BONVENON AL TRIUMFO

LA TRIUMFO !!!


Dankon al FUKRo (Fortego la Universon Kreanta kaj Reaganta), kiu helpadas la tutan mondon. Ne nur iuj homoj triumfas, sed chiuj, char FUKRo forgesas neniun. Ofte estas malfacile al homoj vidi sian triumfon. Ghuste tial iuj pensas, ke Esperanto triumfos nur kiam estos la fina venko. Ne, tute ne ! Ne estu tiel. La triumfo de Esperanto estas jam antau ni. La bildoj en la ALBUMO montras kion Esperanto faris , faras kaj certe plufaros en la vivo de unu homo. Tiel estas ankau che chiuj aliaj,  do por la tuta mondo, chu ne ? Vidu !

 

 

 

******************************************
INSTITUTO ZAMENHOF kaj ESPERANTO EN AFRIKO ******************************************

 

La 13an de septembro 2004 malfermighis la pordoj de Instituto Zamenhof. Pasis jam ses jaroj kaj rezultoj ekaperas. Pri kio temas ?

Kiu partoprenis la 18an TEK, tiu povis noti ke plejparto de la partoprenantoj estas gelernantoj nunaj kaj eksaj de la lernejo. Jam che la 14a TEK ekslernanto de IZo farighis membro de gvidorgano de Unuigho Togolanda por Esperanto (UTE). Du jarojn poste, du ekslernantoj de IZo eniris la estraron de Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj (JOTEE). La 18a TEK montris ion tute apartan. Ni vidu !

La gvidorganoj de UTE estas la komitato, la estraro de JOTE kaj tiu de  UTE. En chiuj tri organoj estas kaj instruistoj kaj ekslernantoj de Instituto Zamenhof. Chu tiel realighas la revo de Hans BAKKER kaj GBEGLO Koffi ke Instituto Zamenhof kontribuu en la antauenigo de la movado en Afriko ?

 

 

ACE (Afrika Centro Esperantista) estas alo en IZo, kiu zorgas pri Afrika Agado. Ghi la 14an de aprilo farighis la provizora sidejo de UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko). Laborantoj de Instituto Zamenhof zorgas pri la administraj laboroj de UETA. En la 18a TEK estis demando pri la diferenco inter ACE kaj UETA. La respondon chiu povas diveni. Ni vidu !

 

"Kio CO estas por UEA, tio ACE estas nun por UETA".  ACE tute ne estas anteno de CO en Afriko sed tute sendependa strukturo en Instituto Zamenhof por daurigi la laborojn de Hans BAKKER rilate Esperanton en Afriko. Chu oni komprenu, ke Esperantistoj tra la mondo donis monon por la konstruigo de IZo kaj tial tiu chi havas la strukturon ACE ?

En 2002 GBEGLO Koffi partoprenis estrarkunsidon de UEA en Roterdamo. Tiam li petis, ke UEA kontribuu mone en la starigo de Instituto Zamenhof. Ne estis respondo tuja. Dum pauzo estrarano alproksimighis al li kaj riprochis :"Kial vi volas tion de UEA. Tute ne akceptu ion de ghi, char tiel via institucio farighos tute dependa de ghi. Lau vortoj de Hans BAKKER, mi komprenas, ke li volas kun vi havi ion, en kio ne estu mono de E-organizajhoj. Do, tute ne esperu ion de UEA kaj tiun chi aferon prisilentu en tiu chi medio". Chu  la estrarano pravas ?

 

Esperantistoj tra la mondo, kaj aparte togolandaj pensas, ke Instituto Zamenhof estas donaco de Esperanto al Togolando. Ne, tute ne estas tiel. Necesas alproksimighi al la iniciatintoj de la projektoj por pli bone kompreni la tutan aferon. Se hodiau estas Instituto Zamenhof en Togolando, la unuaj homoj dankendaj estas Hans BAKKER, Nelly HOLEVITCH kaj GBEGLO Koffi. Certe estas aliaj, sed sen la klopodoj de tiuj tri, hodiau Instituto Zamenhof ne estus realajho. Kion celas tiuj homoj ?

 
Supraj vortoj montris kiel IZo kontribuas nun en la movado Afrika. Tio estas komenco de la plenumado de taskoj de IZo. Hans kaj Koffi pensis, ke lernejo kia IZo produktos esperantistojn kaj tiel plimultighos Esperantistoj en Afriko. Tial ili starigis la lernejon por pli bone fari siajn Esperantajn laborojn. La lernejo estas proprajho de TIETo, kiu respondecas pri ghi. Chion pri ghi decidas TIETo, dank'al kiu ankau en Afriko oni povis paroli pri okazigo de Esperantaj ekzamenoj.

 
Instituto Zamenhof estas ne donaco de Esperanto al Esperantistoj, sed realigajho de Hans BAKKER kaj GBEGLO Koffi kun la efika helpo de Nelly HOLEVITCH. Ghi nun estas proprajho de TIETo gvidata de ATTIOGBE-AGBEMADON Mensah, GBEGLO Koffi, SAGBADJELOU Kokou kaj DOUMEGNON Koffi. Ghia chefa tasko estas tio, kion la iniciatintoj asignis al ghi : helpi al infanoj lerni skribi kaj legi, produkti esperantistojn  kaj zorgi pri ties esperantisteco.