri iniciato de esperantistoj.
La esperantistaro, kiu kutimas ricevi alvokojn por finance subteni dekojn da
fondaĵoj, ĉi-foje ne estis ĝenata pro tiu ĉi kampanjo.  Tamen iuj
kontribuis memvole - ĉu unuopuloj, ĉu asocioj. Meritas honoran mencion la
nederlanda Esperanto-Asocio, kiu estis en la jaro 2000 la unua "sponsoro"
kaj tiel metis la fundamenton de la kampanjo. Pli nuntempe: honoran mencion
meritas la grupo Sunkompanio en Francujo, kiu eĉ fondis francan helpasocion
"Une école aŭ Togo".
La nova lernejo estas mastrumata de Asocio Tietti (mallonge: TIETo),
togolanda asocio de instruistoj kunlaboranta kun landa asocio UTE. La kerna
aktivulo tie estas Gbeglo Koffi, kiu nun krom sia profesia laboro kiel
mezgrada instruisto pri matematiko, dum siaj "liberaj horoj" ankaŭ gvidas
la Afrikan Oficejon de UEA, la novan lernejon "Instituto Zamenhof" kaj
plenumas mil aliajn taskojn.
Kuraĝon ni ĉiuj deziras al niaj togolandaj amikoj.

Hans Bakker, 2004


3- Klopodoj de la grupo de Roland Sĉlinder
===========================================
S-ro Roland ŝlinder havas planojn por Afriko. Tio vidiĝas en mesaĝoj liaj. Jen du el ili:

 Mesaĝo de la 29.01.2015
-------------------------

Mi komprenas, ke ILEI sin reduktas al instruado. Supozeble en la senco de pura, abstrakta klerigado (lingvoj, matematiko, arto) sen praktika apliko. Eble surbaze de tradiciaj eŭropaj modeloj. Intertempe ili iomete alkutimiĝis al komputiloj.....

Nia universitato ankaŭ "instruas"sed kun konkreta celo. Ni informas pri aktualaj scioj kaj spertoj, kiuj povas plibonigi la vivon. Temas pri la plej bazaj bezonoj: nutraĵo, akvo, energio. Kvankam ne sur  la nivelo de primitiva kamparano.

Unu el nia projekto okazas en ĝana proksime al la togolanda landlimo.
Temas pri instruado de elektrikistoj por instali sunpanelojn. Sekvos pliaj "brikoj" pri aliaj energifontoj, biogaso, lignokarbo ktp.

Mi ĝojus, se inter Esperantistoj en Afriko videblus intereso pri ĉi tiuj temoj. Oni atentigis min pri la projekto "Mazingira" (smbmramba@yahoo.com), kiu neniam aperas en la komunikado de la "aliaj" afrikanoj. La menciita persono partoprenis kurson pri biogaso kaj planas konstrui tion en sia projekto.

Mi ricevis ankaŭ informon pri maŝino, kiu transformas rizoŝelojn al energio kaj biokarbo. Estas tre interesa tekniko, tamen facile aplikebla.



Mesaĝo de 18.02.2015
---------------------
Hieraŭ  estis konferenco en nia universitato. Nia vicprezidanto Prof. Miĉael Hartmann vizitos Kamerunon de la 15-a ĝis 21-a de marto. Ni havas projekton por instruado pri sunenergio per nia partnero

http://www.gsacameroon.com/

Mi mencias ĝin, ĉar similaj projektoj povas okazi ĉie, kie ekzistas la infrastrukturo de lernejo. Se oni volas.

Ankaŭ nia projekto kun Ganao bone progresas. Ni havas kontakton al mez-lernejo, kiu ofertas kurson por homoj kun spertoj kun elektriko. Ni faris liston de materialo, kiu en afriko ne estas facile havebla kaj planas la transporton. Estas elementoj por instrui pri sunenergio (paneloj, elektroniko, kabloj, ilaro, ktp.) kiu restos surloke por konstantaj kursoj.


Kiel mi rakontis en mia lasta letero, ni havas kontakton al aliaj projektoj en Kameruno, nome la realigon de metia lernejo por ĉiuj energioj. Prof. Hartmann rakontis, ke li konatigis al universitato en Bafoussam, kiu instruas pri renovigeblaj energioj, sed tute teorie.

La ligo al la praktiko, al la reala vivo, estas speciala trajto de nia universitäto, kaj estas bezono tutmonde.

Mi komprenas, ke ILEI estas organizo, kiu precipe okupiĝas pri teoriumado aŭ abstrakta instruado (lingvoj, filozofio), malpli pri praktikaj aferoj: akvo, energio, agrikulturo.


La plej unua paŝo estus, se iu Esperanto-lernejo bone videble instalus sunpanelon (kun la kutima aldona propagando en la lokaj, naciaj kaj internaciaj komunikiloj). Oni povas pli facile kolekti monon por konkreta, palpebla projekto ol por abstrakta celo. La avantaĝo estus, ke per sunpanelo kaj baterio eblas instrui post la malapero de la suno.


Por plani ion, necesas konkretaj informoj pri la loka situacio de Esperanto-lernejoj.


Kompreneble aliaj temoj, kiel akvo, purigo kaj reŭzo de uzita akvo, modernaj necesejoj, bioenergio por la kuirejo, ktp. eblas konforme al la lokaj kondiĉoj. La ekzisto de ĉi tiuj elementoj pova altiri eksteran publikon por kursoj aŭ simple por vizitoj.


Alia ebleco estus biblioteko de literaturo pri ĉi tiuj temoj. Precipe kun kopiilo/printilo por ke la vizitantoj povus kunporti. Se iu deziras scii ion pri energio, li kutimas viziti la Esperanto-bibliotekon. ĉu vi komprenas?


Roland


--
Dipl.-ĉem. Roland Sĉnell
SRH Hoĉsĉule Berlin
Biomasse - Bioenergie - Biogas


www.srh-hoĉsĉule-berlin.de


Besuĉs- und Postadresse:


SRH HOĉSĉULE BERLIN
Ernst-Reŭter-Platz 10
10587 Berlin


Tel.: +49 (0) 30 922 535 46
Fah: +49 (0) 30 922 535 55



 
*****************
ALVOKO de ACE
*****************
Estimataj geamikoj,

En decembro 2014 mi turniĝis al vi, ke ni starigu amikaron de Hans por daŭrigi ties laborojn. La strukturo ACE en Togolando, fondita en 2006 kun kontribuo de Hans jam transprenis multajn laborojn. ĝi faradis la laborojn kun Hans ĝis la forpaso de nia kara amiko la 21-an de januaro 2015.
Certe iuj demandos sin, kion konkrete ili faros en tiu ĉi amikaro ? Jen nun proponiĝas io, el kio ĉiu povas elpreni kion li povas fari. La tekstoj de UEA kaj de Ans (edzino, nun vidvino de Hans) prezentas substance la laborojn de Hans. Kion konkrete ACE (Afrika Centro Esperantista) proponas pri la funkciado de tiu ĉi amikaro? Tra sekvaj linioj aperos taskoj, kaj ankaŭ la ricevantoj de tiu ĉi mesaĝo povos ion alian aldoni.

ACE rilatas kun afrikaj esperantistoj. ĝi instruas perkoresponde, subvencietas siapove esperantistojn/klubojn/asociojn afrikajn, klopodas helpi ĉiumaniere ilin. Tion faras ACE laŭ taskoj, kiujn ili transprenis de Hans BAKKER. Jen kelkaj farataj de Hans, kaj kiujn la amikaro povos fari, kaj eĉ aldoni pliajn (notindas, ke membroj de la amikaro aldonis la punktojn 17 kaj 18).

1- Instruado de Esperanto al afrikanoj
2- Rilatigo de afrikaj esperantistoj/grupoj  kun aliaj tra la mondo
3- Disponigo de lernomaterialo
4- Provlegado de artikoloj kaj verkoj de  afrikaj esperantistoj
5- Tajpado de artikoloj  de afrikaj esperantistoj kaj disponigi ilin al redakcioj de    periodaĵoj
6- Tajpado de verkoj de afrikaj esperantistoj kaj trovi por ili eldonistojn
7- Eldonado de verkoj per tajpado kaj kopiado (multobligo) kaj disponigo al libroservoj
8- Korespondigo de afrikaj esperantistoj kun aliaj tra la mondo kaj sekvi la iradon de     la korespondado.
9- Subteno al afrikano en kazo de bezono : tio povas esti helpo financa aŭ simple morala
10- Serĉado de mondonantoj por ACE
11- Mone kontribui en la laboroj de ACE
12- Serĉado de subtenantoj por Instituto Zamenhof ekster la esperanto-movado
13- Helpoj diversaj al afrikaj esperantistoj en kazo de vojaĝo eksterlanda
14- Konsili/mentori afrikajn esperantistojn.
15. Starigo kaj prizorgado de retpaĝoj de afrikaj esperantistoj
16- publikigado de verkoj de afrikaj esperantistoj.La verkon enpaĝigos ACE, kaj membro de la  amikaro Hans BAKKER publikigu ĝin.
17- Pledi por okazigo de UKo en Afriko
18- Kreskigi la kredindecon de Esperanto ĉe ELAoj (Eksterlande Loĝantaj Afrikanoj) ĉefe intelektuloj, kaj rilatigi ilin kun afrikaj esperantistoj precipe kun ACE
19- ktp


Tio estas ne limigita listo de farindaĵoj. ACE estos la centro de tio. Tamen ano de amikaro de Hans Bakker povos rekte rilati kun afrikaj esperantistoj, sed estus bone, ke ACE estus informita pri tio. Funkcias en ACE administra programo, en kiu estas nomoj de afrikaj esperantistoj kaj ĉio ligita al ĉiu el ili.

Kion nun povas fari vi, tio estas diri al ni kion vi povos fari el la supraj listoj. Eble vi ŝatus fari ion, sed tio ne troviĝas en la listo. Bonvolu diri tion al ACE, kaj ĝi vidos kion fari.  ACE disponigos al afrikaj esperantistoj adresojn de anoj de la amikaro nur kiam la ano mem deziras tion.

UEA-konto por ACE ne ekzistas. Tamen TIETo, kiu zorgas pri Instituto Zamenhof kaj ankaŭ tiu ĉi havas siajn respektivajn uea-kontojn: tiet-u kaj iztg-w. Se iu ŝatus jam nun uzi kontojn, sed ne scias kion fari, tiuj uzu unu el tiuj konto, menciante ke temas pri donaco al ACE. Sube aperas ankaŭ alia vojo por finance subteni ACE-n.

Kun la espero, ke vi helpos nin prizorgi la "ĉevaleton" de Hans BAKKER, ni anticipe dankas vin.

Certe ni sukcesos multon fari.

ĉion bonan !

Por Afrika Centro Esperantista
La administranto
gk


PS
--
La laboroj de ACE koncernas ĉefe Afrikon, tamen ĝi kunlaboras ankaŭ kun aliaj esperantistoj tra la mondo por helpi ilin, kiel ĝi tion faras por afrikaj esperantistoj.


 
****************
SUBTENE AL ACE
****************
Eble iuj  finance helpi al ACE, sed ne scias kiel fari tion. Subaj informoj povas helpi tiujn bonkorulojn.

BankKonto
---------
La konto de ACE troviĝas ĉe la banko INGbank en Nederlando. Por internaciaj pagoj oni uzas t.n. IBAN-numeron: NL50INGB0004401853  
Por pagoj en Nederlando sufiĉas la numero 4401853.
NL = Nederlando
50 = kvin nulo
INGB = mallongigo de ING-Bank
000 = nulo nulo nulo
4401853 = la kerna numero
La nomo de la konto-posedanto estas: Stiĉting Fonds ACE.
La loko estas: Amsterdam.
La adreson oni ne bezonas mencii, sed ĉiukaze ĝi estas: Kastelenstraat 231 1082 EG Amsterdam
Paganto devas mencii t.n. BIC-kodon de la banko: INGBNL2A
Pagoj en eŭropo, kiuj uzas IBANkodon kaj BIC-kodon estas senpagaj.
Kiu preferas uzi sian UEA-konton, tiu povas instrukcii al UEA per la retadresoj:uea@inter.nl.net kaj financoj@co.uea.org (kun kopioj al Gbeglo Koffi <esp.togo@cafe.tg> kaj Alexander HOLEVITĉ <aĝolevitĉ@ĉello.nl> ke UEA elpagu el lia/ŝia konto la sumon al: ING-Bank -konto 4401853 je la nomo de Stiĉting Fonds ACE, Amsterdam kun priskribo "Donaco de ........ (metu viajn nomojn)". Tiaj elpagoj per INGbank estas sen bankokostoj. Eventualajn demandojn respondos  GBEGLO Koffi aŭ Alexander HOLEVITĉ

**************************************
ANKaŭ NI VOLAS LERNI LEGI KAJ SKRIBI
**************************************
Onkloj kaj onklinoj por IZ-gelernantoj !
 
Ni ŝatus legi kaj skribi kiel niaj samaĝuloj eŭropaj.
Ni ŝatus manĝi ne nur por plenigi niajn ventrojn sed precipe por resti
sanaj. Ni ŝatus komuniki kun samaĝuloj alikontinentaj, ke ni konu unu la
alian.
 
Jen tiom da aferoj kiuj estas necesaj por ni, sed estas ne ĉiam facile al
ni havigi ilin.
Kial ? Niaj gepatroj estas malriĉaj, kaj tial ĉi tute ne aŭ ne tute povas
prizorgi nin.
 
Fratoj kaj fratinoj niaj nun plenkreskaj scias nek skribi nek legi. Multe da
aferoj pri la vivo ili tute ne scias, kaj la konsekvencoj falas sur la
gefilojn. Strebi al evitado de tiaj problemoj okupas homojn, kaj jen unu el
tiuj ĉi, Hans BAKKER, povis helpi, ke nun funkcias Instituto Zamenhof en Togolando.

Ni nun lernas legi kaj skribi, sed estas al ni malfacile pagi la
lernokotizojn kaj havigi al ni librojn. Ne ĉiuj ni povas ĉiutage manĝi
en la lernejoj, ĉar niaj gepatroj estas senmonaj. Ni tamen emas lerni. 

Karaj, ĉu vi ne povas helpi nin, pagante nian lernokotizon; 50 eŭroj
sufiĉas por pagi lernokotizon de unu lernanto en la jaro; aŭ subvenciante
nian lernejon, ke ĝi havigu al ni manĝojn kaj librojn ? Nia lernejo
liveros al vi tiucelajn informojn. 

Kiu ŝatus helpi pagi lernokotizon de unu el ni, tiu rilatu kun nia
lernejo: 
INSTITUT ZAMENHOF
p/a DOUMEGNON Koffi
11 BP 48  Lome 11
LOME
TOGO
 
E-poŝto : 139izo2004@gmail.com, i_zamenhof@yahoo.fr, esp.togo@cafe.tg 


Mondonacoj povus iri al  nia uea-konto "iztg-w"
 

**************
ANONCETOJ
**************
1- Esperantujo en Zanzibaro: Feriu kaj lernu Esperanton
=======================================================

Pumzika kwa Babu estas en la malgranda vilaĥo de Miĉamvi Kae, Zanzibaro.

ĉi tiu malgranda bangalo-vilaĥo estas en tropika, paca, senstreĉiga loko kun ĝardeno. ĝi estas ĉirkaŭ 300 metrojn (proksimume 5 minutojn piede) for de la marbordo kun fono de palmoj, kaj en komunaj ejoj estas senpaga kaj sendrata ret-konekto (WiFi).

Gastoj povas ricevi instruadon pri la suahila lingvo aŭ Esperanto kaj lerni suprizan, tradician tablo-ludon.

Oni povas praktiki plurajn agadojn en la loko mem aŭ en la ĉirkaŭaĵoj, inkluzike de fiŝkaptado, plonĥado kaj naĥado kun spirtubo.
Mji Mkongwe, ankaŭ konata kiel Stone Town, alivorte la malnova parto de la urbo Zanzibaro, kaj la Internacia Fluĝaveno de Zanzibaro estas 68 kilometrojn foraj.

Ni parolas la suahilan, la italan, la anglan kaj Esperanton!

Informoj ĉe:  <info@pumzikakwababu.com>

2- Kongrseto en Malagasio
===========================

PROGRAMSKIZO PRI LA NACIA KONGRESETO 2015


MOTIVO KAJ KIALOJ DE  LA KONGRESETO

La lasta nacia kongreso okazis en 2008 kaj Malagasio travivis persistan krizon de tiam ĝis nun.  La loka movado suferas pro tio, ĝi skleroziĝas por ne diri ke ĝi agonias. La sola ĝia postvivo estas la nuna projekto Esperanto Plus, kiu ebligas al  Henriel  instrui la lingvon al  deko da gelernantoj. Plimulto de la membroj de UME kaj de ties junulara sekcio MEJA edz(in)iĝis, transloĝiĝis aŭ tutsimple forlasis la movadon. UME kaj Esperanto Plus devas do varbi novajn membrojn. Tamen, restas tiuj fidelaj esperantistoj,  kiuj  loĝas en la  ĉefurbo  kaj  en aliaj foraj  regionoj. Nepras refunkciigi tiujn kernojn de la movado.  Tial UME decidis okazigi nur etan kongreson kun nombre limigita partoprenantoj. Ni ne volas montriĝi pesimismaj sed se UME  mistrafus okazigi tiun kongreseton  ĉi-jare, la loka  Esperanto-movado formortus.

Daŭro : tri tagoj
Datoj : vendrede 19an-sabate 20an kaj dimanĉe la 21an de junio 2015
Loko : Collège théologique FJKM  Ivato  je 15 km  de Antananarivo
Nombro de ĉeestantoj : maksimume 20
Kongresa kotizo : Ariary 10.000 (€  3,44) pagendaj al Henriel aŭ al Lala ĝis antaŭ la fino de majo 2015.

PRI LA KONGRESO

Esperanto-klubo en regionoj sendu unu reprezentanton
Depende de la financa ebleco de UME, transportkosto estas repagota nur al kongresanoj el malproksimaj regionoj
ĉiu kongresano prizorgas sin mem pri la rizo kaj la vojaĝkosto de la ĉefurbo al la kongresloko ire kaj revene
UME prizorgos la gastigadon kaj la dumkongresajn manĝaĵojn (viandaĵon kaj legomaĵojn, deserton ktp...)  de ĉiuj kongresanoj

CELOJ DE  LA KONGRESETO:

-Diskuti pri la ebleco restartigi kaj revigligi la lokan movadon
-Trejni praktiki la lingvon
-Trejniĝi gvidi lingvokurson (nur por la lingvokapabluloj)
-Kune prepari la venontan nacian kongreson
-Prepari la alvenon de Nomad-kurso (15 vojaĝantoj kaj esperantistoj el Francio) en 2016
-Spertigi al ĉeestantoj la fratecan etoson en Esperanto-kongreso

PROGRAMEROJ:

-Lernado pri kelkaj gramatikaj punktoj
-Konversacia rondo
-Trejnigo de kelkaj gejunuloj, por ke ili estu kapablaj gvidi bazan lingvokurson
-Diskutado pri la instruado/informado/aplikado/organizado rilate Esperanton
-Komuna maten-/tag- kaj vespermanĝo
-Starigado de provizora komitato por prepari la venontan Nacian Kongreson kun ties elementoj (instruado,  Internacia Ekzameno de UEA/ILEI, kunvenoj  de UME,  MEJA kaj aliaj sekcioj, ekskurso,  starigado de LKK...)
-Distribuado de lern- kaj instru-materialoj al la ĉeestantoj

INVITO

Kvankam temas pri interna afero de malagasaj esperantistoj, ni varme akceptas alilandajn samideanojn, kiuj pretas ĉeesti tiun kongreseton  aŭ kiuj volonte helpas nin en la dumkongresa  instruado/trejnigado.  Krome, ni bezonas lernolibrojn, vortarojn (franca-Esperanto-franca), lumdiskojn pri Esperanto



3- Bela revuo enhavriĉa el Malagasio
=====================================

La revuo nomiĝas "Panoramo de La GRANDA INSULO". ĝi celas informi pri la ĉiutaga vivo de simplaj civitanoj en Malagasio kaj aperas antaŭ la 5a de ĉiu monato krom
en julio kaj aŭgusto.

Abonprezo : € 30 jare la 10 numeroj

Eblas mendi de la redaktoro malnovan
numeron

Redaktoro : FIDILALAO F. Henriel
poŝta adreso : lot IAH 32 bis Avaratsena
MG 102 AMBOHIDRAPETO (Madagascar)

ĉiujn mesaĝojn bv sendi al :
<henrielredtv@gmail.com>

Abonperantoj :
- Istvan Ertl (Luksemburgio),
kontakto : <istvan.ertl@gmail.com>
bv ĝiri vian pagon al lia konto
ĉe UEA : ‘’ertl-d’’
- Nicole ĉampion (Francio),
kontakto :<nicĉampion@wanadoo.fr>
- Fidilalao Henriel
Bv ĝiri vian pagonal lia konto Skrill (Moneybookers) uzante <henrielredtv@gmail.com> aŭ al lia UEA-konto: ’’fidi-d’’ kun la mencio « Abono al Panoramo »
bv sciigi ankaŭ al la redaktoro vian ekabonado

=============================================================== 
KIEL  RICEVI  la periodaĵon HACE  ?
 
 - petante tion de AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA <ace2006hb@gmail.com>, <afrikacentro@hotmail.com> 
 - aliĝante al la tiucela dissendolisto <hace@yahoogroups.com>.
 Oni do sendu malplenan mesagnon al: hace-subscribe@yahoogroups.com
 Memvola mondonaco estu sendita al la  UEA-konto "iztg-w" 

 REPRESO
 ĉiu homo rajtas ĉiel ajn uzi la artikolojn de HACE. Sola kondiĉo estas, ke oni indiku la fonton.
 
 
 
==============================================================
============================================================

*************************************************
Numero 73     oktobro - decembro 2014
O N D O   D A    V E R O
Trimonata informilo de TIETTI-Instituto
  de Esperanto en Togolando 
eldonata ekde januaro 1994
Redakcio : Parfo AJTO
p/a TIETo, B.P. 13169
Lome-TOGOLANDO
E-poŝto : esp.togo@cafe.tg
************************************************** 


- Ha ! Ha! Hu! Hu! Hu ha ! Ne, tio ne estas vero. Certe fantomo !
- Tute ne miru, nek ekscitiĝu ! Estas vera vero. Ne estas fantomo ! Jen mi
mem estas antaŭ vi. Rigardu min bone, kuraĝe ! Jes, ne povis okazi kiel vi
volis. Mi pluvivas, kaj pluiras mian vojon. Konsciiĝu, ke la forto, kiu
kreas kaj regas la mondon estas ne vi, nek ĉe vi.


Karaj ge-OV-uloj,
Hmm ! ĉu vi scias kio okazis ? Kiam vi ne jam mortis, ĉiam esperu, ke iam
io ŝanĝiĝos en via vivo. Riĉuloj tre facile fariĝas malriĉaj kaj
inverse. Tiel estas ankaŭ kun malklerulo, kiu nevole faraĝas tute klera;
senpovuloj akiras povon, potenculoj fariĝas malfortaj, ktp. Io tia  okazis
al la viro Kondo. Jen lia rakonto !


<<Nun mi certas, ke ĉiu homo, jam ĉe (eĉ antaŭ) la naskiĝo, havas sian
vivvojon, kiun li sekvas ĝis sia morto. Kio ajn okazas al li/ŝi, tiu ĉi
komprenu, ke tio ja kongruas kun lia/ŝia vivvojo. Proverbo en lingvo
togolanda estas :"Kiam Maŭ (Dio) ne mortigas vin, neniu homo povas tion
fari". Tio estas vero. Mi tute ne esperas nun retrovi min vivanta. Okazis
kvazaŭ mi dormus tri sinsekvajn jarojn antaŭ ol iam vekiĝi. Nur du aferojn
mi memoras : kiam oni ĵetis min tre for en la profundon de la maro, kaj
kiam mi retrovis min inter homoj tute nudaj en loko tute ne de mi  konata.
Vere, Maŭ estas granda.
En nia vilaĝo, oni kondamnis fremdulon je morto simple ĉar li vizitis
lokon malpermesatan al fremduloj. Kiam oni estis mortigonta lin, mi montris
al la homo, kion fari por eskapi. Jen do li povis forfuĝi sekrete kun mia
helpo. Neniu krom kuzo mia scias, ke mi faris tion. Mi tute kredadis, ke li
ne denuncos min. Kiam la aŭtoritatuloj de la vilaĝo kunvokis min, mi tuj
komprenis, ke iu ĉion rakontis. Jes, la fino de mia vivo estis baldaŭa.
Antaŭ la aŭtoritatuloj, mi tute ne volis ion kaŝi. Tiam, ankaŭ mia kuzo
estis tie. Li certigis al mi, ke li nenion malkaŝis, kaj ke oni ne
kondamnos min je morto. Kiam aperis la verdikto, mi vidis iujn
aŭtoritatulojn plori, ankaŭ aliajn homojn. Tiam, mia kuzo rapide ŝanĝis
sidlokon por esti apud la verdiktantoj, nenion dirante. Oni ligis miajn
piedojn kaj brakojn kaj metis min en pirogon. Akompanis min kvin muskulozaj
viregoj, ekzekutistoj. En la pirogo estis ferstangoj kaj granda arbotrunko.
Kaj la pirogo glitis sur la marakvon. Kelkajn minutojn poste, la muskolozuloj
metis min sur la arbotrunkon kaj ĉirkaŭigismin per la ferstangoj.
Per ŝnuregoj oni ligis min kun la lignaĵo kajferaĵoj.
Tempego da irado sur la maro pasis. Estas malfacile rakonti kia kuraĝo tiam
kaptis min. Tute ne timis mi, kaj mi nur scivolis kion ili faros poste. Tiu
scivolado  daŭris ne longe, ĉar jen la homoj prenis min jam ligitan al la
lignaĵo kaj feraĵoj kaj ĵetis en la maron. Punktofino por mia vivo, ĉu
ne ! Hodiaŭ mi scias, ke estis punktokomo, ĉar mi pluestas vivanta, kaj la
vivo pluiras, jes pluiros vere longe, jes vere longe, ĉar se mi ne mortus
en tiu afero, certe mia vojo estas ne tio, kion  aliaj decidis. La sekvon mi
rakontos poste>>.
Tamen jes, ankaŭ Ondo da Vero havas tian sorton, kio montriĝas en la dato
de apero de ĝia numero 72. Jes, ĝi ne mortis;  jen do ĝi pluaperas kaj
tra sekvaj linioj rakontas multon.


TIETo agadis en 2014 kaj pluagados en 2015. Estas vortoj pri tio, kaj ankaŭ
pri malapero de ege grava sed humila homo, dank'al kiu tiu ĉi informilo
naskiĝis kaj nun pluaperas. La homo, tre humana, provlegadis tiun ĉi
periodaĵon, kaj nun, se viaj okuloj karambolas kontraŭ restintaj skorioj,
simple  ke tio estas unu el la multaj konsekvencoj de la morto de tiu ĉi
homo. Kredado je Dio aŭ ne, Esperanto-agadoj, funkciado de Instituto
Zamenhof, ktp. Jen aferoj, kiuj prezentigos al vi buntajn vortojn. Malkvoru
mem !


Pajto


====================
HANS BAKKER
====================


1- Anonco de la familio (fare de la edzino Ans)
===============================================
Homama, Altruisma, Ne flankiĝanta, Sindona tia estis nia kara
Hans Bakker
Kavaliro laŭ la Ordeno de Oranje Nassaŭ 
Honora Membro de UEA
08-11-1937   Amsterdam          21-01-2015


Mia edzo mortis post intima festo de la tago en kiu ni ­ antaŭ 53 jaroj ­
geedziĝis. Hans forpasis post mallonga periodo en kiu specialistoj
malkovris ne-kuraceblajn malsanojn. Niaj gefiloj, Marc kaj ĉaja, kaj mi mem
estis ĉe li ĝis la lasta momento. La mondo perdas homaraniston.


La Esperantomovado adiaŭas membron kiu sin dediĉis dum jardekoj al la
disvastigo de Esperanto. Por la Universala Esperanto-Asocio Hans, kun pluraj
kunlaborantoj, semis la internacian lingvon en Afriko. Ne nur la lingvon li
disvastigis. Precipe la Homaranismo de Zamenhof estis lia gvidlinio. Tie kie
necesis li havigis “fiŝkaptilon” al bezonanto ­ anstataŭ sendi
“konservitajn manĝaĵojn”. En UEA estas starigitaj Fondaĵo Afriko kaj
Kapitalo Afriko. Al ambaŭ Hans kontribuis multe. Celo: en tiu kontinento
Esperanto disvastiĝu, prefere per diplomitaj Esperanto-instruistoj el la
regionoj. Estu do lernomaterialo surloke sed ankaŭ libroj kaj aliaj
Esperantaĵoj. Esperantistoj sin organizu en kluboj kaj landaj asocioj.
Aktivaj esperantistoj havu la okazon membriĝi al UEA ­ se necese kun
financa helpo. (Fondaĵo Canuto.)  Samtempe li estis la motoro por kolekti
financojn, necesajn por starigi lernejon en Togolando.  Jam dum dek jaroj
funkcias en Lome Instituto Zamenhof kie oni edukas laŭ la spirito de Zamenhof,
kie ne nur centoj da lernejanoj sed ankaŭgepatroj sekvas lecionojn, kie oni
krom la devigaj fakoj ankaŭ instruasEsperanton. Hans konatiĝis kun multaj
diversaj kulturoj pro siaj kontaktojkun niaj geamikoj kaj kun konatuloj en la tuta mondo.
Li ĉiam klopodisatenti, kompreni kaj respekti la aliulon. ĉe Edukado.net estas Panteono. En
ĝi vi povas legi iom pli pri la Esperanto-vivo de Hans.
ĝis post la morto Hans estas “utila”. La korpon li lasis por la scienco.


Kompletigo de Liberesko
-----------------------
Ne nur instruado de Esperanto staras apud la devigaj objektoj en Instituto
Zamenhof. Sciendas,ke en la lernejo estas ankaŭ kursoj pri informadiko kaj
kudrado. Alia afero aldoninda estas la spirito en kiu ĉio disvolviĝas ene
de Instituto Zamenhof. Hans memorigas tion per jenaj frazoj :


Spirito de la lernado en Insituto Zamenhof
-----------------------------------------
La rimarkoj, kiujn mi nepre farus al kandidatoj-instruistoj estas:
i. Konsciu ke ni faras ne ordinaran lernejon, sed modelan lernejon.
ii. Necesas krom faka kompetenteco de la instruisto ankaŭ aliaj ecoj:
- instrui en spirito de toleremo kaj frateco
 - instrui en spirito de scivolo pri la mondo, la homo kaj la naturo
- instrui kun ĉiama atento al sano, higieno kaj ordo
- instrui pedagogie: t.e. ne per punado sed per kuraĝigado
- instrui kunlaborante kun la plej maturaj lernantoj
- instrui uzante interreton por tutmondaj kontaktoj, i.a. per Esperanto
- ne nur instrui sed ankaŭ labori por ke la lernejo enspezu ekonomie
- krei kun la lernantoj kaj la kolegoj komunumon por la plu-ekzistado de la
lernejo
- serĉi bonajn rilatojn de gepatroj, por ke tiuj interesiĝu  pri la
lerneja vivo
- kaj helpu ĝin
iii. Oni lernas ne por la diplomo sed por la vivo.


2- Vortoj el KONSCIU 62
========================
Mi aŭdis virinan voĉon, poste viran, kiu subtenas la unuan per "perfekte
ĝuste". Mi ne scias, ĉu tio estas halucino aŭ io alia. La virina voĉo
aŭdigas :<<omaĝojn al homo oni faru prefere antaŭ ĝia morto. Tiam la homo
mem sensumos la aferojn kaj distingos verajn disde hipokritaj. Jam en 2000
mi petis de vi, ke ni danku al Hans BAKKER pro ties laboroj por Afriko. Jes,
jam antaŭ tiam, ni povis montri al la ekstera mondo la laborojn de Hans, kaj
rimarkinte tion, la Reĝino de Nederlando tute ne hezitis ordeni lin. Nia
kajero DANK'AL HANS BAKKER, kiun ni kompilis nur por Hans okaze de  la
20-jariĝo de la afrika agado, estas alia formo de nia vivanta rekono  de
liaj humanaj faraĵoj. La libron li ricevis kaj tre ŝatis. Io alia okazis.
ĉu memoras vi la dudekvinjariĝon de Afrika agado ? Ion similan al DANK'AL
HANS BAKKER ni farigis. Hans ricevis multajn mesaĝojn  kaj legis mem.
Aldone al tio, vizitantoj de la muzeo de Jerusalemo, povos vidi portreton de
Hans BAKKER apud tiu de Zamenhof."
Kiuj Esperantistoj kapablas rakonti kiel tiuj aferoj povis okazi ? Nur vi,
Koffi kaj mi, Nelly. Ni jam esprimis nian dankon al Hans dum lia vivo kaj
li mem vidis tion. Nun, post lia morto, homoj skribas. Hans nun ne povas ion
vidi; eĉ homoj, kiuj malamis lin dum lia tuta vivo, nun skribas
memorvortojn por Hans. ĉu por omaĝi al Hans aŭ por montri sin al la tuta
mondo, ke ankaŭ ili verkas ion?  Tiajn memorvortojn Hans neniam vidos, do
nun li tute ne bezonas tion. Tial, ne perdu vian tempon verki ion novan, sed
montru al la mondo, kion ni jam faris kaj lasu la homojn disputi la seĝon
de la plej bona verkanto de memoraĵo pri Hans. Uzu vian tempon por zorgi
pri la laboroj, kiujn Hans transdonis al vi. Via iniciato pri starigo de
amikaro de Hans BAKKER estas tre bona. Bedaŭrinde mi estas for de vi, kaj
tial tute ne povas  subteni vin.Tamen mi estas certa, ke esperantistoj, kiuj
vere komprenas la agadon de Hans kaj vin kiel lian fidelan kunlaboranton,
vere helpos vin. Kiam vi komencis la aferon, Hans estis tute senkonscia.
Ne pli frue ol nun li vidas tionkaj ege miras pri tio". ĉe ĉiuj vortoj
mi sentis kvazaŭ iu frapus miajnŝultrojn, kaj iom poste mi aŭdetis:
"ĝuste tiel, Koffi, pluiru vian vojon>>.

Kio okazis ? ĉu iuj parolis al mi ? Okazis ĝuste kiel siatempe Nelly
HOLEVITĉ, Hans kaj mi kunestadis por paroli pri nia komuna laboro por
Afrika Agado. Tamen estas granda vero en tio, ke pli bone omaĝon ni faru al
homo antaŭ ties morto ol post.  Kaj ankaŭ UEA skribis memorvortojn. Komentoj
pli ili ne mankis.

En la  teksto de Osmo BULLER pri la morto de Hans BAKKER mankas vortoj pri
aliaj laboroj vere tre gravaj pri la afrika agado de Hans BAKKER.
- Hans redaktis ankaŭ aldonon de Esperanto en Marĉe de ĉarleroi en Belgio,
kaj poste redaktis ĝin tute sendependan.
Jes, Hans gvidis Afrikan agadon de UEA ĝis 2001 (2000-2001) kiel estas
menciite, sed rekonindas, ke Hans ĉiutage laboradis por Afrika Agado ĝis
sia morto. ŝajnas, ke Osmo BULLER kaj Renato CORSETTI konscie ne volas tion
rekoni al li. Tio ja estas pruvo, ke preskaŭ nur monon de Hans BAKKER
gvidantoj de UEA volis,  sed neglektas  kaj eĉ malamas la homon ekde de
2001. La UKo laste okazinta en Bjalistoko en 2009 montris pruvon. Renato
CORSETTI tiam malhelpis Hans interveni dum afrikaj kunvenoj. Eble tio estas
maniero de Renato kaj Osmo danki al Hans pro ties mono kaj energio uzitaj
por la agado de UEA en Afriko. Hans mortis, certe ne pro elĉerpa malsano,
kiel Osmo (ne kuracisto) kredigis tion, sed pro amasiĝo de streĉoj
akumuliĝintaj tra la jaroj en la homo, kiu ĉiam eltenadis ĉion, nedirante
eĉ unu vorton.
-Eble oni ŝatus scii kion Hans faris per la mono de la Premio DEGUĉI.  Li
donacis ĝin al Helga Farukuoye por ŝia Esperantaj laboroj por Afriko.
Helga faris multon por Esperanto en Afriko, kaj tial tute prave Hans tiel
subtenis ŝin. En la UKo de 2008 en Roterdamo, kiun ŝi laste partoprenis
antaŭ ol morti, ŝi montris sian malkontentecon pri agoj de UEA-gvidantoj
kontraŭ Afrika agado de Hans BAKKER, kiun ŝi taksis tre valora.
- La kampanjo por afrika kapitalo faris Hans ne sola, sed  kun GBEGLO Koffi.
Estis ankaŭ aliaj kunlaborantoj, kiel Renato CORSETTI
- Instituto Zamenhof fondiĝis ne en 1995, kiel tion asertis Osmo en siaj
Gazetaraj komunikoj, sed en 2004. Tial ĝi festis sian dekjariĝon en 2014.
Certe Osmo BULLER tute ne interesiĝis pri Instituto Zamenhof. Estus al li
pli bone silenti ol diri malveraĵon pri ĝi.
- La prezentado de la teksto de Osmo povus konfuzi homojn. Tial, necesas
klarigi, ke  la fondo de Instituto Zamenhof tute ne ligiĝas kun
estraraniĝo de GBEGLO Koffi en UEA. Proponon pri starigo de lernejo Koffi
faris al Hans en 1996 kiel helpon al infanoj (kaj analfabetuloj) lerni
skribi kaj legi kaj ankaŭ kiel rimedon al plidisvastigo de Esperanto en
Togolando kaj cetere en Afriko. Hans iomete hezitis komence. Dank'al instigo
de  Nelly HOLEVITĉ, kiu vere energiigis Hans, la projekto realiĝis. Pli da
detaloj pri la tuta historio de Instituto Zamenhof aperos iam poste. Tamen
jam nun afrikaj esperantistoj devas pensi pri sia destino. Kion farante ?


Nia sinteno post la morto de Hans
---------------------------------
Ni ĉiuj informiĝis pri la forpaso de Hans, kaj certe ĉiu siamaniere
eltenas tion. Vere, estas tre granda katastrofo. Sed ni ne paniku! Kion ni
faru nun, pri tio mi jam aludis en  mesaĝo al vi. Tiam mi nur sentis, ke
Hans pli kaj pli elĉerpiĝas. Niaj taskoj estas trankviligi nian patron
Hans kaj ankaŭ lia familion. Kiel tio okazu ?


Ni ja devas daŭrigi la laborojn de Hans. Ekde nun ni plu klopodu multe pli
ol antaŭe. Mi konfesu al vi, ke, kiuj nun laboras por Esperanto en Afriko,
ankaŭ ili klopodos fari kion ili povas. Sed ni rekonu, ke iliaj metodoj
estas tre for de tiuj de Hans BAKKER. Li celas ian transformiĝon de
Afriko pere de Esperanto. Tial li uzis propran monon por tio. Li tute ne
atendis ies helpon. Kion ni faru nun, tio estas, ke ni daŭrigu niajn
laborojn. Hans jam antaŭvidis tiun ĉi periodon. Tial li kunfondis ACE
(Afrikan Centron Esperantisita) en Togolando. Kun la celo pli bone daŭrigi
la laborojn, ACE iniciatis starigon de amikaro de Hans BAKKER. Temas pri
tuta teamo, kiu klopodos daŭrigi la laboron de unu sola persono. Vi
komprenas kiom mamutaj estis la laboroj de Hans.  Li kunlaboris kun ĉiuj,
konsiderante ne la haŭtkoloron, nek la E-tendencojn, sed nur la
esperantistecon-homecon en ĉiuj homoj. Sur tiu ĉi vojo iras ACE. Kiuj
siatempe korespondadis kun Hans pri aferoj esperantaj aŭ ne, tiuj  sciu,
ke ACE estas plu je ilia dispono por daŭrigi la
korespondadon. Hans ne mortis, sed nur lia korpo malaperis. Li sekvas nin
ĉiujn. Ni ĝojigu lin per niaj klopodoj eternigi liajn laborojn. Estos
neniu ŝanĝo en la rilatoj de ACE kun afrikaj esperantistoj. ĉio iros
normale, eĉ pli intense pro la interveno de la amikaro de Hans ĵus
starigita. ACE tute ne atentas, ĉu iu estas de  tiu ĉi E-tendenco aŭ alia,
antaŭ ol kunlabori kun li aŭ helpi lin siapove. Pri tia kunlaborado, Hans
diris : <<Mi vivis dum mia tuta Esperanto-vivo en TEJO kaj poste en UEA.
Nenion malbonan mi diras per tio pri SAT aŭ Civito aŭ alia Esperanto-asocio.
Simple mi havas miajn amikojn ĉefe en UEA, pro la sorto. Tial mi laboris
por Agado de UEA en Afriko. Nenion malbonan mi diras pri aliaj agadoj.>> Do,
ĉiuj rajtas rilati kun ACE, ke la laboroj de Hans jam farataj de ACE havu
pli da sukceso. Tio vere konsolas Hans en la transtombo kaj certe ankaŭ lian
familion en Nederlando. Do, halto ne permesatas, sed paŝon alten necesegas.
Kuraĝon !



3- Hans mem legis tion ĉi
===========================
Sube aperas kelkaj el la dankvortoj de afrikaj esperantistoj al Hans BAKKER
dum la dudekkvin-jariĝo de Afrika agado en 2005. La apoteozo estis la 15an
de septembro 2005. Tiam Hans malkovris la diversajn mesaĝojn.

Vortoj de DOUMEGNON Koffi  (Togolando)
---------------------------------------
Kara Hans,
 
Mi ne scias kiel danki vin pro tio, kion vi faris, faras
al mi ekde kiam mi malkovris Esperanton. Kio ege mirigas min,tio
estas ke tiu helpo via ne nur iris, iras al mi, sed al miloj da
afrikaj esperantistoj. Vere vi estas eksterordinara homo,
kiun mi neniam renkontis en mia vivo. Via homa agado en Afriko
vere portis varmon al la koroj de la Afrika Esperantistaro.
 
Dank'al vi hodiaŭ oni parolas pri Esperanto en ĉiuj anguloj
de nia kontinento nigra pro via impona laboro, kiun vi komencis ekde 1980.
 
Dank'al vi, hodiaŭ ekzistas Afrika Oficejo kiu zorgas pri la
disvastigo de Esperanto en Afriko, kie mi mem deĵoras ekde 2001.
 
Dank'al vi, pli ol ducent gelernantoj sukcesas senprobleme daŭrigi
siajn lernejajn studojn en Instituto Zamenhof kiu estas la rezulto de
via altruismo al ni, Afrikanoj.
 
Dank'al vi pli ol dek geinstruistoj per la laboro farata en
Instituto Zamenhof, povas plibonigi siajn vivkondiĉojn.
 
Pro tio, sed ankaŭ pro viaj ceteraj agadoj por Afriko mi persone
volas sincere danki vin kaj preĝas, ke la Dia graco kovru vin por ĉiam.
 
La afrika movado  pli kaj pli evoluos kaj eterne ekzistos se aliaj povus
imiti vian belan altruistan agadon.
 
Al vi, iras miaj senfinaj dankesprimoj
Al vi, iras miaj sinceraj komplimentoj
Al vi, iras ĉiuj miaj afablaj vortoj.
Al vi, iras miaj tutkoraj salutoj
 
Dankeme,
 
Koffi DOUMEGNON



Vortoj de Emile MALANDA (DRKongolando)
----------------------------------------
Mi estas tre dankema al mia karega s-ro Hans Bakker. Mi ne havas vortojn por
esprimi mian grandan elkoran ĝojon pro la granda kaj grava laboro
neforgesebla fare de tiu karegulo por mia kontinento t.n. Nigra Kontinento.
Kvankam li neniam propraokule vidis la afrikan teron sed li bone malkovris
la afrikan mondon kaj ties spiriton.

Mi ne nur korespondas kun li kiel "Esperantisto por Afriko"; sed ankaŭ  mi
havas kun li specialan amikecon. Lia sinteno estas tre admirinda, ĉar li
multe subtenis min morale kaj sukcesas konvinki min pri io ajn, rilate al
niaj E-aferoj. Laŭ mi, li konas "kiu estas kiu" kaj "kiu estas kio" en nia
afrika E-mondo. Ankoraŭfoje, lia sinteno alirigis min al iu pensmaniero en
mia E-vivo. En mia lando prave malprave oni voknomas min la "NEVO DE HANS".


Emile MALANDA NIANGA, Prezidanto de DKEA (DR KONGO).



Vortoj de Chamberline NGUEFACK ZEDONG (Kamerunio)
-------------------------------------------------


DANKESPRIMO AL SINJORO HANS BAKKER


Estas jam 9 jaroj, kiam mi aŭdis pri la internacia lingvo ESPERANTO. Pro
kuriozo kaj precipe por ludi, mi ĝin eklernis kaj...surprizo: La lingvo
aperis al mi tiom agrabla, tiom alloga, tiom utila por paco en la mondo, kaj
tiom...facila. Tial, mi informiĝis pri la homo kiu tiun idealan lingvon
kreis, kaj ankaŭ pri tiu, kiu ĝin enkondukis en Afriko, ĉar nia -nigra-
kontinento estas ĉiam malantaŭen, ĉiam forgesata pri bonaj aferoj de la
mondo.

MI DO EGE DANKAS AL  SINJORO HANS BAKKER KE LI FARIS KE ANKaŭ AFRIKANOJ, EL
KIUJ MI MEM, POSEDAS LA VERDAN LINGVON.

Mi ankaŭ dankas Samideanon Hans Bakker, pro la fakto ke li senmalkuraĝe
subtenis Afrikanojn, kio ne estis tute facila al eŭropano- ne havanta samajn
morojn kaj kutimojn kiel ni.

Mi memorigas kiam mi sendis al li miajn taskojn; li korektis ilin, pacience
ripetante al mi multfoje la samajn regulojn gramatikajn, farante ĉiam
rimarkojn pri samaj eraroj de mi faritaj. kaj neniam mi devis sendi
Internaciajn Respondkuponojn por tiuj taskoj.

Vere, Hans Bakker ege subtenis nin, Afrikanojn, eĉ finance.

ĉamberline



Vortoj de Princo Henriko (Niĝerio) en sia dua mesaĝo
--------------------------------------------------------
Saluton S-ro Hans,
Mi ĵus nun trovis vian mesaĝon inter aroj da aliaj mesaĝoj, ĉar mi
malofte konsultas ĉi retkeston. Mi ĝojas  tamen ke la gratulmesaĝo
atingis vin .

Mi eĉ ne rememoris denove ke ni sendis ion al vi kaj ne rememoris la
ekzaktan daton.Vi danku S-ron koffi kiu aranĝis tion.

En la vivo, oni spertas kaj bonon kaj malbonon kaj la tuto helpos formi la
personon. Mi havis mian parton de ambaŭ kaj havos plian. Mia sola deziro
estas ke mia fileto Dan Maxwell Henry (jnr) nun 16-monata kaj la la nova
bebo kiu alvenos en novembro, mia naskiĝmonato, ne spertu eĉ duonon de kion
mi spertis rilate al la malbona parto. La vivo ne estas facila kaj oni
lernas dum oni kreskas ... eble vi ne komprenos kion mi volas diri.
Mi pensas, ke vi multon faris por la movado en Afriko kaj la sola rekompenso
al vi kaj aliaj kiuj dediĉis multon al ni estas ke ni sukcesigu la movadon
en niaj landoj. Niĝerio estas granda kaj malfacila sed mi faros mian eblon
dum mi restas tie ĉi, ĉar Esperanto ja estas parto de mia vivo kaj ĉiuj
ĉe mi scias tion bone kaj ofte karesnomas min tiele.
Persone , mi estas ĝojplena ke ni akiris oficialan registriĝon/permesilon
kaj nun estas LA de UEA. Tio estis post oferaĵoj ne nur de mi sed aliaj
kunlaborantoj. Do ni daŭre faros nian eblon.

ĉion bonan kaj denove gratulon  por tiu speciala tago.
Se ankoraŭ restas revoj ne plenumitaj, ili plenumiĝu.

amike


Vortoj de GBEGLO Koffi (Togolando) en sia unua mesaĝo
--------------------------------------------------------
ĉie, marĝenulo

Nelly tute prave admonis min. Kune ni faris la planon por la celebrado de la
25-jariĝo de la Afrika Agado de UEA, sed mi eĉ ne unu vorton disponigis al
ŝi pri la afero. Mi pardonpetis, ke la teksto nun estas en la kapo kaj
poluriĝas.
Jen do ŝi silentis kaj atendas mian tekston. Kiam, ĝis kiam ĝi aperos ?
Vere, mi tute ne povas ion verki, ĉar estas ege malfacile al mi elteni la
situacion. Okulpluvoj ĉiam malhelpas min.


Fantomoj de vivantoj ja ekzistas. Preskaŭ ĉiam mi vidas Hans BAKKER apud mi
instruante, gratulante aŭ admonante. Kiam mi legas mesaĝojn liajn, vizaĝo
lia aperas sur la ekrano. ĉe mia skribotablo li estas apude, gvidante min.
Ofte mi trovas  faritaj laborojn, pri kiuj mi pensas, kaj kiam mi miras pri
la fariteco de la laboroj, Hans aperas, dirante :"Mi faris tion por helpi
vin". Vere, mi tute ne komprenas, kiel homo povas esti en Nederlando, kaj
akompanu stultan Togolandanon en ties nedeca vivado.  Kio pli mirigas, tio
estas, ke ankaŭ kunuloj reagas pri miaj faroj: "ne vi tion faras, sed Hans
BAKKER". Buntaj demandoj  ofte ĉirkaŭas min, kiam mi parolas pri aferoj
tute nekonataj al homoj pli kleraj ol mi :"Kiam kaj kie vi lernis pri tio
?". ĉiu scias, ke mi haltigis mian stuadadon ĉe la abiturientiĝo,  kaj
lernis poste perkoresponde por akiri superan diplomon pri kemio, kaj fine
diplomiĝis pri instruado en kolegio. Kiel mi scias pri aliaj aferoj, pri
tio ili miras. Jen do ofte mi fariĝas  izolita en  grupoj kie ĉiuj havas
saman opinion pri io,escepte de mi. ĉiu havas sian terminon por nomi min:
"ekstremisto,stultulo, diktatoro, revulo, infaneculo, marĝenulo, ekstertemulo, ktp".
Ofte, iuj devis poste trovi, ke mi tamen pravas, kvankam ili rifuzas mian
opinion. Ili rekonas, ke  ne mi, sed ili scias nenion pri la aferoj. Certe
kelkafoje mi malpravas kaj tuj komprenas kaj pardonpetas. Plian pardonon mi
nun petas, ĉar mi estas ekstertema kaj parolas nur pri mi. Kiaj egoismo kaj
egotismo ! Pardonu ! Kion mi pludiru ? Eble mi demandu min kial mi verŝas
tiujn ĉi vortojn ?  Momenton ! Kapdoloron pro sinusito mi eksentas. Mi metu
iom da snufaĵo en la nazon kaj poste revenos. ĝis baldaŭ !

Dankon pro la bonvenigo!
Certe vi vidas akvogutojn sur mia vizaĝo kaj ŝatus demandi min pri tio. Ne
la snufaĵo estas tia aŭ igas min tia, sed mia memorado pri io. Ne demandu
min pri kio temas, ĉar la akvogutoj  povas transformiĝi en torenton, kiu
pro tiu ĉi julia periodo de malvarmo en la suda parto de Togolando fariĝos
glaciaĵoj, kaj tiuj ĉi lavange fluos  tra ĉiuj truoj de mia korpo.
"Tĉian ! Tĉian ! Tĉian-tĉian! Tĉian-tĉian-tĉian!
Tĉian-tĉian-tĉian-tĉian-tĉian!Tĉian-tĉian-tĉian-tĉian-tĉian-Tĉian
-tĉian-tĉian-tĉian-tĉian" Pardonu ! Mi ion sentas en mia nazo, kaj sekve
tiel ternadas.
Puum !Puum-Puum! Puuuuuuuuuuum ! Plupardonu! Pardonegu ! Permesu al mi
ripozeti en necesejo. Huue! Huuuuueee! Mi tuj vomos. Ho ! Mi tremas kaj tute
ne povas daŭrigi! "Ne ! Ne ! Koffi, ripozu", diras virina voĉo al mi. Ha,
estas vi Nelly ! Bone ! Jen miaj okuloj fermiĝis, tamen mi vidas! Kiuj
estas tiuj homoj kiuj paradas antaŭ mi ?


Hans BAKKER, Els KERVERS van THOLEN, Leo Lentaigne, Hemmo kaj Veera TIETTI,
Jean-Paŭl BEaŭ, Nelly HOLEVITĉ!  Jen venas iu laste, sed tiun ĉi mi ne
povas rekoni! Mi estas aŭdanta virinan voĉon. "ĉu vi ne rekonas tiun ĉi",
demandas Nelly. "Estas Gorgio SILFER". Kial ankaŭ li aperas antaŭ mi ?
"Cogito ergo sum". Bone !
Mi kogitu. Mi nun komprenas. Tiu ĉi laste venanta homo certe ekdonas alian
aromon al mia vivo. Mi sekvu lin ĝis..... "Jes faru tion atenteme", reagis
vira voĉo. Jen la viro apud mi parolanta. Hej, estas vi Hans BAKKER, kiu
ekparolas al mi.  Hans, vi timigis min. Tamen plurestu apud mi. "Koffi, ne
timu, mi ĉiam estas kaj pluestu kun vi ĝis la eterneco". Dankon, Hans!
Mi dormu iomete! ĝis morgaŭ !


Bonan matenon karaj Hans BAKKER, Els KERVERS Van THOLEN, Leo Lentaigne,
Hemmo kaj Veera TIETTI, Jean-Paŭl BEaŭ, Nelly HOLEVIĉ kaj Giorgio SILFER !
Kial silentas Jean-Paŭl,  Els, Leo, Hemmo kaj Veera, dum Hans, Nelly kaj
Giorgio respondas la saluton. Nun mi ekĝojas, ĉar la silentantoj signis
:"Ni estas for de vi nun, kaj lasas vin en bonaj manoj de la reagantoj. Hans
BAKKER eklernigis al vi Esperanton kaj ni ege helpis, kaj multon faris, sed
nun ni ne plu povas, dum Hans pluiras kun vi. Sekvu lin, kaj plulernu la
lingvon. Ni scias, ke via nuna scipovo de la lingvo estas sufiĉa por ion
alian lerni en ĝi kaj pri ĝi. Ni konas vian soifon pri konakiro. Brakumu
esperantologian studon, kaj nun neniu krom Giogio SILFER povas gvidi vin,
sed estu singardema.


Kara Nelly, ni dankas vin pro helpo en tiu ĉi rilato de nia filo Koffi kun
Giorgio. ĉiuj vi tri estu apud Koffi, al kiu ni donis grandan taskon:
disvastigi Esperanton en Afriko. Kaj vi Hans, vi estas multo por ni, por nia
Esperanto-movado, por Afriko. Ni vidas ĉion kaj anime subtenas vin.
Afrikanoj ĉiam esprimas siajn dankojn al vi. ĉiuj estas spirite kun vi
ĉiam, en ĉiuj malfacilaj epizodoj de via vivo. En tiaj vi tute ne estas
sola, sed kun ĉiuj ni, kun ĉiuj Esperantistoj, precipe kun ĉiuj
Afrikanoj, kiuj nun ĉirkaŭas vin en tiu ĉi 25-jariĝo de la Afrika Agado,
kiun vi konstruis kaj pluflegas ĝis nun. Kuraĝon Hans "


Kara Hans,
Eĉ mortintoj vidas kaj aŭdas. Mirigas min la fakto, ke Jean-Paŭl, Veera kaj
Hemmo povis paroli tiel. ĉiuj vi igas min la marĝenulo, kiun multaj unue
malŝatas, antaŭ ol poste malkovri la netaŭgecon de sia malŝato.
Hans, vi kulpas pri mia marĝeneco, kiel ankaŭ Germain PIRLOT kulpas pri mia
malkovro de Esperanto.
Hans, vi kulpas pri la nuna akceptebla vivo de multaj Esperantistoj precipe
afrikaj, kiuj sen vi nun vegetos en ege malfacila situacio.
Hans, vi kulpas pri nuna stato de Esperanto en Afriko, kie la internacia
lingvo pli kaj pli enradikiĝas per viaj  energio kaj mono.
Hans, vi kulpas pri la fakto ke multaj Togolandaj infanoj lernas skribi kaj
legi.
Hans, ĉu vi scias kion Simo MILOJEVIC (eksdirektoro ĝenerala de UEA) iam
diris al mi :" Hans faras multon al la Esperanto-movado, al Afriko, kian
neniu antaŭe faris. Persone mi neniam povas ion tian fari, kaj mi dubas, ĉu
iam iu povos ion tian fari".
Hans, pere de vi mi konatiĝis kun D-ro Marinus t'Hart. Ankaŭ li parolis pri
vi :"Koffi, vi estas bonkora kiel Hans. Ne, en aferoj ne rolas bonkoreco".
Tamen ne, kara Hans. Mi tute ne estas bonkora, sed vi supernorme  estas tia.
Kara Hans, la mondo bezonas vin por ĉiam, kaj mi promesas oferi min por
plenumi ĉiujn taskojn, kiujn vi donos al mi. "Kion bonan faras la dekstra
mano, tion ne sciu la maldektra", diris la Biblio. Tia vi estas, kio igas,
ke certe vi nun tute ne memoras la bonegon, kiun vi faras al la homaro. ĉu
mi prezentu listeton  ? Mi kontraŭstaras vian nean respondon, kiun mi forte
spitas.


Min vi konstruis kaj plukonstruas. La nuna stato de mia familio estas la
produkto de vi. Nun vivas mia filo Dzifa : vi kulpas pri tio. Lia fratino
Aminda venis en la mondon: vi farigis tion. Kun via helpo mi edukas ilin,
kaj jen ambaŭ sukcesis en jarfinaj ekzamenoj : la filo, 15-jara finstudis en
la duagrada lernejo, dum la filino 10-jara en la elementa lernejo.
Samkvartalanoj gratulas kaj miras.
 Rigardinte la filmon de la celebrado de la Zamenhoffesto 2004 en Instituto
Zamenhof, Nelly diris :"Koffi, vi estas tute alia inter la homoj.  Vi multe
ŝanĝiĝis ege pozitive: Hans faris kaj plufaras tion". ŝi tute pravas,
kaj mi demandas min, ĉu ŝi legas en miaj pensoj. Mia ĉiama preĝo estas
"Dankon Dio, Dankon Hans".
Nun, mi havas neniun problemon. ĉio al mi iras glate. Kiam aperas
problemoj, mi eĉ ne atentas ilin, kaj ili   solviĝas. Jes, Hans, vi faras
tion, ĉar kion vi enigas en min, tio ĉiam transformas min.  Mi pliafoje
spitu vian deziron.


Seriozaj Afrikaj Esperantistoj rakontas, ke sen vi ilia vivo ne havos
sencon.
Tio ĉi estas ege vera. Esperantistoj finis lernadon en lernejoj aŭ metiejoj
per via helpo. Malsanaj Esperantistoj resaniĝis per via mono. Esperantistoj
nun vivtenas sin el via helpado. ĉion vi faras tute bonvole kaj kun granda
amo al ĉiuj.
Vidu la lernejon Instituto Zamenhof en Togolando. Kiu povas ion tian fari en
Togolando/Afriko. Mi ĉiam memoras viajn penojn por tio. Nun ĝi funkcias
kaj tio kontentigas homojn tra la mondo. Kompatindaj infanoj lernas ne nur
legi kaj skribi, sed ankaŭ pri bona vivado. ĵus fermiĝas la unua jaro de
vivado de IZo, sed ĝi estas konata pro sia aparta edukado al la infanoj kaj
ankaŭ al la instruistoj kaj gepatroj de la gelernantoj.


Kara Hans,
Vortoj pluestas por skribi pri viaj bonfaroj, kiujn ni tute ne povas listi
tie ĉi. Vi jam pacience eltenis kaj certe la pranepoj benos vin, kiel nun
ni faras. Fartu bonege kaj longe kune kun ni


Hans, dankon !


Via ĉiama helpato


 gk



4- El la respondoj de Hans al ĉiuj
===================================
Jes, Hans respondis al ĉiuj. Krom vortoj al ĉiu aparte, parto de la
respondoj de Hans estas sama en ĉiuj liaj mesaĝoj. Jen ĝi :


Kiel bele vi vortumis viajn sentojn, kaj kiom danka mi estas pro la
kunlaborado kun vi kaj multaj aliaj Afrikaj esperantistoj. Vi multe riĉigis
mian vivon kaj nia daŭra kontakto servu por vastigi la rondon de sinceraj
kaj fidelaj esperantistoj en via lando.


Efektive pasis jam 25 jaroj post tiu somero en 1980, kiam mi komencis serĉi
mian vojon en Afriko.  Mi heredis sliparon de kelkaj dekoj da afrikaj
esperantistoj. Inter ili estis ekzemple s-roj Ngangu Nduantoni, Jean-Marie
Mboge Mbele, eŭgene Raveloson, Desire Rabevazaha kaj aliaj. Ili estis en
1980 jam aktivaj esperantistoj kaj ili tuj partoprenis la novan ondon de
entuziasmo.


La heredita sliparo de tiam rapide kreskis, kaj nun estas miloj da slipoj en
kvar skatoloj sub mia skribtablo. Miloj da esperantistoj kiuj aliĝis al tiu
ondo. El ili restis centoj da fidelaj amikoj ĝis nun, sed ankaŭ malaperis
multaj el ili. Ili ne plu respondis leterojn kaj silentiĝis. Kial? ĉu
Esperanto ne portis al ili tion, kion ili serĉis?
Volonte mi ankoraŭ foje aŭdus, kiel ili fartas, sed tio ne estas ebla.
Fakte, ne estas mirinde ke homoj perdas entuziasmon post kelka tempo. Multe
pli mirinda estas tiu granda nombro de tiuj kiuj restis. Kiam mi en 2001
anoncis ke mi ne plu korespondos kun ĉiuj miaj fidelaj amikoj, sed ke la
nova Afrika Oficejo anstataŭos min, mi ricevis multajn reagojn. Iuj petis,
ke mi adiaŭu ĉiujn aliajn sed ne ĝuste ilin. Aliaj cedis al mia decido sed
kun malgajo.  Jes - estis malfacile legi kaj respondi tiujn leterojn.
Multe pli agrable estas nun skribi al vi, kiuj renovigis la kontakton pro
tiu ĉi escepta datreveno. Viaj vortoj estas varmaj kaj gajaj. Kvazaŭ ni
revidas unu la alian post longa forestado. Kvazaŭ dum momento revenas tiuj
jaroj kiam ni intime kunlaboris.
Eĉ se tiu ĉi revido estas nur unufoja - ni tamen ne estas malgajaj pro tio
ke ni ne daŭrigos la korespondadon post hodiaŭ. Ni jam scias unu pri la alia
ke ni restos fidelaj. Ke ni restos amikoj. Ke ni plu uzos Esperanton por pli
bona mondo. Ke ni donos pli volonte ol ricevos. Ke ni fidos aliajn homojn
pli ol suspektos ilin.
Antaŭ nur 120 jaroj (nur kvinfoje tiu periodo de 25 jaroj, kiu pasis tiel
rapide) doktoro Zamenhof publikigis sian unuan broŝuron en Pollando. Antaŭ
nur 100 jaroj esperantistoj parolis unu kun la alia en la nova lingvo, dum
kongreso en Boulogne-sur-Mer, Francujo. Antaŭ nur 50 jaroj UNESCO akceptis
en Montevideo rezolucion kiu rekomendis Esperanton al ĉiuj membro-ŝtatoj.
Antaŭ nur 25 jaroj Renato Corsetti dum kongreso en Stokholmo alvokis
plenplenan salonon por entuziasme ĉirkaŭbraki Latinamerikon kaj Afrikon.
Ni vivas en nuntempo kaj historio samtempe. Kaj ni komune vivu en la
estonteco, espereble en bona sano, bona humoro kaj bona amikeco. Tion mi
deziras al vi.
Kore vin salutas
Hans Bakker


 
==========
INFORMOJ
==========


1- AGADO DE TIETo en 2015
==========================

La agado de TIETo en 2015 okazos en tri rubrikoj

Instruado de Esperanto
-----------------------
- Estos kursoj por komencantoj/komencintoj laŭ Zagreba metodo aŭ Metodo 11
dum lerneja tempo al gelernantoj de IZo.Samperiode okazos la kurso kadre de
la projekto IZo plus. Tiu ĉi projekto al eksgelernantoj de IZo nun
lernantaj en  liceoj koncernas subtenkursojn pri lernobjektoj laŭ la
instruprogramo de la togolanda eduksistemo, kaj ankaŭ Esperantajn lecionojn.
- En julio/aŭgusto, kunlalbore kun UTE, TIETo disponigos diversgradajn
kursojn al la publiko.
- Seminario pri rajtoj kaj devoj de estraranoj de diversaj organoj de UTE
okazos. ĝi ebligos al tiuj homoj pli bone kompreni kion ili faru kiel
estraranoj.
- Povos okazi seminario por kurs/klubo-gvidantoj se kluboj funkcias en la
jaro.
- TIETo okazigos ekzamenojn de ACE kaj  kunlaboros kun TIS (ILEI-Sekcio en
Togolando).
Kaj grava punkto estas la funkciigo de Instituto Zamenhof, kiu ĉiam
zorgigas TIETon.


Utiligado de Esperanto
----------------------
En funkciigo de IZo, TIETo organizos kulturan semajnon, dum kiu ankaŭ
Esperanto uziĝos. Skeĉoj kaj teatraĵetoj okazos Esperantte. Ne
forgesindas deklamado de poemoj en Esperanto dum tiu ĉi aranĝo. Tiaj
aferoj okazos ankaŭ dum trimestrofinoj, kiam TIETo organizos festetojn al
gelernantoj kaj geinstruistoj. 
TIETo kunlaboros kun UTE por la organizado de la 23a TEK. ĝia kutima kaj
tre ŝata kvizo okazos.
Tra sia periodaĵo OVo (ONDO da Vero) TIETo proponos diversajn sciindaĵojn
en rubrikoj kiel PODIO de Kredoj, LINGVA Angulo, PAĝO de Verkemuloj, ktp.
Konkursoj pri verkado, oratorado, deklamado de poemoj, kantado okazos tra la
jaro.
La stabo de TIETo kunvenos almenaŭ kvarfoje por sekvi la iradon de la aferoj
de TIETo.
Instigi esperantistojn verki artikolojn por E-periodaĵoj estas grava punkto
en la programo de TIETo.



Informado
---------
TIETo uzos sian ĉefan informilon IZO por sciigi homojn pri la ekzisto kaj
utilo de Esperanto.  Tra kunvenoj de gepatroj de gelernantoj, renkontiĝoj
diversaj okazantaj en IZo, TIETo ne hezitos paroli pri Esperanto.
ĝia informilo OVo informos regule la publikon pri la irado de la aferoj
sine de TIETo kaj ankaŭ pri la funkciado de IZo.
TIETo povos en la jaro starigi sian retpaĝaron kune aŭ disde  tiu de
Instituto Zamenhof.
ĝi klopodos multe pli informi pri IZo per konkursoj al gelernantoj de ĉiuj
lernejoj de la togolanda ĉefurbo  aŭ organizi demonstraciojn. Ankaŭ
organizo de malferma tago pri IZo, do pri Esperanto povos okazi.
TIETo klopodas funkcii preskaŭ sen ekstera helpo. ĝi jam donas la ekzemplon
de sendependeco, kiun proponas ACE al afrikaj esperantistoj. Tiu ĉi
sendependeco tute ne ekskludas kunlaboradon kun aliaj
E-organizaĵoj.Interhelpo ĉiam necesas, kaj TIETo ne hezitos kunlabori.
Same aliaj organizaĵoj ne hezitu rilati kun ĝi per la retadreso
<esp.togo@cafe.tg>


2- Helpokaso
=============
La helpokaso en Togolando ebligis al esperantistoj finlerni, aĉeti
medikamentojn aŭ lernilojn. Kaj ne nur tion ĝi faris en tiu ĉi jaro, kiu
estas tre escepta pro helpoj al malsanuloj. ĝi plufunkcias kaj atendas la
petojn.
Interesiĝantoj skribu al :
Helpokaso
BP 13169
Lome
Togo
Retadreso : esp.togo@cafe.tg

ĉiu petanto priskribu kial li/ŝi bezonas la monon. Li/ŝi  menciu siajn
adresojn.

==============
MOVOJ NIAJ
==============

1- Dekajariĝo de Instituto Zamenhof
=====================================
Estis stana jubileo de Instituto Zamenhof(IZo) en Lome (Togolando)
La 13an de septembro 2014 Instituto Zamenhof dekjariĝis. Festo devis okazi
por celebri la eventon.
Estus dutaga aranĝo. Jam la 12an de septembro gelernanoj spektis filmon pri
la lernejo kaj ankaŭ prezentis diversajn dancojn. Okazis ankaŭ futbalmatĉo
inter ekslernantoj  kaj instruistoj de IZo. La ekslernantoj enpafis du
golojn, dum la instruistoj nur unu.
La 13an de septembro estis la apoteozo. Partoprenis homoj el diversaj
socitavoloj : gepatroj de gelernantoj, instruistoj, gelernantoj, kantistoj,
ktp. estis granda festo en IZo, dum kiu ne mankis paroladoj, prezento de la
historio de Instituto Zamenhof, kantadoj, manĝo, ktp. 


2- Vesperaj kursoj en Instituto Zamenhof
========================================
Estis, en Instituto Zamenhof, vesperaj kursoj alfabetigaj por gepatroj de
gelernantoj de la lernejo. Granda ŝanĝo okazis. Nun estas malfermita
normala kurso sed ĝi okazas vespere. Temas pri la elementa nivelo, en kiu
oni pasigis ses jarojn, antaŭ ol atingi la mezgradan lernejon. En tiu ĉi
lerneja jaro 2014-2015, la kursoj komenciĝis la 1an de septembro 2014 kun
la klasoj unua ĝis kvina. Rezultoj de la unua ekzameno de la jaro aperas
sube en alia artikolo.

3- Fino de la unua trimestro en Instituto Zamenhof
===================================================

La 29an de septembro 2014 komenciĝis la unua trimestro de la lerneja jaro
2014-15. Pli ol du monatojn poste, la gelernantoj havis feriojn je la 19a de
decembro 2014. Kiel kutime, fine de la trimestro okazas provekzamenoj kaj
festetoj por la gelernantoj. Okazis tiel ankaŭ ĉijare.


Jam la 18an de decembro 2014 okazis futbalmatĉoj inter la gelernantoj de la
diversaj klasoj de la kolegio. Tiuj matĉoj okupis parton de la mateno.
Poste, la gelernantoj eniris klasĉambrojn por lerni. La posta tago estis
plena je festaĵoj.


Jam la oka horo muziko krakadis en la lernejo. Gelernantoj dancadis, kaj
samtempe okazis diversaj ludoj. Tiam manĝoj estis apud la gelernantoj, kiuj
jen metis buleton en la buŝon, jen ludadis. Folkloraĵoj kaj teatraĵetoj
ne mankis en la programo. Tiel pasis la tago ĝis la 13a horo, kiam oni
proklamis la rezultojn de la provekzameno de la diversaj klasoj.


Estas du niveloj en Instituto Zamenhof : la elementa kaj la mezgrada (dua
nivelo). La rezultoj aperas laŭ la niveloj.


Elementa Nivelo
----------------
- En la unua klaso enskribiĝis 48 gelernantoj, sed 45 ekzameniĝis. El tiuj
ĉi 44 sukcesis kun procentaĵo de 97,77%
- La dua klaso havas 54 gelernantojn, el kiuj 43 sukcesis. Tio estas 79,63 %
- 42 gelernantoj sukcesis el 57 enskribitaj kaj ekzamenitaj. La procentaĵo
de sukceso estas 73,68 %.
- La kvara klaso havas 43 gelernantoj.Estis 35 sukcesintoj kun procentaĵo
de 81,39%
- En la kvina klaso de 52 gelernantoj,sukcesis 38 kun procentaĵo de
73,07
- La sesa klaso havas 42 gelernantojn. El ili sukcesis 41 kun
procentaĵo de 97,61.
Necesas aldoni, ke la infanklaso ne havis ekzamenon laŭ la edukinstrukcioj
en Togolando.Tamen la gepatroj de la gelernantoj povis ekzameniĝi en siaj
vesperaj kursoj (elementa nivelo). La rezultoj jenas: - En la unua klaso
estas 16 gelernantoj, sed ekzameniĝis 11, el kiuj 9 sukcesis. La
procentaĵo estas 81,18 %.
- En la dua klaso estas 12 lernantinoj el kiuj 8 ekzameniĝis. Sukcesis 7
kun 87,5%.
- La tria klaso havas 13 gelernantojn. Sukcesis 5 el 6 ekzameniĝintoj. La
procentaĵo estas 83,33 %.
- En la kvara klaso estas 11 gelernantoj, sed nur kvin ekzameniĝis. ĉiuj
sukcesis : 100 %.
- El la 14 gelernantoj de la kvina klaso nur 10 ekzameniĝis kaj 8 sukcesis
kun la procentaĵo 80%.
ĉe la vespera kurso ne jam estas la sesa klaso. Tio aperos la venontan
jaron.


Dua nivelo (Kolegio)
---------------------
-La unua klaso havas 59 gelerantojn. Estas 52,54 % da sukceso, kio signifas,
ke estas 31 sukcesintoj.
- La dua klaso kun 59 gelernantoj havas 44 sukcesintojn el 58 ekzamenitoj.
La procentaĵo estas 75,86 %.
- La tria klaso havas 48 gelernantojn el kiuj 32 sukcesis, do 66,66%.
- En la kvara kaj lasta klaso kun 45 gelernantoj sukcesis 19 kun procentaĵo
de 42,22%.


Jam dek jarojn funkcias Instituto Zamenhof kaj la rezultoj dum tiaj
ekzamenoj estas tre malbonaj kompare kun tiuj de la jarfino. Tio tute ne
signifas, ke la gelernantoj kaj instruistoj atendas la jarfinon por labori.
Tute ne ! La nivelo de la ŝtataj ekzamenoj estas tre malalta kompare kun
tiuj de la lernejoj mem. La geinstruistoj tamen promesis plibonigi la
rezultojn de la dua trimestro antaŭ ol aliri la ekzamenojn jarfinajn. Jam
dum la ferioj instruistoj laboris kun gerlernantoj por solvi kelkajn
komprenproblemojn.
Decas aldoni, ke ankaŭ ekslernantoj de IZo nun lerantoj en liceoj sekvis
subtenkursojn kaj Esperantan ĉiusabate. Dum la ferioj ili ne ripozis, sed
pluvenis al IZo. ĉiuj klopodoj certe produktos bonajn rezultojn al ĉiuj.




4- AGADO DE TIETo en 2014
==========================
La ĉefa laboro de TIETo koncernis la gvidadon de Instituto Zamenhof (IZo).
Plie, ĝi povis ankaŭ efektivigi instruplanojn kunlabore kun la landa asocio
UTE de Togolando. En tri rubrikoj prezentiĝos la laboroj.


i- Instruado de Esperanto
--------------------------
Okazis kursoj surlokaj :
- Kursoj al la gelernantoj de IZo dum la tuta lerneja periodo
- Kurso al la publiko kun partopreno de geinstruistoj de IZo
La landa socio UTE kunlaboris en la organizado de tiu ĉi kurso, ĉar TIETo
estas la eduka fako de tiu ĉi asocio.
La kurso okazis en Instituto Zamenhof en julio-aŭgusto 2014.


Aparta kurso komenciĝis en novembro. Temas pri la projekto IZo Plus, per
kiu TIETo helpas eksgelernantojn de IZo pli bone kompreni lernejajn
lecionojn liceajn kaj ankaŭ plulerni Esperanton.  Deko da liceanoj ĝin
sekvas. ĝi pluiros en la jaro 2015. Fine de la jaro TIETo ĉesis esti
ILEI-sekcio en Togolando, sed pluestas la instrufako de la landa asocio UTE.



ii- Utiligado de Esperanto
--------------------------
TIETo helpas en la organizado de la 22a TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso),
kiu okazis sine de Instituto Zamenhof.
Laborante por IZo, ĝi montris diversajn filmojn pri Esperanto, kaj
organizigis kulturan semajnon en IZO en februaro 2014.
La celebrado de la festo pri dekjariĝo de Instituto Zamenhof okazis dank'al
klopodoj de TIETo.
ĝi disponigas sian lernejon al UTE por la komitatkunvenoj, kaj ankaŭ al
ASELT por ties kunvenoj/renkontiĝoj.
La kvar kunvenoj de TIETo-stabo en la jaro ebligis  sekvi la iradon de IZo
kaj interveni ĝustatempe por solvi problemojn. 


iii- Informado
-------------
La ĉefa propagandilo de TIETo estas Instituto Zamenhof (IZo). En la lernejo
okazas konstante informado pri Esperanto. Preskaŭ ĉiuj vizitantoj de IZo
almenaŭ aŭdetas ion pri la internacia lingvo. Skribaĵo surmura en  la
lernejo ĉiutage ĵetas la vorton Esperanto al vizitantoj.
Buntajn infomojn pri IZo TIETo aperigas sur Facebook. 


===========================================
LA DUDEK-DUA TOGOLANDA ESPERANTO-KONGRESO
===========================================
 
Sabaton la 20an de decembro 2014 okazis ĝenerala asembleo dum la simbola
22a TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso). Kiuj  ion kontentigan scias pri la
Esperanto-movado, tiu ne dubas aserti, ke la togolanda movado bezonas
relanĉon. Necesas rapidaj agoj por solvi problemojn. ĉar la novaj organoj
jam nun en tiu ĉi fino de 2014 komencu la laborojn, ni vidu la diversajn
organojn kaj poste proponu ion pri la transpreno de la laboroj fare de la
novaj organoj.


I- La komitato de UTE
   ===================
ĝi konsistas el membroj de la gvidantaro de la komitato, estraranoj de UTE
kaj de tiuj de JOTE (Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj) kaj el
ceteraj komitatanoj.


Gvidantaro de la komitato
-------------------------
1- AGBOLO Apelete (estro)
2- ADOKOU Folly (Vicestro)
3- DOUMEGNON Koffi (Protokolanto)


Estraro de UTE
--------------
4- ATTAGLO Kokou Evieyneame (Prezidanto) 5- HUKPORTIE Mawuena
(Vicprezidanto)
6- AGBEHOU Ayawovi (ĝenerala Sekretario) 7- SASSOU Ewoe (Respondeculo pri
financoj) 8- AKPAYEDO Kodjo (Vicsekretario)


Estraro de JOTE
---------------
9- KEDEGADZI Ezeĉiel (Prezidanto)
10- KOUEVI Ekoué (Vicprezdanto)
11- KOUFIONOU Koffitĉe (ĝenerala Sekretario) 12- ALATE Kossi Adzewoda
(Respondeculo pri financoj) 13- DJONKO Kodjo (Vicsekretatio


Ceteraj membroj de la komitato
------------------------------
14- ADJE Adjevi
15- ATTIOGBE-AGBEMADON B. Mensah
16- SAGBADJELOU Kokou
17- GBEGLO Koffi
18- GBEGLO Dzifa
19- ATCHOU-DETTE Koami
20- AFANTCHAO-BIAKOU Yao


II- Komisionoj/Komisiitoj
   =====================
El siaj membroj la komitato elektis iujn por zorgi pri apartaj taskoj.


Komisionoj
----------
- Komisiono pri posedaĵoj de UTE :
La membroj estas GBEGLO Dzifa kaj ATĉOU-DETTE Koami.
- Komisiono pri financa kontrolo
La membroj estas DOUMEGNON Koffi kaj AGBOLO Didier
- Komisiono pri redaktato de la asocia periodaĵo.
Pri la redaktado zorgas ADJE Adjevi kaj DOUMEGNON Koffi.
Pri la provlegado zorgas GBEGLO Koffi
- Komisiono pri retaj aferoj
La membroj estas AGBOLO Apelete,DOUMEGNON Koffi kaj GBEGLO Koffi.
Pri la enretigo de dokumentoj en la paĝaron de UTE zorgos ADJE Adjevi


Komisiito pri serĉado de mecenatoj/mondonantoj al UTE
------------------------------------------------------
GBEGLO Koffi zorgas pri tiu ĉi laboro.



III- Transpreno de laboroj
---------------------------
Tiu ĉi kampo koncernas la ekzekutivon de UTE. ĝi estas la estraro de la
asocio. La nova kaj malnova estraroj devas frue renkontiĝi por la
transpreno de la laboroj.
La malnova estraro devus jam pretigi la raporton pri la agado en 2014 kaj
ankaŭ programon/buĝeton pri la agado en 2015. Dum la komitatkunsido de la
6-a de de decemmbro 2014 estis interkonsento, ke la malnova estraro pretigu tion. Tiuj
dokumentoj estu rapide pretigitaj, ĉar ili gravas por la subvenciricevo de
UTE ĉe Afrika Fondaĵo (UEA).
Plia afero koncernas la UTE-domon kaj la poŝtkeston. La nova estraro devas
rapide zorgi pri tio.
La antaŭa estraro ne povis ion kontentigan fari tiukampe. Do la nova estraro
tuj agu, ke la relanĉo de UTE ne prokrastiĝu.
La malnova estraro transdonu al la nova la pasvorton de la retadreso de UTE.


Estas klare, ke tiuj aferoj bezonas rapidan traktadon por helpi la ekpaŝon
de la novaj organoj.


IV- Kunvendatoj de la komitato
   ============================
La unua kunveno okazos la 14an de februaro 2015, la dua je la 11a de julio
2015 kaj la tria je  7a de novembro 2015. Ekster tiuj ĉi datoj povos okazi
apartaj kunsidoj por trakti aferojn gravajn por la relanĉo de la movado.


V- Kotizoj en la jaro
   ==================
Membroj de kluboj
-----------------
Ili aliĝas tra la klubo. La aliĝkotizo estas 200 F kaj la membrokotizo,
1000 F.


Individuaj membroj
------------------
La aliĝkotizo estas 1 000 F, dum la membro-kotizo 2 000 F.


Kotizo por la 23a TEK (Togolanda Esperanta-Kongreso)
----------------------------------------------------
ĝis la La 31a de oktobro 2015, la aliĝkotizo estas 1500 F.ĝi estas 1750 F
en novembro 2015 kaj 2000 F en decembro. Ju pli frue oni aliĝas, des pli
malaltan kotizon oni pagas.



VI- Membraro
   ==========
Kiom da membroj havas UTE ? Kiuj ili estas kaj en kiuj kategorioj ? La nova
estraro de UTE rapide laboru tiuterene, ke UTE sciu je kiuj homoj kalkulu
por antaŭeniri.


ĝis nun la supraj vortoj restas nur vortoj, se la gvidorganoj kontentiĝas
nur de siaj postenoj. Ili devas tuj agi, jam nun en 2014 almenaŭ por la
transpreno de la laboroj el la manoj de la malnovaj gvidantoj. La solvado de
la problemo pri poŝtkesto kaj sidejo de UTE tre gravas. Alia gravaĵo estas
la starigo de agadraporto pri la jaro 2014 kaj pretigo de agadplano por
2015. S-ro ATTAGLO, la nuna prezidanto de UTE estas petata akceli la aferon
ke la transpreno de la laboroj okazu frue.


Esperindas,  ke la novaj gvidantoj eklaboru tiel tre frue, kiel necesas. Kun
tiu ĉi espero, eblas nun paroli pri aliaj programeroj de la kongreso.


Jam 19an de decembro komenciĝis la kongreso. Tiam, je 16a horo estis
prelego pri la vivo de Zamenhof, kio markis ankaŭ la zamenhoffeston de
Instituto Zamenhof. Kultura vespero sekvis poste : gelernantoj de IZo
prezentis  diversajn ludojn. Montro de Esperantaj filmoj fermis la unuan
tagon de la kongreso.


La 20-an de decembro 2014 malfermiĝis la kongreso je ĉirkaŭ la deka horo.
Tiam estis prezentado de la programo de la tago, kaj poste kantado de la
Esperanta himno. Folklora grupo de IZo agrabligis la etoson.
Tio ebligis al la kongresanoj pretigi sin por aŭdi la vortojn de ADJE Adjevi
pri la kongresa temo.


"Konsciiĝo pri la uzado de Esperanto" estis la kongresa temo. S-ro ADJE
Adjevi prezentis siajn vidpunktojn pri la temo, atendante la reagon de la
kongresanoj por paroli pli. Feliĉe, neniu demando tia iris al li. Tamen
homoj parolis, ne, ili legis.


Mesaĝoj venis al la kongreso. La partoprenantoj sekvis la legadon de la
mesaĝoj de Renato, Hans BAKKER, Woudji Kossi Super. La sekva ero de la
programo estis la starigo de gvidorganoj de UTE, pri kiu estas skribite
supre. Alia punkto en la relanĉo de la Togolanda movado estis restarigo de
ILEI-Sekcio. TIS (Togolanda ILEI-SEkcio) naskiĝis sub la gvido de GBEGLO
Koffi. La programeroj pluiris.


Jen ili plenigis klasĉambron de IZo, kaj manĝoj cirkuladis antaŭ ili. Sed,
antaŭ tio, okazis grupfotiĝo de la kongresanoj. La fotadon sekvis la
manĝado. Kvankam tre plenaj, la kongresanoj ludis futbalmatĉon, kio estis
ero de la programo.


La matĉo okazis inter la teamo de la kongresanoj kaj tiu de la firmao
INDUIPLAST. La kongresanoj gajnis per du goloj kontraŭ nul. Tiam jam la suno
subiris, kaj tuj fermiĝis la 22a TEK kun ĉirkaŭ 80 partoprenantoj. 
 
 



=============
I A M
=============
 
La unua kongreso de Benina Esperanto-Federacio


De la 5-a ĝis la 7-a de julio 2002 en la porinfana lernejo CESE-Pilote de
la urbo Lokossa (Benino) okazis la unua BEK (Benina Esperanto-Kongreso)
kun la temo "ĉu Esperanto havas ŝancon en Benino ?". ĝin partoprenis 26
Esperantistoj Togolandaj, 2 Niĝeriaj kaj 61 Beninaj.


Vendredon la 5-an, ekde la 16-a horo la estraro de BEF akceptis la
kongresanojn. Post la vespermanĝo la kongresanoj interkonatiĝis ĝis la
okazigo de la programero "Nekonata amiko". Tiun ĉi gvidis s-roj
AFANTĉAO-BIAKOU Yao kaj Gaston HOUSSOU.
Sabaton la 6-an de julio, la programeroj komenciĝis je la 7-a horo per la
unua parto de la ekzameno A de TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando.
Sekvis poste la diskutrondo 'kial mi lernas Esperanton' enkondukitan de la
prezidanto FABOSSOU ĉristian de BEF. La agrablaj diskutoj ne povis
finiĝi, kiam alvenis la invititoj por la inaŭgura ceremonio. La urbestro
kaj reĝo de Lokossa ĉirkaŭataj de estraranoj de BEF kaj membroj de la
loka kongresa komitato ( LKK) estis sur la podio. La prezidanto de LKK,
d-ro GBOZO Clement bonvenigis la kongresanojn. Sekvis poste vortoj de s-ro
GBEGLO Koffi. Tiu ĉi esprimis sian ĝojon pri la kongreso, kaj
kuraĝigis la Beninajn Esperantistojn daŭrigi siajn klopodojn ege
fruktdonajn. La urbestro adresis siajn vortojn, kiujn sekvis legado de
salutmesaĝoj senditaj de eksterlandanoj : Hans BAKKER, Renato CORSETTI,
ktp. Per sia parolado la reĝo de Lokossa malfermis la kongreson. Li estis
ege kontenta pri la entuziasmo de la Esperantistoj, kiujn li kuraĝigis
labori plu kaj pli, ke la internacia lingvo enradikiĝu en Lokossa, kaj
cetere disvastiĝu tra la lando. Tiu ĉi solena malfermo de la kongreso
estis ankaŭ okazo enkonduki la kongresan temon. Necesis atendi la foriron
de la invititoj kaj la tagmanĝon, antaŭ ol okazigi en la posttagmezo la
ĝeneralan asembleon.
S-ro GBADAMASSI Latifou, la respondeculo pri la kongresa temo, prezentis
siajn vortojn, al kiuj aldoniĝis tiuj de kongresanoj. La ĉeestantaro
venis al la konkludo, ke Esperanto ja jam havas ŝancon en Benino pro la
aktiveco kaj entuziasmo de la Beninaj Esperantistoj, kaj nun necesas
fortigi tiun ŝancon. Tiujn vortojn sekvis aliaj pri la vivo de kluboj en
Benino: Geamikoj de Dio kaj Verda Stelo de la urbo COTONOU, Egaleco de la
vilaĝo CODJI, Verda Flamo de Tokome, Pacaj Metiistoj kaj Benina
IKUE-sekcio en Lokossa kaj la klubo de Aguidahoue. Ankaŭ la Niĝeria kaj
Togolanda delegacioj parolis pri la movado en sia respektiva lando. La
orfa lernejo ESPERANTISTA de Tozounme, la gvidantoj de Esperanto-kursoj en
la lernejoj de Codji kaj Aguidahoue prezentis siajn laborojn.
Dum iuj kongresanoj promenis por malkovri la kongresurbon, aliaj
partoprenis la E-kurseton, kiun gvidis FABOSSOU ĉristian. Je la 18-a horo
sekvis la dua parto de la ekzameno. La Esperantista nokto fermis tiun ĉi
tagon 6-an de julio en la Kongresa loko.
Dimanĉon la 7-an de julio, post la matenmanĝo, la kongresanoj kolektiĝis
en la kongresa halo por informiĝi pri la Esperanto-movado en Benino kaj
Afriko. Sekvis disdono de atestiloj al la 8 sukcesintoj el 13 kandidatoj,
kiuj trapasis la ekzamenon. Post la legado de la kongresaj rezolucio kaj
raporto, okazis grupa fotiĝo, kaj la kongresanoj, unu post la alia reiris
al sia respektiva loĝloko.


REZOLUCIO
La unua BEK (Benina Esperanto-Kongreso), kiu okazis en Lokossa de la 5-a
ĝis la 7-a de julio kun ĉeestantoj el Benino, Niĝerio kaj Togolando,
estis la okazo por amikiĝi kaj diskuti pri la temo "ĉu Esperanto havas
ŝancon en Benino?".
- Konsciante, ke longtempe la Esperanto-movado dormetis en Benino,
- Sciante, ke la disvastigo de Esperanto sukcesos dank'al instruado en la
Esperanto-kluboj,
- Notinte, ke Esperanto en Benino suferas pro manko de komunikado inter la
kluboj kaj la landa asocio;


REKOMENDAS KE:
1- BEF (Benina Esperanto-Federacio) organizu kaj kunordigu la agadojn de
Esperanto-kluboj per strategio por pli da efikeco,
2- BEF plifortigu siajn rilatojn kun la Afrika Oficejo (AO), UEA kaj aliaj
landaj asocioj.


Lokossa, la 7-an de julio 2002
La Unua Benina Esperanto-Kongreso
 


=============
VIDPUNKTOJ
============


1- Esperantujismo
==================
En decembro 1993 s-ro GBEGLO Koffi elpensis la terminon Esperantujismo. Tiam
organiziĝis la tria AK (Afrika Kongreso) en Ganao. Attilio Orellana Rojas
estis inter la organizantoj. Tiam la togolanda Esperantisto ADANOU Efoe
loĝis en Ganao kaj vere deziris helpi en la laboroj. Kion li rikoltis tiam,
tio estas, ke oni rifuzis lian kunlaboron pro la fakto, ke li estas
togolandano. Tion ĉi Koffi ne komprenis, ĉar laŭ li, landlimoj ne ekzistas
en Esperantujo. Tie ĉi nur la Esperantisteco estu konsiderata. Tiun ĉi
senton de aparteneco al la sama lando ESPERANTUJO  de Esperantistoj li nomas
Esperantujismo.
 
Se vere Esperantujismo povus funkcii ĉie en la mondo inter esperantistoj,
vidiĝus nur klare du partoj en tiu ĉi mondo : la esperantistoj kaj la
neEsperantistoj.  Kaj se la idearo de Zamenhof aplikiĝos en Esperantujo,
tiu ĉi estos pli videbla ol la alia parto, kaj vere Esperantistoj ne plu
bezonos propagandi por Esperanto antaŭ ol Esperantujo pli grandiĝos ĝis
atingi la tutan mondon, ĉar ĉiun esperantiston oni rekonu per la koloro de
lia/ŝia haŭto. Kiu estas la haŭtkoloro de la Esperantujanoj ? Eble necesas
iomete memori  kolorojn de aliaj elementoj de la homoj, antaŭ ol reiri al la
haŭtkoloroj.


Ekzistas homoj nigraj, blankaj kaj flavaj. Tion oni konstatas ĉe la ekstera
parto de la homoj. Se oni nun havas sangon en tri tuboj. En unu estas sango
de nigrulo, en dua, sango de flavulo kaj en tria, sango de blankulo. ĉu
oni povas rekoni, ke sango de iu tubo estas de tiu kategorio de homoj ?
Same estas ankaŭ pri la koloro de la cerbo, kaj tiu de la muskoloj ofertas
ne alian spektaklon.  Ni tiel rimarkas, interne, kiam temas pri koloro,
ĉiuj homoj havas samajn. Nur ekstere aperas diferenco, kio povus deveni de
la loko, de kie la homoj originis. ĉar la homoj vidas ne per  sed helpe de
la okuloj kaj nur per la cerbo, ĉu ne per tiu ĉi esperantistoj vidu la
kolorhaŭton de la loĝantoj de Esperantujo. Tiam oni memoru sloganon de s-ro
Ekue Attah AMOUZOUVI, togolanda Esperantisto. Li diris : »Dank’al Esperanto,
ni ĉiuj estas verdaj ».


Diskutlisto pri esperantujismo ja ekzistas. Tie oni interŝanĝas informojn
pri la afero. La adreso de la listo estas :
<esperantujismo@googlegroups.com>
Por aliĝi al la grupo necesas sendi malplenan mesaĝon al
<esperantujismo.subscribe@googlegoups.com>


2- Esperanto-kongreso
=======================
En 1905 en la franca urbo Bulonjo okazis la unua internacia renkontiĝo de
Esperantistoj. ĉirkaŭ sepcent Esperantistoj el diversaj anguloj de la
mondo kolektiĝis por paroli pri Esperantaj aferoj. La renkontiĝon oni
povis nomi Universala Kongreso de Esperanto. Kiam ĝi okazis, tiam estis
neniu internacia E-organizaĵo. Nek UEA, Nek SAT tiam naskiĝis, tamen estis
E-grupetoj, el inter kiuj troviĝis ankaŭ laboristaj. De tiu bulonja
renkontiĝo naskiĝis la fenomeno "Esperanto-Kongreso". ĉar la renkontiĝo
tiam estis de neniu E-organizaĵo, tiu spirito pluestas ankaŭ nun en
diversaj E-kongresoj.


Universala Kongreso  estas kongreso de ne unu E-organizaĵo, sed de ĉiuj
Esperantistoj de la mondo . Tion ne prisilentas la Statutoj de Universala
Esperanto-Asocio. Ni vidu la punktojn jenajn de la Statutoj: 42.... La
Universala Kongreso de Esperanto ĉiujare organizita de UEA, estas la
internacia manifestacio de la parolantoj de Esperanto. ĝi celas fortigi
ilian solidarecon, progresigi la movadon kaj studi ĝiajn problemojn. La
oficiala lingvo estas Esperanto.
43.... La estraro decidas pri la lokoj kaj datoj de la Universalaj
Kongresoj. Aparta Kongresa Regularo fiksas la administrajn kondiĉojn.


Tiuj punktoj jam montras, ke Universalaj kongresoj (UKo) ne estas kongresoj
de UEA-membroj, sed de ĉiuj parolantoj de Esperanto. Kial do nur
UEA-membroj devas organizi ilin ? Nun nur la estraro de UEA  decidas pri
iliaj datoj kaj lokoj.  UEA-gvidantoj vere rekonas, ke UKo estas
manifestacio de la parolantoj de Esperanto, kaj tial devas interkonsiliĝi
kun preskaŭ ĉiuj anoj de la Esperanto-komunumo por la organizado de la
kongreso. Jen do, kunlaboro kun ĉiuj E-organizaĵoj estas necesa.


Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) klare mencias SAT-Kongreson. Kial ankaŭ UEA
ne havas UEA-kongreson ? En Togolando estas ne kongreso de UTE, sed
Togolanda Esperanto-Kongreso. Sed senkonscie togolandanoj igas la kongreson
propraĵo de la landa asocio UTE. Analizante nomojn de naciaj kongresoj, oni
malkovras, ke plejparto el tiuj nomoj ne rilatas al la nomoj de la landaj
asocioj, sed nur tiuj ĉi organizas ilin, dum en la lando estas amaso da
aliaj Esperantistoj ne membroj de la landaj asocioj, sed ankaŭ kiuj devas
partopreni en la organizado de la kongresoj.  Kion nun faru la
Esperantistoj?


La unuaj jaroj de Esperanto jam ĉion montris al ĉiuj. Ludoviko Lazaro
ZAMENHOF donacis la lingvon Esperanto al la mondo. La deklaracio pri
Esperantismo ne devigas Esperantistojn membriĝi en E-asocioj, kvankam tio
estas bona. Tiuj ekzemploj montras multon :
- ĉiuj E-organizaĵoj estu malfermitaj al ĉiuj Esperantistoj
- ne ekzistu bataloj inter E-organizaĵoj
- Esperantistoj ĉiam rilatu unu kun la aliaj
-  E-organizaĵoj ne estu rivaloj, ktp.
Nur en tiu ĉi spirito la Esperantistoj devas labori, ke la ekstera mondo
rekonu ilin seriozaj. Sen tio la Esperanta afero ne progresos, kaj fariĝos
ia esotoraĵo rezervata nur por iuj homoj.


La nacia kongreso estu manifestacio de ĉiuj parolantoj de Esperanto en la
lando. Se la organizado de la kongreso hazarde fariĝas tasko de la landa
asocio, tiu ĉi ĉiel klopodu komprenigi al ĉiuj Esperantistoj de la lando,
precipe al nemembroj de la asocio, ke la landa asocio ne akaparas la
kongreson, sed nur helpas en ĝia organizado. ĝi invitu aliajn homojn al
kunlaboro, kaj jam en la kongresa organiza grupo estu ankaŭ Esperantistoj ne
membroj de la landa asocio. Ion tian faru ankaŭ UEA, ke UKo rehavu sian
universalecon.


Estas nun SAT-Kongreso. Estu ankaŭ UEA-kongreso. Jam estas ankaŭ renkontiĝo
de Civitanoj. Aliaj E-organizaĵoj havas siajn renkontiĝojn. Universala
Kongreso apartenu al ĉiuj. ĝi estu ia "ekumena" manifestacio Esperanta.
ĝia organizado estu afero ne de unusola E-organizaĵo, sed ĉiuj laŭvice
respondecu pri ĝia organizado. Necesus do, ke  UEA, SAT, Civito, ktp
interkonsiliĝu por ion tian proponi al la tutmonda Esperanto-komunumo.




======================
EL VERDAJ  PLUMOJ
======================
El la kajero "EKSALTO de Espero" kompilita en 1992-93



1- Konsiloj al infanoj
=======================     
Lernu viajn lecionojn, miaj karaj infanoj!
Studu viajn lecionojn, karaj gelernantoj.
Neniam fordonu vin al tiuj kunuloj,
kiuj neniam volas lerni siajn lecionojn!
Nia vivo dependas de tio.


Jen belega vivo ekas sub la horizonto.
Miaj karaj lernantoj, ĝojigu vin !
Miaj karaj gepatroj, okupigu viajn gefilojn !
Kuŝigu viajn infanojn, miaj karaj gepatroj!


Neniam permesu al ili perdi sian tempon,
Kiel faras iuj gepatroj senkonsciaj.
Kiu ŝatas honoron, tiu amu laboron.
Tutcerte la estonteco estas por vi.


(DOUMEGNON Koffi)




2-La laboroj de mia naskiĝvilaĝo
==================================                            


Estas vilaĝeto proksime de lago. ĝi havas proksimume naŭcent naŭdek kvar
gejunulojn, kaj estas famkonata pro voduaj aferoj. ĉiuj domoj estas preskaŭ
kovrita el pajlo. Sola en mia ĝardeno, dum mi rigardas ĉirkaŭ mian
vilaĝon, venis al mi la penso paroli pri la laboroj de mia vilaĝeto.
Mi memoris kiam mi estis dek-kvar-jara, mi helpis miajn gepatrojn kun miaj
amikoj kultivi en la kampo, semi kaj rikolti kampproduktojn. Ni iradis sur
la kampo je la sesa horo. Tie ni forigadis malbonajn herbojn, tranĉadis la
neŭtilajn arbetojn per niaj tranĉiloj akraj. La laboro estis tre interesa
kaj tre gaja, ĉar ni laboris kun multa kuraĝo. Kelkaj el ni kantis kaj
iliaj muzikoj reĝojegis nin. Post la kvara horo, sub la suno, ni kuris
malantaŭ baobabon pro la sunradioj.


Ni manĝis kuiritajn en akvo fazeolojn, pastaĵojn, kiujn mia patrino
alportis al ni. Estas ankaŭ nuksoj kaj multaj fruktoj. Miaj amikoj ridis kaj
ridadis, plaĉe manĝis kaj trinkis.


Post la manĝado ni reiris al la hejmo, kie ni ludadis. Kelkaj personoj
akvumis legomojn en la ĝardeno, dum aliaj disponis malmultan tempon por
vojaĝi.


 (CLUSE Zissè Florent)


3-HIENO KAJ VULPO
=================   
Estis dum tempo de granda malsatego. La bestoj de la veprejo mortadis pro
malsato. Iam Hieno kaj Vulpo promenis kune. Ili trovis sur la vojo mortintan
beston. ĉiu, kredante sin la sola trovanto de la besto, diris nenion al la
alia, sed imagis al si rimedojn por reveni sola al la manĝaĵo. La
promenado iom daŭris, kaj poste okazis disiĝo. ĉiu iris vojon kun ideo
reiri al la mortinta besto. Kelkajn minutojn poste, jen niaj du amikoj, kiuj
renkontiĝis naz-al- naze apud la kadavro. Hieno tuj ekparolis : « tiun beston
neniu dividu ! ĝi estas por la pli aĝa el ni du ». Poste Hieno pludiris :
« mi naskiĝis samtage kiel la mondo. Do mi estas la pli aĝa ».
ĉe tiuj vortoj Vulpo ekploris. Hieno tuj ekkonsolis lin : « Ne ploru, mia
amiko ! Vi ja estas la pli juna, kaj kiam vi estos maljuna kiel mi, la vivo
ofertos al vi beston pli grandan kaj pli grasan ol tiun ĉi. » Tiam Vulpo
respondis : « Kara amiko Hieno ! Mi ploras ne pro la viando, kiu cetere ne
revenos al vi, sed pro tio, kion tiu dato memorigas al mi. La dato de via
naskiĝo, ĉu ne tiu de la mondo ? Ho ve ! Tiam mortis mia unua filo. Pacon
al lia animo ».

(ADOKOU Folly)

4-LA EGOISTA VIVO
-----------------
En la mondo vivis riĉa kaj malbona reĝo nomita TAGIDMA. Li havis multajn
edzinojn, kaj la vilaĝo estis SODOME. La loĝantoj de tiu vilaĝo estis tre
fidelaj pro la malboneco de sia reĝo. Se iu faras ion, kio ne estas bona,
la reĝo tuj mortigas tiun.
Iam li diris al la loĝantoj de sia vilaĝo : « neniu rajtas nomi TAGIDMA
sin mem aŭ siajn gefilojn, ĉar tiu nomo estas mia ».
Jen virino naskis infanon, kiun la patro APEZUKU kaj la patrino DEDE nomis
TAGIDMA, kaj ili kaŝis la infanon, por ke la reĝo ne vidu lin.
La infano kreskis kaj fariĝis junulo. Li ofte ludis kun siaj amikoj ; per
bastono ili mortigis lacertojn ĉirkaŭ la domo de la reĝo.
Iam kiam li estis ludanta, iu vokis la nomon de la junulo. La reĝo aŭdis
tion, kaj tuj sendis siajn soldatojn  por aresti tiun, kiu havis la nomon.
La soldatoj alportis lin al la reĝo, kaj li lin malliberigis. Kiam la
gepatroj de TAGIDMA aŭdis pri la afero, ili ekploris. Dum lia restado en
prizono liaj gepatroj tre koleris pri la faro de la reĝo.
Pasiginte du jarojn en la prizono li estis liberigita. Kiel kutime,
ĉiujare, post la rikolto, estis festo. Kiam TAGIDMA revenis de la prizono,
per muŝoj li faris veston, kiun li surmetis dum la festo. La muŝvesto tre
plaĉis al la reĝo, kiu petis de la junulo, ke li vendu ĝin al li. La
junulo respondis : « antaŭ ol havi tiun ĉi veston, vi devas plenigi tiun
ĉi poteton, je mono, kiun mi prenos ». La junula TAGIDMA jam antaŭe truis
la poteton, kaj metis ĝin sur grandan truon, kvazaŭ nenio estis sube.
La maljuna TAGIDMA metis ĉiun siajn riĉaĵojn, sed la poteto neniam
pleniĝis. Fifine TAGIDMA decidis vendi siajn domojn kaj edzinojn. Li tion
faris, sed la poteto ne pleniĝis. Kaj la juna Tagidma diris al la reĝo : «
Mi donacas la muŝveston al vi, ĉar vi ne havas plu monon ; kiom vi metis
en la poteton, tiom ne sufiĉas, tamen prenu la veston.>> Nokte la juna
TAGIDMA prenis la tutan monon.
La reĝo tre bone ĝojis, kaj dum la festado ankaŭ li surmetis la veston,
ĉar tiam nur tiun li havis. Post la festo li fekis ; kiam la fekaĵo
elsendis sian odoron, la muŝoj tuj flugis de la reĝo, kiu restis tute
nuda. Post tio la vilaĝanoj elektis la junan TAGIDMA reĝo.
De tiu tago la juna TAGIDMA riĉiĝas.

(WOEKESSOU Edè)

5-MEMORAĵO  PRI TRADICIA CEREMONIO
-------------------------------------

Kiam mi estis knabeto, mi multege timis je kelkaj Afrikaj ceremonioj. Sur
nia kontinento Afriko ĉiuj popoloj havas siajn proprajn kulturojn. Inter la
diversaj popoloj ekzistas kelkaj, kiuj kapablas manĝi venenajn serpentojn
kaj braĝojn.
Iujare, en aŭgusto, kiam mi libertempis ĉe mia patro en la urbo Kara ĉe la
norda parto de Togolando, okazis tradicia ceremonio. Mi estis invitita de
mia samklasano TOYI Egbare.
Alveninte tien, oni ludis kaj dancis. La homoj venis de ĉie por ĉeesti la
feston. Kiam oni fortege batis la sanktajn tamburojn, la dancistoj elegante
dancis. Samtempe oni faris oferojn al la dioj, por ke la posta jaro estu
bona. Duope la dancistoj eniris cirklon desegnitan en la sablo por la
ceremonio.
Post du horoj da danco kaj krio, mi subite aŭdis la voĉon de ses homoj,
kiuj dancis en du grupoj, tio estas triope. ĉiuj membroj de la unua grupo
havis en siaj manoj vivantajn vipurojn. Tiu grupo nomiĝis manĝistoj de
venena serpento. La duan grupon oni nomis manĝistoj de braĝoj.
Ordeme la dancistoj eniris la cirklon. La membroj de la unua grupo manĝadis
la vivantajn nekuiritajn serpentojn, kaj la anoj de la dua grupo glutadis la
braĝojn.
Vidante tiujn aĵojn, mi malsaniĝis, kaj mi rapidege iris hejmen. Mi ne
povis vidi la finon de la ceremonio, do mi ne sciis, kio okazis poste.

DRAVIE Firmin

===================
PODIO DE KREDOJ
===================

1- Mia kredado II:
===========================
Per subaj vortoj  fermiĝis la libro MIA KREDADO de GBEGLO Koffi. Nun li
ekpensas pri dua libro MIA KREDADO II, kaj prenis subajn vortojn por
konsistigi epilogon. Ili estu legataj, kaj poste aperos la unua ĉapitro kun
titolo Maŭ, kiu estas nenio krom la Superforto la Mondon Kreanta kaj
Reganta (FUKRo)

Epilogo :
---------
Kristanoj aŭ mohametanoj, bahaanoj aŭ paganoj, ktp, ne ekzistas. ĉiuj homoj
estas Homoj, kaj ni estas samaj, egalaj. Religio devas nin unuigi. Bahaanoj
povas ĉeesti diservon de budhanoj, paganoj diservon de kristanoj ; ĉiu
konfesiano povas partopreni kredokunvenon de alia konfesio, ĉar ĉiuj
deziras rilati kun la sola superforto, kiu estas en ni. Ni estas unu. Tiun
unuecon deklaris niaj majstroj : Baha'u'llah diris : « ĉiuj homoj estas la
folioj de unusola arbo ». Kristo Jesuo diris : « Nia Patro ». Budho
proklamis « sinforgeson, kunsenton, altruismon.>>  ĉu mi ne devas imiti
niajn majstrojn ?
 
2- La dekdu pruvoj pri la neekzisto de Dio (daŭrigo de la teksto en OVo 72)
---------------------------------------------------------------------------
 
DU ĉEFAJ OBĵETOJ
Por definitive fintrakti la Dion de la kreado, ŝajnas al mi necese ekzameni
du obĵetojn.
Vi ja konjektas ke abundas la obĵetoj; tial, parolante pri du obĵetoj
studentdaj, mi parolas pri du obĵetoj precipaj, kutimaj. Tiuj du objektoj
estas despli gravaj, ke, pro la kutimo diskuti, eblas revenigi ĉiujn aliajn
al tiuj ĉi :

Unua obĵeto:

"Dion vi ne povas koncepti"

Iuj diras :
"Vi ne rajtas paroli pri Dio tiamaniere. Vi prezentas al ni karikaturan
Dion. Sisteme vi limigas ĝin al proporcio kiun via kompreno degnas dediĉi al
ĝi.Tiu Dio ne estas la nia. La nian vi ne  povas koncepti, ĉar ĝi superas
vin, ĝi estas nekomprenebla por vi. Sciu, ke, kio estus eksterordinara por
la plej potenca je forto, je saĝo kaj scio, tio estas, por Dio, nur
infan-ludo. Ne forgesu, ke la homaro certe ne situas sur la sama nivelo kiel
diaĵo. Ne preteratentu, ke estas same neeble por homo, kompreni kiel Dio
procedas, kiel por mineraloj imagi kiel procedas  plantoj, por plantoj
koncepti kiel procedas bestoj, kaj por bestoj kompreni kiel procedas homoj.
"Dio ŝvebas ĉe altaĵoj, kiujn vi ne scipovus atingi; ĝi okupas suprojn,
kiuj plu restas al vi neatingeblaj.
"Sciu, ke ajne brila estus homa inteligento, ajne streba estus tiu
inteligenteco,ajne persista estus tiu strebo, neniam la homa inteligenteco
estus kapabla sin levi ĝis Dio. Fine, konsciu, ke ajne vasta povus esti la
homa cerbo, tiu estas limigita kaj konsekvence ne povas koncepti la
infiniton.
"Havu do la lojalecon kaj modestecon rekoni, ke estas eble al vi, nek
kompreni nek klarigi Dion.Sed ke vi povas nek kompreni nek klarigi ĝin, ne
implicas, ke vi rajtas ĝin negi".
Kaj mi respondas al la diistoj :
Gesinjoroj, vi donis al mi konsilojn de lojaleco, al kiuj mi estas preta
konformiĝi. Vi prave alvokis min al modesteco, kiu sidas al la humila
mortivulo, kiu mi estas. Mi inklinas ne devojiĝi.
Vi diris, ke Dion mi povas nek koncepti nek kompreni, ĉu ? Bone. Mi
konsentas tion rekoni;kaj aserti ke io ne-infinita povas nek koncepti nek
kompreni tion infinitan,estas veraĵo tiom certa, eĉ evidenta, ke mi neniel
emas tion refuti. Ni estas, ĝis nun, tute samopiniaj kaj mi esperas vin
proe kontentaj.
Sed, gesinjoroj, permesu ke miavice mi donos al vi konsilojn de lojaleco;
akceptu ke miavice mi alvokos vin al sama modesteco. ĉu vi ne estas homoj,
same kiel mi ? ĉu Dion vi pli konceptas ol mi? ĉu ĝin vi pli bone
komprenas ol mi ? ĉu vi pretendas situigi vin je la  sama nivelo kiel la
diaĵo ?ĉu vi havas la memfidon pensi kaj la stultecon deklari ke vi flugis
ĝis la suproj kiujn Dio okupas ? ĉu vi estas sufiĉe arogantaj por aserti
ke via ne-infinita cerbo traperceptis la infiniton ?
Mi ne ofendu vin, gesinjorojn, kredante, ke vi estas trafitaj de tiel
ekstravaganca vanteco.
Havu do, same kiel mi,la lojalecon kaj la modestecon rekoni, ke, se mi estas
nekapabla koncepti kaj kompreni Dion, vi frontas la saman neeblecon. Havu do
la honestecon rekoni, ke, se, ĉar mi povas nek koncepti nek kompreni Dion,
mi ne rajtas ĝin negi, do ĉar vi mem povas ne koncepti nek kompreni ĝin,
vi ne rajtas aserti ĝian ekziston.
Kaj gardu vin kredi, gesinjoroj, ke, ekde nun, ni estas kvitaj. Vi mem
unuafoje asertis la ekziston de Dio; do vi mem la unuaj ĉesigu viajn
asertojn. ĉu mi iam pensus negi Dion, se kiam mi estis infaneto, oni ne
trudus al mi pri kredo je ĝi ?Se, plenkreskulo, mi ne aŭdus ĉirkaŭ mi
asertojn pri ĝi ? Se, fariĝinte adolto, mi ne senĉese observus preĝejojn
kaj templojn dediĉitajn al Dio ?


Viaj propraj asertoj provokas kaj pravigas mian negadon.
ĉesu aserti kaj mi ĉesos negi.


Dua obĵeto :


"Neniu  rigardas sen kaŭzo"
La dua obĵeto ŝajnas konsirinde pli malfacila. Multaj rigardas ĝin
ne-kontraŭebla. ĝi venas de la spiritualistaj filozofoj. Tiuj diras nun
senĉese:
"Ne ekzistas efiko sen kaŭzo; nu la universo estas efiko, do tiu efiko havas
kaŭzon, kiun ni nomas Dion".
La argumento estas bele prezentita; ĝi ŝajnas bone konstruita kaj firme
ĉarpentita. Restas scii ĉu ĝi vere estas tia.


(daŭrigota en OVo 74)
 
===================
F E L I E T O N E
===================


SPIRITA VIVO EN LA SOCIO de Omraam Mikhael Aivanhov(1900-1986).


Dekkvara ĉapitro : KIEL HELPI AL SIA LANDO ?


La landoregantoj estas konstante elmetataj al kritikado, malamikeco kaj
mokado fare de la civitanoj. Kaj ĉie, por amuzi la publikon, en kabaretoj,
spektejoj, ĉe radio kaj telelvido oni prezentas la politikulojn ridindaj
kaj groteskaj. Eĉ se estas kialoj por fojfoje kritiki kaj moki, ne tiel oni
instigos ilin plibonigi sin. Male, superŝutante ilin per negativaj pensoj
kaj sentoj, oni ne nur solvas nenion, sed oni estigas en la nevidebla mondo
kondiĉojn, kiuj igos ilin fari eĉ pli multajn erarojn kaj decidojn malpli
kaj malpli taŭgajn por la bono de la lando. Kiel vi vidas, la konsekvencoj
de tiu sinteno estas vere seriozaj.

Se vi do vere volas helpi al via lando, anstataŭ daŭre indignaĉi pri tiu,
kiu ĝin direktas, sendu al li lumon, por ke li ĉiam estu bone inspirita.
Vi ne povas helpi al la tuta mondo, ĝi estas tro granda, sed sufiĉas helpi
al unu homo, al unu sola, pli facilas, kaj tiu bonfaros al ĉiuj, ĉar multo
dependas de li. Se li sukcesos aprobigi socialajn leĝojn favore al la
publika sano, loĝado, instruado,ktp, ĉiuj profitos de tio, ke unu homo
iĝis inspirita.
La civitanoj devas ekkonscii pri la ligoj, kiuj unuigas ilin al la regantoj.
Ne sufiĉas postuli tion, nepre voli ekhavi tion ĉi, necesas lerni koni la
plej efikajn metodojn por ricevi, kion oni deziras, sen kaŭzi aĉajn
konsekvencojn.

Kiel vi scias, la popola saĝo ofte esprimiĝas per fabeloj. Jen unu. Foje
estis reĝlando, kie okazis nur epidemioj, malsatoj kaj ribeloj. Ne sciante
kion fari fronte al tiom da malfeliĉoj, la reĝo venigis al si saĝulon,
kiu diris :"Via Reĝa Moŝto,la kaŭzo de ĉiuj malbonaĵoj, kiuj plagas la
reĝlandon estas vi. Vi vivas diboĉe, vi maljustas kaj kruelas : pro tio
katastrofoj konstante trafas vian popolon." Poste la saĝulo prezentiĝis al
la popolo kaj diris :"Ke vi suferas, tion vi meritis; per via malsaĝa
vivmaniero vi altiras al la trono reganton, kiu igas vin malfeliĉaj." Jen
kiel saĝuloj klarigas la aferojn.
Kiam landanoj decidas vivi en spirita lumo, la ĉielo sendas al ili
regantojn noblajn kaj honestajn, kiuj venigas nur benojn. Sed se nacio estas
regata de homoj, kiuj senbremse ellasas siajn plej aĉajn kapricojn je la
kosto de la popolo, nu, la popolo komprenu, ke ĝi parte respondecas.
Kaj kial oni ĉiam volas, ke la solvojn trovu la aliaj, kiel altrangaj ili
estas ? Kial atendi, ĝis aliaj komencos labori por plibonigi la situacion
?Laŭ vi, streĉi siajn fortojn devas ĉiam la aliaj, sed kial ili tion farus
? Ili agas kiel vi : ili atendas, ke vi eklaboru, kaj tio povos daŭri
eterne. Vi do decidu finfine ekagi. Iuj demandos min <<Sed kion vi konsilas
?ĉu vi volas, ke ni ĵetu nin en politikan karieron ?>> Por mi, ne tie
staras la demando. Kiam mi parolas pri laboro utila al la socio, mi unue
subkomprenigas laboron enan, laboron super si mem, ĉiam farendan, egale ĉu
oni ekpolitiku aŭ ne.
La sola vere grava agado en la vivo estas igi sin pli klarvida, plidonema,
pli neprofitema, pli memreganta.<<Jes>>, vi diros,<<sed se oni sekvu tiajn
konsilojn, se oni tiagrade plifortigus kaj plibonigus sin, la kondiĉoj en la
mondo estas tiaj, ke oni restos ie nekonata, forperdita, sen iu ajn rimedo
por agi.>> ĉu vere vi scias pri tio ? Se vi vere kapablos manifesti la
virtojn de la spirito, la aliaj venos al vi, eĉ se vi tion ne deziras, por
peti vin esti ilia konsilanto kaj gvidanto. Se tio ĝis nun ne okazis, la
kaŭzo estas, ke vi ne meritas tion, ke vi ne atingis la necesajn kvalitojn.
Necesas lerni kalkuli je la potencoj spiritaj, per tio rekoniĝas aŭtenta
spiritemulo. En rondo, en kiu oni nur parolas, multaj povas pretendi esti
spiritemaj,ili faros al vi senfinajn paroladojn pri reenkarniĝo, nimbo,
anĝelaj hierarkioj,sed ne tio helpas ilin solvi la problemojn de la
socio.Tiujn oni sukcesos solvi nur, se oni strebos ĉiam veki en si la
potencojn de volo, bono kaj lumo.
(daŭrigota en OVo 74)


=====================
A N O N C E T O J
=====================

1-Kalendaro de la ekzamenoj de TIETo
====================================
TIETo okazigos ekzamenojn en la jaro.

- La 22an de junio  2015 okazos la ekzameno A de Afrika Centro Esperantista
ĉefe por gelernantoj de Instituto Zamenhof (IZo). Tamen ankaŭ eksteraj
homoj povos partopreni ĝin
- La 27an de aŭgusto 2015 okazos la ekzamenoj A kaj B de Afrika Centro
Esperantista.
 
 
2- Instituto Zamenhof plene videbla en interreto
=================================================

Instituto Zamenhof nun aperas multaloke en la reto. Vidu :

-La asocio UNE ECOLE aŭ TOGO havas propran ttt-paĝaron por Instituto
Zamenhof.
Tie aperas la tuta historio pri la ekzisto de la lernejo. Bonvolu tuj viziti
la paĝaron : http://uneecoleaŭtogo.jimdo.com

- Facebook
Serĉu "Institut Zamenhof" ĉe FACEBOOK kaj vi trovos buntajn informojn pri
ĝi.

- Instituto Zamenhof troviĝas ankaŭ ĉe :
http://homepage2.nifty.com/EsperantO/ESPTogo/Togobazo.html
  
- S-ro Enrique havas interesan retpaĝaron. Ankaŭ tie troviĝas informoj pri
Instituto Zamenhof.  Vizitu la paĝaron :
http://esperantofre.com/izo/

===================
K O N K U R S O
===================

Pri Hans BAKKER aŭdadis multaj personoj. Li ĵus mortis la 21-an de januaro
2015. Instituto Zamenhof ne ekzistus, se ne estus Hans. Tiel estas ankaŭ por
Afrika Kapitalo ĉe UEA por financi Esperanton en Afriko. Hans verkis pri la
afrika agado, partoprenis UK-ojn kaj tie havadis budon "AMIK'EN AFRIK'".
Lin afrikaj esperantistoj nomas "patro".
Tio estas kelkaj vortoj pri Hans BAKKER. Nun estas via vico skribi pri li.
Ju pli da informoj NOVAJ pri li, despli oni havas ŝancon por gajni la
konkurson. Vian tekston vi sendu al jena adreso :
Instituto Zamenhof <139izo2004@gmail.com>.
La konkurson daŭros la tutan jaron, kaj fine de ĉiu monato estos almenaŭ
unu premio por partoprenantoj. La premioj konsistos el Esperantaĵoj, kaj
ankaŭ el iom da mono. Plie la tekstoj ricevitaj eniros apartan libron omaĝe
al la karmemora Hans BAKKER.
Aldonidas, ke unu persono rajtas konkursi plurfoje.
Do, ek al verkado !


***************************************
ANKaŭ NI VOLAS LERNI LEGI KAJ SKRIBI
***************************************
 
Onkloj kaj onklinoj por IZ-gelernantoj !
 
Ni ŝatus legi kaj skribi kiel niaj samaĝuloj eŭropaj.
Ni ŝatus manĝi ne nur por plenigi niajn ventrojn sed precipe por resti
sanaj. Ni ŝatus komuniki kun samaĝuloj alikontinentaj, ke ni konu unu la
alian.
 
Jen tiom da aferoj kiuj estas necesaj por ni, sed estas ne ĉiam facile al
ni havigi ilin.
Kial ? Niaj gepatroj estas malriĉaj, kaj tial ĉi tute ne aŭ ne tute povas
prizorgi nin.
 
Fratoj kaj fratinoj niaj nun plenkreskaj scias nek skribi nek legi. Multe da
aferoj pri la vivo ili tute ne scias, kaj la konsekvencoj falas sur la
gefilojn. Strebi al evitado de tiaj problemoj okupas homojn, kaj jen unu el
tiuj ĉi, Hans BAKKER, povis helpi, ke nun funkcias Instituto Zamenhof en Togolando.

Ni nun lernas legi kaj skribi, sed estas al ni malfacile pagi la
lernokotizojn kaj havigi al ni librojn. Ne ĉiuj ni povas ĉiutage manĝi
en la lernejoj, ĉar niaj gepatroj estas senmonaj. Ni tamen emas lerni. 

Karaj, ĉu vi ne povas helpi nin, pagante nian lernokotizon; 50 eŭroj
sufiĉas por pagi lernokotizon de unu lernanto en la jaro; aŭ subvenciante
nian lernejon, ke ĝi havigu al ni manĝojn kaj librojn ? Nia lernejo
liveros al vi tiucelajn informojn. 

Kiu ŝatus helpi pagi lernokotizon de unu el ni, tiu rilatu kun nia
lernejo: 
INSTITUT ZAMENHOF
p/a DOUMEGNON Koffi
11 BP 48  Lome 11
LOME
TOGO
 
E-poŝto : 139izo2004@gmail.com, i_zamenhof@yahoo.fr, esp.togo@cafe.tg 


Mondonacoj povus iri al  nia uea-konto "iztg-w"
 
=======================================================

KIEL RICEVI OVo-n paperan kaj sesmonatan ?
1- Per abono : 15 eŭroj estas la abonprezo
2- Subtenante TIETon : disponigante monon al la instituto, ekz. 20 eŭrojn aŭ
pli. La monon oni sendu al la konto "tiet-u" ĉe UEA 

KIEL RICEVI LA RETAN VERSION DE OVo ?
Necesas aliĝi al la tiucela dissendolisto. Tio ebligas ankaŭ ricevon
regulan de informoj pri la movado en Togolando.
Oni do sendu malplenan mesaĝon al :
<esperanto-en-togolando-subscribe@yahoogroups.com

Por memvola mondonaco la UEA-konto "tiet-u" estas je ĉies dispono 

KUNLABORANTOJ
OVo estas ĉies propraĵo. Do, ĝi konsideras ĉiujn Esperantistojn
kunlaborantoj.
La kontribuaĵojn oni sendu al la redaktanto.

LA VENONTA NUMERO
Aperos fine de junio 2015. Artikoloj por tiu ĉi numero atingu la redakcion
plej malfrue la 15-an de majo 2015

REPRESO
ĉiu homo rajtas ĉiel ajn uzi la artikolojn de OVo. Sola kondiĉo estas, ke
oni indiku la fonton.

==============================================================

==============================================================
 

 


 
______________________________________________________________________  
 *************************************************
 H A C E 10                      Decembro 2010 
 ************************************************* 
 HORIZONTO DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA
             H A C E
 Liberpensa informilo de AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA 
 Redaktas : Cophie PARPHES
 Adreso : afrikacentro@hotmail.com
 
 ************************************************* 
 E N H A V O
 ============
 MALFERME
 
 GHENERALAJHOJ
 
 UNUIGHO DE ESPERANTISTOJ EL LA TUTA AFRIKO
 
 AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA
 
 REAGOJ
 
 VIDPUNKTOJ
 
 CHIES VOCHO
 
 TR'AFRIK'
 
 EL NIAJ PLUMOJ

 RECENZECE

 DISKUTE
 
 ANONCETOJ
 
 ANKAU NI VOLAS LERNI LEGI KAJ SKRIBI
 
 ============================================================== 
 
 ******************
 MALFERME
 ******************
 
 NENIAM MALINTERNE DE NI...... !
 
 Doktorighis s-ro AKa pri medicino en universitato afrika. Li ekpraktikis en Afriko kun la klara ambicio en la koro iam atingi la paradizon, evoluintan landon. Pro sia diligenteco kaj sindedicho, li rapide akiris altan rangon en la laborejo. Tamen la ideo migri eksteren ne forlasis lin. Chiam li siamaniere klopodadis por atingi tiun chi celon. "Kiu serchas, tiu trovas", chu ne ? Jen fine s-ro AKa povis atingi la paradizon. Chiu povas diveni kio atendas lin en la unuaj tagoj de lia restado en la paradizo. 
 
 "Unue kashu la diplomon kaj trovu manghon. Manghante, montru la diplomon", konsilis konatuloj al li. Jes, Aka nenion komprenis. Chu ne per la diplomo li  trovu laboron, kaj tiu chi donos al li manghon ? Aka ne volis kompreni la homojn kaj kun la paso de la tempo la pasigitaj monatoj unuaj kun malfacile trovitaj paneroj povis ion instrui al li.
 
 La iama chefo de sekcio en sanigejo  finfine trovis sin en restoracio, kie li devis lavi telerojn. Facile li tiel povis redukti la pezon de la malsato. Iom post iom li alkutimighis al tiea vivo. Tiam la diplomo ripozis en la valizo, kaj la posedanto neniam forgesis ghin.  Hejmighinte en la nova lando, li ofte rigardadis sian diplomon kaj informighadis. Aka devis studi pli en la nova lando. Li sendis grandan leteron al siaj kolegoj kiuj pluestas en Afriko.
 
 "Tie chi oni ne fidas niajn afrikajn diplomojn. Mi devis plustudi ghis havi aliajn. Kio estas tamen helpa, tio estas, ke tra miaj praktikadoj, oni sentis, ke mi havas kvalifikilon, sed ghin oni ne metis en la saman nivelon, kiel similan kvalifikilon de la paradizo". Kion fari nun ?
 
 Chu pravas tiuj, kiuj pensas, ke la paradizo estas ne ekster sed en la homo mem ? Kie oni estas, tie chiu povas instali sian paradizon. Togolanda proverbo diras : "koko ne hontas pri sia loghejo". Tiu chi proverbo povas ne esti klara al homoj alimedia? Tial necesas klarigetoj.
 
 En la medio de la proverbo, oni malofte purigas la loghejon de la kokoj. Tiuj chi ne scias la diferencon inter loghejo kaj necesejo. Kie ili dormas, ankau tie ili fekas. Imagu kiom malpura kaj malbonodora estus la loghejo. Tamen la kokoj pludormas tie. Char la kokoj kuraghe iras chiam dormi tie, tute ne atentante, chu oni purigis la ejon au ne, homoj de la medio komprenas, ke kia ajn estas onia vivmedio, tie oni sentu sin en paradizo. Jes, la paradizo de Esperantistoj estas ja en Esperantujo, kaj la paradizo de chiu esperantisto unuopa en la esperantisto mem. Neniu de la ekstero povas fari al ni tion, kion ni bezonas. Kiam ni renkontas malfacilajhon, ni pripensu.
 
 "Neniam akuzu iun pro io okazinta, sed chiam serchu vian parton de respondeco en chio, kaj provu korekti ghin". Se Esperanto nun malbone disvastighas en la mondo, esperantistoj ne akuzu neesperantistojn, sed trovu la kialon ene de la movado. Ankau tie chi, neniu esperantisto trovu la kialon en alia esperantisto, sed chiu klopodu trovi sian parton de  respondeco. Se hodiau pluvivus Zamenhof, ankau li trovus sian parton de respondeco.Traboj estas en niaj okuloj, per kiuj ni vidas pajleron en la okuloj de la aliaj".
 
 Ni bone zorgu pri nia Esperantujo, tute ne atentante chu iu de ekstero jughas nin. Nia chiutaga klopodo estas chiam ion pli bonan fari. Chiam ni strebu al perfekteco, kaj certe tiu strebado igos nin atingi multon.
 
 CoPo
 
 ******************
 GHENERALAJHOJ
 ******************
 1- Konfliktoj inter generacioj
 -------------------------------
 
 Legante pri la lingva konflikto inter junaj kaj muljunaj svedaj esperantistoj  http://www.liberafolio.org/2010/lingva-konflikto-en-sveda-esperantujo mi pensis pri citajhoj el la antikva periodo, kiuj pendis dum pluraj jaroj en mia klaschambro [vidu chi-sube] kaj kiuj mirigis miajn gelernantojn; ili ja pensis ke temis pri nuntempa opinio de maljunuloj. Fakte, tia konflikto inter generacioj chiam ekzistis ... kaj ekzistos.  Feliche, char estas la bazo de nia progreso ! Se la infanoj chiam estintus fidele obeemaj, la homaro estus ankorau en la paleolitika epoko.
 
 Mi aldiris al miaj gelernantoj : "Kiam vi ekparolos tiel pri junuloj, tiam estos signo ke via menso ekmaljunighas.
 
 "Nia mondo ekkonas krizan fazon. La infanoj ne plu obeas siajn gepatrojn"  -  Egipta pastro, 2000 jarojn a.K.
 
 "Tiu junularo estas ghisoste putra. La junuloj estas malbonfaraj kaj mallaboremaj. Ili ne plu estas kiel la antaua junularo. La nuntempaj neniam kapablos daurigi nian kulturon "  -  Potajho el Babilono, 1000 jarojn a.K.
 
 "Mi havas neniun esperon pri la estonteco de nia lando, se la hodiaua junularo ekestros morgau. Tiu junularo estas netolerebla, sen sinbridemo, tutsimple terura"  -  Hesiodo, 720 jarojn a.K.
 
 " Nia junularo shatas lukson, ghi estas malbone edukita, ghi primokas autoritaton kaj havas neniun respekton por Malnovuloj. Niaj hodiauaj infanoj estas tiranoj. Ili ne levighas kiam maljunulo eniras chambron. Ili krucas la gambojn kaj rebatas siajn gepatrojn. Tutsimple ili estas malbonaj"  -  Sokrato, 470-399 a.K.
 
 "Patro timegas siajn infanojn. Filo konsideras sin samrajta al sia patro kaj plu havas por siaj gepatroj nek respekton, nek timon. Kion li deziras estas libereco. La junuloj deziras tuj la statuson de siaj pliaghuloj ; por ne shajnigi sin postrestantaj au despotaj, la pliaghuloj akceptas tion. Kaj, por kroni la tuton, nome de la libereco kaj de la egaleco, ili postulas seksan liberighon  ... Kiam patroj ekkutimas ne plu kontraustari siajn infanojn, kiam filoj ne plu atentas iliajn dirajhojn, kiam instruistoj tremas antau siaj lernantoj kaj preferas flati ilin, kiam, finfine, la junuloj spitas la leghojn, char ili ne plu akceptas  superan autoritaton de io au de iu, tiam, tute bela kaj tute juna,  komencighas la tiraneco" -  Platono, 429-347 a.K.   
 
 "Ne plu estas infanoj"  -  Cicerono, 106-43 a.K.
 
 Nihil  novi  sub  sole !!!     -     Nenio nova sub la suno !!!
 
 P.S. - Mi povas havigi 2-paghan aldonitajhon kun chapelitaj literoj kaj en dulingva versio (Eo- franca). 
 
 Germain PIRLOT (Belgio)
 
 
 2- Lingvaj rajtoj
 --------------------
 
 La homo ja estas socia estajho; li chiam sin organizas en la socio, en la lernejo, en la shtato,, ktp...
 
 Por socie vivi li devas komuniki, kaj tio necesigas uzadon de lingvo. Tio estas ke la lingvo estas sociala ilo la plej trafa, permesanta al la homo realighi en siaj rilatoj kun la aliaj : la politikisto devas konvinki, la instruisto devas instrui,  la pastoro au pastro devas prediki, ktp... chiuj bezonas la lingvon por prezenti siajn  ideojn.
 Chiuj lingvoj valoras char ili celas la samon : fordoni la informon; sed se ekzistas lingvoj kiuj havas regionan gravecon, aliaj kontraue havas internacian gravecon kiel la franca, la angla, la hispana, ktp...
 Ekzemple, en nia lando (DRKongo) oni nombras pli ol 450 dialektojn sed tiu kiu scias lingala povas cirkuli chie en la lando senprobleme. Tio montras  ke chiuj lingvoj ne havas la saman influon. Se la franca lingvo kaj aliaj estas parolataj ekster sia kultura zono, ili ne ebligas al tiuj kiuj ilin uzas profiti apartan privilegion . Estas vere ke la lingvoj povas pliproksimigi la homojn retrovighantaj for de la zonoj kie tiuj lingvoj estas uzataj. Sed Esperanto ne havas difinitan kulturan zonon. Esperanto estas chies proprajho. Oni lernas Esperanton per amo, mi pensas ; plie, Esperanto estas facila lingvo en sia parolmaniero kaj en sia skribo kontraue al aliaj universaj gravecaj lingvoj.
 Esperanto pliproksimigas la homojn de diversaj  landoj, sociaj rangoj, lingvoj, religioj, ktp...
 La homoj estas motivigitaj de vera amo por Esperanto kaj animitaj de fiera sento tial ke ili estas anoj de unu lingvistika kuneco unika en sia kategorio. La rilatoj inter la Espeantistoj estas premsignoj de abnegacio, de respekto, de solidareco sen diskriminacio kaj egoismo.
 
 Por videbligi la facilecon de la lernado de la lingvo, mi pensas ke chiu lernanto devas havi al si chion, kion li povus uzi ech kiam li estas sola. ekz: lernolibrojn, vortarojn... char chi tie la lernantoj ofte diras: "se mi havus vortaron, flue mi ekparolus la lingvon. Foje, al mi mankas vortoj por traduki miajn frazojn en Esperanto." 
 Chi tie en nia lando, mi audis pri oferto de okupo, sed la kondicho por esti dungita estis : scii la Anglan lingvon.
 Kaj mi diris al mi ke ni povos tion fari.  Fakte, krei ajnajn okupojn tra la kontinento kaj havi nur kiel kondichon paroli au scii  la lingvon Internacian "Esperanto". Tiel ni havos multe da homoj kiuj interesighos pri la lingvo. Lau mi, tio estas alia tekniko rapide ghin konigi .
 
 Koncerne la tradukadon al Esperanto de literaturaj verkoj en lingvoj uzataj en Afriko kaj inverse, certe inter la esperantistoj oni chiam retrovas la homojn kiuj parolas diversajn naciajn lingvojn. Chiu el ni konas  sian gepatran lingvon escepte eble la infanoj naskitaj en grandaj urbaj centroj, tie la franca kaj aliaj estas pli kaj pli preferataj.
 Ni povos do formi teamon da homoj kiuj scias tre bone Esperanton kaj kiuj povos diligente helpi al la tradukado laubezone.
 
 Konklude, mi sincere estimas ke estas profite lerni Esperanton kaj certigi ghian larghan disvastigon.
 
 Rachel Mafuluko.
 Ekzekutiivanino de UETA pri Lingvaj Rajtoj
 
 3- Shafaro harmonia
 --------------------
 "Shafaro harmonia......" estas la temo de la 18a Togolanda esperanto-Kongreso). La debaton pri la kongresa temo gvidis GBEGLo Koffi (GK). Li demandis kaj kongresanoj respondis. Li legigis vortojn de esperantistoj tra la mondo pri la temo, kaj finfine proponis konkludon. Tio chi kondukis al la kongresa rezolucio.
 
 I DEBATO
 ===========
 
 GK
 --
 SHAFARO HARMONIA...........
 
 Kial estas punktoj ?
 
 Cheestantaro (CH)
 -------------------
 Char mankas io.
 
 
 GK
 --
 Kiel kompletigi la frazon ?
 
 CH
 ---
 - Shafaro harmonia lupon ne timas
 - Shafaro harmonia timigas lupon.
 
 GK
 --
 La ghusta frazo estas la unua :"Shafaro harmonia lupon ne timas."
 
 Kio ghi estas ?
 
 CH
 ---
 Ghi estas proverbo.
 
 GK
 --
 De kiu ghi estas ?
 
 CH
 ---
 De Zamenhof.
 
 GK
 --
 
 Kiel vi komprenas ghin ?
 
 Donu similajn proverbojn.
 
 CH
 ---
 Harmonio en grupo estas necesa. Ghi donas forton al la grupo.
 Similaj proverboj estas :
 - Unuigho donas fortecon.
 - Kune pajleroj estas malfacile rompeblaj
 
 
 GK
 --
 Nun ni analizu la frazon : SHAFARO HARMONIA.... LUPON NE TIMAS
 
 Kiom da partoj ghi havas ?
 
 CH
 ---
 
 DU : SHAFARO HARMONIA  kaj LUPON NE TIMAS.
 
 
 GK
 --
 Kiujn reprezentas SHAFOJ kaj kiujn LUPOJ ?
 
 CH
 ---
 - Shafoj estas la homoj obeemaj kaj lupoj estas la homoj, kiuj ghenas la obeemulojn.
 - Afrikanoj estas shafoj, dum europanoj lupoj.
 
 GK
 --
 
 Chiuj havas siajn respondojn :
 Jen vidpunktoj  de kelkaj esperantistoj
 
 a)- Petik (Francio)
 -------------------
 
 <<La demando de R. Dumain estis klara. Ankau mi ne scias, kion komunan havas la e-istaro kun shafaro, do kun shafoj (brutoj bredataj kaj tenataj por produkti lakton, lanon kaj viandon). Se vi ghin uzis trope, tiam vi shuldas klarigon, char shafoj en la Europa kulturrondo simbolas silentan toleremon, elportemon homan kaj por vi ghi eble simbolas ion alian.
 
 b)-Respondo de GK
 -----------------
 Prave. Tion chi diris ankau aliaj homoj kaj mi donis klarigon mian. Certe ni uzas la terminon METAFORE kiel Zamenhof menciis ghin en sia proverbaro :"shafaro harmonia lupon ne timas". Chiu rajtas siamaniere interpreti la aferon. Tiaj diversaj opinioj ebligos al ni, togolandanoj, pli bone diskuti dum nia kongreso por aliri rezolucion almenau akcepteblan. Estus bone, ke tie chi mi metu klarigojn miajn, kaj ankau vortojn de Brito pri la kongresa temo.
 
 
 VORTOJ MIAJ
 Estimataj geamikoj afrikanoj,
 Certe vi legis pri la baldaua kongreso de togolandanoj. La temo eble povos shoki iujn. :"Shafaro harmonia....". En togolanda medio, per SHAFO oni insultas homojn ne inteligentajn. Certe tiaj multaj homoj ne nigraj konsideras afrikanojn. Kiaj ni estas, tiaj ni restu ghis nia morto. Ech se shafo, ni ghoju pri nia shafeco, kiun ni uzu por fari ion grave signifan por nia Afriko. Por atingi ion ni devas iel konduti, kion Zamenhof diris al esperantistoj : "Shafaro harmonia lupon ne timas". Alia poverbo Zamenhof estas :"Se vi faras vin shafo, lupoj vin manghos".
 
 Karaj,
 Nenio de ekstero  povas konstrui nian domon. Chio dependas de ni mem. Grava parto de komACE temas pri la klopodaro de afrikaj esperantiostoj zorig pri sia afrika agado. Kreighis UETA,pri kiu multaj esperantistoj jam scias.
 
 
 
 "Kiu vere volas lerni ion novan, al tiu oni ne ripetas la lecionon". TIETo ne bezonas la ripetadon de la lecionoj. Ghi perfekte lernas de chiuj kaj faras sian konkludon. Ghia nuna decido estas kompleta retirigho de la pakto de la Esperanta Civito. la poemo "La vojo" de  Zamenhof plurestas ghia irletero. "kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj". jes, kaj nin ne timigas la lupoj, char ech se shafoj, ni estas en nia harmonia shafaro.
 
 Chion bonan !
 
 gk
 
 c)- Vortoj de Ian FANTOM (Britio)
 ---------------------------------
 El Britio mi sendas al vi varmajn kaj personajn gratulojn pro la dudekjarigo de la  Togolandaj Esperanto-Kongresoj.
 
 En chiu socio ekzistas kaproj kaj shafoj. Kaproj pensas por si mem. Ili ne sekvas la shafaron. Kaprojn sekvas la shafoj . Shafaro estas harmonia se oni lasas ghin en paco.
 
 Sed en la Esperanto-movado aperis ankau la lupoj, kiuj dissemis malpacon kaj malamon inter la shafaro. Kelkaj el la lupoj surhavis vestajhojn de la shafoj. Iom post iom la shafoj disighis au mortis, kaj la lupoj plimultighis.
 
 Tiel estas en mia lando. Defendi la Esperantismon kontrau la lingva hegemonio estas nuntempe malfacile. Zamenhof antau cent jaroj eltenis la "mokojn de l' homoj". Tiutempe, la kaproj staris solidare kun Zamenhof, la shafoj sekvis la kaprojn, kaj la lupoj foriris.
 
 Ni devas stari solidare kun tiuj Esperantismanoj kiuj nuntempe eltenas la "mokojn de l' homoj". Ni chiuj staru solidare kontrau la lupoj. Ni chiuj provu esti kaproj.
 
 En Afriko estas multaj kaproj. En Afriko kreskas la nova sento. Afrikon bezonas la Esperanto-movado.
 
 Mi deziras al vi sukceson en Togolando en la antauenigo de la Esperantismo en Afriko.
 - - - - - - -
 
 Kore salutas Ian
 
 
 
 GK daurigis sian gvidan rolon
 ----------------------------- :
 
 Kaj SHAFOJ kaj LUPOJ montras sin.  Kion ni faru do ?
 
 Jen vortoj de :
 
 ch)- Serge (Francio)
 ------------------
 
 Estas konate ke proverboj diras ion kaj la malon...
 
 
 Se "shafaro harmonia lupon ne timas" aspektas  pozitive, (pro harmonio, shafaro plifortighas) tio povas ankau esti komprenata ke pro dolcha harmonio, la shafaro naive kontentas, kaj do ne plu timas lupon, kio tute ne implicas kapablon eskapi la lupon (Harmonio lulas ilin kaj perdigas al ili singardemon)
 
 En mia kulturo (franca) nomi homon shafo ne vere signifas ke li estas stulta, sed pli precize, obeema, malbatalema, kiu sekvas sendiskute (greg-isme) la plimulton.
 
 
 d)- Dialogo de Petik kaj GK
 ---------------------------
 Petik :
 "chio en ordo, inter ni okazis nur pro tio la shajno de malkonkordo, ke vi uzis sen kunteksto la trafan proverbon (se mi ne eraras).
 Almenau mia kredo je la internaciaj valoroj kaj fido je E-o (inkluzive de la Z-a proverbaro) ne shancelighis.
 En mi restis nur la demando nerespondita, ke vi devas kontrau kia malamikaro teni harmonion."
 
 GK :
 "Iam iu demandis min, kiu estas mia malamiko. Mi tuj respondis, ke mia malamiko estas mi mem. Se mi simile respondus vian demandon, mi dirus, ke  LA MALAMIKARO estas unue NI MEM. Sokrato jam tion diris al ni : "Konu vi vin mem". Aliaterene : " kiu insultas vin, kaj foriris, tiu ech forgesis sian diron, kiam vi tie chi grumbladas glutigante al vi galon". Kiel ni akceptas la vortojn de la aliaj, tiel ili efikos sur nin.
 
 La harmonieco en la shafaro ebligos al tiu chi teni sin forta, tute neatentante la farojn   de la aliaj. Tiel nenio malharmoniiga atingos la grupon, se io tia ekzistas.
 
 Chu mi iel respondis la demandon, kara Petik ?"
 
 e)- Vortoj de Alexis el Goma (DRKongolando)
 ------------------------------------------
 
 La universala  amo, la solidareco kaj la reciproka helpo  gravegas  en tiu chi jarfino !
 
 Por restadi  pozitiva kaj pri la interdependeco au  reciproka helpo, jen fabeleto kiu rememoras  al ni la  konduton adopti kaj elpashi  solidare la jaron 2011.
 
 Fabelo (nekonita autoro)
 
 La vintro estis  ege malvarma, multaj bestoj mortis pro tiu malvarmego. Antau  tiu chi situacio, la histrikoj decidis kunighi au grupighi iamaniere ilin reciproke varmigi. Sed malgrau  la felicho  kiun ili havis dank'al  la varmeco tamen ili vundighis pro siaj stebiloj. Tial ili decidis vivi distance unu de la aliaj.Estinte izolitaj, ili ekglaciighis kaj  ekmortis. La histrikoj devus elekti inter la morto  kaj la vundo pro pikiloj. Fine ili saghe denove decidis regrupighi. Okaze de tiu regrupigho, ili ekresentis varmecon kaj rimarkis ke tio pli gravas ol la vundo.
 
 La bona rilato estas ne tio kio kunigas senmakulajn homojn sed tio kio ebligas travivi kun siaj samuloj akceptante erarojn kaj valorigante siajn  kvalitojn.
 
 Forgesu la insultojn sed ne la bonfarajhojn (Confucius).
 
 
 f)- Vortoj de Ljubica SEDMAK (Kroatio)
 -------------------------------------
 
 Shafido trinkas el rivereto. Alvenas lupo kaj bojas : "Mi manghos vin, char vi malpurigas akvon al mi". Shafido respondas : "Mi ne povas malpurigi akvon al vi, char via loko estas pli alta, kaj rivereto fluas ekde vi al mi". Lupo bojas : "Mi manghos vin, char vi malpurigis antau tri monatoj". Shafido respondas : »Mi naskighis antau du monatoj". lupo bojas :"Mi manghos vin, char via frato malpurigis akvon al mi". Safido respondis : "Mia patrino estas tre juna, mi estas shia unua ido". Lupo bojas : "Mi manghos vin, char vi disputas, char vi estas malrespekta.
 
 
 
 LASTAJ VORTOJ de GBEGLO Koffi gvidanta la debaton pri la kongresa temo
 ------------------------------------------------------------

 Kion konkludi ?
 
 NI ESTU SOLIDARAJ kaj CHIAM NI VENKOS CHIUJN BAROJN METITAJN, METATAJN au METOTAJN.
 
 
 
 II REZOLUCIO DE LA 18a TEK
 ==========================
 80 geesperantistoj kongresantaj en la urbo Vogan,
 _ kompletigante la temon "Shafaro harmonia" por havi la tutan proverbon "Shafaro Harmonia lupon ne timas "
 _ Konsiderante, ke esperantistoj estas nek shafoj nek lupoj
 _ Rekonante la gravecon de la unuigho en chiu kampo de la homa agado
 _ Komprenante, ke per "shafaro harmonia lupon ne timas" Zamenhof invitas esperantistojn al solidareco, al harmonia vivo, toleremo, sinkompreno kaj interfratigho,
                 Rekomendas, ke:
 1)      chiu esperantisto konsideru sian proksimulon ne malamiko sed anstataue, trovu sian malamikon ne ekstere sed interne de si
 2)      en chiu problemo, chiu rekonu unue sian propran parton de kulpeco kaj tiel klopodi fari necesajn pashojn por korekti ghin.
 3)      chiuj esperantistoj togolandaj kontribuu sincere, honeste, malegoisme, respekteme en la progresigo de la togolanda Esperanto-Movado.
 
                                                                      Farita en Vogan, la 27-an de Decembro 2010
 
                                                                                La Kongreso
 
 
 4-RENKONTIGHO  DIETER-TOGOLANDANOJ
 ----------------------------------
 La 29an de decembro 2010, de  la 16a ghis kvarono post la 17a horo,  en Instituto Zamenhof, Dieter ROOKE kaj ses Togolandaj esperantistoj intershanghis demandojn kaj respondojn pri Esperanto ghenerale kaj aparte pri la Esperanta Civito. Dum  togolandanoj informighis pri La Esperanta Civito ghenerale kaj pri la celo de la vojagho de Dieter al Togolando, Ganao kaj Benino, Dieter shatis scii pri la agado de togolandaj Esperantistoj.
 
 a)- Celo de la vojagho de Dieter
 Dieter ROOKE shatus verki artikolojn pri la E-movado en Afriko. La artikolon li aperigos en pluraj E-periodajhoj : HdE, HeKo, Internaciisto, Sennaciulo, ktp. En sia artikolo li parolos pri la movado en Togolando, pri la 18a TEK, pri Instituto Zamenhof (IZo), instruado de Esperanto en IZo,  pri organizado de Esperantaj ekzamenoj, pri UETA, pri AO en Benino, pri la Ganaa Espepranto-movado.
 Por atingi sian celon, li bezonas helpon de esperantistoj togolandaj.  Li shatus havi certajn informojn pri la diversaj kursoj okazantaj en Togolando, vidi la bibliotekon de IZo, informighi pri la laboroj de TIETo, pri la 50-jara jubileo por ekskoloniigho de Afriko,ktp.
 
 b)- Ekzamenoj lau LTSEC
 Dieter demandis kial la ekzamenoj ne  okazis en Togolando dum la 18a TEK. Ja temas pri la ekzamenoj lau la europa framo. Togolandanoj decidis provizore chesigi la ekzamenojn pro la konfuzoj chirkau la apliko de la europa referenckadro  en Esperantujo: la referencokadro havas du nomojn en Esperantujo : KEFR lau la Esperanta Civito kaj KER lau UEA. Plie,  dum konferenco de ALTE  nur Esperanto havas du delegaciojn kontrau po unu por aliaj lingvoj. Alia afero koncernas la shtupojn de la ekzamenoj : La esperanta Civito havas ses dum UEA, tri.  Krome la diplomojn de UEA donas hungaria lingvo-institucio, kaj ne ILEI, la eduka fako de UEA,  kiu organizas la ekzamenojn.  Kial tiom da aferoj chirkauas la ekzamenojn lau la normoj de ALTE ? TIETo shatus informighi, antau ol pluokazigi la ekzamenojn.
 TIETo jam chesigis la ekzamenojn, antau  ol  aperis la informo  de KCE, ke ghi reprenas la delegon de TIETo.  Jam che la subskribo de la interkonsento de TIETo kun KCE pri la ekzamenoj, TIETo klarigis, ke ghi pluokazigos la ekzamenojn proprajn kaj de ILEI/UEA. Tute ne estis reago. Sed nun KCE konsideras tion kiel kialon por repreni la delegon, kiu vere ne tiom gravas al TIETo por organizi la ekzamenojn proprajn kaj tiujn de ILEI/UEA.
 Dieter ne povis citi la lokojn, kie okazas nun la ekzamenoj lau LTSEC. Tamen la kunvenantoj povis citi Togolandon, KCE (Svislanto) kaj Malagon en Hispanujo, kaj eble ankau en Meksiko.
 
 c)- Kultura Centro Esperantista (KCE)
 En KCE dejhoras tri homoj : Giorgio SILFER kaj ties edzino Perla MARTINELLI estas la konstantaj dejhorantoj. Tria dejhoranto ekzistas, sed temas pri jen polo, jen bulgaro, jen ktp.  Tiu chi tria persono ne chiam estas la sama homo.
 Giorgio kaj Perla loghas en KCE. Tiu chi havas ankau chambrojn, kiujn ghi disponigas al gastoj kontrau pago. Tio chi estas la chefa enspezofonto de KCE, char ghiaj E-aj laboroj ne sufiche estas mondonaj.
 KCE eldonas la periodajhojn HdE, LF, Femina kaj aliajn esperantajn verkojn. Krome ghi organizas renkontighojn, lernosesiojn. Ghi kunlaboras kun multaj esperantistoj tra la mondo.
 
 ch)- Giorgio SILFER en Orienta Afriko
 Dieter menciis, ke Giorgio SILFER nun havas rilatojn kun afrikaj politikistoj, kio estas la chefa celo de lia vizito al Burundio. Dieter  ne  estas sufiche informita pri la rilatoj de Giorgio SILFER  kun Burundio. Li civitanighis precipe pro la fakto, ke Civito estas la plej aktiva E-grupo en Svislando. Kio alia altiras lin en Civito estas ghia demokratio kaj federalismo. Li klopodas defendi la intereson de la laboristaro tutmonda.  Tial li ne povis respondi demandon pri la projekto AmaHoro. Li diris, ke eble tio estas la tasko de Marie France CONDE REY.
 Li tute/plene  ne subtenas   la klopodojn de Giorgio pri ties interveno en Kabindo. Tiu chi estas , lau Dieter,  regiono /provinco /departamento, kiu postulas sian autonomecon  en Afriko.  Li estas ech  forte kontrau  rilatoj kun fiaj gvidantoj, kiuj kulpas pri terorismaj atakoj kontrau la buso de togolandaj futbalistoj. Li pri tio chi tute ne konsentas kun Giorgio SILFER pri tiaj agadoj.
 
 d)- JAKE (Jubilea Afrika Kongreso de Esperanto)
 Dieter raportis pri la kunveno, kiu nuligis la kongreson. Ghi okazis en KCE kun chirkau ses partoprenantoj. Tiam Giorgio SILFER diris, ke pro la malbona rilato inter GBEGLO Koffi kaj UEA-gvidantoj la kongreso ne povos okazi.  Lau Dieter, Giorgio tiel konvinkis homojn pri la nuligo de la kongreso. Kiam okazis vochdonado, kvin estis kontrau kaj unu (Dieter) por. Jen  JAKE estas nuligita. Char Dieter jam decidis veni al Togolando, li tute ne konsideris la nuligon de JAKE por nuligi sian vojaghon al Togolando. Jen nun li estas en Togolando. Ties anoj donas sian version de tio, kion Giorgio SILFER skribis al ili pri la kialo de la nuligo de JAKE.
 Ilia unua demando estas : "Chu Giorgio ne sciis, ke estas problemo inter GBEGLO Koffi kaj UEA-homoj, antau ol proponi la organizadon de la kongreso ?  Kiam venis  vi (Dieter) al Togolando en marto 2009 por esplori pri la loko, chu vi ne jam tiam sciis, ke estas problemoj inter GBEGLO Koffi kaj UEA-gvidantoj ? ". Li respondis : " Estas ja konataj  la aferoj inter Koffi kaj UEA-gvidantoj. Tio tute ne estas nova, kaj tial mi ne komprenas, kial Giorgio diris tion". Lau Dieter, tio tute ne estas la kialo de la nuligo. La diro de Giorgio  kiel la chefa organizanto/proponanto de JAKE montras bedaurinde grandan konfuzon  char oni ne trovis interkonsenton pri kunorganizado samtempe de du diversaj kongresoj.
 Giorgio SILFER akuzis togolandanojn, ke ilia nacia kongreso estis la kialo de la nuligo de JAKE. Tuj post kunsido de UTE-komitato, kiu fiksis la daton de la 18a TEK de la 24a ghis la 27a de decembro 2010, Giorgio SILFER reagis, ke civitanoj en togolandoj ne devus tion akcepti, char lau li, JAKE okazus samtempe kun la 18a TEK.  Kial estu tiel ? Chu do Giorgio SILFER shatus uzi la 18an TEK por JAKE. Se estus tiel, li simple tion estus dirinta kaj Togolandaj Esperantistoj pripensus la tutan aferon.
 La diroj de Giorgio SILFER en KCE kaj liaj vortoj al togolandanoj klare montras grandan konfuzon organizatan kaj bone flegatan de la geloghantoj de KCE.
 
 e)- Demokratio en Esperantujo
 Nun kiel tutmondaj E-organizajhoj,  estas UEA ,  SAT, la Esperanta Civito, MAS, k.a. Lau Dieter la Esperanta Civito estas la plej demokratia, char ghiajn gvidantojn elektas nur la civitanoj. Chu nur elektomaniero difinas demokration ? Kiel funkcias la gvidorganoj ?  Dieter citis nomojn de membroj de la Kortumo sed rekonas, ke ili ne  intervenas pro manko de konfliktoj inter E-establoj kaj civitanoj unuopaj plenumas siajn funkciojn. La rimarkon de togolandanoj koncerne anonimecon de leteroj el la Kortumo, Pakto, Heko   pravigas Dieter, kiu deklaris, ke chiu letero montru la autorecon, se iu petas ghin.  Li rekonas ke plejparto de komunikoj en HeKo estas verkitaj/redaktitaj  de Giorgio SILFER. 
 GBEGLO Koffi asertis, ke MAS estas la plej demokratia, char ech por akcepti novan membron  oni konsideras  reagon de la tuta membraro. Lau Dieter ne multaj MAS-anoj reagas al tiaj aferoj. Tio tute ne malhelpas akcepton de novaj membroj. Li aldonis, ke en la dua listo de MAS, la asembleo-listo, estas prenita ghis nun nenia decido. Lau Dieter, multaj MAS-anoj plendis pri tio.
 
 f)- Osmo BULLER kaj Giorgio SILFER
 La influa homo en UEA estas Osmo BULLER kaj tiu de la Esperanta Civito estas  Giorgio Silfer, chu ne estas tiel ?
 Kion oni rekonu, tio estas, ke Giorgio SILFER estas talenta homo kaj havas multajn kapablojn. Li kiel konsulo havas limigitajn rajtojn en la Esperanta Civito. Se li iam malaperos, certe aperos alia kapablulo, sed kiom longe dauros tiu transira periodo ? Sed se Osmo malaperos, UEA  havos ne multajn problemojn. En 2001, kiam li demisiis, li plu estis en vivo kaj tiam influis la funkciadon de UEA, kio al tiu chi kauzis problemojn enormajn.  Se li estus mortinta, ne tiom da problemoj havus UEA.  Chiuj libere kunlaborus por la antauenpusho de UEA, ne timante koleron de Osmo.
 Alia diferenco estas, ke la gvidorganoj de UEA vere funkcias. Tie oni vere decidas pri chio. La decido aperas, antau ol Osmo BULLER kontraustaras. Ofte Osmo BULLER pushas la homojn, ke oni decidu tiel, kaj la gvidorgano koncernita sekvis.  Che la Esperanta Civito ne chiam estas tiel. Ghi sekvas la parlamentan sistemon de demokratio.  Plie, Osmo estas nur dungito/oficisto, dum Giorgio SILFER estas elektita konsulo de la Esperanta  Civito.
 
 g)- Kongreso de Civito
 UEA havas  sian kongreson, kiu estas UKo. Kial Civito ne havas sian kongreson ?  Dieter diris, ke la kongreso de la Esperanta Civito estas la parlamenta sesio, kiun chiuj civitanoj  kaj ech  eksteruloj rajtas cheesti.  Oni ja povus reagi, ke tio ne estas kongreso. Alia reago estis, ke UKo estas la kongreso ne de UEA, sed de chiuj esperantistoj. La UKo naskighis en 1905 dum UEA en 1908.  Nun oni donu al UKo ties universalecon.
 
 gh)- Fonduso au Fondumo PRO ESPERANTO, la Civita banko
 Dieter kundecidis pri la fondo de la Civita banko.  La funkciado de la civita banko submetighas al la legha preskribo de la svisa civila kodo. Pri tio Dieter ne povas multon diri, char ne li sed alia homo  estas la respondeca persono. Dieter ne scias ion precizan pri la rolo de Giorgio tie chi. Li tamen aldonis, ke Giorgio  estas prave konata, char li reprezentas la tutan Civiton kaj havas priajn kapablojn. Chu Giorgio  estos iam facile anstatauigebla ? Respondon donis Dieter :
 « Se mi havas la talenton kaj politikan forton por konvinki Esperanto-civitanojn elekti la programon de la rugha grupo, tiam mi anstatauos la konsulon, kiu gajnis en la verda listo de Zamenhof »
 
 h)- Redaktado de HeKo
 Dieter rekonas, ke jhurnalisto rajtas verki artikolojn lau siaj scioj, gusto kaj stilo.  Pri propraj artikoloj respondecas nur la autoroj , sed ne la redaktantoj.  Lau Dieter, la redaktoroj rajtas shanghi artikolojn, kaj tiam respondecas  pri ili.  Estas preferinde, ke aperu la nomoj de la autoroj de artikoloj kaj ties fontoj en HeKo.
 
 hh)- Kontribuo de Togolandanoj al la sukceso de la plano de Dieter
 Togolandaj Esperantistoj gratulas s-ron Dieter pro ties kuragho veni al Togolando, kvankam JAKE estas nuligita.  Ili dankas lin pro ties donacoj por la kvizo kaj ankau pro la kartoj de civitaneco, kiujn li donacis  al togolandaj esperantistoj. Tiuj chi estas pretaj helpi siapove al Dieter, ke lia restado en Togolando kaj cetere en aliaj landoj afrikaj estu sukcesplena. Ili tamen ne pretervidas la fidelecon de la vortoj, kaj tial GBEGLO Koffi petas de Dieter, ke li aperigu la vortojn de la togolandanoj nur tiaj, kiaj ili estas. Li tute ne shovu aliajn vortojn en la bushojn de la togolandaj esperantistoj, kiuj deziras havi tute harmonian movadon.
 
 Partoprenis la kunvenon :
 1- Dieter ROOKE (Svislando)
 2- Ciril LANG (Svislando)
 3- AGBOLO Apele Didier (Togolando)
 4- d'ALMEIDA Domi Komlan  Maxime (Togolando)
 5- DAVON Agou (Togolando)
 6- DOUMEGNON Koffi (Togolando)
 7- GBEGLO Koffi (Togolando)
 8- Hans REFIOR (Togolando)
 
 
 ******************************************************
 UNUIGHO DE ESPERANTISTOJ EL LA TUTA AFRIKO
 ******************************************************
 1- UETA en Esperantujo
 -------------------
 UETA estas Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko. La reta pagho www.ueta.wifeo.com donas  buntajn informojn pri la organizo. La esenco de ghia agado estas ebligi kaj konkretigi la sendependecon de Afrika Agado. UETA pretas  nur kunlabori kun chiuj jam ekzistantaj E-tendencoj, nealighante al ili. Tial la rilatoj estas ne vertikalaj sed horizontalaj. Kion faru afrikaj esperantistoj por ebligi al UETA atingi siajn celojn ?
 
 Chiuj afrikaj esperantistoj estu liberaj en sia agado tra Esperantujo. Tial chiuj rajtas alighi al chiu ajn E-tendenco. Tamen  estas rekomendinde, ke E-grupoj afrikaj sciu kiel alighi al E-organizajhoj. Spertoj montras, ke estas malpermesate al afrikaj grupoj rilati kun aliaj E-organizajhoj en la mondo. Aliterene, afrika grupo estas humiligita por groshoj donitaj kaj donotaj. Afrikanoj bone atentu ! 
 
Eble oni memorigu kio okazas en afrikaj landoj. Certe iuj ne scias, ke grundoj de Afriko estas luitaj de alikontinentaj shtatoj al Afriko.  Tiel la richajhojn de la landoj prenas tiuj shtatoj por kompensi la lumonon. Ion tian UETA ne shatas vidi en Afriko. Ghi do gratulu TIETon en Togolando pro la bona funkciado de Instituto Zamenhof (IZo).
 
 IZo estas plena posedajho de TIETo kaj estos nur ghia ghis la fino de la tempoj. Nun estas movoj pri centroj en Burundio : unuflanke UEA pere de Johan Derks faras ion, kaj aliflanke, la Esperanta Civito ion entreprenas en la sama lando. Tieaj esperantistoj atentu, ke grundoj en Afriko ne estu luitaj de eksterafrikaj homoj al Afriko. Tial estu jam en la komenco klaraj dokumentoj pri la aferoj.
 
 Memorindas, ke TIETO kaj EFEN retirighis de la pakto de la Esperanta Civito. Tiucelaj dokumentoj aperos en HACE 10 
 
 
2- Novjara mesagho de la prezidanto
 -------------------------------------
 Karaj geamikoj afrikanoj esperantistoj,
 
 Jen finighas la jaro 2010 kaj baldau ni vidos nin en la nova jaro. Kiel diras niaj prauloj siatempe, la malnova jaro foriris kun la malbonaj aferoj kaj la nova alvenas kun novaj. Eble ion tian ankau ni povas konsideri.
 
 Se ni shatus iomete rigardi malantauen, pli proksime, ni ja memoras la fondon de nia UETA la 14an de aprilo 2010. Se reiri pli malproksimen necesus, eble ni memorus tion, kio instigis nin fondi nian organizon. Kiuj sekvadis niajn pashojn, tiuj povus memori, ke ni iel ne akceptas la manierojn, lau kiuj esperantistoj, kaj precize gvidantoj de UEA traktas Afrikon, kaj precipe la afrikan movadon. Nia unuigho tute ne fondighis por batali kontrau tiuj homoj, sed labori ege diligente, ke ili malkovru, ke ni ja kapablas multon fari kaj mem zorgi pri nia movado afrika. Se pliaj rigardoj pli malantauen necesus, multon alian oni povus vidi.
 
 En 1990 okazis la unua AK (Afrika Kongreso). Nur afrikanoj organizis ghin. De tiam ghis 1998, kiam afrikano farighis estrarano de UEA, la movado en Afriko tre bone fartadis. Tiu evoluo pluiris ghis la fino de 2005, kiam la Esperanta Civito atingis Afrikon. Jes, tiam UEA-gvidantoj faris pashon ne kutiman. Tiam alia epizodo komencighis por Afrika Agado.
 
 "Kiam la infano aperas, la familianoj aplaudas kun grandaj krioj ghojplenaj" iam skribis Viktoro HUGO. Afrikanoj vere kondutis tiel che la apero de la Esperanta Civito en Afriko, sed gvidantoj de UEA kontrauis tion kaj multmaniere sankciis afrikajn esperantistojn kaj senkonscie mortigis afrikan oficejon, translokigante ghin de Togolando al Benino.
 Feliche la togolandaj esperantistoj chiam kun sia gvidanto Hans BAKKER rapide trovis alian formulon por teni sian laboron ne tute tushata de la decidoj de UEA-gvidantoj. La rezultoj nun estas klaraj al chiuj. Afrika Centro Esperantista tre bone funkcias en Togolando, dum Afrika Oficejo farighas flatilo, kiun iuj nomas virtuala ie, kaj fizika aliloke. Vere tiajn traktojn Afriko ne bezonu. Hans BAKKER tre bone komprenas la fenomenon kaj tial donas sian tutan subtenon al ACE (Afrika Centro Esperantista) kiu daurigas siajn laborojn. Feliche tiu chi ACE farighas la sidejo provizora de UETA.
 
 Estimataj geamikoj,
 UETA estas organizo de la tuta Afriko. Ghi pretas helpi chiujn afrikajn esperantistojn. Ghia statuto jam montras, ke, kiu eklernas Esperanton, tiun tuj UETA konsideras membro de ARE (Afrika Reto Esperantista), unu el ghiaj branchoj. Tial nun ni fiere asertas, ke UETA zorgas pri chiuj esperantistoj afrikanoj. Ghiaj statuto kaj laborplano 2010 trovighas che ghia pagharo "ueta.wifeo.com". Tie oni povas kompreni, ke UETA tute ne batalas kontrau asocioj, nek konkurencas ilin, sed kompletigas ilin. UETA ja estas por ni afrikanoj, la kvina tendenco en Esperantujo apud UEA, SAT, MAS kaj la Esperanta Civito.
 
 
 La loko, kiun ni donas al ni en Esperantujo devigas nin multe labori por meriti la konfidon de la tutmonda Esperantistaro. Tial ni devas bone pripensi nian agadon, kiel konduti. Tre frapas min la temo de la 18a Togolanda kongreso. "Shafaro harmonia........". Tio chi komprenigas multon.
 
 Necesas bona harmonio en la shafaro. Tio donas grandan taskon al chiu shafo unuopa. Chiu devas labori diligente kaj honeste por venigi tiun harmonion en la shafaro. Kiam tiu chi harmonio estos atingita, tiam chio iros bone por la shafaro, kiu pretas chiel venki chion neutilan kaj ech malutilan al ghi. Ni ja multon lernas de niaj togolandaj amikoj, kaj kial ne sekvi ilin ankau nun.
 
 
 La 17a togolanda Kongreso montris, ke en la landa asocio estas reprezentataj chiuj tendencoj de la Esperanto-movado : UEA, SAT, MAS kaj la Esperanta Civito. Ion tian ni havu ankau en nia UETA. Se tiam imiti niajn amikojn togolandajn, ni devas sendependigi niajn grupojn. La togolanda grupo TIETo retirighis de la pakto de la Esperanta Civito por tute sendependighi kaj tiel kontribui libere al la sendependigho de Afrika Agado. Tuj sekvis EFEN en Nigherio. TIETo kaj EFEN tute ne rompas siajn rilatojn kun la Esperanta Civito, sed shatus havi nur kunlaborajn rilatojn kun ghi. Membroj de TIETo kaj EFEN plurestas civitanoj. Afrikaj esperantistoj tre bone pripensu tion.
 
 La mondo evoluas kaj oni povas rimarki, ke UEA perdas la rolon de tegmenta asocio, kiun ghi donas al si. Tiu erao de tegmenta asocio jam pasis. La nova erao kun la interreto ja montras, ke la Esperantistoj devas alimaniere pensi por pli bone progresigi Esperanton. Chiuj E-tendencoj estu malfermaj al chiuj aliaj, char ni ja bezonas la harmonion, kiun lautigas la togolandaj esperantistoj.
 
 Estimataj,
 Ni povas rimarki, ke en 2010 ni preskau nenion faris. Tial multon ni faru en tiu chi jaro. Baldau ni havos nian laborplanon novan, kiu devigas nin chiam kunlabori kun chiuj tute libere. Tiu chi libereco devigas nin ankau niapove kontribui al la financoj de nia organizo. Tio chi estas la sola vojo por sendependighi. ACE chiam estas je la dispono de chiuj afrikaj esperantistoj. Ghi jam informas pri sia subvenciado en 2011. Chiuj Esperantistoj rilatu kun ghi.
 
 UETA pli sukcesu en tiu chi jaro 2011 kune kun UEA, SAT, la Esperanta Civito, MAS kaj chiuj aliaj E-organizajhoj kaj esperantistoj tra la tuta mondo !
 
 
 Por la ekzekutivo de UETA
 La prezidanto
 Princo Henriko OGUINYE
 
 3-Reago de Renato CORSETTI
 --------------------------
Date: Thu, 23 Dec 2010 21:39:13 +0100
From: Renato Corsetti <renato.corsetti@virgilio.it Reply-To: helpueta@googlegroups.com
 
 
 
 Bert:
 
En tiu pagho http://ueta.wifeo.com/estraro.php trovighas multaj nomoj. Mi konas la nomon Axel el Sudafriko. Chu chiuj aliaj venas el Togo(land)o ?  Utilus afishi loghlandojn por montri kie UETA aktivas.
 
 UETA estas la nova nomo de Koffi. Post la kverelo kun la civito, li rekomencas. Axel intertempe mortis. Momente temas chefe pri surpaperajo.
 
 amike
 
 renato
 
 KOMENTO
 --------
 La prezidanto de UETA kolere reagis al Renato CORSETTI. La kolera letero ne aperas tie chi. Kiu shatus legi ghin, tiu ghin petu de la redakcio de HACE.
 
 
 
 3-Monkampanjo
 --------------
 KOSSIVI Affi Djatougbe <blandinakossivi@yahoo.fr
 
 Estimata helpanto de Afrika Agado,
 
 La 14an de aprilo 2010 naskighis nia organizo UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko). Ni devis poste starigi laborplanon. Ni rekonas, ke ni bezonas monon por realigi la planon. Tial ni turnighas al esperantistoj, do ankau al vi.
 
 La kampanjo che afrikaj esperantistoj jam donigis al ni 230 eurojn. Ni daurigas la kampanjon che ili, kaj samtempe rilatas kun vi. Ni do petas, ke vi kontribuu iomete al la financoj de nia juna organizo. Ghia konto che la Centra Oficejo de UEA estas "ueta-n". Vian monkontribuajhon vi sendu al tiu konto kun informo al mi. Pli pri UETA vi legos che :http://ueta.wifeo.com/
 Esperante, ke vi helpos al nia juna organizo, ni anticipe dankas vin.
 
 La ekzekutivanino pri Financoj
 KOSSIVI Affi Djatougbe
 blandinakossivi@yahoo.fr
 
 
 4- UETA, Esperanto en Afriko kaj mono
 --------------------------------------
 
 Fabricio VALLE (FV) el Brazilo reagis al la supra peto de la UETA. Kopion de sia respondo li sendis al GBEGLO Koffi (GK). Tiu chi reagis kaj jen ambau homoj interskribis. En sia unua reago, FV proponis, ke UETA entreprenu ion por vivteni sin. Li donis ekzemplon pri sia propra iniciato INTRAESPO. GK shatus scii pli pri la afero.  Sube aperas la vortoj intershanghitaj
 
 GK :
 Mi kore dankas vin pro viaj vortoj ! Iam mi legis pri via projekto kaj ech montris mian interesighon pri ghi sed ne plu venis al mi aliaj vortoj pri la afero. Viaj nunaj vortoj vekas min.
 
 FV:
 == Intraespo estis fondita en 2008 sed la aferoj ne marshis  rapide. Char nia agado estas centoble pli kompleksa ol tiu de esperanto-organizoj, ni devis unue prepari nin interne. De nun la agado plifirmighos kaj venas fazo de ekstera laboro.
 Observu ke Intraespo ne estas esperanto-organizo, en la tradicia senco. Ni estas entreprenisma organizo kiu adoptas esperanton kiel laborlingvon.
 Do mi proponas al vi la vojon de ekonomia esperantismo.
 
 GK :
 Kio ghi estas ?
 
 FV :
 Kara Gbeglo, jen artikolo kiun mi ekdistribuas nun. Ghi estas en Ipernety kaj Esperanto.com. Mi sendis ghin ankau al kelkaj esperanto-periodajhoj.
 
 
 Ekonomia Esperantismo kaj Novesperantismo kune por sociekonomia tutmonda revolucio.
 Tradicie, la misio de esperanto-organizoj estas "instrui kaj diskonigi esperanton".
 Lau ni, membroj de la movado Ekonomia Esperantismo, tio estis necesa dum la periodo de Zamenhof ghis pli malpli la unua centjarigho, por vivantigi la lingvon. La esperanto-movado brile plenumis sian mision. Nun, estas novaj misioj sed la esperanto- organizoj plu agadas lau la tradicia maniero, por plenumi mision jam plenumitan.  La samaj laborpremisoj, strategioj kaj labormetodoj ne tiom bone efikas. Pro tio la movado stagnas. Niaopinie, ekboligado movada nur eblos se la movado elektos novajn misiojn. Kiuj estas tiuj novaj misioj?
 
 Ghisfunda aplikado de Esperanto kiel propedeutika lingvo. Rilate al la instruado de esperanto, temas pri ghia profesiigo kaj vasta aplikado de esperanto kiel propedeutika lingvo.
 Do la tradiciaj esperanto-organizoj farighu lingvo-lernejoj kun profesiaj instruistoj. Oni povas ech instrui esperanton senpage, kaj la ceteraj lingvoj enspezigu la asociojn. La instruistoj estu plej ofte alilandaj instruistoj kiuj instruu kaj esperanton kaj sian nacian lingvon kiel fremdan lingvon. Do estos merkato por lingvo-instruistoj sciantaj esperanton, kaj tio venigos profesiajn lingvo-instruistojn al Esperanto.
  Por ekzemplo, brazila  instruisto povos iri al Togolando por instrui kaj esperanton kaj la portugalan, usona instruisto iros por instrui kaj esperanton kaj la anglan al Rusio. Togolanda instruisto povos iri al Meksikio por instrui kaj la francan kaj esperanton ktp. Oni povas krei programojn por tiaj intershanghoj, starigante mondan reton de profesiaj Esperanto-instruistoj.
 Nu, Intraespo preparas projekton por tiu celo.
 
 Tria Sektoro Novesperantista
 Por la tiel nomata tria sektoro - neregistaraj organizoj sen profitaj celoj (NROj) -  estu esperanto laborlingvo.
 Estos do organizoj laborantaj sur la kampo de mikrokredito, edukado de senpovaj infanoj, internacia intershangho, profesiigaj kursoj por gejunuloj, socia turismo, justa komerco ktp, kiuj uzos Esperanton por kontakti similajn organizojn tra la mondo kaj formi reton interkunlaborantan.
 El kie venos tiuj NROj adoptantaj esperanton kiel laborlingvon?
 Unue, ili povas esti novfonditaj organizoj. La esperantistaro mem fondu tiajn organizojn kaj ili estos denaske novesperantistaj organizoj.
 Due, tiaj organizoj jam ekzistantaj adoptu esperanton. Do NROj kiuj nuntempe uzas nur la anglan kaj aliajn naciajn lingvoj ekparolos Esperanton.
 Trie tradiciaj esperanto-organizoj adoptu socian celon, flanke de la instruado de esperanto kiel propedeutika lingvo. Tio ne signifas, ke ili bezonos forlasi la movadon. Okazos ke anstatau labori nur per la tradicia duopo instrui kaj diskonigi Esperanton, la novesperantistaj organizoj agados konkrete por plibonigi la mondon kaj esperanto rolos kaj kiel laborlingvo kaj kiel enspezofonto kadre de la profesia propedeutika lingvo-instruado.
 
 Kion signifas sen profitaj celoj?
 Ni observu, ke paroli pri neprofitaj celoj ne estas paroli pri amatora agado. Esti neprofitcela organizo signifas, ke nek la estraro nek la membroj de la organizo rajtas dividi inter si la profitojn el la agado de la organizo. Chiu lando havas sian legharon pri tiaj organizoj. En Brazilo, por ekzemplo, estas legho kiu permesas ekziston de NROj kies estraranoj povas ricevi salajron, sed ja oni neniam povas distribui eventualan profiton. Cetere, NROj brazilaj povas agadi diversmaniere por enspezi monon por plenumado de siaj sociaj celoj. Kompreneble, donacoj estas nur unu el tiuj enspezo-fontoj. Certe tiel estas en chio, kio apartenas al la kampo de la tiel nomata novesperantismo. Laborkampo por homoj kiuj ne volas perlabori monon per esperanto, sed volontule kontribui por plibonigo de la mondo.
 Per tio oni klare difinas la rolon de ne-registaraj organizoj en nia novesperantisma revolucio: vaste aplikadi esperanton en kunteksto de tutmondigho sur la kampoj de edukado, pluklerigado, sociasistado, mikrokredito, socia turismo, justa komerco ktp, nome sur la kampo de la tria sektoro.
 
 Restas la revolucia rolo de ekonomia esperantismo.
 Kio ghi estas?
 Ekonomia Esperantismo estas movado sur la kampo de profitcelaj kampoj, do temas pri entreprenoj kiuj adoptas esperanton kiel laborlingvon kaj pri homoj kiuj volas perlabori monon per esperanto. Jen la membro-kategorioj de Intraespo:
 - ENTREPRENISTO: membro kun partnera partopreno en kia ajn entrepreno;
 - KADRULO: membro, dungita de privata entrepreno, plenumanta estran rolon; - MEMSTARULO: membro, kiu ne estante ligita al formala entrepreno, estas komerca reprezentanto, servo-plenumanto, vendisto, manartisto, memstara entreprenanto au kun similaj aktivajhoj;
 - LIBERALA PROFESIULO: membro, kiu praktikas liberalan profesion;
 - KONSULTISTO: membro, kiu asistas en kiu ajn brancho de la merkato;
 INSTRUISTO: membro, kiu instruas la internacian lingvon Esperanto, nepre kvalifikita, prefere kun atesto pri kapablo aljughita de Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj � ILEI � au samspecaj institucioj,  kaj profesie dedichas sin al la instruado de la internacia lingvo Esperanto, memstare au entreprene;

 TRADUKISTO: membro, kiu estas tradukisto kaj uzas la internacian lingvon Esperanto kiel unu el siaj laborlingvoj.
 
 Nu, entreprenoj adoptatantaj esperanton kiel laborlingvon agados sur la kampo de la esperantista ekonomio, kiu lau la statuto de Intraespo estas la aro de chiuj ekonomiaj aktivajhoj en kiuj la internacia lingvo Esperanto chu rekte, chu nerekte, rolas kiel laborlingvo. La segmentoj de la esperantista ekonomio estas chiu segmento kie esperanto povos roli kiel rekta au nerekta laborlingvo,  do plenvasta estas la afero. Jen tiuj segmentoj cititaj en la statuto de Intraespo: La instruado de la internacia lingvo Esperanto; La instruado de fremdaj lingvoj, kun Esperanto kiel propedeutika lingvo; La tradukado de la internacia lingvo Esperanto al etnolingvo kaj de etnolingvo al la internacia lingvo Esperanto; La internacia komercado; La eldonindustrio; La audvida produktado; La distanca edukado kaj instruado; La amuzindustrio; La turismo-industrio; La organizado de chiaspecaj eventoj; La produktado de memorigajhoj kaj varoj ligitaj al la esperantista kulturo; La produktado de komputilaj programoj por tutmonda uzado; La amaskomunikiloj, inkluzive de la reta gazetaro; La lancho kaj administrado de esperantistaj markoj; chiaspecaj servoj por internacia intershangho.  La servoj en la fako de informteknologio; La servoj de kultura produktado; La servoj de entreprena konsultado kaj asistado; La servoj de loghistiko, transportado kaj distribuado; La servoj liverataj de liberalaj profesiuloj; La servoj de komerca perado kaj reprezentado; Kiu ajn alia brancho, en la sfero de komerco, servoj, industrio au produktado kaj prilaborado de nutrajhoj. Nu, tre resume ekonomia esperantismo estas movado kiu stimulas la aplikadon de esperanto al la ekonomio kaj klopodadas starigi praktikajn eblecojn por tutmonda intershangho de la entreprenaro adoptanta esperanton.
 
 Alia celo de Ekonomia Esperantismo estas stimuli la disvolvadon de la esperantista ekonomio per projektoj direktataj al ties specifaj segmentoj. Intraespo baldau publikigos la dokumenton en la portugala lingvo, nome "Fundamentos da Economia Esperantista e do Neoesperantismo" (Fundamentoj de la Ekonomia Esperantismo kaj de la NovEsperantismo), kiu poste estos tradukita al Esperanto kaj al plej granda nombro de naciaj/etnaj lingvoj. Tiu dokumento pli funde pritraktos tiujn du ismojn.
 Nu, jen malfermighas novaj perspektivoj por esperanto. Chu la jam ekzistantaj esperanto-entreprenistoj kaj asocioj kaj kluboj kaj ligoj de esperanto agnoskos au ne la novesperantismon kaj ekonomian esperantismon, tio estas nur detalo. Alea jacta est... kaj ni trairu la Rubikonon.
 
 Ne estos facila vojo, kaj sukceso per tiu vojo dependas de nova pensmaniero: esperanto kiel laborlingvo sur la kampo de tutmondigxanta ekonomio, nome kaj resume, temas pri agado kadre de esperantista ekonomio.
 Intraespo - Monda Organizo por la Disvolvado de Esperantista Ekonomio estas nova organizo kiel UETA.
 Ankau ni bezonas monon por konkretigo de nia agado, sed monon ni akiros ne per donacoj, sed per laboro sur la kampo de ekonomia esperantismo.
 
 
 GK:
 Mi ege bezonas pli klarajn vortojn pri la afero.
 
 FV:
 == Nu, per la chi-supra artikoleto vi certe nun komprenas la konceptojn. Sed, kio pri Intraespo kaj Tieto (au Instituto Zamenhof)?
 Unue, mi per apartaj mensaghoj klarigos al vi pri Intraespo, por ke vi bone komprenu nian agadon. Post tio, ni estos pretaj paroli pri kunlaboro inter Tieto kaj Intraespo. Mi pensas pri formala kontrakto de interkunlaboro.
 Aliflanke, mi volas informighi pri kio estas Tieto kaj Instituto Zamenhof. Kiu estas la diferencoj inter ili, lau celoj kaj jura strukturo?
 
 
 GK :
 Chio interesas min, kaj mi povas tion proponi al nia grupo TIETo, kies proprajho estas Instituto Zamenhof.
 
 FV
 == Hoooo... jen la respondo: Instituto Zamenhof estas ia sponsoro de Tieto, chu . Bonvolu klarigi pli funde.
 Mi parolis pri  kontrakto. Tiu chi  devos antauvidi kio estas la kunlaboro, kiel ni kunlaboros, la celoj, la limdatoj ktp.
 
 GK :
 Bone ! Funde kompreninte kio estas esperantismo ekonomia, ni vidos.
 
 
 FV;
 == Fakte estas du eblecoj, kaj mi esperas adopti ambau.
 
 Unua ebleco estas kontrakto de kunlaboro inter Tieto kaj Intraespo. Ni pritraktu tion post via kompreno pri Intraespo, Ekonomia Esperantismo... kaj NovEsperantismo.
 
 Kroma ebleco estas starigo de oficejo de Intraespo en Togolando.  Oficejo de Intraespo povas esti propra au licencita. Esti propra, signifas ke Intraespo mem starigos la oficejon kaj kovros chiujn kostojn, de luado de domo ghis pago de salajroj al lokaj oficistoj (kiuj nepre sciu esperanton ghisfunde).
 Esti licencita oficejo signifas, ke homoj kiuj volas riski sur la kampo de libera iniciatado kunighas por fondi lokan asocion por la disvolvado de la esperantista ekonomio, lau statuto-modelo kiun ni liveros. Ni kunlaboros en la fondado de tiu loka asocio, kies nomo ne tiom gravas, char post la fondigho, subskribos licenco-kontrakton kun Intraespo kaj farighos la loka oficejo de Intraespo, en  Togolando, sed en la urbo, char ne ekzistas naciaj oficejoj de Intraespo, nur lokaj.
 Do, la loka licencita Intraespo adoptos, lau la kontrakto, la labormanieron, la kolorojn, la markojn, la strategion, la laborpremisojn de Intraespo. Tio signifos, por ekzemplo, ke projekto kiun  lanchis en Brazilo estos relanchita en Lomeo, Moskvo ktp. Se ni organizas entrepreno-foiron en Mosko kaj Sanpaulo, ni organizos ghin ankau en Lomeo. Kaj tiel plu. La licencita oficejo kovros mem la kostojn...  kaj pagos regalojn - fiksitaj en la kontrakto - al centra oficejo de Intraespo pro la enspezo en la servado de membroj ktp.
 
 
 Atentu pri du detaloj:
 1- Intraespo ne estas por esperantistoj, sed por entreprenistoj, profesiaj instruistoj kaj tradukistoj de Esperanto. Esperantistoj ne volas perlabori monon per esperanto, movadanoj de Ekonomia Esperantismo  ja volas.
 2- Ni planas malfermi 2 ghis 5 proprajn oficejojn en Afriko. Chu en Lomeo ni havos propran au licencita oficejo, tio dependos de nia diskutado.
 
 Nu, jen chio por la momento.
 
 Amike salutas,
 
 Fabricio Valle
 
 
 ************************************
 AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA
 ************************************
 
 1-Raporto 2010
 ==============
 AGADRAPORTO de ACE en 2010
 ====================
 Kiel en antauaj jaroj ankau en 2010 funkciis ACE. Apartan taskon ghi subite havis kun la naskigho de UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko) la 14an de aprilo 2010. Ghi do provizore rolas kiel la sidejo de tiu chi tutafrika organizo, kaj samtempe efektivigas la erojn de  sia programo de la jaro 2010.
 
 
 I- Ghenerale
 -------------
 ACE povis en la jaro utili al afrikaj esperantistoj. Al iuj ghi donis subvencietojn, dum al aliaj ghi donis Esperantajhojn. Tial Esperantistoj en DRKongolando, Tanzanio, Burundio, Benino, Kamerunio, Nigherio kaj Togolandao povis ricevi helpon de la centro.
 
 Ghiaj laboroj por UETA  koncernis la kreon de ttt-pagho de la organizo, la administrajn laborojn,  kaj ankau sendadon de informoj. Char ARE (Afrika Reto Esperantista) farighas parto de UETA, ankau ghiaj diversaj branchoj tiel ighis branchoj de la organizo. Do ene de UETA funkcias tre modeste ARE, EDukARE, FARE, JARE, VARE kaj UtiligARE.
 
 
 La ghisdatigado de la adresaro de afrikaj Esperantistoj okazis tra la tuta jaro.
 
 II- Instruado
 --------------
 La instrua laboro de ACE en la jaro limighis je korektado de leteroj de afrikaj esperantistoj. Nur 2 lernantoj povis fari iun taskon en la jaro pri la kurso POR LA PRAKTIKANTOJ kaj deko komencis la kurson FEREZ sed ege lantas.
 
 ACE klopodis por ke estu unu instruprogramo por afrikaj esperantistoj. La tutan laboron ghi cedis al UETA, tamen kunlaborante kun la ekzekutivo.
 
 III- Utiligado
 --------------
 En la jaro ACE pretigis la periodajhojn ALVOKO, KONSCIU, KomACE, HACE kaj OVo.
 ACE  provlegis du verkojn, kiuj eniris la stokon de eldonotajhoj. La klopodoj trovi eldonistojn por verkoj pluiris. Necesas tamen rekoni, ke ghi povis rilati kun MAS (Monda Asembleo Socia) kaj el tio rezultighis la eldono de libroj de tri afrikaj esperantistoj.
 
 En la laboroj de ACE gravas la disvastigo de Esperanto. Tial ghi taskis al si kunlabori kun chiuj tendencoj de la Esperanto-movado. En la jaro ACE povis membrigi afrikanojn al UEA, MAS kaj SAT. Ankau kun la Esperanta Civito ghi rilatis por la civitanigo de afrikaj esperantistoj.
 
 ACE korespondas kun afrikaj esperantistoj, kaj tiel helpas  ilin multaterene : trovo de korespondantoj, konsili en organizado de agado,
 pacigi,ktp
 
 
 Afriko estas parto de la mondo, kaj tial ghia E-movado estu parto de la tutmonda E-komunumo. Tial en siaj klopodoj ghi tute ne limighas nur al unu E-organizajho, sed al chiuj, kiujn ghi konas. En tiu chi maniero ghi daurigos sian laboron en 2011, funkciante ankau kiel la sidejo de UETA
 
 
 
 2-Programo 2011
 ===============
 
 AGADO de ACE en 2011
 ====================
 
 Prizorgi la afrikan esperantistaron kiel Hans BAKKER faris tion de 1980 ghis 2005 estas la chefa celo de ACE. Tiel ghi povis rilati kun esperantistoj tra la kontinento en la jaro 2010. Tri monatojn post la apero de 2010 naskighis UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko). Tiam ACE ricevis alian taskon, esti provizore la sidejo de la tutafrika organizajho. Certe pli kreskas la taskaro de ACE en 2011.
 
 I- Ghenerale
 -------------
 ACE plu servos al UETA (Unuigho de Esperantista en la Tuta Afriko). Ghi tiel klopodos, ke la organizo bone funkciu kun ties diversaj branchoj:
 - ARE (Afrika Reto Esperantista)
 - EdukARE (Edukado en Afrika Reto Esperantista. Estis KIEA)
 - UtiligARE (Utiligado de Esperanto en Afrika Reto Esperantista. Estis ARUE)
 - FARE (Feminismo en Afrika Reto Esperantista)
 - JARE (Junularo en Afrika Reto Esperantista)
 - VARE (Verkistoj en Afrika Reto Esperantista)
 
 ACE regule ghisdatigos la adresaron de afrikaj Esperantistoj kaj senhezite respondos chiujn informpetojn. Ghi siapove liveros materialon al afrikaj esperantistoj, kiujn ghi povas ankau finance helpi.
 
 Ghi kreos retpaghojn por afrikaj E-grupoj, starigas retlistojn de afrikaj esperantistoj kiuj havu nur adresojn de afrikaj esperantistoj libere diskutantaj inter si pri sia movado. Certe estos ankau aliaj forumoj de esperantistoj tutmondaj, en kiuj esperantistoj el la tuta mondo rajtas interveni. ACE starigos tiujn retlistojn kaj ankau moderos ilin.
 
 ACE plenumos ankau la administrajn laborojn de UETA
 
 II- Instruado
 --------------
 ACE taskas al si profunde helpi al UETA en la starigo de instruprogramoj kaj instruado al afrikaj esperantistoj. Kurso perkoresponda, trejnkurso por E-instruistoj, esperantologia seminario, ktp okazos. Eblos organizi surlokan kurson en iuj afrikaj landoj. ACE certe inspirighos de la eduklaboroj de TIETo kaj proponos ghian instrudokumenton al UETA, kiu uzos ghin por havi propran dokumenton.
 Necesas havi ekzamenojn afrikajn, kio tute ne ekskludas okazigon de ekzamenoj jam ekzistantaj. ACE aprobas la decidon de TIETo provizore haltigi la ekzamenojn lau la normoj de ALTE char estas granda konfuzo en la okazigo de tiuj ekzamenoj chirkau UEA kaj la Esperanta Civito. Eble tio instigos afrikanojn al starigo de propraj normoj, kiaj tiuj de ALTE.
 
 La precipa kurso de ACE estas korekti leterojn de afrikaj esperantistoj kaj instrui ilin pri la evito de la eraroj faritaj.
 La kursoj perkorespondaj okazos rektametode au gramatikametode. Tial la kurso FEREZ, Esperanto for beginners kaj Por La Praktikantoj utilos. Ghi okazigos ankau perkorespondan kurson preparan al trejnkurso por E-instruantoj, se en la jaro UETA tian kurson shatus organizi.
 
 III- Utiligado
 --------------
 Precipas en tiu chi rubriko :
 
 1- Redaktado de periodajhoj kaj enpaghigo de verkoj de afrikaj esperantistoj
 ACE plupretigos la periodajhojn OVo, ALVOKO, KONSCIU,  HACE kaj lanchos la periodajhon TRAFRIK de UETA.
 
 Multaj verkoj de afrikaj esperantistoj estas jam pretaj che ACE kaj atendas sian vicon che la eldonejo. ACE klopodos eldoni el tiuj verkoj. La fakto, ke ne chiuj verkoj de ghi pretigitaj  jam eldonighis, tute ne signifu, ke ghi ne plu pretigos aliajn manuskriptojn. Ghi certe ricevos verkojn de afrikaj verkemuloj kaj ilin enpaghigos kaj ech eldonos.
 
 2- Prizorgo de Esperantistoj/kluboj/landaj asocioj
 ACE daure rilatos kun chiuj esperantistoj por interkonsilighi pri la progresigo de la laboroj je chiuj niveloj. Ghi emfazas la kluban vivon kaj tiel privilegias la agadon en E-grupetoj.
 
 3- Progresigo de Esperantujo
 Char la ambicio de ACE estas utili al Esperantujo, ghi chiel klopodos, ke chiuj E-tendencoj estu konataj ankau en Afriko. Ghi partoprenigos afrikanojn al diskutlistoj de SAT, UEA, MAS kaj la Esperanta Civito, al kiuj afrikaj esperantistoj rajtas tute libere alighi.  Ghi en la jaro klopodos membrigi homojn al UEA, al SAT, al MAS kaj ankau al la Esperanta Civito.  Certe esperantistoj tra la mondo estos apud ACE ke ghiaj planoj realighu.
 
 
 ******************
 REAGOJ
 ******************
 1- esperantistoj bone komprenu tekston
 ---------------------------------------
 
 Date: Thu, 16 Dec 2010 15:18:30 +0000 (GMT)
 From: Birindwa Mushosi <birindwamushosi@yahoo.fr
 Subject: Re : KONSCIU 54+ esperantistoj bone komprenu tekston
 To: afrika-reto-esperantista@googlegroups.com,
        "afriko-kunsentantoj-googlegroups.co" <afriko-kunsentantoj@googlegroups.com,
        hace <hace@yahoogroups.com,
        "individuaj-membroj-yahoogroups.com" <individuaj-membroj@yahoogroups.com
 
 Karaj amikoj,
 
 Mi kun granda bedauro legis mesaghojn en kiuj afrikaj esperantistoj esprimis sian senton.
 Kion mi rimarkis, tio estas ke okazis miskompreno au misinterpreto de mesaghoj inter esperantistoj.
 (http://www.esperantio.net/index.php?id=1543
 Kiuj asertis ke Gbeglo skribis ke SIPU volas eksighi el Esperanta Civito, tiuj ne komprenis la spiriton de KONSCIU 54. Mi reprenas sube la eltirajhon de tiu numero :
 Nun kiam estis retirighintaj TIETo kaj EFEN de la pakto de la esperanta Civito, restas nur SIPU, kiu pluestas en la pakto. Krom tio, chiuj membroj de TIETo kaj de EFEN, kiuj jam estis civitanoj pluestas tiel ghis nun, char neniu el ili jam anoncis sian demision de la civitaneco.
 Nenie  el la supra teksto Koffi G. skribis ke SIPU petis eksigon de Esperanta Civito.Ni estu honestaj.
 
 Kio estas vera, tio estas ke en Burundio neniu jam pensis pri eksigho el Esperanta Civito. Ni chiuj, chu SIPU chu individuoj   havas bonan bildon pri Esperanta Civito pri /pro chio, kion ghi jam faris kaj planas fari por ni : kulture, materiale kaj finance. Ghi havas grandan konsideron al ni afrikanoj, ktp. En tiu momento kiam mi skribas kelkaj aliaj asocioj pretighas por peti pakton al Esperanta Civito.
 Mi dubas ke Libere bone legis kaj komprenis la mesaghon de Gbeglo Koffi. Mi petas Libere atenteme kaj zorge legu mesaghojn antau ol reagi.
 Ankau diri  ke sinjoro Gbeglo kauzis miskomprenon inter UEA kaj afrikaj esperantistoj estas deprime. Ne Koffi G okazigis tion,  sed Renato. Koffi ne portu pekon de afrikanoj sur sin,  Mi neniom povas subteni tian stultajhon : ne Gbeglo Koffi petis min rompi kun Renato sed la subtrakto  kaj sovagha reago de Renato al mi, kion multaj afrikaj esperantistoj ne scias pro malofteco de korespondadoj kun Renato.
 Mi scias ke novaj esperantistoj ne sufiche konas esperantistojn kiel Renato-n, Koffi, G. ; ktp. Tio estas kazo de burundiaj esperantistoj.Ili ne korespondis kun Renato por sufiche malkovri lin. Ili ankau ne korespondis multe kun Gbeglo por malkovri lin, ktp.
 Mi persone dankas sinjoron Koffi G. kiu kuplis min al Esperanta Civito, kaj miavice mi kuplis SIPU al Esperanta Civito.
 Mi havas nur unu demandon al Koffi Gbeglo: kial TIETO kaj EFEN eksighis de Esperanta Civito?
 Amike salutas,
 Birindwa Mushosi
 
 
 2- Unua tasko nia
 ------------------
 
 LA UNUA TASKO NIA ESTAS.... !
 
 Estas kanto en la togolanda movado. La plej grava parto en la kanto estas: "La unua tasko nia (de ni esperantistoj) estas varbi novajn (esperantistojn)". Certe sen la plenumado de tiu chi tasko iam malaperos Esperanto sur la planedo. Tial ni devas danki kaj kuraghigi esperantistojn, kiuj sukcesas varbi novajn homojn kaj instrui al ili Esperanton, ghis ankau ili kapablas varbi aliajn. Tiusence dankendu esperantistoj kaj E-organizajhoj, kiuj tre vigle plenumas tion. Kiuj ne povas fari la varban taskon, tiuj havu alian taskon, ankau kiu gravas. Kiu estas tiu chi tasko ?
 
 "Gbeglo: UEA havas nenian meriton pri IZo" estas la titolo de HeKo 467 9-A, 16 jan 11. Sube oni mencias OVon, kiel fonton. Leginte la tutan tekston oni povus rimarki, ke la autoro de HeKo prenis de OVO 68 la artikolon INSTITUTO ZAMENHOF KAJ ESPERANTO EN AFRIKO" kaj adaptis ghin al sia gusto por fari kion li volas. Fine li metis komentarion kaj mem respondis. Chu tia agado kongruas kun VARBI NOVAJN ? Certe ne! Eble ni vidos, chu almenau kun la alia tasko, pri kiu estos vortoj poste. Kion mencias la komentario ? Ni vidu !
 
 <<Antiraumisto komentarias:
 Preterlasante la preskau personkultan parentezon en la unua frazo de la OVO-artikolo (aldonitan de HeKo), kaj la tute personkultajn aludojn pri Hans Bakker kaj Nelly Holevitch (faritajn de Gbeglo mem), mi havas tute alian interpreton pri la artikolo de Gbeglo. Nome, la tuta Togolanda movado estas regata de liaj dungitoj kaj (eks)lernejanoj. Kio per si mem signifas, ke Gbeglo estas la mastro kaj diktatoro de la movado, kaj forkikas chiun kiu ne apartenas al unu el tiuj du kategorioj. Vidu la kazon de la kompatinda Adjévi Adjé, jhus forjhetita el la UTE-estraro. En Europo estis la servantoj de glebo, en Togolando la servantoj de Gbeglo:-)
 
 Kion oni povas kompreni tie chi ? Aperas mia chiama vidpunkto pri la anonimeco de tekstoj el la civita medio.  Se mi konus la autoron, tiam mi povus respondi. Lau vortoj de Dieter ROOKE, plejparto de tekstoj en HeKo estas verkitaj de Giorgio SILFER. Tio tute ne estas pruvo, ke ankau tiun chi HeKon li verkis. Se li povus aserti, ke li verkis, tiam mi respondos. Tamen ni ghustigu ion en la komentario de la anonimulo.
 
 Lau la supraj vortoj, la tuta movado togolanda nun konsistas el miaj eks-lernejanoj kaj dungitoj? Se vere estas tiel, chu tio ne estus granda gajno por la tutmonda E-komunumo, char tiom grandan laboron faras unusola persono. Chu ion tian faras ankau la anonimulo, kiu verkis la komentarion ? Plie decas scii, ke ankau ADJE Adjevi estas ekslernanto mia. Tial se oni bazighu sur la vortoj supraj de la anonimulo, s-ron ADJE Adjevi neniu povus forkiki. Plie sciigendas, ke en la antaua mandato ADJE Adjevi estis ne estrarano, sed nur komitatano. Tia li pluestas nun. Adjevi estis estro de la komitato de UTE. Kial nun li ne plu estas tio, certe li mem respondos kaj ankau la membroj de la elekta komisiono. Nur tiuj homoj scias precize kio okazis. Eble ni reiru al la vortoj de la redakcio de HeKo.
 
 <<La redakcio respondas:
 La aludoj pri Bakker, Holevitch kaj Silfer tute ne estas personkultaj.
 Ni ne scias pri aferoj internaj al UTE. Certe c-ano Gbeglo klarigos, se li volos.
 
 La artikolo en OVO 28 nenie mencias Giorgion SILFER, char li reprezentas nenion por Instituto Zamenhof. Kial do la redakcio de HeKo lin mencias tie chi ? Giorgio povus havi siajn meritojn aliloke, sed ne en la starigo de Instituto Zamenhof, ech se lia naskighdato estas sama kiel la tago de malfermo de IZo. Se chiuj kiuj naskighis la 13an de septembro  estas konsiderataj io grava en la starigo de IZo, do milionoj da tiaj ekzistas. Chiu rekonu sian respondecon, kio montrighu ankau en la laboroj por Esperanto.
 
 Supre estas menciite pri la unua tasko de Esperantistoj : varbi novajn. La dua estos flegi la esperantistecon de la novbakitoj, ke ili hejmighu en la movado vere komprenante la celon de Esperanto, kiu estas ne tute tio, kio estas en la esperantismo. Funde analizante chiujn vortojn en tiu chi HeKo, oni komprenus, ke la autoro kaj la tuta redakcio semas konfuzojn en kapoj kun la intenco dividi homojn. Tia ne estu la celo de Esperanto. TIETo povas neniam subteni tiajn incitojn, kaj tial simple retirighis de la Esperanta Civito kaj ege ghojas pri tio. Ghi estas libera agadi kun la firma konvinko, ke homoj el la civita medio, kaj precipe anonimuloj konataj nur al Konsulo Giorgio SILFER chiel ajn manifestos sian nekontenton pri tio. Chu tio ghenos la homojn de TIETo?
 
 TIETo pluiras sian vojon, zorgante pri la unua kaj dua tasko de Esperantistoj. Baroj estas sur la vojo, kaj ilin ghi atentas por ne stumbli. Tre grava en tio estas, ke TIETo tute ne kontraubatalu aliajn organizajhojn, sed de ili lernu multon por sia vivado. Pashoj multaj el la Civita medio tute ne estas sekvindaj. TIETo atentu ilin, kaj agadu nur por la bono de Esperanto neniam subtenante malbonajn intencojn de iuj esperantistoj. Ni konsciu pri la unua tasko nia, kaj faru ghin. Nur ghi estas tre utila por Esperanto. Aliaj faroj estas nur egoismaj, kion ni provu eviti.
 
 
 
 
 ******************
 VIDPUNKTOJ
 ******************
 
 1- Esperantrujismo kaj religiecajho
 ------------------------------------
 
 a)- Esperantujismo
 ------------------
 Per ghi mi komprenas, ke ekzistas en Togolando ne togolandanoj esperantistoj, sed esperantistoj vivantaj en Togolando. Tiu chi estas parto de la tutmonda Esperantujo. Tial chi chiuj esperantistoj en Togolando havas samajn rajtojn kaj devojn vidalvide de la togolanda Esperantujo. Neniu rajtas diri, ke togolandanoj esperantistoj havu privilegion, kian ne havu esperantistoj ganaanoj vivantaj en togolando. En Esperantujo silentas nacieco.
 
 b)- Relegiecajho
 ----------------
 Mi pensadis pri Dio, ke ghi estas la kreinto de la universo. Mi pluserchas nun, sed ideo jhus atingis min. Chu termas pri religio ?
 
 CHIISMO la pluriversa religio kun ties Dio, FUKRo
-----------------------------------------------------
FUKRo (Fortego la Universon Kreanta kaj Reganta) ekestis unua en la kreado. Poste estighis chio alia, kaj nun pluiras la estigho. De universo al alia, estighas chio. Kaj la homoj siamaniere dankemas al FUKRo. Tial aperas multaj religioj.
 
 Dum la 18a TEK, s-ro GBEGLO Koffi prezentis la religion CHIISMO (chio-ismo). Lau li, la ora regulo tute ne sufichas, oni ja havu alian, kiun li nomas la DIAMANTA REGULO (regulo de di-amantoj). Dio en tio chi estas nenio krom FUKRo. Li asertis, ke kiu bone sekvas la Diamantan regulon, tiu preskau ne havos problemojn en sia vivo. Tiun chi regulon li jene formulis :"Agu kun la aliaj tiel kiel ili volas ke vi agu kun ili. Amu vian proksimulon tiel kiel li volas, ke vi amu lin".
 
 La demandon, kiam naskighis CHIISMO li respondis :"Ghi estas samagha kiel FUKRo, do jam che la komenco de la estigho de la universo". Lau li FUKRo tute ne bezonas adorklinighon. Kion ghi rekomendas, tio estas la apliko de la Diamanta Regulo. Koffi aldonis ion alian, kion li nomas chies kulpigho :"En chio okazinta/okazanta/okazonta, chiu, anstatau  kulpigi la aliajn, klopodu serchi sian parton de kulpeco kaj ghin ghustigi". Lau li tia agado tute ne ofendas iun sed male konsciigos homojn pri multo kaj certe plibonigos rilatojn inter homoj.
 
 
 2- Kial akcepti kaj obei tiun diamantan regulon au ankau la oran
 -----------------------------------------------------------------
 Sinjoro esploranto de FUKRO kaj CHIISMO kaj autoro de la diamanta regulo, mi vin pridemandas: kial akcepti kaj obei tiun diamantan regulon au ankau la oran? Kiu rajtas min devigi? En mia konscienco, ja jes, mi trovas ke FUKRO au CHIISMO ne sugestas ke mi obeu!
 Mi preferas serchi ghuigan plezuron kiu min kontentigas. Kaj certe mi ne devos respondi al tiu FUKRO, eble senpersona ciukaze seninflua. Kial tiu normo ruze provas neniigi mian volon domini sur la aliaj, kiam el tiu dominado alvenas al ni plezuron? Oni diras ke la homoj (la aliaj) havas dignecon; sed mi pri tio ne trovas fundamenton en FUKRO au CHIISMO. Mia volo domini, kune kun la sufero de aliaj, havas che mi la saman dignecon au valoron! Cu la FUKRO diras alie? Cu gi komunikis ion? al kiu?
 (Parenteze: mi estas katolika kaj esplorante mian konsciencon mi trovas ke ghi sentas devon obei al la morala legho, fone al la autoro de la natura morala legho (vidu vikiajhon). La aliaj homoj havas ja jes dignecon car mi scias ke ili estas bildo de Dio kreinta kaj garantianta... kaj jughanta. La konscienco referencas al Dio persona kaj emananta la moralan leghon).
 Se vi sukcesas konvinki homojn SENMOTIVE obei al via diamanta regulo, vi estas la unua fascinulo de marionetoj (homoj kiuj agadas senrajte (kio ne eblas)!
 La deviga valoro de la morala normo ne povas esti solide deduktita de la konsekvencoj de malamo kaj ekspluato de homoj ktp. La normo valoras ech se eventuale el ghia malobservo devenas harmonio inter la homoj!
 Nun sufichu!
 Armando Zecchin
 
 
 
 
 ******************
 CHIES VOCHO
 ******************
 Mia unua impreso
 -----------------
 Saluton karegaj,
 Dum la nokto de 31a de decembro, kun mia familio  mi sekvis la filmon  "La revo de koffi".  Mian unuan impreson mi  diris al mia edzino Jeanne. " hazardo ne ekzistas  en tiu chi  mondo ;  chio naskighas laux plano... ".  Siavice shi demandis al mi kial, mi tion diras ?
 Responde mi diris "Koffi  Esperanton lernis ne por  akiri materian profiton sed cele disvastigi tiun lingvon.

 La unua demando por li estis kiel disvastigi Esperanton ?  Instruante al infanoj, li tiumaniere Esperanton rapide disvastigis en Togolando.  Efektive estis malhelpoj kiujn li devis alfronti. Sed char lia ideo estis nobla, li atingis rekte pretajn homojn kiuj alportis helpon cele konkretigi la ideon de Koffi. Mi citas Hans Bakker.
 Jeanne la edzino mia, diris :"jes Alexis, vi pravas".  Char mi rimarkis ke, la fakto instrui Esperanton al la orfoj kaj delasitaj infanoj pri kiuj ni prizorgas, la gastigemaj familioj iliaj ankau jam scias ion pri Esperanto. Rememorante la mesaghon de nia kara Koffi de Decembro 2010 kie li petis raportojn de Esperanto kluboj kiuj elfluigis reagojn,  mi profitos chi tiun okazon cele esprimi nian vidpunkton pri la disvastigo de Esperanto en Afriko.

 Unue, mi tukore gratulas chiujn kiuj batalas cele disvastigi tiun spiritan lingvon en Afriko.
 Due, mi deziras peti al Afrikanoj kiuj certe deziras disvastigi, esti sinceraj en sia agado.  Ne gravas doni impreson al la E-movado ke, oni kreis E-klubon dum oni nenion faras.  Nur pro miskomprenemo  kun sia frato au fratino kiu eble interesis vin pri Esperanto, vi rekte kreas fantoman klubon por doni impreson ke oni instruas Esperanton.  Tiel en unu sola loko, oni havas du, tri au kvin E-kluboj.
 Karegaj Afrikanoj, estu sinceraj kaj honestaj.  Mi diras tion  char miscias ke, estas gefratoj kiuj kreas fontomajn klubojn,  per kiuj ili  fanfaronas havi klubon.  Ne kreu klubon cele havi materian profiton.  Char  tio malhonoras nin.  Mi diras  tion char kiam nia karega Koffi petis raportojn de kluboj, la tuta mondo movegis  char li parolis pri bugheto kiun oni devas fari por la jaro 2011.
 Al tiuj kiujn mi ofendas, mi pardonpetas.
 Plej frate kaj amike,
 Alexis de Goma E klubo.
 
 
 
 ******************
 TR'AFRIK'
 ******************
 Sube aperas diversaj raportoj de kluboj kaj asocioj afrikaj. Per la raportoj oni sciighu ne nur pri la agado sed ankau pri la evoluo de la lingvonivelo en chiu lando. Tial la redakcio shanghis nenion en la raportoj. Ili aperas faksimile. Tial la gelegantoj povas havi ideon pri la evoluo de la lingvonivelo de la raportintoj. La redakcion petas indugon e la gelegantoj kaj de la raportintoj.

 
 BENINO
 =======
 
 1- Dumviva membro de UEA en Benino
 -----------------------------------
 
 Post la vizito de polla esperantisto,Piotr Nosek decembre,venis la vico de svislandaj esperantistoj,Dieter kaj  Ciril Rooke. S-ro Rooke estas dumviva membro de UEA,kiu rondvojaghis en Afriko kun Ciril.Ili unue vizitis Togolandon antaue viziti Beninon kie ili estas gastigitaj(2 - 4an de januaro 2011) de Afrika Centro Mondcivitana(ACM).Ili tranoktis en la centro .Antau pli malpli tri jaroj s-ro Rooke vizitis tiun centron kaj  gvidis kurson al la lernantoj en la centro kiam ghi ankorau estis embria  kaj babilis kun kelkaj lokaj esperantistoj.Videblas che ipernity.
 Dum la nuna vizito de svislandaj esperantistoj, s-ro Rooke estas pozitive surprizita pri la progresigo de la centro ACM. La 2an de januaro, s-ro Rooke intervjuis la prezidanton de la centro,Francois Hounsounou pri la diversaj agadoj (instruado de esperanto,gvidado de diversaj  projektoj por helpi la geinfanojn en Benino kadre de edukado).La prezidanto raportis pri la genezo de la organizo, la faritaj kaj farotaj aktivecoj kaj pri malbonaj spertoj akiritaj en 2008 kaj 2009 projekte.La 3an de januaro estis alia intervjuo pri la estraranigho de la prezidanto che Tejo, la sendependeco de nia lando,Benino kaj pri Afrika Oficejo(AO) de UEA. Pro la nefido, la prezidanto de ACM ne respondis al demandoj rilate AOn, sed nur paroletis pri ghia starigo, la reorganizado de la afrika movado en 2005-2006 kaj poste orientigis s-ro Rooke al la ghusta persono por respondi al la tiklaj demandoj rilate AOn sendinte sms al la prizorganto de AO kiam la telefonalvoko ne sukcesis. Tiu intervjuo tre bone okazis en Afrika oficejo lau la vortoj de s-ro Rooke.
 
 Pro la laborpremo en lernejo, 12km for el Lokossa, la prezidanto de ACM petis Wilfrid Vodji gvidi la gastojn en la urbo. Tio tre bone okazis. Ili denove vizitis kelkajn lokajn esperantistojn (Benoit Zinkpe, Edmond Houssou).
 
 Notinde danki la svislandajn esperantistojn (Dieter kaj Ciril Rooke),kiuj donacis al la centro dormsakon, kiu permesos al niaj estontaj gastoj trankvile trankoti en la centro. Mondonaco (10.000 fcfa) por kontribui al la realigo de niaj projektoj.
 
 Ni informas,ke ni baldau translokighos al nia nova kaj fresha sidejo (kiun ili vizitis) kies la granda salono povas enhavi dum seminario chirkau 50 partoprenantojn kun granda ekstera korto. Ni daurigos niajn aktivecojn en nia nova sidejo.


Verkis la estraro de ACM
 
 ***************************
 Francois (Franko) HOUNSOUNOU
 BP 226 Lokossa-Mono
 Rep du Benin/West Afrika.
 email: hounfranc@yahoo.fr
 Tel: +229/ 95 96 51 24
      skype: esperantoawc
 www.ipernity.com/doc/42310/home/photos www.ipernity.com/blog/42310
 http://www.esperanto.de/hameln/foto%202007.htm
 **************************************************************************
 
 2-  Benino festis la Zamenhoftagon
 -----------------------------------
 
 Kiel en chiuj landoj en esperantujo,la esperantistaro tutmonda festas la zamenhoftagon,kiu okazas ciu jaro la 15an de decembro.
 
 En Benino,tiu festo okazis en Lokossa la 22an de decembro 2010 en restoracio"Cave du Coin" apud la urbodomo. Partoprenis dudekon de esperantistoj en diversaj anguloj de la urbo kaj vilago. Ceestis la feston malnova esperantisto nome Benoit Kodjo Zinkpe kaj fama konatulo esperantisto Wilfrid Vodji,kiu estas la kunlaboranto de la organizo de ACM.La Direktoro de la neregistara organizo PJES ne sukcesis ceesti la feston pro vojagcelo.Sed provis atingi nin telefone.Li klernis la lingvon kaj estis trompita.Pro tiu celo,la eksterafrikaj esperantistoj orientigis al ACM por daurigi lian lernadon en la centro de ACM.
 
 La 21an de decembro okazis la saman feston en la lernejo Agame kies esperanto instruidigas de Franko.Dum la festo,la lernantoj ricevis diversajn kaj interesajn donacojn(skriboj,krajonoj,kajeroj,vestajoj kaj ludiloj) el Nicolle Zuguetta kaj Madeleine Crépatte. Por ricevi donacon, la lernanto respondis demandon esperante. Kukoj estas disdonitaj al ili. Tio okazis antau la kolegoj kaj la lernejestro.
 Notinde danki Nicolle kaj Madeleine pro la donacoj al la lernantoj. http://www.ipernity.com/doc/42310/home/photos Ambau festoj estas organizitaj de la neregistara organizo ACM en Lokossa. Ni anticipe informas vin,ke baldau ni diskonigos nian jarraporton.
 Agrablan kristnaskfeston kaj novjaron al vi ciuj: sanon,pacon,longvidauron,prosperon kaj fortan energion esperante.


        La estraro de ACM.
 **************************************************************** 
 François (Franko) HOUNSOUNOU
 BP 226 Lokossa-Mono
 Rep du Benin/West Afrika.
 email: hounfranc@yahoo.fr
 Tel: +229/ 95 96 51 24
      skype: esperantoawc
 www.ipernity.com/doc/42310/home/photos www.iper
 
 
 3- Raporto de la Ne-Registara Organizo" Infanoj  Chirkau Afriko"
 --------------------------------------------------------------------------
 
 Post unujara agado, mi shatus prezenti la Gheneralan Raporton de mia Ne-Registara Organizo" Infanoj Chirkau  Afriko" kaj kapti la okazon por peti petojn chiuspecajn por la chi-jaraj aktivecoj.
 
 1-a JARFINA AGADRAPORTO
 
 PERIODO:  Decembro 2009- Decembro 2010
 
 La Ne-registara Organizo "INFANOJ CHIRKAU AFRIKO" estas kreita la 
 6-an de Junio 2009 en Klouekanme (Departemento de Couffo)  por chefe 
 helpi  plivastigi kaj konigi esperanton en Afriko. "INFANOJ CHIRKAU 
 AFRIKO (IChA) "  agadas memstare sed bezonas kunlaborantojn por efike atingi ghiajn celojn. Post unujara agado, ghi prezentas ghian raporton gheneralan.
 .
 
 "Konforme al ghiaj celoj kaj perspektivoj, la tutnova benina 
 NE-Registara Organizo "Infanoj Chirkau Afriko" okazigis dum la 
 pasinta jaro gravajn eventojn kaj superpasis interesajn stadiojn.  Unue, 
 temas pri konkurso pri diktajho kaj legado esperante por virinoj. La 
 arangho okazis inter la 7-an kaj la 13-an de decembro 2009 diversperiode 
 en diversaj lokoj kaj arigis esperantistinoj el du mezaj lernejoj tio 
 estas shtata mezgrada de Ayahohoue (legu Ajahohue) kaj shtata duagrada lernejo de Azove. Ne mankis bazgradaj knabinoj. Entute cheestis 25 lernejaninoj. Sekve al la skriba parto de la konkurso, estis organizita premio-disdono inter la 9-an kaj la 18-an de Januaro 2010 favore al la sukcesintoj. Tiu arangho okazis diversloke en malsamaj ejoj pro la diverseca deveno de la konkursintoj.  El la 25 partoprenintoj, 08 entute 
 sukcesis tio estas 05 che la kategorio A (komencantoj) kaj 03 che la 
 kategorio C (mezuloj). Che la kategorio B (komencintoj), neniu sukcesis.
 Ekde la 24-an de decembro 2009, la Organizo  estas agnoskata  de la Registaro kaj sekve al tio ghis estis publikigita en Oficial Jhurnalo de  Benino en februaro 2010.   Komence de aprilo 2010, utilaj kunlaborrilatoj estas starigitaj kun  Benina Nacia Komisiono por Unesko. Lau la 
 interkonsento, Unesko morale apogas "Infanoj Chirkau Afriko" kadre de 
 ghiaj aktivecoj konforme al la idealoj de Unesko.
 Mi kaptas la oportunon por danki kiuj ghiris monon al mia UEA konto por 
 subteni Virinan Agadon en Afriko. Temas pri: Carlot Bourlot( Italio): 
 228,50 euroj
 Pako Crespo kaj sia frato (Hispanio): 80 euroj Ronald Glossop (Usono): 25 
 euroj A. Deceuninck Bollaert (Belgio): 10 euroj Koran dankon ankau al:
 Madame Jeanne-Marie, Gilles kaj Nicole WALLEZ, Renee TRIOLLE pro 
 esperantajhoj antaue donacitaj. Jen la aktivecoj por la jaro 2010-2011 
 :
 
 -Konkurso pri Diktajho kaj Legado por lernejaj knabinoj kadre de giha batalo por disvastigi esperanton kaj trejni valorajn Afrikajn  esperantistinojn.
 -Seminarieto por geinfanoj.
 Eventualan monhelpon oni ghiru al jena UEA konto:"gbla-e" kun la  
 indiko : Virina Agado por subteni la konkurson  kaj la indiko : Agadoj de 
 Infanoj Chirkau Afriko por apogi la seminarieton.
 Poshtadreso por sendi esperantajhojn: Latifou GBADAMASSI, BP 302 Lokossa 
 (Mono)-Benino
 
 Subskribis :
 
 Latifou GBADAMASSI,
 Prezidanto de Infanoj Chirkau Afriko
 infanojchirkauafriko@gmail.com
 
 Lokossa, la 21-an de januaro 2011.
 
 
 
 BURUNDIO
 =========
 
 1- Raporto pri Agado en 2010
 ---------------------------
 Tue, 4 Jan 2011 12:14:40 +0000 (GMT)
 From: Birindwa Mushosi <birindwamushosi@yahoo.fr
 Subject: jarfina raporteto, ceteroj baldau
 To: Gbeglo Koffi <esp.togo@cafe.tg
 
 
 
 Kara amiko Koffi,
 Jen mia jarfina raporto pri mia agado
 Kio okazis en 2010, tio estas tro granda kaj mi ne povis raporti pri problemoj kiujn mi alfrontis al kiuj oni jam trovis solvon.
 Mia laboro koncentrighis al instruado de esperanto en Ruando. Pri tio mi ne volas raporti, tion faru niaj amikoj en Ruando.
 Mi ankau gvidis perkorespondan kurson por 10 personoj kiuj pro manko de tempo ne povas cheesti kurson che islama lernejo kie mi instruas esperanton dufoje semajne kaj kie dudeko da lernantoj kaj kvar instruistoj sekvas la kurson.
 La perkoresponda kurso okazas tiel ke la lernanto prenas la kursfoliojn hejme che mi, legas, respondas demandojn  che si kaj redonas al mi kopiojn por la korektado. Tio tre pezas char ili sekvas apartajn programajn.
 La kurso okazas bone bedaurinde la kursfolioj malnovighas, tiel ke foje la teksto ne aperas bone dum fotokopiado. Mi petas kiu ajn povas helpi nin, sendi al ni novajn kursfoliojn.
 Pri la jaro 2011, mi planas okazigi progresigan kurson favore al instruistoj en Hirundo esperanto-klubo en Bubanza , che la pedagogia liceo.
 Mi ankau vizitos klubojn che la porpastra seminario de Ciya, kie mi iam laboris. Mi firmigu klubanojn per tritaga esperanta kurso. Estos por ili   spekti  kelkajn esperanto-filmojn kun niaj lernantoj. Mi jam kontaktis koncernulojn kaj tiuj konsentis.
 Pri bugheto,
 Kurso che la porinstruista lernejo, liceo de Bubanza : 14 personoj sekvos la kurson dum tri tagoj en aprilo, dum 10 personoj sekvos kurson che la porpastra seminario de Ciya en la sama monato.
 Che la islama gimnazio, ni bezonas librojn kaj KD por spekti filmojn. La klubo ankau bezonas subvenciojn por kovri siajn bezonojn, feliche la  lernejestro  helpis varbi por ni novajn lernantojn .Tion li faris char la esperanta-klubo distingighis inter multaj aliaj kluboj , t.e. VIH/SIDA- klubo, homrajto- klubo kaj arabia klubo.
 Kara amiko, mi atendas la raporton de aliaj kluboj.
 Amike
 Birindwa Mushosi
 
 
 2- La burunda landa asocio achetis terpecon en Rumonge
 ------------------------------------------------------
 
 Per la subteno de la fondajho Esperanto en Evoluo (fondintoj kaj prizorgantojestas la familio Derks el Nederlando) la landa Esperanto-organizajjo en Burundo, ANEB,
 jhus achetis ter-pecon en la urbo Rumonge, kvartalo Kanyenko. Celo de la projekto estaskonstruado de biblioteko kaj kunvenejo. La centro provos servi ankau  al neesperantistoj.
 
 ANEB estas eble la plej vigla landa movado en Afriko; ghi havas 37 lernejajn klubojn. Neniu plia komento necesas. Se vi deziras kunhelpi por la postaj pashoj, bonvolu sendi vian kontribuon al la konto: eeer-u che UEA. (Germanoj kaj Nederlandanoj ghuas pri tio impostan rabaton.)
 
 Pluaj informoj haveblaj tra derks.esp@tiscali.nl au ( vizitu  http://esperanto-burundo.webs.com/ kaj http://www.esp-evoluo.tk/
 
 
 
 
 DEMOKRATIA RESPUBLIKO  DE KONGOLANDO
 ====================================
 1- Agado de la  asocio PIEADC en 2010
 --------------------------------------
 PIEADC estas asocio kreita de geesperantistoj  de Kalima, cxefe ingeniero Etienne K kiu deziris divastigi la neuxtralan linvon en sia naskigxo loko. Tamen krom Esperanto, PIEADC celas disvoligxon. Tiel la agrikulturo estas inter siaj celoj. PIEADC havas lagetoj kiujn gxi ekspluatas.
 Pri la E-disvastigo, anoj de PIEADC E-lernis dum la tuta jaro 2010. La kurso estas individua  sed gvide de Etienne K.
 Ni uzas Kurso Ferez.
 Pri la fisxkulturo, en septembro, oni malfermis du lagetojn kiuj donis 230Kgs je fisxoj kiuj egalis al 760$.
 Decembre ankaux, oni malfrmis alian lageton  kiu donis 53kgs je fisxoj. Kiuj egalis 150$.
 Krom tio, PIEADC arangxas seminarioj cele konsciigi agrikulturantoj pri riza kulturo, manioka kulturo ktp.
 Bugxeto
 PIEADC tre ambicia asocio tiu kadre ne bugxetos. sed petas al cxiuj legantoj pledi pri siaj agadoj por ke, la gravajn ambiciojn de PIEADC kokretigxu iam.
 Neniu forgesas ke, nia kara Beglo Koffi estas la modelo.
 Povu la gesamideanoj, ACE, UEATA pledi por ke, PIEADC trovu de helpemaj asocioj financado por plibonigi aliajn lagetojn. Cxar entute, PIEADC havas 32 lagetojn plibonigi. Ankaux , ni intencas fari la porkon bredado. Tial bugxeti estas malfacila. Cxar  la projekto petas suficxan rimedon. Tamen guto post guto helpetus.
 Pri la E-materialoj, ni bezonas aliajn elementaj E-kursojn Pro  malfuknciado de la posxtservoj en RD Kongo,bvl sendi subla adreso de: Alphonse WASEKA
 Goma/RD Kongo
 BP 78 Gisenyi/Rwanda
 Por PIEADC
 Etienne K
 
 2-Kunveno de IKUE-grupo de Goma
 ---------------------------------
 Okaze de la novjaro, Solidareco Bona Volo kiu kunigas IKUE grupo de Goma kaj Goma E-klubo ghenerale kunsidis. La ghenerala kunsido temis pri : Evaluo de  la disvastigi de Esperanton en Goma, Kiom da homoj E�lernas en Goma,

 Kion plue fari cele disvastigi tiun movadon. Kaj diversaj temoj.
 Pri la  evaluo de Esperanto, ni  komprenis ke, iom post iom Esperanto prenas ekspansion en Goma. Char ne nur la geknaboj E�lernas kaj la dek gejunuloj kaj plenaghuloj ankau la familio kiu gastigas la geknaboj estas interesitaj pri Esperanto. Jam ni havas nova komencanton Adrien sudi Tendeme kiu eklernas Esperanton.

 Kiom da homoj E-lernas, ni kalkulas 51 lernantoj nun. Dank�al certe la vigleco de niaj lokaj instruistoj Alphonse WASEKA kaj Augustin Kakozwa kiuj ripeti ilian decidon disvastigi tiun lingvon.

 Kion plue fari cele disvastigi Esperanton ? Tiukadre, chiuj ripetis la decidon unue relerni au rekomenci la E-kurson  uzante la kursojn Ferez. Char la perfektigho de sia E-scio ebligos bona disvastigo. Oni ne povas bone disvastigi tiu lingvon neregante ghin.
 Solidareco Bona Volo (IKUE grupo de Goma kaj Goma E-Klubo), devas frue au malfrue havi propran lernejon kie ;  kie Esperanto estos inter  lingvoj programitaj. Tiucele, ni devas interesi gesamideanoj alilande kaj aliaj  bonfarantoj pri nia projekto.
 Oni gardis, la estraro de tiu strukturo char, rimarkis ke ; efike chiu lau sia rolo laboras.
 Plejfrate kaj samideane,
 Alexis ASUMANI el Goma/RD Kongo.
 


 3-Jarfina raporto de Goma Esperanto-Klubo
 ------------------------------------------
 
 Gravas klarigi unue ke, ni jam ighis asocion kies nomon estas Solidareco Bona Volo. En tiu asocio estas Ikue grupo de Goma kaj Goma Esperano Klubo.
 Ni faris tion cEele leghe agadi kadre de Esperanto kaj aliaj aktivecoj kies asignis Solidareco Bona Volo.
 Solidareco Bona Volo celas :
 -       E-disvastigo, Enkadrigo de orfoj kaj delasitaj infanoj, Lukto 
 kontrau la malricheco, Promocio de la homaj rajtoj.
 Tamen, por ne miksi la aferojn, ni raportos nur pri la aktiveco de la  E-disvatigo.
 I.      Raporto pri agado
 Dum la tuta jaro, nia asocio au grupo disvastigis Esperanton, instruante 
 la interesitaj homoj pri tiu neutrala lingvo.
 La E-lernado estas gvidita de Alphonse WASEKA kaj Augustin Kakozwa.
 Krom la E-instruado por la interesitaj homoj kaj Goma Esperanto klubanoj, 
 ankau ni instruas chiudimancho esperanton al la orfoj kiujn enkadrigas  Solidareco Bona Volo. Tiuj infanoj estas nombre de 35. Sed la grupo de  Goma havas dek membroj. Entute, en Goma E-lernas 45 personoj.
 Ni uzas:
 -     La Kursoj Ferez sendita de Hans,
 -       Libreto " Chu vi parolas Tendare ?",
 -       Initiation theorique et pratique  "la langue internationale 
 Esperanto,
 -       Por la pratikanto,
 -       Faru la kontrolon.
 Cele perfektighi nian E-scion, ni decidis rekomenci la E-lernadon uzante 
 la kursoj Ferez.
 
 II.     Financa raporto.
 Subvencio : 20$ sendita  de Hans Bakker
 Loka kontribuo 60$
 Sume : 80$
 Elspezoj : 20$ por la luo de poshtkesto,
                 20$ administra kosto
                 25$ por la kreto, kajeroj por la infanoj,
                 15$ por la motivado de la instruisto Augustin.
 NB/ Scie ke, ni ne rajtas chion detali. Vere dire, Alehis elspezas multe pri Esperanto.
 Kion ni faras pri la informado kaj instruado: ni parolas al interesitaj homoj pri Esperanto. Tiu kiu estas interesita kaj pretas eklerni, ni 
 gvidas sian E-lernado che la domo sia.
 Pri la  utiligado, korespondas kun geamikoj.
 
 III.    Bugheto 2011
 Kiel ni supere klarigis, ni instruas Esperanton al orfoj kiujn ni 
 enkadrigas sed tio okazas ekster la domo de Alehis domo de frateco. Tiu 
 chi ne taugas. Tiel ni intecas kontrui hangareto kie ech pluve au kiam 
 ege sunas ili povas shirimighi.
 Ni bezonas :
 Pri la E-materialoj :
 -       Elementaj lecionoj kaj fabeloj,
 -       CD pri esperanto,
 -       Kajeroj kaj krajonoj distribui al la geknaboj
 Por kontrui la hangaro :
 45 elignajhoj h 2,5 = 112,5
 15 ladoj h 11$ = 165$
 3kgs de najloj h 2$ = 6$
 3 sakoj je cemento h 23 sako = 69$
 Sablo : 20$
 Prilaborado : 70$
 Administra kosto :
 Luo de la poshtkesto : 20$
 Retumado : 40$
 Motivo de instruantoj : 50$
 Sume : 552,5$
 Por Solidareco Bona Volo (Goma E-klubo)
 Alehis ASUMANI BENGANTUNDU.
 
 
 KENJO
 =====
 Zamenhoftao
 Kiam la mondo festis la Zamenhofan tagon, kenjaj esperantistoj 
 renkontighis en Eldoreto kaj por la unua fojo ghin festis. Entute ok 
 esperantistoj renkontighis. Aliaj esperantistoj el Nandi Hills ne sukcesis 
 partopreni malgrau nia invito al ili, ni tamen esperas, ke ili 
 partoprenos en aliaj organizotaj aranghoj. Inter partoprenintoj estis la 
 jama atleto en Eldoreto s-ro jafeth kosgei kaj la unua universitato 
 studanto, esperantistino s-ino Maria diris vin ke la alia personoj ne 
 venis de Ziwa. Mi havis novan homojn kiu lernas kune.
 Ni komencis per pregho, s-ro Kombe legis al ni historion de Kenjo, kaj 
 s-ro Evans legis la historion de Zamenhof.
 Ni poste pridiskutis strateghiojn por ke esperanto plifortighu en nia 
 lando, char nun la movado ankorau estas tre juna en Kenio.
 
 Jam estas gravaj pashoj por nia movado, nun la esperanto organizo jam 
 estas registrita, la oficisto de la registaro pri edukado promesis helpi 
 por ke esperanto plifortighu en lernejoj de Kenjo, la kultura oficisto 
 promesis  ke li plifacilighos korespondadon inter Kenjaj esperantistoj kaj  esperantistoj el la mondo kulturkadre, la turisma ankau diris ke li 
 ankau kunlaboros kun nia organizo por turismaj aferoj, kelkaj 
 kolegiestrojn akceptis la instruadon de esperanto en siaj kolegioj kiel 
 studobjekto kaj nun ni demarshas por agnoskigi la lingvon en Universitatoj  kiel fremda lingvo.
 
 Ghenerale, la stato de la movado en Kenjo bonege progresas kaj ni dankas 
 al chiuj, kiuj daure kunlaboras. Ni petas al la idee kaj materie 
 bonhavuloj por ke ni sukcesu kiel aliaj.
 
 Mi pensas ke la Zamenhofa tago estis tre interesa en Kenjo kaj niaj dankoj  iru al s-ro Jeremie kaj al la afrika oficejo pro ilia helpo.
 
 Evans Ochoki.
 
 NIGHERIO
 ========
 1- Raporto de BSEK pri la agado en 2010
 ----------------------------------------
 Unue  nome de la estaranoj de BSEK mi bondeziras al vi okaze de la 
 jarshanghaj festoj.Ni esperas ke en 2011,Dio benos chiun.
 La jaro 2010 finos post 3 tagoj.Por ni, estas malfacila jaro en Nigherio. 
 Malgrau chio nia klubo funkcias kaj sendube estas la plej aktiva.
 Nia chefa problemo estas manko de mono.La anoj ne kotizas regule sed du 
 au tri homoj helpas.
 Ni havis tri kunvenojn en la jaro kun financa subteno de sinjoro Princo,mi  mem kaj Obinna Iheanacho kiu gastigis la lastan en lia hejmo kaj ofertis  ech manghajhojn.
 Ni pagis parton de la lukoston de la poshtkesto kiun ni shuldas sed en 
 2011, NIPOST jam informis ke ni pagos 11000 najrojn kaj ke nia poshkesto 
 nun estos klasifikita kiel komerca kaj ne privata char ni ricevas multajn  leterojn kun diversaj nomoj. Tio estas nia chefa zorgo.
 Ni subtenis la agadon de la landa asocio kaj eble pro tio, la komitato 
 elektis min kiel la nova vicghenerala sekretario .
 Ni ricevis ankau gaston el europo sinjor Piotr NOsek el krakovo kiu 
 restis tri tagoj.Li vizitis la vilaghon kaj ni havis rendevuon kun li en 
 owerri kaj mbieri.
 Ni ankau ricevis donace el svedio librojn sed devis pagi Nipost 
 porkolekti ghin. Bedaurinde nia samideano el Jos trovighis en danghera 
 situacio pro la atako en jos kie islamanoj mortigis milojn da kristanoj 
 kaj detruis la domojn.li perdis du familianojn sed ni helpis kolekti etan 
 monhelpon i.a de Sinjoro Hans, saliko,Princo kaj Silfer.
 Ni proponas ke UEA aligu nian anon kiel individuaj anoj pere de la 
 fondajho canuto.
 Danke eliranta prezidanto de EFEN Princo Henriko , UEA malfermnis konton 
 al ni por faciligi ricevon de pago au donaco.
 Ni esperas ke en 2011 ni faros pli.
 DEAMIAN CELESTINE MOORE ECHEFU
 PREZIDANTO,BSEK
 
 2- Detaloj pri la agado de ZEGO en 2010
 -------------------------------------
 hodiau dum la kondolenca vizito de la estraranoj de ZEGO, la prezidanto 
 petis de mi sendi al vi detalojn de nia agado.en 2010.
 mi legis la mesaghojn senditajn de vi.
 Ni ricevis de vi subvencion per kiu ni pagis la luokoston de nia 
 poshtkesto nendite NIPOST denove altigis nian luokoston ghis 5500 ke nia 
 poshtkesto estas komerca char alvenas multaj leteroj kun diversaj nomoj. 
 se estas private kiel ili diris nur estos nomon de la posedanto Ni kutime 
 kunvenas che TOWNSHIP PRIMARY SCHOOL OWERRI  OPPOSITE LA CENTRA FUTBALEJO. 
 Ni kunvenis 3 foje anstatau 6 foje kaj en la lasta, tio estis okaze de la 
 vizito de pola esperantisto Nosek Piotr. Danke al amiko Collins Ahanonu 
 kiu havis kunportebla komputilon, ni spertis ech videon de la lasta 
 kongreson ukon en polando.
 Okazis denove  lecionojn por komencantojn kaj progresantojn.
 Anoj plendis pro maleblo vojaghi ene de la esperantujo, kelkaj petis 
 materialojn, la prezidanto informis ke li jam sendis peton al renato 
 corsetti , gbeglo koffi  kaj afrika oficejo pri materialojn kaj ech 
 vidbendojn.
 En la dua kunveno en Junio, la prezidanto plendis ke oni bezonis subtenon 
 de klubanoj por pagi luokoston de la kunvenejon. Tio kostas jare 12000 
 jarojn au 80 dolarojn.
 Pastor Chekwube Umealor estis elektita gvidi la korespondan kurson kaj la 
 sekretario Uzodinma Osuoha pri korespondado.
 Oni laulegis la mesaghon de la prezidanto de EFEN pri plano por renovigo 
 sed neniu el ZEGO volis kandidatighi en la estraro krom la prezidanto kiu 
 lastminute  rezignis sed aprobis la shanghon en la asocio.
 Ni ricevis ankau gazetojn kaj librojn donacitajn de grupo el Svedio pere 
 de EFEN.
 UZODINMA OSUOHA
 SEKRETARIO
 
 
 
 TANZANIO
 ========
 
 1- Laboroj de tanzaniaj Esperantistoj
 --------------------------------------
 Por de longtempo mi ne faris Kontakto kun vi, sed silentu ne sihnifas ke mi forgesis vin.
 
 Pri Esperanto movado en mia lando Tanzanio estas komplika tasko, ghi bezonas estu tolera pri tiu laboro.
 
 Chi tie nun ni jam fondis iu Agrikultura Kompanio kiu nomas � Karagwe organic farming company Limited (KAOFCO) Karagwe organika kompanio akcio. Tiu Kompanio jam havas registrado, do ni petas trovu la markato de niaj produktoj, ni okupighas pri kultivi Soya fazeoroj, Arakidoj, flavaj fazeoroj, eksplodoj maizoj, sed en tiu sezono ni aranghas soya fazeoroj nur. En vanontjaro ni oranghos aliaj produktoj, La Kompanio fondita kun 1,200 membroj inter ili pretas lerni nia kara lingvo, kelkaj membroj scias Angla lingvo, Franca lingvo. Do ni esperas uzi tri lingvoj kiel oficialaj lingvoj ni esperas vi kun labori kun nia Kampanio precipe U.E.A.

 
 Char ni esperas ankau instrui nia kara lingvo, sed unue ni antauvidas produktoj kaj La Esperanton venos spontanee ni klopodas divastigi kaj praktikigi esperanton en Agrikultura kaj rilataj sciencoj.
 
 La atestilo de nia Kompanio enokupigi Sekcio 15 No. 80749 agi (act) 2002.
 
 Chu vi klopodos serchu la merkato de tiuj produktoj? Ni atendas via respondo.
 
 Sincere via,
 
 B.N. Magese
 
 DAUDA HASSAN
 nacia  direktoro 
 
 
 2-Peresperanta agado
 ---------------------
 kun granda ghojo ni esperantistoj kaj ne esperantistoj kiuj ni kunlaboras pri kontrau la malsato  kaj  agro/ negoco ,  do ni volas  trovi   la   merkato  de niaj produktoj.En tiu sezono ni pretas produkti  sojafazeoroj.
 nia  kompanio jam registrita  je la 30/12/2010jaro   no80749 ankau ni havs  negoco permeson   , nia kompanio   estas  karagwe organika rarmeco kompanio [karagwe  organic  farming  company  limited ]  chi tie estas  estraroj  de  kompanio ., Dauda B.Hassani           Direktoro
 Isack B .Mashurano  Sekretario
 Swadick T .Said     Adiministranto kaj Kasisto
 Didas Fidel  Kareserio de gvidanto j Barnabas N.Magesse
 Kareserio de gvidantoj Emmanuel Paulo B    kareserio de gvidanto j.
 Murshid Athuman    Kareserio de gvidantoj
 
 Chu la  Afrika -reto -esperantista povas  serchu la  negoco merkato  de nia  produktoj ?
 Ni  pacience     atendas  via respondo.
 Sincere via  Barnabas N. Magesse      
 
 TOGOLANDO
 =========
 1- Ghenerala asembleo de ASELT
 ------------------------------ 
 
 La 13-an de januaro 2011 okazis la ghenerala asembleo de ASELT. La tagordo de la arangho estas jena :
 1- Kontrolo de la cheestantaro
 2- Raportoj :
 -  Pri lasta kunsido (dum la 18-a TEK)
 -  Jara raporto 2010 de ASELT
 -  Financa raporto
 3- Raportoj de la komisiono pri statuto kaj interna regularo :
 - Propono de modifoj en la tekstoj
 - Analizo kaj adopto au ne de la proponoj
 4- Elekta komisiono : elekto de la novaj gvidantoj de la asocio por 2010-2012        
 Ceterajhoj
 
 La laboroj de la Ghenerala Asembleo de ASELT komencighis je 11-a horo. Cheestis tiam 12 membroj. La raporton pri la kongreso (partopreno al la kongreso) prezentis la ghenerala sekretario sinjoro d'ALMEIDA Parfait. Post ghia aprobo far la cheestantoj, la vicsekretario prezentis la jaran raporton (Esperantlingve), kies francan version prezentis la ghenerala sekretario.  Aklame, la cheestantoj aprobis la raportojn.
 La kasisto intertempe disdonis la financan raporton surpaperigitan. Ghin analizis la cheestantaro kaj ghin aprobis.
 La jara saldo estas entute 274.747 FCFA (hejma kaso kaj Banko). Montrighis, ke dum la tuta jaro 2010, la asocio finance subtenis ses membrojn okaze de diversaj eventoj.
 
 La komisiono pri la modifoj en la tekstoj proponis multajn modifojn, kiuj post analizo necesigis plian laboron en komisiono. Tamen, kelkaj jam estis adoptitaj. La asembleo taskis la komisionanojn kaj la sekretariojn (elektotajn) kune labori por prezenti finan raporton pri la laboroj la 2-an de februaro 2011.
 
 Pro manko de kandidatoj al kelkaj postenoj, la elekta komisiono proponis nomojn al la asembleo por vochdono.
 Tiel unuanime, estas elektita por chiu posteno : Prezidanto :  DOUMEGNON Koffi
 Ghenerala sekretario : AGBOLO Apelete
 Vic-sekretario: d'ALMEIDA Parfait
 Kasisto: ATTAGLO Kokou Evienyeame
 Konsilanto :  HUNKPORTIE Mawuena Alfred.
 Por tiu lasta posteno, estis du kandidatoj kaj la balotado inter sinjoroj AKPAYEDO Kodjo kaj HUNKPORTIE Mawuena Alfred, montris 10 vochdonojn por HUNKPORTIE kontrau unu por AKPAYEDO. Unu sindeteno.
 
 En la ceterajhoj la membroj faris proponojn por registri la asocion che la ministeriejo pri enlandaj aferoj, plivastigi la agadojn de la asocio, kaj precipe varbi novajn membrojn, char bedaurinde rimarkighis ke la nombro malaltighas pro ofta foresto  al chiumonata kunveno de kelkaj membroj en kiuj la plimulto ne plu loghas en Lome.
 
 Fine, okazis kunmangho inter la membroj kaj invititoj. La tuta afero finighis chirkau la 16-a kaj 20 minutoj.                                    Farita en Lome, la 13-an de januaro 2011.                                                     La Asembleo.
 
 
 2- Agado de ASELT en 2010
 ------------------------
 JARRAPORTO DE ASOCIO SENNACIECA DE ESPERANTISTOJ-LABORISTOJ EN TOGOLANDO (ASELT) EN 2010 
 La oficperiodon 2009-2010 lanchis la Ghenerala Asembleo de la 13-a de januaro 2010, dum kiu ne povis esti adoptitaj la diversaj modifoj el la statutoj kaj interna regularo de la asocio. La kialo estas , ke la cheestantoj ne atingis la 2/3 de la membraro por decidi iun shanghon el la statutoj. Tamen chio estis adoptita unu semajnon post tiam, t.e la 20-an de januaro 2010.
 
 Entute la asocio kunvenadis 13 fojojn dum ordinaraj kaj eksterordinaraj kunsidoj por pridiskuti la vivon de la asocio kaj ties agadon.
 
 Kadre de la agadoj, ASELT vigle partoprenis la feston de la 1-a de majo 2010 per prelego (historio pri tiu dato en la vivo de la laboristaro). La 1-an de junio, chiujare, estas tago de arboplantado en Togolando, tial ASELT-anoj por subteni la mediprotektadon, organizis
 arboplantadon ; fruktaj kaj ornamaj arbetoj estis plantitaj.
 
 Rilate la naskighon de du beboj, sinjoroj Kouevigan kaj Degbe, patroj de la novnaskitaj beboj, kaj aktivaj membroj de ASELT finance estis subtenitaj : ASELT bonvenigis la du bebojn disponigante monsumon al la gepatroj.
 
 La membraro de ASELT kreskis pro aligho de du novaj membroj (sinjoroj Gbemou Yao kaj Akpayedo Kodjo).
 
 Notinda estas la starigo de la diversaj komisionoj kaj ties agadoj, precipe tiuj de la elekta komisiono kies tasko estas " trovi" novajn gvidantojn al la asocio por la venonta mandato (2010-2012). Kaj por fini la jaran agadon, aselt-anoj aktive partoprenis la 18-an Togolandan Esperanto-Kongreson, dum kiu ghi okazigis du diversajn kunsidojn, la unuan fermita al la publiko kaj la duan malfermita.
 Tiel multaj gekongresanoj povis pli konatighi kun la asocio kaj ties agado en la lando.
 
 
 
 Farita en Lome, la 13-an de januaro 2011
 
 La vicsekretario,
 
 Apelete AGBOLO
 
 
 3- TIETo kaj Instituto Zamenhof en 2010
 ---------------------------------------
 Du gravajn taskojn havas TIETo en Esperantujo. Ilin donis al ghi la movado togolanda. Temas pri la instruado de Esperanto al togolandanoj, kaj la prizorgo de Instituto Zamenhof. Tio chi estas aparta tasko, kiu pli-internaciigas la laborojn de TIETo.
 
 En sia funkcio kiel eduka fako de UTE (Unuigho Togolanda por Esperanto) ghi zorgas, ke kursoj okazu en diversaj sekcioj de la lando. Kvankam ghi ne atingas chiujn klubojn, ghi tamen  en la jaro okazigis surlokajn kursojn kaj ankau ekzamenojn Esperantajn. Ofte diversaj ekzamenoj okazas dum TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso), kiu donas apartan taskon al ghi.
 
 La programero, kiu altiras pli da homoj al TEK, estas la kvizo. Ghin elpensis TIETo por la togolanda movado, kaj ekde 2000 ghi okazas en chiu kongreso kaj la 18a TEK de 2010 havis du kvizojn kontrau unu por la antauaj kongresoj. Multas gejunuloj dum tiu chu arangho, kaj plejparto de ili estas (eks)lernant(in)oj de Instituto Zamenhof. Kio pri tio chi ?
 
 IZo estas lernejo, kiu funkcias lau la instruprogramoj shtataj. Tamen ghi disponigas al la gelernantoj aliajn objektojn nun tre gravajn por la homoj de la 21a jarcento. Esperanto estas instruata dum normalaj kurshoroj kaj ghi aperas sur la rezultbultenoj de la gelernantoj. Alia aldona objekto estas la informadiko. Gelernantoj de IZo lernas tajpi per komputilo kaj ankau uzi la interreton. Dum la jaro 2010 plibonighis la laboroj pro diversaj modifoj en la instruprogramoj. Kaj TIETo ne forgesas analfabetulojn.
 
 En la lasta trimestro de la jaro komencighis kursoj por homoj, kiuj scias nek legi nek skribi. Pli ol tridek homoj sekvas regule la kurson kaj jam nun uzas la konetojn akiritajn por ion diri en la franca. Ili preferas lerni tiun chi lingvon, char ghi estas la laborlingvo en Togolando. Certe ili progresos, ke post kelka tempo ankau ili povu uzi la komputilejon de IZo.
 
 Granda halo havas komputilojn kaj tie estas homoj de la sepa horo ghis la 20a kaj kelkafoje ech iom poste. Homoj vizitas la lokon por retumi, tajpi kaj tajpigi tekstojn, lerni uzi komputilojn. TIETo pere de IZo donas tiun shancon al la homoj kaj la jaro 2010 akceptas pli da homoj. Tiuj chi estas ne nur togolandanoj.
 
 La gastochambron de IZo Wim POSTHUMA nomas Hotelo Ludoviko. Homoj el aliaj landoj pasigas tagojn en Izo kaj tiam ankau ili ghuas la etoson en la lernejo. En la jaro 2010 oni notis la viziton de du beninanoj, unu polo, du svisoj, unu chehhino, ktp. Tiuj homoj libere retumas en IZo, vizitas la klaschambrojn kun gelernantoj kaj konversacias kun ili. TIETo chiam estas je ilia dispono por helpi siapove.
 
 La laboro de TIETo en 2010 limighis ne nur en instruado al UTE-membroj kaj prizorgo de IZo, sed ankau en rilatado kun ekstertogolandaj organizajhoj. Kunlabori kun ili precipis en la agado. Por libere agadi, ghi retirighis de la Esperanta Civito, tie lasante tamen membrojn siajn resti dumvive civitanoj. Tiu chi retirigho ne devis kauzi problemojn, char TIETo decidi esti vere sendependa, kio ebligas al ghi funkcii sen suferi ricprochojn de aliaj organizajhoj al kiuj ghi alighis. En tiu chi sendependeco ghi pripensas la diversajn E-ekzamenojn okazigindajn en 2011
 
 
 Fine de la jaro 2010 TIETo reorganizis sian ekzamenplanon. Dum la jaro 2011 ghi okazigis kvin ekzamenojn :
 - Naciaj : temas pri la ekzameno A por komencantoj kaj la ekzameno B por progresantoj. Tria ekzameno estas C; ghi koncernas homojn, kiuj shatus instrui Esperanton.
 - Internaciaj : temas pri la internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI. Pri la ekzamenoj lau KER au KEFR, TIETo shatus pli bone orientighi antau ol rekomenci ilin. Chiel TIETo havas pli da fido al ekzamenoj organizataj de E-organizajhoj por Esperantistoj. Kaj kio fine ?
 
 La agado de 2011 estas grava. Tial TIETo starigis planon por tio, jam stariginte raporton pri la agado en 2010. Esperindas, ke chio en 2011 estos pli sukcesa ol en 2010
 
 
4- AGADRAPORTO DE LA ESTRARO DE UTE EN 2010
-------------------------------------------
 
La estraro kunvenadis dekunu fojojn (de januaro ghis decembro 2010) por plenumi kaj la regulajn taskojn (tiujn de la laborplano kaj tiujn rekomenditajn de la komitato). Jam en marto-aprilo okazis renkontigho kun klubreprezentantoj por difini kiujn kunlaborojn starigi por plivigligi la klubojn. Estis prezentita laborstrategio por konservadi la anojn de la kluboj kaj aktivigi ilin. La instrukcioj temis pri administrado de kluboj. Sekve de tio la estraro turneis tra kluboj kiuj disponigis la kunvendatojn kaj lokojn. Ekzemple, klubo de Zamenhof kiun vizitis la sekretario la 5-an de augusto 2010. La aliaj kluboj promesis disponigi la datojn. Demarshoj al FTACU estis faritaj por renovigi la rilatojn inter la du asocioj : esperantisto nun estas prezidanto de la Federacio Togolanda de Asocioj kaj Kluboj alighintaj al Unesko(FTACU), nome sinjoro Afantchao Biakou Raymond, kun kiu la estraro promesis labori por pli da reprezentigho kaj cheesto de UTE en la agadoj de FTACU.
 Instruflanke, TIETO okazigis dum la tuta jaro kursojn perkorespondajn kaj surlokajn al diversnivelaj esperantistoj. Flanke ghi ankau okazigis ekzamenojn ankau diversnivelajn kaj specialan ekzamenon al IZo-lernantoj en junio 2010.
 JOTE siaflanke klopodis, malgrau la financoj ne sufichaj, okazigi propagandojn kaj ech kursojn : s-ro Edah lernigis la lingvon al siaj kamaradoj de Universitato de Kara. La aliaj membroj en Lome ankau klopodis fari konferencojn. Estis planita de ili konferenco en la franca liceo de Lome, sed ghi ne povis okazi pro lasta prokrasto de la liceestro.
 Pri la kongreso en Vogan, la KOK vizitadis la kongresurbon plurfoje : la 30-an de augusto kaj 17-an de novembro 2010 por pridiskuti la loghkondichojn kaj ekrilati kun la autoritatuloj de la urbo Vogan. Sekve de tio, starighis programo kaj bugheto kongresaj;  tiun programbugheton  aprobis la komitato la 6-an de novembro 2010. Tiel povis okazi la 18-a TEK de la 24-a ghis la 27-a de decembro 2010.
 
 Por la estraro, la eksghenerala sekretario, Apelete AGBOLO     
 
 
 
 UGANDO
 ======
 
 RAPORTO DE VERDA STELANO KLUBO
 
 ENKONDUKO
 ----------
 Kara amiko ,
 Kiel kutime nia E-klubo bone evoluas pri E-instruado de sia kreado en nia loko Remera /Distrikto Rutshuru -DRKongo .
 Chiu dimanche de la 14a -17a horo ; ni cheestas esperanto-kurson .
 Verdire , nia e-instruisto Honore SEBUHORO NDARIHORANYE  (honsebn@yahoo.fr) neniam lacighis por instrui nin senpage , t.e li estas bonvolulo  kaj agema esperantisto .
 
 Do, esperantisto  estas nomata chiu persono kiu scias kaj uzas tiun lingvon de paco ;tute egale por kiaj celoj li ghin uzas  do nur kiel komunukilon ,sendepende de la originalaj valoroj de la E-kulturo .Esperantistiano estas nomata ,chiu homo kiu scias kaj uzas la lingvon kongrue al la supraj artikoloj ,vidante en e-o ne nur komunukilon sed ankau artan perilon kaj identigilon .
 
 Ni ghojas char ni tuj atingos la novjaron de graco  dank'al Dio !
 Pro tio ni direktas chiam niajn varmajn gratuolojn al nia autoro  fama D-ro L.L.Zamenhof kiu kreis tian lingvon  de unuigho de diversaj tutmondaj esperantistoj dirante en sia ellaborajho komunikilo inter la popoloj .Li pensis ke la interkomprenigho devas chiam faciligi chiujn raportojn inter nacioj .Pere de ghi ni  chiuj estas la samaj verdaj .
 
 CELADOJ DE NIA VERDA STELANO KLUBO
 -------------------------------------
 *Ni chiam celas disvastigi E-on por pli kaj pli iom post iom realigi ghiajn pozitivajn valorojn ,kontaktojn inter ordinaraj gehomoj .Mallongige , ni deziras ke la mondo estu pli bona ,pli paca ,kaj nia lingvo estu lingvo de chiuj homoj sur la tero .
 
 * Ni semos kaj semas neniam lacighas , pri la tempoj estontaj pensante cent semoj perdighas ,mil semoj perdighas  lau nia afabla auhtoro Dro Zamenhof .
 Ni chiuj sekvu siajn vojojn  repsektante la principojn de la fundamento de nia kara lingvo .
 
 E-INSTRUMETODO    KAJ DISVASTIGO
 ---------------------------------
 Kiel kutime nia verda stelano klubo chiam uzas la metodon de H.Ferez ,programo de 22 lecionoj ;kun chi tiu programo lernantoj bone scipovas paroli kaj skribi esperanton sen granda malfacilajho .
 Ni dauhrigas disvastigi ghin chien , kaj  varbante iujn kiiuj bonvolas studi ghin .
 la dua promocio  jam finlernis la tutan programon de H.Ferez ,antau du semajnoj .
 
 Restas fari E-ekzamenon , por ke ili ricevu siajn E-Diplomojn .La malfacilajho estas ke ili ne pretighas fari rekte la ekzamenon char ili estas tre okupitaj per studoj  en mezlernejoj ,kaj en universitatoj .
 Iom post iom ili tuj  partoprenos al  E-ekzameno en venonta jaro 2011 ,post vi vidos nian raporton pri ili .
 Nun chiuj kiuj jam finlernis tiujn lecionojn estas : s-ro Prime NSABIMANA
 S-ro  Gedeon MULIRO
 S-ro Jean Claude KANYABURO
 S-ro  Benjamin NYARUBWA
 
 Estas aliaj kiuj jam finlenis en antaua promocio  jen siaj nomoj : s-ro Jonathan NDAYISHIMIYE
 S-ro Elie HAVUGIMANA
 S-ro  Joel MUHIRE
 
 Cetere , ili traserchas E-korespondamikojn  tutmondajn se iuj pretighas korespondi kun ili   povos korespondi kun ili senprobleme .
 Ili chiam uzas la pôshtadreson de nia s-ro Honoré Sebuhoro , kiu trovighas en najbara lando Ugando .La poshtkesto estas : 08 BUNAGANA-KISORO/UGANDA.
 Per ghi oni povas ricevi poshtitajn leterojn , char ghi bone funkcias .
 Kiel kutime en nia lando DRKongo la poshtoficejoj ne funkcias plu precipe en orienta provinco Kivu .Ni chiuj uzas tiun el najbara lando Ugando kaj Ruando .
 Do ne miksighu pri ni kaj ugando krom ke ni tuj uzas ghiajn poshtojn .
 
 Aktuale nia E-klubo enhavas 16 membrojn ,aliaj jam migris en aliajn regionojn .Antaue ni estis 23 esperantistoj ,sed hodiau estas nur 16 kursanoj .
 Nia instruisto Honoré Sebuhoro chiam instruas aliajn du lernantojn kiuj loghas en Goma , per rete siaj nomoj estas Shem KABANZA  ( shem.kabanza@yahoo.fr)  alia estas Grâce NDELA BINEZA ( g.ndela@yahoo.fr) Ni petas al chiuj bonfaruloj helpadi ilin per libroj pri la konversacioj .Ili shatas esperanton .
 
 Oni povas rimarki ke E-o kun spirita inklino tushas la korojn de gehomoj intelektaj kaj havas gravan lokon  en orienta regiono ,precipe en distrikto Rutshuru .
 
 Kile ni jam sciigis vin E-o estas disvastigata malgrau la nerego de la lingvo kaj manko de propra ejo por ghin bone disvastigi .
 Chiam mankas financa rimedo por havi nian propran ejon  kaj ekas komercan aktivajhon per kiu la VSKlubo povos ofte gajni profiton au renton por chiuj artikoloj  pri komerco  por  la pli bone disvastigo efike chi tiun lingvon kaj faciligi la kunlaboradon kun E-istaro tra la tuta mondo .
 
 MALFACILAJHO
 --------------
 Kiel ni jam rilatis al vi kelkaj problemoj pri la disvastigo ,pro manko de f-rimedo char multaj lernantoj malsukcesas kontribui per monate 1 $ char ili chiam estas lernantoj en mezlernejoj kaj universitatoj .Kelkfoje ili estas pelitaj en siaj lernejoj ,tial nia kaso ne estas plenigita pro tiu malfacilajho kiu naskighas en nia klubo .
 Plie , chi tie estas distrikto kiu multfoje travivis malbonkondichoj pro militoj diversaj , ghis nun la popoloj estas prirabitaj de ribelantoj kiuj loghas en najbaraj  arbaroj  , iatempe la  virinoj estas seksperfortataj en kampoj ,au dome ;do ni suferas pri kriza ekonomio .
 La medecinaj sen limoj estas organizajho ne registaro kiu multe helpas chi tiujn kiuj estas suferas de tiaj malfacilajhoj pri seksperfortoj , bedaurinde oni sciigas nin ke ili tuj eniros en sia denaska lando Francio ,Sviso char antau unu semajno la ribelantoj prirabis tutan salajro de siaj  laboristoj  preskau 150 000 US D , do estas tre danghera  kiam oni komencas prirabi la Ne regitara organizajho kiel MSF .
 
 DANKEGOJ AL CHIUJ ESPERANTISTOJ
 -------------------------------
 Ni direktas niajn dankegojn al tiuj kiuj helpis nin lastfoje lernomaterialojn al nia klubo  per tiuj libroj ni bone cheestas esperanton kiel H.Bakker , Renato Corsetti, Koffi Gbeglo ; koffi Doumegnon , Germain Pirlot ,jean el SAT Amikaro , ACE , havu chiam chi tiun kuraghon por songhi al chiuj kiujn ne havas tian eblecon por havigi nenion .Dank'al Vi ni tuj eblas paroli kaj skribi ghin.
 
 FINANCA SITUACIO DE NIA VSKLUBO
 --------------------------------
 Chiu membro devus monkontribui  per montae 1 $ ,aliaj 0.5 $ kiel kutime sed tiam kiuj lernas en duagrdoj kaj universitatoj ne estis facile kontribui char en lernejoj ili estas postulitaj pagi lernejarkostojn ,pri tio nia kaso estis preskau malplena ,sed estas aliaj kiuj provis kontribui per tiu monkontribuo ni  plenumis kelkjan aktivajhojn kiel korepondajhoj , fari raportojn , skanajhoj  pri fotajhoj ......
 Nun jen kiel ni uzis la monon :
 ENSPEZOJ
 ----------------------
 Monkotizo : 95 $
 elspezoj
 -instruado :kretoj, fotajhoj,kopioj de diversaj leteroj ,kajeroj , printajhoj de diversaj mesaghoj senditaj kaj ricevitaj per rete ,sendajhoj de mesaghoj estis nur 75 $ .
 Nia prezidanto Honoré elspezis chiam sian monon pri la korespondadoj char kelkfoje en la kaso ne ekzistis plu monon .,jen tiel kiel li uzis ofte sian propran rimedon tial ni ne povas forgesi lin .
 Plie por sendi tiun raporton ni jhus elspezis 6 $ char ni jam konsumis multajn horojn por skri ghin .
 Se ni havus nian propran komputilon , ni devus skribi ghin en domo poste ni eniras en retejon por nur sendi rekte al vi .
 Chi tiu estas granda malfacilajho por nia Klubo .
 Do en la kaso restas nur 10 $ .
 
 LERNOMATERIALOJ
 ------------------
 Nia klubo havs E-libroj pri gramatikajhoj de diversaj metodoj au programoj verdire nia klubo estas kvieta krom ke la lernantoj bezonas poshvortarojn kaj insignojn.La dua promocio jam komencighis sian lernadojn , nun la lernantoj estas sur la tria leciono ni uzas chi foje la programon " Nouveau Cours Rationnel et complte d'esperanto" donita de Jean el SAT AMIKARO .
 Nun ni  petas al vi :
 1.libroj de dialogoj nur
 2.1 libro pri gramatikajho ( E-Angla)
 3.Gramatikaj svahilaj en esperanto
 4.3 revuoj de Rusia esperanto Gazeto
 5.5 svahilaj vortaroj en esperanto
 6.Anglaj vortaroj en esperanto
 6.Plena Ilustrita Vortaro
 7.50 insignoj
 
 PROJEKTOJ
 --------------------
 En tiu venonta jaro ni volas ke nia E-centro pri English and Esperanto Training Center povu funkcii sed tiam chiam mankas al ni monon, por havi diversajn anglajn librojn char ni celas enkonduki bone du lingvojn internaciajn .
 sed ni jam lanchis tiun projekton al iuj esperantistoj ,kaj mi pensas ke vi subtenos nin persone por ke Eo povu havi grandan parton en nia lando kaj en Afriko .
 En venonta jaro chi tiu centro povos antauenigi sian agadon se la financa rimedo ekzistos .Plie ni ne havas nian propran ejon kie oni ne povas elspezi pri la luo , principe ni konstatis ke ghi estas utila pri la cheesto kaj ni devas havi sufichajn esperantistojn kiuj povos en futuro disvastigi ghin chien .Ech chiuj popoloj povos akiri gravajn nociojn pri esperanto kaj angla .
 
 KORESPONDADO
 ---------------------------
 Pri tiu subjekto ni chiam gratlas nian prezidanton HOnoré SEbuhoro Ndarihoranye kiu daurigas nin pri sia poshkesto  08 Bunagana-kisoro /ouganda char li neniam pagigis nin kaj iu ajn uzas ghin sen probleme .Plie ,dum la novjaro li devas elspezi sian monon 10$ por renovigi ghin en ugando .
 Tiu poshtadreso helpas nin pri ricevo de diversaj kurieroj ,pakjhoj senditaj de eksterlanduloj .Iufoje li donacas klubon pagi la kostoj de pezaj pakajhoj en poshto el Kisoro .
 Konklude kocerene tiun punkton ni petas vin traserchi al ni almenau malnovan tekokumputilon kiu povos helpi nian klubon  char ni multe elspezas en retejo .
 
 Se eblas vi povos helpi nin kun DISKOFLASHO DE 4 GB chi tiu aparato helpas ofte la skribantojn por registri mesaghojn ,raportojn ....
 Per ghi ni ne povos elspezi ege ,navigante en retejo.
 
 Vere ni certas ke en venonta jaro vi tuj konsciigos multajn esperantistojn pri nia projekto subtenante nin kaj apogi niajn projektojn por la bona sukceso .
 Ni volas disvastigi tiun lingvon en nia loko .
 
 KORESPONDANONCO
 ---------------------------
 Niaj VSKlubanoj volas amikighi kun tutmaondaj esperantsitoj  en iuj ajn temoj jenaj nomoj : 1 Prime NSABIMANA
 C/O PO BOX 08 BUNAGANA-KISORO/UGANDA
 
 2. Jean claude KANYABURO
 C/O PO BOX 08 BUNAGANA-KISORO/UGANDA
 
 3 Gedeon MULIRO (gedeon.muliro@yaho.fr) C/O PO BOX 08 BUNAGANA-KISORO/UGANDA
 
 4.Benjamin NYARUBWA
 C/O PO BOX 08 BUNAGANA-KISORO/UGANDA
 
 5.Joel MUHIRE (muhire.joel@yahoo.fr)
 C/O PO BOX 08 BUNAGANA-KISORO/UGANDA
 
 6.Elie HAVUGIMANA (eliehavu@yahoo.fr)
 C/O PO BOX 08 BUNAGANA-KISORO/UGANDA
 
 7.Shem KABANZA (shem.kabanza@yahoo.fr)
 C/O PO BOX 08 BUNAGANA-KISORO/UGANDA
 
 8.Jonathan NDAYISHIMIYE (jonathan.ndayishimiye@yahoo.fr) C/O POBOX 08 BUNAGANA-KISORO/UGANDA
 
 Bv  publikigi chi tiun korespondpeton al diversaj revuoj ,kaj al landaj asocioj  UEA ,ACE , AO . CRI
 
 
 KONKLUDO
 ------------------
 Ni deizars al chiuj  bonan deziresprimon por la jaro 2011 .
 Ke tiu jaro estu miela jaro ,kaj lakta jaro por chiuj !
 
 Vivu pace !
 vivu Zamenhof !
 vivu Landaj asocioj (UEA, AO, ACE,DKEA,) !!
 
 Nome de l' komitato de Verda Stelano Klubo VSK)
 
 1. Prezidanto de VSKlubo Honoré SEBUHORO NDARIHORANYE honsebn@yahoo.fr 2. Innocent BARAKA
 3 .  Anita Dusabe  kasistino
 4. jean claude Amani
 
 VERDA STELANO KLUBO
 EGLISE CEBCE REMERA
 PO BOX 08 BUNAGANA-KISORO/UGANDA
 TEL . + 243 99 78 52 933
 
 + 243 85 39 25 340
 
 ******************
 EL NIAJ PLUMOJ
 ******************
 
 1- La homa bezono
 -----------------
 Kiam homo bezonas ion, tuj ghi klopodas serchi la aferon. Okazas, ke ghi trovas tion, kaj ankau la malo okazas. Chu oni malghoju pro la ne kontentigo de la bezono ? Kio gravas, tio estas, ke ni klopodu koni la  verajn bezonojn. El tiuj chi vortoj, eblas supozi, ke estas ne unu kategorio de  bezonoj.
 
 Vidu, ke dum kunveno, iu kuras eksteren, kaj se oni sekvas lin, oni povas rimarki, ke li iras rekte en necesejon, forlasinte la tre interesan diskuton. Jes, li tute ne povas elteni, se ne, la ruboj eliros de li. Chu vi konsentas, ke tiu homo havas la veran bezonon eligi la rubajhon (urinon au fekajon) el si ? Tian chi mi nomas vera bezonon. Komparu, homo prenas medikamenton (dormigilon) por longe dormi. Tie chi tute ne estas natura bezono, sed kreita, ni diru "artefaritan". La naturan bezonon mi shatus nomi la homa bezono, kaj tion chi kontentigi kontribuas al sana vivo.
 
 Oni  devas manghi nur kiam oni estas malsata. Kion oni ofte rimarkas, tio estas, ke oni manghas pushite de horloghoj. "Jen nun estas la oka horo, do, mi manghu. Chu ne jam estas la 13a horo ? Mi devas lunchi". Ekzistas homoj, kiuj chiusekunde devas ion trinki, jes ech ne soifante. Ni ne parolu pri la drinkajhoj. Chu oni sentas la naturan bezonon drinki ?
 KIam la korpo bezonas ion, ghi tuj alarmas, kaj ghuste tiam oni alportas tion al ghi. Chu chiuj ni konscias pri tio ?
 
 Ni manghas, ni trinkas, ni pisas, ni fekas, ni geighas, ni bugras, ni paprolas, ni kantas, ni dancas, ni ploras, ni ridas, ni kushas. Chu ni vere kontrolas, ke ni sentas la bezonojn de tio antau ol fari ghin ? Jen vi jhus trinkis bieron, kaj tuj oni proponis alian al vi kaj ankau tion vi trinkis. Chu vi unue enmemighis por certighi, ke vi vere bezonas tiun duan trinkadon.
 
 Estas bone rekoni la homan bezonon, la naturan kaj chiam klopodi nur ghin kontentigi. La natura bezono montras, ke la korpo petas ion, kaj tion oni tuj donu al ghi. Kiam  la korpo ne bezonas ion, sed tion oni donas al ghi, la korpo tute ne estas kontenta kaj siamaniere reagas. la sekvoj de la reagoj aperas ofte ne tuj, sed post multaj jaroj.
 
 Ni manghu nur kiam la korpo petas manghon. Manghante ni devas koni la kapaciton de la stomako kaj ankau tion, kion ni devas meti en ghin. Tiel estas ankau pri trinkado kaj pliaj aliaj bezonoj de la korpo. Ni klopodu iomete bilanci pri nia vivado, pasigante kelkajn minutojn sola ie por pripensi tiun chi aferon koncerne la naturan bezonon. Certe ni rimarkos, ke ni surmetas mantelon, kiam la korpo tion ne bezonas. Rigardu kiom da homoj shvitas en siaj jakoj sub 30 gradoj en afrika medio. Rigardu tiom da homoj kun deko da edzinoj au kromvirinoj. Chu tiom da seksagado bezonas la korpo ? Rigardu tiom da homoj, kies tablo plenighas je diversaj manghajhoj, ke ili mem farighas elefantoj. Jen signo de troo, kiun la korpo ne povas elteni.Abundas la ekzemlpoj, tial ankau aliaj homoj trovu da ili.
 
 Ni rekonu la naturan bezonon, nur kiun ni kontentigu por bone fartigi nian korpon kaj sekve nian tutan personon.
 
 GBEGLO Koffi

 
 2-  La solena promeso
------------------------
 
 Nun solene promesas mi,
 ke mi ektrovighas che vi;
 Vin mi ne forlasos, sinjor'
 Por ke chiam estu l'honor'
 Ke bone estris Afrikan'.
 
 Vin mi subtenas tre multe
 Char estus pri mi stulte
 Se mi agadus ne tiel;
 Fremduloj dirus: "Ho, chiel',
 Afrikano fushas chion!"
 
 Nun, sinjoro GBEGLO Koffi
 Jen antau vi granda defi';
 Sed estu tute trankvila!
 Kiam sun' shajnas ne brila
 Ech tiam Di' sendos helpon

 Oluwabunmi Gabriel OSHO-DAVIES


**************
 RECENZECE
**************

Jhus aperis libro de Esperantisto vivanta en Siberio. Esperantistoj legintaj la libron ne hezitas esprimi ion pri ghi.  Subaj vortoj prezentigas la libron de Anatolo Goncharov
 
Tuta Enciklopedio
---------------------

Esperanto-Identeco,23p,  Anatolo Goncharov, eldonita de Kancerkliniko en 2010, vendeblas che la eldonisto kaj ankau en la libroservo de UEA


Kio estas Esperanto kaj kio, esperantisto ? Kiel strukturighu  Esperantujo ? Kion celas Esperanto ? ktp.  Anatolo povis kolekti opiniojn de Esperantistoj el kvar kontinentoj de la mondo. la opinioj estas diversaj kaj Anatolo povis klasifiki ilin en du grandajn grupojn : citajhoj el la medio de la finvenkismo kaj citajhoj el la medio de raumistoj. Fine de la libro aperis, ke Esprantujo bezonas strukturon bazighantan sur raumismo.

Montrighis, ke finvekistoj celas kvanton da esperansitoj dum raumistoj celas la kvaliton. Tra la diversaj opinioj oni sentas, ke  multegaj esperantistoj eklernas Esperanton, sed  nur kelkaj farighas veraj esperansitoj kaj ke multaj neglektas Esperanto-kulturon. Plejparto da Esperantistoj estas trafita de la malsano Esperantozo, termino elpensita de Claude Piron. La difino trovighas en la lbro de Anatolo, ankau kiu estas "esperantozito".

Ja Anatolo estas unu el la pioniroj de la movado tutmonda, sed apenau oni konas ion pri li en Afriko, kiel ankau li ne povis en sia libro mencii opiniojn de afrikano(j). Li estas unu el la pioniroj veraj de la rusia movado. Li naskighis en 1940 kaj  kaj ekde 1958 ekfaris multon por la E-movado ech rifuzante postenojn grasigajn. Multon li legis, kio ebligis al li kolekti la opiniojn, kaj lia scio bonega de la lingvo kaj de la movado helpis  al li en la komentado de la diversaj opinioj.

Esperantistoj emas verki kaj instrui ech se ilia nivelo ne tion permesas. La vortoj TABLI kaj KAUZINO montras kiel esperantistoj emas  siamaniere esprimi kion ili sentas, ke aliaj tuj komprenu. Eble oni laboras, ke Esperanto farighu dua lingvo por chiu. Tio chi aperas utopia en Esperanto-Identeco. Ne mankas vorto pri varbado kaj zorgo pri la varbatoj: la plej granda parto de tiuj chi estas perditaj pro malbona politiko gardi ilin en la movado.

La libro de Anatolo estas nur 23-pagha, sed ghi estas tuta enciklopedio, char en ghi estas multo pri nia movado ; homoj, opinioj, strukturo de Esperantujo, personecoj de Esperantistoj, funkciado de Esperanto-grupoj, ktp. Eble pro la malgranda nombro de la pagho, la libro havas nenion pri la Esperanto-ekzamenoj, pri homaranismo. Tamen en ghi estas vortoj pri la interna ideo de Esperanto, pri Esperantismo de 1905, kaj pri vidpunktoj de multaj Esperantistoj pri ties privataj Esperantismoj, kiujn chiu difinas siamaniere.

Verkite en tre bone komprenata Esperanto, ghi rekomendighas al chiuj esperantistoj, kiuj en ghi malkovros diversajn figurojn de la Esperanto-movado nuna. Citindas Humprey TONKIN, Hans BAKKER, Kep ENDERBY, Giorgio SILFER, Renato CORSETTI, LIU Xiaojun, Trevor STEELE, ktp. Aperis ankau nomoj de periodajhoj el kiuj Anotolo cherpis citajhojn.

Kiuj shatus havi diversajn opiniojn  pri Esperanto, pri Esperantistoj, pri Esperantujo, tiuj tute ne hezitu havigi al si tiun chi tre valore gravan libron. 

GBEGLO Koffi


**********
DISKUTE
**********
En la relisto UEA-membroj estas diskuto pri la Esperanta Civito. Demando de Esperantisto respondis tri aliaj.  Sube aperas la vortoj faksimile. la redakcio shanghis nenion el la originaloj.

1- Demando de  "Pedro A. Hernanndez " <esperantio@ono.com>
----------------------------------------------------------------
Mi scivolas, kiel homo povas membri samtempe en du asocioj, unu el kiuj
(Civito) strebas subfosi, kontraustari kaj malaperi la alian (UEA).

2- Respondo de Carlo Minnaja
-----------------------------
Ili ambau strebas al la progresigo de esperanto, UEA chefe konsideras
Esperanton lingva komunikilo, Civito chefe konsideras ghin persona
identigilo, ambau kun forta interna solidaro. La aspektoj estas perfekte
komplementaj. La Civito neniel celas malaperigi UEA, kiu estas la chefa
produktanto de tiuj personoj, kiuj poste povas sin mem identigi kiel
esperantistojn kaj sekve estos postaj utiligantoj de la kulturaj kaj
informaj servoj de la Civito. Se citi krudan paralelajhon, post la
Hamburgaj eventoj (por junaj nesciantoj: ekde 1974) UEA kaj ICNEM atakis
unu la alain, kvankam ili havis la saman celon, aliratan lau malsamaj
strategioj. Nur en 1987 fine ambau decidis ke tiu reciproka malestimo ne
havas sencon. Ke unu evidentigas la mankojn de la alia kaj laudas la
proprajn sukcesojn, tio okazas normale en chiuj medioj. La rilatoj
UEA-SAT estis siatempe multe pli strechitaj (tie la ideologioj estis
esence malsamaj, dum che UEA-Civito ili estas komplementaj), la rilatoj
UEA-Heroldo en la tempoj de redaktado de Jung au de Ada Sikorska estis
same strechitaj, tamen la absoluta plimulto de la HdE-abonantoj estis
UEA-anoj. La fortorilatoj cetere estas 1/40 proksimume (la Civito, lau
propra statistiko apenau randas 300 de sube), do certe la Civito ne
povas malaperigi UEA ech se ghi celus; inverso same estas malebla, char
la Civito ekzistas ghuste char kelkaj ne trovas en UEA la realigon de
siaj aspiroj, kaj tamen volas resti aktivaj esp-istoj, do ili
fondas/serchas/trovas/partoprenas aliajn strukturojn.
Ani en du komplementaj agadoj estas tute normale por aktivulo.
Kontraudiro estas nur en la menso de tiuj, kiuj shatas vidi ilin. Mi ne
apartenas al tiu DNA.
Kun kora samideana saluto
Carlo Minnaja



3- Respondo de Ian fantom
-------------------------
 Tute facile.

George Orwell nomis la fenomenon 'Doublethink', do 'duobla pensado'. Ghi
estas esenca armilo en la politika propagando.

Pli formale, la psikologian fenomenon vi trovos en 31 lingvoj en
Vikipedio, sed bedaurinde ne en Esperanto
(http://en.wikipedia.org/wiki/Cognitive_dissonance). Mi ech ne havas
Esperantan esprimon por tiu fenomeno, sed eble plej bone taugus
'percepta malakordo'.

Ekzemple, mi povas meti antau la okulojn de homoj mian financan charton
kiu montras la kapitalon de mia landa Esperanto-asocio por la periodo
1994 ghis 1999, kaj neniu havas ajnan malfacilon kompreni ghin escepte
de la membroj de la asocio mem. Preskau neniu membro povas enkapigi ghin.

Ili respondas per plej absurdaj pretekstoj, kiel ekzemple, ke ili havas
malfacilon ellabori ech la propran telefonkonton, au ke ili havas chian
fidon en la ghenerala sekretario - ech kvankam li ne estis sur la sceno
en tiu periodo - au ke ghi estas historio, au ke mi ne devintus montri
ghin al la Prezidanto kiam mi kompilis ghin, au ke mi estas paranoja,
au ke ghi ne pruvas ke ne estis financa krizo, au ke mi estas lerta
propagandisto, au ke la kapitalo daure pliighis pro la posta vendo de
la londona domo, au ke la kontoj estas kontrolitaj de kontkontrolisto,
au ke estas ne la respondeco de la membroj sed de Charity Commission
[la shtatserva kontrolinstanco por bonfaraj asocioj], au ke mi ne estu
kritikema, au ke mi estu pozitiva, ks.

Sed ekster la asocio neniu havas ajnan problemon vidi, ke dum tiu
periodo la kapitalo daure kreskegis.

La homoj estis dum la jaroj kondichitaj por kredi, ke la kapitalo estas
formanghata, kaj ke pro tio oni devas minimumigi elspezojn por informado
kaj varbado, kaj fine vendi la domon.

Alivorte, oni povas scii ion kaj kredi la malon.

Dum kvin jaroj mi de tempo al tempo metis tiun charton antau la okulojn
de homoj kaj la reago estis chiam la samo.

Du membroj - tute sinceraj sed cerbolavitaj - ech insistis, ke mi
silentu. Unu daure diris "Iru for, iru for". La alia estis pli ghentila
sed tamen silentigis min.

Mi okupighis dum kvin jaroj por provi reestabli normalan komunikadon
inter la homoj, ech kiam estas aferoj kiujn ili ne volas audi. Tio lau
mi estas la chefa defio por la hodiaua Esperanto-movado. Kiam tio
okazos, mi mem povos silenti pri ghi.

Mallonge post mia prelego al La Londona Esperanto-Klubo ('Kial ni devas
stagni?') aferoj komencis movighi. Nun ambau el tiuj kiuj silentigis
min denove estas en komunikado, kaj unu el ili diris al la alia, ke ghi
levas la demandon "Do kial ni vendis la domon?"

Mi ne scias. Mi nur provizis la charton.

Esperantistoj amase suferas de tiu 'percepta malakordo'. Kompreneble,
estas iuj kiuj ekspluatas tion por la propra profito. La kasisto ne
reagis kiam mi montris ghin, sed en la posta jarkunveno kondamnis "la
kalumnion de Ian Fantom" sen diri kio ghi estas. Denove la membroj
evidentigis 'perceptan malakordon' per silentado kiam la Prezidanto
rifuzis al mi la rajton respondi. Neniu el ili subtenis tiun rajton
respondi. Do kiel ili povas ne subteni tian fundamentan homan rajton kaj
samtempe diri ke ili subtenas homajn lingvajn rajtojn? Estas duobla pensado.

Tiamaniere iuj kvereligantoj ekspluatas fenomenon de la homa psikologio
por kauzi malakordon. Mi vidas multon komunan inter iuj en la centro de
mia landa Esperanto-asocio kaj tiuj en la centro de La Esperanta Civito.

La Esperanta Civito tute evidente ne strebas por antauenigi Esperanton;
ghi faras chion eblan por fari la malon.

Ni havas laboron por fari. Ghi estas la plej pozitiva laboro ebla:
reestabli liberan komunikadon inter la homoj, sen ke la mesaghistoj estu
pafitaj, sur egala bazo, sendepende de la moshteco au malmoshteco de la
homoj. Tiucele, necesas kompreni kelkajn fundamentajn aferojn pri la
grega psikologio de homoj kaj pri la moderna politika propagando.

Rigardi tion kiel pozitivan aferon estas la vojo por eliri la stagnadon
kaj fine establi novan Esperanto-movadon.

Kore salutas Ian.

4- Respondo de GBEGLO Koffi
----------------------------
La agadon de chiu organizajho difinas ties bazdokumento. Ni tute ne intermiksu la homojn kun la organizajhoj. Se iu en UETA estas malbona, ne UETA estas tia. Nenie en la fonddokumentoj de la Esperanta Civito estas io pri subfosado de aliaj organizajhoj.

Kiuj bone sekvas la agadon de chiuj E-tendencoj, tiuj rimarkos, ke membroj de unu traktas la alian ne bona. Tio tute ne estas decido de la tuta organizajho, sed konduto de unuopaj membroj. Kial iu membro kondutas tiel, tion oni devas esplori. Esti membro de pluraj E-tendencoj tute ne estas io malbona.

Dieter ROOKE estas svisa Esperantisto. Nun en la diskutlisto UEA-membroj mi preskau neniam legis vortojn liajn. Tamen regule en la diskutlistoj de SAT kaj MAS mi legas liajn vortojn. Li diris :"Mi farighis civitano, char mi trovas la Esperantan Civiton la sola organizajho tre aktiva en Svislando kaj en tiaj mi shatus agadi".

La problemo trovighas tute ne en aparteno al pluraj E-asocioj, sed en tute persona konduto. Dieter ROOKE estas regula en UK-oj, kunredaktoro de HeKo/Heroldo. Li estas membro de UEA, SAT, MAS kaj estas Civitano. Chu li iam ion malbonan faris kontrau iuj el tiuj organizajhoj ? Pripensinda afero.

Membrighonte en E-tendenco ni vidu, chu la celoj de la organizajhoj koncernas disvastighon de Esperanto. Nur al tiu chi komuna celo ni alighu kaj agadu konforme al ghi. Kiu faras ion alian nur tiu chi respondecas mem pri la sekvoj, kaj ne la organizajho al kiu li apartenas.

Chion bonan !

gk

 

 
Noto de la redakcio
--------------------
Pri la homo Carlo Minnaja oni povas scii en liaj subaj vortoj al la retlisto UEA-membroj, kiam li devis reagi al vortoj de Ian Fantom:

Ian Fantom skribis :
   
 Mi mem jam afisxis plenajn detalojn citajxojn de la pagxoj de La
 Esperanta Civito.

 Pri kio diable volas tiu Carlo Minnaja akuzi min kiam li skribas "Chio
 cetera estas fantaziajho"? Laux mi la tuta Esperanta Civito estas
 fantaziajxo.

Carlo respondis :     
 Mi konfirmas. La oficialaj dokumentoj, statuto, regularo, interpretoj
 aperas en la de mi menciita retejo; la Civito havas siajn paghojn tute
 same kiel chiuj  asocioj, shtatoj, institucioj (UEA, Fondajho Lapenna,
 Itala Esperantista Junularo kaj amaso da aliaj).
 Koncerne min, kvakam mi dubas, ke la afero interesas iun ajn, mi estas
 DM de UEA, membro de SAT, membro de la Akademio, de la Akademio
 Literatura, de AIS (kaj la registrita kaj la Konstitucia, ech subtena),
 de la Internacia Instituto Ivo Lapenna, de la Itala Matematika Unio, de
 Amnestio Internacia, de la Itala Asocio pri esploroj pri kancero, plus
 certe kelkaj aliaj kiujn nun mi forgesas. Iam mi estis ankaŭ de IAdEM,
 ISAE, ILEI
 Krome, membro-fondinto de la Fondajho Minnaja pri la esploroj pri
 hepato-transplanto, de la Itala Asocio pri Aplikata kaj Industria
 Matematiko, de la Itala Societo de Historio de Matematiko, de la Itala
 Ascio pri Artiefarita Inteligento.
 Honora membro de la matematika societo de Kiev, honora profesoro che la
 rumana universitato de Sibiu.
 Ho, jes ja, mi forgesis: post 8-jara rigardado de ekstere pri la Civito,
 mi petis la civitanecon en 2008, do mi ighis civitano (dumviva, krom se
 mi volas eksighi aŭ oni min forigus pro gravaj motivoj de malindeco aŭ
 de kontraŭeco al la bazaj pricipoj).
 Chu la scivolemo de s-ro Ian Fantom estas kontentigita?
 Samideane
 Carlo Minnaja




 
 
 *********
 ANONCETOJ
 **********
 1- Kalendaro de kursoj kaj ekzamenoj de TIETO en la lerneja jaro
 --------------------------------------------------------------
 2010-2011
 ----------
 
 La diversaj kursoj kaj ekzamenoj de TIETo okazos tiel :
 
 - En aprilo okazos la ekzameno A de TIETo
 - En junio la gelernantoj de IZo trapasos la ekzamenon A de TIETo
 - Fine de julio okazos kursoj diversgradaj kaj ankau la ekzamenoj A kaj B, kaj ankau la internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI.
 
 2- ACE je la servo de afrikaj esperantistoj 
 ------------------------------------------- 
ACE estas preta helpi chiujn afrikajn esperantistojn en ties klopodoj por la progreso de Esperanto en Afriko. Necesas simple rilati kun ghi por peti kunlaboron, char ghi
 - donas subvencietojn al afrikaj esperantistoj
 - pretigas verkojn de afrikanoj
 - perkoresponde instruas Espepranton
 - konstruas ttt-paghojn por afrikaj grupoj,
 -ktp.
 
 3- Kontribuo al la laboroj de ACE
 ---------------------------------
 ACE liveras diversajn informojn al la tutmondaj esperantistoj. Eble iuj shatus iomete finance helpeti ghin. Tia emo estas tre salutinda. Kiuj havas tiun bonan intencon, tiu simple rilatu kun ghi che afrikacentro@hotmail.com au sendi la monkontrubon al la konto de ACE en Nederlando. Kiel atingi la konton ? Jen !
 
 La konto de ACE trovighas che la banko INGbank en Nederlando. Por internaciaj pagoj oni uzas t.n. IBAN-numeron: NL50INGB0004401853  Por pagoj en Nederlando sufichas la numero 4401853.
 NL = Nederlando
 50 = kvin nulo
 INGB = mallongigo de ING-Bank
 000 = nulo nulo nulo
 4401853 = la kerna numero
 La nomo de la konto-posedanto estas: Stichting Fonds ACE.
 La loko estas: Amsterdam.
 La adreson oni ne bezonas mencii, sed chiukaze ghi estas: Kastelenstraat 231 1082 EG Amsterdam
 Paganto devas mencii t.n. BIC-kodon de la banko: INGBNL2A  Pagoj en Europo, kiuj uzas IBANkodon kaj BIC-kodon estas senpagaj.
 Kiu preferas uzi sian UEA-konton, tiu povas instrukcii al UEA per la retadresoj:uea@inter.nl.net kaj financoj@co.uea.org (kun kopioj al Gbeglo Koffi <esp.togo@cafe.tg kaj Hans BAKKER <hansbakker@concepts.nl) ke UEA elpagu el lia/shia konto la sumon al: INGbank-konto 4401853 je la nomo de Stichting Fonds ACE, Amsterdam kun priskribo "Donaco de ........ (metu viajn nomojn)". Tiaj elpagoj per INGbank estas sen bankokostoj. Eventualajn demandojn respondos Hans BAKKER au GBEGLO Koffi
 
 4- En libroservo de ACE
 ------------------------
Afrika Centro Esperantista rete vendas siajn librojn.  Nun nur la retaj versioj estas vendataj : 
Festo de Beno,  5 euroj
Gasuku, la aventurulo, 5 euroj
RONKE, 5 euroj 
Printempa Floro, 3 euroj 
Miaj unuaj Pensoj, 3 euroj
Monepidemio, 3 euroj
2008 Afriko sur tri frontoj,  5 euroj
Afero de Esperanto tra lupeo de Afrika Centro Esperantista, 2 euroj 
Al Roterdamo 2008, 10 euroj
La 14a de aprilo 2006, 3 euroj
 
La mendon oni adresu al ACE che :<afrikacentro@hotmail.com sed pri la pago oni sendu la monon al la konto de ACE en Amsterdamo kiel indikite supre che "Kontribuo al la laboroj de ACE".
 
 
 5- NASK 2011: Sama Kurso en Nova Vesto!
 ---------------------------------------
 
 La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) shanghas la formaton de la 42-a sesio en 2011! Anstatau la tri-semajna dauro, NASK okazigos mallongan sesion de nur sep tagoj de intensa instruado dum la usona feria semajno de la 4-a de julio (2-10-a de julio 2011). Tiu shangho estas farita por allogi la lernantojn kiuj ne havas sufiche da feria tempo au mono por pli longa sesio.
 La loko - la sunplena kampuso de la Universitato de Kalifornio, San Diego (UCSD) - restas la sama. Chiu inter la aghoj 16 kaj 96 (au� ech pli) de chie en la mondo estas bonvenaj!

 
 Mallonga tempo kaj malmultekosta kursaro (kiu ne enkalkulighas kiel universitata studo) ebligas pli da libereco en la aranghoj. Pro la lunda feria tago en Usono, la usonanoj devos foresti de la laborejo nur kvar tagojn (kvin por ne-usonanoj). Vi povas do alveni sabaton, la duan de julio, kaj foriri jam la dekan.
 
 Partoprenantoj loghos kvarope en apartamentoj kun individuaj dormchambroj, kun tri manghoj tage, en la apartamentejo "Internacia Domo". La manghejo kaj klaschambroj situas apude. Oni povas profunde studi Esperanton kaj ech havi tempon partopreni la usonan feston de la Sendependec-Tago kun piroteknikajhoj en la apuda urbeto La Jolla!
 
 Birke Dockhorn el Germanujo, Bertilo Wennergren el Svedujo kaj Lee Miller el Usono planas divers-nivelajn formalajn klasojn chiutage kun kromaj programeroj en la posttagmezo kaj vespero. Hoss Firooznia, help-instruisto, gvidos ekskursojn kaj prizorgos la eksterlecionajn eventojn. Grant Goodall, profesoro en la Universitato de Kalifornio en San Diego kaj direktoro de ties lingva fako, estros la kursaron. Estas jam la dua fojo por chi tiu teamo, kiu sukcese kuninstruis en 2008.
 
 Chi-jare estas rabatita prezo por chiuj, kiuj alighos antau la 15-a de marto (865 USD), kaj estas aparta prezo por plentempaj studentoj kaj latin-amerikanoj (665 USD antau la 15-a de marto), chio inkluzivita. Pli da detaloj kaj fotoj trovighas che: http://esperanto.org/nask;
 Por informoj pri registrigho, stipendioj ktp., kontaktu la administranton, Ellen Eddy: eddyellen@aol.com.
 
 6- Rekomendinda ttt-ejo
 -----------------------
 La belgo Germain Pirlot  informas :
 
 Jen, lau mi, rekomendinda ttt-ejo
 
 <http://www.eventoj.hu/
 
 chu por antauvidi renkontighojn kun alilandanaj E-parolantoj : 
 Internacia Kalendaro de Esperanto-aranghoj
 
 La "Plena Kalendaro de Esperantaj Aranghoj" listigas chiujn konatajn Esperanto-aranghojn, renkontighojn. La internacia kalendaro estas daure aktualigata. Se mankas iu arangho, ni dankas vian kompletigon.
 
 chu por trovi fakan literaturon en Esperanto au por plirichigi ghin ; Esperanto ja utilu por plej diversaj celoj kaj ne restu nur "kluba amuzilo" : Faka literaturo en Esperanto, S.T.E.B
 En la Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, S.T.E.B ni klopodas ne nur kolekti la fakan literaturon en la reto, sed ni organizas la redisponigon (re-komputiligon) de antaue aperintaj fakaj verkoj. Bonvenas via kunlaboro.
 
 
 
 
 ======================================= 
 ANKAU NI VOLAS LERNI LEGI KAJ SKRIBI
 ======================================= 
 Onkloj kaj onklinoj por IZ-gelernantoj !
 Ni shatus legi kaj skribi kiel niaj samaghuloj Europaj.
 Ni shatus manghi ne nur por plenigi niajn ventrojn sed precipe por resti  sanaj. Ni shatus komuniki kun samaghuloj alikontinentaj, ke ni konu unu la alian.
 
 Jen tiom da aferoj kiuj estas necesaj por ni, sed estas ne chiam facile al ni havigi ilin.
 Kial ? Niaj gepatroj estas malrichaj, kaj tial chi tute ne au ne tute povas prizorgi nin.
 
 Fratoj kaj fratinoj niaj nun plenkreskaj scias nek skribi nek legi. Multe da aferoj pri la vivo ili tute ne scias, kaj la konsekvencoj falas sur la  gefilojn. Strebi al evitado de tiaj problemoj okupas homojn, kaj jen unu el tiuj chi povis helpi, ke nun funkcias Instituto Zamenhof en Togolando.
 Ni nun lernas legi kaj skribi, sed estas al ni malfacile pagi la  lernokotizojn kaj havigi al ni librojn. Ne chiuj ni povas chiutage manghi  en la lernejoj, char niaj gepatroj estas senmonaj. Ni tamen emas lerni. 
 Karaj, chu vi ne povas helpi nin, pagante nian lernokotizon; 50 euroj  sufichas por pagi lernokotizon de unu lernanto en la jaro; au subvenciante  nian lernejon, ke ghi havigu al ni manghojn kaj librojn ? Nia lernejo  liveros al vi tiucelajn informojn. 
 
 Kiu shatus helpi pagi lernokotizon de unu el ni, tiu rilatu kun nia  lernejo:
 
 INSTITUT ZAMENHOF
 11 BP 48
 Lome 11
 TOGO
 
 E-poshto : i_zamenhof@yahoo.fr, au esp.togo@cafe.tg 

 =============================================================== 
 KIEL  RICEVI  la periodajhon HACE  ?
 
 - petante tion de AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA <afrikacentro@hotmail.com> 
 - alighante al la tiucela dissendolisto <hace@yahoogroups.com>.
 Oni do sendu malplenan mesagnon al:
 hace-subscribe@yahoogroups.com
 Memvola mondonaco estu sendita al la  UEA-konto "iztg-w" 
 
 REPRESO
Chiu homo rajtas chiel ajn uzi la artikolojn de HACE. Sola kondicho estas, ke oni indiku la fonton.
 
 
 
 

 

 

Instituto Zamenhof kvin jarojn poste

=====================================
"Vi ne invitis min al la festo, chu ne ? Chiuj ni estas en la kvartalo, alikvartalanojn vi invitis al la festo, sed ne min. Chu tio estas bona ?", al instruisto de IZo diris homo loghanta ne malproksime de Instituto Zamenhof. Tio okazis la 30-an de septembro 2009 je 19a horo. Jam la antauan tagon instruisto de alia privata lernejo telefonis al IZo: "Mi audis, ke vi morgau festos por la 5-jarigho de la lernejo, kaj vi invitis homojn. Chu jam che la komence de la nova lerneja jaro 2009-2010, kiam preskau neniu pagis lernokotizon, vi jam monon havas ankau por tio ? Kaj vi ne invitis min". Certe tiu chi instruisto shatus partopreni la feston, sed tiam respondo al li nenion menciis pri lia invito al la festo. Chu estas vere, ke IZo invitis instruistojn de aliaj lernejoj al la festeto, kaj pri kio temas tiu chi festo?
La 30-an de septembro 2009, je la kvara horo, la gardisto de IZo kuris al unu el la gvidantoj de IZo kaj diris :"Sinjoro, multaj gepatroj de gelernantoj estas che la enirejo de la lernejo kaj shatus eniri. Chu mi ne ebligu al ili enveni ? " Anstatau respondi, tiu IZo-gvidanto iris mem al la enirejo por vidi la tie starantajn homojn. Jes, temis pri granda homamaso. Chiuj tiam alparolis la gvidanton :"kiel vi diskriminacias nin ? Ankau ni festu kun vi. Ni havas niajn gefilojn en tiu chi lernejo  kaj kutime, kiam vi festas kun la gelernantoj ankau ni partoprenas nur por rigardi. Chu nun tion vi ne faras ?" Apenau la gvidanto malfermis la bushon por paroli, kiam  la frenezulo Filipo gapanta tie halitigis lin :"Vi en tiu chi Togolando kondutas same kiel viroj, kiuj kushas kun kadavroj de mortintaj virinoj. Chiam Instituto Zamenhof, chiam Instituto Zamenhof ! Chu vi ne hontas ? Viaj gefiloj studas senpage, ricevas librojn, manghojn kaj fruktojn. Jen ankau vi volas manghi senpage, sed vi rifuzas studi en la lernejo. Kial vi ne enskribighis por sekvi la vesperan kurson, kiun oni planadis en la lernejo. Mi konsilis al vi ne lerni en la vespero, char tiam ne estos la vendistinoj de nutrajhoj en la lernejo. Vi devas enskribighi por la tagaj kursoj kaj tiam ankau vi ricevos senpagajhojn. Kiam mi venis por enskribi min, la direktoro diris, ke mi estas plu suchinfano, kaj mi revenu dek jarojn poste. De tiam ghis nun, mi neniam plu vizitas la lernejon, sed ghia direktoro donas al mi monon chiufoje kiam li renkontas min. Hierau li diris al mi, ke post tri jaroj mi povos komenci en la infanvartejo. Tiam ankau mi partoprenos tiajn kursojn. Se vi volas partopreni tiajn festojn, vizitu kiel mi tagajn kursojn, sed char mi estas pli agha ol vi chiuj, vi atendos pli ol dek jarojn, antau ol komenci. Tute ne pensu, ke ankau al vi la direktoro donos monon, char iam li kaj mi studis kune en liceo, kaj tial li donas al mi monon. For de tie chi, se ne mi lavos vin per koto. Mia kara direktoro, faru al mi tion, kion vi kutime faras". Kiam li ricevis moneron de la direktoro, li diris :"Mi nun iras por serchi la koton. Kiun mi baldau vidos tie chi, tiun mi lavos". Kiam Filipo rapidege foriris, kiuj tre bone konas lin, tiuj diris :"Ni tre bone konas Filipon. Certe li baldau revenos kun koto, kaj tute ne pezos sur lin disjheti la koton al ni. Ni foriru". Pasis kelkaj minutoj, kaj ghuste kiam ene de IZo oni informis la cheestantaron pri la programo de la festo, tiam Filipo farighis la gardisto de la enirejo. Kiam iu alproksimighis, li tuj demandis la gardiston  APE de IZo ;"Chu vi konas tiun ?" Se la respondo de APE la IZo-garisto estas ne, tiam Filipo jhetas kotajhon. Jen korpoj de preterpasantoj farighis kotozaj, dum tiuj de gelernantoj ene de IZo estis blankaj. Kial ?

Je duono post la tria horo, kiam s-ro AGBOLO Didier anoncis  pri la programo de la arangho, IZo-lernantinoj-baletistoj invadis la podion. Buntaj dancoj aperis tiam. Krakadis manoj por gratuli la junajn lernantinojn. En tradiciaj kostumoj, la dorson kovrita de blanka pudro miksita kun akvo. El tiuj liniojn kurbe strekitajn sur la korpoj oni povis legi sur la dorsoj  la skribon IZo.  Mirindaj gelernantoj, char nur kelkajn tagojn ili trejnis sin por la festo. La membroj de la estraro de la asocio de la gepatroj de la gelernantoj de IZo,  dek lernejoj kun kiuj IZo kunlaboras por prepari la gelernantoj al la diversaj ekzamenoj de la jaro reprezentighis per siaj estroj. Ekslernantoj de IZo estis tie, ankau la tuta stabo de TIETo. Ho jes ! Chiuj gelernantoj  kaj geinstruistoj de Instituto Zamenhof estis en la lernejo tiun chi posttagmezon de merkredo, kiam kutime lernejoj restas fermitaj. Chiuj, de la etaj infanoj ghis la plenkreskuloj, de la lasta klaso de duagrada nivelo ne mankis. La etoso estis vere festa, char ne mankis paroladoj, dancoj, tamtamadoj, trinkajhoj kaj frandajhoj.
Unue s-ro AGBOLO Didier per sia paroladeto bonvenigis la partoprenantojn. Dancado de baletistinoj de IZo pontis por konduki la spektantojn al la parolado de la direktoro pedagogia de IZo. S-ro ATTAGLO Kokou Evienyeame dankis chiujn kaj precipe s-ron Hans BAKKER kaj s-rinon Nelly HOLEVITCH,  antau ol aliri la donancintojn, dank'al kiuj la projekto de la lernejo farighis realajho.  Liaj dankaj vortoj iris ankau al la stabanoj de TIETo, al la gepatroj de la gelernantoj kaj ankau al la gelernantoj mem. Li reiris al la donancintoj menciante aparte tiujn, kiuj kontribuis al la konstruigo de la dua klaschambraro de IZo, kaj precipe TURING FOUNDATION el Nederlando, de kiu la tuta instruistaro de IZo petis helpon ke pliaj kontribuoj ghiaj estas bezonataj por ke estu ankau liceo ene de IZo. Apenau li finis, ke venis aliaj lernantoj por prezenti dancojn. Tuj poste aperis la prezidanto de la asocio de la gepatroj de la gelernantoj de IZo. S-ro TEKo  dankis chiujn kajpromesis, ke la gepatroj de la gelernantoj de IZo chiam estas kun la gvidantoj de la lernejo por ke la laboroj estu multe pli sukcesaj. Estus bone iomete ripozigi la gelegantojn, ke ili sekvu ankau la scenetojn de gelernantoj de IZo, antau ol audi la vochon de Gadufia EDAH, lernantestro en 2005-06, kiu kune kun siaj kolegoj sukcesis je 100% la shtatan ekzamenon de junio 2006. S-ro Gadufia (nomo signifanta "la mono estas regho") bilancis pri la diversaj ekzamenoj de IZo de la 13a de septembro 2006 ghis nun. Gratulante sian pliaghan kolegon Gadufia gelernantoj de elementa nivelo de IZo dancis je la ritmo de loka tamtamado. Kaj kio poste ?
Ankau la gardisto de IZo shatus ion diri tiam. Kiam oni anoncis lian venon, tumultis la tuta partoprenantaro char chiuj tiom amas lin, ke ili shatus audi lin. S-ro APE estis tiom emociplena, ke nur "Dankon al s-ro GBEGLO Koffi" li diris. Tuj revenis AGBOLO Didier por anonci la movigadon de la bushoj de chiuj partoprenantoj. Dum la gelernantoj reiris al siaj respektivaj klaschambroj, la gelernintoj de IZo trovis lokon en la rezerva klaschambro de IZo. Tiam la invititoj restis en la loko subpalisa, kaj jen chiuj povis ricevi almenau unu shmirpanon kaj sukon. Ankau boteloj da bieroj kaj sukajhoj promenis inter la invititoj. Tondrado de la muzikiloj de IZo kondukis al la fino de la celebrado de la  unua jubileo de Instituto Zamenhof.
Io grava ne forgesighu en la historio de Instituto Zamenhof. Temas pri la kolegio de Anfame en Lome (Togolando), kie s-ro GBEGLO Koffi instruas kaj ankau kies gelernantoj memorigis lian pri ties suferoj dum la lernejaj jaroj, kaj kio instigis lin proponi al Hans BAKKER kreon de lernejo. Do, kiam okazis la festo en Instituto Zamenhof, samtempe io grava okazis en la kolegio Anfame. La viclernejestron Koffi invitis al la festo. Parolante pri la afero al la lernejestro, la viclernejestro tiom laudis la lernejon, ke la lernejestro decidis partopreni la aranghon. Koffi tute ne volis gheni ambau chefojn siajn kaj tial disponigis al ili  tion, per kio ili kunghoju,  en CEG Anfame, kiam en la alia flanko, en Instituto Zamenhof okazis la chefa parto de la festo. 
En la vivo de Instituto Zamenhof du homoj chiam menciighu. Unue temas pri s-ro Hans BAKKER, kaj due, pri s-ino Nelly HOLEVITCH. Sen tiuj chi kaj la kontrola  rolo de GBEGLO Koffi la projekto "EEN SCHOOL IN TOGO" neniam realighos. Jes, aldonighu ankau nomoj de lokaj realigantoj (ATTIOGBE-AGBEMADON Mensah Biova, DOUMEGNON Koffi kaj SAGBADJELOU Kokou) kiuj kolektighas en TIETo (TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando) kune kun GBEGLO Koffi.